La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
V. – Tamen la Spiritoj devas plej klopodi, por fari prozelitojn; kial ili ne volontas pli, ol ĝis nun, uzi rimedojn, por konvinki certajn homojn, kies opinio estus tre influa?
A. K. – Tiel estas, ĉar tute verŝajne ilin ne interesas por momento konvinki certajn homojn, kies gravecon ili ne same mezuras, kiel tiuj mem. Ĝi estas nemulte flata, mi konsentas, sed ni ne preskribas ilian opinion; la Spiritoj havas tian manieron juĝi la aferojn, kian ne ĉiam ni havas; ili vidas, pensas kaj agas laŭ aliaj elementoj; dum nia vidado estas ĉirkaŭlimita de la materio, ne transiras la malvastan rondon, kie ni staras, ili ĉirkaŭrigardas la tuton; la tempo, kiu aspektas al ni tiel longa, estas por ili momento; distanco estas nura paŝo; iaj detaloj, kiuj ŝajnas al ni ekstreme gravaj, en iliaj okuloj estas infanaĵoj, kaj kontraŭe, ili opinias gravaj aferojn, kies profundecon ni ne komprenas. Por ilin kompreni, ni devas per la penso leviĝi super nian materialan kaj moralan horizonton kaj loki nin sur ilia punkto de vidado; ne ilin koncernas malsuprenveni ĝis ni, sed nin supreniri ĝis ili: jen al kio kondukas nin la studado kaj la observado.
La Spiritoj amas la observantojn diligentajn kaj konsciencajn; por tiaj ili multigas la fontojn de lumo; kio ilin mallogas, tio estas ne la dubo, frukto de la nescieco, sed la vantamo de tiaj pseŭdoobservantoj, kiuj observas nenion, kiuj pretendas sidigi ilin sur la benketon de la juĝatoj kaj igi ilin moviĝi kvazaŭ marionetoj; tio estas la malamikemo kaj la diskreditemo, kiujn tiuj homoj portas en la menso, eĉ se tiaj sentoj ne manifestiĝas per ties paroloj. Por tiuj la Spiritoj faras nenion, kaj tre malmulte zorgas pri tio, kion ili povas diri aŭ pensi, ĉar ties vico ja venos. Tial mi diris, ke necesa estas ne la fido, sed la bonfido.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.