La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Forgeso pri la pasinteco

V. – Mi ne sukcesas klarigi al mi, kiel la homo povas profiti de la sperto, kiun li akiris al si en siaj antaŭaj ekzistadoj, se li ilin ne memoras, ĉar, se li ilin ne memoras, ĉiu ekzistado estas por li kvazaŭ la unua, kaj tio estas senfina rekomencado. Ni supozu, ke ĉiutage, ĉe vekiĝo, ni forgesus tion, kion ni faris hieraŭ: aĝante sepdek jarojn, ni ne estus pli progresintaj, ol tiam, kiam ni estis dekjaraj, dum, se ni memorus niajn erarojn, niajn mallertaĵojn kaj la punojn, kiujn ni altiris sur nin, ni penus ne rekomenci. Uzante la komparon, kiun vi faris pri la homo sur la Tero, kun la kolegiano, mi ne komprenas, kiel tiu lernanto povus profiti el la lecionoj de la kvara klaso, ekzemple, se li ne memoras tion, kion li lernis en la tria klaso. Tiuj rompoj de la kontinueco en la vivo de la Spirito ĉesigas ĉiujn rilatojn kaj faras el li kvazaŭ ian novan estulon; el tio ni povas diri, ke niaj pensoj mortas ĉe ĉiu ekzistado kaj ne renaskiĝas, kaj sekve oni ne konscias, kio oni iam estis; tio estas ia neniiĝo.

A. K. – Demando post demando, vi kondukus min al la farado de kompleta kurso pri Spiritismo. Ĉiuj viaj kontraŭdiroj estas ja naturaj de la flanko de iu, kiu scias nenion, sed kiu per serioza studado trovas iun solvon multe pli eksplicitan ol tiu, kiun mi povus doni per mallonga klarigo, kiu siavice devas senĉese almovi novajn demandojn. Ĉio interrilatas en Spiritismo, kaj kiam oni observas la tuton, tiam oni vidas, ke la principoj fluas unu de alia kaj sin reciproke apogas; kaj tiam, kio ŝajnis anomalio kontraŭa al la justeco kaj la saĝeco de Dio, tio montriĝas tute natura kaj konfirmas tiun justecon kaj tiun saĝecon.

Jen la demando rilata al la forgeso pri la pasinteco, kiu estas ligita al aliaj egale gravaj demandoj, kaj tial mi ĉi tie ĝin nur supraĵe pritraktas.

Ĉe ĉiu ekzistado ia vualo ja envolvas la pasintecon, tamen pro tio la Spirito perdas neniom el tio, kion li iam akiris al si: li forgesas nur la manieron, kiel li ĝin havigis al si. Uzante la komparon pri la kolegiano, mi diras, ke por li ne gravas scii, kie, kiel kaj ĉe kiuj instruistoj li kursis la trian klason, se venante al la kvara klaso, li scias, kion oni lernas en la tria klaso. Kio grava ĝi estas al li, scii, ke li estis vergita pro sia maldiligenteco kaj ekribelo, se tiuj punoj faris lin laborema kaj obeema?

En ĉi tiu maniero la Spirito, reenkarniĝante, kunportas, intuicie, kaj kiel denaskajn ideojn, ĉion, kion li lernis pri scienco kaj pri moraleco. Mi diras "pri moraleco", ĉar, se dum iu ekzistado li pliboniĝis, se li profitis el la lecionoj de la sperto, tiam, kiam li revenos, li estos per si mem pli bona; hardite en la forĝejo de sufero kaj laboro, li estos pli solida; anstataŭ devi ĉion rekomenci, li posedas fundon ĉiam pli riĉan, sur kiu li sin apogas por pluaj akiroj.

La dua parto de via kontraŭdiro, tuŝanta la neniiĝon de la pensado, ne staras sur pli bona bazo, ĉar tiu forgeso fariĝas nur dum la enkorpa vivo; forlasinte ĉi tiun, la Spirito rericevas la memoron pri sia pasinteco: li tiam povas juĝi pri la irita vojo kaj pri tiu ankoraŭ irota; ne ekzistas do ia rompo de la kontinueco en la spirita vivo, kiu estas la normala vivo de la Spirito.

La kelkatempa forgeso estas bonfaro de la Providenco; sperton oni akiras al si ofte per severaj elprovoj kaj teruraj pagoj, kies memoro estus tre suferiga kaj pliakrigus la turmentojn de la sortobatoj en la nuna vivo.

Se la suferoj dum la vivo ŝajnas longaj, kio do estus al ni, se al ili aldoniĝus la memoro pri la suferoj en la pasinteco?

Vi ekzemple, sinjoro, hodiaŭ estas digna homo, sed vi tia estas tre verŝajne dnak’al la severaj punoj, kiujn vi ricevis pro la malbonfaroj, kiuj nun naŭzus al via konscienco; ĉu estus al vi agrabla la memoro, ke vi pro tio estis iam pendigita? Ĉu honto vin ne persekutus ĉe via penso, ke la mondo scias la malicaĵon, kiun vi faris? Kio do grava tio estas, kion vi eble faris kaj kion vi eble elportis por ĝin pagi, se nun vi estas estiminda homo! En la okuloj de la mondo vi estas nova homo kaj en la okuloj de Dio vi estas renobliĝinta Spirito.

Sen la memoro pri ia ĝena pasinteco, vi agas pli libere; vi staras ĉe nova deirpunkto; viaj antaŭaj ŝuldoj estas pagitaj, koncernas vin ne fari al vi novajn.

Kiom da homoj dezirus same povi, dum la vivo, sterni ian vualon sur siaj unuaj jaroj! Kiom multaj, ĉe la fino de sia migrado, diris en sia animo: "Se mi devus rekomenci, mi ja ne farus, kion mi faris!" Nu, kion ili ne povas refari dum ĉi tiu vivo, tion ili refaros dum iu alia; ĉe iu nova ekzistado iliaj Spiritoj kunportos en formo de intuicio la bonajn decidojn, kiujn ili prenis. Jen kiel ŝtupo post ŝtupo fariĝas la progresado de la homaro.

Ni supozu ankaŭ – kio estas io tre ordinara –, ke inter viaj konatoj, inter viaj familianoj mem, iu donis al vi motivon por via plendo kontraŭ li, eble vin ruinigis aŭ nigrigis vian honoron en iu alia akzistado, kaj nun, pentinta Spirito, enkarniĝis en via medio, ligiĝis al vi kiel samfamiliano, por kompensi al vi, per sia sindoneco kaj korligiteco, la malutilojn, kiujn li faris kontraŭ vi: ĉu vi ne starus unu kontraŭ la dua en plej ĝena situacio, se vi ambaŭ memorus vian malamikecon? Anstataŭ kvietiĝi, la malamoj eterniĝus.

Vi el tio povas konkludi, ke la memoro pri la pasinteco malordigus la sociajn interrilatojn kaj malhelpus la progreson. Ĉu vi volas pri tio efektivan pruvon? Ni prezentu al ni, ke unu homo, kondamnita al punlaboroj, ekprenas la firman decidon fariĝi honesta: kio okazos ĉe lia liberiĝo? La socio lin repuŝos, kaj tia repuŝo preskaŭ ĉiam redronigas lin en la malvirton. Ni supozu, kontraŭe, ke neniu scias liajn antecedentojn: li do estos plaĉe akceptata; se li mem povus ilin forgesi, li pro tio ne estus malpli honesta kaj povus vivi, tenante la kapon alte anstataŭ klinite, sub la honto de la rememoro.

Ĉi tio absolute akordas kun la doktrino de la Spiritoj pri la mondoj superaj ol nia. En tiuj mondoj regas nur bono, la memoro pri la pasinteco estas neniel malagrabla; jen kial oni tie memoras sian antaŭan ekzistadon tiel same, kiel ni memoras tion, kion ni faris hieraŭ.

Rilate la migradon, kiun oni eble faris en la malsuperaj mondoj, la memoro pri ĝi estas tia sama, kiel pri ia malbela sonĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.