La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO III: Solvo de kelkaj problemoj per la spiritisma doktrinono

PLURECO DE LA MONDOJ

105. Ĉu la pluraj mondoj cirkulantaj en la spaco havas loĝantarojn kiel la Tero?

Ĉiuj Spiritoj asertas tion, kaj la racio diras, ke ne povas esti alie. La Tero okupas en la spaco neniun specialan rangon, ne laŭ ĝia pozicio, nek laŭ ĝia volumeno, nenio povus pravigi ĝian ekskluzivan privilegion esti la sola loĝata.

Cetere, Dio ne estus kreinta tiujn miliardojn da globusoj nur por plaĉi al niaj okuloj; des malpli, ĉar la plej grandan nombron nia vidpovo ne atingas. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 55. – "Revue Spirite", 1858, paĝo 65: – "Plureco de la mondoj", de Flammarion.)

106. Se la mondoj estas loĝataj, ĉu iliaj loĝantoj en ĉio estas similaj al tiuj de la Tero? Alivorte, ĉu tiuj loĝantoj povus vivi ĉe ni kaj ni ĉe ili?

La formo povus esti preskaŭ la sama, sed la organismo devas esti adaptita al la medio, en kiu ĝi devas vivi, kiel la fiŝoj estas farataj por vivi en akvo kaj la birdoj en la aero. Se la medio estas malsama, kiel ĉio supozigas, kaj kiel ŝajnas demonstri la astronomiaj observoj, la organismo devas esti malsama; ne estas do probable, ke en ilia normala stato, ili povus vivi unuj ĉe la aliaj, kun la samaj korpoj. Ĉi tion konfirmas la Spiritoj.

107. Kredante, ke tiuj mondoj estas loĝataj, ĉu en intelekta kaj morala senco ili estas en la sama nivelo kiel la Tero?

Laŭ la instruado de la Spiritoj, la mondoj estas en tre malsamaj gradoj da progreso; kelkaj estas en la sama nivelo kiel la Tero; aliaj estas malpli progresintaj: la homoj en ili estas ankoraŭ pli brutalaj, pli materialaj kaj pli inklinaj al malbono. Kontraŭe, aliaj estas morale, intelekte kaj fizike pli progresintaj, en ili la morala malbono estas nekonata, la artoj kaj sciencoj atingis gradon da perfekteco, kian ni ne povas kompreni, tie la fizika organismo, malpli materiala, ne estas submetita al la suferoj, nek malsanoj, nek kriplaĵoj de la Tero.

La homoj tie vivas en paco, ne penante malutili unuj aliajn, sen la ĉagrenoj, la zorgoj, la afliktoj kaj la bezonoj, kiuj ilin turmentas sur la Tero. Aliaj ankoraŭ pli progresintaj ekzistas, kie la korpa envolvaĵo, preskaŭ fluideca, alproksimiĝas ĉiam pli kaj pli al la naturo de la anĝeloj. En la progresanta serio de la mondoj, la Tero ne estas en la lasta rango, sed ĝi estas unu el la plej materialaj kaj subevoluintaj. ("Revue Spirite", 1858, paĝoj 67, 108, 223; Same, 1860, paĝoj 318 kaj 320. – "La Evangelio laŭ Spiritismo", ĉap. III.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.