La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ŝajnigaj spiritismaj fenomenoj

V. – Ĉu ne estas pruvite, ke ekster Spiritismo oni povas okazigi tiajn samajn fenomenojn? El tio oni povas konvinki, ke ili ne havas tian originon, kiun la spirististoj atribuas al ili.

A. K. – Ĉu el tio, ke oni povas imiti ion, sekvas, ke ĝi ne ekzistas? Kion vi diros pri la logikeco de iu, kiu pretendus, ke ĉia ŝaŭmvino estas Selters-akvo, ĉar oni faras ŝaŭmvino el Selters-akvo? Tio estas la aparta eco de ĉiuj aferoj, kiuj havas grandan famon, naski falsaĵojn. Kelkaj prestidigitatoroj pensis, ke la nomo spiritismo, dank’al sia populareco kaj la polemikoj, kies objekto ĝi estis, bone taŭgas por esti ekspluatata, kaj, por allogi la vulgarularon, pli aŭ malpli fuŝe ŝajnigis kelke da mediumecaj fenomenoj, tute same, kiel ili iam ŝajnigis la somnambulan klarvidecon, kaj ĉiuj mokantoj ilin aplaŭdis, ekkriante: "Jen kio estas Spiritismo!" Kiam oni sprite aperigis spektrojn sur la scenejo, ĉu ili ĉie ne proklamis, ke tio estas la finofara bato kontraŭ ĝi?

Antaŭ ol eldiri tiel formalan verdikton, ili devus esti pripensintaj, ke la asertoj de trompisto ne estas paroloj de iu evangelio, kaj certiĝintaj, ĉu ekzistas reala identeco de la imitaĵo kun tio imitata. Neniu aĉetas brilianton, antaŭ ol certiĝi, ĉu tio ne estas ia straso. Studo, eĉ neprofunda, konvinkus ilin, ke la spiritismaj fenomenoj fariĝas em tute aliaj kondiĉoj, ili scius ankaŭ, ke la spiritistoj ne zorgas pri aperigo de spektroj, nek pri antaŭdirado de homaj destinoj.

Nur malbonvolemo kaj malsincereco povis similigi Spiritismon al la magio kaj sorĉarto, ĉar ĝi ja forpuŝas de si ties celon, farojn, formulojn kaj mistikajn parolojn.

Kelkaj eĉ kuraĝis kompari la spiritistajn seancojn kun la sabatorgiaj kunvenoj, kie oni atendas la fatalan noktomezan horon, por aperigi fantomojn.

Unu spiritisto, mia amiko, foje troviĝis, dum ludado de la dramo Macbeth, apud gazetisto, kiun li ne konis.

Kiam montriĝis la sceno pri la sorĉistinoj, li aŭdis tiun diri al sia najbaro:

"– Jen! Ni nun ĉeestos spiritisman seancon; ĝuste ĉi tion mi bezonis por mia plej proksima artikolo; mi nun vidos, kiel okazas la aferoj. Se ĉi tie estus unu el tiuj frenezuloj, mi demandus lin, ĉu li rekonas sin en tiu sceno."

"– Mi estas unu el tiaj frenezuloj – diris al li la spiritisto –, kaj mi povas certigi vin, ke mi tie tute ne rekonas min, ĉar, kvankam mi ĉeestis centojn da spiritistaj seancoj, mi tamen tie neniam vidis ion similan. Se ĉi tien vi venis, por ĉerpi informojn por via artikolo, ĉi tiu ne distingiĝos per sia vereco."

Multaj kritikantoj ne havas pli seriozan bazon. Kiu alia ridindiĝos, ol tiuj, kiuj tiel ventkape elpaŝas? Rilate Spiritismon, ĝia fidindeco, anstataŭ suferi de tiaj kritikoj, kreskis, dank’al rezonado, kiun al ĝi havigis ĉiuj tiuj manovroj, atentigante al ĝi multajn homojn, kiuj pri ĝi neniam antaŭe aŭdis; tiuj kritikoj instigis ĝian ekzamenon kaj pligrandigis la nombron de ĝiaj adeptoj, ĉar oni ja konstatis, ke ĝi estas ne ia frivolaĵo, sed serioza afero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.