La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
V. – Mi konsentas, ke el la misfamigantoj de Spiritismo kelkaj estas homoj senkonsideraj, kiel tiu, pri kiu vi ĵus parolis, sed krom tiuj, ĉu aliaj ne havas realan meriton kaj ties opinio ne havas iom da pezo?
A. K. – Mi tion tute ne kontestas. Tion mi respondas dirante, ke ankaŭ Spiritismo enkalkulas multe da homoj kun ne malpli reala merito; eĉ plue: la grandega plimulto el la spiritistoj konsistas el intelektuloj kaj studemuloj; nur la malsincereco povas diri, ke oni varbas al ĝi simplanimajn virinojn kaj malklerulojn.
Nediskutebla fakto cetere respondas ĉi tiun kontraŭdiron, nome, ke, malgraŭ sia klereco aŭ oficiala situacio, neniu el tiuj sukcesis haltigi la iradon de Spiritismo, kaj tamen neniu, komencante de la plej senvalora felietonisto, ne flatis al si, ke li donis la finofaran baton al nia afero; ankaŭ, ke ĉiuj senescepte kunhelpis pretervole por ĝin diskonigi. Ĉu iu ideo, kiu rezistas al tiom da atakoj, kiu senŝanceliĝe iradas tra la hajlo da sagoj, kiujn oni ĵetas kontraŭ ĝin, ja ne pruvas sian forton kaj la profundecon de siaj radikoj? Ĉu tiu fenomeno ne indas la atenton de la seriozaj pensitoj? Tial pluraj el ili hodiaŭ diras en sia animo, ke tie devas ekzisti io, eble unu el tiuj nerezisteblaj movadoj, kiuj de tempo al tempo skuas la socion, por ĝin transformi.
Tiel ĉiam estas kun ĉiuj novaj ideoj, destinitaj por revoluciigi la mondon, ili renkontas barojn, ĉar ili devas batali kontraŭ la interesoj, la antaŭjuĝoj, la trouzoj, kiujn ili disbatas, sed, ĉar ili troviĝas en la planoj de Dio, por ke estu plenumata la leĝo de progreso de la homaro, tial, kiam sonas la horo, nenio povus ilin reteni: ĉi tio estas la pruvo, ke ili esprimas la veron.
Tiu senpoveco de la kontraŭuloj de Spiritismo antaŭ ĉio pruvas, kiel dirite, mankon de bonaj motivoj, ĉar tiuj, kiujn ili al ĝi kontraŭmetas, ne konvinkas; sed tiu senpoveco estas ligita kun alia kaŭzo, kiu vanigas ĉiujn iliajn aranĝojn. Ili miras la disvastiĝon de tiu doktrino, malgraŭ ĉio, kion ili faras, por ĝin haltigi; neniu el ili trovas la kaŭzon de tio, ĉar ili ĝin serĉas tie, kie ĝi ja ne estas. Unuj vidas ĝin en la granda povo de la diablo, kiu tiele montriĝus pli forta ol ili kaj eĉ pli ol Dio, kaj aliaj en la pligrandiĝo de la homa frenezeco. La eraro de ĉiuj estas kredi, ke la fonto de Spiritismo estas unu sola kaj sin apogas sur la opinio de unu sola homo; el tio la ideo, ke, nuligante la opinion de tiu homo, ili nuligus Spiritismon. Ili serĉas tiun fonton sur la Tero, dum ĝi troviĝas en la spaco: ne en unu punkto, sed ĉie, ĉar la Spiritoj manifestiĝas ĉie, en ĉiuj landoj, kiel en palacoj, tiel en kabanoj. La vera kaŭzo kuŝas do en la naturo mem de Spiritismo, kiu ne ricevas sian movadon de unu sola homo, sed permesas al ĉiu rekte ricevi komunika ĵojn de la Spiritoj kaj tiel certiĝi pri la realeco de la faktoj. Kiel konvinki milionojn da homoj, ke ĉio tio estas nur ĵonglaĵoj, ĉarlatanaĵoj, prestidigitaĵoj, artifikoj, se ili mem ricevas tiujn rezultatojn sen ies kunhelpo?
Ĉu oni kredigus al ili, ke ili mem estas siaj kunludantoj kaj ĉarlatanas kaj artifikas nur kontraŭ si solaj?
Tiu ĉiea okazanteco de la manifestiĝoj de la Spiritoj, kiuj sur ĉiuj lokoj de la terglobo kontraŭasertas la misfamigantojn kaj konfirmas la principojn de la Doktrino, estas forto, kiun ne povas kompreni tiuj, kiuj ne konas la nevideblan mondon, tiel same, kiel tiuj, kiuj ne konas la leĝojn de la elektraj fenomenoj, ne povas kompreni la rapidecon de la transsendo de iu tia depeŝo; kontraŭ tiun forton rompiĝas ĉiaj kontestoj, ĉar tio estas tute sama, kiel se oni dirus al homoj, kiuj ricevas la radiojn de la suno, ke la suno ne ekzistas.
Flanke lasante la kvalitojn de la Doktrino, kiu plaĉas pli multe, ol tiuj, kiujn oni kontraŭmetas al ĝi, tio estas la kaŭzo de la fiaskoj de tiuj, kiuj penas ĝin haltigi; por sukcesi, ili devus trovi ian rimedon, por malhelpi la Spiritojn manifestiĝi. Jen kial la spiritistoj tiel malmulte zorgas pri ties manovroj; por ili, spiritistoj, parolas la sperto kaj la aŭtoritateco de la faktoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.