La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
89. Iuj spiritaj manifestiĝoj povas esti tre facile imitataj, sed tial, ke ili eble estis ekspluatitaj de ĵonglistoj kaj prestidigitatoroj, kiel tiom da aliaj fenomenoj, estus absurdo konkludi, ke ili ne ekzistas. Kiu studis tiujn manifestiĝojn kaj scipovas la normalajn kondiĉojn en kiuj ili povas efektiviĝi, tiu kapablas distingi la imita ĵon disde la realaĵo; cetere la imitaĵo neniam estas kompleta kaj povas trompi nur nescianton, nekapablan kapti la nuancojn, kiuj karakterizas la veran fenomenon.
90. La manifestiĝoj plej facile imiteblaj, estas iuj fizikaj efikoj kaj ordinaraj inteligentaj efikoj, kiaj estas la movoj, la frapoj, la alportoj, la senpera skribaĵo, banalaj respondoj k.s.; ne la inteligentaj komunikaĵoj de alta signifo; por imiti la unuajn, sufiĉas lerteco; por simuli la aliajn, preskaŭ ĉiam estus necesa klereco ne ordinara, eminenta intelekta supereco kaj kapablo de improvizado preskaŭ universala.
91. Kiuj ne konas Spiritismon, tiuj ofte suspektas la bonan fidon de la mediumoj; la studado kaj sperto donas al ili la rimedojn por certiĝi pri la realeco de la faktoj; sed krom tio, la plej bona garantio, kiun ili povas trovi, kuŝas en la absoluta oferemo kaj en la honorindeco de la mediumo; estas personoj, kiuj pro sia pozicio kaj sia karaktero, staras super ĉia suspekto. Se la logaĵo de la profito povas inciti al la trompado, la komuna saĝo montras, ke ĉarlatanismo havas nenion por fari tie, kie estas nenio por gajni. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XXVIII, Ĉarlatanismo kaj ĵonglado, monavidaj mediumoj, spiritismaj trompoj, n-ro 300. – Revue Spirite, 1862, paĝo 52.)
92. Inter la adeptoj de Spiritismo oni trovas entuziasmulojn kaj fervorulojn kiel em ĉiuj movadoj; tiuj estas ordinare la plej malbonaj disvastigantoj, ĉar oni dubas pri ilia facileco ĉion akcepti sen profunda ekzameno.
Klera spiritisto ne akceptas blindigantan entuziasmon; malvarmsange kaj trankvile li ĉion observas; ĉi tiu estas la maniero ne esti trompata de iluzioj nek de mistifikantoj.
Sen ia konsiderado al bona fido, la novica observanto devas, super ĉio, atenti la seriozecon de la personoj al kiuj li sin turnas.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.