La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
V. – Tiu diverseco de opinioj pri tio, kion vi nomas scienco, estas, ŝajnas al mi, kondamno. Se tia scienco sin bazus sur efektivaj faktoj, ĉu do ĝi ja ne estus unu sama en Usono kaj en Eŭropo?
A. K. – Je tio mi respondas unue, ke tia diverseco kuŝas pli bone en la formo ol en la fundo; en la realeco ĝi konsistas nur en la maniero rigardi iujn punktojn de la doktrino, sed ne prezentas ian radikalan antagonismon en la principoj, kiel afekte distrumpetas niaj kontraŭuloj, ne studinte la demandon.
Nu, diru al mi kia scienco en sia komenco ne naskis skismojn, ĝis ĝiaj principoj estis klare starigitaj? Ĉu tiaj malakordoj ankoraŭ hodiaŭ ne ekzistas en la plej bone organizitaj sciencoj?
Ĉu ĉiuj kleruloj ĉiam akordas inter si? Ĉu ĉiu el ili ne havas sian personan sistemon? Ĉu la kunsidoj en la Instituto de Francujo ĉiam prezentas bildon de perfekta konkordo? Ĉu en la medicino ja ne ekzistas la skolo de Parizo kaj la skolo de Montpellier? Ĉu ĉiu eltrovo en iu scienco ne estas motivo de malkonsento inter tiuj, kiuj volas iri antaŭen, kaj tiuj, kiuj volas plue staradi?
Kio koncernas Spiritismon, ĉu ne estas nature, ke, kiam aperis la unuaj fenomenoj, tiam, kiam oni ne konis la leĝojn, laŭ kiuj ili fariĝas, ĉiu elkovis sian sistemon kaj rigardis la faktojn laŭ sia persona maniero? Kio fariĝis ĉiuj primitivaj apartaj sistemoj? Ili falis ĉe pli profunda observado de la faktoj. Kelke da jaroj sufiĉis, por ke stariĝu la grandioza unueco, kiu hodiaŭ regas en la Doktrino kaj kunligas la grandegan plimulton de ĝiaj adeptoj, escepte de iaj nemultaj individuoj, kiuj, en ĉi tiu, kiel en ĉiuj aferoj, alkroĉiĝas al la primitivaj ideoj kaj kune kun ili mortas. Kia scienco, kia filozofia aŭ religia doktrino prezentas similan ekzemplon?
Ĉu en Spiritismo iam okazis eĉ la centono de la disapartiĝoj, kiuj dum pluraj jarcentoj distranĉis la Eklezion kaj kiuj ankoraŭ hodiaŭ ĉi tiun diserigas?
Estas ja kurioze vidi la infanaĵojn, al kiuj algluiĝas la kontraŭuloj de Spiritismo: ĉu tio ne signas la senhavecon de seriozaj pravigoj? Se ili tiajn havus, ili nepre tiujn uzus. Kion ili kontraŭmetas al ĝi? Pikmokojn, kontestojn, kalumniojn sed da nediskuteblaj argumentoj neniom, kaj la pruvo, ke oni ĝis nun trovis en ĝi nenian vundeblan lokon, estas tio, ke nenio haltigis ĝian supreniradon kaj ke post dek jaroj* ĝi enkalkulas plimulte da adeptoj, ol ia ajn sekto post unu centjaro. Ĉi tio estas fakto, konstatita de la sperto kaj konfesata eĉ de ĝiaj kontraŭuloj. Por ĝin ekstermi, ne sufiĉus diri: tio ne estas, tio estas absurdo; estus necese pruvi kategorie, ke tiuj fenomenoj ne ekzistas, ne povas ekzisti: jen kion neniu ankoraŭ faris.
* Spiritismo jam festis sian centjarecon, en 1957. – La Trad.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.