La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA HOMO DUM LA SURTERA VIVO

116. Kiel kaj en kiu momento efektiviĝas la unuiĝo de la animo kaj de la korpo?

Ekde la koncipo la Spirito, kvankam vaganta, estas ligita per fluideca fadeno al la korpo kun kiu li devas unuiĝi. Tiu fadeno streĉiĝas ĉiam pli kaj pli, proporcie kiel la korpo elvolviĝas. Tiam la Spirito estas kaptita de perturbo, kiu kreskadas senĉese; kiam alproksimiĝas la naskiĝo la perturbo estas plena, la Spirito perdas la konscion pri si mem kaj nur de la momento kiam la infano spiras, li iom post iom reakiras siajn ideojn, nur tiam la unuiĝo estas kompleta kaj definitiva.

117. Kia estas la intelekta stato de la animo de la infano en la momento de la naskiĝo?

Ĝia intelekta kaj morala stato estas tiu, kiu ĝi estis antaŭ ĝia unuiĝo kun la korpo, t. e. la animo posedas ĉiujn ideojn antaŭe akiritajn; sed pro la perturbo, kiu akompanas ĝian ŝanĝiĝon, ĝiaj ideoj estas provizore en latenta stato. Ili klariĝas iom post iom, sed nur povas manifestiĝi proporcie kun la elvolviĝo de la organoj.

118. Kiu estas la origino de la denaskaj ideoj, de la trofruaj inklinoj, de la instinktaj kapabloj por iu arto aŭ scienco, esceptante ĉian instruon?

Nur du fontojn povas havi la denaskaj ideoj: aŭ la kreado de unuj animoj pli perfektaj ol aliaj, se ili estus kreataj samtempe kiel la korpo, aŭ antaŭa progreso farita antaŭ la unuiĝo de la animo kaj la korpo. Ĉar la unua hipotezo ne akordiĝas kun la justeco de Dio, restas nur la dua. La denaskaj ideoj estas rezultato de la scioj akiritaj en antaŭaj ekzistadoj, kaj restis en stato de intuicio, por servi kiel bazo al la akirado de novaj ideoj.

119. Kiel aperas la geniaj homoj en sociaj klasoj sen ia intelekta kulturo?

Tiu fakto pruvas, ke la denaskaj ideoj estas sendependaj de la medio, kie la homo estas edukata.

La medio kaj la edukado elvolvas la denaskajn ideojn, sed ne donas ilin al la homo. La genia homo estas la enkarniĝo de altranga, jam multe progresinta Spirito; tial la edukado povas doni mankantan instruadon, sed ne povas doni geniecon, kiam ĉi tio ne ekzistas.

120. Kial estas instinkte bonaj infanoj en perversa medio, malgraŭ la malbonaj ekzemploj, dum ekzistas aliaj instinkte malvirtaj en bona medio, kaj malgraŭ la bonaj konsiloj?

Ĝi estas la rezultato de la plenumita morala progreso, same kiel la denaskaj ideoj estas rezultato de la intelekta progreso.

121. Kial el du infanoj de la samaj gepatroj, edukitaj en la samaj kondiĉoj, unu estas inteligenta kaj la alia estas stulta, unu estas bona kaj alia malbona? Kial la filo de genia homo kelkafoje estas malsprita, kaj tiu de malspritulo estas kelkafoje geniulo?

Tiuj faktoj apogas la originon de la denaskaj ideoj; cetere ili pruvas, ke la animo de la infano neniel devenas de tiu de la gepatroj; alie, laŭ la aksiomo, ke la parto estas el la sama naturo de la tuto, la gepatroj transdonus al siaj infanoj siajn virtojn kaj malvirtojn, kiel ili transdonas al tiuj la elementojn de la korpaj kvalitoj.

En la generado, nur la korpo devenas de la korpo, sed la animoj estas sendependaj unuj de aliaj.

122. Se la animoj estas sendependaj unuj de aliaj, de kie venas la amo de la gepatroj al siaj infanoj kaj reciproke?

La Spiritoj unuiĝas per simpatio, kaj la naskiĝo en tiu aŭ alia familio neniam estas efiko de blinda hazardo; plej ofte ĝi dependas de la elekto de la Spirito, kiu reunuiĝas al tiuj, kiujn li amis en la mondo de la Spiritoj aŭ en antaŭaj ekzistadoj. Aliflanke, la gepatroj havas kiel mision helpi la progreson de la Spiritoj, kiuj enkarniĝas en iliajn infanojn; kaj, por ilin vigligi, Dio inspiras al ili reciprokan amon, sed multaj fiaskas en sia misio kaj estas punataj. ("La Libro de la Spirito", n-ro 379, pri la Infanaĝo.)

123. Kial ekzistas malbonaj gepatroj kaj malbonaj gefiloj?

Tiuj estas Spiritoj ne ligitaj de simpatio al unu familio, sed por servi kiel reciproka provado, kaj ofte kiel puno pro pekoj de antaŭa ekzistado; al unu estas donita malbona filo, ĉar li mem eble estis malbona filo; al alia, malbona patro, ĉar li mem estis malbona patro, ke ili suferu egalan punon. ("Revue Spirite", 1861, p. 270: la egala repuno.)

124. Kial oni trovas, ĉe personoj naskitaj en servista kondiĉo, instinktojn de digneco kaj grandeco, dum aliaj, naskitaj en la superaj klasoj, havas instinktojn de malnobleco?

Tio estas intuicia rememoro pri socia pozicio, kiun oni okupis, kaj pri la karaktero, kiun oni havis en antaŭa ekzistado.

125. Kia la kaŭzo de simpatioj kaj de antipatioj inter personoj, kiuj vidas unu alian je la unua fojo?

Ofte tiuj estas personoj, kiuj konis unu alian, kaj kelkafoje sin reciproke amis aŭ malamis en antaŭa ekzistado, kaj kiuj, sin denove renkontante, estas altirataj unu al la dua.

La instinktaj antipatioj ofte devenas de antaŭaj interrilatoj.

Tiuj du sentoj povas havi ankoraŭ alian kaŭzon. La perispirito disradias ĉirkaŭ la korpo ian specon de atmosfero saturita de la bonaj kaj malbonaj kvalitoj de la enkarniĝinta Spirito. Du personoj kiuj renkontiĝas, sentas per la kontakto de la fluidaĵoj la impreson de la sensitivo; tiu impreso estas agrabla aŭ malagrabla; la fluidaĵoj inklinas sin kunfandi aŭ sin forpuŝi reciproke laŭ sia naturo simila aŭ malsimila.

Tiel oni povas klarigi la fenomenon de la transsendo de la penso. Per la kontakto de la fluidaĵoj, du animoj iel legas unu en la dua; ili devenas unu alian sen parolo.

126. Kial la homo ne havas rememoron pri siaj antaŭaj ekzistadoj? Ĉu tiu rememoro ne estas necesa al lia estonta progreso?

(Vidu supre paĝo 64.)

127. Kia estas la origino de la sento nomata "la konscienco"?

Ĝi estas la intuicia rememoro pri la progreso plenumita en antaŭaj ekzistadoj, kaj pri la rezolucioj prenitaj de la Spirito antaŭ la enkarniĝo. Kiel homo ne ĉiam li havas sufiĉan forton por teni tiujn rezoluciojn.

128. Ĉu la homo havas liberan volon aŭ li estas submetita al fataleco?

Se la konduto de la homo estus submetita al fataleco, ne ekzistus ĉe li respondeco pro la malbono, nek merito pro la bono; tiam ĉiu puno estus maljustaĵo kaj ĉiu rekompenco estus sensencaĵo. La libera volo de la homo estas konsekvenco de la justeco de Dio, ĝi estas la atributo, kiu donas al li sian dignecon kaj altigas lin super ĉiujn aliajn kreitojn. Tio estas tiel vera, ke la estimo de la homoj unuj al aliaj estas proporcia je la libera volo; kiu ĝin akcidente perdas pro malsano, frenezeco, ebrieco aŭ idioteco, estas bedaŭrata aŭ malestimata.

Materialisto, kiu metas ĉiujn moralajn kaj intelektajn kapablojn sub dependecon de la organismo, reduktas la homon al stato de maŝino, sen libera volo, sekve sen prirespondeco pri la malbono kaj sen merito pro la bono, kiun li faras. ("Revue Spirite", 1861, p. 76: La kapo de Garibaldi. – Same, 1862, p. 97: Frenologio spiritualista.)

129. Ĉu Dio kreis la malbonon?

Neniel Dio kreis la malbonon; Li starigis leĝojn, kaj tiuj leĝoj estas ĉiam bonaj, ĉar Li estas suverene bona; kiu fidele obeus tiujn leĝojn, estus perfekte feliĉa; sed la Spiritoj, havante liberan volon, ne ĉiam obeis ilin, kaj la malbono estas rezultato de malobeo al tiuj leĝoj.

130. Ĉu la homo estas naskita bona aŭ malbona?

Estas necese distingi la animon disde la homo. La animo estas kreita simpla kaj nescianta, t. e. nek bona nek malbona, sed pro sia libera volo egale kapabla preni la vojon de la bono aŭ tiun de la malbono, alivorte, kapabla respekti aŭ malrespekti la leĝojn de Dio. La homo naskiĝas bona aŭ malbona laŭ tio, ke li estas enkarniĝo de progresinta aŭ postrestinta Spirito.

131. Kiu estas la origino de la bono kaj de la malbono sur la Tero, kaj kial estas pli da malbono ol da bono?

La origino de la malbono sur la Tero venas de la malperfekteco de la Spiritoj tie enkarniĝintaj; kaj la superregado de la malbono venas de tio, ke la pli multo de la Spiritoj, kiuj tie loĝas, estas malsuperaj aŭ malmulte progresintaj, ĉar la Tero mem estas malsupera mondo.

En la mondoj pli progresintaj, kie estas permesata la enkarniĝo nur de purigitaj Spiritoj, la malbono estas nekonata aŭ malpli multa ol la bono.

132. Kio estas la kaŭzo de la malbonoj, kiuj afliktas la homaron?

La Tero povas esti samtempe konsiderata kiel mondo de edukado por la malmulte progresintaj Spiritoj, kaj de puno por kulpaj Spiritoj. La malbonoj de la homaro estas konsekvenco de la morala mulsupereco de la plimulto de la Spiritoj tie enkarniĝintaj. Per la kontakto de iliaj malvirtoj, ili faras unuj aliajn malfeliĉaj kaj estas punataj unuj per aliaj.

133. Kial la malbonulo ofte prosperas, dum la honesta homo estas turmentata de ĉiaj afliktiĝoj?

Por kiu vidas la nunan vivon kaj ĝin supozas unika, tio devas ŝajni frapanta maljustaĵo. Tiu ŝajno tamen malaperas kiam oni konsideras la plurecon de la ekzistadoj, la mallongecon de ĉiu el ili en komparo kun la eterneco. La studado de Spiritismo pruvas, ke la prospereco de la malbonulo havas terurajn sekvojn en liaj postvenantaj ekzistadoj; dum la afliktiĝoj de la bonulo estas, kontraŭe, sekvataj de feliĉo des pli granda kaj daŭra, ju pli da rezignacio li tenis por ilin elporti; tio estas por li kvazaŭ unu tago malfeliĉa en tuta ekzistado de prospereco.

134. Kial unuj naskiĝas en mizero, kaj aliaj en abunda riĉeco? Kial naskiĝas homoj blindaj, surdaj, mutaj, atakitaj de nekuraceblaj malsanoj, dum aliaj havas ĉiujn fizikajn avantaĝojn? Ĉu tio estas efiko de hazardo aŭ faro de la Providenco?

Se ĝi estas efiko de hazardo, ne ekzistas Providenco; se ĝin faras la Providenco, oni demandas, kie estas ĝiaj boneco kaj justeco? Nu, ne komprenante la kaŭzon de tiuj malbonoj, multaj homoj akuzas la Providencon. Oni komprenas, ke tiu, kiu fariĝis mizera aŭ kripla dank’al siaj malsaĝaĵoj aŭ ekscesoj, estas punata laŭ la peko; sed se la animo estas kreata samtempe kiel la korpo, kion ĝi faris por meriti tiajn afliktiĝojn ekde sia naskiĝo aŭ por esti imuna kontraŭ malbonoj? Se oni kredas la justecon de Dio, oni devas kompreni, ke tiuj efikoj havas kaŭzon; se tiu kaŭzo ne estas dum la vivo, ĝi devas esti antaŭ la vivo; ĉar en ĉiuj aferoj la kaŭzo antaŭas la efikon; tial estas do necese, ke la animo estu vivinta kaj meritinta punon. La spiritis maj studoj efektive montras al ni, ke pli ol unu homo, naskita en mizero, estis riĉa kaj estimata en antaŭa ekzistado, sed ke li malbone uzis la riĉecon, kiun Dio konfidis al li por administri; ke pli ol unu, naskita en malnoblegeco, estis fiera kaj potenca; ofte li reaperas submetita al la ordonoj de tiu al kiu li ordonis kun krueleco, turmentata de la malbonaj traktoj kaj la humiligo, kiujn li trudis al aliaj.

Peniga vivo ne ĉiam estas puno; ofte ĝi esta provo elektita de la Spirito, kiu trovas en ĝi rimedon por progresi pli rapide, se li ĝin kuraĝe eltenas. La riĉeco ankaŭ estas provado, sed ankoraŭ pli danĝera ol la mizero, pro la tentoj, kiujn ĝi alportas kaj la ekscesoj, kiujn ĝi estigas; tiel la ekzemplo de kiuj travivis ĝin pruvas, ke ĝi estas unu el la provoj el kiuj plej malofte oni eliras kun venko.

La diferencoj de la sociaj pozicioj estus la plej granda maljustaĵo, kiam ili ne estas faro de la nuna konduto, se ili ne havus kompenson. Nur la konvinko akirita pri tiu vero per Spiritismo, donas la forton por elteni la sortoŝanĝojn de la vivo kaj igas nin akcepti nian sorton ne enviante la aliulan.

135. Kial ekzistas idiotoj kaj kretenoj?

La pozicio de la idiotoj kaj kretenoj estus la malplej akordigebla kun la justeco de Dio, en la hipotezo de la unueco de ekzistado. Eĉ el la plej mizera denaska kondiĉo, la homo povas eliri per inteligento kaj laboro; sed la idioto kaj la kreteno estas kondamnitaj ekde de la naskiĝo ĝis la morto al brutiĝo kaj malŝato; por ili ekzistas nenia ebla komp enso. Kial do ilia animo estis kreita idiota?

La spiritismaj studoj, farataj pri la kretenoj kaj la idiotoj, pruvas, ke ilia animo estas tiel inteligenta kiel la animoj de la ceteraj homoj; ke tiu kripleco estas puno trudita al Spiritoj, kiuj malbone uzis sian inteligenton, kaj kiu kruele suferas stante sin en katenoj, kiujn ili ne kapablas rompi, kaj pro la malŝato, kies celo ili estas, dum ili estis eble incensitaj en sia antaŭa ekzisto.

("Revue Spirite", 1860, paĝo 173: La Spirito de unu idioto. – Same, 1861, p. 311: La kretenoj.)

136. Kia estas la stato de la animo dum la dormo?

Dum la dormo nur la korpo ripozas, sed la Spirito ne dormas. Praktikaj observoj pruvas, ke en tiu momento la Spirito ĝuas sian tutan liberecon kaj la plenecon de siaj kapabloj. Li profitas la ripozon de la korpo kaj la momentojn kiam lia ĉeesto ne estas necesa, por agi aparte de la korpo kaj iri kien li volas. Dum la vivo, je iu ajn distanco for de la korpo, la Spirito estas ĉiam ligita al ĉi tiu per fluideca fadeno, kiu servas por lin revoki kiam lia ĉeesto fariĝas necesa; tiu ligilo rompiĝas nur ĉe la morto.

137. Kio estas la kaŭzo de la sonĝoj?

La sonĝoj estas rezultato de la libereco de la Spirito dum la dormo; kelkafoje ili estas la rememoro pri lokoj kaj personoj, kiujn la Spirito vidis aŭ vizitis dum tiu stato. ("La Libro de la Spiritoj": Liberiĝo de la animo, la dormo, la sonĝoj, somnambulismo, duobla vidado, letargio, ktp., n-roj 400 kaj sekvantaj. – "La Libro de la Mediumoj": Elvoko de vivantaj personoj, n-ro 284. – "Revue Spirite", 1860, pĝ. 11: La Spirito sur unu flanko kaj la korpo sur la dua. – Same, 1860, pĝ. 81: Studado pri la Spirito de la vivantaj personoj.)

138. De kie venas la antaŭsentoj?

Tio estas malprecizaj kaj intuiciaj rememoroj pri aferoj, kiujn la animo lernis dum siaj momentoj de libereco, kaj kelkafoje tio estas kaŝitaj avertoj donataj de bonvolemaj Spiritoj.

139. Kial ekzistas sur la Tero sovaĝaj kaj civilizitaj homoj?

Sen la antaŭekzisto de la animo, tiu demando estas nesolvebla, escepte se Dio kreus animojn sovaĝajn kaj animojn civilizitajn, kio estus neo de Lia justeco. Aliflanke la racio rifuzas akcepti, ke post la morto la animo de sovaĝulo restos ĉiam en stato de malsupereco, aŭ ke ĝi estos en la sama rango de la animo de klera homo.

Akceptante por la animoj unu saman punkton de starto, la solan doktrinon en harmonio kun la justeco de Dio, la samtempa ekzisto de sovaĝeco kaj de civilizacio sur la Tero estas materiala pruvo pri la progreso, kiun unuj jam plenumis, kaj kiun la aliaj devas ankoraŭ plenumi. La animo de la sovaĝulo atingos do kun la tempo la gradon de la animo civilizita; sed, ĉar ĉiutage mortas sovaĝuloj, ilia animo nur povas atingi tiun gradon en sinsekvaj enkarniĝoj, ĉiam pli kaj pli perfektaj, konformaj al ilia progreso, kaj paŝante sur ĉiujn ŝtupojn inter la du ekstremaj punktoj.

140. Ĉu oni ne povus supozi, laŭ la ideo de iuj personoj, ke la animo enkarniĝas nur unu fojon kaj plenumas sian progreson en la stato de Spirito aŭ en aliaj sferoj?

Tiu opinio estus akceptebla, se estus sur la Tero nur homoj en la sama grado morala kaj intelekta, ĉar tiam oni povus pensi, ke la Tero estas difinita por tiu grado; nu, ni havas antaŭ ni la pruvon pri la kontraŭo. Efektive, oni ne komprenus, ke la sovaĝulo ne povus atingi la civilizecon ĉi tie, ĉar estas pli progresintaj animoj enkarniĝintaj sur la sama globuso; el tio oni devas konkludi, ke la ebleco de pluraj surteraj ekzistadoj rezultas el la ekzemploj mem, kiujn oni havas sub la okuloj. Se estus alie, oni devus klarigi: 1.e – kial nur la Tero havus la monopolon de la enkarniĝoj? 2.e – kial, havanta tiun monopolon, tie troviĝas enkarniĝintoj en ĉiuj gradoj?

141. Kial oni trovas, en la medio de la civilizitaj socioj, estulojn kun krueleco egala al tiu de la plej barbaraj sovaĝuloj?

Tiaj estas Spiritoj tre malsuperaj, elirintaj el barbaraj rasoj, kaj kiuj provis enkarniĝi en aliula medio, kie ili sentas sin fremdaj, kvazaŭ kamparano subite transportita en la mondumon.

Rimarko. Oni ne povus opinii ne neante al Dio la tutan justecon kaj la tutan bonecon, ke la animo de la obstinema krimulo havus, en la nuna vivo, la saman punkton de starto, kian havas tiu de homo plena de ĉiuj virtoj. Se la animo ne estus antaŭa ol la korpo, tiu de la krimulo kaj t iu de virta homo estus tiel novaj unu kiel la alia; kial unu estus bona kaj la dua malbona?

142. De kie venas la distingiga karaktero de la popoloj?

Ĝi estas Spiritoj havantaj pli-malpli la samajn gustojn kaj inklinojn, kiuj enkarniĝas en simpatia medio kaj ofte en la sama medio, kie ili povas kontentigi siajn inklinojn.

143. Kiel progresas kaj kiel degeneras la popoloj?

Se la animoj estus kreataj samtempe kiam la korpoj, tiuj de la nunaj homoj estus tute tiel novaj, tute tiel primitivaj, kiel tiuj de la homoj de la mezepoko, kaj sekve oni demandas, kial ili havas pli dolĉajn morojn kaj pli elvolviĝintan inteligenton? Se okaze de la morto de la korpo, la animo definitive forlasus la Teron, oni demandas ankaŭ, kian frukton donus la laboro farata por plibonigi iun popolon, se ĝi estus rekomenciĝo kun ĉiuj animoj, kiuj alvenas kun ĉiu tago?

La Spiritoj enkarniĝas en medio simpatia kaj en rilato kun la grado de sia progreso. Ekzemple, ĉino, kiu sufiĉe progresis kaj jam ne trovas en sia raso medion harmonian kun la grado de li atingita, enkarniĝas en popolo pli progresinta. Laŭmezure kiel unu generacio faras paŝon antaŭen, ĝi altiras per simpatio novajn venantojn pli progresintajn, kiuj eble estas tiuj, kiuj iam vivis en la sama lando, se ili pli progresis, kaj tiel iom post iom nacio progresas. Se la plimulto de la novuloj estas de malsupera naturo, la malnovaj, elirantaj kun ĉiu tago kaj ne revenantaj en medion pli malbonan, tiu popolo degenerus kaj finiĝus estingiĝante.

Rimarko: Tiuj demandoj starigas aliajn, kiuj trovas sian solvon en la sama principo; ekzemple, el kio venas la diverseco de la rasoj sur la Tero? – Ĉu ekzistas rasoj ribelemaj kontraŭ la progreso? – Ĉu la negra raso estas kapabla atingi la saman nivelon de la Eŭropaj rasoj? – Ĉu sklaveco estas utila al la progreso de la malsuperaj rasoj? Kiel povas efektiviĝi la transformado de la homaro? (“La Libro de la Spiritoj”: Leĝo de progreso , n -ro 776 k. sekv. – “Revue Spirite” , 1862 , p.1 : Doktrino pri la defalintaj anĝeloj. – Same, 1862, p. 97: Perfektebleco de la negra raso.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.