La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUA DIALOGO

LA SKEPTIKULO

V. – Mi komprenas, sinjoro, la utilecon de tiu prepara studado, pri kiu vi ĵus parolis. Laŭ mia persona temperamento mi diras, ke mi estas nek por, nek kontraŭ Spiritismo, sed ke ĉi tiu objekto per si mem plej altgrade ekscitas mian intereson. En la rondo de miaj konatoj troviĝas de ĝi partianoj, sed ankaŭ kontraŭuloj; pri ĝi mi aŭdas forte interkontraŭajn argumentojn; mi do deziras submeti al vi kelkajn el tiuj kontraŭdiroj, faritaj en mia ĉeesto kaj kiuj ŝajnas al mi iom valoraj, almenaŭ al mi, kiu konfesas al vi mian nesciadon en ĉi tiu rilato.

A. K. – Estas por mi plezuro, sinjoro, respondi la demandojn, kiujn oni bonvolas al mi fari, kiam faritaj sincere kaj sen kaŝita penso, kvankam mi ne pretendas, ke mi povas ilin ĉiujn solvi. Spiritismo estas scienco ĵus naskiĝinta kaj pri kiu oni ankoraŭ multe devas lerni; estus do tro vante de mia flanko pretendi formovi ĉiajn malfacilaĵojn: mi povas diri sole nur tion, kion mi scias.

Spiritismo rilatas kun ĉiuj branĉoj de la filozofio, de la metafiziko, de la psikologio kaj de la moralo; ĝi estas grandega kampo, kiun oni ne povas trairi en iaj kelke da horoj. Nu, vi ja komprenas, sinjoro, ke estus por mi fizike ne eble ripeti per propra buŝo kaj al ĉiu persone ĉion, kion mi pri tio skribis por ĝenerala uzado.

Per antaŭa serioza legado oni cetere trovos la respondon je la plej multaj demandoj, nature venantaj en la menson: ĝi havas la duoblan meriton eviti senutilajn ripetojn kaj pruvi seriozan deziron instruiĝi. Se post ĝi ankoraŭ restas duboj aŭ malklaraj punktoj, ilia klarigo fariĝas pli facila, ĉar oni jam apogas sin sur io kaj ne perdas tempon por veni returne al la plej elementaj principoj. Se vi ĝin permesas, ni por momento limigos nin je kelkaj ĝeneralaj demandoj.

V. – Konsentite; bonvolu, mi petas, admoni min, se mi ne konvene kondutos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.