La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Opono de la scienco

V. – Vi apogas vin, vi diras, sur faktoj, sed oni kontraŭmetas al vi la opinion de la scienculoj, kiuj ilin kontestas aŭ klarigas alie ol vi. Kial ili ne atentis la fenomenon de la turniĝantaj tabloj? Se ili en tio estus vidintaj ion seriozan, ili tute ne ekpensus, ŝajnas al mi, preterlasi tiel eksterordinarajn faktojn, des malpli ilin malŝate repuŝi de si, kaj tamen ili ĉiuj estas kontraŭ vi.

Ĉu la scienculoj ne estas la lumilo de la nacioj, kaj ĉu ilia devo ne estas disverŝi la lumon? Kial ili kovrus la lumon ĝuste tiam, kiam ekmontriĝis al ili tiel bela okazo prezenti al la mondo novan forton?

A. K. – Jen vi ĵus mirinde pentris la devon de la scienculoj; estas bedaŭrinde, ke ili en pli ol unu cirkonstanco ĝin forgesis. Sed, antaŭ ol respondi tiun saĝan rimarkon, mi devas refuti gravan eraron, kiun vi faris dirante, ke ĉiuj scienculoj estas kontraŭ ni.

Kiel mi diris antaŭ momento, ĝuste ĉe la instruita klaso Spiritismo rikoltas al si plej multe da prozelitoj, kaj ĉi tio en ĉiuj landoj de la mondo; el tiuj granda nombro estas kuracistoj en ĉiuj nacioj, kaj la kuracistoj estas ja scienculoj; la ŝtatadministrantoj, la instruistoj, la artistoj, la literatoroj, la oficistoj, la altaj funkciuloj, la altranguloj, la ekleziuloj k. a., kiuj staras ĉirkaŭ ĝia standardo, ĉiuj estas homoj, ĉe kiuj oni ne povas ne konfesi iom da klereco. Kleruloj ne ekzistas nur en la oficiala scienco kaj en la leĝaj korporacioj.

Ĉu tio, ke Spiritismo ankoraŭ ne havas civitanecon en la oficiala scienco, estas motivo por ĝia kondamno?

Se la scienco neniam estus erarinta, ĝia opinio ĉi tie povus pezi; bedaŭrinde la sperto montras la malon. Ĉu ĝi ne repuŝis kiel ĥimerojn multegon da elpensoj, kiuj poste glorigis la memoron de iliaj aŭtoroj? Ĉu ne dank’al raporto de nia plej alta korporacio el kleruloj Francujo perdis la iniciativon de la uzado de la vaporo? Kiam Fulton venis al la kampo de Bulonjo prezenti sian planon al Napoleono I, kiu rekomendis ĝian tujan ekzamenon al la Instituto de Francujo, ĉu ĉi tiu ne konkludis, ke tia plano estas neefektivigebla fantazio pri kiu oni ne devas zorgi? Ĉu el tio oni konkludu, ke la membroj de tiu Instituto estas malkleruloj? Ĉu tio pravigas la trivialajn epitetojn, per kiuj certaj homoj el malnobla impulso ilin plezure regalas? Certe ne; neniu saĝa homo malkonfesas la meritojn de ilia eminenta klereco, kvankam rekonante, ke ili ne estas neeraremaj kaj ke sekve ilia juĝo ne estas la lasta vorto, precipe rilate novajn ideojn.

V. – Mi tute konsentas, ke ili ne estas neeraremaj, tamen ne malpli vera estas tio, ke, dank’al ilia sciaro, ilia opinio iom valoras kaj ke se ili estus el viaj, tio alportus grandan gravecon al via sistemo.

A. K. – Vi ja konsentu ankaŭ, ke ĉiu estas bona juĝanto nur pri tio, kio apartenas al lia fako. Se vi ekdeziros konstruigi domon, ĉu vi dungos muzikiston?

Se vi estas malsana, ĉu vi konfidus vian kuracadon al arkitekto? Se vi havas juĝan aferon, ĉu vi aŭdos danciston?

Fine, se iu demando estas pri teologio, ĉu vi komisius ĝian solvon al ĥemiisto aŭ al astronomo? Ne, ĉiu en sia metio. La ordinaraj sciencoj sin bazas sur la proprecoj de la materio, kiun oni povas manipuli laŭplaĉe; la fenomenoj, kiun ĝi okazigas, havas kiel agantojn fortojn materiajn. Tiujn en Spiritismo okazigas inteligentoj, kiuj ĝuas sendependecon, havas sian liberan volon, ne estas submetitaj al niaj kapricoj; ili do ne estas submeteblaj al niaj laboratoriaj procedoj kaj al niaj kalkuloj, kaj sekve ne apartenas al la kadro de la ĝustasenca scienco.

La scienco do vojeraris, volante eksperimenti pri la Spiritoj kiel pri ia voltaeca pilo; ĝi fiaskis, kiel ja devis esti, ĉar ĝi procedis el analogeco ne ekzistanta; poste, ne irinte pluen, ĝi konkludis per neado: tro kuraĝa juĝo, kiun la tempo ĉiutage korektas, kiel multajn aliajn; kaj tiuj, kiuj ĝin eldiris, hontos, ke ili ventkape ribelis kontraŭ la senlima povo de la Kreinto.

La klerulajn korporaciojn tute ne koncernas kaj neniam koncernos opinii pri ĉi tiu demando; ĉi tiu estas al ili tiel fremda, kiel tiu, proklami la ekziston aŭ neekziston de Dio; estas do eraro fari ilin juĝantoj de ĝi.

Spiritismo estas demando de persona kredo, kiu ne povas dependi de la voĉo de iu institucio, ĉar tia voĉo, eĉ se favora al ĝi, ne kapablas trudi konvinkojn. Kiam la publiko estos al si farinta opinion pri ĝi, tiuj kleruloj ĝin akceptos kiel individuoj, kliniĝos antaŭ la forto de la faktoj. Lasu forpasi ĉi tiun generacion kaj, kune kun ĝi, la antaŭjuĝojn de la malmolnuka memestimo: vi vidos, ke kun Spiritismo estos same, kiel kun tiom da aliaj veraĵoj, kiujn oni kontraŭbatalis kaj kiujn dubi estus nun ridinde. Hodiaŭ frenezuloj oni alnomas la kredantojn, morgaŭ estos la vico de la nekredantoj: tute same, kiel oni alnomis frenezuloj tiujn, kiuj kredis la turniĝon de la Tero.

Sed ne ĉiuj kleruloj juĝis same, kaj kiel klerulojn mi komprenas homojn, sin donantajn al la studoj kaj al la sciencoj, kun aŭ sen ia oficiala titolo. Multaj el ili faris jenan rezonon:

"Ne estas efiko sen ia kaŭzo, kaj pli ordinaraj efikoj povas havigi la ŝlosilon de la plej grandaj problemoj.

Se Neŭtono malatentus la falon de iu pomo, se Galvani repuŝus sian servistinon alnomante ŝin frenezulino, kiam ŝi parolis al li pri la ranoj, dancantaj en la plado, ni eble ankoraŭ estus trovontaj la mirindan leĝon de la universa gravito, kaj la fekundajn proprecojn de la pilo.

Tiu fenomeno, kiun oni burleske nomis dancoj de la tabloj, ne estas pli ridinda, ol la dancoj de la ranoj, kaj eble entenas ankaŭ kelkajn el tiuj sekretoj de la Naturo, kiuj agitas la homaron, kiam oni havas ilian ŝlosilon."

Ili en sia animo diris ankaŭ:

"Ĉar pri tio sin okupas tiom da homoj, ĉar homoj seriozaj ĝin studas, io sendube tie estas; ia iluzio, ia kaprico, se oni volas ĝin tiel nomi, ne povas esti tiel ĝenerala; ĝi povas enlogi iun rondon, iun grupeton, sed ĝi ne ĉirkaŭiras la mondon. Ni do nin gardu neigi la eblecon de io, kion ni ne komprenas, timante pli aŭ malpli frue ricevi malkonfirmon, kiu ne flatus nian sagacecon."

V. – Tre bone; jen klerulo, kiu rezonas saĝe kaj prudente, kaj mi, kiu ne estas klerulo, mi pensas same kiel li, sed rimarku, ke li asertas nenion: li dubas; nu, sur kio oni bazu la kredon je la ekzisto de la Spiritoj kaj precipe je la ebleco de komunikiĝo kun ili?

A. K. – Tiu kredo sin bazas sur la rezonado kaj la faktoj. Mi mem ĝin akceptis nur post matura ekzamenado.

Ĉerpinte el la studado de la ekzaktaj sciencoj la kutimon al la pozitivaj aferoj, mi sondis, esploris tiun novan sciencon en ĝiaj plej intimaj faldoj; mi penis klarigi al mi ĉion, ĉar mi akceptas iun ideon nur tiam, kiam mi scias ties kialon kaj kielon. Jen la rezono, kiun elvolvis al mi klera kuracisto antaŭe nekredanta kaj hodiaŭ fervora adepto:

"Oni diras, ke nevideblaj estuloj komunikiĝas kun la homoj: kial do ne? Ĉu antaŭ la elpenso de la mikroskopo oni suspektis la ekziston de tiuj miliardoj da bestetoj, kiuj kaŭzas tiom da ruinoj al la ekonomio? Kial ĝi estus materiale ne ebla, ke ekzistus en la spaco estuloj, kiujn niaj sentumoj ne perceptas? Ĉu ni havus la ridindan pretendon ĉion scii kaj diri al Dio, ke Li povas nenion pli konigi al ni? Se tiuj nevideblaj estuloj, nin ĉirkaŭantaj, estas inteligentaj, kial do ili ne komunikiĝus kun ni? Se ili rilatas kun la homoj, ili devas ludi ian rolon en ties destinoj kaj en la okazaĵoj. Kiu scias? Ili estas eble unu el la potencoj de la Naturo, unu el tiuj kaŝitaj fortoj pri kiuj ni ne konjektas. Kian novan horizonton tio malkovrus al la pensado! Kia vasta observokampo!"

La eltrovo de la mondo de la nevidebluloj estus tute io alia, ol tiu de la supermezure malgrandaj estaĵoj; tio estus pli ol iu eltrovo: tio estus ia revolucio en la ideoj. Kia lumo povas el ĝi ŝpruci! Kiom da misteraj aferoj klarigitaj! Ĝiaj kredantoj estas ridindigataj, sed kion tio pruvas? Ĉu tio sama ne okazis al ĉiuj grandaj eltrovoj kaj elpensoj? Ĉu Kristoforo Kolumbo ne estis repuŝita, superĵetata per malŝato, traktata kvazaŭ frenezulo?

"Tiuj ideoj, oni diras, estas tiel strangaj, ke oni ilin ne povas kredi, sed al iu, kiu antaŭ nur duona jarcento estus dirinta, ke en kelke da minutoj oni korespondos de unu rando de la mondo al la kontraŭa; ke en kelke da horoj oni trairos Francujon; ke per la vaporo de iom da bolanta akvo ŝipo veturos kontraŭ la venton; ke oni ĉerpos el la akvo rimedojn por lumigi al si kaj sin varmigi; ke oni proponis lumigi la tutan Parizon en unu momento per la sola tenujo de ia nevidebla substanco – al tiu oni ridus ĝuste en la vizaĝon. Ĉu tio estas io pli mireginda ol tio, ke la spaco estus plena de prudentaj estuloj, kiuj, vivinte sur la Tero, ĉi tie demetis sian materian envolvaĵon? Ĉu en ĉi tiu fakto ne troviĝas la klarigo de multego da kredoj, kiuj datiĝas de la plej antikva tempo? Tiaj aferoj ja meritas profundan studadon."

Jen la konsideroj de klerulo, sed de klerulo sen antaŭjuĝoj; tiaj estas ankaŭ tiuj de multego da klarmensaj homoj: ili vidis, sed ne supraĵe kaj ne antaŭjuĝinte; ili studis serioze kaj sen antaŭdecido; ili estis tiel modestaj kaj ne diris: "Mi ĝin ne komprenas, sekve ĝi ne ekzistas"; ilia konvinko estiĝis el observado kaj rezonado.

Se tiuj ideoj estus ĥimeroj, ĉu vi pensas, ke ĉiuj tiuj elitaj homoj estus ilin alprenintaj? Ke ili tiel longe estus mokataĵoj de ia iluzio? Ne estas do materie neebla la ekzisto de estuloj nevideblaj por ni kaj plenigantaj la spacon, kaj ĉi tiu konsidero sola devus postuli pli da singardemo. Kiu antaŭ nelonge iam pensis, ke unu guto da klara akvo povas enhavi milojn da estaĵoj de tia malgrandeco, ke ĝi konfuzas nian imagpovon?

Nu, mi diras, ke estas por la prudento pli malfacile koncepti estaĵojn tiel subtilajn, kiuj havas ĉiujn organojn kaj vivas kiel ni, ol akcepti tiujn estulojn, kiujn ni nomas Spiritoj.

V. – Sendube, sed el tio, ke io estas ebla, ne sekvas ke ĝi ekzistas.

A. K. – Konsentite, sed vi ja konsentu, ke, se ĝi ne estas neebla, tio estas do io grava, ĉar ĝi jam havas nenion, kion la prudento malakceptos. Restas do ĝin konstati per la observado de la faktoj. Tiu observado ne estas io nova: la historio, kiel la religia, tiel ankaŭ la laika, pruvas la malnovecon kaj la ĉieecon de tiu kredo, kiu daŭris tra ĉiuj ŝanĝiĝoj de la mondo kaj retroviĝas ĉe la plej sovaĝaj popoloj en la stato de denaskaj kaj intuiciaj ideoj, gravuritaj en la menso, kiel tiu pri la Plejaltulo kaj la estonta ekzistado. Spiritismo ne estas do ia moderna kreaĵo, tute kontraŭe: ĉio pruvas, ke la antikvuloj ĝin konis tiel bone aŭ eble pli bone ol ni; kio okazis, tio estis, ke ĝi estis instruata nur kun misteraj antaŭzorgoj, kiuj faris ĝin neatingebla por la vulgarularo, kiu estis intence forlasita en la ŝlimejo de la superstiĉo.

Koncerne la faktojn, ili estas duspecaj: unuj estas spontaneaj, aliaj estas okazigataj. Inter la unuajn oni envicigu la viziojn kaj la aperaĵojn, tre oftajn; ankaŭ la bruojn, bruegojn kaj malordojn de objektoj sen ia materia kaŭzo, kaj multegon da strangaj fenomenoj, kiujn oni konsideradis supernaturaj kaj kiuj hodiaŭ aspektas al ni tute simplaj, ĉar laŭ ni nenio estas supernatura: ĉio estas submetita al la senŝanĝaj leĝoj de la Naturo.

La faktoj okazigataj estas tiuj, kiujn oni ricevas pere de mediumoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.