La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Frenezeco, memmortigo, obsedo

V. – Iuj homoj konsideras la spiritismajn ideojn kapablaj konfuzi la mensajn fakultojn, pro kio ili opinias prudente reteni ilian disvastiĝon.

A. K. – Vi ja konas jenan proverbon: "Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia". Ne estas do mirige, ke la malamikoj de Spiritismo penas uzi ĉiujn pretekstojn; tiu preteksto, pri kiu vi parolas, ŝajnas al ili taŭga por veki la timemon kaj la ofendiĝemon, kaj tial ili ĝin fervore ekprenis; sed ĝi falas ĉe la plej malprofunda ekzameno.

Aŭdu do pri tia frenezeco la rezonadon de iu frenezulo.

Ĉiaj grandaj zorgoj de la spirito povas okazigi frenezon: la sciencoj, la artoj, eĉ la religio liveras sian kontingenton.

La frenezo havas kiel principon ian patologian staton de la cerbo, ilo de la pensado: se la ilo estas difektita, la pensado estas do konfuzita. La frenezo estas do sekva efiko, kies unua kaŭzo estas ia organa antaŭinklino, kiu faras la cerbon pli aŭ malpli frapebla por certaj impresoj, kaj ĉi tio estas des pli vera, ĉar ekzistas homoj, kiuj ekstreme streĉas la cerbon kaj tamen ne freneziĝas, aliaj, kiuj freneziĝas sub la potenco de eĉ la plej malgranda superekscitiĝo. Ĉe la ekzisto de ia antaŭinklino al frenezeco, ĉi tiu prenas la karakteron de precipa absorba zorgo, kiu do fariĝas fiksa ideo. Tiu fiksa ideo povas esti tiu pri la Spiritoj ĉe iu, kiu sin okupas pri ili, tiel same, kiel pri Dio, la anĝeloj, la diablo, la riĉeco, la povo, iu arto, iu scienco, la patrineco, iu politika aŭ socia sistemo. Estas probable, ke iu religia frenezulo estus fariĝinta spiritisma frenezulo, se Spiritismo antaŭe estus lia plej ĉefa absorba zorgo. Estas vero, ke unu gazeto diris, ke en unu sola loko en Usono, kies nomon mi jam ne memoras, oni kalkulis kvar mil okazojn de frenezeco pro Spiritismo; sed oni scias, ke inter niaj kontraŭuloj estas prempenso kredi, ke nur ili havas prudenton, kaj jen tio estas ja manio, kiel ĉiu alia.

En iliaj okuloj ni ĉiuj meritus enŝloson en frenezulejoj, kaj sekve la kvar mil spiritistoj en tiu citita loko certe estis tiaj samnombraj frenezuloj. Laŭ ĉi tiu vidmaniero Usono havas centojn da miloj da frenezuloj kaj ĉiuj ceteraj landoj multe pli grandan nombron. Ĉi tiu triviala ŝerco nun komencas fariĝi sengusta, de tiam, kiam oni vidas tiun frenezon ekposedi la plej altajn rangojn de la socio. Oni forte bruas ĉe iu konata ekzemplo, nome de Victor Hennequin, sed oni forgesas, ke antaŭ ol okupi sin pri la Spiritoj, li jam antaŭe elmontradis ekscentrecon de la ideoj; se ne estus aperintaj la turniĝantaj tabloj, kiuj, laŭ tre sprita vortludo de niaj kontraŭuloj, turnis al li la kapon, lia frenezeco estus preninta alian direkton.

Mi diras do, ke Spiritismo ĝuas nenian privilegion en ĉi tiu rilato, kaj mi iras pluen: mi diras, ke, bone komprenata, ĝi estas antaŭgardilo kontraŭ freneziĝo kaj memmortigo.

Inter la plej multenombraj kaŭzoj de cerba superekscitiĝo oni menciu la disreviĝojn, la malfeliĉaĵojn, la kontraŭatajn korinklinojn, kiuj estas ankaŭ la plej oftaj kaŭzoj de memmortigo. Nu, la vera spiritisto rigardas la aferojn de ĉi tiu mondo el tiel alta vidpunkto, ke la ĉagrenoj estas en liaj okuloj nur malagrablaj incidentoj de iu vojaĝo. Kio al iu alia kaŭzus fortegan afekcion, tio lin apenaŭ tuŝas. Li cetere scias, ke la ĉagrenoj de la vivo estas provoj, kiuj utilas al lia progresado, se li ilin suferas sen plendo, ĉar li estos iam rekompencita laŭ la braveco, kun kiu li ilin elportis. Liaj konvinkoj havigas do al li ian rezignacion, kiu gardas lin kontraŭ malespero kaj, sekve, kontraŭ senĉesa kaŭzo de freneziĝo kaj memmortigo. Li scias, krom tio, laŭ la scenoj, kiujn al li prezentas la komunikiĝoj kun la Spiritoj, la plorindan sorton de tiuj, kiuj propravole mallongigas siajn surterajn tagojn, kaj tiu sceno estas sufiĉe efekta, por igi lin pripensi sian intencon; tial grandega estas la nombro de tiuj, kiuj haltis sur tiu pereiga deklivo. Jen unu el la rezultatoj de Spiritismo.

En la nombron de la kaŭzoj de freneziĝo ni enkalkulu ankoraŭ la timegon, kaj la timego al la diablo jam difektis pli ol unu cerbon. Ĉu oni konas la nombron da viktimoj, kiujn oni faris el homoj kun malforta imagpovo, frapante ĉi tiun per tia bildo, kiun oni plej penas aspektigi pli timegiga per teruraj detaloj? La diablo, oni diras, teruras nur infanojn, li estas ia brido, por ilia saĝiĝo, jes, same kiel la infanmanĝanto kaj la lupkoboldo; sed, kiam ili tion ne plu timas, ili fariĝas pli malbonaj ol antaŭe, kaj jen, kiel rezulto, nekalkulebla estas la nombro da epilepsioj, kaŭzita de la difekto de delikataj cerboj.

Oni ne intermiksu la patologian fenezecon kun la obsedo: ĉi tiu lasta ne originas de ia cerba difektiĝo, sed de la subjugigo, al kiu malicaj Spiritoj submetas iujn homojn, kaj iafoje mienas kvazaŭ la ĝustasenca frenezo.

Ĉi tiu afekcio, tre ofta, estas sendependa de ĉia kredo je Spiritismo kaj ekzistis en ĉiuj tempoj. En ĉi tiu okazo la ordinara kuracado estas senpova kaj eĉ malutila. Konigante ĉi tiun novan kaŭzon de organisma perturbo, Spiritismo samtempe havigas la solan rimedon por ĝin venki, agante ne sur la malsanulon, sed sur la obsedantan Spiriton. Ĝi estas ne la kaŭzo, sed la forigilo de la malordo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.