La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Tio mirakleca kaj tio supernatura

V. – Spiritismo evidente inklinas revivigi la kredojn, bazitajn sur tio mirakleca kaj tio supernatura; nu, en nia pozitiva jarcentro tio ŝajnas al mi malfacila, ĉar ĝi fidindigus la superstiĉojn kaj la popolajn erarojn, kiujn la racio elmontras en ilia nudeco.

A. K. – Iu ideo estas superstiĉa nur tial, ke ĝi estas malvera; ĝi tia ne plu estas de la momento, kiam ĝi estas rekonata kiel vera. La demando estas do scii, ĉu fariĝas, aŭ ne, manifestiĝoj de Spiritoj; nu, vi ne povas alnomi ion superstiĉo tiel longe, ĝis vi pruvos, ke ĝi ne ekzistas. Vi eble diros: mia prudento rifuzas ĝin akcepti, sed ĉiuj, kiuj ĝin kredas – kaj ili ne estas iaj stultuloj –, sin turnas ankaŭ al sia prudento kaj krom tio al faktoj; kiu el ambaŭ prudentoj triumfos la venkon? La granda juĝanto, en ĉi tiu rilato, estas la estonteco, kiel okazis al ĉiuj sciencaj kaj industriaj demandoj, en sia komenco rigardataj kiel absurdaj kaj ne eblaj. Vi antaŭjuĝas laŭ via opinio; mi, mi juĝas, nur longe vidinte kaj observinte. Mi aldiras, ke la klare vidanta Spiritismo, kiel ĝi hodiaŭ estas, celas, kontraŭe, forbati la superstiĉajn ideojn, ĉar ĝi montras, kio vera aŭ malvera ekzistas en la popolaj kredoj, kaj ĉion, kion absurdan al ĝi almiksis la malklereco kaj la antaŭjuĝoj.

Mi iras pli malproksimen kaj diras, ke ĝuste la pozitiveco de nia jarcento instigas la akcepton de Spiritismo kaj al ĝi oni parte devas danki ties rapidan disvastiĝon, kaj ne, kiel kelkaj pretendas, al ia pliflamiĝo de la inklino al tio mirakleca kaj supernatura. Supernatura ĵoj malaperas ĉe la torĉo de la scienco, de la filozofio kaj de la racio, tiel same, kiel la dioj de la paganismo disfumiĝis ĉe la lumo de la Kristianismo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.