La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pri la Spiritoj

7. La Spiritoj neniel estas, kiel oni ofte supozas, estuloj apartaj en la kreado; ili estas la animoj de la homoj vivintaj sur la Tero aŭ en aliaj mondoj, nur senigitaj el sia korpa envolvaĵo. Kiu kredas al la ekzisto de la animo postvivanta la korpon, tiu kredas sekve ankaŭ al la ekzisto de la Spiritoj; nei la Spiritojn estus nei la animon.

8. Ordinare oni havas tute eraran ideon pri la stato de la Spiritoj. Ili ne estas, kiel kelkaj opinias, malprecizaj, nedifinitaj estuloj, nek flamoj kiel la erarlumoj, nek fantomoj kiel en la rakontoj pri reaperantoj. Ili estas estuloj similaj al ni, havantaj korpon kiel la nia, sed fluidecan kaj nevideblan en sia normala stato.

9. Kiam la animo estas kunigita kun la korpo, dum la vivo, ĝi havas duoblan envolvaĵon: unu estas peza, maldelikata kaj detruebla, kiu estas la korpo; la dua, fluideca, malpeza, nedetruebla, nomata perispirito.

10. Estas do en la homo tri esencaj partoj; 1.e la animo aŭ Spirito, la inteligenta principo, kie loĝas la penso, la volo kaj la morala sento; 2.e la korpo, materia envolvaĵo, kiu metas la Spiriton en rilatoj kun la ekstera mondo; 3.e la perispirito, fluideca, malpeza envolvaĵo, kiu funkcias kiel ligilo inter la Spirito kaj la korpo.

11. Kiam la ekstera envolvaĵo estas eluzita kaj ne povas plu funkcii, ĝi falas kaj la Spirito seniĝas de ĝi, kiel la frukto el sia ŝelo, la arbo el sia basto, la serpento el sia felo, unuvorte, kiel oni demetas malnovan veston eluzitan: ĉi tion oni nomas morto.

12. La morto estas la detruo nur de la materia envolva ĵo; la animo ĝin forlasas same kiel la papilio lasas la kokonon; sed ĝi konservas sian fluidecan korpon aŭ perispiriton.

13. La morto de la korpo liberigas la Spiriton el la envolvaĵo, kiu lin alligis al la Tero kaj lin suferigis; kiam liberigita el tiu ŝarĝo, li havas nur sian eterecan korpon, kiu permesas al li trakuri la spacon kaj transpaŝi la distancojn kun la rapideco de la penso.

14. La unuiĝo de la animo, de la perispirito kaj de la materia korpo formas la homon; la animo kaj la perispirito aparte de la korpo konsistigas la estulon nomatan Spirito.

Rimarko. La animo estas do estulo simpla; la Spirito , estulo duobla , kaj la homo estas estulo triobla . Estus do pli ĝuste rezervi la vorton animo por nomi la inteligentan principon, kaj la vorton Spirito por la estulo duonmateria, formata per tiu principo kaj la fluideca korpo. Sed ĉar oni ne povas koncepti la inteligentan principon izolita de ĉia materio, nek la perispiriton ne animita de la inteligenta principo, la vortoj animo kaj Spirito ordinare estas uzataj kvazaŭ sinonimoj. Ĝi estas la figuro, kiu konsistas en diro de la parto por esprimi la tuton, kiel oni diras, ke iu urbo estas loĝata de tiom da animoj, iu vilaĝo havas tiom da fajrujoj; sed en filozofio estas necese fari distingon.

15. Envestitaj en la materiaj korpoj, la Spiritoj konsistigas la homaron aŭ la korpan videblan mondon; eliĝintaj el tiuj korpoj, ili formas la spiritan mondon aŭ nevideblan mondon, kiu loĝas en la spaco kaj en kies medio ni vivas, neniel pri ĉi tio suspektante, same kiel ni vivas en medio de la malgrandegaj estuloj pri kies ekzisto ni neniam konsciis antaŭ la invento de mikroskopo.

16. La Spiritoj ne estas do abstraktaj estuloj senformaj kaj nedifinitaj, sed konkretaj kaj ĉirkaŭlimigitaj, kiuj ne similas al la homoj nur tial, ke ili ne estas videblaj; sekve se en iu momento la vualo, ilin kaŝanta al nia vido, povus esti levita, ili formus por ni tutan loĝantaron nin ĉirkaŭantan.

17. La Spiritoj havas ĉiujn perceptojn, kiujn ili havis sur la Tero, sed en pli alta grado, ĉar iliaj kapabloj ne estas malakrigitaj de la materio. Ili havas sensaĵojn, kiujn ni ne konas: ili vidas kaj aŭdas aferojn, kiujn niaj limigitaj sensoj ne permesas al ni vidi aŭ aŭdi. Por ili ne ekzistas mallumo, escepte nur de tiuj, kies puno estas dumtempe resti en mallumo. Ĉiuj niaj pensoj atingas ilin, kaj ili legas nian menson kvazaŭ ĝi estus nefermita libro; tiel ni ne povas kaŝi al Spirito tion, kion ni kaŝus kiam li estis enkarniĝinta (La Libro de la Spiritoj, n-ro 237).

18. La Spiritoj estas ĉie: ili estas inter ni, ĉe niaj flankoj, nin tuŝante kaj senĉese observante. Per sia konstanta ĉeesto en nia medio, la Spiritoj estas agentoj de diversaj fenomenoj; ili ludas gravan rolon en la morala mondo, kaj inter certaj limoj ankaŭ en la fizika mondo; ili estas tiel unu el la potencoj de la naturo.

19. De kiam oni konscias pri la postvivo de la animo aŭ Spirito, racie oni kredas ankaŭ la postvivon de la korinklinoj; sen ĉi tio la animoj de niaj parencoj kaj de niaj amikoj estus por ĉiam perditaj por ni.

Ĉar la Spiritoj povas iri ĉien, estas ankaŭ logike pensi, ke tiuj, kiuj nin amis dum la surtera vivo, nin amas ankaŭ post la morto, ke ili venas al ni, deziras komunikiĝi kun ni kaj ke ili utiligas la rimedojn je sia dispono por manifestiĝi al ni; ĉi tion konfirmas la sperto.

Efektive la sperto pruvas, ke la Spiritoj konservas la seriozajn amojn, kiujn ili havis sur la Tero, ke al ili plaĉas reveni al siaj amatoj, precipe kiam ili estas altirataj per la pensoj kaj amaj sentoj al ili de ni sendataj, dum ili estas indiferentaj al tiuj, kiuj ne interesiĝas pri ili.

20. La celo de Spiritismo estas konstati kaj studi la manifestiĝojn de la Spiritoj, iliajn kapablojn, ilian situacion feliĉan aŭ malfeliĉan, kaj ilian estontecon; unuvorte, la konadon de la spirita mondo. Kiam pruvitaj tiuj manifestiĝoj, el ili rezultas la nediskutebla pruvo de la ekzisto de la animo, de ties vivado post la morto de la korpo, de ĝia individueco ekster la korpo, tio estas de la estonta vivo; ĝi estas sekve la neado de la materialismaj doktrinoj, jam ne per rezonado sed per faktoj.

21. Ideo pli-malpli ĝenerala ĉe la personoj ne konantaj Spiritismon, estas kredi, ke la Spiritoj, nur tial ke ili eliris el la materio, devas ĉion scii kaj posedi la superegan saĝecon. Ĉio tio estas grava eraro.

Ĉar la Spiritoj estas nur la animoj de la homoj, ili ankoraŭ ne atingis la perfektecon kiam ili forlasis la teran envolvaĵon. La progreso de la Spirito plenumiĝas nur kun longa tempo, kaj nur iom post iom li seniĝas el siaj neperfektaĵoj kaj akiras la sciojn, al li mankantajn.

Estus tiel mallogike pensi, ke la Spirito de unu sovaĝulo aŭ de krimulo fariĝus subite klera kaj virta, kiel estus kontraŭa al la justeco de Dio pensi, ke li restus eterne en sia malsupereco.

Same kiel estas homoj en ĉiuj gradoj da klereco kaj malklereco, da boneco kaj maliceco, tiel estas ankaŭ ĉe la Spiritoj. Unuj estas nur ventkapaj kaj petolemaj, aliaj estas mensogemaj, trompemaj, hipokritaj, malicaj, venĝemaj; aliaj, kontraŭe, posedas la plej sublimajn virtojn kaj klerecon en grado nekonata sur la Tero. Tiu diverseco en la kvalitoj de la Spiritoj estas unu el la plej gravaj kaj konsiderindaj punktoj en la studado de Spiritismo, ĉar ĝi klarigas la bonan aŭ malbonan karakteron de la ricevataj komunikaĵoj; oni devas plej zorgeme sin dediĉi al la distingado de tiuj kvalitoj en la komunikaĵoj. (La Libro de la Spiritoj, n-ro 100, Spirita Skalo. Libro de la Mediumoj, Ĉap. XXIV.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.