La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIA DIALOGO

LA PASTRO

Abato – Ĉu vi, sinjoro, permesus al mi miavice fari al vi kelke da demandoj?

A. K. – Jes, volonte, via abata moŝto, sed antaŭ ol respondi al vi, mi opinias utile konigi al vi la terenon, sur kiu mi intencas stari kune kun vi.

Mi antaŭ ĉio diru al vi, ke mi tute ne penos konverti vin al miaj ideoj. Se vi volas ilin detale koni, vi ilin trovos en la verkoj, kie ili estas pritraktitaj; tie vi povos ilin ne rapidante studi, kaj vi estos libera ilin akcepti aŭ malakcepti.

Spiritismo celas batali kontraŭ la nekredemo kaj ties pereigaj sekvoj, prezentante evidentajn pruvojn pri la ekzisto de la animo kaj pri ties estonta vivo; ĝi do sin turnas al tiuj homoj, kiuj kredas nenion aŭ kiuj dubas la religiajn veraĵojn, kaj la nombro de tiaj estas granda, kiel vi scias; kiuj havas ian religian kredon kaj al kiuj tiu kredo sufiĉas, tiuj ne bezonas Spiritismon. Al homo, kiu diras: "Mi kredas la aŭtoritatecon de la Eklezio kaj mi tenas min je ĝiaj instruoj, nenion serĉante ekster ĉi tiuj", Spiritismo respondas, ke ĝi altrudas sin al neniu kaj devigas neniun konvinkiĝi pri ĝia vereco.

La libereco de konscienco estas sekvo de la libereco de pensado, kiu estas unu el la propraĵoj de la homo;

Spiritismo kontraŭus siajn principojn pri karito kaj toleremo, se ĝi ne respektus ĉi tiun liberecon. En ĝiaj okuloj ĉia kredo, se nur sincera kaj ne instiganta malutili la proksimulon, estas respektinda, eĉ se erara. Se iun lia konscienco kondukus al la kredo, ke, ekzemple, tio estas la Suno, kiu rondiras ĉirkaŭ la Tero, ni dirus al tiu: "Kredu tion, se ĝi al vi plaĉas, ĉar tiu via kredo ne malhelpas, ke la Tero ja rondiras, ĉirkaŭ la Suno; tamen, same kiel ni ne penas perforti vian konvinkiĝon, tiel vi ne penu perforti aliulan. Se el iu kredo, per si mem senkulpa, vi faras ilon por persekutado, ĝi fariĝas malutila kaj povas esti kontraŭbatalata".

Jen, via abata moŝto, la normo de konduto, kiun mi tenadas kontraŭ la servantoj de la diversaj kultoj, kiuj venas al mi. Kiam ili demandis min pri kelkaj el la punktoj de la Doktrino, mi donis al ili la necesajn klarigojn, tute detenante min diskuti certajn dogmojn, pri kiuj Spiritismo tute ne zorgas, ĉar ĉiu juĝas libere; sed mi neniam iris propramove al ili, celante ŝanceli ilian kredon per ia ajn premo. Kiu venas al ni kiel frato, tiun ni akceptas frate; kiu nin repuŝas, tiun ni lasa trankvila.

Jen la konsilo, kiun mi ne ĉesas doni al la spiritistoj, ĉar mi neniam konsentis kun tiuj, kiuj atribuas al si la mision konverti la klerikaron. Mi al ili ĉiam diras:

"Semu en kampon de la nekredemaj, ĉar tie estas riĉa rikolto por fari."

Spiritismo sin ne altrudas, ĉar, kiel mi diris, ĝi respektas la liberecon de konscienco; ĝi cetere scias, ke ĉia altrudita kredo estas supraĵa kaj havigas nur la ekstera ĵon de la fido, sed ne la fidon sinceran. Ĝi elvolvas siajn principojn antaŭ la okuloj de ĉiuj, en tia maniero, ke ĉiu povu fari al si iun opinion, plene konante la aferon.

Tiuj, kiuj ilin akceptas, ĉu ekleziuloj, ĉu laikoj, agas libere, kaj tial, ke ili trovas tiujn principojn racionalaj, sed ni neniel koleras kontraŭ tiuj, ne opiniantaj same kiel ni. Se hodiaŭ ekzistas lukto inter la Eklezio kaj Spiritismo, nia konscienco diras, ke ne ni ĝin elmovis.

Pastro – Se la Eklezio, vidante elkoviĝi ian novan doktrinon, konstatas en ĉi tiu principojn, pri kiuj, en sia konscienco, ĝi pensas, ke ĝi devas ilin kondamni, ĉu vi do kontestas al ĝi la rajton ilin diskuti kaj kontraŭbatali, la rajton averti la fidelulojn kontraŭ io, kion ĝi konsideras eraroj?

A. K. – Ni neniel kontestas rajton, kiun ni postulas por ni mem. Se la Eklezio estus teninta sin en la limoj de la diskutado, nenio pli bona estus; sed legu la plimulton el la skribaĵoj, venintaj de ĝiaj anoj aŭ publikigitaj en la nomo de la religio, kaj el la faritaj predikoj, kaj vi tie vidos insulton kaj kalumnion, elbordiĝantajn el ili ĉiuj, la principojn de la Doktrino ĉie indignige kaj malice falsitaj. Ĉu oni ne aŭdis el la predikseĝoj, ke la partianoj de tiu Doktrino estas malamikoj de la socio kaj de la publika ordo? Ĉu oni ne vidis la homojn, kiujn ĝi regajnis al la kredo, anatemitaj kaj elpelitaj de la Eklezio pro tio, ĉar estas preferinde esti nekredanto, ol kredi je Dio kaj je sia animo per Spiritismo? Ĉu oni ne resopiris la ŝtiparojn de la Inkvizicio, ke ili tie mortus?

Ĉu en iuj lokoj oni ne montris ilin al la malamikemo de iliaj samlokanoj, ĝis ĉi tiuj ilin persekutis kaj insultis sur la stratoj? Ĉu oni ne ordonis al ĉiuj fideluloj foriĝi de ili, kvazaŭ de pestuloj; ĉu oni ne deadmonis servantojn dungi sin ĉe ili? Ĉu oni ne instigis edzinojn disiĝi de siaj edzoj, kaj edzojn de siaj edzinoj kaŭze de Spiritismo?

Ĉu oni ne igis oficistojn perdi siajn servolokojn, ĉu oni ne forprenis de laboristoj la panon el ilia laboro, de mizeruloj tiun de la karito, ĉar ili estis spiritistoj?

Ĉu oni ne forpelis de iuj hospitaloj eĉ blindulojn, ĉar ili ne volis fornei sian kredon? Diru al mi, via abata moŝto, ĉu tio estas la lojala diskutado? Ĉu la spiritistoj iam repagis insulton per insulto, malbonon per malbono?

Ne. Al ĉio ili kontraŭmetis serenecon kaj moderecon.

La publika konscienco jam faris al ili tiun justaĵon, ke ne ili estas la atakintoj.

Pastro – Ĉiu saĝa homo bedaŭras tiujn ekscesojn, sed la Eklezio ne povus respondi por la ekscesoj de kelkaj el ĝiaj ne tre klarmensaj anoj.

A. K. – Mi konsentas, sed, ĉu la purpuruloj estas ne tre klarmensaj? Vidu la cirkuleron de la episkopo de Alĝero kaj kelke da aliaj. Ĉu ne iu episkopo ordonis la aŭtodafeon en Barcelono? Ĉu la supera eklezia aŭtoritatulo ne havas plenan povon super siaj subuloj? Se do li toleras predikojn ne indajn de la evangelia katedro, se li favoras la publikigon de insultoj kaj misfamigaj skribaĵoj kontraŭ iu klaso da civitanoj, se li ne kontraŭstaras al persekutoj, farataj en la nomo de la religio, li do ilin aprobas.

Resume: sisteme repuŝante la spiritistojn, revenantajn al ĝi, la Eklezio devigis ilin organiziĝi ekster ĝi; dank’al la naturo kaj la malmodereco de siaj atakoj, ĝi pliampleksigis la diskutadon kaj ĉi tiun kondukis sur novan terenon. Spiritismo estis simpla filozofia doktrino, kaj jen ĝuste la Eklezio ĝin pligravigis, prezentante ĝin kiel timindan malamikon; ankaŭ la Eklezio, fine, proklamis ĝin ia nova religio. Tio estis mallertaĵo, sed la pasio ne rezonas.

Liberpensulo – Vi antaŭ nelonge parolis pri la libereco de la pensado kaj de la konscienco kaj asertis, ke ĉiu sincera kredo estas respektinda. La materialismo estas kredo tia sama, kiel ĉiu alia; kial do ĝi ne ĝuus tian saman liberecon, kian vi konsentas al ĉiuj ceteraj kredoj?

A. K. – Ĉiu certe estas libera kredi tion, kio al li plaĉas, aŭ kredi nenion ajn, kaj ni ne plipravigus iun persekuton kontraŭ iu, kiu kredas la nenion post la morto, ol kontraŭ iu defalinto de ia religio. Batalante kontraŭ la materialismo, ni atakas ne la individuojn, sed la doktrinon, kiu, se ĝi estas sendanĝera por la socio, kiam ĝi tenas sin en la profundo de la konscienco de klarmensaj homoj, tamen fariĝas ia socia kancero, se ĝi ĝeneraliĝas.

La kredo, ke ĉio por la homo finiĝas post la morto, ke ĉia solidareco ĉesas kune kun la vivo, kondukas lin al tio, ke li konsideras ia moktrompo la oferon de sia nuna komforteco al la aliula bono; el tio la maksimo:

"Ĉiu por si dum la vivo sur la Tero, ĉar nenio transe estas". La karito, la frateco, per unu vorto la moralo havas nenian bazon, nenian pravon de ekzisto. Kial sin ĝeni, sin perforti, sin deteni de ia ĝuo hodiaŭ, se eble morgaŭ ni jam estos nenio? La neado de la estonteco, la sola dubo pri la estonta vivo estas la plej fortaj stimuliloj de egoismo, fonto de la plej multaj mizeraĵoj de la homaro. Oni devas esti tre virta, por halti sur la deklivo de malvirto kaj krimo sen alia brido krom la forto de sia volo. La moktimo povas reteni la mondumanon, sed ne homon kiu tute ne timas la publikan opinion.

Montrante la ĉiamecon de la rilatoj inter la homoj, la kredo al la estonta vivo kreas inter ili solidarecon, kiu ne rompiĝas ĉe la tombo; ĝi tiel ŝanĝas la iradon de la ideoj. Se tiu kredo estus nenio krom ia vana timigilo, ĝi daŭrus nur kelkan tempon, sed ĉar ĝia realeco estas fakto akirita el la sperto, tial oni devas propagandi ĝin kaj batali kontraŭ la mala kredo, por la intereso mem de la socia ordo. Ĝuste tiel Spiritismo agas, kaj ja sukcese, ĉar ĝi havigas pruvon pri tiu vivo kaj, vere, la homo preferas esti certa, ke li vivos kaj povos vivi feliĉe en iu pli bona mondo, kompense por la mizera ĵoj de nia, ol kredi, ke li estos mortinta por eterne.

La penso vidi sin por ĉiam neniiĝinta, opinii, ke filoj kaj karuloj estas senrevene perditaj, ridas al tre malmultaj, kredu al mi; jen kial la atakoj kontraŭ Spiritismo en la nomo de la nekredemo tiel malmulte sukcesas kaj eĉ momente ĝin ne ŝancelis.

Pastro – La religio ĉion ĉi instruas; ĝis hodiaŭ ĝi sufiĉis: kial do necesa ia nova doktrino?

A. K. – Se la religio sufiĉas, kial do ekzistas tiom da nekredemuloj laŭ la religia senco? La religio ĉion ĉi ja instruas al ni, vere; ĝi admonas nin kredi, sed kiom da homoj ne kredas el simpla aserto de alia! Spiritismo pruvas kaj elmontras tion, kion la religio instruas teorie.

Cetere, de kie venas tiuj pruvoj? De la manifestiĝado de la Spiritoj. Nu, estas probable, ke la Spiritoj manifestiĝas nur kun la permeso de Dio; se do Dio favorkore sendas al la homoj tian helpon, por ilin preni for de nekredemo, forpuŝi tiun helpon estas ja malpiaĵo.

Pastro – Vi tamen ne malkonsentus, ke Spiritismo ne ĉe ĉiuj punktoj akordas kun la religio.

A. K. – Pro Dio, via abata moŝto! Ĉiuj religioj tion saman asertas: protestantoj, judoj, muzulmanoj, tiel same, kiel katolikoj. Se Spiritismo neus la ekziston de Dio, de la animo, de ties individueco kaj senmorteco, de la estontaj punoj kaj rekompencoj, de la libera volo de la homo; se ĝi instruus, ke ĉiu troviĝas en ĉi tiu mondo sole nur por si kaj devas pensi sole nur pri si, ĝi do kontraŭus ne nur la religion katolikan, sed ankaŭ ĉiujn religiojn de la mondo; ĝi estus la neado de ĉiuj moralaj leĝoj, bazoj de la homa socio. Tute kontraŭe: la Spiritoj proklamas unu solan Dion, superege justan kaj bonan; ili diras, ke la homo havas liberecon de agado kaj respondas por siaj agoj, estas premiata aŭ punata laŭ la bono aŭ malbono, kiun li faris; ili super ĉiuj virtoj starigas la evangelian kariton kaj jenan superbelan regulon, instruitan de la Kristo: "Kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same."* Ĉu tio ne estas la fundamentoj de la religio? La Spiritoj faras pli: ili inicas nin en la misterojn de la estonta vivo, kiu por ni jam ne estas ia abstraktaĵo, sed realaĵo, ĉar tiuj mem, kiujn ni konis, venas pentri sian situacion, diri, kial kaj kial ili suferas aŭ estas feliĉaj. Kio tie estas kontraŭreligia?


* Luko, 6:31. – La Trad.


Ĉu tiu certeco pri la estonteco, ke ni retrovos tiujn, kiujn ni amis, ne estas ja konsolo? Ĉu tiu grandiozeco de la spirita vivo, kiu estas nia esenco, komparata kun la mizeraj absorbaj zorgoj de la surtera vivo, ne estas taŭga, por altigi nian animon kaj por vigligi nin al la farado de bono?

Pastro – Mi konsentas, ke en la ĝeneralaj demandoj Spiritismo estas konforma al la grandaj veraĵoj de la Kristianismo, sed ĉu same estas koncerne la dogmojn?

Ĉu ĝi ne kontraŭparolas iujn principojn, kiujn la Eklezio instruas al ni?

A. K. – Spiritismo estas antaŭ ĉio scienco, ne zorgas pri dogmaj demandoj. Kiel ĉiuj filozofiaj sciencoj, tiel ĉi tiu scienco havas moralajn sekvojn; ĉu tiuj sekvoj estas bonaj aŭ malbonaj? Oni povas ilin juĝi laŭ la ĝeneralaj principoj, kiujn mi ĵus rememorigis. Iuj personoj tute eraris pri la vera karaktero de Spiritismo.

Ĉi tiu demando estas sufiĉe grava, por meriti iom vastan priparoladon. Ni unue faru komparon. Estante natura elemento, la elektro ĉiam ekzistis kaj ĉiam okazigis la efikojn, kiujn ni konas, krom multaj aliaj, kiujn ni ankoraŭ ne konas. Ne sciante la veran kaŭzon, la homoj klarigis tiujn efikojn en pli aŭ malpli stranga maniero.

La eltrovo de la elektro kaj de ties proprecoj renversis multegon da absurdaj teorioj, prilumante plurajn misterojn de la Naturo. Kiel agis la elektro kaj ĝenerale la fizikaj sciencoj rilate certajn fenomenojn, tiel Spiritismo agis rilate alispecajn fenomenojn.

Spiritismo estas bazita sur la ekzisto de ia nevidebla mondo, konsistanta el senkorpaj estuloj, kiuj plenigas la spacon kaj kiuj estas neniuj aliaj, ol la animoj de homoj, kiuj vivis sur la Tero, aŭ en aliaj mondoj, kie ili forlasis sian materian envolvaĵon. Ili estas la estuloj, kiujn ni nomas Spiritoj. Ili ĉiam staras apud ni, havas sur la homojn, sen ties konscio, grandan influon, ludas tie aktivan rolon en la morala mondo kaj eĉ, ĝis certa grado, en la mondo fizika. Spiritismo troviĝas do en la Naturo, kaj oni povas diri, ke ĉiamaniere ĝi estas ia potenco, same kiel la elektro el alia vidpunkto, kiel la gravito el ankoraŭ alia. La fenomenoj, kies fonto estas la nevidebla mondo, efektive okazis en ĉiuj tempoj, kaj tial ilin mencias la historio de ĉiuj popoloj. Nur, en sia neklereco, kiel pri la elektro, la homoj atribuis tiujn fenomenojn al pli aŭ malpli raciaj kaŭzoj kaj en ĉi tiu rilato donis liberan kuron al sia imagpovo.

Pli bone observata de tiam, kiam ĝi vulgariĝis, Spiritismo prilumas multegon da demandoj ĝis hodiaŭ nesolveblaj aŭ miskomprenitaj. Ĝia vera karaktero estas do tiu scienco, sed ne religio, kaj la pruvo de ĉi tio estas, ke inter ĝiaj aliĝintoj troviĝas homoj de ĉiaj kredoj, kiuj pro sia aliĝo ne rezignis siajn konvinkojn: fervoraj katolikoj, kiuj ĉiam ankoraŭ plenumas ĉiujn devojn de sia religio, se nur la Eklezio ilin ne forpuŝas, ĉiusektaj protestantoj, izraelidoj, muzulmanoj kaj eĉ budhistoj kaj bramanoj. Ĝi do staras sur principoj, dependantaj de nenia ajn dogma demando. Ĝiaj moralaj sekvoj iras tian saman linion kiel la Kristanismo, ĉar la Kristanismo estas el ĉiuj doktrinoj la plej spirita kaj plej pura, kaj tial el ĉiuj religiuloj en la mondo la kristanoj la plej bone kapablas ĝin kompreni laŭ ĝia vera esenco. Ĉu oni ĝin riproĉus je tio? Ĉiu sendube povas fari al si el siaj opinioj ian religion, laŭplaĉe interpreti la konatajn religiojn, sed inter tion fari kaj starigi ian novan eklezion oscedas abismo.

Pastro – Ĉu vi tamen ne faras la elvokojn laŭ ia religia formulo?

A. K. – Ni certe portas ian religian senton ĉe la elvokoj kaj en niaj kunsidoj, sed ĉe tio ekzistas nenia rita formulo; por la Spiritoj la penso estas ĉio, la formo nenio estas. Ni vokas ilin en la nomo de Dio, ĉar ni kredas je Dio kaj scias, ke nenio fariĝas en ĉi tiu mondo sen Lia permeso kaj ke, se Dio ne permesas al ili veni, ili do ne venas; ni plenumas niajn laborojn kviete kaj enmemiĝe, ĉar tio estas kondiĉo necesa por la observoj, kaj ankaŭ tial, ĉar ni ja scias, ke oni devas respekti tiujn, jam ne vivantajn sur la Tero, kia ajn ilia stato, feliĉa aŭ malfeliĉa, en la mondo de la Spiritoj; ni alvokas la bonajn Spiritojn, ĉar, sciante, ke ekzistas inter ili bonaj kaj malbonaj, tial ni penas, ke ĉi tiuj lastaj sin trompe ne enmiksu en la komunikaĵojn, kiujn ni ricevas.

Kion ĉio ĉi montras? Ke ni ne estas ateistoj, sed ĝi tute ne kuntrenas, ke ni estus iaj reformistoj.

Pastro – Nu, kion diras la Superaj Spiritoj, tuŝante la religion? Tiuj bonaj devas nin konsili, nin gvidi.

Ni imagu, ke mi havas nenian religion: mi do deziras elekti unu el ili. Se mi pridemandos la Spiritojn: "Ĉu vi konsilas al mi fariĝi katoliko, protestanto, anglikano, kvakero, judo, mahometano aŭ mormonano", kion ili respondos?

A. K. – Ekzistas du konsiderendaj punktoj en la religioj: la principoj ĝeneralaj, komunaj al ili ĉiuj, kaj la principoj propraj al ĉiu. La unuaj estas tiuj, pri kiuj ni ĵus parolis; tiujn ĉiuj Spiritoj proklamas, kia ajn ilia rango. Rilate la duajn, la Spiritoj vulgaraj, mem ne malbonaj, povas havi preferojn, opiniojn, povas rekomendi tian aŭ alian formon. Ili do povas stimuli la homojn pri certaj agoj, ĉu el persona konvinkiteco, ĉu tial, ke ili konservas la ideojn el la surtera vivo, ĉu el prudento, por ne teruri la timemajn mensojn. Ĉu vi kredas, ke ekzemple iu klera Spirito, eĉ Fénelon, parolante al muzulmano, mallerte dirus al li, ke Mahomet estas trompisto kaj ke li estos damnita, se li ne fariĝos kristano?

Tia Spirito ja gardus sin tiel agi, ĉar li estus repuŝita.

La Superaj Spiritoj ĝenerale, kaj kiam ilin ne instigas ia aparta konsidero, ne zorgas pri detalaĵoj; ili diras sole nur jenon: "Dio estas bona kaj justa; Li volas nur bonon. La plej bona el ĉiuj religioj estas do tiu, kiu instruas nur tion konforman al la boneco kaj justeco de Dio; kiu pri Dio donas la ideon plej grandan, plej superbelan, kaj Lin ne malaltigas atribuante al Li la mizeraĵojn kaj pasiojn de la homaro; kiu faras la homojn bonaj kaj virtaj, kaj instruas ilin ami ĉiujn kiel fratojn; kiu kondamnas ĉian malbonon, kiun oni faras al sia proksimulo; kiu ne rajtigas maljustaĵon sub ĉia ajn formo aŭ preteksto; kiu ordonas nenion kontraŭan al la senŝanĝaj leĝoj de la Naturo, ĉar Dio ne povas Sin mem kontraŭdiri; tiu, kies servantoj donas la plej bonan ekzemplon de boneco, karitemo kaj moraleco; tiu, kiu plej forte inklinas batali kontraŭ la egoismo kaj malplej flatas la fieron kaj la vantamon de la homoj; tiu, fine, en kies nomo oni faras malplej multe da malbono, ĉar bona religio povas esti preteksto por nenia malbono: ĝi al ĉi tiu devas lasi nenian pordon malfermita, ĉu rekte, ĉu per interpreto. Esploru, juĝu kaj elektu."

Pastro – Mi pensas, ke iuj punktoj de la katolika doktrino estas kontestataj de tiuj Spiritoj, kiujn vi rigardas kiel superajn; mi eĉ pensas, ke tiuj punktoj estas eraraj; ĉu pri iu, kiu prave aŭ malprave konsideras tiujn punktojn sanktaj dogmoj kaj kiu do ilin observas, tia kredo povas, laŭ tiaj Spiritoj, malutili lian savon?

A. K. – Certe ne, se nur tia kredo lin ne deklinas de bonfarado, sed, kontraŭe, lin admonas al tio; aliflanke, kredo, eĉ la plej solide bazita, lin evidente malutilus, se ĝi por li estus instigilo por fari malbonon, por ne esti karitema por sia proksimulo, se ĝi faras lin kruda kaj egoista, ĉar tiam li ne kondutas konforme al la leĝo de Dio, kaj Dio konsideras la penson antaŭ ol la agojn.

Kiu kuraĝus aserti la malon?

Ĉu vi pensas, ke ekzemple por iu, kiu plene kredas je Dio, sed, kiu, en la nomo de Dio, farus agojn malhumanajn aŭ kontraŭ karito, lia fido lin tre utilus? Ĉu li ne estus des pli kulpa, ĉar li disponas je pli da rimedoj, por sin instrui?

Pastro – Ĉu do fervora katoliko, skrupule plenumanta la devojn de sia kulto, ne ricevas riproĉon de la Spiritoj?

A. K. – Ne, se tio estas por li demando de konscienco, se nur li ĝin faras sincere; jes, tute certe jes, se hipokrite kaj se li estas nur ŝajne pia.

La Superaj Spiritoj, havantaj kiel mision la progresadon de la homaro, leviĝas kontraŭ ĉiajn malbonuzojn, kiuj povas bridi tiun progresadon, kiaj ajn tiuj malbonuzoj kaj kiaj ajn la individuoj aŭ la klasoj de la socio, kiuj el ili profitas. Nu, vi ja ne malkonfesus, ke la religio ne ĉiam estis libera de malbonuzoj; se inter ĝiaj ekleziuloj kelkaj plenumas sian mision kun absolute kristana sindoneco, faras ĝin granda, bela kaj respektinda, vi tamen konsentas, ke ne ĉiuj ili ĉiam komprenis la sanktecon de sia pastrado. La Spiritoj vipas la malbonon ĉie, kie ĝi troviĝas; ĉu montri la ekscesaĵojn de la religio estas ĉi tiun ataki? Ĝi ne havas malamikojn pli grandajn, ol tiuj, kiuj defendas tiujn malbonuzojn, ĉar ĝuste tiuj malbonuzoj inspiras la penso, ke io pli bona povus ĝin anstataŭi. Se la religion minacus iu danĝero, oni devus por tio respondigi tiujn, kiuj donas pri ĝi malveran ideon, farante el ĝi ian arenon de la homaj pasioj, kaj kiuj ekspluatas ĝin profite al sia ambicio.

Pastro – Vi diras, ke Spiritismo ne diskutas la dogmojn, tamen ĝi akceptas iajn aferojn, kontraŭbatalatajn de la Eklezio, kiel ekzemple la reenkarniĝon, la estadon de la homo sur la Tero pli frue ol Adamo; ĝi neas la eternecon de punoj, la ekziston de demonoj, la purgatorion, la fajron de la infero.

A. K. – Tiuj aferoj estas diskutataj jam de longe, kaj ne Spiritismo elmovis tiun diskuton; tio estas opinioj, el kiuj kelkaj estas debatataj de la teologio kaj kiujn juĝos la estonteco. Super ili ĉiuj staras granda principo, nome la bonfarado, kiu estas la plej alta leĝo, la nepra kondiĉo de nia estonteco, kiel pruvas la stato de la Spiritoj, kiuj komunikiĝas kun ni. Tiel longe, ĝis por vi ne fariĝos lumo pri tiuj demandoj, kredu, se vi tion volas, la materiajn flamojn kaj torturojn se tio povas deteni vin fari malbonon: se ili efektive ne ekzistas, tiu kredo ja ne faras ilin realaj. Kredu, ke ni havas nur unu solan enkorpan ekzistadon, se tio al vi plaĉas: tio tamen ne malhelpas, ke vi renaskiĝos ĉi tie aŭ aliloke, se tio devas okazi kaj kontraŭ via volo; kredu, ke la mondo estas kreita per unu fojo en sesoble dudek kvar horoj, se vi tiel opinias: tio ne malhelpas, ke la Tero portas signitan en siaj geologiaj tavoloj la pruvon de io malsama; kredu, se vi volas, ke Josuo haltigis la sunon: tio ne malhelpas la Teron turniĝi; kredu, ke la homo estas sur la Tero nur de ses mil jaroj: tio ne malhelpas, ke la faktoj pruvas la neeblecon de tia difino. Kaj kion vi diros, se unu belan tagon tiu senemocia geologio per evidentaj postsignoj pruvas la pli fruan ekaperon de la homo, simile kiel ĝi pruvis tiom da aliaj aferoj? Kredu do ĉion, kion vi volos, eĉ je la diablo, se tia kredo povas fari vin bona, humana kaj karitema por viaj similuloj.

Spiritis mo, kiel doktrino morala, trudas nur unu aferon, nome la neceson fari bonon kaj tute ne fari malbonon.

Ĝi estas observoscienco, kiu, mi ripetas, havas moralajn sekvojn, kaj tiuj sekvoj estas la jesigo kaj la pruvo de la grandaj principoj de la religio; koncerne la duarangajn demandojn, ĝi ilin lasas al la konscienco de ĉiu homo.

Via pastra moŝto bonvolu rimarki, ke kelkajn el tiuj malsame rigardataj aferoj, pri kiuj vi antaŭ momento parolis, Spiritismo ilin principe ne kontestas. Se vi estus leginta ĉion, kion mi pri tio skribis, vi estus rimarkinta, ke ĝi simple donas al ili interpreton pli logikan kaj racian, ol la interpreto vulgara. Tiel, ekzemple, ĝi ne neas la ekziston de la purgatorio: ĝi, kontraŭe, pruvas ties neceson kaj justecon, kaj eĉ plue, ĝi tiun difinas. La infero estas priskribita, kvazaŭ ia grandega fajrejo, sed ja tiel ĝin komprenas la alta teologio? Ne, evidente; la altaj teologoj tute prave diras, ke tio estas ia figuro, ke la fajro, en kiu oni brulas, estas fajro morala, simbolo de la plej akraj doloroj.

Koncerne la eternecon de punoj, se estus farebla ia voĉdonado pri ĉi tiu punkto, por ekkoni la intiman opinion de ĉiu homo kapabla rezoni aŭ kompreni, eĉ ĉe tiuj plej religiemaj, tiam oni vidus, sur kiu flanko staras la plimulto, ĉar la ideo pri ia eterneco de torturoj estas la neado de la senlima kompatemeco de Dio.

Jen cetere, kion la spiritisma doktrino asertas en ĉi tiu rilato:

La daŭro de la puno dependas de la pliboniĝo de la kulpa Spirito. Kontraŭ li estas eldirata nenia kondamno por iu difinita tempo. Kion Dio postulas, por meti finon al la suferoj, tio estas la pento, la kulpelaĉeto kaj la kompenso de ofendoj, unuvorte, serioza, efektiva pliboniĝo kaj sincera reveno al bono. La Spirito estas do la absoluta decidanto de sia propra sorto; siajn suferojn li povas plidaŭrigi per sia obstinado en malbono, mildigi aŭ malplidaŭrigi per siaj klopodoj por fari bonon.

Ĉar la daŭro de iu puno dependas de la pento, tial sekvas, ke iu kulpa Spirito, kiu neniam pentus nek pliboniĝus, ĉiam suferus, kaj ke laŭ lia sento la puno estus eterna. La eterneco de punoj oni do devas kompreni ne laŭ la senco absoluta, sed laŭ la relativa.

Situacio propra al la malsupereco de la Spiritoj, estas tio, ke ili ne vidas la finon de sia situacio kaj pensas, ke ili suferos ĉiam: tio estas por ili puno. Sed de la momento, kiam ilia koro malfermiĝas al pento, Dio duonvidigas al ili radion da espero.

Ĉi tiu doktrino evidente estas pli konforma al la justeco de Dio, kiu punas tiel longe, dum oni persistas en la malbono, kaj korfavoras, kiam oni ekiras la bonan vojon. Kiu ĝin imagis? Ĉu ni? Ne, sed la Spiritoj, kiuj ĝin instruas kaj pruvas ĝian verecon per la ekzemploj, kiujn ili ĉiutage elmetas antaŭ niaj okuloj.

La Spiritoj do ne neas la estontajn punojn, ĉar ili ja priskribas siajn proprajn suferojn, kaj tia bildo tuŝas nin pli forte, ol tiu de la ĉiamaj flamoj, ĉar tie ĉio estas absolute logika. Oni ja komprenas, ke tio estas ebla, ke tiel devas esti, ke tia situacio estas tute natura sekvo de la aferoj; la filozofia pensulo mem povas ĝin akcepti, ĉar tie nenio malplaĉas al la racio. Jen kial la spiritismaj kredoj rekondukis al bono multegon da homoj, eĉ materialistojn, kiujn la timo antaŭ la infero, tia, kia oni ĉi tiun pentras, ne tuŝis, ne deturnis de ilia sintenado.

Pastro – Se oni akceptas tiun vian rezonadon, ĉu vi ne pensas, ke la vulgarularo bezonas prefere frapantajn bildojn, ol ian filozofion, kiun ili ne komprenas?

A. K. – Jen eraro, kiu naskis pli ol unu materialiston aŭ almenaŭ deturnis de la religio pli ol unu homon.

Venas momento, kiam tiuj bildoj jam ne frapas, kaj tiam la homoj, kiuj ne profunde observas la aferojn, ne akceptante unu parton, rifuzas la tuton, ĉar, ili diras:

"Se oni instruis al mi, kiel nekontesteblan veraĵon, malveran aferon, se oni donis al mi ian imagon, ian figuron por la realaĵo, kiel do mi estu certa, ke la ceteraĵo estas pli vera?" Se, kontraŭe, la racio, krestante, havas nenion por malakcepti, la fido fortikiĝas. La religio ĉiam gajnos, sekvante la progresadon de la ideoj; se ĝi iam devis minaci falon, tiel estis tial, ke la homoj probable marŝis antaŭen, dum ĝi restis malantaŭe. Tiu eraras pri epoko, kiu pensas, ke oni hodiaŭ povas kondukadi la homojn per la timo antaŭ la demono kaj la eternaj turmentoj.

Pastro – Efektive, la Eklezio hodiaŭ rekonas, ke la materia infero estas figuro, sed tio ne esceptas la ekziston de la demonoj: sen ĉi tiuj, kiel do oni klarigus la influon de la malbono, io, kio ne povas veni de Dio?

A. K. – Spiritismo ne rekonas iajn demonojn, laŭ la ordinara senco de ĉi tiu vorto, sed ĝi akceptas la ekziston de la malicaj Spiritoj, kiuj ne estas pli dignaj ol tiuj kaj kiuj faras tiom same da malbono, enblovante pereigajn pensojn; estas nur tiu diferenco, ke ĝi diras, ke tiuj ne estas aparte starantaj estuloj, kreitaj por malbono kaj eterne sin dediĉantaj al malbono, iaj parioj de la Kreitaĵaro kaj ekzekutistoj de la homa genro; ili estas ja estuloj nemulte progresintaj, ankoraŭ neperfektaj, sed al kiuj Dio malfermas la estontecon. Pri ĉi tio ĝi akordas kun la greka katolika Eklezio, kiu akceptas la konvertiĝon de Satano, aludante al la revirtiĝo de la malicaj Spiritoj. Rimarku ankaŭ, ke la vorto demono implicas la ideon de malica Spirito nur laŭ la hodiaŭa senco, kiun oni donis al ĝi, ĉar la greka vorto daimôn signifas genio, inteligento. Iel ajn, oni nun ĝin komprenas nur en la malbona senco. Nu, akcepti la komunikadon kun malicaj Spiritoj estas ja rekoni principe la realecon de la manifestiĝoj de Spiritoj. Estas necese scii, ĉu nur tiuj solaj komunikiĝas, kiel asertas la Eklezio, por motivi sian malpermeson je komunikado kun la Spiritoj.

En ĉi tiu rilato mi alvokas la rezonadon kaj la faktojn. Se la Spiritoj, kiaj ajn ili estas, komunikiĝas, tiel estas nur laŭ la permeso de Dio: ĉu oni akceptus en sia animo, ke Li tion permesas nur al la malicaj?

Kiel do! dum Li al ĉi tiuj havigus plenan liberecon, por veni trompi la homojn, Li malpermesus al la bonaj veni kontraŭpezi tian agadon, nuligi iliajn pereigajn doktrinojn!

Ĉu kredi, ke tiel estus, ne estus pridubi Lian potencon, Lian bonecon, kaj fari el Satano ian konkuranton de Dio? La Biblio, la Evangelio, la Patroj de la Eklezio plene rekonas la eblecon de komunikado kun la nevidebla mondo, kaj el tiu mondo la bonaj Spiritoj ne estas esceptitaj: kial do ĉi tiuj hodiaŭ estus eksterlasitaj?

Cetere, akceptante la aŭtentikecon de iuj aperaĵoj kaj komunikiĝoj de sanktuloj, la Eklezio ĝuste tial forigas la ideon, ke oni havas aferon nur al la malicaj Spiritoj.

Efektive, kiam komunikaĵoj enhavas nur bonajn aferojn, kiam per ili estas predikataj nur la plej pura kaj plej alta evangelia moralo, la abnegacio, la neprofitamo kaj la amo al la proksimulo; kiam per ili oni vipas la malbonon, kia ajn la farbo, per kiu ĝi sin ŝmiras, ĉu do estas racie pensi, ke la malbonulo tiel laboras por sia celo?

Pastro – La Evangelio instruas al ni, ke la anĝelo de mallumo, aŭ Satano, sin aliformas kvazaŭ anĝelon de lumo*, por delogi la homojn.


* Laŭ II Korintanoj, 11:14. – La Trad.


A. K. – Satano, laŭ Spiritismo kaj la opinio de multaj kristanaj filozofoj, estas ne ia reala estulo, sed la personiĝo de la malbono, simile kiel pasintatempe Saturno personigis la tempon. Tiun alegorian figuron la Eklezio rigardas laŭlitere: tio estas demando de opinio, kiun mi ne diskutos. Ni por momento konsentu, ke Satano estas reala estulo; la Eklezio tiel trograndigis lian potencon, celante semi teruron en la korojn, ke ĝi venis al tute mala rezultato, t. e. al la neniigo ne nur de ĉia timo, sed ankaŭ de ĉia kredo al lia persono, laŭ la proverbo: "Kiu volas tro multe pruvi, tiu pruvas nenion". Ĝi prezentas lin kiel eminente sagacan, lertan kaj ruzan, sed en la kadro de Spiritismo ĝi igas lin ludi rolon de ia stultulo aŭ mallertulo.

Ĉar la celo de Satano estas nutri la inferon per siaj viktimoj kaj forpreni de Dio la animojn, tial oni komprenas, ke li iras al tiuj, kiuj troviĝas en bono, por ilin faligi en malbonon, kaj ke por tio li aliiĝas, laŭ tre bela alegorio, en anĝelon de lumo, t. e. ke li hipokritu, ŝajnigante virton; sed ke li lasas forgliti tiujn, kiujn li jam tenas en siaj ungegoj, jen kion oni ja ne komprenas.

Tiuj, kiuj kredas nek je Dio, nek je sia animo, tiuj, kiuj malŝatas la preĝon kaj dronas en la malvirtoj, tiom, kiom eble, apartenas al li; jam nenion li bezonas fari, por ilin pli profunde enigi en la ŝlimon; nu, admoni ilin reveni al Dio, preĝi al ĉi Tiu, submeti al Ties volo, ilin stimuli rezigni la malbonon, montrante al ili la feliĉecon de la elektitoj kaj la plorindan sorton, kiu atendas la malbonulojn, tio estus ago de ia stultulo, ago pli malsaĝa ol tio, se oni ellasus birdojn el kaĝo, pensante ilin poste rekapti.

Estas do en la doktrino de la ekskluziva komunikiĝado de la demonoj memkontraŭaĵo, kiu frapas ĉiun saĝan homon; tial oni neniam iun konvinkus, ke la Spiritoj, kiuj rekondukas al Dio tiujn, kiuj Lin forneis, al bono, tiujn, kiuj faradis malbonon, Spiritoj, kiuj konsolas la afliktitojn, havigas viglecon kaj kuraĝon al la malfortaj; kiuj per la superbeleco de siaj instruoj altigas la animon super la materialan vivon, tiuj estus satelitoj de Satano, kaj tial oni devas malpermesi ĉian rilaton kun la nevidebla mondo.

Pastro – La Eklezio malpermesas la komunikadon kun la Spiritoj de la mortintoj, ĉar tio estas kontraŭa al la religio, tion formale kondamnas la Evangelio kaj Moseo. Ĉi tiu lasta, kondamnante tian agadon, klare montras, kiel riproĉinda ĝi estas en la okuloj de Dio.

A. K. – Mi petas de vi pardonon; tiu malpermeso troviĝas nenie en la Evangelio, sed nur en la mosea leĝaro.

Oni do devas scii, ĉu la Eklezio starigas la mosean leĝaron super la leĝaro evangelia, aŭ alivorte, ĉu ĝi estas pli juda ol kristana. Estas eĉ rimarkinde, ke el ĉiuj religioj tiu, kiu la plej malmulte oponas al Spiritismo, estas la juda, kaj ke kontraŭ la elvokoj ĝi ne faris uzon el la mosea leĝaro, sur kiu sin bazas la kristanaj sektoj.

Se la bibliaj preskriboj estas la kodo de la kristana kredo, kial do malpermesi la legadon de la Biblio? Kion oni diru, se al iu civitano estus malpermesite studi la leĝaron de sia regno?

La malpermeso, ordonita de Moseo, havis tiam sian pravon de ekzisto, ĉar tiu hebrea leĝdonanto volis, ke lia popolo rompu kun ĉiuj kutimoj, kiujn ili faris al si ĉe la egiptoj kaj el kiuj tiun, nun pritraktatan, ili misuzadis.

Oni ne elvokadis la mortintojn pro la respekto kaj korinklino al ili, nek kun pia sento; tio estis ia divenrimedo, objekto de hontinda komercado, ekspluatata de la ĉarlatanismo kaj superstiĉo: Moseo estis do prava, ĝin malpermesante. Kontraŭ tiu misuzado li eldiris severan verdikton, ĉar li bezonis rigorajn rimedojn, por regi tiun sendisciplinan popolon; tial la mortpuno abundis en lia leĝaro. Oni erare sin apogas sur la severeco de la puno, por pruvi la gradon da kulpeco de elvokado de la mortintoj.

Se la malpermeso elvoki la mortintojn, venis de Dio mem, kiel pretendas la Eklezio, tiam ankaŭ Dio ordonis la mortpunon kontraŭ la krimintoj. La puno havas do originon tiel sanktan, kiel la malpermeso: kial oni ĝin ne konservis? Moseo eldonis ĉiujn siajn leĝojn en la nomo kaj laŭ la ordono de Dio. Se oni kredas, ke Dio estas ilia aŭtoro, kial do ili ne estas plu observataj? Se la leĝaro de Moseo estas Sankta dogmo pri unu artikolo, kial do ne pri ĉiuj? Kial peti ĝian helpon pri tio, kion oni bezonis, kaj ĝin forpuŝi ĉe tio nekonvena? Kial oni ne obeas ĉiujn ĝiajn preskribojn, inter kiuj estas la cirkumcido, al kiu Jesuo sin submetis kaj kiun li ne aboliciis?

En la mosea leĝaro estis du partoj: – 1-a, la leĝo de Dio, mallonge prezentita sur la Sinajaj tabeloj; tiu leĝo restis plu, ĉar ĝi estas dia, kaj la Kristo ĝin simple nur disvolvis; 2-a, la leĝo civila aŭ disciplina, alkonformigita al la tiutempaj moroj kaj kiun la Kristo forstrekis.

Hodiaŭ la cirkonstancoj jam ne estas tiaj samaj, kaj la malpermeso de Moseo jam havas nenian pravon de ekzisto. Cetere, se la Eklezio malpermesas la elvokadon de la Spiritoj, ĉu ĝi malhelpas ilin veni ne vokite? Ĉu oni ĉiutage ne vidas, trafatajn de ĉiaspecaj manifestiĝoj de Spiritoj, homojn, kiuj neniam sin okupis pri Spiritismo, kaj ĉu same oni ne vidis homojn ĉe tiuj manifestiĝoj, longe antaŭ ol oni parolis pri Spiritismo?

Ankoraŭ unu kontraŭdiraĵo: se Moseo malpermesis, ke oni elvoku la Spiritojn de la mortintoj, la Spiritoj povas do veni, alie lia malpermeso estus vana. Se ili povis veni en lia tempo, ili do povas veni ankoraŭ hodiaŭ; se ili estas la Spiritoj de la mortintoj, ili do ne estas sole nur demonoj. Antaŭ ĉio oni devas esti logika.

Pastro – La Eklezio ne neas, ke bonaj Spiritoj povas komunikiĝi, ĉar ĝi rekonas, ke la sanktuloj manifestiĝas, tamen ĝi ne povas rigardi kiel bonajn tiujn, kiuj kontraŭdiras ĝiajn neŝanĝemajn pricipojn. La Spiritoj diras, ke ekzistas estontaj punoj kaj rekompencoj, sed ili tiujn pentras malsame ol ĝi; nur ĝi sola povas juĝi iliajn asertojn kaj distingi inter bonaj kaj malbonaj.

A. K. – Jen la granda demando. Galileo Galilei estis akuzita kiel herezulo kaj inspirato de la demono, ĉar li malkaŝis leĝon de la Naturo, kiu pruvis la erarecon de iu kredo, tiam rigardata kiel neatakebla, kaj tial li estis komdamnita kaj ekskomunikita. Se la Spiritoj estus pri ĉiuj punktoj opiniintaj tiel same, kiel la Eklezio, se ili ne estus proklamintaj la liberecon de la konscienco kaj kondamnintaj certajn malbonuzojn, ili estus kore akceptitaj kaj oni ilin ne estus alnominta demonoj.

Ankaŭ tio estas la kaŭzo, kial ĉiuj religioj, kiel la muzulmanoj, tiel ankaŭ la katolikoj, kredante sin ekskluzivaj posedantoj de la absoluta vero, konsideras verko de la demono ĉian doktrinon ne absolute ortodoksan laŭ ilia vidpunkto. Nu, la Spiritoj ne renversas la religion, sed, same kiel Galileo Galilei, malkaŝas novajn leĝojn de la Naturo. Se iuj dogmoj suferas de tio, tiel estas, ĉar, simile al la kredo pri la rondirado de la Suno, ili kontraŭas tiujn leĝojn. Estas necese scii, ĉu iu kredartikolo povas nuligi leĝon de la Naturo, kiu estas verko de Dio, kaj ĉu, post la akcepto de tiu leĝo, ne estas pli saĝe interpreti la dogmon konforme al la leĝo, anstataŭ atribui ĉi tiun al la demono.

Pastro – Ni flanken metu la demandon pri la demonoj; mi ja scias, ke ĝi estas diverse interpretata de la teologoj; kio ŝajnas al mi pli malfacile akordigebla kun la dogmoj, tio estas la doktrino pri la reenkarniĝo, ĉar ĝi ja estas nenio alia, ol la renaskita metempsikozo, de Pitagoro.

A. K. – Nun ne estas oportuna momento, por diskuti demandon, kiu postulos longan paroladon; vi ĝin trovos pritraktita en La Libro de la Spiritoj kaj en La Evangelio laŭ Spiritismo* tial mi ĉi tie diros pri ĝi nur iajn kelke da vortoj.


* Vd. en La Libro de la Spiritoj n-roj 166 kaj sekvantaj, 222, 1010; en La Evangelio laŭ Spiritismo la Ĉap. IV kaj V. – Noto de la Aŭtoro .


La metempsikozo, kiel ĉe la antikvuloj, konsistis en la transmigrado de la animo de la homo en la bestojn, kio kuntrenis ian malaltigon. Cetere tiu doktrino ne estis tio, kion oni ordinare prezentas al si. La transmigrado en la bestojn estis rigardata ne kiel ia kondiĉo esence propra al la naturo de la homa animo, sed kelkatempa puno; tiel ekzemple la animoj de la murdintoj eniradis en la korpojn de la sovaĝbestoj, por tie ricevi sian punon; tiuj de la malĉastaj en la porkojn kaj aprojn; tiu de la ŝanĝanimaj kaj ventkapaj en la birdojn; tiuj de la mallaboremaj kaj malkleraj en la akvovivajn bestojn.

Post miloj da jaroj, pli aŭ malpli longe laŭ la kulpeco, en tiu speco de malliberejo, la animo revenadis en la homaron.

La enkarniĝo kiel animalo ne estis do nepre necesa kondiĉo; ĝi povis esti kiel homo, kaj la pruvo pri ĉi tio estas, ke la puno de la timemaj viroj estis ilia transiĝo en virinajn korpojn submetitajn al malestimo kaj ofendoj*. Ĝi estis pli timigilo por la simpluloj, ol dogmo ĉe la filozofoj. Same kiel oni diras al la infanoj: "Se vi estos malbonaj la lupo vin manĝos". La antikvuloj diris al la krimuloj: "Vi fariĝos lupoj". Hodiaŭ oni diras al ili: "La diablo vin prenos kaj vin portos en la inferon".


* Vidu en La plureco de la ekzistadoj de la animo, de Pezzani.


La plureco de la ekzistoj, laŭ Spiritismo, estas tute malsama ol tiu de la metempsikozo, ĉar ĝi ne kredas al reenkarniĝo de la homa animo en bestoj eĉ ne kiel puno.

La Spiritoj instruas, ke la animo ne retroiras, sed ke ĝi senĉese progresas. Ĝiaj pluraj enkorpaj ekzistadoj efektiviĝas en la homeco; ĉiu ekzistado estas por ĝi plia paŝo antaŭen sur la vojo de la intelekta kaj morala progreso, kio estas tute alia afero. Ne povante akiri plenan elvolviĝon en unu sola ekzistado ofte tre mallongigita de akcidentoj, la animo ricevas de Dio la permeson daŭrigi en nova enkarniĝo la taskon, kiun ĝi ne povis plenumi, aŭ rekomenci tion, kion ĝi malbone faris. La kulpelaĉetado dum la enkorpa vivo konsistas en la ĉagrenoj, kiujn oni tiam suferas.

Pri la demando ĉu la plureco de la ekzistadoj estas aŭ ne estas kontraŭa al iaj dogmoj de la Eklezio, mi diros nur:

El du aferoj nur unu estas vera, aŭ la reenkarniĝo ekzistas aŭ ĝi ne ekzistas; se ĝi ekzistas, ĝi estas en la leĝoj de la Naturo. Por pruvi, ke ĝi ne ekzistas, estas necese pruvi, ke ĝi estas kontraŭa, ne al la dogmoj, sed al tiuj leĝoj, kaj ke oni povus trovi iun alian, kiu klarigus pli precize kaj pli logike la aferojn, kiujn nur ĝi povas solvi.

Cetere, estas facile demonstri, ke iuj dogmoj trovas en ĝi racian klarigon, kiu faras ilin tute akcepteblaj por la homoj, ilin rifuzintaj pro nekompreno. Ne temas do pri detruado, sed pri interpretado; ĉi tio poste efektiviĝos per la forto de la okazontaĵoj mem. Kiuj ne volos akcepti la interpretadon, tiuj estos tute liberaj, kiel ili estas por kredi hodiaŭ, ke la Suno rondiras ĉirkaŭ la Tero. La ideo pri la plureco de la ekzistadoj disvastiĝas kun mirinda rapideco, dank’al sia fortega logikeco kaj al sia konformeco kun la justeco de Dio. Kiam ĝi estos rekonita kiel natura veraĵo kaj agnoskita de ĉiuj, kion tiam faros la Eklezio?

Resume, la reenkarniĝo ne estas ia sistemo elpensita por la bezonoj de iu afero, nek ia persona opinio; ĝis estas aŭ ne estas fakto. Se estas demonstrite, ke iuj ekzistantaj aferoj estas tute neeblaj sen la reenkarniĝo, estas nepre necese akcepti, ke ili estas sekvo de la reenkarniĝo; sekve, se ĝi estas en la Naturo, ĝin ne povas nuligi ia kontraŭa opinio.

Pastro – Laŭ la diro de la Spiritoj, ĉu tiuj nekredantaj al ili kaj al iliaj manifestiĝoj, estas malpli favorataj en la estonta vivo?

A. K. – Se tiu kredo estus nepre necesa al la savo de la homoj, kio fariĝus al tiuj, de kiam la mondo ekzistas, kiuj ne havis rimedojn por ĝin posedi, kaj al tiuj, kiuj ankoraŭ dum longa tempo mortos sen ĝi? Ĉu Dio povus fermi al ili la pordon de la estonteco? Ne; la nin instruantaj Spiritoj estas pli logikaj; ili diras al ni: Dio estas suverene justa kaj bona, kaj ne lasas la estontan sorton de homo en dependeco de kondiĉoj ekster lia volo.

La Spiritoj ne diras: "Ekster Spiritismo, nenia savo", sed kiel la Kristo: "Ekster karito, nenia savo".

Pastro – Permesu do al mi diri, ke, se la Spiritoj instruas nur la principojn de la moralo, kiun ni trovas en la Evangelio, mi ne vidas la utilecon de Spiritismo, ĉar ni povis nin savi antaŭ ĝi kaj povas ankoraŭ sen ĝi.

Ne estus tiel nur se la Spiritoj venus por instrui al ni grandajn novajn veraĵojn, iajn principojn, kiuj ŝanĝus la supraĵon de la mondo, kiel faris la Kristo. Almenaŭ la Kristo estis sola, lia doktrino estis nur unu, dum la Spiritoj estas miloj kaj kontraŭdiras unuj aliajn; unuj diras "blanka", aliaj "nigra"; el kio sekvas, ke iliaj partianoj ekde la komenco jam formas plurajn sektojn. Ĉu ne estus plibone lasi la Spiritojn trankvilaj, kaj teni nur tion, kion ni jam posedas?

A. K. – Vi faras la eraron, sinjoro, ne eliri el via vidpunkto, kaj rigardi la Eklezion kiel unikan mezurilon de la homa scio. Se la Kristo diris la veron, Spiritismo ne povus diri ion alian, kaj anstataŭ ĵeti sur ĝin ŝtonojn, oni devus ĝin akcepti kiel potencan helpanton por konfirmi per ĉiuj voĉoj de la transmondo la fundamentajn verojn de la religio, funde rompitajn de nekredemo. Oni facile komprenas, ke la materialismo ĝin batalas; sed ke la Eklezio aliĝu al la materialismo kontraŭ ĝi, estas malpli kompreneble. Tute senlogike ankaŭ estas, ke la Eklezio deklaras demona iun instruadon apogitan sur la sama aŭtoritateco kaj proklamantan la dian mision de la fondinto de Kristianismo.

Sed ĉu la Kristo ĉion diris? Ĉu li povis ĉion malkaŝi?

Ne, ĉar li mem diris: "Mi havus ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ĝin ne komprenus, tial mi parolas per paraboloj."

Spiritismo venas hodiaŭ, kiam la homo estas matura por lin kompreni, kompletigi kaj klarigi tion, kion la Kristo intence nur tuŝetis aŭ nur diris en alegoria formo. Sendube vi diros, ke la zorgo pri tiu klarigo apartenas al la Eklezio. Sed al kiu el ili? Ĉu al la roma, al la greka, aŭ al la protestanta Eklezio? Tial ke ili ne akordiĝas, ĉiu klarigus laŭ sia maniero kaj postulus por si la privilegion de la vereco. Kiu el ili regrupigus ĉiujn apartajn kultojn? La saĝeco de Dio, antaŭvidante, ke la homoj tien metus siajn pasiojn kaj antaŭjuĝojn, ne volis konfidi al ili la taskon de tiu nova revelacio; Li komisiis la Spiritojn, Liajn mesaĝistojn, ke ili ĝin proklamu sur ĉiuj punktoj de la terglobo, kaj ekster ĉiu aparta kulto, ke ĝi servu al ĉiuj, kaj neniu povu deturni ĝin al sia profito.

Pri alia aspekto, ĉu la diversaj kristanaj kultoj neniel deflankiĝis de la vojo strekita de la Kristo? Ĉu liaj moralaj reguloj estas ĉiam skrupuleme respektataj? Ĉu oni ne falsis liajn parolojn por apogigi sur ilin la ambicion kaj la homajn pasiojn, kiajn liaj vortoj kondamnas? Nu, per la voĉo de la Spiritoj senditaj de Dio, Spiritismo venas admoni al la strikta plenumado de liaj reguloj tiujn de ili deflankiĝintajn. Ĉu ne estas ĉefe ĉi tiu lasta motivo, kiu igas iujn homojn vidi en ĝi satanan laboron?

Malprave vi donas la nomon de sektoj al kelkaj malegalecoj de opinioj koncerne la spiritismajn fenomenojn.

Ne estas mirinde, ke en la komenco de iu scienco, kiam por multaj la observado estis ankoraŭ nekompleta, estis aperintaj interkontraŭaj teorioj; sed tiuj teorioj temas pri detaloj, ne pri la fundamenta principo. Tiuj diferencoj povas formi skolojn, kiuj klarigas certajn faktojn laŭ sia maniero, sed ili ne estas sektoj, same kiel diferencaj sistemoj, kiujn partoprenas niaj scienculoj en la naturaj sciencoj, – en medicino, en fiziko k. a. – ne estas sektoj. Forsteku do la vorton "sekto", kiu neniel taŭgas por la afero, pri kiu ni parolas. Cetere, ekde la origino de Kristianismo, ĉu ĝi mem ne naskigis amason da sektoj? Kial la parolo de la Kristo ne estis sufiĉe potenca por trudi silenton al ĉiuj debatoj? Kial ĝi taŭgas por interpretadoj, kiuj dividas ankoraŭ hodiaŭ la kristanojn en malsamajn Ekleziojn, ĉiu el ili asertanta posedi sola la vero necesan al la savo, forte abomenantajn unuj aliajn kaj sin reciproke anatemantajn en la nomo de ilia dia majstro, kiu predikis nur amon kaj kariton?

La malforteco de la homoj, vi diros. Jes; kial vi volas, ke Spiritismo venku subite tiun feblecon kaj transformu la homaron kvazaŭ per sorĉo?

Mi venas al la demando pri utileco. Vi diras, ke Spiritismo instruas al ni nenion novan; ĉi tio estas eraro: ĝi instruas multon al tiuj, kiuj ne haltas sur la surpraĵo.

Se ĝi estus nur instruinta la maksimon: "Ekster karito, nenia savo", kiu unuigas la homojn, anstataŭ: "Ekster la Eklezio, nenia savo", kiu ilin disigas, ĝi estus markinta novan epokon por la homaro.

Vi diras, ke oni povus vivi sen ĝi; mi konsentas; same kiel oni povis vivi sen multaj aliaj sciencaj eltrovoj.

La homoj fartis ankaŭ tute bone antaŭ la eltrovo de ĉiuj novaj planedoj; antaŭ ol ni scipovis kalkuli la eklipsojn, antaŭ ol oni konis la mikroskopan mondon kaj cent aliajn aferojn; por vivi kaj kreskigi sian tritikon la kamparano ne bezonas scii kio estas kometo, tamen neniu neas, ke ĉiuj tiuj aferoj plivastigas la rondon de la ideoj kaj ebligas al ni pli progresi en la ekkono de la naturaj leĝoj. Nu, la mondo de la Spiritoj estas unu el tiuj leĝoj, kiujn Spiritismo igas nin koni; ĝi instruas nin pri la influado de la mondo de la Spiritoj sur la enkorpan mondon; ni supozu, ke tie limiĝas ĝia utileco, ĉu jam ne estus multo la malkaŝo pri tia potenco?

Ni atentu nun ĝian moralan influon. Ni konsentu, ke nenion novan ĝi instruas en tiu senco; kiu estas la plej granda malamiko de religio? La materialismo, ĉar la materialismo kredas al nenio; nu, Spiritismo estas la neo de materialismo, kiu jam ne havas pravon de ekzisto; kaj ne per simpla rezonado, ne per blinda fido oni diras al la materialisto, ke ĉio ne finiĝas kun lia korpo, sed per faktoj; oni montras al li, oni igas lin tuŝi per la fingro kaj vidi per la okulo. Ĉu tio estas malgranda servo farata de ĝi al la homaro, al la religio? Sed tio ne estas ĉio: la certeco pri la estonta vivo, la vivanta bildo de tiuj nin antaŭintaj, montras la bezonon de la bono kaj la neeviteblajn sekvojn de la malbono; tial ĝi gvidas rekte al la religiaj ideoj, ilin elvolvigas ĉe tiuj, kiuj ilin ne havas, ilin fortigas ĉe tiuj ne firme konvinkitaj, kvankam ĝi mem ne estas iu religio.

La religio trovas do en ĝi apogon, ne por tiuj homoj mallarĝmensaj, kiuj vidas la tutan religion en la doktrino de la eterna fajro, pli en la litero, ol en la spirito, sed por tiuj, vidantaj ĝin laŭ la grandeco kaj majesto de Dio.

Unuvorte, Spiritismo grandigas kaj altigas la ideojn; ĝi batalas kontraŭ la malbonoj kreataj de egoismo, avideco, ambicio; sed kiu kuraĝus defendi tiujn malbonojn kaj sin deklari ties probatalantoj? Se ĝi ne estas nepre necesa al la savo, ĝi faciligas ĉi tiun, ĉar ĝi nin pli firmigas sur la vojo de la bono. Cetere, kiu saĝa homo aŭdacus aserti, ke ia malĝusteco de ortodokseco estas pli riproĉinda en la okuloj de Dio, ol ateismo kaj materialismo?

Mi faras la jenajn difinitajn demandojn al ĉiuj atakantoj de Spiritismo pro religiaj sekvoj:

1. Kiu estas malpli preparata por la estonta vivo, ĉu tiu kredanta al nenio, aŭ tiu kredanta la ĝeneralajn veraĵojn, sed ne akceptanta iujn partojn de la dogmo?

2. Ĉu la protestanto kaj skismano estas tiel malaprobitaj kiel la ateisto kaj la materialisto?

3. Kiu ne estas ortodoksa laŭ la rigora senco de la vorto, sed faras ĉian bonon laŭ sia povo, estas bonkora, indulgema por sia proksimulo, lojala en siaj sociaj rilatoj, ĉu tiu estas malpli sekura pri sia savo ol iu, kiu kredas al ĉio, sed estas malmolkora, egoista kaj sen karito?

4. Kio pli valoras en la okuloj de Dio: ĉu la praktikado de la kristanaj virtoj sen la devoj de la ortodokseco, aŭ la praktikado de ĉi tiuj sen tiu moralo?

Mi respondis, Sinjoro Abato, viajn demandojn kaj kontraŭdirojn, sed, kiel mi diris en la komenco, sen ia intenco vin gvidi al miaj ideoj kaj ŝanĝi viajn konvinkojn, celante nur igi vin rigardi Spiritismon sub ĝia vera vidpunkto. Se vi ne estus veninta al mi, mi certe ne estus serĉinta vin. Ĉi tio ne volas diri, ke mi malŝatus vian aliĝon al niaj principoj, se ĝi devus efektiviĝi, tute ne; ni estas feliĉaj, kontraŭe, pro ĉiuj farataj akiroj, des pli, ĉar ili ĉiuj estas liberaj kaj volontaj. Ni ne nur ne havas iun ajn rajton trudi niajn ideojn al iu, sed ni havas skrupulon por ne malserenigi la konsciencon de tiuj havantaj kredon, kiu ilin kontentigas kaj tial ne venas spontanee al ni.

Ni diris, ke la plej bona maniero por sin instrui pri Spiritismo estas studi unue ĝian teorion; poste venos nature faktoj kaj oni ilin komprenos en kiu ajn ordo la cirkonstancoj ilin prezentos.

Niaj publikigaĵoj celas faciligi tion studon; kaj ni konsilas ilian legadon laŭ la jena ordo:

La unua legaĵo estas ĉi tiu resumo, kiu prezentas kune ĉiujn pli elstarajn punktojn de tiu scienco; per ĝi oni jam povas havi ian ideon pri la afero kaj konvinkiĝi, ke en ĝi estas io serioza. En ĉi tiu rapida raporto ni klopodis por montri la punktojn, kiuj meritas atenton de la observanto. Nescio pri la fundamentaj principoj kondukas al eraraj konkludoj la plimulton el tiuj, kiuj juĝas aferon, kiun ili ne komprenas, aŭ taksas ĉion laŭ siaj antaŭjuĝoj.

Se ĉi tiu unua resumo donas al la observanto la deziron scii pli multe, li legos La Libron de la Spiritoj, kie la principoj de la Doktrino estas plene klarigitaj; poste La Libron de la Mediumoj por la eksperimentado kiel gvidlibro de tiuj, kiuj deziras mem eksperimenti, kaj tiuj, dezirantaj kompreni la fenomenojn. Poste sekvas la diversaj verkoj elvolvantaj la aplikadon kaj la konsekvencojn de la Doktrino, t. e. La Evangelio laŭ Spiritismo, "La Ĉielo kaj la Infero laŭ Spiritismo" k. a. La Revue Spirite iel estas kurso de ties aplikado dank’al la multenombraj ekzemploj kaj elvolviĝoj teoriaj kaj eksperimentaj en ĝi troveblaj.

Ni havas plezuron doni parole la necesajn klarigojn al seriozaj personoj, kiuj havas antaŭstudojn, sed bezonas klarigojn pri punktoj, kiujn ili ne plene komprenis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.