La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
V. – Unu lasta demando, mi petas. Spiritismo havas potencajn malamikojn: ĉu ili ne povus fari, ke oni malpermesu ĝian praktikadon kaj ĝiajn societojn, kaj, per ĉi tiu rimedo, ke ĉesu ĝia disvastiĝo?
A. K. – Tio estus la rimedo, por iom pli rapide perdi la ludon, ĉar perforto estas la argumento de tiuj, kiuj povas kontraŭmeti nenion valoran. Se Spiritismo estas ia ĥimero, ĝi falos per si mem sen la neceso de tia granda peno, kiun oni por tio donas al si; se oni ĝin persekutas, oni do ĝin timas, kaj oni timas nur ion seriozan.
Se ĝi estas realaĵo, ĝi troviĝas, kiel mi jam diris, en la Naturo, kaj oni ne nuligas iun leĝon naturan per ia nura plumstreko.
Se la manifestiĝoj de Spiritoj estus privilegio de unu sola homo, tiam, forigante tiun homon, oni sendube metus finon al tiuj manifestiĝoj; bedaŭrinde por la kontraŭuloj, tiuj fenomenoj estas ia mistero por neniu: nenio sekreta, nenio kaŝita, ĉio okazas tagohele; ili estas al la dispono de ĉiuj kaj estas konataj ekde palacoj ĝis mansardoj. Oni povas malpermesi ilian plenumadon antaŭ la publiko, sed oni precize scias, ke ne antaŭ la publiko ili la plej bone fariĝas, sed en intima rondo; nu, ĉar ĉiu povas esti mediumo, tial, kiu povas malhelpi iun familion en sia domo, iun homon en la silento de sia kabineto, iun malliberulon en la karcero, komunikiĝi kun la Spiritoj sen la scio kaj antaŭ la nazo de la provosoj?
Ni tamen konsentu, ke iu registaro estas sufiĉe forta, por malhelpi tiujn manifestiĝojn en sia lando: ĉu ĝi ilin malhelpus en la najbaraj landoj, en la tuta mondo, ĉar en nenia lando, en la du hemisferoj, ne ekzistas mediumoj?
Cetere Spiritismo havas sian fonton ne inter la homoj; ĝi estas faritaĵo de la Spiritoj, estuloj, kiujn oni povas nek bruligi, nek enkarcerigi. Ĝi konsistas en la individua kredo, sed ne en la societoj, kiuj estas neniel necesaj. Se oni sukcesus eldetrui ĉiujn spiritismajn librojn, la Spiritoj diktus ilin denove.
Per unu vorto, Spiritismo estas hodiaŭ plenumita fakto; ĝi gajnis sian lokon ĉe la publika opinio kaj inter la filozofiaj doktrinoj; tiuj, al kiuj ĝi ne konvenas, devas rezignacii, vidante ĝin ĉe ilia flanko, kaj restante tute liberaj ne ekrilati kun ĝi.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.