La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Providenca celo de la spiritaj manifestiĝoj

50. La providenca celo de la manifestiĝoj estas konvinki la nekredantojn, ke ne ĉio finiĝas por la homo kun la surtera vivo, kaj doni al kredantoj ĝustajn ideojn pri la estonteco. La bonaj Spiritoj venas nin instrui por nia pliboniĝo kaj nia progreso, kaj ne por malkaŝi tion, kion ni ne devas ankoraŭ scii aŭ tion, kion ni devas lerni nur per nia laboro. Se sufiĉus nur demandi la Spiritojn por ricevi solvon de ĉiuj sciencaj malfacilaĵoj, aŭ por fari eltrovojn kaj profitigajn inventojn, ĉiu malklerulo povus fariĝi sciencisto tre malkare, kaj ĉiu mallaboremulo povus riĉiĝi sen peno; ĉi tion Dio ne volas. La Spiritoj helpas la genian homon per kaŝita inspiro, sed ne liberigante lin de laboro kaj esploroj por lasi al li lian meriton.

51. Tre malpravan ideon pri la Spiritoj havas tiu, kiu vidas en ili helpantojn de la antaŭdirantoj de bona sorto; la seriozaj Spiritoj rifuzas okupiĝi pri frivolaĵoj; la ventkapaj kaj mokemaj okupiĝas pri ĉio, antaŭdiras ĉion deziratan, neniel zorgante pri la vero, kaj havas malican plezuron mistifiki la tro kredemajn homojn; tial estas nepre necese klare kompreni la trafon de la demandoj adresataj al la Spiritoj. (La Libro de la Mediumoj, n-ro 286: Demandoj, kiujn oni povas fari al la Spiritoj.)

52. Krom tio, kio povas helpi la moralan progreson, estas nur necerteco en la malkaŝoj, kiujn oni povas ricevi de la Spiritoj. La unua bedaŭrinda sekvo por kiu deflankiĝas de tiu providenca celo, estas ricevi mistifikojn fare de la trompemaj Spiritoj, kiuj svarmas ĉirkaŭ la homoj; la dua, estas fali sub la regadon de tiuj samaj Spiritoj, kiuj povas, per perfidaj konsiloj, konduki ilin al efektivaj kaj materiaj malfeliĉoj sur la Tero; la tria, estas la perdo de la frukto de la kono de Spiritismo, post la surtera vivo.

53. La manifestiĝoj ne estas do destinataj servi materiajn interesojn; ilia utileco estas en la moralaj konsekvencoj fontantaj el ili; sed eĉ se ili donus kiel rezultaton nur la konon de nova natura leĝo, nur montri materiale la ekziston kaj la senmortecon de la animo, ĉi tio ja estus multo, ĉar ĝi estus nova larĝa vojo malfermita al la filozofio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.