La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Praktika utileco de la manifestiĝoj

V. – Mi supozas, ke ĉio ĉi estas konstatita kaj ke Spiritismo estas rekonata kiel veraĵo: kia povas esti ĝia praktika utileco? Ĝis hodiaŭ oni ĝin malbezonis, tial ŝajnas al mi, ke oni povus ĝin plue malhavi kaj tre trankvile vivi sen tio.

A. K. – Tion saman oni povus diri rilate la fervojojn kaj la vaporon, sen kiuj oni tre bone vivadis.

Se, laŭ via kompreno, praktika utileco estas la rimedoj, por glate vivi, akiri al si riĉecon, koni la estontecon, eltrovi karbominojn aŭ kaŝitajn trezorojn, ekscii pri heredaĵoj, ŝpari al si la penon pri esploroj, tiam Spiritismo taŭgas por nenio; ĝi ne povas okazigi, ke la borso altiĝu aŭ malaltiĝu, ne povas esti disdividita en akciojn, eĉ ne liveri elpensojn tute elfaritajn, pretajn por ekspluatado. En ĉi tiu rilato, kiom da sciencoj estus senutilaj! Kiom da ili estas neprofitaj, el la komerca vidpunkto!

La homoj vivadis tute same bone antaŭ la eltrovo de ĉiuj novaj planedoj; antaŭ ol oni sciis, ke ne la suno rondiras ĉirkaŭ la Tero, sed kontraŭe; antaŭ ol oni kalkulis la fariĝon de la eklipsoj; antaŭ ol oni konis la mikroskopan mo ndon kaj multegon da aliaj aferoj.

Por vivi kaj kreskigi sian tritikon, la kamparano ne bezonas scii, kio estas kometo. Kial do la scienculoj sin donadas al tiaj esploroj, kaj kiu kuraĝus diri, ke ili perdas sian tempon?

Ĉio, kio taŭgas por levi unu angulon de la vualo, helpas la disvolviĝon de la intelekto, plivastigas la kadron de la ideoj, ebligante al ni penetri pli profunde en la leĝojn de la Naturo. Nu, la mondo de la Spiritoj ekzistas dank’al unu el tiuj leĝoj de la Naturo; Spiritismo konigas al ni tiun leĝon; ĝi sciigas nin pri la influo de la mondo nevidebla sur la mondon videblan kaj pri la rilatoj inter ili, tiel same, kiel la Astronomio konigas al ni la rilatojn de la ceteraj astroj kun la Tero; ĝi montras tiun mondon kiel unu el la fortoj, kiuj kontrolas la Universon kaj kunhelpas por la tenado de la ĝenerala harmonio. Eĉ ĉe la supozo, ke ĝia utileco estas nur tio, ĉu la malkaŝo de tia potenco ne estus tre grava, aparte de ĉia morala doktrino? Ĉu tio do neniom valoras, ke tuta nova mondo elmontriĝas al ni, se precipe la konado de tiu mondo havigas al ni la ŝlosilon de multego da ĝis tiam nesolveblaj demandoj; se ĝi inicas nin pri la transtombaj misteroj, kiuj nin almenaŭ iomete interesas, ĉar ja ni ĉiuj senescepte devas pli aŭ malpli frue transiri la fatalan limon? Sed Spiritismo havas alian pli pozitivan utilon, nome la moralan influon sur la homojn per la altrudo de la faktoj. Spiritismo estas la evidenta pruvo de la ekzisto de la animo, de ties individueco post la morto, de ties senmorteco, de ties venonta sorto; ĝi estas do la ruiniĝo de la materialismo, ne per la rezonado, sed per la faktoj.

Oni ne petu de Spiritismo tion, kion ĝi ne povas doni, kaj oni en ĝi ne serĉu ion trans ĝia providenca celo.

Antaŭ ol fariĝis la seriozaj progresoj de la astronomio, oni kredis la astrologion: ĉu estus saĝe aserti, ke la astronomio taŭgas por nenio, ĉar oni jam ne povas trovi en la influado de la astroj la antaŭscion pri sia destino?

Tiel same, kiel la astronomio detronigis la astrologojn, tiel Spiritismo detronigas la divenistojn, la sorĉistojn kaj la antaŭdiristojn de homaj sortoj. Ĝi estas rilate al la magio tio sama, kiel la astronomio rilate al la astrologio, kiel la ĥemio rilate al la alkemio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.