La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO II: Elementaj principoj de Spiritismo

ANTAŬRIMARKOJ

1. Erare oni supozas, ke vidi eksterordinarajn fenomenojn sufiĉas por konvinki iajn nekredantojn. Ne kredante je la ekzisto de animo aŭ Spirito en la homo, ili ne povas akcepti ĝin ekster la homo; sekve, neante la kaŭzon, ili neas ankaŭ la efikon. Ili venas preskaŭ ĉiam kun antaŭjuĝo kaj nea partieco, kiuj malebligas al ili fari seriozan, senpartian observadon. Ili prezentas demandojn kaj kontraŭdirojn, al kiuj ne estas eble tuj kaj kontentige respondi, ĉar por ĉiu aparta persono estus necese fari specialan kurson kaj preni ĉion de la komenco.

La antaŭstudo respondas tiujn kontraŭdirojn, kies plej granda parto fondiĝas sur la nescio pri la kaŭzo de la fenomenoj kaj pri la kondiĉoj en kiuj ili efektiviĝas.

2. Kiuj ne konas Spiritismon, tiuj opinias, ke oni produktas la spiritismajn fenomenojn tiel same kiel oni faras eksperimentojn de Fiziko kaj Ĥemio. Tial ili volas submeti la fenomenojn al sia volo kaj ne submetiĝas al kondiĉoj necesaj al ties observado. Ne kredante en principo je la ekzisto de la Spiritoj, aŭ ne konante ilian naturon nek ilian agmanieron, tiuj kondutas kvazaŭ ili agus sur krudan materion; kaj ĉar ili ne ricevas tion, kion ili postulas, ili konkludas, ke ne ekzistas Spiritoj.

Lokante sin sur alian vidpunkton, oni komprenas, ke la Spiritoj estas la animoj de la homoj kaj post nia morto ni mem estos Spiritoj kaj ni ne volonte akceptos la taskon fariĝi ludilo por kontentigi la fantazion de scivoluloj.

3. Kvankam certaj fenomenoj povas esti de ni instigataj, ili tamen venas de liberaj inteligentuloj, kiuj neniam estas sub absoluta dispono de iu ajn. Kiu fanfaronus ricevi tiajn fenomenojn laŭ sia plaĉo, montrus nescion aŭ malbonan fidon. Estas necese ilin atendi, ilin kapti kiam ili preterpasas, kaj ofte en momento, kiam oni tute ne atendas, efektiviĝas la plej interesaj kaj konvinkantaj faktoj. Kiu volas serioze instruiĝi devas do en tio, kiel en ĉio alia, havi paciencon kaj persistemon por fari ĉion necesan, alimaniere estas preferinde por li tute ne okupiĝi pri la temo.

4. Ne ĉiam la kunvenoj por ricevi manifestiĝojn de Spiritoj estas en bonaj kondiĉoj por atingi kontentigajn rezultojn aŭ por konduki al konvinko; kaj ni devas konsenti, ke el iuj kunsidoj la nekredantoj eliras eĉ malpli konvinkitaj ol ili eniris. Al tiuj, kiuj parolas al ili pri la serioza karaktero de Spiritismo, ili rakontas la ofte ridindajn aferojn, kiujn ili ĉeestis. Ili ne estas pli logikaj ol tiu, kiu juĝus iun arton per iuj ekzercaĵoj de lernanto, iun personon per lia karikaturo, aŭ iun tragedion per ĝia parodio. Spiritismo ankaŭ havas siajn lernantojn; kiu volas instruiĝi ne ĉerpas ĉiujn informojn el unu sola fonto; nur per ekzamenado kaj komparado oni povas firmigi sian juĝadon.

5. La frivolaj kunvenoj havas gravan malutilon por la novuloj ilin ĉeestantaj, ĉar ili donas al tiuj falsan ideon pri la karaktero de Spiritismo. Kiuj nur ĉeestis tiajn kunvenojn, tiuj ne povas akcepti serioze aferon, kiu estas traktata kun frivoleco de tiuj samaj homoj, kiuj sin deklaras ties adeptoj. Per antaŭa studo ili lernos juĝi la signifon de tio, kion ili vidas, kaj distingi inter la bono kaj la malbono.

6. La sama rezonado aplikiĝas al la homoj, kiuj juĝas Spiritismon laŭ iuj ekstravagancaj verkoj, kiuj donas pri ĝi nur nekompletan kaj ridindan ideon. La serioza Spiritismo ne respondas por tiuj, kiuj malbone ĝin komprenas aŭ malsaĝe praktikas, same kiel la poezio ne respondas por la faranto de malbonaj versoj. Es tas bedaŭrinde, ke tiaj verkoj ekzistas, oni diras, ĉar ili malutilas la veran sciencon. Sendube estus preferinde, ke ekzistus nur bonaj verkoj; sed la pli granda eraro estas ĉe tiuj, kiuj ne penas ĉion studi. Cetere, al ĉiuj artoj, al ĉiuj sciencoj okazas la samo; ĉu ne estas pri ĉiuj plej seriozaj aferoj traktatoj absurdaj kaj plenaj de eraroj?

Kial Spiritismo havus ian privilegion kontraŭ mistraktatoj, precipe en la komenco? Se ĝiaj kritikantoj ne ĝin juĝus laŭ la ŝajnoj, ili scius kion ĝi akceptas kaj kion ĝi rifuzas, kaj ne akuzus ĝin pri tio, kion ĝi forpuŝas pro la racio kaj la spertado.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.