La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
108. Kie estas la sidejo de la animo?
La animo tute ne estas kiel oni ordinare supozas, lokita en iu parto de la korpo; kune kun la perispirito, ĝi formas fluidecan tutaĵon, trapenetreblan, similan al la tuta korpo, kun kiu ĝi estigas kompleksan estulon, por kiu la morto estas iel malkunmetado. Oni povas imagi al si du similajn korpojn, interpenetritajn unu en la dua, kunfanditajn dum la vivo kaj apartigitajn post la morto.
Ĉe la morto, unu estas detruata kaj la dua restas.
Dum la vivo la animo pli speciale agas sur la organojn de la penso kaj de la sento. Ĝi estas samtempe interna kaj ekstera; t. e. ĝi radias eksteren; ĝi eĉ povas izoliĝi de la korpo, transportiĝi malproksimen kaj tie manifesti sian aleston, kiel pruvas la observado kaj la somnambulaj fenomenoj.
109. Ĉu la animo estas kreata samtempe kiel la korpo, aŭ antaŭ ol la korpo?
Post la demando pri la ekzisto de la animo, ĉi tiu demando estas el la plej ĉefaj, ĉar el ĝia solvo rezultas la plej gravaj sekvoj; ĝi estas la sola ebla ŝlosilo por amaso da problemoj ĝis nun ne solveblaj, ĉar ĝi ne estis starigita.
El du aferoj unu, aŭ la animo ekzistis aŭ ne ekzistis antaŭ la formado de la korpo: tria vojo ne ekzistas. Kun la antaŭekzisto de la animo, ĉio logike kaj nature klariĝas; sen ĝia antaŭekzisto, estas neeble pravigi certajn dogmojn de la Eklezio, kaj la neebleco de tiu pravigo kondukis multajn rezonemajn homojn al nekredemo.
La Spiritoj solvis tiun demandon, konfirmante la antaŭekziston, kaj la faktoj, kiel ankaŭ la logiko, ne povas lasi dubon pri tiu temo. Eĉ se oni provizore akceptas la antaŭekziston de la animo nur kiel simplan hipotezon, oni vidus tuj ebeniĝi la plej multajn malfacilaĵojn.
110. Se la animo estas antaŭa, ĉu ĝi havis individuecon kaj konscion pri si mem antaŭ sia unuiĝo kun la korpo?
Sen individueco kaj konscio pri si mem, la rezultatoj estus la samaj kiel se ĝi ne ekzistus.
111. Antaŭ sia unuiĝo kun la korpo, ĉu la animo efektivigis iun ajn progreson, aŭ ĝi restis staranta senmove?
La antaŭa progreso de la animo evidentiĝas per la observado de la faktoj kaj per la instruado de la Spiritoj.
112. Ĉu Dio kreis la animojn morale kaj intelekte egalajn, aŭ Li kreis unujn pli perfektajn, pli inteligentajn ol la aliajn?
Se Dio estus farinta animojn pli perfektajn unujn ol aliajn, tia prefero ne estus akordigebla kun Lia justeco.
Ĉiuj estas Liaj kreitoj, kial Li estus liberiginta unujn el la laboro, kiun Li trudis al aliaj por atingi la eternan feliĉon? La malegaleco de la animoj en ilia origino estus neado de la justeco de Dio.
113. Se la animoj estas kreitaj egalaj, kiel klarigi la diversecon de la kapabloj, de la naturaj antaŭinklinoj ekzistantaj inter la homoj sur la Tero?
Tiu diverseco estas la konsekvenco de la progreso plenumita de la animo antaŭ ol unuiĝi kun la nova korpo.
La animoj pli progresintaj en inteligento kaj moralo estas tiuj, kiuj pli longe vivis kaj pli multe progresis antaŭ sia enkarniĝo.
114. Kia la stato de la animo en ĝia origino?
La animoj estas kreataj simplaj kaj nesciantaj, t. e. sen scienco kaj sen scio pri la bono kaj la malbono, sed kun egala kapablo por ĉio. En la komenco ili estas en ia speco de infanaĝo, sen propra volo, kaj sen klara konscio pri sia ekzistado. Iom post iom la libera volo elvolviĝas same kiel la ideoj. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 114 kaj sekvantaj.)
115. Ĉu la animo plenumis sian antaŭan progreson en stato de vere libera animo, aŭ en antaŭa korpa ekzistado?
Krom la instruado de la Spiritoj pri tiu punkto, la studado de la malsamaj gradoj da progreso de la homo sur la Tero, pruvas, ke antaŭa progreso de la animo plenumiĝis en serio da korpaj ekzistadoj pli aŭ malpli multenombraj, laŭ la grado al kiu ĝi alvenis; la pruvo pri tio rezultas el la observado de la faktoj, kiujn ni havas ĉiutage sub la okuloj. ("La Libro de la Spiritoj", n-roj 166 ĝis 222. – "Revue Spirite", Aprilo 1862, paĝoj 97 – 106.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.