La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
93. Tial, ke oni trovas ĉe la Spiritoj ĉiujn maniojn de la homaro, oni trovas ankaŭ la ruzon kaj la mensogon; iuj Spiritoj havas nenian skrupulon ornami sin per la plej respektindaj nomoj por inspiri pli da konfido.
Oni ne povas do kredi en maniero absoluta al aŭtentikeco de ĉiuj subskriboj.
94. La identigo estas unu el la plej grandaj malfacila ĵoj de la praktika Spiritismo; ofte estas neeble ĝin konstati, precipe pri superaj Spiritoj antikvaj, antaŭaj al nia epoko. Inter la manifestiĝantoj, multaj ne havas nomojn por ni; por fiksi niajn ideojn, ili povas preni nomon de unu konata Spirito apartenanta al ilia sama kategorio; tial, se iu Spirito komunikiĝas sub la nomo Sankta Petro, ekzemple, nenio pruvas, ke li estas la apostolo de tiu nomo; ĝi povas esti li, same kiel ĝi povas esti iu Spirito de la sama rango, aŭ sendito de li.
La demando pri identeco en tiu okazo neniel gravas, estus infanaĵo doni al ĝi atenton; kio gravas tiam estas la karaktero de la instruo mem; ĝi estas bona aŭ malbona, inda aŭ ne inda de la persono, kies nomon ĝi portas; ĉu li ĝin akceptus aŭ rifuzus, jen la tuta demando.
95. Estas pli facile konstati la identecon, kiam temas pri Spiritoj de nia tempo, kies karakteron kaj kutimojn oni konas, ĉar ĝuste per tiuj kutimoj kaj apartaj agmanieroj en la privata vivo, ilia identeco plej sekure malkaŝiĝas kaj ofte en nekontestebla maniero. Kiam oni elvokas parencon aŭ amikon, pli interesa estas lia personeco mem, kaj estas memkompreneble peni konstati lian (aŭ ŝian) identecon; sed la rimedoj tiam ordinare uzataj por tiu celo, de personoj, kiuj nur neperfekte konas Spiritismon, estas nesufiĉaj kaj ofte faligas en eraron.
96. La Spirito malkaŝas sian identecon per amaso da cirkonstancoj, reliefiĝantaj el la komunikaĵoj, en kiuj manifestiĝas liaj kutimoj, karaktero, lingvaĵo, ĝis liaj familiaj dirmanieroj. Ĝi montriĝas ankaŭ per intimaj detaloj en kiujn li spontanee eniras kun amataj personoj: tiuj estas la plej bonaj pruvoj pri identeco. Sed tre malofte la Spirito kontentigas rektajn demandojn pri tiu temo al li adresatajn, precipe se ilin al li prezentas personoj al li indiferentaj, nur pro scivolemo aŭ provo. La Spirito pruvas sian identecon kiel li volas aŭ kiel li povas, laŭ la kapablo de lia interpretisto, kaj ofte tiuj pruvoj estas superabundaj; eraro estas voli, ke li ilin donu laŭ la maniero de la elvokanto; tiam li rifuzas submetiĝi al postuloj. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XXIV: Identeco de la Spiritoj. – Revue Spirite, 1862, paĝo 82: Fakto de identeco.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.