La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Antaŭparolo
Ĉapitro 1
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
Ĉapitro 2
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
Ĉapitro 3
1 2 3 4
Komenco
Pri la traduko
Aliaj verkoj

Antaŭparolo

Tiuj, kiuj Spiritismon nur surpraĵe konas, nature inklinas elmovi iajn demandojn, kies solvon havigus pli profunda studado de tiu afero, sed tempon kaj ofte volon, ili ne havas por sin fordoni al kontinua observado. Antaŭ ol tion entrepreni, iuj eble dezirus ekscii almenaŭ, kio ĝi estas, kaj ĉu valoros la penon okupi sin pri ĝi. Ŝajnis al mi tial utile malmultvorte prezenti la respondojn pri kelkaj el la fundamentaj demandoj, kiujn oni ĉiutage faras al mi; tio estos, por la leganto, ia inicado, kaj, por ni, gajnita tempo, pro la nebezono konstante ripetadi unu saman aferon.

La unua ĉapitro enhavas, sub la formo de dialogoj, respondojn pri la plej ordinaraj kontraŭdiroj de tiuj, ne konantaj eĉ la rudimentaĵojn de la Doktrino, kaj ankaŭ la refutadon de la ĉefaj argumentoj de ties oponantoj.

Ĉi tiu agmaniero ŝajnis al mi la plej konvena, ĉar ĝi ne estas seka, kiel la dogma aranĝo.

La dua ĉapitro estas destinita por nelonga elmontro de tiuj partoj de la praktika kaj eksperimenta scienco, kiujn, ĉe manko de kompleta instruado, la sensperta observanto devas atenti por plenscia juĝado; ĝi estas ia kvazaŭa resumo de La Libro de la Mediumoj*.

La kontraŭdirojn plej ofte naskas malĝustaj ideoj, kiujn oni jam antaŭe faras al si pri io, kion oni ne konas; korekti tiajn ideojn signifas antaŭrespondi kontraŭdirojn: jen la celo de ĉi tiu verketo.


* – Jam publikigita en Esperanto. – La Trad.


La tria ĉapitro povas esti rigardata kiel resumo de La Libro de la Spiritoj*; ĝi solvas, per la Spiritisma Doktrino, iom da plej altgrade interesaj demandoj kun naturo psikologia, morala kaj filozofia, kiujn oni ĉiutage faras, sed kiujn nenia filozofio ĝis hodiaŭ kontentige respondis. Oni provu ilin solvi per ia alia teorio, sen la ŝlosilo, kiun al ili havigas Spiritismo, kaj oni vidos, kiuj respondoj estas la plej logikaj kaj plej kontentigaj por la prudento.


* – Jam publikigita en Esperanto. – La Trad.


Ĉi tiu epitomo estas utila ne nur al novicoj, kiuj el ĝi povas en mallonga tempo kaj per malgranda elspezo ĉerpi la plej esencajn sciojn pri la Doktrino, sed ankaŭ al ties adeptoj, al kiuj ĝi havigas la rimedojn, por respondi al la unuaj kontraŭdiroj, kiuj ja ne mankos, kaj, krom tio, ĉar ili ĉi tie trovos kunigitaj, en malvasta kadro kaj per rapida ekrigardo, la principojn, kiujn ili neniam forgesu.

Por tuj kaj nedetale respondi la demandon, entenatan en la titolo de ĉi tiu verketo, mi diras, ke:

SPIRITISMO ESTAS NE NUR OBSERVOSCIENCO, SED ANKAŬ FILOZOFIA DOKTRINO. KIEL PRAKTIKA SCIENCO ĜI KONSISTAS EN LA RILATOJ, KIUJN NI POVAS STARIGI KUN LA SPIRITOJ; KIEL FILOZOFIO ĜI TENAS EN SI ĈIUJN MORALAJN SEKVOJN DE TIAJ INTERRILATOJ.

Oni povas difini ĝin jene:

SPIRITISMO ESTAS SCIENCO, KIU TRAKTAS PRI LA NATURO, LA ORIGINO KAJ LA DESTINO DE LA SPIRITOJ, KIEL ANKAŬ PRI ILIAJ RILATOJ KUN LA ENKORPA MONDO.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.