La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
V. – Vi havas societon, kiu sin okupas pri ĉi tiuj studoj; ĉu mi povus esti ano de ĝi?
A. K. – Por la momento ja ne, ĉar se, por esti akceptata, oni ne bezonas esti doktoro de Spiritismo, oni tamen devas almenaŭ havi pri ĉi tiu afero ideojn pli solidajn ol la viaj. Ĉar la societo ne volas esti malordigata en siaj studoj, ĝi tial ne povas akcepti homojn, kiuj igus ĝin perdi tempon por elementaj demandoj, kaj ankaŭ ne tiujn, kiuj, ne simpatiante ĝiajn principojn kaj konvinkojn, tumultigus ĝin per malĝustatempaj diskutoj aŭ per ia kontraŭemo. Ĝi estas societo scienca, kiel tiom da aliaj, kiu sin okupas pri la profunda studado de la diversaj punktoj de la spiritisma scienco kaj penas instruiĝi; ĝi estas la centro, kien venas la informoj el ĉiuj flankoj de la mondo kaj kie ellaboriĝas kaj kunordiĝas tiuj demandoj, rilatantaj al la progresado de la scienco, sed ĝi ja ne estas ia lernejo aŭ kursejo de elementa instruado.
Post kelka tempo, kiam via konvinkiteco ellaboriĝos per la studado, ĝi esploros, ĉu estas oportune enlasi vin. Vi dume povos maksimume ĉeesti unu aŭ du el ĝiaj kunsidoj kiel aŭdanto, se nur vi tie faros nenian rimarkon, kiu ofendus iun, alie mi kiu vin estus enkondukinta, riskus riproĉojn de miaj kolegoj, kaj ĝia pordo estus de tiam fermita al vi por ĉiam. Vi tie vidos kolekton da gravaj kaj bonsocietaj homoj, kies plimulto rekomendas sin pro la supereco de sia klereco kaj pro sia socia pozicio, kaj kiuj ne tolerus, ke tiuj, kiujn ĝi bonvolas akcepti, eĉ la plej malmulte dekliniĝu de la dececo; ĉar ne pensu, ke al siaj seancoj ĝi invitas la publikon kaj enlasas la unuan veninton. Ne farante elmontra ĵojn, por kontentigi scivolulojn, ĝi ĉi tiujn zorge forpuŝas de si. Kiuj do pensus, ke ili tie trovus ian tempopasigilon kaj ian spektaklon, tiuj estus desapontitaj kaj pli bone farus tien ne irante. Jen kial ĝi rifuzas akcepti, eĉ kiel nurajn aŭdantojn, personojn, kiujn ĝi ne konas aŭ kies malamikaj sentoj kontraŭ la Doktrino estas ĉiekonataj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.