La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kontraŭdiroj

97. La kontraŭdiroj ofte rimarkataj en la parolo de la Spiritoj povas mirigi nur tiujn, kiuj havas de la spiritisma scienco nekompletan scion. Ili estas konsekvenco de la naturo mem de la Spiritoj, kiuj, kiel jam estas dirite, scias pri la aferoj nur laŭ la grado de sia progreso, kaj sekve kelkaj Spiritoj povas scii malpli ol certaj homoj. Pri multegaj punktoj ili povas eldiri nur sian personan opinion, kiu povas esti pli aŭ malpli ĝusta, kaj konservi la ombrojn de la surteraj antaŭjuĝoj, el kiuj ili ne ankoraŭ liberiĝis; aliaj kreas al si sistemojn pri tio, kion ili ankoraŭ ne scias, precipe koncerne al la sciencaj demandoj pri la origino de la aferoj. Neniel mirige do, ke ili ne ĉiam akordiĝas.

98. Oni miras trovi inter si kontraŭdirajn komunika ĵojn subskribitajn de la sama nomo. Nur la malsuperaj Spiritoj povas, laŭ la cirkonstancoj, teni malsaman parolon, ĉar la superaj Spiritoj neniam kontraŭdiras sin mem. Kiu estas inicita eĉ ne profunde en la misterojn de la spirita mondo, scias kun kia facileco certaj Spiritoj ornamas sin per pruntita nomo por doni pli da kredito al siaj paroloj; oni povas konkludi kun certeco, ke se du komunikaĵoj, radike kontraŭdiraj laŭ la fundo de la penso, portas la saman respektindan nomon, unu el ili estas nepre apokrifa.*


* Se ne ambaŭ. – La Trad.


99. Du rimedoj povas taŭgi por fiksi la ideojn pri la dubaj demandoj: la unua estas submeti ĉiujn komunikaĵojn al la severa kontrolo de la racio, de la komuna saĝo kaj de la logiko; tiun rekomendon faras ĉiuj bonaj Spiritoj, sed ne la trompemaj, ĉar ĉi tiuj scias tre bone, ke ili povas nur perdi ĉe serioza ekzameno; tial ili evitas la diskuton kaj volas esti kredataj konfide.

La dua kriterio de la vero estas la unuformeco de la instruado. Kiam la sama principo estas instruata de malsamaj Spiritoj en diversaj lokoj per mediumoj fremdaj unuj al aliaj, kiuj ne estas sub la samaj influoj, oni povas konkludi, ke tiu principo estas pli vera ol se ĝi venus de unu sola fonto kaj estus kontraŭdirata de la pli multaj. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XXVII: Pri la kontraŭdiroj kaj la mistifikoj. – Revue Spirite, Aprilo 1864, p. 99: Aŭtoritato de la spiritisma doktrino. – La Evangelio laŭ Spiritismo. Enkonduko, pĝ. 22.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.