La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
70. Unu el la plej gravaj rifoj de la mediumeco estas la obsedo, t. e. la regado, kiun iuj Spiritoj povas praktiki sur la mediumojn, trudante sin al ili sub apokrifaj nomoj kaj malebligante al ili komunikiĝi kun aliaj Spiritoj.
Ĝi estas rifo ankaŭ por novica observanto nesperta, kiu, ne konante la karakterojn de ĉi tiu fenomeno, povas esti trompita de la ŝajnoj, kiel tiu nesperta en medicino, kiu povas havi iluzion pri la kaŭzo kaj karaktero de iu malsano. Se la antaŭa studo en tiu okazo estas utila por la observanto, ĝi estas nepre necesa al la mediumo, tial, ke ĝi liveras al li rimedojn por eviti ĝenaĵon, kiu povas havi por li bedaŭrindajn sekvojn; tial ni neniam ĉesus rekomendi la studadon antaŭ ol sin dediĉi al la praktiko. (La Libro de la Mediumoj. Ĉap. XXIII.)
71. La obsedo prezentas tri precipajn gradojn tre karakterizitajn: la simpla obsedo, la fascinado kaj la subjugado. En la unua, la mediumo estas tute konscia, ke li ricevas nenion bonan; li havas nenian iluzion pri la naturo de la Spirito, kiu obstinas manifestiĝi per li kaj de kiu li deziras sin liberigi. Tiu okazo havas nenian gravecon: ĝi estas nur malagrabla kaj la mediumo povas liberiĝi ĉesante provizore skribi. Laca ne esti aŭskultata la Spirito fine foriras.
La obseda fascinado estas multe pli grava, ĉar la mediumo havas plenan iluzion. La Spirito lin reganta alproprigas al si lian konfidon ĝis la nuligo de lia juĝokapablo pri la komunikaĵoj, kaj igas lin trovi sublimaj la plej absurdajn aferojn.
La karakteriza trajto de tiu speco de obsedo estas ia tro forta ofendiĝemo en la mediumo; ĝi kondukas lin trovi bona, justa kaj vera nur tion, kion li skribas, kaj rifuzi, trovi ofenda, ĉiun konsilon, observon, kritikon; preferinde li forlasas siajn amikojn anstataŭ konsenti, ke li estas trompita; li ĵaluzas aliajn mediumojn, kies komunikaĵoj estas juĝataj pli bonaj ol la liaj; li volas sin trudi al la spiritistaj kunvenoj, kiujn li forlasas, kiam li ne povas ilin regi. Li venas fine al tia submetiĝo, ke la Spirito povas konduki lin al la plej ridindaj kaj kompromitantaj agoj.
72. Unu el la karakterizaj trajtoj de la malbonaj Spiritoj estas sin trudi; ili donas ordonojn kaj volas esti obeataj; la bonaj neniam sin trudas: ili donas konsilojn, kaj se oni ne aŭskultas ilin, ili foriras. El tio sekvas, ke la impreso de la malbonaj Spiritoj estas peniga, laciga kaj produktas ian specon de sveneto; ofte ĝi kaŭzas febran agitadon, abruptajn kaj spasmajn movojn; kontraŭe, tiu de la bonaj Spiritoj estas trankvila, dolĉa kaj kaŭzas veran bonstaton.
73. La obseda subjugado, iam nomita posedo, estas fizika trudo, ĉiam praktikata de Spiritoj el la plej malbona speco kaj kiu povas atingi ĝis la nuligo de la libera volo. Ofte ĝi limiĝas nur al malagrablaj impresoj, sed kelkafoje ĝi okazigas senordajn movojn, malsaĝajn agojn, kriojn, sensencajn aŭ ofendajn vortojn, kies ridindecon la viktimo ofte komprenas, sed li ne povas sin defendi.
Tiu stato esence diferenciĝas de la patologia frenezeco, kun kiu oni ĝin malprave konfuzas, tial ke estas nenia organa lezo; ĉar la kaŭzo estas alia, la kuracantaj rimedoj ankaŭ devas esti tute aliaj. Uzante tie la ordinaran procedon de la duŝoj kaj de la korpaj kuracadoj, oni ofte venas al starigo de vera frenezeco, kie estis nur morala kaŭzo.
74. En la vera frenezeco, la kaŭzo de la malbono estas interna; oni devas peni por restarigi la organismon en ĝian normalan staton; en la subjugado, la kaŭzo de la malbono estas ekstera; oni devas liberigi la malsanulon el nevidebla malamiko, oponante al li, ne kuracilojn, sed forton moralan superan al la alia. La sperto pruvas, ke en tiaj okazoj la ekzorcaĵoj neniam donis ian rezultaton kontentigan, kaj ke ili pli gravigis anstataŭ plibonigi la situacion. Nur Spiritismo indikante la veran kaŭzon de la malbono, povas doni la rimedojn por ĝin venki.
Estas necese iel eduki morale la obsedantan Spiriton; per konsiloj saĝe direktataj, oni sukcesas lin plibonigi kaj igi lin volonte rezigni pri la turmentado de la malsanulo, kaj tiam ĉi tiu estas libera. (La Libro de la Mediumoj, n-ro 279 – Revue Spirite, Februaro, Marto kaj Junio 1864. La obsedita junulino de Marmande.)
75. La obseda subjugado plej ofte estas individua; sed kiam trupo da malbonaj Spiritoj atakas iun loĝantaron, ĝi povas havi epidemian karakteron. Fenomeno de tia karaktero okazis en la tempo de la Kristo; nur potenca morala supereco povis superforti tiajn malicajn estulojn, kiuj tiam estis nomataj demonoj, kaj redoni trankvilecon al iliaj viktimoj.
76. Grava fakto konsiderenda estas, ke la obsedado, de iu ajn karaktero, estas sendependa de la mediumeco, kaj ke oni trovas ĝin en ĉiuj gradoj, precipe tiun lastan, en multegaj individuoj, kiuj neniam aŭdis pri Spiritismo.
Efektive, tial ke la Spiritoj ekzistas en ĉiuj tempoj, ili ĉiam uzadis la saman influon; la mediumeco ne estas kaŭzo, ĝi estas nur maniero de manifestiĝo de tiu influo; sekve oni povas diri kun certeco, ke ĉiu mediumo obsedita devis suferi en ia ajn maniero, kaj ofte en la agoj plej komunaj de la vivo, la efikojn de tiu influado; ke sen la mediumeco ĝi manifestiĝus per aliaj efikoj, atribuataj ofte al misteraj malsanoj, kiujn nenia medicina esplorado povas trovi. Per la mediumeco, la malica estulo perfidas sian aleston; sen la mediumeco, li estas kaŝita malamiko pri kies ekzisto neniu supozas.
77. La homoj, kiuj akceptas nenion krom la materio, ne povas akcepti ian kaŝitan kaŭzon; sed kiam la scienco eliros el la materialisma rutino, ĝi rekonos en la agado de la nevidebla mondo, kiu nin ĉirkaŭas kaj en kies medio ni vivas, ian potencon, kiu efikas sur la fizikajn aferojn tiel bone kiel sur la moralajn aferojn; tio estos nova vojo malfermita al la progreso kaj ŝlosilo por amaso da fenomenoj ne bone komprenataj.
78. Ĉar la obsedo neniam povas esti farata de bona Spirito, ĉefa punkto estas ekkoni la karakteron de tiuj, kiuj sin prezentas. Nesperta mediumo povas esti trompata de la ŝajnoj; tiu avertita spionas la plej malgrandajn suspektatajn signojn, kaj la Spirito fine foriras, kiam li vidas, ke li nenion povas fari. La antaŭa kono de la rimedoj por distingi la bonajn Spiritojn disde la malbonaj estas do necesa al la mediumo, kiu ne volas riski fali en kaptilon. Ĝi ne estas malpli necesa al la simpla observanto, kiu, per tiu rimedo, povas taksi la valoron de tio, kion li vidas aŭ aŭdas. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XXIV.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.