La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO I: Kio estas Spiritismo?

Mallonga diskutado pri spiritismaj aferoj

UNUA DIALOGO

LA KRITIKISTO

Vizitanto. – Mi diras al vi, sinjoro, ke mia prudento rifuzas konsenti la realecon de la strangaj fenomenoj, atribuataj al la Spiritoj, estuloj, kiuj, laŭ mia konvinko, ekzistas sole nur en la imago. Tamen antaŭ evidenteco oni devas sin klini, kaj tion mi ja farus, se mi povus havi nekontesteblajn pruvojn; mi tial venas peti de via komplezemo la permeson ĉeesti nur unu aŭ du eksperimentojn, por ne esti impertinenta, celante konvinkiĝi, se tio estus ebla.

Allan Kardec. – Se via prudento, sinjoro, rifuzas akcepti ion, kion ni rigardas kiel bone kontrolitajn faktojn, vi do opinias ĝin supera ol la prudentoj de ĉiuj, kiuj ne dividas vian juĝon. Mi ne dubas vian talenton kaj ne pretendas starigi mian inteligentecon super la via; konsentu do, ke mi eraras, ĉar parolas al vi la prudento, kaj jen ĉio finita.

V. – Se tamen al vi prosperus konvinki min, min, konatan kiel antagoniston de viaj ideoj, tio estus ja miraklo treege favora al via afero.

A. K. – Mi ĝin bedaŭras, sinjoro, mi ne posedas la naturdoton fari miraklojn. Ĉu vi pensas, ke unu aŭ du seancoj sufiĉos por vin konvinki? Tio estus efektiva miraklo; mi bezonis pli ol unu jaro da laboroj, por konvinkiĝi, kio pruvas al vi, ke mia konvinkiteco ne estas io senpripensa. Cetere mi ne faras publikajn seancojn, kaj laŭŝajne vi tute eraras pri la celo de niaj kunsidoj, ĉar ni ne faras eksperimentojn, por kontentigi la scivolon de iu ajn.

V. – Vi do ne penas fari prozelitojn?

A. K. – Kial mi penus fari el vi prozeliton, se vi mem ne penas varbiĝi? Mi devigas neniun konvinkiĝi pri io. Kiam mi renkontas homojn sincere dezirantajn kleriĝi kaj farantajn al mi la honoron peti min pri klarigoj, tio estas por mi plezuro kaj devo respondi al ili en la limoj de miaj scioj; pri tiuj antagonistoj, kiuj, kiel vi, havas neŝanceleblajn konvinkojn, mi donas al mi neniom da peno, por ilin deadmoni: ekzistas multaj volontemaj homoj, por ke mi ne perdu tempon kun tiuj ne pretaj akcepti mian aferon. La konvinko venos pli aŭ malpli frue per la altrudo de la faktoj, kaj la nekredemuloj estos trenataj de la torento; por la momento kelkaj partianoj plie aŭ malplie ne estas senteblaj sur la pesilo; tial vi neniam vidos elverŝiĝi mian galon ĉe la peno altiri al niaj ideoj tiujn, kiuj havas, kiel vi, tiel fortajn motivojn, por foriĝi de ili.

V. – Mi pensas, ke konvinki min estas pli interese ol kiel vi imagas al vi. Ĉu vi volas permesi al mi tute malkaŝe klarigi mian penson kaj promesi al mi ne ofendiĝi ĉe mia parolo? Tio estos miaj ideoj pri la afero mem, ne pri la persono, al kiu mi parolas: mi povas respekti la personon, ne dividante ties opinion.

A. K. – Spiritismo instruis min atribui neniom da graveco al la bagatelaĉa trosentemo de la memestimo kaj ne ofendiĝi pri vortoj. Se via parolo transpaŝos la limojn de la ĝentileco kaj konvenaĵoj, mi el ĝi konkludos, ke vi estas malbonedukito: nenion pli. Mi, mi preferas lasi la malsaĝaĵojn ĉe aliaj, ol ilin mem fari. Vi do vidas, el ĉi tio sola, ke Spiritismo utilas al io.

Mi jam diris al vi, sinjoro: min tute ne interesas instigi vin same pensi kiel mi; mi respektas vian opinion, se ĝi estas sincera, kiel ankaŭ mi deziras, ke vi respektu mian. Rigardante Spiritismon kiel ian senenhavan revon, vi, venante al mi, diris en via animo: "Mi nun vidos frenezulon". Konfesu tion sincere, mi ne ofendiĝos pro ĝi. Ĉiuj spiritistoj estas ja frenezuloj, tio estas rekonata afero. Nu, sinjoro, ĉar vi rigardas tion kiel ian mensan malsanon, mi tial eĉ faras al mi skrupulon komuniki ĝin al vi, kaj mi ja miregas, ke ĉe tia penso vi deziras havi konvinkon, kiu vin alkalkulus al la frenezuloj.

Se vi jam antaŭe havas la firman opinion, ke vi ne povas esti konvinkita, via peno estas do senutila, ĉar ĝin movas nur scivolo. Ni do mallongigu nian konversacion, ĉar mi ne povas perdi tempon en sencelaj babiladoj.

V. – Homo povas erari, fari al si ian iluzion, tamen tio ne kuntrenas, ke li estas frenezulo.

A. K. – Formetu ĉirkaŭfrazojn: diru, kiel tiom da aliaj, ke tio estas manio forpasema; vi tamen konfesos, ke manio, kiu dum kelke da jaroj havigis al si milionojn da adeptoj en ĉiuj landoj, kiu kalkulas ĉiukategoriajn scienculojn, kiu disvastiĝas prefere en la kleraj klasoj, ĝi ja estas ia stranga manio, kiu meritas ioman ekzamenon.

V. – Pri ĉi tio mi havas proprajn ideojn, vere, tamen ili ne estas tiel absolutaj, ke mi ne konsentus oferi ilin ĉe la evidenteco de la faktoj. Mi diras al vi, sinjoro, ke al vi estas iel interese konvinki min. Mi konfesas al vi, ke mi intencas publikigi verkon, en kiu mi proponas al mi la taskon ex professo (tiel!)* elmontri tion, kion mi konsideras eraro; kaj ĉar tia libro certe renkontos grandan sukceson kaj per unu fojo forbatos la Spiritojn, tial, se mi fine estus konvinkita, mi tiam ĝin ne publikigus.


* Ex professo : latina esprimo, signifanta “plene konanta la aferon”. – La Trad.


A. K. – Forte ĉagrenus min, sinjoro, neebligi al vi ĝui la utilecon de tia libro, kiu certe renkontos grandan sukceson; cetere mi havas nenian intereson malhelpi al ĝia publikigo, kontraŭe, mi deziras al ĝi grandan disvastiĝon, ĉar ĝi eĉ ludus la rolon de prospekto kaj reklamilo.

Kiam iu afero estas atakata, tio vekas la atenton; multaj homoj volas vidi la "por" kaj la "kontraŭ", kaj la kritiko konigas tiun aferon eĉ al tiuj, kiuj ne pensadis pri ĝi: tiel oni ofte pretervole reklamas ion por la profito de tiuj, kiujn oni volas malutili. La demando pri la Spiritoj, cetere, estas tiel vive interesa, ĝi tiagrade ekscitas la scivolon, ke sufiĉas turni sur ĝin la atenton, por ekdeziri ĝin profunde studi*.


* De post ĉi tiu konversacio, skribita en 1859, la sperto abunde pruvis la ĝustecon de ĉi tiu aserto. – Noto de la Aŭtoro .


V. – Sekve, laŭ via kompreno, la kritiko valoras neniom, la publika opinio estas kalkulata kiel nenio?

A. K. – Mi ne rigardas la kritikon kiel la esprimon de la publika opinio, sed kiel individuan juĝon, kiu povas erari. Legu la historion kaj vidu, kiom da majstroverkoj ĉe sia apero ricevis akran kritikon, kio ne malhelpis, ke ili estu ĉiam ankoraŭ majstraĵoj; kiam io estas malbona, nenia laŭdo faras ĝin bona. Se Spiritismo estas eraro, ĝi falos mem, sed, se ĝi estas veraĵo, nenia bojado ĝin malverigos. Via libro estos ia persona juĝo el via punkto de vidado; la vera publika opinio diros, ĉu vi ĝuste vidis. Por tio oni volos esplori, kaj se poste oni konstatos, ke vi eraris, via libro fariĝos ridinda, tiel same, kiel tiuj, antaŭ nelonge publikigitaj kontraŭ teorio de la cirkulado de la sango, la teorio de la vakcino k.a.

Sed mi forgesis, ke vi pritraktos la aferon ex professo, kio signifas, ke vi studis ĝin el ĉiuj ĝiaj flankoj; ke vi ja vidis ĉion, kion oni povas vidi, vi legis ĉion, skribitan pri ĉi tiu objekto, vi analizis kaj komparis la diversajn opiniojn; ke vi havas la plej bonajn kondiĉojn, por observi mem; ke vi dediĉis al ĝi tagojn kaj noktojn dum sinsekvaj jaroj; per unu vorto, vi preterlasis nenion, por veni al la konstato de la vero. Mi devas kredi, ke tiel estas, se nur vi estas homo serioza, ĉar ja nur tiu rajtas paroli el plena scio de la afero, kiu ĉion ĉi faris.

Kion vi pensus pri iu, kiu arogus al si la cenzuron de iu literatura verko, ne konante literaturon, aŭ de iu pentraĵo, ne studinte pentrarton? Tio estas elemente logika, ke kritikanto devas koni, ne supraĵe, sed funde, tion, pri kio li parolas, alie lia opinio neniom valoras.

Por malakcepti iun kalkulon, estas necese kontraŭmeti alian kalkulon, sed por tio oni devas povoscii kalkuli.

Kritikanto devas ne limigi sin per la aserto, ke io estas bona aŭ malbona, sed motivi sian opinion per klara kaj kategoria pruvado, bazita sur la principoj mem de la arto aŭ de la scienco. Kiel li ja povas tion fari, ne konante tiujn principojn? Ĉu vi povus taksi la bonaĵojn aŭ malbonaĵojn de iu maŝino, ne konante mekanikon?

Ne; nu, via juĝo pri Spiritismo, kiun vi ja ne konas, ne havus pli grandan valoron ol tiu, kiun vi eldirus pri maŝino, se vi ne konus mekanikon. Vi sur ĉiu paŝo estus trafata ĉe kulpo de nesciado, ĉar tiuj, kiuj estus ĝin studintaj, tuj vidus, ke tiu afero estas fremda por vi; el tio ili konkludus, ke vi ne estas homo serioza aŭ ke vi agas malbonfide: en ĉiu ajn el ambaŭ okazoj, vi elmetus vin al refutoj ne tre flataj por via memestimo.

V. – Ĝuste por eviti tiun rifon, mi venis peti vin permesi al mi ĉeesti iajn kelke da eksperimentoj.

A. K. – Kaj vi pensas, ke tio sufiĉos al vi, por paroli pri Spiritismo ex professo? Kiel do vi povus kompreni tiujn eksperimentojn, kaj des malpli ilin juĝi, se vi ne studis la principojn, kiuj prezentas ilian fundamenton?

Kiel vi povus taksi la rezultaton, kontentigan aŭ ne, ekzemple de metalurgiaj provoj, se vi funde ne povoscius metalurgion? Permesu, ke mi diru al vi, sinjoro, ke via projekto aspektas tiel same, kiel se, sciante nek matematikojn nek astronomion, vi dirus al iu membro de la Observatorio: "Sinjoro, mi volas skribi verkon pri astronomio kaj ankaŭ pruvi, ke via sistemo estas erara, sed, ĉar mi pri astronomio eĉ la plej elementan rudimentaĵon ne scias, lasu min unu aŭ du fojojn rigardi tra viaj teleskopoj: tio sufiĉos al mi, por scii tiel bone kiel vi.

Nur dank’al pliampleksigo de senco la vorto kritiki estas sinonimo de mallaŭdi; laŭ sia propra senco kaj laŭ la etimologio ĝi signifas juĝi, taksi. Kritiko povas do esti aproba aŭ malaproba. Fari la kritikon de iu libro ne estas ĝin nepre kondamni: kiu prenas sur sin tiun taskon, tiu devus fari ĝin sen antaŭjuĝo; se antaŭ ol malfermi la libron, li ĝin jam kondamnis en sia animo, lia ekzameno ne povas do esti senpartia.

Tiel estas kun la plej multaj el tiuj, kiuj parolas pri Spiritismo. Ili kreis al si opinion nur pri la nomo, agante simile al juĝisto, kiu eldirus sian verdikton pri iu proceso, ne ekzameninte la aktojn. El tio rezultis, ke ilia juĝo trafis la aeron kaj anstataŭ konvinki, elvokis ridon. El tiuj, kiuj studis la aferon serioze, la plimulto ŝanĝis sian opinion, kaj pli ol unu kontraŭulo fariĝis ĝiaj adeptoj, kiam ili vidis, ke tio estas io tute alia, ol kiel ili pensis.

V. – Vi parolas pri la ekzameno de libroj ĝenerale; ĉu vi pensas, ke ĝi estas fizike ebla al iu gazetisto legi kaj studi ĉiujn, kiuj venas en liajn manojn, precipe tiujn kun novaj teorioj, kiujn li devas funde esplori rilate ilian esencon kaj verecon? Tio estus tio sama, kiel postuli de iu presisto, ke li legu ĉiujn verkojn, elirantajn el liaj presmaŝinoj.

A. K. – Pri tia saĝa rezonado mi povas respondi nur tion, ke, kiam oni ne disponas tempon, por konscience fari ion, oni tien ne enŝoviĝu, kaj ke estas preferinde fari unu solan aferon bone, ol dek fuŝe.

V. – Ne pensu, sinjoro, ke mia opinio estas kreita ventanime. Mi vidis tablojn turniĝi kaj frapi; mi vidis homojn, kiuj skribis laŭdire sub la influo de Spiritoj; mi tamen estas konvinkita, ke en tio partoprenas ĉarlatanismo.

A. K. – Kiom vi pagis, por vidi tion?

V. – Neniom, certe.

A. K. – Jen do apartaspecaj ĉarlatanoj, kiuj rehonorigos la nomon de sia klaso. Ĉarlatanojn neprofitamajn, ĝis hodiaŭ oni ne vidis. Ĉu el tio, ke iu sensprita ŝercemulo foje volis amuziĝi per tio, sekvas, ke la ĉeestantaj homoj estas ja liaj kunludantoj?

Cetere por kio do ili fariĝus kunhelpantoj en ia mistifiko? Por amuzi la societon, vi diros. Mi konsentas, ke oni unu fojon volontas partopreni en iu ŝerco, sed, kiam iu ŝerco daŭras tutajn monatojn kaj jarojn, mi pensas, ke mistifikata estas ja la mistifikanto. Ĉu estas akcepteble, ke pro la sola plezuro kredigi je io, pri kio oni scias, ke ĝi estas malvera, oni ŝimus tutajn horojn ĉe iu tablo? La plezuro ne kompensus la penon.

Antaŭ ol konkludi, ke tio estas artifiko, oni devas demandi sin, kian intereson oni povas havi ĉe trompo; nu, vi ja konsentos, ke ekzistas sociaj situacioj, kiuj per se mem antaŭforigas ĉian suspekton pri ruzaĵoj, homoj, kies sola karaktero estas garantio de skrupula honesteco.

Io alia estus, se temus pri iu spekulacio, ĉar ja la allogo de la profito estas malbona konsilanto; tamen eĉ se oni konsentas, ke en ĉi tiu okazo estas konstatita iu fripona manovro, tio neniel pruvas la nerealecon de la principo, ĉar ĉion oni povas misuzi. El tio, ke iuj komercistoj vendas falsitajn vinojn, ne sekvas, ke vino pura ne ekzistas. Spiritismo ne respondas por la agoj de tiuj, kiuj misuzas ĝian nomon kaj ĝin ekspluatas, same kiel la medicino ne por tiuj de la ĉarlatanoj, kiuj trompe trudas siajn drogaĉojn, kaj la religio ne por tiuj de la pastroj, kiuj malbonuzas sian oficon.

Dank’al sia noveco kaj eĉ pro sia karaktero, Spiritismo devis ja esti misuzebla, sed ĝi havigis la rimedojn rekoni tiujn misuzojn, klare difinante sian veran karakteron kaj forpuŝante de si ĉian solidarecon kun tiuj, kiuj ĝin ekspluatis aŭ ĝin deklinis de ĝia ekskluzive morala celo, por fari el ĝi ian oficon, ian ilon por divenado aŭ por frivolaj esploroj.

Ĉar Spiritismo mem ja desegnas la limojn, en kiuj ĝi enteniĝas, precize difinas tion, kion ĝi diras kaj kion ĝi ne diras, tion, kion ĝi povas kaj kion ĝi ne povas, tion, kio ĝin koncernas aŭ ne koncernas, tion, kion ĝi akceptas kaj kion ĝi forpuŝas, tial malpravaj estas tiuj, kiuj ne penante ĝin studi, juĝas ĝin laŭ ŝajnaĵoj, tiuj, kiuj, vidante ĵonglistojn, sin pave alnomantajn "spiritistoj", por allogi la amason, gravatone asertas: "Jen, kio estas Spiritismo ". Kiu definitive ridindiĝas? Ne la ĵonglisto, kiu praktikadas sian metion, kaj ne Spiritismo, kies skribita doktrino neigas tiajn asertojn, sed ja la kritikantoj, konvinkplene parolantaj pri io, kion ili ne scias, aŭ konscie kripligantaj la veron. Kiuj atribuas al Spiritismo tion kontraŭan al ĝia esenco mem, tiuj tiel agas aŭ pro nescio aŭ intence: en la unua okazo estas ventanimeco, en la dua estas malhonesteco. En ĉi tiu lasta okazo ili similas certajn historiistojn, kiuj falsas la historiajn faktojn pro la intereso de iu partio aŭ opinio.

Uzante tiajn rimedojn, la partio ĉiam senkreditiĝas kaj maltrafas sian celon.

Notu al vi, sinjoro, ke mi ne pretendas, ke la kritiko devas nepre aprobi niajn ideojn, eĉ ilin studinte; ni tute ne riproĉas tiujn, kiuj ne pensas same kiel ni. Kio estas evidenta por ni, tio povas tia ne esti por ceteraj; ĉiu juĝas la aferojn el sia punkto de vidado, kaj el iu plej senduba fakto ne ĉiuj tiras samajn sekvojn. Se, ekzemple, iu pentristo en sia bildo prezentas ĉevalon blankan, iu povos ja prave trovi, ke tia ĉevalo faras malbonan efekton, ke nigra pli bone konvenus; malprava li estus, se li dirus, ke tiu ĉevalo estas blanka, se ĝi estas nigra: jen kiel agas la plej multaj el niaj kontraŭuloj.

Per unu vorto, sinjoro, ĉiu rajtas tute libere aprobi aŭ malaprobi la principojn de Spiritismo, el ili dedukti tiajn bonajn aŭ malbonajn sekvojn, kiaj al li plaĉas, sed la konscienco devigas ĉiun seriozan kritikanton ne diri la malon de tio, kio ja estas; nu, por tio, unua kondiĉo estas paroli sole nur pri tio, kion li scias.

V. – Ni denove parolu, mi petas, pri la turniĝantaj kaj parolantaj tabloj: Ĉu ne povus okazi, ke ili estu alpreparitaj?

A. K. – Ĉi tio estas tiu sama demando pri bonfido, kiun mi jam respondis. Kiam la friponeco estos pruvita, tiam mi ĝin fordonos al via arbitro; se vi montros efektive konstatitajn atestojn pri artifikado, ĉarlatanismo, ekspluatado aŭ konfidotrompo, tiam mi ilin forlasos al via skurĝado, antaŭe deklarante, ke mi ilin ne defendos, ĉar la serioza Spiritismo ilin la unua repuŝas, kaj ke montri la trouzojn estas kunhelpi por ilin antaŭforigi kaj servi al ĝi.

Sed ĝeneraligi tiujn akuzojn, priĵeti grandan nombron da respektindaj homoj per la riproĉo, kiun meritas iaj kelke da individuoj, tio estas alispeca trouzo, nome kalumnio.

Se, kiel vi diras, la tabloj estas alpreparataj, estus do necesa ia tre sprita mekanismo, por ke ili nasku tiel diversajn movojn kaj bruojn. Kiel do oni ankoraŭ ne konas la nomon de la lerta fabrikanto de tiaj tabloj?

Li certe estus famega, ĉar tiaj aparatoj troviĝas en la kvin partoj de la mondo. Oni devas ja konsenti ankaŭ, ke lia mekanismo estas tre subtila, ĉar ĝi povas alĝustiĝi al ĉia ajn tablo, lasante nenian videblan postesignon.

Kiel klarigi, ke de post Tertuliano, kiu, ankaŭ li, parolis pri la turniĝantaj kaj parolantaj tabloj, ĝis hodiaŭ neniu povis vidi nek priskribi tian mekanismon?

V. – Jen kio vin erarigas. Fama kirurgo trovis, ke certaj homoj povas, per kuntiriĝo de iu muskolo de la kruro, aŭdigi brueton similan al tiu, kiun vi atribuas al la tablo; el tio li konkludis, ke viaj mediumoj sin amuzas pri via kredemeco.

A. K. – Se do tio estas krako de muskolo, tiam ĝi ne estas brueto el alpreparita tablo; kaj ĉar ĉiu klarigas tiun supozatan friponaĵon laŭ sia aparta maniero, tio plej evidente pruvas, ke nek unuj nek aliaj konas la veran kaŭzon.

Mi respektas la sciojn de tiu klera kirurgo, nur leviĝas iaj malfacilaĵoj ĉe la aplikado de tiu fakto, kiun li citas, al la parolantaj tabloj. La unua estas tio, ke estas strange, ke tiu kapablo, ĝis hodiaŭ escepta kaj rigardata kiel patologia okazo, subite fariĝis tiel ordinara; la dua, ke oni ja devas havi fortegan deziron mistifiki, por krakigi sian muskolon en la daŭro de tutaj du aŭ tri horoj, dum tio alportas nur laciĝon kaj doloron; la tria, ke mi ne tute klare vidas, kiel al tiu muskolo respondas la pordoj kaj la muroj, kie aŭdiĝas la frapoj; la kvara, fine, ke tiu krakanta muskolo devas havi ja mirindan kapablon, por movigi tre pezan tablon, ĝin levi, malfermi, fermi, teni ŝvebanta sen apogo kaj fine ĝin rompi ĉe la falo. Neniu ja suspektus, ke tiu muskolo havas tian grandan povon. (Revue Spirite, Junio 1859, pĝ. 141: Le muscle craqueur.)

Ĉu tiu fama kirurgo, pri kiu vi parolas, studis tiun fenomenon, la tiptologion, ĉe la homoj, kiuj ĝin okazigas?

Ne; li konstatis ĉe iuj individuoj, kiuj neniam antaŭe sin okupis pri frapantaj tabloj, ian anormalan fiziologian efikon, iel analogan al tiu, fariĝanta ĉe la tabloj, kaj sen plua ekzameno konkludis, laŭ la tuta aŭtoritateco de sia klereco, ke ĉiuj, kiuj kunhelpas por la parolado de la tabloj, devas esti kapablaj krakigi sian peronean muskolon kaj estas simplaj trompantoj, ĉu ili estas princoj aŭ metiistoj, ĉu ili postulas monon aŭ ne.

Ĉu li almenaŭ studis la tiptologion en ĉiuj ĝiaj aspektoj?

Ĉu li vidis, ĉu per tiu krakado de muskolo oni povas okazigi ĉiujn tiptologiajn efikojn? Ne, ĉar alie li konvinkiĝus pri la nesufiĉeco de sia supozo, kio ne detenis lin proklami sian eltrovon en la Instituto de Francujo mem. Jen grava juĝo, serioze kompromitanta scienculon!

Kio el ĝi restas hodiaŭ? Mi konfesas, ke, se mi devus submeti min al kirurgia operacio, mi tre hezitus konfidi min al tiu kuracisto, ĉar mi timus, ke li juĝus mian malsanon malpli sagace.

Ĉar tiu juĝo estas unu el la aŭtoritataj argumentoj, sur kiuj vi laŭŝajne devas apogi vin, por ataki Spiritismon, tio min tute trankviligas pri la forto de la ceteraj argumentoj, kies valoron vi uzos, se vi ilin ne ĉerpos el pli fidindaj fontoj.

V. – Vi tamen vidas, ke la modo pri la turniĝantaj tabloj jam pasis; dum certa tempo ili furoris, sed hodiaŭ neniu plu sin okupas pri ili. Kial tio okazas, se la afero estas io serioza?

A. K. – Tial, ĉar el la turniĝantaj tabloj venis afero ankoraŭ pli serioza; venis tuta scienco, tuta filozofia doktrino, ja alie interesantaj la meditemajn homojn.

Kiam ĉi tiuj konstatis ke ili jam nenion pli lernos, vidante turniĝi tablojn, tiam ili ne plu interesiĝis pri tio.

Por la frivoluloj, kiuj nenion funde esploris, tiu estis tempopasigilo, amuzaĵo, kiun ili forlasis, kiam ili tediĝis de ĝi; tiaj homoj estas nuloj en la scienca sfero. La fazo de scivolo vivis sian tempon: sekvis ĝin tiu de observado. Spiritismo tiam eniris en la rondon de la seriozaj homoj, kiuj pri ĝi ne amuziĝas, sed per ĝi sin instruas. Tial la homoj, kiuj rigardas ĝin kiel aferon gravan, ne volonte submetiĝas al eksperimento pro scivolo, des malpli por kontentigi iun, kiu portus malamikajn pensojn; ne amuzante sin mem, ili tial ne penas amuzi la aliajn: mi apartenas al ĉi tiu nomb ro.

V. – Tamen nur eksperimentoj povas konvinki, eĉ tiam, se en la komenco oni celas kontentigi la scivolon.

Se vi eksperimentas nur inter jam konvinkitaj homoj, permesu, ke mi diru, vi do predikas al konvertitoj.

A. K. – Malsamaj aferoj estas konvinkiteco kaj preteco konvinkiĝi; mi parolas al la homoj kun tia preteco, ne al tiuj, kiuj pensas, ke ili humiligas sian prudenton, venante aŭskulti tion, kion ili nomas fantazia ĵoj. Pri tiuj mi tute ne zorgas. Tiuj, kiuj manifestas sian sinceran deziron instruiĝi, ĝin la plej bone pruvas montrante persistemon; oni ilin ekkonas laŭ aliaj signoj, ol la deziro ĉeesti unu aŭ du eksperimentojn: tiuj volas labori serioze.

Konvinkitecon oni akiras al si nur kun la tempo, per serio da observoj, farataj kun tute aparta zorgo.

La spiritismaj fenomenoj esence diferencas de tiuj en la ekzataj sciencoj: ili ne okazas laŭ la plaĉo de la homo, oni devas ilin kapti ĉe la momento mem; nur multe kaj longe observante oni rimarkas grandegan nombron da pruvoj, kiuj pretervidiĝas ĉe la unua rigardo, precipe tiam, kiam oni ne plene scias la kondiĉojn, en kiuj ili povas troviĝi, kaj des pli tiam, kiam oni tenas jam prete malfavoran juĝon pri tiuj fenomenoj. Por diligenta kaj konsiderema observanto la pruvoj abundas: por li unu vorto, unu fakto ŝajne sensignifa povas esti ia lumstrio, ia konfirmo; por supraĵema kaj unuminuta observanto, por la simpla scivolulo, ili estas nulaj; jen kial mi ne volontas fari eksperimentojn sen ia probabla rezultato.

V. – Nu, ĉion konsiderante, ĉio devas ja havi ian komencon. Kiel la novico, kiu estas nulo, kiu nenion vidis, sed kiu volas instruiĝi, povas tion fari, se vi ne havigas al li la rimedojn por ĝi?

A. K. – Mi strekas netan linion inter la nekredemulo pro nescio, kaj la nekredemulo pro partieco; kiam mi vidas ĉe iu favoran humoron, neniom kostas al mi instrui lin, sed de iuj homoj la deziro instruiĝi estas simpla ŝajnaĵo: kun tiuj oni perdas sian tempon, ĉar, se ili ne tuj trovas tion, kion ili ŝajnas serĉi kaj kio eble malplaĉus al ili, se ĝi al ili montriĝus, la malmulto, kiun ili vidas estas nesufiĉa, por disbati iliajn antaŭjuĝojn; tion ili misjuĝas kaj faras mokataĵo, kaj tial estas senutile montri al ili tiajn aferojn.

Al iu deziranta instruiĝi, mi diras: "Oni ne povas fari kurson de eksperimenta Spiritismo tiel same, kiel kurson de Fiziko aŭ Ĥemio, ĉar oni ne kapablas laŭplaĉe okazigi spiritismajn fenomenojn kaj la inteligentoj, agantoj de tiuj fenomenoj, ofte fiaskigas ĉiujn niajn antaŭvidojn.

Prezentante nenian intersekvon, nenian necesan interligon, tiuj, kiujn vi okaze povus vidi, estus por vi nemulte kompreneblaj. Unue instruiĝu per la teorio; legu kaj primeditu la verkojn pri tiu scienco: tie vi lernos ĝiajn principojn, vi trovos la priskribon de ĉiuj fenomenoj, vi komprenos ilian eblecon per la klarigo, pri ili donata, kaj la raporto de multego da spontaneaj faktoj, kiujn vi pretervole ĉeestis kaj kiuj revenos en vian memoron; vi plene informiĝos pri ĉiaj malfacilaĵoj, kiuj povas stariĝi, kaj tiel vi formos al vi ian unuan moralan konvinkon. Kiam do prezentiĝos la okazo vidi aŭ eksperimenti persone, vi komprenos la aferojn, kia ajn la ordo, en kiu sin prezentos la faktoj, ĉar nenio por vi estos stranga."

Jen, sinjoro, kion mi konsilas al ĉiu, kiu diras, ke li volas instruiĝi; laŭ lia respondo estas facile vidi, ĉu ĉe li ekzistas io alia ol scivolo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.