La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Komunikiĝoj kun la nevidebla mondo

22. Post la akcepto de la ekzisto, la postvivo kaj la individueco de la animo, Spiritismo simpliĝas je unu sola ĉefa demando: Ĉu la komunikiĝoj inter la animoj kaj la vivantoj estas eblaj? Jes, kaj tiu ebleco estas rezultato de spertado. Starigitaj kiel fakto la rilatoj inter la mondoj videbla kaj nevidebla, kaj konataj la naturo, la kaŭzo kaj la maniero de tiuj interrilatoj, nova kampo malfermiĝis al la observado kaj estas akirita la ŝlosilo por tuta amaso da problemoj; ĝi estas samtempe potenca moraliga elemento dank’al la malapero de ĉiu dubo pri la estonteco.

23. Kio ĵetas en la penson de multaj homoj la dubon pri la ebleco de la komunikaĵoj el la transtombo, tio estas la falsa ideo, kiun ili havas, pri la stato de la animo post la morto. Oni ordinare imagas ĝin kvazaŭ ia blovo, ia fumaĵo, io nedifinita, kiun la penso ne klare kaptas, kiu elvaporiĝas kaj foriras oni ne scias kien, sed tiel malproksimen, ke oni apenaŭ povas kompreni, ke ĝi kapablus reveni sur la Teron. Kontraŭe, se oni konsideras ĝin en ĝia unueco kun fluideca, duonmateria korpo, kun kiu ĝi formas konkretan kaj individuan estulon, tiam ĝiaj rilatoj kun la vivantoj havas nenion kontraŭan al la racio.

24. Ĉar la mondo videbla vivas en la medio de la nevidebla mondo, kun kiu ĝi estas en konstanta kontakto, tiuj du mondoj reagas unu sur la duan. De kiam ekzistas homoj, ekzistas Spiritoj, kaj se ĉi tiuj havas la povon manifestiĝi, ili ĉi tion faris en ĉiuj epokoj kaj ĉe ĉiuj popoloj. Tamen en la lastaj tempoj la manifestiĝoj atingis grandan elvolviĝon kaj akiris pli fortan karakteron de aŭtentikeco, ĉar estis en la plano de Dio finigi la kanceron de nekredemo kaj de materialismo per evidentaj pruvoj, permesante al tiuj, kiuj forlasis la Teron, reveni por atesti sian ekziston, kaj malkaŝi al ni sian feliĉan aŭ malfeliĉan situacion.

25. La rilatoj inter la mondo videbla kaj la nevidebla povas esti kaŝitaj aŭ evidentaj, spontaneaj aŭ instigataj.

La Spiritoj agas sur la homojn kaŝite per la pensoj, kiujn ili sugestias kaj per iuj influoj; aŭ en maniero evidenta per efikoj percepteblaj por la sensoj.

La spontaneaj manifestiĝoj efektiviĝas neatendite kaj senprepare; ofte ili okazas ĉe la personoj plej fremdaj al la spiritismaj ideoj kaj kiuj, pro tio, ne povas ilin kompreni kaj tial ilin atribuas al supernaturaj kaŭzoj.

Tiuj instigataj efektiviĝas pere de iuj personoj naturdotitaj de specialaj kapabloj al kiuj oni donas la nomon de mediumoj.

26. La Spiritoj povas manifestiĝi en diversaj manieroj: per vidado, aŭdado, tuŝado, bruoj, movado de objektoj, skribado, desegnado, muziko k. a.

27. Kelkafoje la Spiritoj manifestiĝas spontanee per bruoj kaj per batataj frapoj; ofte tio estas rimedo por sciigi sian aleston kaj voki atenton pri si, same kiel unu persono frapas por averti, ke tie estas iu. Iuj ne limiĝas al moderaj bruoj, sed faras bruegon similan al tiu de rompata vazaro, de pordoj, kiuj malfermiĝas kaj fermiĝas, aŭ de mebloj, kiujn oni renversas, iuj faras veran perturbon kaj efektivajn detruojn. (Revue Spirite, 1858: La frapanta Spirito el Bergzabern, p. 125, 153, 184. – La Sama, 1860: La panisto de Dieppe, p. 76. – La sama. La fabrikanto de Sankta Petersburgo, p. 115. – La Sama. La ĉifonisto de Strato de Noyers, p. 236).

28. Kvankam nevidebla por ni en sia normala stato, la perispirito estas ia etereca materio. La Spirito povas, en certaj okazoj, submetigi ĝin al ia molekula ŝanĝado, kiu faras ĝin videbla kaj eĉ tuŝebla; tiele efektiviĝas la aperoj. Tiu fenomeno ne estas pli eksterordinara ol tiu de la vaporo, kiu estas nevidebla kiam ĝi estas tre maldensigita, sed fariĝas videbla, kiam ĝi estas densigita.

La Spiritoj, kiuj montriĝas videblaj, prezentiĝas preskaŭ ĉiam sub la sama aspekto, kiun ili havis dum la vivo, kaj kiu rekonigas ilin.

29. La vidado konstanta kaj ĝenerala de la Spiritoj estas tre malofta, sed la okazaj aperoj estas pli oftaj, precipe en la momento de la morto. La liberiĝinta Spirito ŝajne rapidas por viziti siajn parencojn kaj amikojn, kvazaŭ por averti ilin, ke li ĵus forlasis la Teron, kaj por diri al ili, ke li tamen daŭre vivas. Ĉiu esploru siajn rememorojn kaj oni vidos kiom da aŭtentikaj okazoj de tiu speco, kiujn oni ne atentis, efektiviĝis ne nur en la nokto, dum la dormo, sed en plena tago kaj dum la plej vigla maldormo. Iam oni rigardadis tiujn faktojn kvazaŭ supernaturaj kaj mirindaj, kaj oni atribuadis ilin al magio kaj sorĉarto: hodiaŭ la nekredantoj rigardas ilin kiel imagaĵon; sed post kiam la spiritisma scienco donis al ni ilian ŝlosilon, oni scias kiel ili efektiviĝas kaj ili jam ne eliras el la ordo de la naturaj fenomenoj.

30. Per helpo de sia perispirito la Spirito agadis sur sian vivantan korpon; ĝi estas ankoraŭ per tiu sama fluido, ke li manifestiĝas kaj agadas sur inertan materion, produktas bruojn, movas tablojn kaj aliajn objektojn, kiujn ili levas, renversas aŭ transportas. Tiu fenomeno havas nenion surprizigan, se oni konsideras, ke inter ni la plej potencaj motoroj troviĝas en la maldensaj kaj eĉ nepeseblaj fluidoj, kiel la aero, la vaporo, la elektro.

Ĝi estas ankaŭ per helpo de sia perispirito, ke la Spirito igas la mediumojn skribi, desegni aŭ paroli. Ne havante mem tuŝeblan korpon por materie agi, kiam li volas manifestiĝi, la Spirito uzas la korpon de mediumo, kies organojn li prunteprenas kaj uzas kvazaŭ ili estus lia propra korpo; ĉi tion li faras per la fluideca emanaĵo, kiun li verŝas sur ĝin.

31. En la fenomeno konata per la nomo de tabloj movantaj aŭ parolantaj tabloj, per sama rimedo la Spirito agas sur la tablon aŭ por ĝin movi sen ia difinita signifo, aŭ por frapi batojn inteligentajn signante la literojn de la alfabeto por formi vortojn, en la fenomeno nomata tiptologio. La tablo tiam estas nur instrumento, kiun li utiligas, same kiel la krajono por skribi; li donas al ĝi momentan vivoforton per la fluido, kiun li enigas en ĝin, sed li neniel identiĝas kun la tablo. La personoj kiuj, en sia kortuŝiteco enbrakigas la tablon, kiam per ĝi manifestiĝas iu kara al ili, agas tre ridinde, ĉar tio estas same kiel se ili enbrakigus bastonon per kiu amiko frapus batojn. Tiuj personoj agas same kiel aliaj, kiuj alparolas la tablon kvazaŭ la Spirito estus enfermita en la ligno, aŭ se la ligno estus fariĝinta la Spirito.

Kiam la komunikiĝoj efektiviĝas per tiu rimedo, oni devas imagi la Spiriton, ne en la tablo, sed apud ĝi, tiel kiel li estus dum sia vivo, kaj tia, kian oni lin vidus en tiu momento, se li povus fariĝi videbla. La samo okazas ĉe la komunikaĵoj per la skribado; oni vidas la Spiriton apud la mediumo, gvidantan lian manon, aŭ transdirantan al li sian penson per iu fluideca fluo.

Kiam la tablo forlasas la teron kaj naĝas en la spaco sen ia apogilo, la Spirito ne levas ĝin per forto de la brako, sed li envolvas kaj penetrigas ĝin per ia speco de fluideca atmosfero, kiu nuligas la gravitoforton, kiel la aero faras ĉe la balonoj kaj la kajtoj. La fluido ĝin penetrinta donas al ĝi dum momento pli grandan specifan malpezecon. Kiam ĝi estas sur la tero, ĝi estas en stato analoga al tiu de pneŭmatika kloŝo sub kiu oni faras la vakuon. Ĉi tiuj estas nur komparoj por montri la analogion de la efikoj kaj ne absoluta simileco de la kaŭzoj.

Kiam la tablo persekutas iun, ne la Spirito kuras post li; tiu povas resti trankvile sur la sama loko, sed li donas al ĝi impulson per iu fluideca fluo, per kies helpo li movas ĝin laŭ sia volo.

Kiam batoj estas aŭdataj en la tablo aŭ en alia loko, ne la Spirito frapas ĝin per sia mano aŭ per iu objekto; li sendas sur la lokon de kiu venas la bruo ĵetaĵon de fluido, kiu faras la efekton de elektra bato. Li modifas la bruon kiel oni povas modifi la sonojn produktatajn en la aero.

Post tio dirita, oni komprenas, ke ne estas pli malfacile por la Spirito levi iun personon ol levi tablon, transporti objekton de unu loko en alian aŭ ĝin ien ĵeti; tiuj fenomenoj produktiĝas laŭ la sama leĝo.

32. Per tiuj malmultaj vortoj oni povas vidi, ke la spiritismaj manifestiĝoj, de iu ajn karaktero, enhavas nenion supernaturan, aŭ miraklan. Tiuj estas fenomenoj, kiuj okazas laŭ la leĝo reganta la interrilatojn de la mondo videbla kun la mondo nevidebla, leĝo tiel natura kiel tiuj de elektro, de gravitado k. a. Spiritismo estas la scienco, konatiganta al ni tiun leĝon, kiel meĥaniko konatigas al ni la leĝon de la movado, la optiko, tiun de la lumo. La spiritaj manifestiĝoj apartenas al la naturo kaj okazis en ĉiuj epokoj; konata la leĝo, kiu ilin regas, ni havas klarigon pri tuta amaso da problemoj, antaŭe rigardataj kiel nesolveblaj; ĝi estas ŝlosilo por multo da fenomenoj ekspluatataj kaj pligrandigataj de la superstiĉo.

33. Tute formetita la miraklo, nenio en tiuj fenomenoj kontraŭas al racio, ĉar tiuj fenomenoj samrangiĝas kun la aliaj naturaj fenomenoj. Dum la tempo de malklereco, oni konsideris supernaturaj ĉiujn efikojn, kies kaŭzon oni ne konis. La eltrovaĵoj de la scienco iom post iom mallarĝigis la cirklon de la miraklo; la ekkono de tiu nova leĝo ĝin reduktas al nenio. Kiuj akuzas Spiritismon revivigi la mirindaĵon, tiuj pruvas per la akuzado mem, ke ili parolas pri afero, kiun ili tute ne konas.

34. La manifestiĝoj de la Spiritoj estas de du naturoj: la fizikaj efikoj kaj la inteligentaj komunikaĵoj. La unuaj estas la materiaj kaj evidentaj fenomenoj, tiaj kiel movoj, bruoj, transporto de objektoj, k. t. p.; la aliaj konsistas el regula interŝanĝado de pensoj pere de signoj, de la parolo kaj ĉefe de la skribado.*


* Cent jaroj post la momento kiam Allan Kardec, skribis tiujn vortojn, ni povas informi la leganton, ke en Brazilo jam formiĝis tuta biblioteko da majstroverkoj en prozo kaj verso ricevitaj de el Superaj Spiritoj, prozistoj kaj poetoj, inter kiuj aperas centoj da vere eminentaj verkistoj per la mediumoj Francisco Cândido Xavier, F. Waldomiro Lorenz, Dolores Bacelar, Yvonne do Amaral Pereira, Waldo Vieira, Divaldo Franco, k. a. Tiu biblioteko kreskas kun ĉiu tago.

– La Tradukinto.


35. La komunikaĵoj de la Spiritoj povas esti bonaj aŭ malbonaj, veraj aŭ mensogaj, profundaj aŭ supraĵecaj, laŭ la grado de la komunikiĝantaj Spiritoj. Kiuj montras saĝecon kaj klerecon, tiuj estas altrangaj jam progresintaj Spiritoj; malklerecon kaj malbonajn kvalitojn montras Spiritoj postrestintaj, sed ĉi tiuj ankaŭ progresas kun la tempo. La Spiritoj povas respondi nur pri tio, kion ili scias, laŭ sia progreso, kaj, cetere, pri tio al ili permesita, ĉar estas aferoj, kiujn ili ne povas malkaŝi, tial, ke al la homoj ne estas ankoraŭ permesite ĉion scii.

36. El la malsameco de la kvalitoj kaj kapabloj de la Spiritoj rezultas, ke ne sufiĉas sin adresi al iu ajn Spirito por ricevi korektan respondon al ĉiu demando, ĉar pri multaj aferoj ili povas doni nur sian personan opinion, kiu povas esti ĝusta aŭ erara. Se li estas saĝa, li konfesas sian nescion pri tio, kion li ne konas; se li estas facilanima aŭ mensogema, li respondas pri ĉio ne zorgante pri la vero; se li estas fiera, li donas sian ideon kiel absolutan veron. Tial Johano la Evangeliisto diris: "Ne kredu al ĉiu Spirito, sed provu, ĉu la Spiritoj estas de Dio." La sperto pruvas la saĝecon de tiu konsilo. Estus do malprudento kaj facilanimeco akcepti sen kontrolo ĉion, kio venas de la Spiritoj. Estas nepre necese konscii pri la kvalitoj de tiuj, kun kiuj ni estas en rilatoj (La Libro de la Mediumoj, n-ro 267).

37. Oni ekkonas la kvaliton de la Spiritoj laŭ ilia lingvo; tiu de la bonaj kaj vere superaj Spiritoj estas ĉiam nobla, digna, logika, sen kontraŭdiroj; ĝi estas plena de saĝeco, de bonvolemo, de modesteco kaj de la plej pura moralo; ĝi estas konciza kaj ne havas vortojn senutilajn. Ĉe la Spiritoj malsuperaj, malkleraj aŭ fieraj, la malpleneco estas preskaŭ ĉiam kompensata per la abundeco de la vortoj. Ĉiu penso evidente falsa, ĉiu maksimo kontraŭa al perfekta moralo, ĉiu konsilo ridinda, ĉiu esprimo maldelikata, banala aŭ simple frivola, fine ĉiu signo de malbonvolemo, de aroganteco, de orgojlo estas nediskuteblaj signoj de malsupereco ĉe la Spirito.

38. La malsuperaj Spiritoj estas pli aŭ malpli malkleraj; ilia morala horizonto esta limita; ilia sagaceco estas malvasta; ili havas pri la aferoj ideon ofte eraran kaj malkompletan; cetere ili estas ankoraŭ sub la regado de la surteraj antaŭjuĝoj, kiujn ili kelkafoje prenas kial veraĵojn; tial ili estas nekapablaj solvi plurajn problemojn.

Ili povas konduki nin en eraron, volonte aŭ nevolonte, pri tio, kion ili mem ne komprenas.

39. La malsuperaj Spiritoj ne estas ĉiuj esence malbonaj; unuj estas nur malkleraj kaj ventkapaj; aliaj estas ŝercemaj, spritaj, amuzemaj kaj scias uzi trafan kaj mordantan mokon. Flanke de tiuj, oni trovas en la mondo de la Spiritoj, same kiel sur la Tero, ĉiujn specojn de perverseco kaj ĉiujn gradojn da intelekta kaj morala supereco.

40. La Superaj Spiritoj okupiĝas nur pri inteligentaj komunikaĵoj celantaj nian instruadon; la fizikaj aŭ pure materialaj manifestiĝoj estas pli speciale okupoj de malsuperaj Spiritoj, vulgare nomataj frapantaj Spiritoj, same kiel ĉe ni la montro de forto apartenas al ĵonglistoj, ne al scienculoj.

41. La komunikiĝoj kun la Spiritoj devas fariĝi ĉiam kun trankvileco kaj enmemiĝo; oni ne forgesu, ke la Spiritoj estas la animoj de la homoj, kaj ne estus prave fari el ili ludilon aŭ ŝercon. Se oni havas respekton por la mortinta restaĵo, oni devas pli ankoraŭ respekti la Spiriton. La ventkapaj aŭ frivolaj kunvenoj ne plenumas do sian devon, kaj tiuj, kiuj tiajn faras, devus ja pensi, ke ili ankaŭ baldaŭ eniros en la mondon de la Spiritoj kaj ne vidus plezuro la homojn trakti ilin kun tiel malmulte da respekto.

42. Alia egale konsiderinda punkto estas la libereco de la Spiritoj; ili komunikiĝas kiam ili volas, kun kiu konvenas al ili, kaj ankaŭ kiam ili povas, ĉar ili havas siajn okupojn. Ili ne estas sub la ordonoj aŭ kaprico de iu ajn, kaj neniu povas ilin venigi kontraŭ ilia volo aŭ ilin dirigi ion, pri kio ili volas silenti; sekve neniu povas aserti, ke iu difinita Spirito venos al lia voko, aŭ respondos al tia aŭ alia demando. Diri la kontraŭon estus pruvo de absoluta nescio pri la plej elementaj principoj de Spiritismo; nur ĉarlatanismo havas neelĉerpeblajn fontojn.

43. La Spiritoj estas altirataj de la simpatio, de la simileco de gustoj kaj karakteroj, de la intenco, deziranta ilian aleston. La superaj Spiritoj ne venas al banalaj kunvenoj, same kiel scienculo de la Tero ne vizitas kunvenojn de ventkapaj junuloj. La komuna saĝo mem diras, ke ne povas esti alimaniere; aŭ, se superaj Spiritoj iam venas al tiaj kunsidoj, ĝi estas por doni saĝan konsilon, korekti malvirtojn, klopodi rekonduki la homojn sur la bonan vojon; se ili ne estas aŭskultataj, ili foriras.

Tute falsa estus la ideo, ke seriozaj Spiritoj povus kompleze respondi al frivolaĵoj, al senutilaj demandoj, kiuj montras nek sindonemon nek respekton al ili, nek efektivan deziron instrui sin, kaj ankaŭ malpli, ke tiaj Spiritoj povus enŝoviĝi en spektaklon por amuzado de scivolemuloj.

Ili tion ne faris dum la vivo, kaj ne povas ĝin fari post sia morto.

44. La frivoleco de la kunvenoj donas kiel rezultaton la altiron de malseriozaj Spiritoj, kiuj ne perdas okazojn trompi kaj mistifiki. Pro la sama motivo, ke la gravaj kaj seriozaj homoj ne iras al kunvenoj de ventkapuloj, la seriozaj Spiritoj iras nur al seriozaj kunsidoj, kies celo estas instrui kaj ne kontentigi scivolecon; en tiaj kunvenoj plaĉas al la superaj Spiritoj doni siajn instruojn.

45. El tio antaŭdirita rezultas, ke ĉiu spiritista kunveno, por esti utila, kiel unua kondiĉo devas esti serioza kaj enmemiĝa; ke ĉio tie devas efektiviĝi respekteme, religieme kaj kun digneco, se oni volas ricevi la konstantan helpon de la bonaj Spiritoj. Oni ne forgesu, ke se tiuj samaj Spiritoj tie prezentiĝus dum sia vivo, oni havus por ili respekton, kiun ili multe pli ankoraŭ meritas post sia morto.

46. Vane oni pretekstas, ke certaj eksperimentoj kuriozaj, frivolaj kaj amuzaj estas utilaj por konvinki la nekredantojn: oni atingas tute kontraŭan rezultaton.

La nekredanto, jam inklina mokridi la plej sanktajn kredojn, ne povas vidi ion seriozan en tio farita kiel amuza ĵo; li ne povas respekti tion, kio ne estas prezentata al li en respektinda maniero; tial li portas ĉiam malbonan impreson de la banalaj, malseriozaj kunvenoj, kaj pri tiuj en kiuj ne regas ordo, seriozeco kaj enmemiĝo.

Kio super ĉio povas konvinki lin, tio estas la pruvo de alesto de estuloj, kies memoro estas al li kara; ĝi estas antaŭ iliaj paroloj gravaj kaj solenaj, antaŭ intimaj malkaŝoj, ke oni vidas lin kortuŝiĝi kaj paliĝi. Sed ĝuste tial, ke li havas pli da estimo, da respekto, da sindonemo al la persono, kies animo sin prezentas al li, lin ŝokas, skandaligas ĝia veno en kunsido malrespektema, inter dancantaj tabloj kaj mokoj de frivolaj Spiritoj; kvankam li estas tute nekredanta, lia konscienco malakceptas tian kunfandiĝon de tio serioza kaj de tio frivola, de io religia kaj de io profana, tial li taksas ĉion kiel ĵonglaĵon, kaj ofte eliras malpli konvinkita ol li eniris.

La kunvenoj de tiu speco faras ĉiam pli da malbono ol da bono, ĉar ili malproksimigas de la doktrino pli da personoj ol ili tien gvidas, ne konsiderante, ke ili prezentas Spiritismon al la kritiko de la atakantoj, kiuj tie trovas pravajn motivojn por mokado.

47. Malprave oni kondamnas la fizikajn manifestiĝojn; se ili ne gravas por la filozofia instruado, ili havas sian utilecon kiel fenomenoj, ĉar ili estas la alfabeto de tiu scienco, al kiu ili donis ŝlosilon. Kvankam malpli necesaj hodiaŭ, ili ankoraŭ helpas por la konvinko de iuj personoj. Sed ili neniel ekskludas ordon kaj bonan konduton en la kunvenoj por eksperimentado; se ili estus ĉiam kondukataj en pli konvena maniero, ili pli facile konvinkus kaj produktus, el ĉiuj vidpunktoj, multe pli bonajn rezultatojn.

48. Certaj personoj havas ideon tute malpravan pri la elvokoj; iuj kredas, ke la elvokoj venigas el la tombo la mortintojn en funebra aparato. La malmulto de ni dirita pri tiu temo devas dispeli tiun eraron. Nur en romanoj, en fantaziaj rakontoj pri reaperantoj kaj en la teatro oni vidas la mortintojn senkarnaj, elirantaj el siaj tomboj, envolvitajn en littukoj, kaj klakigantajn siajn ostojn. Spiritismo neniam faras miraklojn, ĝi ne faris ankaŭ tiun; ĝi neniam revivigis mortintan korpon; kiam la korpo estas en la fosaĵo, ĝi estas tie tute definitive; sed la spirita estulo, fluideca, inteligenta ne estas tien metita kun sia maldelikata envolvaĵo; li apartiĝis de ĝi en la momento de la morto, kaj kiam la disiĝo estas farita, li jam havas nenion komunan kun ĝi.

49. Al la malbonvola kritiko plaĉis prezenti la spiritajn komunikaĵojn envolvitaj en ridindaj kaj superstiĉaj praktikoj de magio kaj nekromancio. Se la homoj, kiuj parolas pri Spiritismo ne konante ĝin, penus studi tion, pri kio ili volas paroli, ili ŝparus al si multajn imagadon kaj asertojn, kiuj taŭgis nur por pruvi iliajn nescion kaj malbonan volon. Por informo al personoj fremdaj al tiu scienco, ni diros, ke por komunikiĝi kun la Spiritoj, ne estos tagoj, nek horoj, nek lokoj pli favoraj ol aliaj; ke por ilin elvoki ne estas necesaj formuloj, nek vortoj sakramentaj aŭ kabalaj; ke oni bezonas nenian preparon aŭ inicadon; ke la uzado de ĉiu signo aŭ materia objekto por ilin altiri aŭ forigi estas senefika, kaj ke la penso sufiĉas; fine, ke la mediumoj ricevas iliajn komunikaĵojn tiel simple kaj nature kiel se ili estus diktataj de vivanta homo, ne elirantaj el sia normala stato. Nur ĉarlataneco povus afekti strangajn manierojn kaj aldoni ridindajn akcesoraĵojn. La vokon al la Spiritoj oni faras en nomo de Dio; kun respekto kaj enmemiĝo; nur ĉi tio estas rekomendita al seriozaj homoj, kiuj volas interrilatiĝi kun seriozaj Spiritoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.