La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
V. – Antaŭ ol sin doni al grandampleksa studado, iuj homoj dezirus esti certaj, ke ili ne perdos sian tempon, kaj tiun certecon havigus al ili iu decidiga fakto, ricevita eĉ interŝanĝe kontraŭ mono.
A. K. – Kiu ne volas doni al si la penon studi, tiu portas prefere scivolon, ol efektivan soifon instruiĝi; nu, la Spiritoj, same kiel mi mem, ne ŝatas la scivolulojn.
Cetere la profitamo estas al ili aparte antipatia kaj ili submetiĝas al nenio, kio taŭgas por ĝin kontentigi; oni devus fari pri la Spiritoj tre eraran ideon, por pensi, ke Superaj Spiritoj, kiel ekzemple Fénelon, Bossuet, Pascal, Sankta Aŭgusteno, sin metas al la dispono de ĉiu ajn po tia monsumo hore. Ne, sinjoro; la komunikiĝado kun la transtombo estas io treege serioza kaj postulas tro da respekto, ke ĝi taŭgus por parada elmontrado.
Cetere ni scias, ke la spiritismaj fenomenoj ne okazas tiel, kiel turniĝas la radoj de iu meĥanismo, ĉar ili ja dependas de la volo de la Spiritoj; eĉ se mediumo, neniu povas garantii, ke li ilin okazigos en iu difinita momento. Se la nekredemuloj inklinas suspekti la honestecon de la mediumoj ĝenerale, tio estus multe pli danĝera, se la mediumojn stimulus ia intereso: oni ja prave povus suspekti pagatan mediumon, ke li mem agas, se la Spirito mem ne agus, ĉar li ja antaŭ ĉio devus gajni sian monon. Krom tio ke neprofitamo absoluta estas la plej bona garantio pri sincereco, naŭzus la prudenton venigi pro mono la Spiritojn de homoj por ni karaj, ĉe la supozo ke ili tion konsentus, kio estas plej duba; ĉiaokaze tio estus Spiritoj malaltklasaj, malmulte skrupulaj pri la rimedoj kaj meritantaj nenian konfidon, kaj eĉ tiuj ofte faras al si la malican plezuron fiaskigi la aranĝojn kaj kalkulojn de sia entreprenisto.
La naturo de la mediumeco kontraŭas do al tio, ke ĝi fariĝu ia profesio, ĉar ĝi dependas de iu volo fremda al la mediumo, kaj povas ekmanki al li en tiu momento, kiam li ĝin bezonus, escepte se li ĝin anstataŭigas per ia artifiko. Sed, eĉ ĉe absoluta bonfido, ĉar la fenomenojn oni ne ricevas laŭplaĉe, tial estus efiko de hazardo, se en iu pagata seanco okazus ĝuste tio, kion oni dezirus vidi, por konvinkiĝi. Eĉ se vi donos al mediumo cent mil frankojn, vi ne igus lin ricevi de la Spiritoj tion, kion ili ne volas fari; tiu logilo, kiu falsus la intencon kaj ĝin aliigus en iun perfortan profitavidecon, eĉ, kontraŭe, estus motivo, por ke li fiasku. Se oni estas profunde konvinkita pri ĉi tiu veraĵo, ke la korinklino kaj la simpatio estas la plej potencaj motoroj, por altiri la Spiritojn, oni komprenos, ke oni ilin ne povas venigi, celante uzi ilin, por gajni monon.
Kiu do bezonas faktojn por konvinkiĝi, tiu devas elmontri al la Spiritoj sian bonvolon per serioza kaj pacienca observado, se li volas esti helpata; sed, se vero estas, ke la fido ne estas io trudebla, ne malpli vere estas, ke ĝi ne estas aĉetebla.
V. – Mi komprenas ĉi tiun rezonadon el la morala vidpunkto, tamen ĉu ne estas juste, ke kiu oferas sian tempon al la afero, tiu ricevus ian kompenson, se tio malhelpas lin labori por vivi?
A. K. – Unue: ĉu li tion faras por la intereso de la afero aŭ por sia propra? Se li forlasis sian oficon, tiel estas, ĉar li ne estis kontenta de ĝi kaj esperis pli multe gajni aŭ malpli peni en la nova metio. Nenia sinforgeso estas oferi sian tempon, se tio celas ĉerpi el ĝi ian profiton. Tio estas tute sama, kiel se oni dirus, ke la bakisto faras panon por la intereso de la homaro.
La mediumeco ne estas la sola vivgajnilo; sen ĝi oni ja devus alie perlabori sian vivon. La vere seriozaj kaj sindonemaj mediumoj, kiam ne sufiĉe bonstataj, serĉas vivrimedojn en sia ordinara laborado kaj ne forlasas sian oficon; ili dediĉas al la mediumeco nur la tempon, kiun ili povas al ĝi oferi sen malutilo por sia ofico; se ili deprenas tempon de siaj liberaj aŭ ripozaj horoj, tiam tio estas ja sinofero, por kiu ili estas dankindaj: oni ilin tial pli profunde estimas kaj respektas.
La multeco de mediumoj en la familioj cetere faras senutilaj la profesiajn mediumojn, eĉ supozante, ke ili prezentu ĉiujn dezirindajn garantiojn, kio estas tre malofta.
Se ne estus la senkreditiĝo, kiu ligiĝis al ĉi tiu speco de ekspluatado, senkreditiĝo pri kiu mi gratulas min, ke mi forte kunhelpis por ĝi, oni estus vidinta svarmi la komercemaĉajn mediumojn kaj la gazetojn kun paĝoj ŝmiritaj per iliaj reklamoj; nu, se unu povus esti lojala, cent ĉarlatanoj, misuzante realan aŭ ŝajnigitan kapablecon, farus la plej grandan malutilon al Spiritismo.
Oni do prenu kiel principon, ke ĉiuj, kiuj vidas en Spiritismo ion alian, ol ia elmontrado de kuriozaj fenomenoj, tiuj, kiuj komprenas kaj ŝatas la dignon, la estimon kaj la verajn interesojn de la Doktrino, malaprobas ĉian ekspluaton, sub kia ajn formo aŭ masko, kiun ĝi prezentus.
La seriozaj kaj sinceraj mediumoj – mi tiaj nomas la mediumojn, kiuj komprenas la sanktecon de la misio, kiun Dio al ili konfidis – evitas eĉ la ŝajnojn de ĉio, kio povus ĵeti sur ilin eĉ la plej malgrandan suspekton pri profitamo; la akuzon, ke ili iel ajn profitus el sia kapableco, ili rigardus kiel insulton.
Konsentu, sinjoro, kvankam vi estas nekredema, ke tia honesta mediumo impresus vin tute alie, ol se vi estus paginta monon, por vidi lin labori, aŭ eĉ se vi estus ricevinta senpagan enlason, se vi scius, ke tio kaŝas en si ian demandon pri mono. Konsentu, ke ĉe tia konduto, de iu instigata de vere religia sento, nur de la fido, sed ne de ia monavidemo, li pretervole trudus vian respekton, eĉ se li estas la plej maleminenta proleto, kaj inspirus al vi pli da konfido, ĉar vi havus nenian motivon, por suspekti lian lojalecon. Nu, sinjoro, vi trovos mil tiajn mediumojn kontraŭ unu ne tia, kaj tio estas unu el la kaŭzoj, kiuj forte kunhelpis por la fidindeco kaj disvatiĝo de la Doktrino, dum, se ĝi havus nur profitamajn perantojn, ĝi hodiaŭ ne enkalkulus eĉ la kvaronon de ĝiaj nunaj adeptoj.
Oni ja bone komprenas, ke profesiaj mediumoj estas treege malmultaj, almenaŭ en Franclando; ke, ankaŭ, tiaj ne ekzistas en la plimulto el la provincaj spiritistaj grupoj, kie la reputacio de dungatoj sufiĉus, por forigi ilin de ĉiuj seriozaj societoj, kaj kie ili neniom profitus el tia metio dank’al la senkreditigo, kies objekto ili estus, kaj la konkurado de la neprofitamaj mediumoj, kiuj troviĝas ĉie. Por anstataŭigi la al si mankantan kapablecon, aŭ pligrandigi sian klientaron, pseŭdo-mediumoj pluroficas, manipulante ludkartojn, ovoblankon, kafrekrementon k. a., por kontentigi ĉiajn gustojn, tiamaniere esperante, manke de la Spiritoj, enlogi homojn, kiuj ankoraŭ kredas tiajn malsaĝaĵojn. Se ili malutilus nur sin mem, ne tre malbone estus, sed iuj homoj, sen plua esplorado, intermiksas falsaĵon kaj realaĵon, kaj ankaŭ malicintenculoj profitas el tiu konfuzo por diri, ke ja en tio konsistas Spiritismo. Vi do vidas, sinjoro, ke ĉar la ekspluatado de la mediumeco kuntrenas misuzojn malutilajn al la Doktrino, tial la serioza Spiritismo ĝin prave malaprobas kaj forpuŝas kiel sian helpanton.
V. – Ĉio ĉi estas tre logika, mi konsentas, sed la neprofitamaj mediumoj ne estas sub la dispono de ĉiu ajn, kiu al ili venus, kaj oni ne povas permesi al si ilin ĝeni, dum oni ne farus al si skrupulon iri al tiu, kiu postulas pagon, ĉar oni ja scias, ke oni ne igas lin perdi sian tempon. Se ekzistus mediumoj publikaj, tio favorus al la homoj, kiuj volas konvinkiĝi.
A. K. – Sed, se la mediumoj publikaj, kiel vi ilin nomas, ne prezentas la deziratajn garantiojn, kion do ili povas utili por ies konvinko? La malbonaĵo, kiun vi montras, ne detruas tiujn multe pli gravajn, pri kiuj mi vaste parolis. Oni irus al ili prefere por amuziĝi aŭ por ilin konsulti pri la estonteco, ol por instruiĝi. Kiu serioze volas konvinkiĝi, tiu pli aŭ malpli frue ektrovos por tio la rimedojn, se en tio li uzas persistecon kaj bonvolon; sed, se li por tio ne estas preparita, li ne konvinkiĝas nur de tio, ke li ĉeestis unu seancon. Se el ĉi tiu li kunportos malfavoran impreson, li estos malpli konvinkita ĉe la eliro, ol ĉe la eniro, kaj eble malinklina daŭrigi la studon de iu afero, kie li vidis nenion seriozan: jen kion montras la sperto.
Sed ekster la morala flanko la progresoj de la spiritisma scienco, pli funde konigante al ni la kondiĉojn, en kiuj okazas la manifestiĝoj, prezentas al ni hodiaŭ iun materialan malfacilaĵon, kiun oni ne suspektis en la komenco: tiu malfacilaĵo estas la neceso, ke ekzistu afineco de fluidaĵoj de la elvokita Spirito kaj de la mediumo.
Mi flanken metas ĉian penson pri ruzaĵoj kaj artifikoj, kaj supozas la plej absolutan honestecon. Por ke iu profesia mediumo povu havigi al si la plenan konfidon de la personoj, kiuj venus por konsulti lin, estus necese, ke li posedu ĉiaman kaj universalan kapablon, t. e. ke li povu komunikiĝi facile kun ĉiu ajn Spirito kaj ĉe ĉiu difinita momento, por esti konstante al la dispono de la publiko, tiel same, kiel iu kuracisto, kaj plenumi ĉiajn elvokojn, pri kiuj oni lin petus; nu, jen kio ekzistas en nenia mediumo, ĉu inter tiuj neprofitamaj, ĉu inter la aliaj, kaj tio pro kaŭzoj, ne dependantaj de la volo de la Spirito, sed kiujn mi ne povas ĉi tie vaste pritrakti, ĉar mi ne faras al vi kurson pri Spiritismo. Mi diras nur, ke la afineco de fluidaĵoj, kiu estas la principo mem de la mediumaj kapabloj, estas ne ĝenerala, sed individua; ke ĝi povas ekzisti kiel fluo de la mediumo al tia Spirito kaj ne al tia alia; ke sen tiu afineco, kies nuancoj estas sennombraj, la komunikiĝoj estas nekompletaj, malveraj aŭ neeblaj; ke plej ofte la asimiliĝo de fluidaĵoj de la Spirito kun tiuj de la mediumo ekestas nur kun la tempo, kaj nur unu fojon el dek ĝi estas perfekta tuj ĉe la unua okazo. Kiel vi vidas, sinjoro, la mediumeco estas submetita al iel organaj leĝoj, al kiuj ĉiu mediumo estas subordigita; nu, oni ne povas nei, ke ĉi tio estas rifo por la profesia mediumeco, ĉar la ebleco kaj la ĝusteco de la komunikiĝoj fontas el kaŭzoj, dependantaj nek de la mediumo, nek de la Spirito. (Vd. tuj poste, Ĉap II, paragrafon pri la mediumoj.)
Se do ni malkonsentas la ekspluatadon de la mediumeco, tiel estas nek el kapricemo, nek el sistememo, sed tial, ĉar la principoj mem, kiuj kontrolas la interrilatojn kun la nevidebla mondo, kontraŭas la regulecon kaj precizecon necesajn al iu, kiu sin metas sub la disponon de la publiko kaj kiun la deziro kontentigi pagantan klientaron instigas al misuzado de sia kapableco.
El ĉi tio mi ja ne konkludas, ke ĉiuj profitamaj mediumoj estas ĉarlatanoj, sed mi diras, ke la allogo de la gajno kondukas al ĉarlatanismo kaj permesas, se ĝi ne pravigas, la suspekton pri friponeco. Kiu volas konvinkiĝi, tiu devas antaŭ ĉio serĉi al si sincerajn homojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.