La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Origino de la modernaj spiritismaj ideoj

V. – Unu afero, kiun mi dezirus scii, sinjoro, estas la deirpunkto de la modernaj spiritismaj ideoj: ĉu ili estas frukto de ia meminiciata malkaŝo de la Spiritoj aŭ la rezultato de ia antaŭiranta kredo je ilia ekzisto?

Vi ja komprenas la gravecon de ĉi tiu mia demando, ĉar, en ĉi tiu lasta okazo, oni povus supozi la partoprenon de la imagemo.

A. K. – Ĉi tiu demando, kiel vi diras, sinjoro, estas grava el tiu vidpunkto, kvankam estas malfacile akcepti – supozante, ke tiuj ideoj naskiĝis el ia antaŭa kredo –, ke la imagemo povis okazigi ĉiujn observitajn materiajn faktojn. Efektive, se Spiritismo estus bazita sur la antaŭa ideo pri la ekzisto de la Spiritoj, oni povus, kun iel verŝajna praveco, dubi la realecon de tiu ekzisto, ĉar ja, se iu kaŭzo estas ĥimero, la sekvoj devas mem esti ĥimeroj; sed ne tiel okazis.

Rimarku unue, ke tiu sinsekvo estus tute senlogika; la Spiritoj estas ne efiko, sed kaŭzo; vidante iun efikon, oni povas serĉi ĝian kaŭzon, sed ne nature estas imagi ian kaŭzon, antaŭ ol esti vidinta la efikojn. Oni do ne povus koncepti la Spiritojn, se ne estus mo ntriĝintaj efikoj, kies probabla klarigo estis la ekzisto de nevideblaj estuloj. Nu, ne ĝuste tiel elkoviĝis tiu ideo, t. e. ĝi ne estas ia imagata hipotezo, por klarigi certajn fenomenojn; la unua farita supozo estas tiu pri ia kaŭzo tute materia. Tiel do, anstataŭ ke la Spiritoj estis ia antaŭnaskita ideo, oni deiris de la vidpunkto materialisma.

Ĉar ĉi tiu vidpunkto ne ĉion kapablas klarigi, tial nur la observado kondukis al la kaŭzo spirita. Mi parolas pri la modernaj spiritismaj ideoj, ĉar, ni scias, ĉi tiu kredo estas tiel malnova kiel la mondo. Jen la irado de la aferoj.

Okazis spontaneaj fenomenoj, kiel strangaj bruoj, frapoj, movoj de objektoj k. a., sen ia konata videbla kaŭzo, fenomenoj, kiuj povis refariĝi sub la influo de certaj personoj. Ĝis tiam nenio rajtigas, ke oni serĉu ilian kaŭzon aliloke ol en la agado de ia magneta aŭ alispeca fluidaĵo, kies proprecoj ankoraŭ estis nekonataj.

Sed oni baldaŭ konstatis en tiuj bruoj kaj movoj ian intencan kaj inteligentan karakteron, el kio oni konkludis, kiel mi jam diris, ke: Se ĉia efiko havas ian kaŭzon, ĉia efiko inteligenta havas do ian kaŭzon inteligentan.

Tiu inteligento ne povas troviĝi en la objekto mem, ĉar la materio ja ne estas inteligenta. Ĉu ĝi estis la refigura ĵo de tiu de la homo aŭ homoj ĉeestantaj? En la komenco oni tiel pensis, kiel mi ankaŭ diris; nur la sperto povus juĝi, kaj la sperto per nerefuteblaj pruvoj, en multe da okazoj, elmontris la absolutan sendependecon de tiu inteligento. Ĝi do troviĝis ekster la objekto kaj ekster la persono. Kio ĝi estis? Ĝi mem respondis; ĝi diris, ke ĝi apartenas al la kategorio de la senkorpaj estuloj, nomataj "Spiritoj". Sekve, la ideo pri la Spiritoj ne antaŭekzistis, eĉ ne estis konsekvenca. Per unu vorto, ĝi ne elŝprucis el la cerbo, sed estas donita de la Spiritoj mem, kaj ĉion, kion ni poste eksciis pri ili, ankaŭ ili al ni informis.

Post la malkaŝo de la ekzisto de la Spiritoj kaj la starigo de la komunikrimedoj, oni povis teni konstantajn konversaciojn kaj ekhavi informojn pri la naturo de tiuj estuloj, la kondiĉoj de ilia vivado, ilia rolo en la videbla mondo. Se tiel same oni povus demandi la estaĵojn de la mondo de la supermezure malgrandaj, kiom da kuriozaj aferoj oni lernus pri ili!

Ni supozu, ke antaŭ la eltrovo de Ameriko ekzistis iu elektra drato tra Atlantiko kaj ke ĉe ĝia ekstremaĵo en Eŭropo oni ekrimarkis inteligentajn signojn: oni konkludus, ke ĉe la transa ekstremaĵo staras inteligentaj estuloj, penantaj komunikiĝi; oni povus demandi ilin kaj ili respondus. Oni tiele certiĝus pri ilia ekzisto, oni ekscius iliajn morojn, iliajn kutimojn, ilian estecon, ilin neniam antaŭe vidinte. Tiel same okazis pri la interrilatoj kun la nevidebla mondo; la materiaj manifestiĝoj estis kvazaŭ signoj, atentigiloj, kiuj ebligis al ni pli regulajn kaj pli konstantajn komunikiĝojn. Kaj, kio estas rimarkinda, laŭgrade kiel ni disponas pli facilajn komunikrimedojn, la Spiritoj forlasas tiujn primitivajn, nesufiĉajn kaj neoportunajn, same kiel mutulo, ricevinte la parolon, ne plu uzas la signolingvon.

Kiuj estis la loĝantoj de tiu mondo? Ĉu estuloj apartaj, fremdaj al la homaro? Ĉu bonaj aŭ malbonaj?

Ankoraŭ al la sperto estis donita la solvo de ĉi tiuj demandoj, sed ĝis multenombraj observoj prilumis la aferon, la kampo de la konjektoj kaj sistemoj estis malfermita, kaj Dio scias, kiom da tiaj aperis! Unuj homoj pensis, ke la Spiritoj estas superaj en ĉio, aliaj vidis en ili nur demonojn; oni povis ilin juĝi nur laŭ iliaj paroloj kaj agoj. Ni imagu, ke el tiuj nekonataj transatlantikaj loĝantoj, pri kiuj mi ĵus parolis, unuj diris tre bonajn vortojn, dum aliaj distingiĝis per la cinikeco de siaj esprimoj: oni el tio konkludus, ke inter ili ekzistas bonaj kaj malbonaj. Tiel same estas kun la Spiritoj; tiel oni agnoskis ĉe ili ĉiujn gradojn da boneco kaj da maliceco, da malklareco kaj da klareco. Ĉe la perfekta informiĝo pri iliaj bonaj kaj malbonaj ecoj, koncernas nian prudenton apartigi bonan de malbona, veran de malvera en iliaj rilatoj kun ni, tute tiel, kiel ni agadas kun la homoj.

La observado klarigis al ni ne nur la moralajn ecojn de la Spiritoj, sed ankaŭ ilian naturon kaj tion, kion ni povus nomi ilia fiziologia stato. Oni de la Spiritoj mem eksciis, ke unuj estas tre feliĉaj kaj aliaj tre malfeliĉaj; ke ili estas ne iaj apartaj estuloj, de escepta naturo sed la animoj mem de tiuj, vivintaj sur la Tero, kie ili forlasis sian korpan envolvaĵon, animoj, kiuj okupas la spacegon, nin senĉese ĉirkaŭas kaj tuŝas, kaj inter kiuj ĉiu el ni povis rekoni, laŭ nekontesteblaj signoj, siajn parencojn, siajn amikojn kaj siajn surterajn konatojn; oni povis sekvi ilin en ĉiuj fazoj de ilia transtomba ekzistado, de post la momento, kiam ili forlasis la korpon, kaj observi ilian situacion laŭ la speco de ilia morto kaj la maniero, kiel ili vivis sur la Tero. Fine oni eksciis, ke ili ne estas iaj estuloj abstraktaj, senmateriaj, laŭ la absoluta senco de la vorto; ili portas ian envolvaĵon, kiun ni nomas perispirito, ian korpon fluidecan, vaporecan, diafanan, nevideblan en sia normala stato, sed kiu, en certaj okazoj, kaj per ia plidensiĝo aŭ molekula aranĝo, povas momente fariĝi videbla, eĉ tuŝebla; ĉe tio klariĝis la fenomeno de la aperaĵoj kaj tuŝoj. Tiu envolvaĵo ekzistas dum la vivo de la korpo: ĝi estas la ligilo inter la Spirito kaj la materio; ĉe la morto de la korpo, la animo aŭ Spirito – kio estas io sama – demetas de si nur la envolvaĵon maldelikatan: ĝi konservas la duan, simile kiel ni demetas supran veston, por plue porti nur tiun suban, kiel ankaŭ la semo seniĝas je sia ŝelo kaj konservas nur sian perispermon. Ĝuste tiu duonmateria envolvaĵo de la Spirito estas la rimedo por la diversaj fenomenoj, per kiuj li manifestas sian ĉeeston.

Jen, per malmulte da vortoj, sinjoro, la historio de Spiritismo; vi ja vidas, kaj tion ankoraŭ pli bone konstatos, kiam vi ĝin funde estos studinta, ke ĉio en ĝi estas la rezultato de la observado sed ne de ia antaŭforĝita sistemo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.