La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXXVIII.

– La fino – Leganto, mi edziniĝis kun li kaj nia geedziĝo okazis trankvile.

Ĉeestis nur li, mi, la pastro kaj la pedelo. Kiam mi revenis de la preĝejo, mi malsupreniris al la kuirejo de la domo, kie Maria pretigis la matenmanĝon kaj John brilpurigis la tranĉilojn, kaj mi diris:

”Maria, hodiaŭ matene mi edziniĝis kun sinjoro Rochester.”

La mastrumistino kaj ŝia edzo apartenis al tiaj decaj kaj flegmaj homoj, al kiuj oni ĉiumomente kun certeco povas sciigi rimarkindan, eksterordinaran okazintaĵon, ne bezonante timi, ke unue akra krio rompos al vi la timpanan membranon, kaj ke poste oni dronos en rivero da vortoriĉaj miregoj.

Maria rigardis supren al mi, tio estas vera; la kulerego, el kiu ŝi verŝis varmegan grason sur paron da kokinoj, kiuj estis rostataj super la fajro, restis ĉirkaŭ tri minutojn senmove en la aero, kaj dum tiu tempo la polurado de la tranĉilo en la mano de John estis interrompita. Sed poste Maria diris nur, klinante sin super la rostaĵo:

”Ĉu vere, fraŭlino? Kion vi diras!”

Kaj post momento ŝi diris plue: ”Mi vidis vin eliri kun la sinjoro, sed mi ne sciis, ke vi iras al la preĝejo por geedziĝi,” kaj denove ŝi daŭrigis la rostadon.

Kiam mi iris al John, li amike grimacridetis al mi, dirante:

”Mi jam diris al Maria, kio okazos; mi sciis, ke sinjoro Edward” (John estis malnova servisto, kaj jam konis sian sinjoron, kiam ĉi tiu estis ankoraŭ la pli juna filo de la domo, tial li ofte nomis lin je lia baptonomo, kaj tio estis pardonata al li) – ”mi sciis, kion faros sinjoro Edward kaj estis konvinkita, ke li ne longe atendos. Nu, kiom mi povas juĝi, li agis prave.

Mi deziras al vi multan ĝojon, fraŭlino!”

Tion dirante, li respekte tuŝis siajn fruntharojn.

”Mi vin dankas, John. Sinjoro Rochester donacis al mi ĉi tion por vi kaj por via edzino,” kaj mi enmanigis al li bankbileton kvinfuntan. Ne atendante pluajn ruĝiĝojn kaj dankesprimojn, mi eliris el la kuirejo. Mallongan tempon poste irante laŭlonge de la pordo de tiu sanktejo, mi subaŭskultis la jenajn parolojn:

”Eble ŝi estos por li pli taŭga edzino ol iu el la eminentaj fraŭlinoj.” Kaj poste:

”Kvankam ŝi ne estas unu el la plej belaj, ŝi tamen ne estas malbela, kaj krome tre tre bonkora, kaj laŭ lia opinio ŝi estas mirakle bela. Tion ĉiu ja vidas.”

Mi skribis tuj al Cambridge kaj al Moor House, por sciigi al miaj geparencoj, kion mi faris. Mi ankaŭ klare deklaris, kial mi agis tiel. Diana kaj Maria senrezerve aprobis mian konduton kaj Diana skribis al ni, ke ŝi konsentos al ni nur la tempon, feliĉe pasigi la postedziĝan monaton kaj ke poste ŝi intencis nin viziti.

”Estus pli bone, se ŝi ne atendus tiel longe, Jane,” diris sinjoro Rochester, kiam mi laŭtlegis al li la leteron, ”farante tion ŝi venos tro malfrue, ĉar nia postedziĝa monato daŭros nian tutan vivon. Nur ĉe via kaj ĉe mia tombo ĝi finiĝos.”

Mi ne scias, kion St. John pensis, ricevante la leteron en kiu mi komunikis al li mian edziniĝon, li neniam respondis. Sed ses monatojn poste li tamen skribis al mi tute ne tuŝante la nomon de sinjoro Rochester, nek mian edziniĝon. Lia letero estis tre kvietstila, serioza sed amika. Post tiu tempo li korespondis kun mi regule, sed ne ofte. Li esperas, ke mi estu feliĉa, ke mi ne estu unu el tiuj, kiuj forgesas pri sia Dio en la monda vivo, kaj donas sian koron nur al surteraj aferoj.

Espereble la leganto ne tute forgesis pri la malgranda Adèle.

Mi mem ne faris tion. Baldaŭ post mia edziniĝo mi petis kaj akiris la konsenton de sinjoro Rochester viziti ŝin en la instituto, kien li estis metinta ŝin. Ŝia senbrida ĝojo ĉe mia revido tuŝis min tre profunde. Ŝi estis pala kaj maldika kaj plendis al mi, ke ŝi ne estas feliĉa. Mi opiniis, ke la reguloj de la edukejo estas tro severaj, same kiel la lernoprogramo, por infano de ŝia aĝo. Tial mi kunkondukis ŝin kun mi hejmen. Mi havis la intencon fariĝi denove ŝia instruistino; sed baldaŭ mi malkovris, ke tiu intenco estis malplenumebla; iu alia tro multe bezonis mian helpon – nome mia edzo. Mi tial serĉis kaj trovis por ŝi lernejon, kiu estis regata de pli facila sistemo kaj krome estis sufiĉe proksime al nia domo por povi viziti ŝin pli ofte kaj kio ebligis al mi kunkonduki ŝin pli ofte. Mi zorgis pri tio, ke al ŝi mankis nenio, kio estis bezonata por ŝia sano; tial ŝi baldaŭ sentis sin hejme en la nova edukejo, iĝis tie tre feliĉa kaj faris bonajn progresojn en sia studo. Kiam ŝi fariĝis pli alta, saniga angla edukado altgrade kompensis la mankojn de ŝia franca karaktero; kaj post kiam ŝi forlasis la lernejon, mi ĉiam trovis en ŝi amindan, ofereman amikinon; ŝi estis bonkora kaj havis severajn principojn. Per la danka atento, kiun ŝi montris al mi kaj al la miaj, ŝi jam longe repagis la bonon, kiun mi antaŭe povis montri al ŝi.

Mia rakonto estas finiĝonta. Mi devas ankoraŭ rakonti pri la spertoj, kiujn mi travivis en mia edzineco kaj pri la aliaj personoj troviĝantaj en la libro, tiam mi estos ĉe la fino.

Mi estas edziniĝinta nun jam dek jarojn. Mi scias, kion signifas tute vivi por tio kaj por tiuj, kiujn oni amas plej multe sur ĉi tiu mondo. Mi sentas min eksterordinare feliĉa – pli feliĉa ol vortoj povus priskribi, ĉar mi estas tiel kara al mia edzo, kiel li estas kara al mi. Neniu edzino iam staris pli proksime al sia edzo ol mi: mi estas kvazaŭ la sango de lia sango, la karno de lia karno. La ĉeestado de Edward neniam lacigas min; neniam li estas unu horon sen mi; la pulsobato, la korobato de mia edzo estis ankaŭ mia – kaj mia korobato estas lia. Esti kune signifas por mi esti tiel ĝoja kiel en granda societo.

Mi kredas, ke ni interparolas la tutan tagon; interparolo estas nur aŭdebla kaj viva pensmaniero. Li havas mian tutan fidon; li donacis al mi sian; niaj karakteroj adaptiĝas unu al la alia – sekve la plena interkonsento estas ĝia rezulto.

La unuajn du jarojn de nia geedzeco sinjoro Rochester restis ankoraŭ blinda; eble tiu stato tiel firme ligis nin kune, ĉar mi estis en tiu tempo lia okulolumo, kiel nun mi estas ankoraŭ lia dekstra mano. Laŭlitere mi estis, kaj tia li nomas min ofte, lia pupilo. Li vidis la naturon – li vidis ĉiujn librojn per mi; kaj neniam mi laciĝis pro amo al li rigardi ĉirkaŭ mi por vesti per paroloj la impreson, kiun la pejzaĝo, la kamparoj, arboj, urbo, rivero, nuboj kaj sunradioj, vento kaj vetero, sur min faris kaj komprenigi al li pere de liaj oreloj tion, kion liaj okuloj ne povis plu koncepti. Neniam mi laciĝis, kiam mi laŭtlegis al li, neniam mi laciĝis, kiam mi kondukis lin tien, kien li volis esti kondukata, kaj por fari por li, kion li volis, ke mi faru.

Kaj tiuj servoj kaŭzis al mi ĝojon eksterordinaran kvankam melankolian – ĉar li deziris ilin de mi sen turmenta honto, sen premanta humiliĝo. Li tiom kaj tiel vere min amis, ke neniam li hezitis akcepti miajn helpojn; li sentis, ke mi fundkore lin amas kaj min dediĉas al li, ke mi ĝojas povi helpi lin.

Je la fino de tiuj du jaroj, kiam unu matenon mi skribis leteron, kiun li diktis al mi, li alproksimiĝis al mi kaj sin klinis super mi. Post kelka pripensado li diris:

”Jane, ĉu vi portas brilan ornamaĵon ĉirkaŭ la kolo?”

Mi portis oran horlogoĉenon kaj tial respondis:

”Jes.”

”Kaj ĉu vi estas vestita per helblua vesto?”

Mi vere estis tiel vestita. Li nun sciigis al mi, ke jam longe al li ŝajnis, ke la mallumo, kiu kovris la unuan okulon, estas malpli densa kaj malpli netravidebla ol antaŭe. Sed nun li estis certa pri tio. Ni vojaĝis kune al Londono. Li petis la konsilon de fama okulisto, kaj vere li reakiris la vidkapablon de unu el siaj okuloj. Tamen tre klare li ne kapablas legi; ankaŭ li ne povas multe skribi aŭ legi; sed li trovas sian vojon tute sen helpo kaj neniu bezonas plu konduki lin ĉe la mano; la ĉielo ne estas plu senkolora ebenaĵo por li, nek la tero malplena spaco.

Kiam oni metis al li sur la brakon lian unue naskiton, tiam li povis vidi, ke la knabo heredis liajn okulojn – kiel tiuj iam estis – grandaj, brilaj kaj nigraj. Kaj ĉe tiu okazo li ankoraŭ foje konfesis, ke la ĉiopotenca Dio montris sian gracon meze de la puno.

Edward Rochester kaj mi estas do feliĉaj, kaj des pli multe, ĉar ĉiuj, kiujn ni amas, ankaŭ estas feliĉaj. Diana kaj Maria Rivers estas ambaŭ edziniĝintaj; alterne unu el ambaŭ ĉiujare venas viziti nin, kaj ankaŭ ni vizitas ilin. La edzo de Diana estas kapitano de militŝipo, kuraĝa oficiro kaj bona viro. La edzo de Maria estas ekleziulo, universitata amiko de ŝia frato; liaj principoj kaj bonaj kvalitoj igis lin tute inda je sia aminda edzino. Ne nur la kapitano Fitzjames sed ankaŭ sinjoro Wharton amas siajn edzinojn kaj estas amataj de ili.

Rilate al St. John Rivers, li forlasis Anglujon kaj iris al Hindujo.

Li suriris la vojon, kiun li estis elektinta por si kaj ankoraŭ nun li laŭiras ĝin. Pli senlaca, pli decidita pioniro neniam laboris inter ŝtonegoj kaj danĝeroj. Firme, fidele kaj sindone, plena de energio, diligenteco kaj veremo, li laboris por la homaro; kun peno kaj streĉeco li ebenigas al ĝi la vojon al la feliĉego; kiel giganto li frakasas la malhelpaĵojn, kiujn zelotismo kaj kastoj metas kontraŭ lin. Eble li estas rigida kaj severa, eble akra kaj ambicia – sed liaj rigideco kaj severeco estas tiuj de milita kondukisto, kiu defendas sian pilgrimadon kontraŭ la atako de sovaĝaj bandoj. Kiam li postulas, li postulas kiel la apostolo, kiu parolas nur por Kristo, kiam li diras:

”Kiu venos post mi, tiu malkonfesu sin mem kaj prenu la krucon por sekvi min.” Lia ambicio estas tiu de granda spirito, kiu volas okupi la plej unuan lokon en la vicoj de tiuj, kiuj estas liberigitaj de la peko de ĉi tiu mondo – kiuj sen manko mortas por la trono de Dio, kiuj partoprenos en la lasta granda venko de la Ŝafido, kiuj estas vokitaj kaj elektitaj kaj fidelaj!

St. John estas needziĝinta; li neniam edziĝos. Lia propra forteco ĝis nun sufiĉis por la laboro, kaj tiu laboro proksimiĝas al sia fino. Lia glora suno estas subironta. La lasta letero, kiun mi ricevis de li, fluigis miajn larmojn kaj malgraŭ tio ĝi plenigis mian koron per interna ĝojo; li atendis sian certan rekompencon, sian kronon, kiun neniu povas forrabi de li.

Mi scias ke fremda mano skribos al mi la plej proksiman fojon, por sciigi al mi, ke la bona kaj fidela servisto fine estas vokita de sia sinjoro al la ĉielaj ĝojoj. Kaj kial do mi plorus?

Neniu timo antaŭ la morto turmentos St. John en lia lasta horo; lia spirito estas libera, lia koro sentima, lia espero certa, lia kredo neŝancelebla. Liaj propraj vortoj pruvas tion al mi:

”Mia Sinjoro kaj Dio,” tiel li skribis, ”sendis al mi la sciigon.

Ĉiutage Li pli klare sciigas tion: – ’Certe, mi baldaŭ venos!’ kaj tiuhore mi respondas al li pli aspire: – ’Tial venu, Jesuo Kristo! en eterno. Amen.’ ”


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.