La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XIX.

La biblioteka ĉambro aspektis tre kvieta, kiam mi eniris, kaj la antaŭdiristino – se vere ŝi estis antaŭdiristino – sidis kviete kaj oportune en apogseĝo antaŭ la kameno. Ŝi portis ruĝan mantelon kaj nigran ĉapelon kaj ĉe la lumo de la kamenfajro ŝi ŝajnis legi en malgranda nigra libro, kiu aspektis kiel preĝolibro. Ŝi murmuretis la vortojn, kiel ofte kutimas fari maljunaj virinoj, kiam ili legas. Ŝi ne tuj interrompis sian legadon, kiam mi eniris. Ŝajnis, ke ŝi volas legi la frazon ĝis la fino.

Mi staris sur la tapiŝo kaj varmigis miajn manojn, kiuj estis preskaŭ rigidaj, ĉar mi estis sidinta en la salono sufiĉe malproksime de la kameno. Mi jam fariĝis tiel kvieta, kiel mi kutimis; en la eksteraĵo de la ciganino estis nenio, kio povus maltrankviligi homon. Ŝi fermis la libron kaj malrapide rigardis supren; la larĝa ĉapelrando plejparte ombris la vizaĝon, kaj tamen mi povis rimarki, kiam ŝi rigardis min, ke ĝi estas stranga. Ĝi estis bruna kaj nigra. Senordaj haroj pendis sub blankaj rubandoj, kiuj estis kunligitaj sub la mentono kaj kaŝis duone la vangojn. Ŝiaj okuloj rigardis supren al mi kun akra, kuraĝa, penetranta rigardo.

”Nu, vi volas, ke ankaŭ al vi mi antaŭdiru?” ŝi diris per voĉo, kiu estis same akra kiel ŝiaj vizaĝtrajtoj.

”En la vero tio ne multe interesas min, patrino; agu laŭ via plaĉo!Sed antaŭ ĉio mi devas diri al vi, ke mi ne kredas al tio.”

”Tiun senhontaĵon mi jam atendis de vi – Mi antaŭsentis ĝin pro viaj paŝoj, kiam vi transiris la sojlon.

”Ĉu vere? Tiam vi havas akrajn orelojn.”

”Jes; mi havas. Kaj tre akrajn okulojn! Kaj ankoraŭ pli akran memoron.

”Nun, ĉion tion vi ja nepre bezonas por via metio.”

”Mi vere bezonas ilin, precipe kiam mi havas klienton, kiel vi. Kial do vi ne tremetas?”

”Al mi ne estas malvarme.”

”Kial vi ne paliĝas?”

”Mi ne estas malsana.”

”Kial vi ne konsiliĝas kun mia arto?”

”Ĉar mi ne estas malsaĝulino.”

La maljuna virino mallaŭte ridis sub sia ĉapelo kaj malantaŭ la rubandoj. Subite ŝi aperigis mallongan, nigriĝintan pipon, ekbruligis ĝin kaj komencis fumi. Ĝuinte kelkan tempon tiun kvietiĝ-rimedon, ŝi rektigis la kurbiĝintan korpon, prenis la pipon el la buŝo kaj seninterrompe rigardante en la fajron ŝi diris kviete kaj kun certeco: ”Al vi estas malvarme; vi sentas vin malsana, kaj vi estas malsaĝulino.”

”Pruvu tion al mi,” respondis mi.

”Tion mi faros; per malmultaj vortoj. Al vi estas malvarme, ĉar vi estas soleca; neniu ektuŝo ekscitas je flamoj la fajron, kiu ardas en vi. Vi estas malsana, ĉar la plej sankta el la sentoj, la plej alta kaj la plej dolĉa, kiu estas metita en la brusto de la homoj, restas malproksime de vi. Vi estas malsaĝa, ĉar vi ne donas al ĝi signon, ke ĝi proksimiĝu al vi – kiel ajn vi suferas. Kaj vi ne volas fari unu paŝon por rapidi renkonte al ĝi, kie ĝi vin atendas.”

Denove ŝi portis la mallongan nigran pipon al la lipoj kaj komencis fumi per fortaj ektiroj.

”Vi scias, ke ĉio, kion vi diris, estas aplikebla al ĉiu, kiu loĝas soleca kaj havas dependan oficon en granda domo.”

”Mi povus diri tion al ĉiu – sed ĉu tio estus aplikebla al ĉiu?”

”Al ĉiu, kiu vivas kiel mi.”

”Jes; vi pravas, al ĉiu vivanta kiel vi. Sed ĉu vi povus montri iun alian, kiu vivas sub tiaj cirkonstancoj?”

”Tio estus bagatelo; miloj vivas tiel.”

”Estus al vi malfacile trovi eĉ unu solan. – Sciu do: via ofico estas tute speciala; vi estas tre proksima al la feliĉo, jes, vi bezonus nur etendi la manon por preni ĝin … La tuta materialo de la feliĉo estas preparita; nur unu ekmovo estas bezonata por kunigi ĝin. Nur la hazardo dismetis ĝin sur disigitajn lokojn. Kunigu ĝin kaj la fino estas feliĉo.”

”Mi ne komprenas enigmojn. Dum mia tuta vivo mi ne estis kapabla solvi eĉ unu.”

”Montru al mi vian manon, se vi volas, por ke mi parolu pli klare.”

”Verŝajne mi devos kovri ĝian platon per arĝento, ĉu ne, patrino?”

”Kompreneble.”

Mi donis al ŝi ŝilingon; ŝi metis ĝin en malnovan ŝtrumpon, kiun ŝi tiris el la poŝo, kaj kunliginte ĝin kaj remetinte ĝin en la faldojn de sia robo, ŝi ordonis al mi etendi la manon. Mi obeis. Ŝi proksimigis sian vizaĝon al mia manplato kaj longe, pripense rigardis ĝin senmove.

”Ĝi estas tro delikata,” ŝi diris fine. ”El tia mano mi povas legi nenion; ĝi preskaŭ tute ne havas liniojn. Krome – kion povas diri mano? La sorto ne estas en ĝi skribita.”

”Tion mi kredas,” mi diris.

”Ne,” ŝi parolis plue, ”ĝi staras skribita sur la vizaĝo, sur la frunto, ĉirkaŭ la okuloj, eĉ en la okuloj, en la linioj de la buŝo.

Genufleksu kaj levu la kapon.”

”Ha! nun la vero venas pli proksimen,” mi diris, farante kion ŝi ordonis. ”Nun mi estas iom kredonta viajn vortojn.”

Mi sidis surgenue malmultajn piedlarĝojn malproksime de ŝi. Ŝi komencis eksciti la fajron, kaj la formortantaj karboj denove disvastigis kelkan lumon. Ĉar ŝi estis sidanta, la lumo ĵetis ankoraŭ pli larĝan ombron sur ŝian vizaĝon dum mia estis hele prilumita.

”Mi deziris tamen scii, kun kiuj sentoj vi venis al mi en ĉi tiun ĉambron,” ŝi diris, post kiam ŝi kelkan tempon rigardis mian vizaĝon. ”Mi dezirus scii, kiuj pensoj plenigas vian animon, kiam vi sidas dum horoj en tiu belega, brila societa ĉambro, kaj tiuj eminentaj elegantaj homoj sin ŝovas tien kaj reen antaŭ viaj rigardoj kiel la figuroj de magia lanterno. Inter vi kaj ili ekzistas ja nur malgranda simpatia komuneco, kvazaŭ ili estus nur homaj ombroj anstataŭ figuroj el karno kaj sango.”

”Ofte mi estas laca, kelkfoje dormema, sed malofte mi sentas min malĝoja.”

”Tiam vi nutras iel sekretan esperon, kiu kuraĝigas vin kaj kiu per dolĉaj flustrantaj sonoj konsolas vin.”

”Mi havas neniujn. La plej alta, kiun mi kuraĝas esperi estas, ke iam mi estos kapabla ŝpari iom da mono por lupreni malgrandan domon, en kiu mi povos starigi lernejon.”

”Tio estas malgrasa nutraĵo por la spirito, kiu volas vivi! kaj kiam vi sidas en tiu fenestra benko – vi aŭdas, ke mi konas vian vivon ĝis la plej etaj detaloj – –”

”Tion vi eksciis pere de la servistoj.”

”Ha! vi pensas, ke vi estas saĝa! Nun, eble estas vere. Por konfesi la veron mi devas diri, ke mi konas unu el ili – nome sinjorinon Poole.”

Mi salte leviĝis, aŭdante tiun nomon.

”Vi – vi do –” mi kriis, ”ho tamen diablaĵo kaŝiĝas en ĉi tiu afero!”

”Kial do vi ektimas,” parolis plue la stranga virino, ”sinjorino Poole estas fidinda persono, tre kvieta kaj silentema; ĉiu sen timo povas fidi ŝin. – Sed kiel mi jam diris: Kiam vi estas sidanta sur la fenestra benko, ĉu tiam vi pensas nur pri via estonta lernejo? Ĉu vi iel ne sentas intereson por unu el la homoj, sidantaj sur tiuj seĝoj aŭ kanapoj? Ĉu ne estas vizaĝo inter ili, kiun vi stud-observas? Ĉu tie ne estas unu figuro, kies movojn vi sekvas kun intereso?”

”Mi amas studobservi ĉiujn figurojn.”

”Sed ĉu vi neniam observas speciale unu el ili? – aŭ eble du?”

”Ofte mi faras tion; kiam la gestoj aŭ la rigardoj de paro da ili kvazaŭ rakontas tutan historion, tiam mi amuzas min studante ilin.”

”Kiujn historiojn vi plej volonte studas?”

”Ho, la elekto ne estas tre granda! Ĝenerale ili temas pri la sama – nome amindumado; kaj ĉiam finiĝas per la sama katastrofo – per geedziĝo.”

”Ĉu vi ŝatas tiun monotonan temon?”

”Ĝi estas al mi indiferenta. Ĝi tute ne interesas min.”

”Ĉu ĝi ne interesas vin? Kiam bela, juna eminenta riĉa virino, brilanta pro vivo kaj sano, rava, interesa, sprita, – sidas tie kaj ridetas al sinjoro, kiun vi – –”

”Nu, kiun mi – –? parolu plue.”

”Kiun vi konas, kaj pri kiu eble vi favore pensas.”

”Tian sinjoron mi ne konas ĉi tie. Mi preskaŭ ne parolis unu silabon kun unu el ili; kaj rilate al la favora pensado, kelkajn el ili mi konsideras respektindaj kaj beletaj kaj mezaĝaj, aliajn mi rigardas kiel tre junajn elegantajn, belajn kaj vivoplenajn.

Sed ĉiuj havas la rajton esti alridataj kiel eble plej multe kaj de kiu ajn, sed ĉio tio ja ne povas interesi min kaj eĉ min ne koncernas.”

”Ĉu do vi ne konas la sinjorojn en ĉi tiu domo? Ĉu vi ne parolis al unu el ili? Ĉu vi volas diri tion ankaŭ pri la mastro de la domo?”

”Li ne estas hejme.”

”Tio estas sprita rimarko! Bone elpensita elturniĝo! Hodiaŭ matene li iris al Millcote kaj li revenos hodiaŭ vespere aŭ morgaŭ matene. Ĉu tiu cirkonstanco apartigas lin de la aliaj al vi konataj? Ĉu per tio li tute malaperis el via vivo? Mi petas, respondu tiun demandon!”

”Ne! Sed mi apenaŭ povas kompreni, kion sinjoro Rochester havas por fari kun la de vi tuŝita temo.”

”Mi parolis pri virinoj, kiuj alloge alridas la sinjorojn! Kaj en la lasta tempo tiom da ridetoj speguliĝis en la okuloj de sinjoro Rochester, ke ili kvazaŭ superfluos pro ili kiel du kalikoj plenigitaj ĝis la rando; ĉu vi tion ne rimarkis?”

”Sinjoro Rochester havas la rajton ĝoji pro siaj gastoj.”

”Ni ne parolu pri tiu rajto: sed ĉu vi neniam ekvidis, ke ĉiuj rakontoj pri edziĝo plej multe rilatas al sinjoro Rochester?”

”La scivolemo de la aŭskultantoj instigas kaj rapidigas la langon de la rakontanto.”

Tiujn vortojn mi pli diris al mi mem ol al la ciganino, kies strangaj parolo, voĉo kaj agmaniero iom post iom transmetis min en sonĝostaton. Unu neatendita frazo post alia venis de ŝiaj lipoj, ĝis mi vidis min volvita en reto de misteraĵoj. Kun miro mi pensis pri tio, ke nevidebla spirito dum multaj semajnoj sidis apud mia koro por plej detale sciigi al ĝi siajn sentojn, tremetadojn kaj hezitojn.

”La scivolemo de la aŭskultantoj!” ŝi rediris, ”jes, sinjoro Rochester sidis dum multaj horoj klinante la orelojn al tiuj ŝercantaj vortoj, kiuj kaŭzis tian neeldireblan ĝojegon; kaj sinjoro Rochester estis senfine danka por la distrado kaj amuzado, kiujn li tiamaniere spertis. Ĉu vi rimarkis tion?”

”Danka? Mi ne memoras, ke mi rimarkis sur lia vizaĝo esprimon de danko!”

”Vi ne rimarkis! Vi do penis analizi ĝin! Kion alian vi do rimarkis, se ĝi ne estis danko?”

Mi ne respondis.

”Vi vidis amon en liaj trajtoj, ĉu ne vere? – kaj rigardante en la estontecon, vi image vidis lin edziĝinta – kaj lian edzinon kiel feliĉan virinon?”

”Hm! Tion mi tute ne vidis! Via sorĉarto ankaŭ multfoje povas erari, kiel mi vidas!”

”Kion pro la diablo vi vidis?”

”Kion tio interesas vin! Mi venis ĉi tien por demandi, sed ne por konfesi. Ĉu ĉie oni scias, ke sinjoro Rochester edziĝos?

”Jes. Kaj eĉ kun la bela fraŭlino Ingram.”

”Baldaŭ?”

”Ŝajnas, ke oni rajtas tion konkludi, kaj sendube ili estos eksterordinare feliĉa paro, kvankam vi kuraĝas dubi pri tio, oni do preskaŭ povas puni vin pro tio. Li ja nepre amas tiun belan, altrangan, saĝan kaj tre civilizitan virinon! Kaj tre verŝajne ŝi ankaŭ lin amas; aŭ ne amante lin persone, ŝi tamen amas lian monujon. Mi scias, ke ŝi rigardas la familian bienon de Rochester kiel ion tre dezirindan; kvankam (Dio pardonu al mi la pekon) antaŭ horo mi diris al ŝi pri tio aferojn, kiuj tre seriozigis ŝin; ŝiaj buŝanguloj malleviĝis duonan colon. Mi volonte konsilus ŝian malhelokulan adoraton esti tre singarda.

Se venus iu alia kun pli grandaj kaj pli firmaj enspezoj, ŝi tuj turnos al li la dorson –”

”Sed, patrino, vi ja scias, ke mi ne venis ĉi tien por pridemandi vin pri la estonteco de sinjoro Rochester! Mi volis aŭdi pri mia propra kaj pri ĝi vi diris al mi ankoraŭ tute nenion.”

”Via estonteco estas ankoraŭ duba! Kiam mi ekzamenis vian vizaĝon, unu trajto kontraŭparolis la alian. La sorto ankaŭ por vi decidis certan gradon de feliĉo – kiom mi scias.

Tion mi jam sciis antaŭ ol mi venis ĉi tien hodiaŭ vespere. Ĝi metis tiun feliĉon ĉe via flanko. Mi vidis tion. Dependas de vi mem etendi la manon kaj preni ĝin. Sed la problemo estas, ĉu vi volas; tiun problemon mi nun devos solvi. Ankoraŭ unu fojon ekgenuu tie sur la tapiŝo!”

”Sed patrino, ne genuigu min longe, la flamoj ja preskaŭ bruletigas min.”

Mi stariĝis sur la genuoj. Ŝi ne plu kliniĝis super mi, sed rigardis min seninterrompe, dum ŝi malantaŭen apogis sin al la dorso de la seĝo. Tiam ŝi komencis murmureti.

”La flamo tremetadas en la okulo; la okulo brilas kiel rozo; ĝi aspektas milda kaj estas plena de sentoj; ĝi ridetas pri mia babilaĵo; ĝi estas sentema; unu impreso sekvas alian tra ĝia hela sfero; kiam ĝi ĉesas rideti, ĝi malĝojas; senkonscia laceco premas la palpebrojn: tio signifas melankolion, devenanta de soleco. Ĝi sin deturnas de mi; ĝi ne volas plu suferi ekzamenadon; ŝajnas, ke ĝia mokanta rigardo volas nei la veron de la malkovro, kiun mi faris – ĝi volas senfortigi la kulpigon pri sentemo – tamen ĝia fiereco, ĝia reteno konfirmas miajn opiniojn. La okulo montras favorecon.

”Rilate al la buŝo, kelkfoje ĝi amas ridi; ĝi kutimas elparoli ĉion, kion la cerbo enhavas, kvankam mi estas certa pri tio, ke ĝi silentas pri ĉio, kion la koro sentas. Kvankam ĝi estas moviĝema kaj fleksebla, ĝi neniam estis destinita premkaŝiĝi en la eterna silentado de la soleco; ĝi estas buŝo, kiu devus multe paroli kaj rideti kaj kiu sentus homan sindonemon al sia interparolanto. Tiuj vizaĝtrajtoj estas ankaŭ favoraj.

”Kontraŭ feliĉa finsorto mi vidas nur unu malamikon, nome la frunton. Ĝi ŝajnas diri: ’Mi povas nur vivi se memestimo kaj la cirkonstancoj postulas de mi, ke mi vivu. Mi ne bezonas vendi mian animon por aĉeti feliĉon. Mi posedas en mia interno trezoron, kun kiu mi naskiĝis, kiu tenos min viva, se ĉiu ekstera feliĉo restos malproksime de mi aŭ estos al mi proponata interŝanĝe de prezo, kiun mi ne povas pagi.’ La frunto deklaras: ’Mia prudento sidas firme kaj tenas la kondukilon kaj ĝi ne toleros, ke la sentoj fortiru ĝin kaj ĵetu ĝin en abismon. La pasioj eble furiozos kiel idolanoj, kaj la deziroj eble sopiros ĉiajn vantaĵojn – sed la prudento venkos en ĉiu batalo kaj la decidanta voĉo venkos ĉe ĉiu disputo. Eble ventegoj – tertremoj kaj bruladoj eksplodos, – mi tamen konfidos min al la kondukisto de tiu mallaŭta, malforta voĉo, kiu klarigos la inspirojn de la konscienco.’

”Bone dirite, frunto; viaj deklaroj estos respektataj. Mi faris miajn planojn – mi kredas, ke ili estos honestaj kaj justaj planoj kaj pri ili mi atendis la voĉon de la konscienco kaj la konsilojn de la prudento. Mi scias, kiel rapide la juneco kaj la beleco malaperas, se en la kalikon, kiun la feliĉo al ni proponas, gutfalis nur unu guteto da malhonoro, nur unu elspiro de konsciencriproĉo; kaj mi ne deziras oferon, nek ĉagrenon – tion mi ne ŝatas –. Mi volas fari bonon, mi ne volas pereigi – mi volas gajni dankon, sed nefaligi sangajn larmojn, eĉ ne salajn. Mi volas rikolti ridetojn, karesojn, dolĉajn vortojn.

Nun sufiĉas! Mi kredas, ke mi baraktas en ravega delirado. Mi povus deziri, ke ĉi tiu momento daŭru ĝis la eterneco, sed tion mi ne kuraĝas. Ĝis ĉi tiu momento mi sukcesis regi min mem. Mi agis kiel mi ĵuris al mi agi – sed tio, kio sekvos, superos miajn fortojn. Leviĝu, fraŭlino Eyre, leviĝu! Foriru de mi! La ludo finiĝis!”

Kie mi estis? Ĉu mi maldormis aŭ sonĝis? Ĉu mi aŭdis ĉion tion nur en mia dormo? Ĉu mi sonĝis ankoraŭ? La voĉo de la maljuna virino subite ŝanĝiĝis. Mi konis ŝian voĉon kaj ŝiajn movojn same bone kiel mi rekonas mian propran vizaĝon en spegulo, kiel la sonojn el miaj propraj lipoj. Mi ekstaris kaj mi ne foriris. Mi rigardis ŝin, mi incitis la fajron kaj denove ŝin rigardis. Sed ŝi tiris la ĉapelon kaj la rubandojn ankoraŭ pli malalten trans la vizaĝon kaj refoje ŝi signe ordonis al mi foriri.

La flamoj de la fajrejo ĵetis helan lumon trans la etenditan manon; ĉar mi estis tre atenta en tiu momento kaj volante fari malkovrojn pri ĉi tiu misteraĵo, mi tuj rimarkis tiun manon.

Ĝi same kiel mia propra ne estis simila al velkinta mano de maljunulino, sed ronda, mola, bela, kaj forte formita mano; multekosta ringo brilis sur la malgranda fingro, kaj kliniĝante por rigardi la juvelon, mi ekvidis diamanton, kiun mi jam centfoje antaŭe rimarkis.

Denove mi rigardis supren al la vizaĝo, kiu ne plu sin deturnis de mi – kontråŭe, la ĉapelo estis ĵetita malantaŭen, la rubandoj tiritaj malsupren – la kapo kliniĝis al mi.

”Nu Jane, ĉu vi konas min?” demandis la kara, tiel bone al mi konata voĉo.

”Forigu nur la ruĝan mantelon, sinjoro, tiam mi bone –”

”La ligiloj interplektiĝis – helpu al mi.”

”Disŝiru ilin, sinjoro.”

”Nun do – for la maskon!” Sinjoro Rochester forĵetis de si sian maskoveston.

”Sed sinjoro, kia stranga ideo vin kaptis!”

”Tamen bone pripensita, ĉu ne? Ĉu vi ne samopinias?”

”La ludo bone sukcesis al vi kun la aliaj.”

”Sed ne kun vi?”

”Kontraŭ mi vi ne longe konservis tiun karakteron de ciganino.”

”Kiun karakteron mi konservis? Mian propran?”

”Ne; iun, kiun mi ne komprenas. Mallonge dirite, mi kredas, ke vi klopodis demandesplori min. Vi parolis sensencaĵojn, por ke ankaŭ mi parolu sensencaĵojn. Tio ne estis bela ago, sinjoro.”

”Ĉu vi pardonas min, Jane?”

”Tion mi povos diri nur post kiam mi pripensis pri ĉio tio.

Se post pripensado mi opinios, ke mi falis en absurdecon, mi klopodos pardoni vin; sed via agmaniero ne estis prava.”

”Ho, vi agis tre prave – tre zorgeme, tre senteme.”

Mi pripensis kaj opiniis, ke li pravas. Tio estis al mi konsolo; sed, vere, mi estis tre singarda dum la tuta interparolado.

Mi jam suspektis ion pri maskovestado. Mi sciis, ke antaŭdiristinoj kaj ciganinoj ne esprimas sin, kiel faris ĉi tiu maljuna virino; krome min trafis ŝia aliigita voĉo, mi rimarkis kiel ŝi klopodis kaŝi siajn vizaĝtrajtojn. Sed mi tiam pensis al Grace Poole – al tiu vivanta enigmo, al tiu mistero de ĉiuj misteroj, kia ŝi konstante ŝajnis al mi. Ĉiuokaze mi ne pensis pri sinjoro Rochester.

”Nu,” li diris, ”al kio vi pensas? Kion signifas tiu melankolia rideto?”

”Ĝi signifas miron kaj memgratulon, sinjoro! Sed nun vi espereble konsentos al mi, ke mi fine retiriĝu?”

”Ne, restu ankoraŭ unu momenton, por rakonti al mi, kion faras miaj gastoj en la salono.”

”Supozeble ili interparolas pri la ciganino,”

”Sidiĝu! – rakontu, kion ili parolis pri mi.”

”Estas konsilinde, ke mi ne restu pli longe, sinjoro, la dek unua horo estas proksima. Ho, sinjoro Rochester, ĉu vi scias, ke dum via foresto alvenis fremdulo?”

”Fremdulo! – ne; kiu do li estas? Mi atendis neniun. Ĉu li jam foriris?”

”Ne. Li diris, ke li jam de longe vin konas kaj ke tial li kuraĝis preni la liberecon resti ĉi tie ĝis via rehejmiĝo.”

”Pro la diablo, – li faris tion!? – ĉu li diris sian nomon?”

”Lia nomo estas Mason; kaj li venas el okcidenta Hindujo, se mi ne eraras.”

Sinjoro Rochester staris ĉe mia flanko; li estis preninta mian manon por konduki min al seĝo. Parolante la lastajn vortojn, li konvulsie ĉirkaŭprenis mian brakon; la rideto formortis de liaj lipoj; estis kvazaŭ lin kaptis la kramfo.

”Mason! – okcidenta Hindujo!” li diris, kaj la vortoj eliris el liaj lipoj kvazaŭ aŭtomato ilin diris. ”Mason! – okcidenta Hindujo l” li ripetis; trifoje li meĥanike ripetis la vortojn kaj paliĝis kiel mortinto. Li ŝajnis apenaŭ scii, kion li faras, kaj kio okazas ĉirkaŭ li.

”Ĉu vi sentas vin malsana, sinjoro?” demandis mi.

”Jane, min trafis batego; – terura batego, Jane!” balbutis li.

”Ho, sinjoro! apogu vin sur min.”

”Jane, jam unu fojon vi prezentis al mi vian brakon kiel apogilon; – nun mi ĝin akceptas.”

”Jes, sinjoro, jes!”

Li sidiĝis kaj mi devis eksidi ĉe lia flanko. Li karesis mian manon, kiun li tenis en sia. Tiam li direktis al mi malĝojan, lacan rigardon, kiu tamen estis plena de amo.

”Mia malgranda amikino!” li diris; ”mi dezirus esti kun vi sur kvieta, soleca insulo, kie la malgajaj rememoroj, kie timo kaj ĉagrenego devus resti malproksime de mi.”

”Ĉu mi povas helpi al vi, sinjoro? Volonte mi donus mian vivon, se per tio mi povus esti al vi utila.”

”Jane, se mi bezonos helpon, mi serĉos ĝin ĉe vi; tion mi povas promesi al vi eĉ en ĉi tiu momento.”

”Mi dankas vin, sinjoro; diru al mi kion mi faru, – mi almenaŭ klopodos fari tion.”

”Bone, Jane; alportu al mi glason da vino el la manĝejo; ili sidas nun ĉiuj ĉe la tablo por vespermanĝi; diru al mi poste, ĉu ankaŭ Mason estas inter ili kaj kion li faras en ĉi tiu momento.”

Mi foriris. La tuta societo estis en la manĝejo, kiel sinjoro Rochester estis dirinta, sed ili ne sidis ĉetable – la vesperman ĝo estis metita sur la bufedon; ĉiu prenis, kio plaĉis al li kaj tenante la telerojn kaj la glasojn en la mano, la gastoj arete kaj dise staris. Ĉiuj ŝajnis esti en bona humoro. Laŭte la ridoj kaj la ĝenerala interparolado sonis renkonte al mi. Sinjoro Mason staris apud la fajrejo parolante kun kolonelo Dent kaj ties edzino; li ŝajnis esti la plej gaja el ĉiuj. Mi plenigis vinglason per vino, (fraŭlino Ingram rigardis min kun malafabla mieno dum mi faris tion; verŝajne ŝi opiniis, ke mi permesis al mi grandan liberecon) kaj poste reiris en la bibliotekan ĉambron. La morta paleco de sinjoro Rochester jam malaperis kaj ree li aspektis firma kaj severa. Li prenis la glason el mia mano.

”Al via sano, helpema spirito!” li diris. Li per unu fojo malplenigis la glason kaj redonis ĝin al mi. ”Kion ili nun faras, Jane?”

”Ili ridas kaj interparolas, sinjoro.”

”Ĉu ili ne aspektas gravaj kaj misterplenaj, kvazaŭ ili ĵus sciiĝis pri io stranga?”

”Tute ne: – ili ŝercas, ridas kaj plej vigle interparolas.”

”Kaj Mason?”

”Ankaŭ li ridis.”

”Se ĉiuj tiuj homoj subite enkurus kaj kraĉus al mi, kion vi farus tiam?”

”Mi forpelus ilin ĉiujn el la ĉambro, se mi povus.”

Li ridetis. ”Sed se mi irus al ili dum ili malestime kaj malvarme rigardus min kaj mokridante flustrus al si reciproke, kaj poste sinsekve forirus de mi, kion tiam vi farus? Ĉu vi irus kun ili?”

”Mi kredas, ke ne, sinjoro: mi estus feliĉa resti kun vi tute sola.”

”Ĉu por konsoli min?”

”Jes, sinjoro, por konsoli vin, kiel eble plej bone.”

”Kaj se ili malbenus vin pro via fideleco?”

”Verŝajne mi aŭdus nenion pri ilia malbeno; sed sciiĝante pri ĝi, mi ne atentus tion.”

”Sekve pro mi vi kuraĝus kontraŭi la ĝeneralan opinion?”

”Mi agus tiel pro ĉiuj miaj amikoj, kiuj indas mian sindonecon.

Tiel ankaŭ vi agus, pri tio mi estas certa.”

”Reiru nun en la manĝosalonon; iru nerimarkite al Mason kaj flustru al li en la orelo, ke sinjoro Rochester revenis kaj ke li deziras paroli kun li. Konduku lin al mi, kaj poste foriru de ni.”

”Jes, sinjoro.”

Mi faris, kion li ordonis al mi. La tuta societo rigardis min kiam mi iris inter ili. Mi serĉis sinjoron Mason, diris al li mian komision kaj antaŭiris kondukante lin el la ĉambro. Atinginte la pordon de la biblioteka ĉambro, mi ĝin malfermis kaj iris al mia ĉambro.

Malfrue en la nokto, kiam jam delonge mi enlitiĝis, mi aŭdis, ke la gastoj iris al siaj dormejoj. Mi aŭdis la voĉon de sinjoro Rochester dum li diris: ”Ĉi tien, Mason, jen estas via ĉambro.”

Li gaje parolis kaj tio kvietigis mian koron. Baldaŭ mi endormi ĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.