La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XXII.

Sinjoro Rochester estis permesinta al mi nur unu liberan semajnon, sed malgraŭ tio pasis tuta monato antaŭ ol mi forlasis Gateshead. Mi volis forvojaĝi tuj post la enterigo, sed Georgiana petis min resti ĝis estos al ŝi eble vojaĝi en Londonon, kien fine ŝia onklo, sinjoro Gibson estis invitinta ŝin. Li estis veninta por ordigi ĉiujn preparojn de la enterigo de sia fratino, kaj tiujn de la familiaj financaferoj. Georgiana diris, ke ŝi timas resti sola kun Eliza; de sia fratino ŝi ne povis esperi simpation pri sia malĝojo, nek helpon pri siaj premego kaj subteno en siaj vojaĝpreparoj. Tial mi suferis kiel eble plej multe ŝiajn malgrandanimajn ĝemadojn kaj egoistajn plendadojn, dum mi kudris kaj laboris por ŝi kaj enpakis ŝiajn tolaĵojn kaj vestojn. Vere estas, ke ŝi iris tien kaj reen farante tute nenion dum mi laboris, kaj tre ofte mi pensis: ”Nu, kuzino, se ni estus kondamnitaj kune vivi, ni baldaŭ ŝanĝus tiun manieron de kunlaborado. Mi ne bonvole konsentus esti nur la laboranta parto; ankaŭ al vi mi cedus vian parton de la laboro kaj devigus vin fari ĝin. Ankaŭ mi postulus, ke vi kaŝu en via brusto kelkajn el tiuj nur duone sincerajn plendojn kaj ĝemojn. Nur tial ke nia kunesto estas okaza kaj baldaŭ finiĝonta, kaj koincidas kun tre malĝoja tempo, mi submetas min esti tiel pacienca kaj bonvola al vi.”

Fine venis la momento de la forvojaĝo de Georgiana, sed tiam Eliza petis min resti ankoraŭ unu semajnon. Kiel mi diris: ŝiaj planoj okupis ĉiujn ŝiajn tempon kaj atenton. Ŝi intencis vojaĝi al iu nekonata lando kaj la tutan tagon ŝi pasigis en sia ĉambro. La pordo estis ŝlosita interne, kaj ŝi okupi ĝis enpakante kofrojn, malplenigante tirkestojn, kaj en tiu laboro neniu ĝenu ŝin. De mi ŝi deziris, ke mi prizorgu la mastrumadon, ricevu vizitantojn kaj respondu la kondolencleterojn.

Iun matenon ŝi diris al mi, ke ŝi nun ne bezonas min plu.

”Kaj,” daŭrigis ŝi, ”mi estas al vi tre danka pro viaj eksterordinaraj servoj kaj pro via diskreta konduto. La diferenco vere estas grandega vivi kun vi aŭ kun Georgiana. Vi portas vian propran ŝarĝon en la vivo kaj turmentas kaj ĝenas neniun.”

Ŝi diris plue: ”Morgaŭ mi iros al la kontinento. Mi ekloĝos en pia domo – en monaĥinejo, kiel oni kutime ĝin nomas. Tie mi vivos kviete kaj neĝenate. Dum kelka tempo mi dediĉos min al la provo de la romkatolikaj dogmoj kaj zorge ekzamenos la verkojn pri la sistemo de tiu religio. Trovinte – kiel mi atendas – ke ĝi plene kapabligas al ni plenumi ĉiujn aferojn de la vivo en bona ordo kaj kviete, mi konvertiĝos al tiu religio de Romo kaj verŝajne estiĝos monaĥino.”

Mi tute ne esprimis mian miregon pro tiu decido kaj tial ne klopodis deteni ŝin de ĝi. Mi pensis: ”Tiu vokinklino plene taŭgos por vi, mi esperas, ke ĝi faros al vi bonon!”

Kiam ni disiris, ŝi diris: ”Fartu bone, kuzino Jane Eyre; mi deziras al vi ĉion bonan, vi havas prudenton.”

Mi respondis: ”Ankaŭ vi ne estas senprudenta, kuzino Eliza; sed la prudento, kiun vi posedas, eble estos intermurigita en franca monaĥinejo antaŭ ol pasos unu jaro. Sed tio ja tute ne interesas min, kaj estos al mi indiferenta, se nur tio povos fari vin feliĉa.”

”Vi pravas” ŝi diris. Post tiuj vortoj ni disiris kaj ĉiu iris sian vojon.

Ĉar mi ne havos la okazon denove paroli pri ŝi kaj pri ŝia fratino, mi jam nun rakontos, ke Georgiana edziniĝis kun riĉa sed diboĉinta eminenta viro, kaj ke Eliza vere fariĝis monaĥino kaj ankoraŭ estas en la monaĥinejo, kie ŝi pasigis sian novicecon. Sian havaĵon ŝi donacis al ĝi.

Kiel homoj sentas, kiam ili revenas hejmen post mallonga aŭ longa tempo de foresto, tion mi ne sciis. Mi ja neniam spertis tian senton. Sed bone mi sciis, kion mi kiel infano sentis, kiam mi revenis en Gateshead post longa promenado –: tiam mi estis insultriproĉata, ĉar mi aspektis malĝoja kaj preskaŭ frostiĝinta, kaj poste mi spertis, kion signifas en Lowood, kiam mi revenis hejmen post longa irado el la preĝejo –: tiam mi aspiris bonan riĉan manĝaĵon kaj varman kamenofajron, sed ricevis neniun el ambaŭ. Neniu el tiuj rehejmi ĝoj estis tre agrabla aŭ dezirinda; neniu magneto altiris min al certa loko kaj pligrandigis la fortecon kaj allogadon laŭ tio, ke mi pli kaj pli proksimiĝis.

Mi devis ankoraŭ sperti, kion signifos al mi la rehejmiĝo en Thornfield.

Mia vojaĝo estis teda – tre teda. Mi devis vojaĝi kvindek mejlojn en la unua tago, pasigi la nokton en vilaĝa gastejo, kvindek mejlojn mi devis vojaĝi en la dua tago. La unuajn dekdu horojn mi pensis al sinjorino Reed kaj al ŝiaj lastaj horoj; mi vidis ŝian flavpalan, distordiĝintan vizaĝon kaj aŭdis la strange ŝanĝigintan voĉon. Mi pensis pri la tago de enterigo, pri la ĉerko, la funebra veturilo, la longa, nigra procesio de lufarmistoj kaj servistoj – ĉeestis nur malmultaj familianoj – la oscedanta tombovolbo, la silenta preĝejo, la solena diservo. Poste mi pensis pri Eliza kaj Georgiana. La unuan mi rigardis kiel la allogaĵon de balsalono, la duan kiel loĝantinon de monaĥina ĉelo, kaj longan tempon mi pasigis analizante iliajn malsamajn specialecojn pri karaktero kaj persono.

La malfrua enveno en la urbeto … forpelis tiun pensadon; la nokto kondukis ĝin en alian vojon. Kiam mi estis enlitiĝinta, la memorado min forlasis kaj mi pensis nur pri la estonteco.

Mi do estis reironta al Thornfield; kiel longa estos mia tiea restado? Ne longa, pri tio mi estis certa. Dum la tempo de mia foresto mi aŭdis pere de sinjorino Fairfax, ke la ĝoja eminenta societo, kiu estis kune je mia forvojaĝo, disiris ĉiuloken. Sinjoro Rochester pasigis tri semajnojn en Londono, sed reen venis de tie antaŭ dekkvar tagoj. Sinjorino Fairfax konjektis, ke li iris tien por prizorgi la preparojn de sia edziĝo, ĉar li parolis pri tio, ke li intencas aĉeti novan veturilon. Ŝi sciigis plue, ke la penso, ke li edziĝos kun fraŭlino Ingram, ŝajnas al ŝi tre stranga; sed laŭ la diroj de ĉiuj homoj, kaj laŭ tio, kion ŝi propraokule vidis, ne estas plu dube, ke la afero estas baldaŭ okazonta.

”Vi estus tamen neordinare nekredema, se vi dubus pri tio,” mi diris al mi, ”mi mem ne dubas pri tio unu momenton.”

Nun sekvis la demando: ”Kien mi tiam iru?” La tutan nokton mi sonĝis pri fraŭlino Ingram; klara dummaten-sonĝo vidigis al mi, kiel ŝi fermis al mi ĉiujn pordojn de Thornfield kaj fingre montris al mi alian vojon; sinjoro Rochester kviete ĉeestis kun krucitaj brakoj kaj lasis ŝin agi; ŝajnis, ke li sarkasme ridas pri ŝi kaj pri mi.

Mi ne antaŭsciigis al sinjorino Fairfax pri la tago de mia alveno, ĉar mi ne deziris, ke oni sendu renkonte al mi veturilon al Millcote. Mi decidis kviete piediri sola tiun parton de la vojaĝo; kaj konfidinte mian kofron al la stalservisto, mi nerimarkite forlasis la ”Hotelon sankta Georgo” kaj iun belan junivesperon je la sesa horo mi ekiris la malnovan vojon al Thornfield – vojon, kiu plejparte kondukis tra kampoj kaj kiu estis malmulte uzata.

La vespero estis varma, milda sed ne brile varmega; la kampolaboristoj laboris laŭlonge de la tuta vojo; la ĉielo, kvankam ne sennuba, promesis bonan veteron por la venonta tago; ĝia bluo – kie ni povis vidi ĝin, – estis milda, kaj la nuboj ŝvebis alte kaj travideblaj pluen. Ankaŭ la okcidento estis varma; neniuj akvohavaj radioj ĝenis la bildon, estis, kvazaŭ fajro estis bruligita, kvazaŭ altaro brulis malantaŭ tiu nebula kurteno, kaj kie ĝi tie kaj alie estis ŝirita, tralumis orkolora neĝo.

Ĝojo ekregis min, kiam mi vidis la antaŭ mi kuŝantan vojon plimallongiĝi; mi estiĝis tiel ĝoja, ke unu fojon mi haltis por mirigite demandi, kion do signifas tiu sento de feliĉo, kaj por memorigi al mia prudento, ke mi ne returnen iras al mia propra hejmo aŭ al daŭra ripozejo, aŭ al loko, kie min atendas kaj sopiras fidelaj, karaj amikoj.

Sed mi diris al mi: ”Sinjorino Fairfax bone akceptos vin kun amika rideto, kaj la eta Adèle frapos la manojn kaj saltos pro ĝojo, kiam ŝi vidos vin, – sed vi bone scias, ke ne estas ili, al kiuj vi pensas – kaj ke tiu unu ne pensas al vi.”

Sed kio estas tiel obstinema kiel la juneco? Kio tiel blinda kiel la nesperteco? Ili certigas, ke estas jam sufiĉe feliĉe nur rigardi sinjoron Rochester, indiferente ĉu li rigardas min aŭ ne, kaj ili daŭrigis – ”Rapidu, rapidu! Restu ĉe li tiel longe, kiel estos al vi permesate; ankoraŭ malmultaj tagoj pasos, eble malmultaj semajnoj, kaj por ĉiam vi estos disigita de li!”

Kaj poste min sufokis alia animdoloro – io terura, terurega, kion mi ne kuraĝis konfesi, kies potenco ne devus regi min – kaj mi iris pluen.

Ankaŭ sur la herbejoj de Thornfield la laboristoj vigle kolektis fojnon, aŭ reale la falĉistoj ĵus finis sian tagan laboron kaj iris hejmen kun falĉiloj, rastiloj kaj fojnoforkegoj pendantaj sur la ŝultroj; tia estis la horo de mia reveno. Nur unu aŭ du kampojn mi estis traironta kaj la landvojon – kaj mi estos antaŭ la pordo de la domo. Kiel bele floras la rozoj de la plektobariloj! Sed mi ne havas la tempon deŝiri kelkajn; mi deziras eniri la domon! Mi preteriris altan dorno-arbetaĵon, kiu etendiĝas ĝis la vojo; mi vidas la mallarĝan vojeton kun la ŝtonaj ŝtupoj; kaj – mi ekvidas sinjoron Rochester, kiu tie sidas, li havas libron kaj krajonon en la mano kaj estas skribanta.

Nu, li ja ne estas spirito; tamen miaj nervoj ektremas; dum mallonga momento mi ne povas regi min. Kion do tio signifas?

Mi ne estis pensinta, ke mi tiel tremos je lia rigardo – kaj ke mi perdos ĉiun povon de mia voĉo, aŭ de mia movo en lia ĉeesto. Tuj kiam mi povos moviĝi, mi returnos min; mi ja ne bezonos montri min kiel vera malsaĝulino. Estas ja alia vojo al la domo. Sed estas indiferente koni eĉ dudek aliajn vojojn; ĉar li jam vidis min.

”Hola!” li krias kaj enpoŝigas libron kaj krajonon. ”Jen vi revenas! Alproksimiĝu, mi petas!”

Mi volas alproksimiĝi, sed mi ne scias kiel; ĉar mi ne konscias, kion mi faras aŭ sentas nek kiel mi penos esti kvieta, kaj precipe kiel regi la ekscititajn muskolojn de mia vizaĝo, kiuj energie ribelas kontraŭ mia volo kaj kiuj volonte esprimus, kion mi per ĉiuj miaj fortoj volas kaŝi. Sed mi havas vualon kaj ĝi kovras mian vizaĝon. Eble sukcesos al mi aperi antaŭ li kun deca eksteraĵo.

”Kaj jen vere estas Jane Eyre? Ĉu vi venas de Millcote kaj piede? Jes – tio estas ree unu el viaj malsaĝaĵoj! ne venigi veturilon sed iri trans kampojn kaj vojojn kiel ordinara homo!

Tiel enŝteliĝi hejmen en la krepusko, kvazaŭ mi aŭ ŝi estus sorĉaĵo aŭ nura ombro! Kion pro la diablo vi do faris dum la lasta monato?”

”Mi estis ĉe mia onklino, kiu mortis.”

”Jen ree respondo de Jane! La bonaj anĝeloj protektu min!

Ŝi venas de la alia mondo – de loĝejo de mortintoj; kaj tion ŝi rakontas al mi, kiam ŝi renkontas min ĉi tie tute sola en la krepusko! Se mi kuraĝus, mi vokus al ŝi por vidi, ĉu ŝi estas ombro aŭ io vere ekzistanta – ho elfo! sed same bone mi povus klopodi kapti bluan ignis fatuus sur la marĉo. Ho forkurintino! forkurintino!” li parolis plue, silentinte kelkan tempon.

”Tiel forresti de mi tutan monaton, kaj mi povas ĵuri pri tio, ke ŝi tute min forgesis!”

Mi sciis, ke estas al mi ĝojo revidi mian mastron, kvankam la timo malĝojigis min, ke li baldaŭ ĉesos esti mia mastro, kaj la konscio, ke mi estas al li tute indiferenta. Sed sinjoro Rochester tiom posedas la povon feliĉigi aliajn – tion almenaŭ mi kredis – ke eĉ paneroj, kiujn li ĵetis al kompatinda, fremda, erarvaganta birdo, kiel mi, estis kvazaŭ bongusta nutraĵo. Liaj lastaj vortoj estis al mi balsamo: ili ŝajnis pruvi, ke ne estas al li indiferente, ke mi lin ne forgesis. Kaj li estis parolinta pri Thornfield kvazaŭ ĝi estus mia hejmo ho ve! ke ĝi do estu mia hejmo!

Li ne foriris de la ŝtona vojeto kaj mi ne kuraĝis peti lin fari al mi spacon por ke mi preteriru lin. Mi demandis nur, ĉu li ne estis en Londono.

”Jes, supozeble via ’dua vido’ sciigis tion al vi.”

”Sinjorino Fairfax skribis tion al mi en letero.”

”Ĉu ŝi ankaŭ detale skribis pri la celo de mia vojaĝo?”

”Ho jes, sinjoro! Ĉiu ja konas tiun celon.”

”Vi devas foje rigardi la veturilon, Jane, kaj diri al mi, ĉu vi ne opinias, ke ĝi plene plaĉos al sinjorino Rochester, kaj ĉu ŝi ne aspektos kiel reĝino, dronante en la malhele-ruĝa kuseno.

Mi nur dezirus Jane, ke mia eksteraĵo iom pli ŝin indus. Diru do al mi, ĉar vi estas ja feino, ĉu vi ne povas doni al mi sorĉilon aŭ sorĉtrinkaĵon, kiu faros el mi belan viron?”

”Neniu sorĉpovo kapablas tion, sinjoro;” kaj fundkore mi diris plue: ”nur aminda okulo estas la sorĉo, kiu ĉi tie estas bezonata; io tia ja plene sufiĉas, via serioza rigardo estas pli potenca, ĝi estas pli efika ol ĉiu sorĉo de la beleco.”

Sinjoro Rochester jam ofte legis miajn ne-elparolitajn pensojn per akra vido, kiu estis al mi nekomprenebla; en ĉi tiu okazo li ne atentis mian tiel rapide elparolitan respondon; sed li ridetis al mi per sia stranga rideto, kiu apartenis nur al li kaj kiun li uzis en la tre maloftaj okazoj. En ordinaraj cirkonstancoj li rigardis ĝin kiel tro bonan; ĝi estis ceremonia sunbrilo de la sento – nun li briligis ĝin sur min.

”Iru do, Jane,” li diris, farante por mi spacon, por ke mi povu transiri la ŝtupon de la ŝtona vojeto, ”iru nun hejmen kaj donu iom da ripozo al viaj malgrandaj migre laciĝintaj piedoj.”

Mi povis nur silente obei lin; aliaj kaŭzoj por daŭrigi la interparolon ne ekzistis. Dirante plu nenion, mi transiris la ŝtupon, intencante kviete foriri de li. Impulso retenis min – nevidebla potenco devigis min turniĝi. Mi diris – aŭ pli ĝuste – io en mi diris sen mia volo:

”Mi dankas vin pro via granda boneco, sinjoro Rochester.

Gajigas min eksterordinare refoje esti ĉi tie kaj ĉe vi; kaj kie vi estas, tie estas mia hejmo – mia sola hejmo.”

Rapide mi foriris, tiel rapide, ke li ne kapablus kuratingi min, eĉ se li tion volus. La eta Adèle estis duone freneza pro ĝojo, kiam ŝi ekvidis min. Sinjorino Fairfax ricevis min kun sia ordinara simpla koreco. Leah ridetis, kaj eĉ Sophie diris amike ”bonsoir”. Ĉio tio estis tre agrabla. Ne estas pli granda feliĉo ol esti amata de siaj proksimuloj kaj senti, ke nia proksimeco pligrandigas iliajn ĝojon kaj bonplaĉon.

En tiu vespero mi decidis fermi miajn okulojn antaŭ la estonteco. Mi ne volis aŭskulti la admonantajn voĉojn, kiuj avertis min kontraŭ la preskaŭ tuja disiĝo kaj estonta ĉagreno.

Kiam la tetrinkado estis pasinta, sinjorino Fairfax estis preninta sian trikilaron, mi estis sidiĝinta ĉe ŝia flanko kaj Adèle, genuante sur la tapiŝo, flate sin premis al mi, tiam ŝajnis al mi kvazaŭ konscio de reciproka amo ĉirkaŭas nin per ora ringo, kaj mi sendis senparolan preĝon ĉielen, ke nia disiĝo estu kiel eble plej malproksima. Ni sidis ankoraŭ kune, kiam sinjoro Rochester eniris. Li rigardis nin kaj lia ĝojo pro tiu feliĉa grupo ŝajnis plaĉi al li. Tiam li diris, ke la aĝa sinjorino sin sentas espereble tre feliĉa, ĉar ŝi denove havas apud si sian adoptitinon kaj li parolis plue, ke li vidas, ke Adèle estas prete a croquer sa petite maman anglaise (estas manĝonta sian etan anglan patrinon) . – Kaj tiam min kaptis la deziro, ke ankaŭ post sia edziĝo li lasu nin kviete kunigitaj kaj sub sia protektado kaj ke li ne tute ekzilu nin ekster la sunbrilo de sia apudesto.

Dek du tagoj de duba kvieteco pasis post mia reveno de Gateshead. Pri la edziĝo de nia mastro neniu parolis kaj ankaŭ mi ne rimarkis preparojn, kiuj povus celi la efektivigon de tia proksima okazontaĵo. Preskaŭ ĉiutage mi demandis al sinjoripo Fairfax, ĉu ŝi aŭdis ion definitivan pri tio, kaj ĉiam la respondo estis nea. Unu fojon ŝi diris, ke ŝi demandis sinjoron Rochester, kiam li kondukos hejmen sian junan edzinon; li tamen estis respondinta nur per evitanta vorto kaj per unu el siaj strangaj rigardoj, kaj ŝi sciis nenion pli ol antaŭe.

Tre mirigis min tamen, ke okazis neniu vojaĝo tien kaj reen, nek vizitoj al Ingramparko. Estis vere, tiu bieno kuŝis dudek mejlojn malproksime, sur la limo de alia graflando, sed kio estas tiu distanco por fajra amanto? Por tia lerta kaj senlaca rajdanto, kia estis sinjoro Rochester, tia vojo estis ja nur dummaten-rajdado. Mi ekflatis la esperon, kiun mi ne rajtis esperi, nome, ke la gefianĉiĝo rompiĝis, ke la famo pri estonta geedziĝo estis falsa, ke unu el la geedziĝontoj ŝanĝis opinion.

Konstante mi ekzamenis la vizaĝon de mia mastro, ĉu ĝi estas malĝoja aŭ malbonhumora; sed mi ne povis memorigi al mi la tempon, en kiu ĉio estis tiel sennuba kaj sen malkvietigaj sentoj kiel nun. Li estiĝis eĉ gaja kaj parolema, kiam mi kaj mia lernantino en lia ĉeesto parolis nenion aŭ dronis en ne kontraŭstarebla malĝojo. Neniam antaŭe li tiel ofte kaj longe deziris mian societon; neniam li estis pli bonkora, pli plenama – kaj ho ve! neniam mi lin amis pli kore!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.