La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXXV.

La sekvintan tagon li tamen ne forvojaĝis al Cambridge, kvankam li antaŭe diris tion. Li prokrastis la vojaĝon tutan semajnon kaj dum tiu tempo li sentigis al mi, kian grandan punon bona tamen severa, konsciencema sed nekurbebla viro povas meti sur estaĵon, kiu ofendis lin. Sen ago de malamikeco, sen vorto de riproĉo al li sukcesis daŭre sentigi al mi la konvinkon, ke mi tute perdis lian favoron.

Malgraŭ ĉio tio St. John ne sentis malkristanan venĝdeziron – li ne insultis unu solan hareton de mia kapo, li ne farus tion eĉ se li havus la povon! Pro la principoj kaj pro sia karaktero li staris super tiu malnobla kontentiĝo de ĉiu venĝdeziro; li estis pardoninta mian diraĵon, ke mi malestimas lin kaj lian amon, sed la vortojn li ne estis forgesinta; kaj neniam li forgesos ilin, tiel longe kiel li kaj mi vivos. Kiam li sin turnis al mi, mi en lia rigardo vidis, ke tiuj vortoj konstante estis skribitaj en la aero inter li kaj mi; kiam mi parolis, ili per mia voĉo trafis liajn orelojn kaj ilia eĥo sonis el ĉiu vorto, kiun li diris al mi.

Li sin ne detenis de interparolado kun mi; kiel kutime li eĉ vokis min ĉiumatene al sia pupitro, por ke mi laboru kun li, sed mi timis, ke la malica homo en li amuziĝis montri, kun kiu lerteco li sukcesis – kvankam li okulŝajne agis kaj parolis kiel kutime – forigi el ĉiu vorto kaj el ĉiu ago la spiriton de la intereso, kiu antaŭe donis certan akran ĉarmon al liaj paroloj kaj al tuta lia personeco – ĝi estis amuziĝo en kiu ne partoprenis la pura kristano. Por mi li en realo ne estis plu karno kaj sango, sed marmoro; liaj okuloj estis malvarmaj, helaj bluaj gemoj; liaj trajtoj estis parolanta instrumento – nenio alia.

Ĉio tio kaŭzis al mi rafinitan, rapidan ĉagrenon. Malrapida fajro de ekscitiĝo, ĉiam daŭranta ĉagreno, kiu doloris kaj kurbigis min, per tio estis konstante nutrata. Mi sentis, kiel ĉi tiu bona homo – pura kiel la plej pura fonto – mortigus min en mallonga tempo, se mi estus lia edzino, li mortigus min ne eltirante unu solan sangoguton el miaj vejnoj, sur sia propra kristale pura konscienco, ne sentante la plej malgrandan makuleton de krimo. Precipe mi sentis tion, kiam mi klopodis plimildigi lin. Mia kompato ne renkontis kompaton. Al li nia malproksimiĝo ne kaŭzis ĉagrenon; li ne sentis la deziron al reamikiĝo; kaj kvankam miaj larmoj pli ol unu fojon falis sur la libron, super kiu ni ambaŭ sidis kliniĝintaj, ili tamen impresis lin ne pli ol se lia koro vere estus objekto el metalo aŭ ŝtono.

Al siaj fratinoj tamen li estis pli kora ol kutime; kvazaŭ li timis, ke nura malvarmo ankoraŭ ne povis konvinki min, kiel plene mi estis ekzilita, li volis al tio aldoni la povon de la kontrasto.

Kaj tion li faris ne el malico, pri tio mi estis konvinkita, sed el principo.

Je malleviĝo de la suno en la vespero antaŭ lia forvojaĝo mi okaze vidis lin promeni tien-reen en la ĝardeno. Rigardante lin, mi ree pensis pri tio, ke tiu viro, nun fremdiĝinta al mi, iam savis mian vivon kaj ke ni estas proksimaj parencoj. Tio instigis min lastfoje klopodi reakiri lian amikecon.

Mi eliris kaj proksimiĝis al li, kiam li staris apud la malgranda pordego. Tuj mi parolis pri tio, kio kuŝis sur mia koro.

”St. John, mi estas malfeliĉa, ĉar vi ankoraŭ ĉiam koleras min. Ni estu denove geamikoj.”

”Mi esperas, ke ni estas geamikoj,” li trankvile respondis, dum lia rigardo direktiĝis al la leviĝanta luno, kiun li jam rigardis kiam mi proksimiĝis al li.

”Ne, St. John, ni ne estas plu geamikoj kiel antaŭe. Tion vi tre bone scias.”

”Ĉu ni ne estas? Tio estus malbona. Miaflanke mi deziras al vi nenion malbonan, sed nur ĉion bonan.”

”Mi kredas vin, St. John, ĉar mi estas firme konvinkita, ke vi ne estus kapabla deziri malbonon al iu ajn. Tamen, estante via parencino, mi dezirus iom pli da amo ol tiu ĝenerala filantropio, kiun vi montras ankaŭ al fremduloj.”

”Nature,” li diris. ”Tiu deziro estas tre justa, kaj mi estas malproksime de tio, rigardi vin kiel fremdulon.”

Tion li diris tre malvarme kaj trankvile, kaj tio estis sufiĉe ofenda kaj humiliga. Se mi estus aŭskultinta la konsilojn de mia fiero kaj de mia kolero, mi tuj estus forlasinta lin. Sed en mi estis io pli forta ol tiuj sentoj. Mi tre estimis la principojn kaj la talentojn de mia kuzo. Lia amikeco estis al mi de granda voloro; perdi ĝin estus por mi peza elprovo. Tial mi ne tiel baldaŭ forlasis la klopodon, reakiri ĝin.

”Ĉu ni do disiĝos en tia animstato, St. John? Kaj kiam vi iros al Hindujo – ĉu vi tiam volas forlasi min sen diri amikan vorton, kiel vi faris antaŭe?”

Li nun sin deturnis tute de la luno kaj rigardis min en la vizaĝon.

”Jane, ĉu mi forlasos vin do, kiam mi iros al Hindujo? Kion!

Ĉu vi do ne kuniros al Hindujo?”

”Vi ja diris, ke mi ne povus kuniri ne edziniĝinte kun vi antaŭe.”

”Vi do ne volas edziniĝi kun mi? Vi tenas vin al tiu decido?”

Kara leganto, ĉu vi iam spertis, kian teruron tiaj malvarmkoraj homoj povas kaŭzi per la glacio de siaj demandoj? Kiom de la falo de lavango estas en ilia kolero? Kiel ilia malplezuro similas la glacirompiĝon de sovaĝa riverego?

”Ne, St. John, mi ne edziniĝos kun vi. Mi tenas min al mia decido.”

La lavango ekmoviĝis, sed ĝi ankoraŭ ne falegis en la valon.

”Ankoraŭ unu fojon – kial tiu rifuzo?”

”Antaŭe, ĉar vi min ne amis,” mi respondis, ”nun, ĉar vi preskaŭ malamas min. Se mi edziniĝus kun vi, tiam vi mortigus min. Vi jam nun estas faronta tion.”

Liaj vangoj kaj lipoj paliĝis – morte paliĝis.

”Ĉu mi mortigus vin? – mi jam nun mortigas vin? Viaj esprimoj estas tiaj, kiaj ili neniam devus esti dirataj: akraj, malvarmaj, malveraj. Vi pruvas, ke vi estas en malfeliĉa spirita kaj anima stato; vi meritas severan riproĉon, vi estus nepardonebla, se la devo de la homo ne ordonus pardoni sian fraton, eĉ sepfoje sepdekfoje.”

Nun mi estis fininta la aferon. Dum mi flatis la esperon forigi el lia animo la signon de mia unua ofendo, mi subite postrestigis sur tiu malmola supraĵo pli profundan impreson, mi por ĉiam estis engravurinta ĝin tie, kaj mi diris:

”Nun vi vere malamos min. Estas tute vane fari la penon repacigi vin; mi vidas, ke mi faris vin por ĉiam mia malamiko.”

Tiuj vortoj estis por li kiel nova maljustaĵo, kaj ankoraŭ pli granda, ĉar ili tuŝis la veron. Liaj sensangaj lipoj tremetis kiel en spasmo. Mi sciis, kian akran koleron mi ekscitis. La koro en mia brusto estis krevonta.

”Vi tute miskomprenas miajn parolojn,” mi diris, subite kaptante lian manon: ”Mi ne intencis insulti aŭ eksciti vin – vere, tion mi ne intencis.”

Li amare ridetis – kun granda decidemo li retiris sian manon el mia. ”Kaj nun vi reprenas vian promeson, mi konjektas, kaj tute ne iros al Hindujo?” li diris post longa silentado.

”Jes, mi iros, sed nur kiel via kunlaborantino.”

Nun sekvis longa paŭzo. Mi ne povas diri kiel malfacila dume estis la batalo, kiu furiozis en li. Sed en liaj okuloj brilis strangaj radioj kaj strangaj ombroj flugis trans lian vizaĝon. Fine li ree parolis.

”Mi jam unu fojon pruvis al vi la absurdecon de la propono, ke knabino de via aĝo povus akompani needziĝintan viron de mia aĝo. Mi pruvis ĝin en tiaj esprimoj, pri kiuj mi povus supozi, ke ili malhelpis vin iam reveni al la plano. Ke vi malgraŭ tio tamen tion faris, tion mi bedaŭras – pro vi.”

Mi interrompis lin. Io simila al komprenebla riproĉo tuj redonis al mi kuraĝon.

”Ne forlasu do vian sanan prudenton, St. John, nun vi vere diras sensencaĵon. Vi certigas, ke vi estas konsternita pri tio, kion mi diris. Ĉu vi vere ne ekscitiĝis pri tio, ĉar kun via eksterordinara prudento vi neeble estas tiel absurda nek tro memfida por miskompreni mian opinion. Ankoraŭ unu fojon mi ripetas al vi, mi volas esti via kunlaborantino, sed neniam via edzino.”

Ree li morte paliĝis. Sed kiel antaŭe li regis sian pasion perfekte.

Li respondis medite sed trankvile:

”Virina kunlaborantino, kiu ne estas mia edzino, neniam sufiĉus al mi. Ŝajnas tial, ke vi ne povos iri kun mi; tamen se vi estas honeste sincera pri via propono, mi parolos kun misiisto dum mia restado en la urbo, kies edzino bezonas kunlaborantinon.

Via propra monposedaĵo faros vin sendependa de la helpo de la misia asocio; en tiu maniero vi liberigos vin de la malhonoro rompi vian promeson, kaj malfideliĝi al la ligo, kies membrino vi promesis fariĝi.”

Kiel mia leganto scias, neniam mi formale donis mian promeson aŭ akceptis ian devon; kaj liaj paroloj estis tro severaj kaj tro despotaj por ĉi tiu okazo.

Tial mi respondis:

”En ĉi tiu okazo ne troviĝas malhonoro, nek rompita promeso, nek malfideleco. Mi ne havas la plej malgrandan devon iri al Hindujo, precipe ne kun fremduloj. Kune kun vi mi kuraĝas multon, ĉar mi admiras, fidas vin kaj amas vin kiel fratino. Sed samtempe mi estas konvinkita, ke, se mi irus kun iu ajn, mi ne vivus longe en tiu klimato.”

”Ho! vi timas pro via persono,” li diris kun moke distorditaj lipoj.

”Tion mi faras. Dio ne donis al mi la vivon, por ke mi ĝin forĵetu; kaj nun mi kredas, ke plenumo de via deziro estus memmortigo. Krom tio, antaŭ ol mi forlasus Anglujon, mi antaŭe volus certe scii, ĉu mi ne povus esti de pli granda utilo, amante mian patrujon, anstataŭ forlasi ĝin.”

”Kiel vi povus klarigi tion?”

”Estus senutile provi klarigi tion; sed troviĝas unu punkto, pri kiu jam longe mi sentas teruran dubon; kaj mi povus nenien iri antaŭ ol mi estus foriginta tiun dubon.”

”Mi scias, kien vin tiras via koro, kaj al kiu ĝi dediĉas sin.

La intereso, kiun vi sentas, estas malsankta kaj kontraŭ la leĝo. Jam longe vi devus sufoki ĝin, kaj nun vi devus ruĝiĝi citi ĝin. Vi pensas al sinjoro Rochester!”

Li parolis prave kaj mia silento pruvis tion.

”Ĉu vi volas iri al sinjoro Rochester?”

”Mi volas kontroli, kio el li fariĝis.”

”Tial al mi restas plu nenio ol memori vin en miaj preĝoj,” li diris, ”kaj kore petegi Dion, ke per Lia helpo vi ne estiĝos kondamnita. Mi kredis vidi en vi unu el la elektitoj. Sed Dio ne vidas, kiel la homoj vidas: Lia volo estu!”

Li malfermis la pordeton de la latbarilo, eliris la ĝardenon kaj sin direktis tra la paŝtejo al la ravino, kaj baldaŭ malaperis.

Revenante en la familian ĉambron, mi vidis Dianan, kiu staris apud la fenestro; ŝi ŝajnis droni en malgajaj pensoj. Diana estis multe pli alta ol mi, ŝi metis sian manon sur mian ŝultron kaj kliniĝante super mi, ŝi ekzamene rigardis min en la vizaĝon, dirante:

”Jane, vi en la lasta tempo ofte estas pala kaj ekscitita. Mi estas konvinkita, ke io al vi okazis. Diru al mi, kio okazas inter vi kaj St. John. Duonan horon mi vidis vin kune tra la fenestro.

Pardonu min, ke mi estas tia spionino, sed jam longe mi imagis ĉiajn aferojn. John estas tiel stranga kaj tute propreca homo.”

Ŝi eksilentis – mi ne parolis; baldaŭ poste ŝi diris:

”Mi estas konvinkita, ke mia stranga frato havas tre specialajn intencojn rilate al vi; jam longan tempon li montris pri vi tiajn interesojn, kiajn li ankoraŭ neniam montris al iu – kaj kiacele? Mi dezirus, ke li vin amus, Jane – ĉu tio vere estas la okazo, mia infano?”

Mi metis ŝian malvarmetan manon sur mian varmegan frunton:

”Ne Diana, tute ne.”

”Kial do li tiel sekvas vin per la okuloj – kaj kial li daŭre serĉas vian ĉeeston kaj kial li daŭre estas ĉe via flanko? Maria kaj mi jam konjektis, ke li deziras edziĝi kun vi.”

”Tion li deziras – li postulis de mi, ke mi iĝu lia edzino.”

Pro ĝojo Diana kunfrapis la manojn.

”Ĝuste tion ni esperis kaj pensis! Kaj vi edziniĝos kun li, ĉu ne vere, Jane? Tiam li ja ankaŭ devus resti en Anglujo.”

”Tute kontraŭe, Diana; la sola intenco, kiun li havas ĉe sia edziĝopeto estas, certigi al si en mi taŭgan helpantinon por siaj hindaj laboroj kaj malfacilaĵoj.”

”Kion? Li postulas de vi, ke vi iru Hindujon?”

”Jes.”

”Sensencaĵo!” ŝi kriis. ”Mi estas konvinkita, ke vi vivus tie apenaŭ tri monatojn. Iru tien sub neniu cirkonstanco. Vi ne konsentis, ĉu ne vere, kara Jane?”

”Mi rifuzis edziniĝi kun li.”

”Kaj per tio vi profunde insultis lin, ĉu ne?”

”Profunde! Neniam li pardonos min, mi timas.”

”Estus nekredeble malsaĝe iri tien, Jane. Pensu nur al la tasko, kiun per tio vi prenus sur vin – estus nur senfinaj laciĝoj kaj streĉiĝoj; kaj streĉiĝoj kaj laciĝoj mortigas en tiuj landoj eĉ la plej fortajn. Sed vi estas delikata kaj malforta. Vi konas St. John kaj scias, ke li instigos vin al maleblaĵoj; en lia proksimeco vi ne ricevus la konsenton ripozi dum la varmegaj horoj, kaj malfeliĉe vi devigas vin, kiel mi rimarkis, ĉion plenumi, kion li de vi postulas. Mi estas mirigita, ke vi havis la kuraĝon malakcepti lian manon. Vi do ankaŭ lin ne amas, Jane?”

”Ne kiel edzino devas ami sian edzon.”

”Malgraŭ tio, ke li estas tiel bela viro.”

”Kaj mi estas tiel malbela, ĉu ne, Diana? Ni ja tute ne taŭgas kiel feliĉa paro –”

”Malbela? Vi? Tute ne! Vi estas multe tro beleta kaj multe tro juna por esti viva rostita en Kalkuto.”

Kaj denove ŝi priĵuris min, ke mi forĵetu de mi ĉiun penson iri kun ŝia frato al Hindujo.

”Vi pravas,” mi diris, ”ĉar kiam mi ripetis al li mian konsenton sekvi lin kiel lia kunhelpantino, tiam li ekscitiĝis pro mia manko de konvensento. Li ŝajnis opinii, ke mi faris nedecaĵon, proponante al li akompani lin needziniĝinta. Tamen mi de la komenco esperis trovi en li fraton, kaj rigardis lin ĉiam kiel tian!”

”Kiel do vi povas diri, Jane, ke li vin ne amas?”

”Vi devus mem aŭdi lin paroli pri tio. Li ĉiam denove kaj denove certigis min, ke li ne por si mem, sed por sia ofico deziras kunulinon. Li diris al mi, ke mi naskiĝis por la laboro – ne por la amo! Kaj sendube tio estas vera. Sed, miaopinie mi ankaŭ ne naskiĝis por edziĝo, se mi ne estas naskita por amo. Tial ĉu ne estus strange, Diana, esti por la tuta vivo katenita al viro, kiu en mi vidas nur utilan laborilon?”

”Neelteneble – nenature – tute neeble!”

”Kaj krome,” mi diris plue, ”kvankam mi sentas por li nun nur fratinan inklinon, mi tamen tre bone povas imagi al mi la eblecon, ke estante devigita estiĝi lia edzino, mi post kelka tempo sentus por li neeviteblan strangan, dolorplenan specon de amo. Ĉar li havas altajn talentojn kaj en liaj rigardo; karaktero, interparolado estas ofte trajto de heroa grandeco.

En tiu okazo mia sorto fariĝus neeldireble terura. Li ne postulus, ke mi amu lin, kaj se mi montrus al li amon, tiam li dirus al mi, ke ĝi estas superflua, ke li ne deziras ĝin kaj ke ĝi malbone decas al mi. Mi scias, ke li tiel agus.”

”Kaj tamen St. John estas bona homo,” diris Diana.

”Li estas bona kaj granda viro, sed senkompate li forgesas pri la sentoj kaj pretendoj de pli malgrandaj homoj, dum li daŭrigas siajn proprajn altajn planojn. Tial la sensignifuloj agas plej bone, se ili evitas lian vojon, por ke li ne piedpremu ilin en sia senripoza progresado. Sed jen li venas. Mi foriras de vi, Diana.”

Mi suprenrapidis la ŝtuparon, kiam mi vidis lin veni en la ĝardenon. Tamen ĉe la vespermanĝo mi estis devigata ree lin renkonti. Dum tiu manĝo li ŝajnis same trankvila kiel kutime.

Mi estis kredinta, ke li nur malmulte parolos al mi, kaj mi estis firme konvinkita, ke li forlasis sian edziĝoplanon; sed la estonteco instruos al mi, ke mi eraris pri ambaŭ punktoj. Li parolis al mi en la kutima maniero; sed nur tiel, kiel li faris en la lasta tempo: li estis ĝene ĝentila. Sendube li estis peteginta la helpon de la sankta spirito por kontraŭbatali la kolereton, kiun mi vekis en li kaj nun mi kredis, ke li pardonis al mi ankoraŭ fojon.

Por la legado antaŭ la vesperpreĝo, li estis elektinta la dudekunuan ĉapitron de la Apokalipso. Ĉiam estis bonfare aŭskulti lin, kiam la paroloj de la biblio venis de liaj lipoj, neniam lia voĉo sonis tiel dolĉe kaj klare – neniam liaj agmanieroj en sia simpleco tiel profunde impresis, ol kiam li anoncis la antaŭdirojn de Dio; kaj hodiaŭ vespere lia voĉo akceptis ankoraŭ pli solenan tonon – liaj movoj kaj gestoj akceptis pli profundan signifon, kiam li tiel sidis meze de siaj samhejmanoj, dum la maja luno lumis tra la flanken ŝovitaj fenestraj kurtenoj kaj igis la kandelan lumon preskaŭ superflua; kiam li sidis tie klinita super la granda biblio kaj priskribis el ĝiaj folioj la vizion de la nova ĉielo kaj de la nova tero – kiam li diris, kiel Dio venos por loĝi inter la homoj, kiel Li forviŝos la larmojn el iliaj okuloj kaj promesis, ke morto ne plu estos, nek suferoj, nek ploroj, nek doloroj, ĉar la unuaj aferoj forpasis.

La sekvintaj vortoj strange tremigis min, kiam li diris ilin, precipe ĉar mi rimarkis je la dolĉaj nepriskribeblaj ŝanĝoj de la tono, ke li sin turnis al mi, kiam li eldiris ilin:

”Kiu venkas, tiu heredos ĉion, kaj mi estos lia Dio kaj li mia filo. Sed, ”tie li tre malrapide kaj klare legis, ”por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malĉastuloj kaj sorĉistoj kaj idolanoj kaj ĉiuj mensoguloj, ilia lotaĵo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.”

De tiu tempo mi sciis, kian loton St. John timis por mi.

Trankvila, subpremita triumfo, miksita kun sopira sincereco certigis liajn klarigojn de la lasta glororiĉa verso de tiu ĉapitro.

La leganto estis konvinkita, ke lia nomo estas jam skribita en la vivolibro de la Ŝafido, kaj li sopiris al la horo, kiam li eniros urbon, en kiun la teraj reĝoj portas siajn gloron kaj honoron; kiu ne bezonas sunon nek lunon por lumi en ĝin, ĉar la gloro de Dio prilumas ĝin kaj ĝia lumo estas la Ŝafido.

Dum la preĝo, kiu sekvis la ĉapitron de la biblio, li kolektis sian tutan energion – sian tutan akran, rigidan fervoron; li estis en sankta sincereco, li batalis kaj luktis kontraŭ Dio kaj estis decidinta venki. Li petegis pri forto por la malfortuloj, pri konduko por la ŝafidoj, kiuj devagis de la brutaro, pri reiro, eĉ en la dek-unua horo, por tiuj, kiuj estis delogitaj de la mallarĝa sed rekta vojo per la tentoj de la mondo kaj de la karno. Li petis, li petegis, li postulis la donacon de brulego, de fulmo, por ĵetegi ilin en la korojn de la aŭskultantoj. La sincereco estas ĉiam profunde solena: kiam komence mi aŭskultis la preĝon, mi miris pri lia sincereco; poste, kiam li daŭrigis, li ekscitis min, kaj fine li plenigis min per teruro. Li sentis la grandecon kaj la valoron de sia intenco tiel sincere; ĉiu, kiu aŭskultis lian petegon, ne povis ne kunsenti kun li.

Kiam la preĝo finiĝis, ni adiaŭis lin, li intencis forvojaĝi tre frue la sekvontan matenon. Post kiam Diana kaj Maria lin kisis, ili eliris la ĉambron; per tio ili obeis, kiel mi kredas, ordonon, kiun li flustre estis doninta al ili. Tiam mi etendis al li la manon kaj deziris al li feliĉan vojaĝon.

”Mi dankas vin, Jane. Kiel mi jam diris, mi revenos de Cambridge post dek kvar tagoj; tiu tempo do estas ankoraŭ donita al vi. Se mi aŭskultus la kutiman, homan fierecon, tiam mi ne plu parolus al vi pri nia unuiĝo; sed mi obeas al mia devo kaj tenas min ankoraŭ al mia unua, mia ĉefa celo: fari ĉion por la honoro de Dio. Mia Sinjoro suferis longe; tion ankaŭ mi faros. Mi ne povas lasi vin al la kolero de la eterna malbeno. Pentu – decidu, kiam estas ankoraŭ ne tro mafrue.

Ne forgesu – ni laboru tiel longe kiel daŭros la tago – ni scias, ke la nokto venos, en kiu neniu homo devas labori. Pensu pri la sorto de la riĉa viro en la evangelio, kiu posedis la riĉaĵojn de ĉi tiu vivo. Dio donu al vi la forton elekti tiun pli bonan parton, kiu ne povos esti rabita de vi!”

Dirante tiujn lastajn parolojn, li metis la manon sur mian kapon. Li estis parolinta sincere kaj milde; lia rigardo en la vero ne estis tiu de amanto, kiu rigardas sian amatinon; sed ĝi estis tiu de paŝtisto, kiu kunvokas sian disigitan brutaron, aŭ pli multe tiu de gardanĝelo, kiu gardas la animon, por kiu li estas respondeca. Ĉiuj viroj kun talentoj, indiferente ĉu ili estas sentemaj aŭ ne, ĉu ili estas zelotoj, ambiciuloj aŭ despotoj – kondiĉe ke ili estu honestaj – havas siajn majestajn momentojn: nome kiam ili venkas aŭ potencas.

Mi sentis grandan respekton antaŭ St. John – respekton, kiu estis tiel forta, ke ĝia potenco subite puŝis min al tiu punkto, de kie mi tiel longe estis forkurinta. La tento min ekregis, ke mi cedu en la batalo kontraŭ li – lasu min fortreni de lia volo por forlasi mian propran. Mi estis nun preskaŭ en lia povo, same kiel antaŭe en tiu de aliulo, kvankam en tute malsama maniero. En ambaŭ okazoj mi estis malsaĝulino. Se antaŭe mi estus cedinta, ĝi estus eraro kontraŭ la moralo; se mi nun cedus, tiam estus eraro kontraŭ la sana prudento. Tiel mi pensas ankoraŭ nun, rerigardante al tiu krizo per la mediumo de la tempo. Sed tiutempe mi ne konsciis mian malsaĝemon.

Senmove mi staris tie sub la tuŝo de mia hierofanto (pastro greka, kiu instruas la misterojn kaj devojn de sia religio). Mi forgesis pri ĉiuj rifuzoj – mia timo estis venkita – mia luktado paralizita. La neeblo – mia unuiĝo kun St. John – rapide iĝis eblo. Per unu bato ĉio ŝanĝiĝis. La religio vokis – anĝeloj mangestis. – Dio ordonis – la vivo malŝvelis kiel limako – la pordoj de la morto malfermiĝis kaj montris al mi la eternecon, kiu kuŝis transe; estis al mi kvazaŭ mi povus oferi ĉion surteran por la certeco kaj feliĉego transaj en unu sekundo. La malluma ĉambro estis plena de vizioj kaj la misiisto demandis:

”Ĉu vi povus nun decidi?” Li faris tion dolĉvoĉe kaj malforte li tiris min al si. Ho, tiu mildeco! Kiel pli potenca ĝi estas ol la perforto! Mi kapablis kontraŭstari la koleron de St. John; antaŭ lia mildeco mi estiĝis malforta kiel kano. Malgraŭ tio mi absolute sciis, ke li poste igos min penti pro mia antaŭa kontraŭstaro, ĉar per unu horo de arda, sankta preĝado lia tuta karaktero ne estis ŝanĝiĝinta; ĝi fariĝis nur pli majesta.

Mi respondis: ”Mi povus decidi, se mi nur certe scius, se mi havus nur la firman konvinkon, ke tio estas la volo de Dio, ke mi edziniĝu kun vi! Tiam mi ĉi tie kaj nun ĵurus – kio ajn rezultus!”

”Mia preĝo estas aŭdita!” kriis St. John. Li pli firme premis sian manon sur mia kapo, kvazaŭ li posedus min. Li metis la brakon ĉirkaŭ mi, preskaŭ kvazaŭ li min amus (mi diras preskaŭ, mi ja konis la diferencon – ĉar mi estis spertinta ĝin, kio estas vera amo; sed kiel li, mi nun metis flanken la amon nur pensante al mia devo); mi batalis ankoraŭ per mia necerta interna vizio, malheligita de nebuloj. Varmege kaj kore mi aspiris fari tion, kio estas justa – kaj nur tion.

”Montru al mi, ho, montru al mi la rektan vojon!” mi petegis al la ĉielo. Mi estis ekscitita kiel ankoraŭ neniam antaŭe.

Kaj la ĉielo juĝu ĉu tio, kio sekvis, estis la efiko de mia eksciteco.

La tuta domo dronis en profunda silento; ĉar mi kredas, ke esceptinte St. John kaj min, ĉiuj jam enlitiĝis. La sola kandelo estis estingiĝonta. La lunlumo hele penetris en la ĉambron.

Mia koro laŭte kaj rapide batis, kaj mi aŭdis ĉiun pulsobaton.

Subite ĝi haltis sub nepriskribebla sento, kiu tremis tra ĝi kaj kiu paralizis miajn kapon kaj piedojn. La sento ne estis kiel elektra frapo, sed same forta kaj stranga kaj timiga, ĝi efikis sur miajn sentojn kvazaŭ ties eksteraj kapabloj kaj senripozeco ĝis nun estis nur kiel ia glaciiĝo, el kiu ili nun estis vekataj.

Mi aŭskultis plena de atendo, la okuloj kaj oreloj estis streĉitaj, dum ĉiu nervo en mi tremis.

”Kion vi aŭdis? Kion vi vidas?” demandis St. John. Mi vidis nenion. Sed ie mi aŭdis voĉon, kiu vokis:

”Jane! Jane! Jane!”

Nenion pli.

”Ho Dio, kio estas tio?” mi kriis.

Same bone mi povus krii: ”Kie ĝi estas?” ĉar ĝi ŝajne ne estis en la ĉambro – ne en la domo – ne en la ĝardeno. Ĝi ne venis el la aero – nek el la tero – nek de supre. Mi estis nur aŭdinta ĝin – kiel aŭ de kie, estas neeble tion diri! Kaj ĝi estis la voĉo de homa estaĵo – de konato kaj amato, ĝi estis neforgesebla voĉo – nome tiu de Edward Fairfax Rochester; kaj ĝi kriis petegante kaj ĝemante en sovaĝa dolo:ro.

”Mi venas!” mi kriis. ”Atendu min! Ho! mi volas veni!” Mi rapidis al la pordo kaj rigardis en la koridoron, sed tie estis mallume. Mi iris en la ĝardenon; ĝi estis senhoma.

”Kie vi estas?” mi vokis.

La monteto malantaŭ la ravino obtuze resendis la respondon:

”Kie vi estas?” Mi aŭskultis. La vento aŭdiĝis mallaŭte en la pinoj. Nenio krom soleca, dezerta marĉejo kaj noktomeza silento.

”For la superstiĉon!” mi ordonis, kiam tiu malluma fantomo leviĝis apud la nigra taksusarbo. ”Ĉi tio ne estas via trompo, nek via sorĉarto – ĉi tio estas la laboro de la naturo. Ĝi estis vekata kaj plenumis – ne miraklon – sed sian plej bonan.”

Mi liberigis min de St. John, kiu estis sekvinta kaj retenonta min. Nun venis mia tempo uzi perforton. Nun mia potenco devis venki.

Mi diris al li, ke li demandu nenion nek faru rimarkojn; mi petis lin forlasi min; mi nepre volis esti sola. Li tuj obeis. Kie troviĝas sufiĉe da energio por ordoni, tie obeemo ĉiam sekvas.

Mi eniris mian ĉambron, ŝlosis la pordon, falis surgenue kaj preĝis en mia maniero – alie ol en tiu de St. John. Estis al mi kvazaŭ mi leviĝis ĝis potenca spirito, kaj mia animo senŝarĝigis dankeme antaŭ liaj piedoj. Post la preĝo mi leviĝis – decidis – kaj kuŝiĝis, sen timo, plena de espero – sopirante la tagiĝon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.