|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JANE EYREAŭtoro: Charlotte Brontë |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tiuj tagoj en Thornfield Hall estis ĝojaj sed samtempe multokupaj: kiel ili diferencis de la unuaj kvietaj monotonaj monatoj, kiujn mi pasigis sub ĝia tegmento. Ĉiuj malĝojaj sentoj ŝajnis esti forpelitaj el la domo kaj ĉiuj malgajaj rememoroj ŝajnis esti forgesitaj, ĉie estis multmoveco, la tutan tagon. Tra la alie tiel senbrua galerio, en la antaŭĉambro, kie en aliaj tempoj neniu loĝis, nun oni ne povis eniri kaj ne renkonti gracian ĉambristinon, aŭ elegante vestitan ĉambriston.
En la kuirejo, en la provizejo de la kelisto, en la ĉambro de la servistoj, en la vasta enirhalo, – ĉie regis la sama bruo; en la salonoj estis nur kvieto, kiam la blua ĉielo kaj la sunbrilo de la rava printempa vetero logis la gastojn en la parkon. Eĉ kiam la bela vetero estis finita kaj daŭre la pluvo falis, la ĝojo per tio ne estis ĝenata. La distraĵoj en la domo estiĝis eĉ pli multnombraj, pli ĝojaj kaj pli oftaj, post kiam finiĝis la amuzaĵoj eksterdome. La unuan fojon mi kun mirego aŭdis, ke oni proponis diversecon en la dumvesperaj amuzaĵoj; oni nomis tion ”ludi ŝaradojn,” sed pro nescio mi ne komprenis tiun esprimon.
La servistaro estis vokita internen, la manĝotabloj estis ŝovitaj flanken, la kandeloj, la multbranĉaj kandelingoj ricevis alian lokon, kaj la seĝoj estis lokitaj duoncirkle kontraŭ la pordarkaĵo. Dum sinjoro Rochester kaj la aliaj sinjoroj prizorgis la ŝanĝojn, la sinjorinoj supren kaj malsupreniris la ŝtuparon, vokante siajn ĉambristinojn. Sinjorino Fairfax estis vokata, por ke ŝi donu informojn pri la provizoj da ŝaloj, vestaĵoj, drapiraĵoj ĉiuspecaj en la kastelo; en la tria etaĝo oni traserĉis la vestoŝrankojn kaj la servistinoj portis malsupren plenbrakojn da brokataj robtrenaĵoj, atlasaj roboj, silkaj jakoj, pintaj supervestoj kaj nigraj vualegoj; poste oni elektis la uzeblajn objektojn kaj portis ilin en la buduaron malantaŭ la salono.
Intertempe sinjoro Rochester denove arigis ĉirkaŭ si la sinjorinojn kaj elektis kelkajn el ili, kiuj devos aparteni al lia grupo. ”Fraŭlino Ingram nature estas mia,” li diris; poste li nomis ankaŭ la du fraŭlinojn Eshton kaj Dent. Tiam li rigardis min. Okaze mi staris apud li, ĉar mi estis fermanta la agrafon de la braceleto de fraŭlino Dent, kiu estis malligiĝinta.
”Ĉu vi volas kunludi?” li demandis. Kapneante mi malakceptis.
Li ne insistis, kion mi timis, ke mi akceptu, sed konsentis, ke mi kviete reiris al mia sidloko.
Nun li kaj liaj helpantinoj retiriĝis malantaŭ la kurtenon.
La alia grupo, kies kondukanto estis kolonelo Dent, sidiĝis sur la duoncirkle lokitaj seĝoj. Kiam unu el la sinjoroj, nome Eshton rimarkis min, li ŝajnis proponi, ke oni invitu min aliĝi al la grupo; sed sinjorino Ingram tuj rifuzis la proponon.
”Ne,” mi aŭdis ŝin diri, ”ŝi aspektas tro stulta por partopreni en tiaspecaj ludoj.”
Baldaŭ poste, oni aŭdis sonorilon kaj la kurteno leviĝis.
Meze de la pordarkaĵo oni rimarkis la altan figuron de sinjoro George Lynn, kiu apartenis al la grupo de sinjoro Rochester; li estis volvita en blanka litotuko. Antaŭ li sur la seĝo kuŝis granda malfermita libro kaj ĉe lia flanko staris Emy Eshton, vestita per la jako de sinjoro Rochester kaj kun libro en la mano. Nevidebla figuro aŭdigis gajajn sonojn de sonorilo; tiam antaŭenpaŝis Adèle, kiu antaŭe insistis partopreni en la grupo de sia zorganto kaj disŝutis la enhavon de florkorbo, kiun ŝi portis je la brako. Kaj poste aperis la rava figuro de fraŭlino Ingram, tute vestita per blanka robo; longa blanka vualo malsuprenondis de ŝia kapo, girlando el rozoj ĉirkaŭis ŝian frunton; ĉe ŝia flanko iris sinjoro Rochester kaj ambaŭ alproksimiĝis al la tablo. Ili genufleksis, dum Louisa Eshton kaj sinjorino Dent, kiuj ankaŭ estis blanke vestitaj, ekstaris post ili. Fine sekvis senparola ceremonio, kiu montris, ke la pantomimo prezentas edziĝan solenon. Je la finiĝo kolonelo Dent kaj lia societo interflustris kelkan tempon; poste la kolonelo kriis:
”Fianĉo!” sinjoro Rochester klinsalutis kaj la kurteno mallevi ĝis.
Pasis sufiĉe longa tempo antaŭ ol denove ĝi leviĝis. La sceno nun prezentanta sin al la okuloj, estis pli zorge preparita ol la antaŭa. Kiel mi jam rakontis, oni bezonis supreniri du ŝtupojn de la manĝosalono en la societan ĉambron. Sur la pli alta el tiuj ŝtupoj staris granda belega kaliko el marmoro, en kiu mi vidis ornamaĵon de la florejo. Tie ĝi ordinare staris plena de orfiŝoj kaj ĉirkaŭita de alilandaj kreskaĵoj. Ĝi estis gigante granda, tre peza kaj ĝia transportado en la societan ĉambron nepre postulis multajn penon kaj tempon.
Flanke de tiu marmora kalikego aŭ pelvego sidis sur la tapiŝo sinjoro Rochester, volvita en ŝaloj kaj kun turbano sur la kapo. Liaj malhelaj okuloj, la bruneca haŭtkoloro, liaj idolanaj vizaĝtrajtoj bonege harmoniis kun tiu kostumo. Li estis la plej sukcesinta modelo de orienta emiro; la sendinto aŭ la elektita viktimo de sago. Nun aperis ankaŭ fraŭlino Ingram sur la scenejo. Ŝi same estis vestinta sin per orienta kostumo; purpure ruĝa skarpo ĉirkaŭis ŝian talion; riĉe brodita tuko estis ligita ĉirkaŭ ŝia kapo; ŝiaj ĉarme formitaj brakoj estis nudaj, unu el ili apogis kruĉon, kiun ŝi rave portis sur la kapo.
Ne nur ŝia figuro, sed ankaŭ ŝiaj trajtoj kaj vizaĝkoloro kaj tuta ŝia aspekto naskis la penson pri Izraelida princino el la tempo de la patriarkoj. Sendube ŝi ankaŭ ludis ŝian rolon. Ŝi proksimiĝis al la marmora pelvego kaj sin klinis super ĝi kvazaŭ por plenigi la kruĉon. Poste ŝi denove metis ĝin sur la kapon.
La figuro ĉe la fonto nun ŝajnis paroli al ŝi farante al ŝi peton:
Kaj ŝi diris: ”Trinku sinjoro;” kaj rapide ŝi mallevis la kruĉon per la mano kaj donis al li por trinki.
Poste li aperigis el la faldoj de sia vestaĵo juvelkesteton, malfermis ĝin kaj montris al ŝiaj okuloj multekostajn braceletojn kaj ringojn. Ŝi ludis surprizon kaj admiron; li genufleksis kaj metis la trezorojn antaŭ ŝiaj piedoj; ŝiaj rigardoj kaj gestoj montris nekredemon, miron kaj heziton. La fremdulo metis la braceletojn ĉirkaŭ ŝiajn brakojn kaj pendigis la ringojn je ŝiaj oreloj. Ili estis Eleazar, la servisto de Abrahamo kaj Rebeka; nur la kameloj mankis.
La divenanta societo mallaŭte interparolis; evidente ili ne samopiniis pri la ĝusta vorto aŭ nomo, kiun ĉi tiu bildo devis prezenti. La kolonelo Dent, la proparolanto, petis ”la kompletan prezentaĵon” kaj post tio la kurteno denove malleviĝis.
Kiam je la tria fojo ĝi leviĝis, nur parto de la societa ĉambro estis videbla. La cetera spaco estis kovrita per murŝirmilo, sur kiu pendis maldelikata, malhela drapiraĵo. La marmora pelvego, kiu en la antaŭa sceno estis prezentinta la puton, estis forigita, sur ĝia loko staris maldelikate ĉarpentita tablo kaj kuireja seĝo, oni vidis ilin en la lumo de malnova stala lanterno; ĉiuj kandeloj estis estingitaj.
Meze de tiu mizera ĉirkaŭaĵo sidis viro, liaj pugnitaj manoj ripozis sur la genuoj; la rigardon li fiksis teren. Mi rekonis sinjoron Rochester malgraŭ lia malpurigita vizaĝo, malgraŭ liaj malzorgaj vestoj (la jako pendis malorde de liaj ŝultroj, kvazaŭ ĝi estus preskaŭ ŝirita de lia korpo dum interbataleto), mi rekonis lin malgraŭ la senesperaj vizaĝtrajtoj, malhelaj rigardoj kaj la dise sur la frunto pendantaj haroj. Kiam li sin movis, tintadis katenoj; ankaŭ ĉirkaŭ la manradiko li portis katenojn.
”Bridewell! (Bridewell (bride kaj well) estis malliberejo en Londono. La ŝarado konsistis el la vortoj: bride = fianĉino kaj well: puto. Traduk.)” kriis kolonelo Dent, kaj la ŝarado estis solvita.
Pasis longa tempo dum la prezentintoj de la vivanta bildo revestiĝis per siaj societvestaĵoj. Fine ili denove eniris en la manĝosalonon. Sinjoro Rochester kondukis fraŭlinon Ingram per la brako; ŝi faris al li multajn komplimentojn pri lia aktora talento.
”Ĉu vi scias, ke la lasta el la tri bildoj plej multe plaĉis al mi? Ho! Se do vi vivus kelkajn jarojn pli frue! Kia belega, eleganta, kuraĝa ĝentlemana vojrabisto vi do estus!”
”Ĉu mi forviŝis ĉiun fulgon de mia vizaĝo?” li demandis, rigardante ŝin. ”Ho ve, jes! Sed estas bedaŭrinde! Nenio povus pli bone deci vian vizaĝon ol la ruĝaĵo de tia fripono.”
”Vi do povus ami heroon de la ŝoseo, vojbanditon?”
”Angla vojbandito estas plej bona, krom itala bandito; kaj ĉi tiu povus nur esti superata de levanta pirato.”
”Nu, kio ajn estas, ne forgesu, ke vi estas mia edzino; nia geedziĝo okazis antaŭ unu horo en ĉeesto de ĉiuj ĉi tiuj atestantoj.”
Ŝi subridis kaj ruĝiĝis.
”Nun venis via vico, Dent,” parolis plue sinjoro Rochester.
Dum la alia parto de la societo retiriĝis, li kun sia grupo sidiĝis sur la neokupitaj seĝoj. Fraŭlino Ingram sidiĝis ĉe la dekstra flanko de sia kondukanto; la aliaj divenantoj elektis la seĝojn ĉe iliaj du flankoj. Mi ne plu atentis la aktorojn; mi ne plu interesiĝis pri la leviĝonta kurteno; mia tuta atento nun estis dediĉita al la rigardantoj; miaj okuloj, antaŭe turnitaj al la granda arkaĵo nun sin fiksis sur la duonrondon de seĝoj. Mi ne scias plu, kiun ŝaradon kolonelo Dent kaj lia societo ludis, kiun vorton ili elektis kaj kiel oni solvis la ŝaradon, – sed ankoraŭ nun mi vidas la interkonsiliĝojn, kiuj sekvis post ĉiu sceno; mi vidis, kiel sinjoro Rochester sin turnis al fraŭlino Ingram, kaj fraŭlino Ingram al li; mi vidis, kiel ŝi turnis al li sian kapon, kaj kiel ŝiaj korve nigraj haroj preskaŭ tuŝis liajn ŝultron kaj vangon; mi aŭdis ilian reciprokan flustradon; mi revokis al mi la rigardojn, kiujn ili interŝanĝis; kaj eĉ la impresojn, kiuj ĉiun momenton regis min, ankoraŭ nun denove leviĝas en mia animo. Mia leganto, mi diris al vi, ke mi lernis ami sinjoron Rochester! Kaj tiun senton mi tiam ne povis subpremi en mi, ĉar mi kredis, ke li tute ĉesis atenti mian ĉeeston – ĉar mi dum multaj horoj povis esti en lia apudeco, dum kiuj li eĉ ne unu fojon fiksis sur min sian rigardon – ĉar mi vidis, kiel lia tuta atento centriĝis al eminenta kaj bela fraŭlino, kiu eĉ ne opiniis min inda tuŝi la randon de ŝia robo, kiam ŝi fiere preteriris min; kiu tuj forturnis de mi siajn despotajn, ordonajn okulojn, kiam okaze ili renkontis la miajn, kvazaŭ mi estus objekto, tro malgrava, tro sensignifa por la atento de tia alta kaj eminenta estaĵo. Mi ne povis ne ami lin plu, nur ĉar mi estis certa pri tio, ke li baldaŭ edziĝos kun tiu fraŭlino – ĉar ĉiutage pli kaj pli mi rimarkis pro la fiera certeco de ŝia teniĝo, ke ŝi ne dubas plu pri liaj planoj kaj intencoj rilate al tiu geedziĝo – ĉar ĉiuhore mi estis atestantino de liaj amomontroj, kiuj, kvankam estante senzorgaj, ĝuste pro tiu senzorgo kaj pro ilia fiereco, estis nekontraŭstareblaj.
Tiuj cirkonstancoj ne helpis malvarmigi aŭ forpeli mian amon; ili kaŭzis nur mian malesperon. Eble vi pensas, ke ili povus naski mian ĵaluzon, eĉ se knabino en mia pozicio kuraĝus esti ĵaluza al fraŭlino Ingram. Sed ĵaluza mi ne estis, – aŭ nur tre malofte, la speco de doloro kaj ĉagreno, kiun mi spertis, malbone estus esprimita per tiu vorto. Fraŭlino Ingram estis iu staranta ekster la ĵaluzo; ŝi estis tro malsupera rilate al ĵaluzo por povi naski tiun senton. Pardonu al mi tiun ŝajnan paradokson, kara leganto sed mi estas sincera pri tio, kion mi diras. Ŝi estis tre paradema, sed ŝi ne estis natura; ŝi estis ĉarma aperaĵo kaj havis plurajn bonegajn talentojn; sed ŝia animo, ŝia karaktero estis malriĉaj, ŝia koro estis apatia; nenio kreskis aŭ floris sur tiu teritorio, ĝi ne produktis refreŝigajn naturajn fruktojn. Ŝi ne estis bonkora, nek originala; ŝi kutimis ripeti plentonajn frazojn el libroj; neniam ŝi eldiris ilin kiel propraj opinioj; proprajn opiniojn ŝi tute ne havis. Ŝi parolis per alta sentotono, sed ŝi ne konis la senton de simpatio kaj de kompato; en ŝi loĝis nek vero nek amsigno. Tre ofte ŝi montris tion, kiam ŝi eksplodigis la malican antipation, kiun ŝi sentis kontraŭ la malgranda Adèle; per malestimaj insultvortoj ŝi forpuŝadis de si la infanon, kiam okaze ŝi venis tro proksimen al ŝi; ofte ŝi sendis la knabinon el la ĉambro kaj konstante ŝi traktis ŝin malvarme, akratone kaj per tranĉa mokado. Aliaj okuloj krom la miaj ankaŭ rimarkis tiujn montrojn de ŝia karaktero – eĉ atente rimarkis ilin kaj akrevide. Jes, la estonta edzo, sinjoro Rochester mem severe kaj seninterrompe atentis sian fianĉinon; kaj el tiu saĝa singardemo – el tiu plena klara scio pri manko kaj mallaŭdindaĵoj de lia adoratino, el tiu klare videbla senpasia amo al ŝi – el ĉio tio devenis mia senlima doloro, mia nefiniĝonta ĉagreno.
Mi antaŭvidis, ke li edziĝos kun ŝi pro familiaj, eble pro politikaj kaŭzoj kaj ĉar ŝia rango kaj ŝiaj parencoj konvenis al li.
Mi sentis, ke li ne donus al ŝi sian amon, kaj ke ŝiaj proprecoj ne taŭgas por konkeri lian amon. Tiun trezoron li neniam donus al ŝi! Kaj tio estis la cirkonstanco – ĝuste tio tuŝis miajn nervojn kaj kaŭzis mian ĉagrenon – tio kvazaŭ nutris mian febron: ŝi ne povis ĉarmigi lin!
Se ŝi estus gajninta la triumfon per unu fojo, se li estus cedinta kaj metinta al ŝiaj piedoj sian koron, tiam mi kovrus mian vizaĝon kaj turnus ĝin al la muro por morti, por morti pro ili (en figura senco). Se fraŭlino Ingram estus nobla virino, naturdotita per forteco kaj kuraĝo, amo, sindono kaj prudento, tiam mi estus havinta nur unu energian batalon kontraŭ du monstroj – kontraŭ la ĵaluzo kaj la malespero. Mi estus ŝirinta la koron el mia brusto por piedpremi ĝin – kaj poste mi estus admirinta ŝin, mi estus akceptinta ŝian superecon, kaj estus en paco dum la cetera parto de mia vivo – kaj ju pli absoluta estus ŝia supereco, des pli granda estus mia admiro – des pli kvieta estus mia rezigno. Sed la aferoj staris tute alie: mi devis esti atestantino de la penadoj, kiujn al si donis fraŭlino Ingram por ĉarmigi kaj allogi sinjoron Rochester, mi devis vidi, kiel ŝi imagas al si, ke ĉiu el ŝiaj sagoj trafis la koron de ŝia celo kaj kiel ŝi fieris pro la sekvoj, dum ŝia fiereco kaj ŝia vanteco ĉiam pli kaj pli malproksimigis de ŝi tion, kion ŝi deziris allogi al si. Mi devis esti atestantino de ĉio tio, kaj tio ekscitis min konstante kaj kaŭzis, ke mi vivis en senkompataj devigo kaj premego.
Mi vidis, ke estus eble al ŝi venki kaj malgraŭ tio ŝi malvenkos.
Sagoj, kiuj daŭre returne saltis de la brusto de sinjoro Rochester, falis senefike antaŭ najn piedojn, sed ili estus trafintaj lian fieran koron kaj vundintaj ĝin, se lerta mano estus pafinta ilin, tion mi konsciis; ŝi povus lumigi el liaj malvarmaj okuloj amon kaj anstataŭigi la sarkasmon de lia vizaĝo per intimeco kaj amo. Aŭ, pli bone dirite, – senparola venko estus akirita sen armiloj.
”Kial do ŝi ne pli bone povas influi lin, kiam ŝi havas la privilegion konstante esti en lia tuja proksimeco?” mi demandis al mi.
”Neeble, ke ŝi povas vere ami lin! Ĉar se tio estus ebla, tiam ŝi ne bezonus tiel arte rideti; tiam ŝi ne bezonus ĵeti al li seninterrompe tiajn rigardojn, tiam ŝi ne bezonus tiel sen halto studadi siajn vizaĝesprimojn, sintenojn kaj movojn. Mi estas certa pri tio, ke ŝi pli facile povus proksimiĝi al lia koro, restante kvieta ĉe lia flanko, parolante pli malmulte aŭ aspektante malpli trokuraĝa. Antaŭe mi vidis sur lia vizaĝo esprimon tute alian ol la malmolan, ŝtoniĝintan, kiun tre ofte li montras, kiam ŝi tiel trude kaj vigle parolas al li – sed ĉiu esprimo venis de ekstere, ne estis arte elŝirita per allogaĵoj kaj studitaj movoj; kaj oni bezonis nur akcepti ĝin – oni bezonis nur respondi lin sen pretendoj, oni bezonis nur paroli al li sen grimacoj, se estis necese – kaj ĉiu esprimo estiĝus pli amika kaj pli amplena kaj varmigus aliulojn kiel proksimiĝanta sunradio. Kiel do ŝi sukcesos plaĉi al li post geedziĝo?
Ho ne, mi estas certa, ke en tio ŝi ne sukcesos – sed estus eble sukcesi kaj vere mi kredas, ke lia edzino povus esti la plej feliĉa edzino, kiu iam vivis.”
Ĝis nun mi diris ankoraŭ nenion mallaŭdindan pri la intenco de sinjoro Rochester rilate al lia edziĝo pro materiaj interesoj kaj familiaj interrilatoj. Mi tre miris, kiam mi ekaŭdis pri liaj intencoj. Mi ĉiam pensis, ke li estas viro, kiu ne ŝajnas gvidi sin de tiaj kutimaj motivoj ĉe la elekto de edzino; sed ju pli longe mi pensis pri la situacio, la eduko kaj tiel plu de ambaŭ partioj, des pli malmulte mi sentis min pravigita, juĝi aŭ kondamni lin aŭ fraŭlinon Ingram, ĉar ili agis konforme al la fundamentoj kaj ideoj, kiuj sendube influis ilin en ilia infaneco. La tuta societo, al kiu ili apartenis, agis laŭ tiuj fundamentoj; sekve ili ankaŭ devis esti la motivo, kiu gvidis ilin en la nunaj cirkonstancoj, kvankam ili ŝajnis al mi strangegaj kaj nekompreneblaj. Ŝajnis al mi, ke mi povus premi sur mian koron la virinon, kiun mi povus ami, se mi estus viro kiel li; sed la ŝajna profitmotivo por la feliĉo de viro, kiu troviĝis en ĉi tiu edziĝ-plano, certigis min, ke nepre ekzistas argumentoj kontraŭ la ĝenerala akcepto de tiaj opinioj, argumentoj, pri kies ekzisto mi sciis nenion – ĉar alie la tuta mondo nepre agus tiel, kiel ĝi laŭ mia deziro devus agi. Sed rilate al ĉi tiu punkto kiel ankaŭ al multaj aliaj, mi fariĝis tre pardonema kaj malsevera al mia mastro. Mi forgesis pri ĉiuj liaj eraroj, kiujn iam mi tiel atentis.
Antaŭe mi faris mian eblon studi ĉiujn flankojn de lia karaktero, akceptante la malbonajn pro la bonaj, kaj prijuĝante ilin post akurata komparo. Nun mi ne vidis plu liajn malbonajn ecojn. La sarkasmo, kiu iam forpuŝis min de li, la rigoreco, kiu iam timigis min, ŝajnis al mi nun la necesaj spicoj de delikata, malofta manĝo: ilia ĉeesto faris ĝin pikanta, ilia foresto farus ĝin sengusta. Kaj tiu neprecizaĵo, kiun atenta observanto tiam kaj tiam rimarkis en lia rigardo, kvankam ĝi rapide malaperis ĉiufoje, antaŭ ol li povis esplori ĝian strangan, misterplenan profundon, – tiu io, kiu plenigis min per timo kaj angoro, kvazaŭ mi starus sur vulkana tero kaj subite la tero malfermus sin antaŭ miaj piedoj, – tiu io, kiun mi kelkfoje revidis, sed mia koro batis pro ĉagreno kaj kompato, – ĝi ne paralizis plu miajn nervojn. Mi ne sciis ĉu ĝi estas malhela aŭ malĝoja rigardo, malice ruza, aŭ senespera; sed ĝi ne plu timigis min, mi kontraŭe senlime sopiris esplori kaj kompreni ĝin; mi opiniis fraŭlinon Ingram feliĉega, ĉar iam estos al ŝi permesate rigardi en tiun abismon, esplori lian misteron, forigi lian ĉagrenon.
Dum mi pensis nur al mia sinjoro kaj al lia estonta edzino, nur vidis ŝin, aŭdis nenion alian ol ilian interparoladon kaj image aldonis gravecon kaj signifon al iliaj faroj kaj agoj, la cetera parto de la societo sin okupis pri siaj propraj amuzaĵoj kaj interesiĝoj. La fraŭlinoj Lynn kaj Ingram daŭrigis sian porfestajn priparolojn; ili movis tien kaj reen siajn turbanojn kaj levis la manojn pro miro, pro teruro aŭ angoro – laŭ tio, pri kio la parolo temis – tute laŭ la objekto, ĉirkaŭ kiu turni ĝis iliaj gravaj interparoloj. La du fraŭlinoj sin movis kiel du marionetoj, kiujn oni rigardas per lorno.
La milda sinjorino Dent parolis kun la bonanima sinjorino Eshton; de ili de tempo al tempo mi ricevis favoran rigardon kaj amikan vorton.
Sinjoro George Lynn, kolonelo Dent kaj sinjoro Eshton diskutadis pri politiko aŭ pri aferoj de siaj graflandoj aŭ juristaĵoj.
Lordo Ingram koketis kun Amy Eshton. Louisa kantis kaj ludis kun unu el la junaj sinjoroj Lynn, kaj Mary Ingram kun enuo aŭskultis la elegantajn, gramatike korektajn paroladojn de la alia. Kelkfoje ĉiuj interrompis siajn interparolojn kvazaŭ laŭ interkonsento, por dediĉi sian atenton al la ĉefaj personoj de la festo, ĉar malgraŭ ĉio, sinjoro Rochester kaj fraŭlino Ingram, – nur ĉi tiuj, ĉar ŝi tute sin okupis kun li – estis la animo kaj la spirito de la societo. Kiam li nur unu horon malproksimiĝis de la societa salono, ŝajnis kvazaŭ rimarkeblaj malagordo kaj enuo kaptis liajn gastojn; kaj lia reveno tuj redonis vivan impulson al la konversacio.
La foresto de lia viviganta influo tute speciale montriĝis iun tagon, kiam li pro gravaj aferoj devis iri al Millcote kaj estis atendata ree nur malfrue en la vespero.
La posttagmezo estis pluva; sekve la promeno, kiun la societo intencis entrepreni al cigana tendaro transe de Hay, devis esti prokrastita. Kelkaj el la sinjoroj estis irintaj en la stalojn; la plej junaj bilard-ludis kun la junaj fraŭlinoj en la bilardsalono.
La vidvinoj Lynn kaj Ingram serĉis konsolon per kvieta ludeto. Post kiam Blanche Ingram pro sia melankolia karaktero malakceptis kelkajn klopodojn de sinjorinoj Dent kaj Eshton, ke ŝi partoprenu ilian konversacion, ŝi komence murmurkantetis kelkajn kantojn kaj melodiojn kun pianakompano; poste subite ŝi salte leviĝis, prenis romanon el sia ĉambro, kaj nun ŝi kuŝis fiere-indiferente sur kanapo kaj per tiu romano provis pasigi la malrapide pasantajn horojn dum la foresto de sinjoro Rochester. En la ĉambro kaj en la tuta domo regis kvieto. Nur tiam kaj tiam penetris al ni gaja ridego el la bilardejo.
Jam krepuskiĝis, la sonorilo anoncis la signon de vestiĝado por la manĝo, kiam la malgranda Adèle, kiu sur seĝo genukuŝis ĉe mia flanko en la fenestrobreto subite kriis:
”Voilà Monsieur Rochester qui revient! (Jen sinjoro Rochester, kiu revenas!)”
Mi turnis min kaj vidis kiel rapidmove fraŭlino Ingram salte leviĝis de sia kanapo.
Ankaŭ la aliaj rigardis supren de siaj diversaj okupoj, ĉar en la sama tempo aŭdiĝis knaradoj de radoj kaj laŭtaj piedpaŝoj ekstere sur la malseka ŝtoneta vojo antaŭ la domo. Posta veturileto alproksimiĝis al la pordo.
”Kio do venis en lian kapon, reveni en tia maniero!” diris fraŭlino Ingram. ”Li forrajdis sur Mesrour, la nigra ĉevalo, ĉu ne vere? Kaj Piloto lin akompanis. Kion do li faris kun ili?”
Dirante tion, ŝi venis al la fenestro tiel proksime kun sia altkreska figuro kaj larĝe disstarantaj vestaĵoj, ke mi devis klini min malantaŭen, kaj preskaŭ rompis al mi la spinon. Pro sia eksciteco ŝi unue ne rimarkis min, kaj kiam ŝia rigardo renkontis mian, ŝi insultmoke supren tiris la lipon kaj direktis sin al alia fenestro. La poŝta veturileto haltis. La veturigisto sonorigis je la ĉefa pordo kaj sinjoro en vojaĝkostumo eliris la veturilon. Sed ne eliris sinjoro Rochester, sed altkreska elegante aspektanta viro, fremdulo.
”Kiel enuige!” ekkriis Blanche Ingram,” vi enuiga, malgranda simio!” (tiel ŝi alparolis Adelon) ”kiu sidigis vin sur la fenestrobreto por false sciigi tion?” kaj dirante tiujn vortojn, ŝi ĵetis al mi koleran rigardon kvazaŭ mi estus kulpa.
Nun aŭdiĝis ekstere en la halo mallonga interparolado, kaj tuj poste eniris la fremdulo. Li sin klinis profunde antaŭ sinjorino Ingram, kiun sendube li rigardis kiel la plej maljunan el la ĉeestantinoj.
”Ŝajnas, sinjorino, ke mi venis en tre maloportuna tempo,” li diris, ”ĉar mia amiko Rochester ne estas hejme. Sed mi venas de tre longa laciga vojaĝo, kaj tial mi kredas ne esti tro postulema uzi la rajton de intima amikeco kaj resti ĉi tie ĝis la reveno de mia amiko.”
Li estis ekstreme ĝentila kaj bonmaniera; lia prononcmaniero ŝajnis al mi iomete fremda – ne eksterlanda, tamen ankaŭ ne absolute angla. Laŭŝajne li estis samaĝa kiel Rochester, inter tridek kaj kvardekjara; lia vizaĝkoloro estis eksterordinare pala; krome li estis belaspekta viro, precipe je la unua ekrigardo. Rigardante lin pli atente oni tamen rimarkis ion neplaĉan aŭ pli bone dirite ion, kio iom malplaĉis. Liaj vizaĝtrajtoj estis regulaj, sed tro akraj; liaj okuloj estis grandaj kaj bele formitaj, sed oni legis en ili, ke lia ĝisnuna vivo estis senutila, sencela kaj sen signifo, – almenaŭ tiel al mi ŝajnis.
La sonorilo de la vestiĝado disirigis la societon. Nur post la manĝo mi revidis la fremdulon. Li ŝajnis senti sin jam tute hejmece. Sed tiam lia fizionomio plaĉis al mi ankoraŭ malpli ol antaŭe; ĝi estis samtempe malkvieta kaj tamen sensprita.
Liaj rigardoj direktiĝis ĉirkaŭen, sed oni sentis, ke ili serĉas nenion; tio donis al lia vizaĝo strangan esprimon, kiun mi antaŭe neniam vidis sur homa vizaĝo. Kiel bela kaj ne malaminda viro li estis eksterordinare antipatia. Ĉi tiu glata, ovale formita vizaĝo ne montris povon; en tiu mallarĝa, kurba nazo sin ne kaŝis forto, kaj same ne en la ĉerizaspektanta buŝo. La malalta sensulka frunto ne indikis pensojn; la brilaj brunaj okuloj ne sciis regi.
Kiam mi sidis en mia kutima angulo kaj atente lin rigardis, li sidis sur apogseĝo kaj la brilo de la multbranĉa kandelingo falis sur lin, dum li ŝajne tremetis de malvarmo, kvankam li estis ŝovinta sian seĝon tuj apud la varmigantan fajron – mi komencis kompari lin kun sinjoro Rochester. Mi opiniis – respekte dirite – ke la diferenco inter kvieta ansero kaj fiera falko ne povas esti multe pli granda; nek pli akra povis esti la kontrasto inter dolĉanima ŝafo kaj la vila, brilokula hundo, ĝia gardanto.
Li parolis pri sinjoro Rochester kiel pri delonga amiko. Ilia amikeco nepre estis stranga; mi pensis pri la akra ilustrado de la proverbo, ke la kontrastojoj ofte estas proksimaj unu al alia. Du aŭ tri sinjoroj sidis apud li, kaj de tempo al tempo partoj de ilia interparolado penetris ĝis mia izolita loko. Longe la senco de ilia temo estis al mi malklara; ĉar la interparolado inter Maria Ingram kaj Louisa Eshton, kiuj sidis plej proksime al mia sidloko, supersonis tiun de la sinjoroj apud la kameno. La virinoj parolis pri la nove-veninto; ambaŭ nomis lin ”bela viro”. Louisa diris, ke li estas ”ĉarma homo” kaj ke ŝi adoras lin; kaj Mary faris rimarkon pri liaj ĉarmaj malgrandaj buŝo kaj nazo; ŝajne ili estis la idealo de beleco laŭ ŝia opinio.
”Kaj kiel amikan frunton li havas!” diris Louisa, – ”tiel glata kaj tute sen tiuj sulkaĵoj, kiujn mi tiel abomenas; kaj kiel kvietajn okulojn li havas! Kiel ĉarme li ridetas!”
Tiam je mia plej granda senŝarĝigo sinjoro Henry Lynn vokis ŝin al la alia flanko de la salono, por pluparoli pri la prokrastita ekskurso al Hay.
Nun estis al mi denove eble koncentri mian tutan atenton al la grupo apud la kameno, kaj baldaŭ mi sciiĝis, ke la noveveninto sin nomas sinjoro Mason. Poste mi aŭdis, ke li ĵus venis en Anglujon kaj ke li venis el varmega lando. Tio sendube estis la kaŭzo de lia flave pala vizaĝkoloro, tial li pli kaj pli proksimiĝis al la fajro kaj pro tio li portis la surtuton, kiun li eĉ en la salono ne formetis de si. La nomoj Jamajko, Spanish Town, Kingston, kiujn mi de tempo al tempo aŭdis eldiri, sciigis al mi, ke li antaŭe loĝis en okcidenta Hindujo kaj tre granda estis mia miro poste sciiĝante, ke li konatiĝis kun sinjoro Rochester en tiu lando. Li parolis pri la antipatio de lia amiko kontraŭ la terura-varmego, la uraganoj kaj pluvosezonoj de tiuj regionoj.
Mi jam sciis, ke sinjoro Rochester multe vojaĝis, sinjorino Fairfax jam rakontis al mi pri tio, sed mi kredis, ke neniam li transiris la eŭropan kontinenton. Neniam li eĉ aludis pri tio, ke li vizitis malproksimajn regionojn. Pri tiuj aferoj mi pensis, kiam neatendita okazantaĵo subite interrompis miajn pensojn.
Sinjoro Mason, kiu ĉiufoje estis atakata de frostotremo, kiam iu malfermis la pordon, estis petinta, ke oni metu ankoraŭ pli da ligno kaj karbo sur la fajron, kies flamoj disvastigis tro malmultan varmon, kvankam la cindro estis ankoraŭ ruĝa kaj varmega.
Kiam la servisto, kiu enportis la lignon kaj la karbon, estis elironta la salonon, li proksimiĝis al la seĝo de sinjoro Eshton kaj flustris al li ion en la orelo; mi povis kompreni nur la vortojn ”maljuna virinaĉo” kaj ”tre ĝenema.”
”Diru al ŝi, ke mi ĵetos ŝin en malliberejon, se ŝi ne tuj foriros,” diris la magistrata sinjoro.
”Ne – haltu!” interrompis lin kolonelo Dent. ”Ne foririgu ŝin, Eshton; eble ni povus utiligi la okazon. Ni foje demandu la sinjorinojn.” kaj laŭtvoĉe li diris plue: ”Sinjorinoj, vi parolis pri tio, ke ni vizitu la ciganan tendaron; sed la servisto Sam ĵus sciigis, ke en la halo de la servistoj estas maljuna ciganino, kiu insiste deziras esti kondukata antaŭ la gesinjorojn por povi antaŭdiri. Ĉu vi emas ricevi la maljunulinon?”
”Vere … kolonelo,” kriis sinjorino Ingram, ”ĉu vi volus kuraĝigi tian senhontan trompistinon? Mi tre petas, foririgu ŝin tuj!”
”Ne estas al mi eble foririgi ŝin, sinjorino,” diris la servisto, ”kaj ankaŭ la aliaj servistoj vane penis tion. Nun sinjorino Fairfax estas ĉe ŝi kaj petas kaj petegas ŝin foriri; sed ŝi sidiĝis sur seĝo apud la fornejo kaj ĵuras, ke ŝi neniel volas leviĝi, se ŝi ne ricevos la permeson eniri la salonon.”
”Kion do ŝi volas ĉi tie?” demandis sinjorino Eshton.
”Ŝi volas antaŭdiri la estontecon al la gesinjoroj, sinjorino, kaj ŝi ĵuras, ke ŝi devas kaj volas fari tion.”
”Kiel do ŝi aspektas?” demandis la du fraŭlinoj Eshton samtempe.
”Ŝi estas terure malbela, maljuna kreitaĵo, kaj preskaŭ nigra kiel korvo.”
”Eble ŝi estas vera sorĉistino!” kriis Frederik Lynn. ”Ĉiuokaze ni enirigu ŝin! Estos tre interese!”
”Vere,” parolis plue lia frato, ”estus ja malsaĝe preterpasigi tian okazon amuziĝi.”
”Pri kio do vi pensas, miaj karaj filoj!” kriis terurite sinjorino Lynn.
”En mia ĉeesto tiaj nedecaj aferoj ne okazu,” samopiniis la vidvino Ingram.
”Ho jes, patrino, ili povos okazi kaj ili okazu,” diris fiervoĉe Blanche Ingram, dum ŝi sin turnis de la piano al la societo; ĝis tiam ŝi senvorte sidis tie foliumante la notlibrojn, ŝajne ne atentante la interparoladon. ”Mi estas scivola kaj dezirus, ke oni antaŭdiru al mi. Sam, venigu la ciganinon en la salonon.”
”Sed Blanche, mia kara, pripensu do –”
”Tion mi faras. Mi pripensas ĉion, kio estas pripensebla, kaj mia volo fariĝu! Tial rapidu, Sam, rapidu!”
”Jes – jes – jes!” kriis ĉiuj junaj gesinjoroj.
”Ŝi eniru! Tio fariĝos granda amuzaĵo!”
La servisto hezitis ankoraŭ. ”Ŝi aspektas tiel terure,” li fine diris …
”Iru do!” ordone kriis fraŭlino Ingram, kaj la servisto foriris.
Tuj la plej granda ekscito regis la societon. Fariĝis vera kriado de ŝercoj kaj mokoj. La servisto hezite kaj kun timo revenis.
”Ŝi ne volas plu eniri,” li diris. ”Ŝi diras, ke ŝi ne aperos antaŭ la kruda bando – jes, jes, tiujn vortojn ŝi uzis! Mi devis montri al ŝi ĉambron, kaj se la gesinjoroj volas pridemandi al ŝi la estontecon, ili unuope iru al ŝi.”
”Jen vi jam aŭdas, mia reĝa Blanche, kiel aroganta la virinaĉo fariĝis,” denove parolis sinjorino Ingram. ”Aŭskultu mian konsilon, mia karulino kaj – kaj –”
”Konduku ŝin en la bibliotekon,” interrompis la ”karulino” akre. ”Mi ankaŭ ne volas aŭskulti ŝin en ĉeesto de la kruda bando. Mi volas aŭskulti ŝin tute sola. Ĉu estas fajro en la kameno de la biblioteko, Sam?”
”Jes, via moŝto, jes – sed – ŝi ja aspektas kiel vera kaldronriparisto.”
”Ĉesu babiladi, malsaĝulo, kaj faru, kion mi al vi ordonas.”
Refoje Sam foriris; kaj la eksciteco kaj la atendoj pligrandi ĝis.
”Ŝi estas preta,” diris la servisto, kiam li revenis. ”Ŝi dezirus scii, kiu unua pridemandos ŝin.”
La kolonelo diris: ”Mi kredas, ke estas bone, ke unua mi vidas ŝin antaŭ ol unu el la sinjorinoj iros al ŝi.”
”Diru do al ŝi, Sam, ke sinjoro venos.”
Sam iris for, sed tuj poste revenis.
”Sinjoro, ŝi diras, ke ŝi ne volas ricevi sinjorojn, ili tute ne penu iri al ŝi – kaj,” hezite li diris plue, kun peno subpremante ridadon, – ”la sinjorinoj venu nur se ili estas junaj kaj belaj kaj needziĝintaj.”
”Je Jupitero! ŝi havas bonan guston!” laŭte kaj ridante kriis Henry Lynn.
Tre solene fraŭlino Ingram leviĝis. ”Mi iros unua,” ŝi diris per voĉo decanta al kondukanto de perdita taĉmento, kiu ĉe la fronto de siaj soldatoj sin ĵetas en breĉon de malamika fortikaĵo.
”Ho, mia kara, mia kara, mia trezoro, haltu do! Pripensu!
Pripensu, kion vi estas faronta!” kriis ŝia patrino. Sed fiere silentante ŝi preteriris sian patrinon kaj iris tra la pordo, kiun kolonelo Dent tenis por ŝi malfermita. Tuj poste ni aŭdis, ke ŝi eniras la bibliotekon.
Nun sekvis sufiĉe granda kvieto. Sinjorino Ingram kredis, ke estas dece tordi al si la manojn kaj tial ŝi faris tion. Fraŭlino Mary deklaris, ke neniam ŝi havus la kuraĝon. Amy kaj Louisa Eshton ŝtele, mallaŭte ridis sed aspektis teruritaj.
Eksterordinare malrapide la minutoj pasis. Pli ol dekkvin ni kalkulis antaŭ ol la bruo de la malfermata bibliotekpordo denove atingis niajn orelojn. Tuj poste fraŭlino Ingram revenis.
Ĉu ŝi ridis? Ĉu ŝi rigardis la tutan aferon kiel ŝercon? Ĉiuj okuloj esprimante la plej grandan scivolon sin turnis al ŝi.
Malvarme kaj riproĉe ŝiaj rigardoj renkontis niajn; ŝi aspektis nek gaja nek ekscitita. Fiere kaj rekte ŝi reiris al sia loko kaj senparole sidiĝis.
”Nu, Blanche?” demandis lordo Ingram.
”Kion ŝi diris, fratino?” demandis Mary.
”Kion vi opinias pri ŝi? Kiel estis al vi? Ĉu ŝi estas vera antaŭdiristino?” demandis la fratinoj Eshton.
”Nu, nu, bonaj homoj, ne tiel ataku per viaj demandoj.
Vere, viaj organoj de superstiĉo kaj admiro estas baldaŭ streĉitaj.
Laŭ la graveco, kiun vi ĉiuj kaj ankaŭ mia patrino, montras al ĉi tiu afero, vi ŝajnas vere kredi, ke ni nun havas en la domo efektivan sorĉistinon, kiu faris interligon kun la maljuna, nigra sinjoro, kiu odoras de peĉo kaj sulfuro. Mi vidis la ciganinon; ŝi laŭ la ordinara kutimo antaŭdiris je la mano, kaj ŝi ankaŭ al mi diris, kion tiuj homoj kutime antaŭdiras. Mi kontentigis mian kapricon, kaj nun mi opinias plej bone, ke sinjoro Eshton, kiel li komence minacis, morgaŭ matene ĵetigu ŝin en malliberejon. Jen ĉio, kion mi povas diri pri ĉi tiu afero!”
Fraŭlino Ingram prenis libron, apogis sin per la dorso en la seĝo kaj montris en tiu klara maniero, ke ŝi ne plu volas paroli pri tiu temo. Mi rigardis ŝin pli ol duonan horon; dum tiu tuta tempo ŝi eĉ ne unu fojon turnis folion kaj ĉiumomente ŝia vizaĝo fariĝis pli malhela, pli malkontenta kaj montris klare elreviĝon kaj konsternecon. Laŭŝajne ŝi estis aŭdinta nenion agrablan, nenion, kio harmoniis kun ŝiaj arogantaj planoj, kaj malgraŭ ŝia kvazaŭa indiferenteco ŝajnis al mi, ke ŝi donas al la faritaj malkovroj nekalkuleblan gravecon, ĉion ĉi tion mi konjektis pro ŝiaj mallumaj silentado kaj malbonhumoro.
Intertempe Mary Ingram, Amy kaj Louisa Eshton deklaris, ke ili ne kuraĝas iri solaj – kaj tamen ĉiu el ili arde deziris iri.
Pere de la sendito Sam komenciĝis traktado, kaj post kiam li tiel ofte iris tien kaj reen, ke liaj kruroj doloris al li, la severa antaŭdiristino fine konsentis ricevi la tri junajn fraŭlinojn triope.
Ĉi tiu vizito ne okazis tiel senbrue, kiel tiu de fraŭlino Ingram.
El la biblioteko penetris al ni histeriaj ridetadoj kaj mallaŭtaj duone subpremitaj krietoj. Post dudek minutoj la pordo ĵet-malfermiĝis, kaj la junaj fraŭlinoj ĝismorte timigitaj kuris tra la halo en la salonon.
”Certe ŝi interrilatas kun io neordinara!” ili kriis kvazaŭ unubuŝe. ”Ŝi diris al ni tiajn okazintaĵojn! Ŝi scias ĉion pri ni!” kaj senspire ili falsidiĝis sur siaj seĝoj, kiujn la sinjoroj rapidis porti al ili.
Kiam oni instigis pri pluaj klarigoj, ili diris, ke la virinaĉo rakontis al ili aferojn, kiujn ili faris en sia infaneco; ŝi parolis pri libroj kaj ornamaĵoj, kiujn ili havas hejme en siaj buduaroj, pri memoraĵoj, kiujn la familianoj estis donintaj al ili. Ili certigis, ke ŝi divenis iliajn pensojn kaj flustris al ili la nomon de la persono, kiun ili plej amas sur la tero; eĉ diris al ili, kion ili plej arde deziras.
Aŭdinte tion la sinjoroj esprimis siajn petojn ankaŭ ricevi klarigojn pri la du laste nomitaj punktoj. Sed kiel rekompencon pro sia trudemo ili ricevis nur krietojn kaj ridojn kaj vidis nur hontajn ruĝajn vangojn kaj nervajn tremetadojn. Intertempe la maljunaj sinjorinoj prezentis al la fraŭlinoj siajn odorboteletojn, ventumadis ilin per siaj gigantaj ventumiloj kaj esprimis siajn korajn bedaŭrojn, ke oni ĝustatempe ne atentis iliajn avertojn. La pli aĝaj sinjoroj ridis plengorĝe kaj la junaj oferis siajn servojn al la ekscititaj fraŭlinoj. Meze de tiu tumulto kaj dum miaj okuloj kaj oreloj plene okupiĝis per la sceno, kiu antaŭ mi estis ludata, mi subite aŭdis mallaŭtan ofte ripetitan ”hm, hm!” tuj apud mi. Rapide mi turnis min kaj ekvidis Samon.
”Pardonon, fraŭlino, la ciganino certigas, ke juna needzini ĝinto estas en la salono, kiu ankoraŭ ne aliris al ŝi, kaj ŝi insistas kaj ĵuras, ke ŝi ne volas foriri antaŭ ol ŝi vidis kaj parolis kun ĉiuj. Mi pensis, ke tiu fraŭlino nepre estas vi. La aliaj ja ĉiuj eniris al ŝi. Kion mi diru al ŝi?”
”Ho, mi iros, kompreneble,” mi respondis. Kaj mi ĝojis pro la neatendita okazo, povi kontentigi mian ekscititan scivolemon.
Mi ŝteliris el la salono kaj neniu rimarkis tion. La tuta societo estis ankoraŭ okupita kun la tremetanta trio, kiu antaŭ nelonge revenis de la antaŭdiristino. Senbrue mi fermis post mi la pordon.
”Se vi volas tion, fraŭlino,” diris Sam, ”mi atendos pro vi en la halo; kaj se ŝi timigos vin, nur voku, por ke mi venu helpi vin.”
”Ne, Sam, nur iru en la kuirejon, mi tute ne timas.” – Kaj vere, mi ne sentis timon. Sed la afero interesis kaj ekscitis min en la plej alta grado.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.