|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JANE EYREAŭtoro: Charlotte Brontë |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La kristnaskofesto jam proksimiĝis, kiam ĉio estis ordigita.
Mi fermis la lernejon de Morton kaj zorgis pri tio, ke mia foriro ne okazu sen donacoj. La feliĉo ja malfermas la manon kaj la koron tre mirinde; kaj doni ion, kiam ni mem ricevis multe, estas nur eksplodo de ekscitiĝo neordinara. Jam longe mi kun ĝojo rimarkis, ke multaj el miaj lernantinoj ŝatas min kaj tio plene kaj forte montriĝis, kiam ni disiĝis. Kiel granda estis mia danko vidante, ke vere mi akiris lokon en iliaj nemalboni ĝintaj koroj; mi tial promesis al ili, ke neniam pasos semajno en kiu mi ne vizitos ilin por instrui ilin almenaŭ unu horon en la lernejo.
Sinjoro Rivers venis por fermi la pordon, post kiam la sesdek knabinoj linie preterpasis min. Mi staris kun la ŝlosilo en la mano kaj rediris ankoraŭ kelkajn specialajn adiaŭajn vortojn al seso el miaj plej bonaj lernantinoj; ĉi tiuj estis tiaj deckondutaj, estimindaj, modestaj kaj bone instruitaj junaj estaĵoj, kiajn eble nenie oni povus trovi en britaj farmovilaĝoj. Kaj tio estas serioza certigo; ĉar vidinte multajn ”paysannes” (francaj vilaĝaninoj) kaj ”Bauerinnen” (germanaj vilaĝaninoj), mi devas konfesi, ke la brita farmistaro estas plej bone instruita kaj krome la plej deckonduta kaj la plej honorinda en tuta Eŭropo.
”Ĉu vi rigardas vin kompensita por multaj monatoj da peno kaj streĉado?” demandis sinjoro Rivers, kiam ili estis foririntaj. ”Ĉu la konscio, ke vi bone uzis vian tempon kaj vi faris bonon al tiuj knabinoj kaŭzas al vi veran ĝojon?”
”Sendube.”
”Tamen vi nur malmultajn monatojn plenumis malfacilan laboron! Ĉu tuta vivo dediĉita al la plibonigo de la homaro, ne estus bone uzita vivo?”
”Jes,” mi diris. ”Sed mi ne povus ĉiam vivi en tiu maniero.
Same volonte mi volas ĝoji pro miaj propraj talentoj kaj kapabloj, kiel por disvastigi tiujn de miaj proksimuloj. Kaj eĉ nun mi devas ĝoji pro miaj; ne ree konduku miajn animon kaj korpon en la lernejon; ĝi nun kuŝas post mi kaj mi bezonas longan libertempon.”
Li aspektis tre serioza.
”Kion signifas tio? Kio estas tiu subita aspiro al distrado?
Kion vi intencas fari?”
”Mi volas esti agema, kiel eble plej agema. Kaj precipe mi devas peti vin serĉi anstataŭantinon por Hannah.”
”Ĉu vi bezonos ŝin?
”Jes, ŝi devas iri kun mi al Moor House. Post semajno Diana kaj Maria estos hejme, kaj ĉe sia alveno ili trovos ĉion en plej bela ordo.”
”Mi komprenas. Mi kredas, ke vi intencas fari ekskurseton.
Bone, Hannah akompanos vin.”
”Tial diru al ŝi, ke ŝi morgaŭ estu preta. Jen akceptu la ŝlosilon de la lerneja ĉambro. Morgaŭ frue mi donos al vi la ŝlosilon de mia dometo.”
Li akceptis ĝin.
”Vi tre ĝoje transdonas ĝin,” li diris. ”Via facilanimeco ŝajnas al mi iom nekomprenebla, ĉar mi ne scias, kiujn okupojn vi elektis anstataŭ tiuj, kiujn vi forlasas, kaj kiujn celon, intencon kaj ambicion vi havas.”
”Mia unua intenco estas purigi Moor House de la kelo ĝis la tegmento; ĉu vi komprenas la grandan signifon de tiu esprimo? Poste ni devos froti ĝin per vakso kaj oleo, per nedifinita aro da tukoj ĝis ĉio brilegas; trie aranĝi ĉiun tablon, ĉiun seĝon, ĉiun liton, ĉiun tapiŝon kun matematika precizeco; kvare mi preskaŭ ruinigos vin per nekalkuleblaj amasoj da torfoj kaj bruloligno, por ke mi povu nutri en ĉiu ĉambro ardantan fajron; kaj fine la lastaj du tagoj antaŭ la alveno de viaj fratinoj estos dediĉataj de mi kaj Hannah al pretigado de batmiksitaj ovoj, elektado de sekvinberoj, rostado de spicaĵoj, bakado de kristnaskfestaj kukoj, tranĉado de viando kaj alia kulinara laboro, pri kiu neensekretigitoj kiel vi komprenas nenion. Malmultvorte, mia intenco estas antaŭ la proksimiĝanta ĵaŭdo pretigi ĉion por la ricevo de Diana kaj Maria; mia ambicio konsistas en tio, ke mi oferu al ili idealan bonvenon.”
St. John ridetis preskaŭ nerimarkeble. Sed li ne estis ankoraŭ tute kontenta.
Tio por la momento estas tre bela,” li diris, ”sed rilate al la estonteco mi esperas kaj fidas, ke vi fiksos iom pli alten vian rigardon ol sur domaj ĝojoj kaj plibeligoj, kiam la unuaj ĝojo kaj ekscito estos pasintaj.”
”Ho, ili estas la plej bonaj aferoj, kiujn la vivo al ni prezentas!” mi lin interrompis.
”Ne Jane, ne! Ĉi tiu mondo ne estas loko de ĝuoj; ne penu fari tion el ĝi; nek fari el ĝi lokon de ripozo: ne fariĝu mallaborema.
”Kontraŭe! Mi intencas esti tre laborema!”
”Jane, por ĉi tiu momento mi pardonas vin ankoraŭ; mi donas al vi du monatojn por ĝui vian novan vivostaton; du monatojn vi povos plene ĝui la ĉarmon de ĉi tiu nove malkovrita parenceco; sed poste mi esperas, ke vi levu vian rigardon super Moor House kaj Morton; vi celu kaj aspiru pli ol la societon de la fratinoj, pli ol la egoistan ripozon kaj volupteman plaĉon de la civilizita superfiuo. Mi esperas, ke la forto de via energio tiam ne lasos vin kvieta.”
Mirigite mi rigardis lin.
”St. John,” mi diris fine, ”estas preskaŭ malpie tiel paroli!
Mi intencis esti feliĉa kaj kontenta kiel reĝino, kaj jen vi klopodas veki en mi denove la senripozecon de antaŭe! Kiacele?”
”Kun la celo inciti vin apliki la talentojn, kiujn Dio donacis al vi kaj pri kio iam vi devos doni respondecon. Jane, mi daŭre atentos vin, tion mi jam antaŭe diras al vi. Klopodu subpremi la fortegan ardon, kun kiu vi ĵetas vin sur ĉiajn bagatelojn.
Ne tiom kroĉiĝu al la aferoj de la karno. Ĉu vi komprenas min, Jane?”
”Jes, same bone kiel mi komprenus vin se vi parolus greke.
Mi sentas, ke mi havas multajn tialojn por esti feliĉa, kaj feliĉa mi volas esti. Adiaŭ!”
Mi estis tre feliĉa en Moor House, kaj mi multege laboris, same kiel Hannah. Ŝi estis ravita vidante, kiel afabla mi povas esti, eĉ meze de la malordo en purigata domo. Kiam ĉio estis preta, mi trovis Moor House tre hejmeca.
La grava ĵaŭdo fine proksimiĝis. Ni atendis Marian kaj Dianan je krepuskiĝo kaj jam antaŭ tiu tempo ni bruligis la fajron supre kaj malsupre en la domo. La kuirejo aspektis tre ordigita. Hannah kaj mi estis jam vestitaj kaj ĉio preta.
Kiel unua venis St. John. Mi estis petinta lin ne alveni antaŭ ol ĉio estos preta. Li trovis min en la kuirejo, dum mi bakis kuketojn por la teo.
Alproksimiĝante al la forno li demandis, ĉu mi bone sukcesis pri la servistina laboro. Mi respondis al li invitante lin trairi kun mi la domon por vidi la rezulton de mia laboro.
Kun peno mi decidigis lin fari tion. Li ĵetis nur rapidan rigardon en la ĉambrojn, kiujn mi malfermis al li kaj irinte de supren malsupren, li diris, ke sendube mi havis multan penon arangi ĉion en tiel mallonga tempo, sed ne per unu vorto li sciigis, ke la plibonigo plaĉas al li.
Tiu silentado iom malpliigis mian ĝojon, tion mi devas konfesi … Mi pensis, ke la ŝango en la domo vekus ĉe li malnovajn rememorojn, kaj tion mi demandis iom senkuraĝiĝinte.
”Ho ne, tute ne;” li kontraŭe estis rimarkinta, ke mi respektis ĉiun rememoron. Li eĉ timis, ke mi dediĉis al tio pli multe da tempo ol penvaloras. Ekzemple, kiom da tempo mi bezonis por bone aranĝi ĉion en ĉi tiu ĉambro? – ”Cetere, ĉu vi povas diri al mi, kie estas tiu libro?”
Mi montris ĝin al li sur la librobreto: li ĝin prenis, kaj retirinte sin al sia kutima loko ĉe la fenestro, li eklegis.
Nu, mia kara leganta, tio ne plaĉis al mi. St. John estis bona viro; sed nun mi spertis, ke li diris la veron pri si mem, dirante, ke li estas maldolĉa kaj malvarma. La humaneco kaj la ĉarmo de la vivo ne tuŝis lin, ne altiris lin. Vere, li vivis nur por celi tion, kio estas bona kaj granda, sed li ne konis ripozon, ne volis ĝin; ankaŭ li ne aprobis ĝin al tiuj, kiuj ĉirkaŭis lin.
Rigardante malsupren al lia alta frunto, kiu estis senmova kaj pala kiel tombŝtono – al liaj belaj trajtoj, kiuj per longa studado fariĝis rigidaj kaj severaj, mi subite komprenis, ke li neniam povus esti bona edzo, ke estus malfacila tasko esti lia edzino. Kvazaŭ de subita sento mi komprenis lian amon al fraŭlino Oliver; mi samopiniis kun li, ke ĝi estis nur amo de la sentoj. Mi komprenis, kiel li malestimus sin mem pro la febra influo, kiun ĝi efikis je li, kiel li devos deziri sufoki tiun amon, kiel li devos dubi pri tio, ke ĝi nen iam kondukos al ilia daŭra feliĉo. Mi vidis, ke li estas el tiu materio, el kiu la naturo kreas siajn heroojn – kristanajn same kiel idolanajn – siajn leĝdonantojn, politikistojn, konkerantojn; firman fortikaĵon, sur kiu oni en grandaj epokoj povus fidi pro grandaj interesoj!
Sed kiu apud la hejma kameno estas nur tro ofte peza, malvarma kolono, malĝojiga kaj mislokita!
”Ĉi tiu familia ĉambro ne estas lia amata sfero,” mi pensis, ”la himalaja montaro, la arbaretoj de la kafroj, eĉ la pestvizitata, malbeninda marbordo de Gvineo estus pli taŭga por li.
Li abomenas ripozon en la familia rondo, ĉar ĝi ne estas lia elemento; ĉi tie liaj grandaj kapabloj ne disvolviĝas kaj ne povas bone elmontriĝi. En bataladoj kaj danĝero, kie kuraĝo estas bezonata kaj energio estas ekzercata kaj kie la forto povas esti hardita – tie li parolos kaj agos kiel ĉefo, kiel kondukisto!
Apud ĉi tiu kameno tamen ĝojema infano venkobatus lin. Li prave elektis la oficon de misiisto – nun mi tion komprenas!”
”Ili venas! ili venas!” kriis Hannah larĝe malfermante la pordon de la familia ĉambro. En la sama momento la maljuna Karlo ĝoje ekbojis. Mi kuris eksteren. Estis jam mallume, sed klare mi aŭdis la rulbruon de la radoj. Hannah rapide bruligis lanternon. La veturilo haltis antaŭ la kradpordego. La veturigisto malfermis la veturilpordeton; unua eliris bone konata figuro, poste la dua. Sammomente mia vizaĝo estis sub iliaj ĉapeloj, unue mi kontaktiĝis je la palaj vangoj de Maria, poste je la harbukloj de Diana.
Ili ridis, kisis min – poste Hannah; ili karesis Karlon, kiu preskaŭ sovaĝiĝis pro ĝojo, ili demandis ĉu ĉio estas en ordo, kaj rapidis en la domon, kiam mi prijesis iliajn demandojn.
Ili preskaŭ malsaniĝis pro la longa vojaĝo en la veturilo kaj pro la malbona vojo de Whitcross; iliaj membroj preskaŭ rigidi ĝis pro la malvarmega nokta aero; sed iom post iom iliaj vizaĝoj malrigidiĝis antaŭ la ĝoje flagranta fajro de la kameno.
Dum la veturigisto kaj Hannah enportis la kofrojn, la fratinoj informiĝis pri St. John. Sammomente li eliris la familian ĉambron. Ambaŭ fratinoj ĉirkaŭbrakis lin. Al ĉiu li donis kvietan kison, diris kelkajn vortojn de bonveno, lasis paroli al si mallongan tempon kaj retiriĝis denove en la familian ĉambron kiel en sian rifugejon, post kiam li diris al la fratinoj, ke ili ja baldaŭ ankaŭ iros tien.
Mi estis bruliginta la kandelojn por konduki ambaŭ supren, sed antaŭe Diana intencis direkti gastamajn ordonojn al la veturigisto; post kiam ili estis plenumitaj, ambaŭ sekvis min. Ili estis ravitaj pro la novaĵoj kaj ornamaĵoj de siaj ĉambroj.
Ĝojege ili parolis pri la novaj fenestro-kurtenoj, pri la freŝaj tapiŝoj kaj la riĉe pentritaj porcelanaj vazoj. Mi sentis kontentiĝon, ke miaj aranĝoj tute harmoniis kun iliaj gustoj, kaj ke ĉio, kion mi estis farinta kontribuis al la granda ĉarmo de ilia ĝoja rehejmiĝo.
La vespero estis belega. Miaj kuzinoj en sia ĝoja kaj ekscitita agordo estis tiel elokventaj pri siaj sciigoj kaj informiĝoj, ke la silentemo de St. John per ili estis tute kovrita; li estis sincere ĝoja revidi siajn fratinojn, sed li ne povis simpatii kun iliaj brua ĝojo kaj parolemo. La okazantaĵo de la tago – nome la rehejmiĝo de Diana kaj Maria ĝojigis lin; sed la sekvo de ĉio tio, la tumulto, la multparola ĝojo – malĝojigis lin. Mi vidis je li, kiel li aspiris la pli trankvilan morgaŭon. Kiam la plej alta grado de feliĉego estis atingita, ĉirkaŭ unu horon post la tetrinkado, ni subite aŭdis, ke iu frapas al la pordo. Hannah eniris kun la sciigo, ke malriĉa knabo venis en ĉi tiu nekutima horo por peti sinjoron Rivers tuj iri al lia malsana patrino, kiu estis mortonta.
”Kie ŝi loĝas, Hannah?
”Tute malsupre en Whitcross Brow, preskaŭ kvar mejlojn de tie ĉi; kaj la tuta vojo konsistas nur el marĉoj.
”Estas pli bone ne iri tien, sinjoro, la vojo estas neirebla, en la nokto ĝi estas eĉ danĝera pro la marĉoj. Krome la nokto estas tiel malvarma; la vento estas pli akra ol iam. Mi ja povas diri, sinjoro, ke vi venos morgaŭ jam tre frumatene.”
Sed li estis jam en la koridoro kaj surmetis la mantelon, li iris sen grumbloj, sen kontraŭstaro. Estis nun la naŭa horo, li sekve ne revenos antaŭ noktomezo. Revenante li estis malsata kaj ĝismorte laca; sed li aspektis pli feliĉa kaj pli kontenta ol antaŭe. Li estis plenuminta devon, li estis kontraŭbatalinta grandan penon kaj elprovinta siajn energion kaj abnegacion – sufiĉe, li estis pli kontenta pri si mem.
Mi timis, ke la tuta sekvonta semajno provos lian paciencon.
Estis la semajno de kristnasko; neniu el ni komencis specialan laboron, sed ni pasigis la tempon en ĝojo kaj hejma senzorgeco. La aero de la marĉo, la libereco de propra hejmo, la matenruĝo de feliĉo de la sendependeco: ĉio tio efikis je Diana kaj Maria kiel viviganta eliksiro; ili estis gajaj de mateno ĝis tagmezo, de tagmezo ĝis vespero. Ili senhalte povis babiladi; kaj ilia sprita, proprece kerna konversacio havis por mi tiel grandan ĉarmon, ke mi pli volonte partoprenis en ĝi aŭ aŭskultis ĝin, ol ĉiun alian amuzaĵon.
St. John ne malaprobis nian viglecon, sed evitis ĝin per foriro; nur malofte li estis hejme; lia preĝeja komunumo estis vasta, la komunumanoj loĝis dise, kaj lia taga tasko devigis lin viziti la malsanulojn en la malsamaj distriktoj.
Iun matenon ĉe la matenmanĝo Diana demandis lin, ĉu liaj planoj ankoraŭ ĉiam estas samaj.
”Ĉiam samaj kaj neŝanĝotaj,” li respondis. Kaj li sciigis al ni, ke lia forvojaĝo estas fiksita por la sekvonta jaro.
”Kaj Rosamond Oliver?” demandis Maria. Ŝi demandis tion senvole; ĉar apenaŭ ŝi estis eliginta la demandon, ŝi faris movon kvazaŭ ŝi dezirus repreni ĝin.
St. John havis libron en la mano, – li havis la malhejmecan kutimon legi dum la manĝoj – li fermis ĝin kaj rigardis antaŭ si, respondante:
”Rosamond Oliver baldaŭ edziniĝos kun unu el la plej estimindaj kaj eminentaj loĝantoj de S…, nome kun la nepo kaj heredonto de sinjoro Frederic Granby. Hieraŭ ŝia patro sciigis tion al mi.”
Liaj fratinoj rigardis sin reciproke, poste min; ni ĉiuj rigardis lin. Li estis kvieta kiel marmoro.
”Tiu geedziĝo okazos neatendite kaj rapide,” diris Diana, ”ili konas unu la alian nur tre mallonge.”
”Nur du monatojn. En oktobro ili konatiĝis unu kun la alia dum balo en S… Ĉiu prokrasto estas nenecesa, ĉar neniu malhelpo sin prezentas, kaj la geedziĝo ŝajnas esti dezirinda ĉiurilate.
Ili geedziĝos tuj kiam la kastelo R, kiun sinjoro Frederic cedos al ili, estos preta por ilia akcepto.”
Kiam post tiu sciigo, mi por la unua fojo revidis St. John, mi tre deziris demandi lin, ĉu tiu okazontaĵo faris lin malfeliĉa.
Sed li ŝajnis tiel malmulte bezoni tiun simpatipruvon, ke mi ne diris mian demandon, sed kontraŭe mi sentis honton pro la jam antaŭe al li montrita kompato. Krome mi estis tute malkutimiĝinta interparoli kun li; denove lia retenemo estis tute frosta kaj mia malkaŝemo kuŝis sub ĝi rigida. Li ne estis teninta sian promeson trakti min kiel sian fratinon; ĉiam li montris inter ni malgrandajn malvarmetajn distingojn, kiuj tute ne kontribuis al disvolviĝo de koreco. Mallonge dirite, post kiam li rekonis min kiel sian parencinon kaj loĝis kun mi en la sama domo, mi sentis, ke la distanco inter ni fariĝis pli granda, ol kiam li konis min kiel la instruistinon de la vilaĝlernejo. Memorante lian antaŭan intimecon, mi ne povis kompreni lian retenemon.
Ĉar tio estis fakto, mi sentis grandan miron, kiam subite li levis la kapon super la pupitro antaŭ kiu li sidis kliniĝinta, kaj diris:
”Vi vidas, Jane, ke la batalo estas finita kaj venkita.”
Mirigite, ke li tiel subite alparolis min, mi ne povis tuj respondi.
Post mallonga hezito, mi respondis:
”Ĉu vi certe scias, ke ne okazos al vi kiel al konkerinto, kies venko estis tro multekoste akirita? Ĉu dua tia venko ne estus via pereo?”
”Mi kredas ke ne. Kaj se vere tio okazus al mi – kion tio signifus? Neniam mi trafos en la okazon batali tiel la duan fojon. Ĉi tiu konflikto decidis. Nun mia vojo kuŝas klara antaŭ mi. Mi dankas Dion pro tio!”
Dirinte tion, li ree dronis en sia silentado kaj sin okupis kun siaj paperaĵoj.
Kiam nia reciproka feliĉo (nome tiu de Diana, Maria kaj mi mem) ricevis pli kvietan karakteron, kaj kiam ni rekomencis niajn antaŭajn kutimojn kaj regulajn studadojn, sinjoro St.
John estis pli ofte hejme; kelkfoje li estis eĉ horojn ĉe ni en la ĉambro. Dum Maria desegnis, Diana sin okupis per legado de enciklopedio, kiun ŝi je mia granda miro trastudis, kaj mi rompis al mi la kapon per la germana lingvo, li cerbumis super ia mistika scienco; mi kredas, ke ĝi estis orienta lingvo, kies studo ŝajnis al li necesa por la plenumo de liaj planoj.
Kiam li, tiel droninta en siaj studoj, sidis ĉe la kutima fenestro, li ŝajnis esti tre kvieta; sed liaj bluaj okuloj havis proprecan kutimon leviĝi de la fremda gramatiko; ili tiam ŝvebis super ni, siaj samstudantinoj, kaj ofte restis super ni kelkan tempon kvazaŭ por fikse ekzameni nin; sed se ni renkontis lian rigardon, tiam same subite ĝi returnis sin al la gramatiko; tamen ĉiam denove ili sin direktis al nia tablo. Mirigite mi demandis al mi, kion tio signifas. Ankaŭ min mirigis la regula kontenteco, kiun li ĉiam montris ĉe la sama okazo, nome ĉe mia ĉiusemajna vizito al la lernejo de Morton, kvankam ĝi ŝajnis al mi tre malgrava. Sed tiu regula kontenteco pligrandigis mian miron, kiam la vetero estis malbona, aŭ kiam neĝis, pluvis aŭ ventegis, kaj kiam liaj fratinoj petegis min resti hejme, ke li ĉiam kaj neŝanĝeble mokis ilian antaŭzorgemon kaj instigis min sen indulgo kontraŭstari la elementojn.
”Jane ne estas la senenergiulino, kiun vi volas fari ŝin,” li tiam kutimis diri; ”ŝi povas elteni montaran venton kaj pluvegon aŭ kelkajn neĝflokojn same bone kiel iu ajn el ni. Ŝia korpostato estas ne nur sana, sed ankaŭ elasta kaj eltenas la ŝanĝojn de klimato pli bone ol multaj fortikuloj.”
Kaj kiam mi poste revenis hejmen, ofte tre laca kaj turmentita de la vento aŭ malbona vetero, tiam mi ne kuraĝis plendi, vidante, ke li ekkolerus pro mia plendado. Fortikeco ĉiam plaĉis al li; la malo ĉagrenis lin.
Unu posttagmezon li tamen konsilis al mi resti hejme, ĉar mi tre malvarmumis. Liaj fratinoj en mia loko estis irintaj al Morton. Mi sidis kaj legis en Schiller, kaj li estis klinita super sia orienta gramatiko, kies hieroglifojn li penis deĉifri. Kiam mi metis flanken mian tradukon kaj komencis skribekzercon, mi okaze rigardis lin kaj rimarkis, ke la gardemaj bluaj okuloj ree estas direktataj sur min. Mi ne povas diri, kiel longe ili jam traboris min kaj ekzamenis min de la kapo al la piedoj; ili estis tiel akraj kaj tamen tiel malvarmaj, ke sento de superstiĉo min ekregis – estis al mi kvazaŭ mi estas en ĉambro de monstro.
”Jane, kion vi faras?”
”Mi studas la germanan.”
”Mi dezirus, ke vi anstataŭ la germanan studus la hindostanan.”
”Jen vi ja ne estas serioza.”
”Tiel serioza, ke tio okazu; kaj mi diros al vi kial.”
Tiam li klarigis al mi, ke ĝi estas la lingvo, kiun li estas studanta; ke li tamen jam forgesis pri la komencaj elementoj post kiam li enpenetris pli funden en la lingvon; ke estus al li tre utile, se li havus lernantinon, kun kiu li ĉiam denove povus ripeti la elementojn, por ke ili en tiu maniero pli bone restu en lia memoro; ke li jam kelkan tempon hezitis, kiun li elektos kiel sian lernantinon: min aŭ siajn fratinojn, ke li fine elektis min, rimarkante, ke el la trio mi pli longe eltenus ian laboron kaj li finis per la demando: ”Ĉu vi volas fari al mi tiun servon? Eble vi ne bezonus longe montri tiun oferon, ĉar pasos nur tri monatoj inter nun kaj mia forvojaĝo.”
St. John ne estis viro, al kiu oni facile povis rifuzi peton, ĉar ĉiu impreso – ĉu ĝoja, ĉu malĝoja – estis al li daŭra kaj tre profunda. Tial mi konsentis. Kiam Diana kaj Maria revenis hejmen, la unue nomita trovis sian lernantinon transirinta al ŝia frato. Ŝi ridis kaj ŝi same kiel Maria samopiniis, ke St. John neniam povus decidigi ilin fari ion tian.
Li respondis kviete: ”Tion mi scias.”
Mi trovis en li tre paciencan, indulgan, tamen severan mastron, li atendis de mi grandan diligentecon; kaj kiam mi plenumis lian atendon, li en sia propreca maniero plene konigis al mi sian kontentecon. Iom post iom li akiris super mi ian influon, kiu rabis al mi la liberecon pri miaj pensoj kaj volo.
Liaj atentoj kaj laŭdoj pli multe efikis je mi ol lia indiferenteco.
Mi ne povis plu senĝene ridi kaj paroli, kiam li ĉeestis, ĉar tede ĝenanta instinkto igis senti, ke ĉio vivoplena (almenaŭ ĉe mi) estas al li malagrabla. Mi sciis bone, ke li ŝatas nur seriozan animstaton kaj okupiĝon, ke estas al mi vane klopodi ion kontraŭan en lia ĉeesto. Min regis kvazaŭ glacia sorĉo.
Kiam li diris: ”Iru”, tiam mi iris. Kiam li diris: ”Venu”, tiam mi venis. ”Faru tion”, tiam mi obeis. Sed mi ne amis tiun sklavecon.
Eĉ mi ofte dezirus tutkore, ke li estus daŭriginta tute min ne atenti.
Iun vesperon, kiam liaj fratinoj kaj mi estis irontaj por dormi, li kisis ambaŭ laŭ sia kutimo; al mi ankaŭ laŭkutime li etendis la manon. Diana, okaze estante en la plej petola humoro (ŝi tute ne submetis sin al lia volo kiel mi, ĉar ŝia volo en kontraŭa direkto estis same forta kiel lia) ekkriis:
”St. John! vi kutimas nomi Jane via tria fratino, sed vi ne pritraktas ŝin kiel tian; vi ankaŭ ŝin kisu!”
Ŝi puŝis min al li. Mi opiniis Dianan tre enuiga kaj estis malagrable konfuzita. Kaj dum mi sentis tion, St. John klinis la kapon, lia greka vizaĝo estis tuŝonta mian, liaj okuloj serĉis miajn – li kisis min. Reale ne ekzistas marmoraj aŭ glaciaj kisoj, alie mi dirus, ke la kareso de mia spirita nevo apartenus al unu el tiuj specoj, sed eble ekzistas eksperimentkisoj – kaj lia estis eksperimentkiso. Doninte ĝin al mi li rigardis min por ekzameni la efikon; ĝi ne estis tre frapanta; tre certe mi ne ruĝiĝis; eble mi iom paliĝis, ĉar mi sentis tiun kison kiel sigelon sur miaj katenoj. Poste li neniam plu preterlasis tiun ceremonion, kaj la seriozeco kaj submetiĝo, kun kiuj mi submetiĝis al ĝi, ŝajne por li aldonis al ĝi ian ĉarmon.
Rilate al mi, ĉiutage mi deziris pli kaj pli kontentigi lin. Sed por fari tion, mi sentis ankaŭ ĉiutage pli kaj pli, ke mi devas malkonfesi pli ol la duonon de mia karaktero, subpremi miajn emojn, puŝi miajn dezirojn perforte el iliaj originalaj direktoj, kaj devigi min al okupoj kaj amuzaĵoj, por kiuj mi laŭkaraktere trovis en mi neniun inklinon. Li volis levi min ĝis ia alto, ĝis kiu mi ne povis leviĝi; ĉiuhore mi ellaciĝis atingi nivelon, kiun li tiel neatingeble alte estis metinta. Kaj tio estis same neebla kiel klopodi ŝanĝi miajn malregulajn vizaĝtrajtojn laŭ lia klasika specimeno, doni al miaj ŝanĝeble verdaj okuloj la marbluan koloron kaj solenan pompon de liaj.
Tamen ne nur lia supera influo min katenis por tiu momento.
Dum kelka tempo ne nur mi aspektis malgaje, sed eĉ konsumanta ĉagreno mordetis mian koron kaj sufokis mian feliĉon jam ĉe ĝia fonto – la ĉagreno pri necerteco kaj dubo.
Eble, mia leganto, vi kredas, ke mi forgesis pri sinjoro Rochester, – post kiam ŝanĝiĝis mia sorto kaj aliiĝis mia ĉirkaŭaĵo. Eĉ ne unu momenton mi forgesis pri li. Mia memoro al li restis tia sama; ĉar ne estis nebulo, kiu povis forpeli helan sunbrilon, ĝi ne estis bildo desegnita en la sablo kaj kiu povis esti forblovata de ventego. Ĝi estis nomo, kiu per bronza grifelo estis skribita sur tablo, kiu daŭros same longe kiel la marmoro, kaj kiu portis liajn trajtojn. Ĉie min sekvis la sopiro ekscii, kio el li estis fariĝinta. Kiam mi estis ankoraŭ en Morton, mi ĉiuvespere eniris mian loĝejon por pensi pri tio, kaj nun en Moor House mi ĉiuvespere eniris mian ĉambron por nutri tiun penson la tutan nokton.
Dum mia necesa korespondado kun sinjoro Briggs pri la testamento, mi estis demandinta, ĉu eble li scias ion pri la sanstato kaj la restadejo de sinjoro Rochester; sed kiel St.
John jam konjektis, Briggs sciis nenion pri ĉio, rilatanta sinjoron Rochester. Poste mi skribis al sinjorino Fairfax petegante ŝin informi min pri tio. Kun certeco mi atendis atingi per tio mian celon; mi estis konvinkita ricevi tujan respondon. Mi tial estis mirigita, kiam en la daŭro de du semajnoj neniu sciigo venis, sed post paso de du monatoj, en kiuj la poŝtisto ĉiutage venis, ne portante al mi eĉ unu leteron, min ekregis morta angoro.
Mi skribis ankoraŭ unu fojon, estis ja eble, ke mia unua letero iel perdiĝis. Post nova klopodo sekvis nova espero, kiel antaŭe ĝi lumis kelkajn semajnojn, poste ĝi flagretis ankoraŭ kelkajn fojojn kaj fine tute estingiĝis. Eĉ ne unu linion mi ricevis, eĉ ne unu vorton! Kiam pasis duona jaro en vana atendado, formortis en mi ĉiu espero, kaj ĉirkaŭ mi estiĝis mallumo.
Ĉirkaŭe floris ĉarma printempo; min ĝi ne ĝojigis. La somero alproksimiĝis. Diana faris sian eblon por ĝojigi min; ŝi diris, ke mi aspektas malsana kaj proponis, ke ŝi akompanu min al la marbordo. St. John kontraŭstaris, dirante, ke mi ne bezonas distriĝon, ke mia nuna vivo havas celon; kaj tian celon mi ĝuste kaj nepre bezonas. Supozeble por plenigi miajn devomankojn, li plilongigis miajn studhorojn en la hindostana lingvo kaj iĝis ankoraŭ pli instiganta rilate al mia perfektiĝado en tiu lingvo. Kaj mi – malsaĝulino – eĉ ne pensis, ke mi kontraŭdiru lin – mi ne povis kontraŭstari lin.
Iun tagon mi estis ankoraŭ pli malĝoja dum la leciono, tion kaŭzis granda seniluziigo. Hannah estis dirinta al mi en la mateno, ke venis por mi letero kaj kiam mi malsupreniris por akcepti ĝin, preskaŭ certa, ke fine la tiel longe aspiritaj sciigoj atingis min, mi trovis nur tre malgravan aferleteron de sinjoro Briggs. La forta bato elpremis larmojn el miaj okuloj kaj dum mi sidis kurbiĝinta super la nekompreneblaj literoj kaj la floreca stilo de hinda verkisto, miaj okuloj denove pleniĝis de larmoj.
St. John vokis min al sia flanko por legi; kiam mi penis fari tion, mia voĉo min forlasis, singultoj sufokis miajn vortojn. Ni estis duope en la ĉambro. Diana sin okupis pri sia muziko en la familia ĉambro, Maria laboris en la ĝardeno. Estis ĉarma, klara, sunplena, ĝojiga tago en majo. Mia kunulo tute ne montris miregon pro mia animstato kaj eĉ ne informiĝis pri ĝia kaŭzo. Li diris nur:
”Jane, ni atendos kelkajn minutojn ĝis vi regis vin.”
Dum mi kiel eble plej rapide klopodis subpremi mian emocion, li kviete kaj pacience restis sidanta, klinita super sia pupitro kiel kuracisto, kiu per la okulo de la scienco atendis la jam longe atenditan, plene klarigitan krizon en la malsano de paciento. Kiam mi ĉesis singulti kaj sekigis miajn okulojn kaj iom murmuris, ke tiun matenon mi sentis min malsaneta, mi denove komencis mian laboron kaj klopodis fini ĝin.
Poste St. John metis flanken miajn librojn, fermis sian pupitron kaj diris:
”Jane, vi nun faru promenon kaj eĉ kun mi.”
”Mi vokos Dianan kaj Marian.”
”Ne. Ĉi tiun matenon mi bezonas nur unu akompanantinon, kaj tio estu vi. Vestu vin, eliru tra la kuireja pordo, eniru la vojon al Marsh Glen*, post malmultaj momentoj mi estos apud vi.”
Kompromison mi ne konis. Neniam en mia vivo, kiam mi devis agi kontraŭ firmaj karakteroj, kiuj staris malflekseblaj antaŭ mi, mi konis mezvojon inter plena submeto kaj obstina kontraŭstaro. Mi ĉiam rimarkis kiel la unua, kelkfoje kun vulkana fortegeco transiris en la duan; kaj ĉar en tiu momento neniu el la cirkonstancoj, kaj ankaŭ ne mia animstato estis klinita al kontraŭstaro, mi sekvis obee la ordonojn de St. John kaj en dek minutoj mi malsupreniris la preskaŭ neireblan vojon al la ravino ĉe lia flanko.
La vento venis el la okcidento kaj trans la montetojn, ĝi estis plena de odoro de erikejo kaj kanoj; la ĉielo estis senmakule blua kaj la rivereto, rapidanta tra la ravino kaj alta pro la multaj pluvadoj de la pasinta printempo, klare fluis preter nin kaj kaptis la sunradiojn, respegulante ilin. Daŭrigante nian vojon kaj forlasinte la vojeton, ni venis sur delikatan, * Glen = krutvalo aŭ ravino muskan, smeralde verdan grundon, sur kiu floris tie kaj alie blankaj kaj stelformaj flavaj floroj. Ni estis nun tute ĉirkaŭitaj de montetoj, ĉar ĝis iliaj suproj la ravino sin etendis.
”Ĉi tie ni volas ripozi,” diris St. John, kiam ni atingis la unuajn postrestintojn de tuta aro da ŝtonegoj, kiuj protektis iaspecan vojeton, al kies alia ekstremo la rivereto formis profundan akvofalon kaj kie kelkajn metrojn pli for la monto estis senigita de monto-musko kaj floroj kaj kie floris nur erikoj; tie el la romantiko fariĝis sovaĝejo kaj mallumo el la freŝeco – tie regis nur soleco kaj malĝoja paco.
Mi sidiĝis; St. John staris ĉe mia flanko. Li rigardis supren al la intermonto kaj malsupren en la ravinon; liaj rigardoj ŝvebis for kun la rivereto kaj returniĝis por vagi trans la sennuban ĉielon, kiu donis al la akvo ĝian koloron. Poste li demetis sian ĉapelon por ke la vento ludu per liaj haroj kaj kisu lian frunton. Li ŝajnis havi kontakton kun la spirito de ĉi tiu soleca kaŝejo: liaj okuloj kvazaŭ diris adiaŭ al iu estaĵo.
”Mi revidos ĝin,” li laŭte diris, ”en sonĝo, kiam mi dormos ĉe la bordo de Gango; kaj tiam – en pli malfrua horo – kiam alia dormo min regos – ĉe la bordo de pli malhela rivero.”
Strangaj vortoj de stranga amo! Ili estis la pasio de severa patrioto al lia patrujo! Li sidiĝis. Dum duona horo ni diris neniun vorton, nek li al mi, nek mi al li. Post la paso de tiu tempospaco li denove komencis:
”Jane, mi forvojaĝos post ses semajnoj; mi jam rezervis mian kajuton en velŝipo, kiu la dekduan de junio velveturos al orienta Hindujo.”
”Dio protektos vin, ĉar vi laboros por Li,” mi respondis.
”Jes,” li diris, ”tio estas mia fiereco kaj mia ĝojo. Mi estas servisto de ne erarema Sinjoro. Mi ne eniras la vivon sub homa gvidado, ne sub gvidado, kiu estas submetita al erarplenaj leĝoj kaj al erarema perforto de miaj malfortaj kunhomoj, – mia Reĝo, mia Leĝdonanto, mia Gvidanto estas la Ĉiupotenca, la Perfekta! Al mi ŝajnas tiel strange, ke ne ĉiuj, kiuj ĉirkaŭas min, mortas pro la dezirego ariĝi sub la sama standardo – por plenumi la saman laboron.”
”Ne ĉiuj havas vian forton, kaj estus malsaĝe, se la malfortuloj volus iri kun la fortuloj.”
”Pri la malfortuloj mi ne parolas kaj al ili mi ne pensas; mi turnas min nur al tiuj, kiuj estas indaj kaj kapablaj plenumi tiun laboron.”
”Ilia nombro estas nur malgranda, kaj estas malfacile trovi ilin.”
”Vi prave parolas; sed se oni ne trovis ilin, tiam ĝi estas nia devo inciti – decidigi ilin, montri al ili, kiuj talentoj al ili estas donitaj kaj kial ili ricevis tiujn talentojn – nia devo estas krii al ili en la oreloj tiun sciigon de la ĉielo, oferi al ili lokon en la aro de la elektitoj.”
”Ĉu unue ilia koro ne diros al ili, se vere ili estos kapablaj pri tiu tasko?”
Estis al mi, kvazaŭ terura sorĉo pli kaj pli kaptis min. Mi tremis pro angoro, ke mi aŭdus diri vorton, kiu samtempe klarigus kaj rompus la sorĉon.
”Kaj kion via koro al vi diras?” demandis St. John.
”Mia koro estas muta – mia koro estas muta,” mi respondis tremante.
”Tiam mi devas paroli anstataŭ ĝi,” daŭrigis li per sia profunda senkompata voĉo. ”Jane, iru kun mi al Hindujo! Iru kun mi kiel mia helpantino, mia kunlaborantino.”
La ravino kaj la ĉielo ŝanceliĝis; la monteto sin levis kaj sin mallevis! Estis al mi, kvazaŭ mi aŭdis voĉon de la ĉielo – kvazaŭ estus aperinta antaŭ mi sendito kiel tiu de Macedonujo, kiu kriis: ”Venu kaj helpu al ni!” Sed mi ne estis apostolo – mi ne povis vidi la heroldon – mi ne povis aŭdi lian vokadon.
”Ho, St. John!” mi kriis. ”Kompatu min!”
Sed mi petis al viro, kiu ne konis kompaton nek konsciencriproĉon, kiam li kredis plenumi sian devon.
Li parolis plue:
”Dio kaj la naturo destinis vin kiel edzinon de misiisto. Ili donacis al vi ne korpajn, sed spiritajn ecojn; vi estas kreita por laboro, ne por amo. Vi devas, nepre devas fariĝi edzino de misiisto. Vi devas fariĝi mia. Mi postulas vin – ne por mi, ne por mia feliĉo, mi postulas vin por la servo de mia ĉiopotenca Sinjoro.”
”Ne, por tio mi ne taŭgas – mi ne sentas vokinklinon por tio,” mi diris.
Li estis preparinta sin al tiuj protestoj; ili ne emociis lin.
Vere, kiam li dorsapogis sin al ŝtonego kaj krucis la brakojn sur la brusto kaj rigardis min, tiam mi vidis je liaj vizaĝesprimoj, ke li estas preparita al longa kaj forta kontraŭstaro, kaj ke li provizis sin per multa pacienco, kiu sufiĉos ĝis la fino – tamen ke li decidis, ke tiu fino estos lia venko.
”Humileco, Jane, estas la fundamento de ĉiuj kristanaj virtoj,” li diris, ”vi pravas dirante, ke vi ne taŭgas por tiu laboro.
Kiu en vero taŭgas por ĝi? Aŭ kiu, estante vere vokita, kredis sin inda je tio? Ekzemple, mi mem estas nur polvo kaj cindro.
Kun la apostolo Paŭlo mi nomas min la plej granda el ĉiuj pekuloj. Sed mi ne permesas al tiu konscio pri mia propra humileco, ke ĝi submetu aŭ timigu min. Mi konas mian kondukanton: mi scias, ke li estas same justa kiel ĉiopotenca; kaj elektante malfortulon por plenumi grandan taskon, li fine ankaŭ perfektigos la nesufiĉecon de la rimedoj. Pensu kiel mi, Jane – fidu kiel mi! Mi postulas de vi, ke vi apogu vin sur la rokon de la jarmiloj; ne dubu, sed estu certa, ke ĝi kapablos porti la ŝarĝon de viaj homaj malfortecoj.”
”Mi komprenas nenion de la vivo de misiisto; mi ne pripensis la laboron de iu tia.”
”En tio, mi povus instrui vin malgraŭ mia humileco; de horo al horo mi povas indiki al vi vian taskon, de momento al momento mi povas helpi vin. Kaj tio estus ja nur necesa en la komenco. Baldaŭ vi estos same forta kaj same taŭga por la laboro kiel mi mem, ĉar mi konas vian forton kaj poste vi ne plu bezonas mian helpon.”
”Sed kie do estas mia forto por tia entrepreno? Pri tio mi scias nenion. Dum vi tiel parolas al mi, nenio en mi ekscitiĝas, tute nenio. Mi sentas nenion – miaj pulsoj ne batas pli rapide, neniu interna voĉo konsilas aŭ kuraĝigas min. Ho, mi dezirus, ke mi povus montri al vi, kiel mia animo en ĉi tiu momento estas simila al malluma malliberejo, sur kies terura planko enradikiĝas nur unu turmentiga frukto – la frukto esti konvinkita de vi pri klopodo, kiun mi neniam povus plenumi!”
”Mi havas respondon por vi – aŭskultu. De post nia unua renkonto mi severe ekzamenis vin. Dek monatojn mi faris vin mia studobjekto. Per malgrandaj diversaj elprovoj mi ekzamenis vin – kaj kion mi spertis kaj vidis? Mi trovis, ke vi en la vilaĝa lernejo akurate kaj honeste povis plenumi laboron, kiu estis kontraŭa al viaj inklinoj kaj kutimoj; mi eĉ vidis, ke vi plenumis ĝin taŭge kaj lerte; dum vi regis, vi povis ankoraŭ konkeri al vi korojn. Per la kvieteco, kun kiu vi eksciis, ke subite vi fariĝis riĉa, mi ekkonis vian karakteron, kiu estas senigita de la malvirto de Demas, – riĉeco ne regis vin. En la decida servemo, per kiu vi dividis vian riĉecon en kvar partojn, tenante por vi mem nur unu parton kaj lasante la aliajn al la postulo de tute abstrakta juĝdecido, mi ekkonis animon, en kiu ardis la fajro de dankemo kaj de oferemo. En la cedemo, laŭ kiu vi forlasis studadon, kiu interesis vin, kaj komencis alian, nur ĉar ĝi interesis min; en la nelacigebla diligenteco, per kiu vi ĝis nun persistas en tio – en la firma, neŝancelebla energio kaj egala humoro, per kiu vi venkis la malfacilaĵojn de tiu studado – en ĉio tio mi ekkonis la perfektecon de la ecoj, kiujn mi serĉas. Jane, vi estas dolĉanima, diligenta, altruisma, fidela, konstanta kaj kuraĝa; tre amriĉa kaj tre heroa; ĉesu malfidi vin mem – mi fidas vin senkondiĉe. Kiel ĉefino de hindaj lernejoj, kaj helpantino inter hindaj virinoj, via kunhelpo estos al mi de netaksebla valoro.”
La fera kiraso, en kiu mi estis vestinta min, kuntiriĝis pli kaj pli ĉirkaŭ mi; la konvinko venis per malrapidaj, certaj paŝoj.
Eĉ se mi malfermus miajn okulojn – ĉi tiuj delikataj lastaj vortoj sufiĉis por liberigi al mi la vojon. Mia tasko, kiu komence ŝajnis al mi tiel nedifinita, tiel senespere implektita, estis preninta difinitan formon sub lia mano, dum li parolis. Li atendis respondon. Mi petis kvaronhoron por pripensi, antaŭ ol li denove parolos.
”Volonte,” li respondis, kaj forlasante la rokon, li iris kelkajn paŝojn supren en la direkto al la ravino, sin ĵetis tie sur la erikojn kaj restis kuŝanta senmove.
”Mi estas devigata konfesi, ke mi povus fari kaj plenumi, kion li deziras de mi,” mi diris al mi – ”nome se mi ne mortos.
Sed mi sentas, ke mi ne longe vivos sub la hinda suno. – Kio poste? Tio preskaŭ ne tuŝas lin! Kiam la tempo de mia morto venos, li en trankvilo kaj sankteco redonus min al la Dio, kiu estus doninta min al li. Tio estus tre simpla afero. Se mi forlasos Anglujon, mi forlasos nur karan, sed senfine dezertan, solecan landon – ĉar en ĝi ne estas plu sinjoro Rochester, – kaj eĉ se li estus en ĝi, kio tio estus por mi? Kiun signifon tio iam povus havi por mi? Mia tasko nun estas: vivi sen li. Nenio estas pli malsaĝa, nenio estas pli malforta, pli senutila, ol mizere tiel vivi de unu tago en alian; estus al mi kvazaŭ ie mi atendus ankoraŭ neeblan ŝanĝon de la cirkonstancoj, kiu povus denove unuigi min kun li. Kompreneble mi devis serĉi alian intereson en la vivo anstataŭ tio, kion mi estis perdinta, kiel iam diris St. John, kaj ĉu la tasko, kiun li nun metos sur min, vere ne estas la plej glororiĉa, kiun Dio povas surmeti kaj homo povas plenumi? Ĉu ĝi kun siaj noblaj zorgoj kaj altaj sekvoj, ne plej bone taŭgas por plenigi la malplenan lokon, kiun ruinigita espero kaj mortinta amo postlasas? Mi kredas, ke mi povas respondi nur ’jes’ – tamen tremo min regas. – Ĉar, ho ve! se mi iros kun St. John, tiam mi fordonos pli ol la duonon de mia propra memo; irante al Hindujo mi iros renkonte al frutempa morto. Kaj kiel pasos la tempo inter mia adiaŭo al Anglujo kaj mia tombo en Hindujo?
Ho! tion mi scias tre bone! Ankaŭ tio kuŝas klare antaŭ miaj okuloj! Streĉante ĉiujn miajn fortojn ĝis doloros miaj membroj kaj ŝiriĝos miaj nervoj, tiam mi plenumos la dezirojn de St. John ĝis iliaj malgrandaj detaloj. Irante kun li – oferi min tiel, kiel li deziras, mi metos ĉion sur la altaron – koron, vivoforton, tiam la ofero estos kompleta. Neniam li amus min; sed li estos kontenta je mi. Mi montrus al li fortecon kaj energion, helpfontojn, kies ekzistadon li neniam supozis. Jes! mi povas same streĉite labori kiel li, kaj kun la sama komplezemo.
Mi estus kapabla konsenti lian peton – jes. Sed troviĝas fakto – terura fakto. Kaj ĝuste tion li postulas, mi devos esti lia edzino; kaj por mi li ne havas pli multan inklinon de edzo ol tiuj malmolaj ŝtonegoj, trans kiujn la rivero sin ĵetas malsupren en la abismon.
Li ŝatas min kiel soldato ŝatas bonan armilon – kaj tio estas ĉio! Tio ne ĝenos min, se mi ne estas lia edzino; sed ĉu mi povus toleri, ke li daŭrigu siajn planojn ĝis la fino, kaj ĉu mi povus iri kun li laŭlonge de la edziĝ-ceremoniojn? Ĉu mi povus akcepti de li la edziĝan ringon kaj elporti ĉiujn formojn de amo, kiujn sendube ankaŭ li rigardas konscience – kaj tamen scii, ke la spirito estas malproksime de li? Ĉu mi povus elporti la konscion, ke ĉiu kareso, kiun li al mi montros, estas ofero, kiun li dediĉas nur al siaj principoj? Ne! Tia martireco estus monstrega! Neniam mi prenos ĝin sur min. Mi povus akompani lin kiel lia fratino – ne kiel lia edzino. Kaj tion mi volas diri al li.”
Mi rigardis al la monteto; li kuŝis tie kiel falinta kolono. Lia vizaĝo estis turnita al mi. Akre kaj atente liaj rigardoj estis fiksitaj sur mi. Li salte leviĝis kaj alproksimiĝis al mi.
”Mi estas preta iri al Hindujo – se mi povos iri tien libere.”
”Tiu respondo bezonas komentarion; ĝi ne estas klara.”
”Ĝis nun vi estis mia adoptita frato – mi via adoptita fratino.
Ni daŭrigu esti tiaj. Estas pli bone, se ni ne geedziĝos.”
Li kapneis. ”En tiu okazo la adoptita gefrateco ne respondus sian celon. La afera estus alia, se vi estus mia vera fratino: tiam mi irus kun vi kaj ne serĉus edzinon. En la nunaj cirkonstancoj nia unuiĝo devas esti sanktigita kaj sigelita de la edziĝo, alie ĝi tute ne ekzistus. Praktikaj malhelpaĵoj kontraŭas ĉiun alian planon. Ĉu vi ne komprenas tion, Jane? Pripensu nur momenton – via prudento kondukos vin.”
Mi pripensis. Malgraŭ tio mia prudento diris al mi nenion, krom tiu sola fakto, ke ni ne amas unu la alian, kiel edzo kaj edzino devas ami sin. Kaj tial ĝi komprenigis al mi, ke ni ne geedziĝu! Tion mi diris al li.
”St. John,” mi respondis, ”mi amas vin kiel mian fraton – vi min kiel vian fratinon. Tiel ni daŭrigu.”
”Tion ni ne povas – ne povas,” li respondis akre, mallonge kaj decidite, ”tio estos neebla. Vi diris, ke vi volas iri kun mi al Hindujo, ne forgesu tion – vi diris tion.”
”Kondiĉe.”
”Bone – bone. Kontraŭ la ĉefafero – la forvojaĝo el Anglujo kun mi, la kunlaborado kun mi en mia estonta laboro – vi havas neniun malhelpon. Vi kvazaŭ jam metis la manon sur la plugilon; vi estas tro konstanta kaj persistema por repreni vian konsenton. Vi bezonas nur fiksi la okulojn sur la celo, tio estas plenumi ĝis la fino la laboron de vi entreprenotan.
Plisimpligu viajn tro komplikitajn interesojn: senton, pensojn, dezirojn, celon; kunfandu ilin en la solan intencon – nome, forte plenumu la mision de via potenca sinjoro. Por povi tion, vi bezonas kunhelpon, edzon – ne fraton, ĉar tia ligilo estas tro malforta. Ankaŭ mi ne bezonas fratinon: mi povus elekti ŝin ĉiutage. Mi bezonas edzinon – tio estas la sola helpantino, kiun mi sufiĉe bone povos influi kaj kunligi al mi ĝis la morto.”
Frostotremo regis min, dum li parolis; ĝis mia midolo mi sentis la influon – mi konsciis la povon, kiun li posedis super mi. ”Ne serĉu en mi tian helpantinon, St. John! Serĉu edzinon, kiu estas al vi pli inda ol mi.”
”Pli inda je mia celo, vi volas diri – pli inda je mia ofico. Mi ankoraŭfoje ripetas, ke ŝi ne estos sensignifa estaĵo – ne por viro kun egoistaj deziroj mi serĉas kunulinon – ne, mi serĉas edzinon por la misiisto.”
”Kaj mi estas inklina, doni al la misiisto miajn fortojn – ĉar jen ĉio, kion li deziras – sed ne min mem; tio ja signifus aldoni al la kerno la ŝelon kaj la ilekson. Li ne bezonas ilin – kaj tial mi volas konservi ilin.”
”Tion vi ne povas – tion vi ne rajtas! Ĉu vi kredas, ke Dio kontentiĝas kun duona ofero? Mi reprezentas la aferon de Dio, en lian armeon mi enkorpusigas vin. Pro Li mi ne povas akcepti duonan ĵuron de fideleco – ĝi estu kompleta!”
”Ho! mi estas inklina doni al Dio mian koron, ĉar vi ne bezonas ĝin!”
Mi ne povas ĵuri tion, mia kara leganto, ke en la tono en kiu mi diris la lastajn vortojn, kaj en la sento ĝin akompananta, ne kuŝis iom da subpremita sarkasmo. Ĝis tiu tempo mi timis St. John silente, ĉar mi ankoraŭ ne komprenis lin. Li tenis min en stato de angoro, ĉar mi dubis pri li. Ĝis nun mi ne estis kapabla diri, kiom en li estis sankta kaj homa; sed ĉi tiu konferenco kondukis al malkaŝigo; la analizo de lia estaĵo plenumiĝis antaŭ miaj okuloj. Mi vidis liajn malfortecojn, mi komprenis ilin. Mi komprenis, ke ĉi tie sur la erikobedo, kun tiu bela virfiguro antaŭ mi, mi kuŝas antaŭ la piedoj de viro, kiu eraris, kiel mi eraris. La vualo defalis de lia rigoreco kaj de lia despotismo. Kaj malkovrinte tiujn liajn ecojn, mi vidis lian malperfektecon kaj mi kuraĝiĝis. Mi staris antaŭ egalulo – antaŭ homo, kun kiu mi povis disputi– kiun mi povis kontraŭstari, se tio estus bona kaj necesa.
Dirinte la lastajn parolojn, li eksilentis: mi kuraĝis fikse rigardi lin. Liaj okuloj, direktataj al mi, samtempe esprimis gravan miregon kaj akran scivolon. Li ŝajnis diri: ”Ĉu ŝi estas sarkasma? Kaj eĉ kontraŭ mi?”
”Kion ĉi tio signifas?”
Post kelka tempo li parolis plue: ”Ni ne forgesu, ke ĉi tio estas grava afero, afero pri kiu ni ne senpune povas paroli facilanime. Mi esperas Jane, ke vi estas sincera, kiam vi diras, ke vi volas doni vian koron al Dio – tio estas ĉio, kion mi postulas. Kiam vi estos seniginta vian koron de ĉio monda kaj doninta ĝin al via Kreinto, tiam la disvastiĝo de la regno de tiu via Kreinto estos via plej alta feliĉego, via sola aspiro, kaj ĉiuhore vi estos inklina fari ĉion, kion tiu celo postulas. Vi vidus, kian potencan forton ricevus niaj kunigitaj klopodoj per nia korpa kaj spirita geedziĝo – per tiu unuiĝo, kiu donas daŭran interkonsenton al destinoj kaj celoj de homaj kreitaĵoj –; kaj, dum mi transiras ĉiujn aliajn kapricojn, ĉiujn bagatelajn malfacilaĵojn kaj kontraŭaĵojn de la sentoj kaj la gradon, potencon aŭ karesemon de pura persona inklino, vi rapidos por tuj efektivigi tiun unuiĝon!”
”Ĉu vere?” mi demandis kaj rigardis liajn trajtojn, kiuj estis tiel belaj en sia harmonio, sed malofte timigaj pro sia severeco; mi rigardis lian frunton, kiu estis tirana kaj potenca, sed ne sincera; liajn okulojn, kiuj estis lume brilaj kaj profundaj kaj penetrantaj, sed neniam kvietaj; lian sveltan imponan figuron – kaj tiam mi imagis esti lia edzino. Ho! tio estus io neebla! Kiel lia helpantino, kamaradino, al tio mi konsentus!
En tiuj lastaj ecoj mi irus kun li trans marojn, mi laborus kun li en la aziaj dezertoj sub tropika suno, mi admirus lian forton, lian dediĉon, sindonon; mi eĉ instigus lin; mi vidus trankvile kaj senemocie lian neekstermeblan ambicion; mi povus disigi la kristanon de la homo, mi povus altgrade estimi la unuan, kaj pardoni tutkore la alian. Sendube mi ofte kaj multe suferus, sed miaj koro kaj animo, mi mem estus libera!
Tiam mi ĉiam povus reiri al mia neĝenita memo, mi havus ankoraŭ miajn nekatenitajn sentojn por la momentoj de malĝoja soleco. En mia animo estus rifuĝejoj, kiuj apartenus al mi mem, en kiujn li neniam povus penetri; tie povus freŝe kaj senĝene ekĝermi kaj kreski la sentoj, kiujn lia severeco ne povus brulsekigi, lia mezurita paŝo ne povus piedpremi – sed kiel lia edzino, ĉiam ĉe lia flanko, ĉiam subpremita – devigita ĉiam konservi la fajron de mia karaktero, devigi ĝin, ke ĝi konsumiĝu en mi mem; neniam povi eligi krion, kiam la kaŝita flamo konsumus unu organon post la alia ho ne! tio estus neelportebla!
”St. John!” mi ekkriis, kiam en mia imago mi ĉion tion pripensis.
”Nu?” li diris glacimalvarme.
”Mi ripetas ankoraŭ unu fojon, mi konsentas iri kun vi kiel via kunulino, kiel via helpanta misiistino – sed ne kiel via edzino. Mi ne povas edziniĝi kun vi – mi ne povas fariĝi parto de vi.”
”Vi devas fariĝi parto de mi,” li decide rediris, ”alie la tuto estus neebla. Kiel mi, viro malpli ol tridekjara, povus irigi kun mi en Hindujon knabinon deknaŭjaran, se ŝi ne estus mia edzino? Kiel ni ĉiam povus esti kune – kelkfoje en izolitaj sovaĝejoj, kelkfoje inter sovaĝaj gentoj – kaj ne esti geedziĝintaj?”
”Tre bone vi povus,” mi respondis. ”Tre bone sub tiaj cirkonstancoj; same bone kiel se mi estus via vera fratino aŭ viro kaj ekleziulo kiel vi mem.”
”Oni scias, ke vi ne estas mia fratino; nenien mi povas konduki vin kiel fratinon; estus ligi insultan malfidon al niaj kalkanoj, se mi klopodus tion. Kaj cetere – se vi havas la fortan prudenton de viro, vi tamen havas ankaŭ la koron de virino – kaj – kaj estus neeble.”
”Estus eble,” mi certigis iom malestime. ”Estus tre eble. Mi havas la koron de virino – sed ne rilate al vi; al vi mi sentas nur la konstantan amikecon de kunulino, la sincerecon, la fidelecon, la fratan senton de milit-kamarado; la estimon kaj la submetiĝon de novekonvertita por ĉefpastro. Nenion pli!
Do, timu nenion!”
”Ĝuste tion mi bezonas,” li diris parolante al si mem, ”ĝuste tion mi bezonas! Sed malhelpaĵoj estas sur la vojo! – ili devas esti batitaj teren. Jane, vi ne pripentos, edziniĝinte kun mi; pri tio estu certa. Ni devas geedziĝi. Mi ripetas, ke alia eliro ne ekzistas; kaj post la geedziĝo sendube sufiĉe da amo venos por igi en viaj okuloj la unuigon portebla.”
”Mi abomenas vian opinion pri amo,” mi ne povis ne diri, kiam mi leviĝis kaj staris antaŭ li kun la dorso apogita al la roko, ”mi malestimas la falsan senton, kiun vi prezentas al mi!
Jes, St. John! Kaj vin mi malestimas, ĉar vi proponas ĝin!”
Fikse li rigardis min kaj kunpremis siajn bele formitajn lipojn. Estus malfacile diri, ĉu li estis ekscitita aŭ mirigita; li plene regis siajn vizaĝtrajtojn.
”Mi apenaŭ atendis aŭdi tiun esprimon el via buŝo,” li diris. ”Mi kredas, ke mi faris aŭ diris nenion, kio estas malestiminda.”
Lia dolĉa voĉo trafis min; lia kvieta, majesta vizaĝo subigis min.
”Pardonu al mi la esprimon, St. John; sed vi mem estas kulpa, ke mi ne plu regis min, kaj parolis nepripensinte. Vi tuŝis temon pri kiu ni, laŭ niaj karakteroj, opinias tute malsame, – temon, pri kiu ni neniam devus disputi. La nura vorto ’amo’ fariĝas inter ni pomo de malpaco – kion ni farus, se la fakto estus necesa? Kiel ni tiam sentus en niaj koroj? Mia kara kuzo, forlasu vian edziĝplanon – ne pensu plu pri ĝi!
”Ne,” li respondis, ”ĝi estas jam longe pripensita plano kaj la sola, kiu povas certigi mian altan celon, sed nun mi ne volas plu insisti. Morgaŭ mi vojaĝos al Cambridge. Tie mi havas multajn amikojn, kiujn mi volas adiaŭi. Ĉirkaŭ dek kvar tagojn mi estos for de ĉi tie; dum tiu tempo pripensu mian proponon; kaj ne forgesu: se vi malakceptos, tiam vi malkonfesas ne min, sed Dion. Mi estas nur la ilo, per kiu li prezentas al vi noblan karieron, sed nur kiel mia edzino vi povos akcepti ĝin. Se vi rifuzas estiĝi mia edzino, tiam vi preparas al vi por ĉiam nur vojon plenan de egoista komforto kaj dezerta mallumo. Tremu! Ĉar en tiaj cirkonstancoj vi similos tiujn, kiuj malkonfesis la kredon kaj kiuj estas pli malbonaj ol nekredemuloj.”
Nun li estis finparolinta.
Forturnante sin de mi, li ankoraŭ unu fojon rigardis supren al la montoj, poste malsupren al la rivero. Sed ĉiujn impresojn li fikse konservis en sia koro: mi ne estis plu inda aŭdi ilin elparolitaj. Reirante hejmen ĉe lia flanko, mi legis en lia ŝtona kvieteco, en lia glacia silentado ĉion, kion li sentis kontraŭ mi: la seniluziigon de malvarma, nefleksebla prudento, kiu estis malkovrinta sentojn kaj opiniojn en alia prudento, kun kiuj li ne kapablis simpatii. Resume, kiel viro li estis dezirinta devigi min al obeemo; kaj nur kiel fervora kristano li suferis mian obstinecon tiel pacience kaj donis al mi tiom da tempo por pripensi kaj por penti.
Kiam li en tiu vespero antaŭ ol iri al sia dormejo estis kisinta siajn fratinojn, li opiniis, ke li agas dece eĉ ne premante mian manon kaj silentante forlasante la ĉambron. Kvankam ne sentante amon al li, sed tamen koran amikecon, mi sentis min tiel ofendita pro tiu preterlaso, ke larmoj venis al mi en la okulojn.
”Jane, mi vidas, ke vi disputis kun St. John dum via promenado sur la marĉejo,” diris Diana, ”Iru post li, li estas ankoraŭ en la koridoro kaj atendas vin – li volas reamikiĝi.”
Sub tiaj cirkonstancoj mi tute ne estas fiera; pli volonte mi estus feliĉa kaj kontenta ol plena de indeco. Tial mi postiris lin – li staris malsupre de la ŝtuparo, kiu kondukis al la supra etaĝo.
”Bonan nokton, St. John,” mi diris.
”Bonan nokton, Jane,” li trankvile respondis.
”Etendu al mi la manon,” mi diris plue.
Kian malvarman, malfortan premon mi sentis sur miaj fingroj! Li estis profunde ofendita de ĉio, kio okazis al li tiun tagon; larmoj ne tuŝis lin; koreco ne varmigis lin. De li mi ne povis atendi feliĉan reamikiĝon – nek kuraĝigan rideton, nek grandaniman vorton, sed la kristano estis ankoraŭ ĉiam trankvila kaj pacienca; kaj kiam mi demandis al li, ĉu li pardonis min, li diris, ke ne estas lia kutimo konservi la memoron al ofendo, ke li havas nenion por pardoni, ĉar li ne estas ofendita.
Dirinte tion, li foriris de mi. Estus al mi pli agrable, se li per pugnoj estus batinta min teren.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.