|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JANE EYREAŭtoro: Charlotte Brontë |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La unua kvaronjaro, kiun mi pasigis en Lowood, ŝajnis al mi jarcento, kaj tute ne ”ora” jarcento; ĝi enhavis enuigan luktadon kontraŭ malfeliĉaĵoj kaj novaj reguloj, al kiuj mi ne kutimis. La timo ne sukcesi en tiuj rilatoj turmentis min ankoraŭ pli ol la korpaj streĉoj kaj penadoj de mia sorto, kaj ili estis multaj kaj gravaj. Dum la monatoj januaro kaj februaro kaj parto de marto la neĝo kaj poste la malsekaj vojoj malhelpis al ni iri pli malproksimen ol la muroj de nia ĝardeno, ni povis viziti nur la preĝejon, malgraŭ tio, ke ni ĉiutage devis pasigi unu horon eksterdome kaj sub la libera ĉielo. Nia vestaĵo estis nesufiĉa por protekti nin kontraŭ la severa malvarmo; ni ne havis botetojn, la neĝo penetris en niajn ŝuojn kaj fandiĝis tie; niaj sengantaj manoj estiĝis rigidaj kaj estis kovrataj de frostoŝvelaĵoj same kiel niaj piedoj.
Bone mi memoras, kiel mi koleris ĉiuvespere vidante miajn ŝvelintajn piedojn, kaj bone mi memoras la doloron, kiun mi sentis ĉiumatene, kiam mi premŝovis la ruĝajn rigidajn piedfingrojn en la ŝuojn. Krome la nutraĵo, kiu estis disdonata al ni, estis tute nesufiĉa. Ni havis la apetiton de kreskantaj infanoj, sed apenaŭ ni ricevis sufiĉe da manĝaĵo por kontentigi malsanulon. El tiu manko de nutraĵo rezultis malbona uzo aŭ kutimo, kiu forte premis la plej junajn lernantinojn. Tuj kiam la malsataj, pli grandaj knabinoj trovis la okazon, ili flatpetis aŭ minacpetis tiel longe, ke la plej malgrandaj knabinoj donis al ili sian porcion. Multfoje mi disdonis al du tiaj petantinoj la pecon da bruna pano, kiun mi estis ricevinta ĉe mia teo, kaj ofte post kiam mi fordonis la duonan parton de mia kafo al tria petantino, mi trinkis la restaĵon, verŝante kaŝitajn larmojn, ĉar la premanta malsato plorigis min.
La dimanĉoj en tiu vintra sezono estis tre malgajaj. Tiam ni devis iri du mejlojn al la preĝejo en Brocklebridge, kie nia direktoro funkciis kiel vikario. Ni sentis malvarmon, kiam ni ekiris kaj sentis ankoraŭ pli da malvarmo alvenante en la preĝejon; kaj en la daŭro de la diservo ni preskaŭ rigidiĝis pro malvarmo. La distanco estis tro granda por rehejmiĝi antaŭ la tagmanĝo kaj tial estis disdonata inter la du diservoj porcieto da malvarma viando kaj pano; tiu porcieto estis tiel malgranda, kiel tiu de niaj ĉiutagaj manĝoj.
Past la tagmeza diservo ni rehejmiĝis laŭlonge de senprotekta, monteta vojo, dum la severa malvarma vento, venanta el la nordo de super la pintoj de neĝkovrita montetaro, preskaŭ senhaŭtigis nian vizaĝon.
Mi memoras ankoraŭ, kiel fraŭlino Temple iris malpeze kaj rapide flanke de nia malvigla vico, la mantelon, kiun la vento senĉese flirtigis supren, ŝi premis al sia korpo kaj per kuraĝigantaj vortoj kaj ekzemplo ŝi instigis nin antaŭen marŝi ”kiel viglaj soldato”. La aliaj instruistinoj, kiel ni mem, ĉiam estis tro senkuraĝigitaj por vigligi aliulojn.
Kaj kiel ni aspiris, rehejmiĝante, la lumon kaj la varmon de bona fajro! Sed tio estis rifuzita, almenaŭ al la plej malgrandaj.
Ĉiu el la du fajrejoj en la instrusalono estis tuj ĉirkaŭata de duobla vico de grandaj knabinoj kaj malantaŭ ili kaŭris are la pli junaj, volvantaj la antaŭtukon ĉirkaŭ la maldikaj brakoj.
La teo-horo donis iom da konsolo en formo de duobla porcio da pano – tuta tranĉaĵo anstataŭ duona – kun iomete da butero. Ĝi estis la semajna regalaĵo, kiun ni de dimanĉo al dimanĉo tiel aspiris. Preskaŭ ĉiufoje mi sukcesis konservi por mi mem la duonan porcion; sed la alian mi preskaŭ ĉiam devis parte cedi al aliuloj.
La dimanĉ-vesperon ni pasigis lernante parkere la katekismon kaj la kvinan, sesan kaj sepan ĉapitrojn de Sankta Mateo; kaj aŭskultante longan predikon, kiu estis laŭtlegata de fraŭlino Miller, kies nesubpremeblaj oscedoj pruvis ŝian lacecon.
Multfoje okazanta interrompo de ĉi tiu prelegado estis la ludado de la rolo de Eŭtiĥo (ĉefherezulo, el la V-a jarcento. Batalinte kontraŭ la nestorianismo li subite dediĉis sin al la kontraŭa doktrino kaj publike instruis, ke de post la enkarniĝo restis en Jesuo Kristo nenio krom la dia naturo sub la formo de la homa korpo. Lia doktrino estis kondamnita per la episkopa kunveno de Kalcedono (378-454). Tradukinto.). Tion plenumis dekduo da pli malgrandaj knabinoj, kiuj kaptitaj de dormo falis teren, ne el la tria etaĝo sed el la kvara benko, post kio ili estis forportataj preskaŭ senkonsciaj. La resanigilo aplikata konsistis en tio, ke ili estis puŝataj al la mezo de la instrusalono, kie ili devis resti starantaj ĝis la fino de la prelego. Kelkfoje iliaj piedoj ne povis plu porti ilin kaj ili falis sur la plankon; tiam ili estis starigataj kontraŭ la altaj seĝoj de la plejaĝulinoj.
Ĝis nun mi ankoraŭ ne priskribis la vizitojn de sinjoro Brocklehurst. Ĉi tiu sinjoro forestis la plej grandan parton de la unua monato post mia alveno en Lowood, eble ĉar li estis plilongiginta sian restadon ĉe sia amiko, la ĉefdiakono. Lia foresto estis al mi tre agrabla. Ne estas necese diri, ke mi timis lian revenon, sed fine li venis. Iun tagmezon (mi estis tiam tri semajnojn en Lowood), kiam mi estis kalkulanta longan adicion sur ardeztabulo, mia rigardo, kiu vagis tra la fenestro, estis kaptita de longa preteriranta figuro. Instinkte mi rekonis tiun maldikan viron, kaj kiam kelkajn minutojn poste ekstaris samtempe la tuta lernejo kun la instruistinoj, mi ne plu bezonis rigardi supren por scii, kies alvenon ili salutis en tia maniero. Longaj paŝoj mezuris la instrusalonon kaj momenton poste staris flanke de fraŭlino Temple, kiu ankaŭ stariĝis, tiu sama nigra kolono, kiu tiel minace estis rigardinta al mi, kiam li staris sur la fajrejtapiŝo en Gateshead. Mi rigardis flanken al tiu peco de arĥitekturo. Jes, mi bone vidis lin; tio estis sinjoro Brocklehurst, vestita per surtuto butonumita ĝis la kolo kaj li ŝajnis esti pli longa, pli mallarĝa kaj pli rigida ol iam.
Mi havis kaŭzojn esti konsternita pro ĉi tiu aperaĵo. Mi tre bone rememoris la perfidajn aludojn, kiujn sinjorino Reed jam donis al li pri mia karaktero; la promeson, kiu sinjoro Brocklehurst donis, ke li sciigos al fraŭlino Temple kaj al la aliaj instruistinoj pri mia maliceco. Seninterrompe mi timis la plenumon de tiu promeso – ĉiutage mi atendis la venon de la ”venanta viro” kies informoj pri miaj ĝisnunaj vivo kaj agoj por ĉiam markos min kiel malbonan infanon; kaj jen li staris.
Li staris flanke de fraŭlino Temple. Li flustris en ŝiaj oreloj kaj mi ne dubis plu, ke li malkovras al ŝi mian friponan karakteron.
Mi atente kaj kun doloriga timo rigardis ŝin kaj ĉiumomente atendis, ke ŝiaj okuloj sin deturnos de mi kun esprimo de abomeno kaj malestimo. Samtempe mi streĉe aŭskultis, kaj sidante antaŭe en la salono mi klare aŭdis la plej grandan parton de ĉio, kio estis dirata. La temo de ilia interparolado malŝarĝis min de tuja malkvieteco.
”Mi supozas, fraŭlino Temple, ke la fadenvolvaĵoj, kiujn mi aĉetis en Lowton, estas laŭ via plaĉo; mi opiniis ilin taŭgaj por la kalikotaj ĉemizoj, kaj mi elektis la bezonatajn kudrilojn. Vi povos diri al fraŭlino Smith, ke mi forgesis pri la notado de la flik-kudriloj, sed la venontan semajnon mi sendigos al ŝi kelkajn arojn da ili; kaj en ĉiu okazo ŝi ne disdonu al ĉiu lernantino pli ol unu flikan kudrilon samtempe – se ili posedus pli ol unu, ili estus eble inklinaj fariĝi malzorgemaj kaj povus perdi ilin. Kaj mi dezirus, ke la lanaj ŝtrumpoj estu pli bone atentataj! Kiam mi estis ĉi tie la lastan fojon, mi iris en la kuirejĝardenon kaj rigardis la vestojn pendantajn ĉe la sekigŝnuro; multaj el tiuj ŝtrumpoj estis tre malzorge flikitaj; kaj juĝante laŭ la grandaj truoj, mi konjektis, ke ili ne ĉiam estis bone flikitaj.”
Li silentis momenton.
”Viaj ordonoj estos plenumataj, sinjoro,” diris fraŭlino Temple.
”Kaj, fraŭlino,” li daŭrigis, ”la lavistino diris al mi, ke kelkaj knabinoj uzas du lavitajn koltukojn ĉiusemajne. Tio estas tro multe; la reguloj konsentas nur unu ĉiusemajne.”
”Mi kredas, ke mi facile povas klarigi al vi ĉi tiun cirkonstancon, sinjoro, Agnes kaj Katharina Johnstone estis invititaj al teo ĉe amikoj en Lowstone pasintan ĵaŭdon kaj por tiu okazo mi konsentis al ili surmeti duan koltukon.”
Sinjoro Brocklehurst kapklinis.
”Nu, por unu fojo ne estas grave, sed tio ne okazu tro ofte.
Kaj estas ankoraŭ io, kio mirigis min. Kiam mi reguligis la kontojn kun la mastrumistino, mi trovis, ke dum la lastaj du semajnoj dufoje estis disdonita al la knabinoj lunĉo konsistanta el pano kaj fromaĝo. Kiel tio fariĝis? Mi relegis la regularon kaj nenie trovis, kie io tia estas permesata. Kiu enkondukis tiun novaĵon kaj laŭ kies ordono okazis tio?”
”Mi estas respondeca por tio, sinjoro,” respondis fraŭlino Temple. ”La matenmanĝo estis preparita tiel malbone, ke la lernantinoj neeble povis manĝi ĝin; kaj mi ne kuraĝis fastigi ilin ĝis la tagmanĝo.”
”Fraŭlino, permesu al mi momenton. Vi scias, ke mia plano de edukado pri ĉi tiuj knabinoj estas, ne kutimigi ilin al lukso aŭ komfortoj, sed fari ilin harditaj, paciencaj kaj plenaj de sendeteniĝo. Se ilia apetito per okazaj cirkonstancoj estas elreviĝinta, ekzemple per malbona preparado de la manĝo aŭ per tio, ke ĝi estas tro trabolita aŭ ne sufiĉe trabolita, tiam tiu elreviĝo ne estu korektita de pli bongusta manĝaĵo, per kio la korpo estus trodorlotata kaj la celo de ĉi tiu instituto estus kontraŭata. La idealo, spirite eduki la lernantinojn devas esti plialtigata, ni do instigu ilin kuraĝe konduti sub la maloftaj mankoj kaj malhavoj. Mallonga alparolo ĉe tiuj okazoj estus tre utila; klera edukistino povus uzi la okazon por atentigi pri la malhavoj kaj mankoj, kiujn devis suferi la unuaj kristanoj; pri la turmentadoj kontraŭ la martiroj; pri la admonoj de nia benita Savinto, kiu admonas ĉiujn siajn disĉiplojn, surŝultrigi sian krucon por sekvi lin; pri lia averto, ke la homo ne povas vivi de nura pano, sed per la parolo de Dio; pri lia dia konsolo, ”feliĉa estas vi, se vi suferas pri malsato kaj soifo pro mia nomo”. Ho, fraŭlino, se vi nutras la buŝojn de ĉi tiuj infanoj per pano kaj fromaĝo anstataŭ per bruldifektita kaĉo, tiam vi povus nutri iliajn terajn korpojn, sed tiam vi ne konscias, kiel vi malsatigas iliajn senmortajn animojn.”
Sinjoro Brocklehurst haltis momenton – eble ĉar lin atakis liaj emocioj. Kiam li komencis sian paroladon, fraŭlino Temple staris ĉe lia flanko kun mallevitaj palpebroj; sed nun ŝi rigardis rekte antaŭ si, kaj ŝia vizaĝo ordinare marmorkolora, fariĝis rigida kaj malvarma kiel tiu materialo; precipe ŝiaj lipoj tiel forte sin premis unu sur alia, ke nur ĉizilo de statuisto povus dispartigi ilin, kaj ŝiaj brovoj iom post iom tiel kuntiri ĝis, ke ŝia aspekto fariĝis ŝtoniĝinte severa. Dum sinjoro Brocklehurst kun la manoj sur la dorso staris tie antaŭ la fajrejo, li rigardis kun majesta vizaĝesprimo trans la tutan salonon.
Subite li palpebrumis kvazaŭ li estus vidinta ion, kio blindigis aŭ teruris lin, kaj rapide sin turnante, li parolis pli rapide ol antaŭe:
”Fraŭlino Temple, fraŭlino Temple, kiu – kiu estas tiu knabino kun tiuj buklaj haroj? – kun tiuj ruĝaj kaj buklaj haroj – kiuj kovras ŝian tutan kapon?” Kaj levante sian bastonon, li montris per ĝi la teruran objekton, dum lia mano tremetis.
”Tio estas Julia Severn,” tre kviete respondis fraŭlino Temple.
”Ĉu tio estas Julia Severn, fraŭlino? Kaj kial ŝi, aŭ alia knabino ĉi tie, havas buklajn harojn? Kial ŝi estas kontraŭ ĉiuj reguloj de ĉi tiu instituto, vestita kiel mondemulino – ĉi tie en evangelia bonfarema instituto – kial ŝian tutan kapon kovras tiom da bukloj?”
”La haroj de Julia estas nature buklaj,” fraŭlino Temple respondis ankoraŭ pli kviete.
”Nature buklaj! Jes, sed ni ne konformiĝu al la naturo. Mi deziras, ke ĉi tiuj knabinoj fariĝu infanoj de la dia favoro, kial do tiu abundo? Ripete mi komprenigis al vi, ke mi deziras, ke iliaj haroj estu mallongaj kaj modestaj kaj simplaj. Fraŭlino Temple, la harbukloj de tiu knabino devas esti fortranĉitaj; morgaŭ mi sendos barbiron kaj mi vidas ankoraŭ aliajn, kies haroj estas multe tro longaj – ekzemple tiun longkreskan knabinon, diru al ŝi, ke ŝi turniĝu. Ordonu al la tuta unua benko ekstari kaj ke ili sin loku ĉe la muro kun la dorsoj turnitaj al mi.”
Fraŭlino Temple viŝis per sia poŝtuko siajn lipojn kvazaŭ por forviŝi nevolan rideton, kiu estis ludanta tie; tamen ŝi donis la ordonon kaj kiam la unua klaso komprenis tion, kio estis postulata de ĝi, la knabinoj obeis. Apogante min malantaŭen en mia benko, mi povis vidi la rigardojn kaj grimacojn, kiujn la knabinoj ĵetis kaj faris al si reciproke ĉe tiu manovro.
Estis bedaŭrinde, ke ankaŭ sinjoro Brocklehurst ne povis vidi ilin, alie li eble povus senti, ke kion ajn li faris je la eksteraĵo de la pokalo kaj telero, la interna parto ne povis esti ŝanĝata pere de lia influo.
Li ekzamenis la eksteraĵon de ĉi tiuj vivantaj medaloj dum kvin minutoj kaj poste li eldiris la juĝdecidon: la vortojn sonantajn kiel la tonoj de funebra sonorilo: ”Ĉiuj tiuj rubandoj kaj bantoj devas esti forigataj!”
Fraŭlino Temple ŝajnis protesti.
”Fraŭlino,” li diris plue, ”mi servas mastron, kies regno ne estas de ĉi tiu mondo. Estas mia devo mortigi en ĉi tiuj knabinoj la dezirojn de la karno; instrui al ili vestiĝi humile kaj simple kaj ne iri kun harligoj kaj multekostaj ornamaĵoj kaj ĉiu el la antaŭ ni starantaj knabinoj havas harligon, kiun la vanteco mem povus kunplekti. Mi rediras, ke ili devas esti fortondataj. Pensu pri la perdita tempo, pri – –”
Sinjoro Brocklehurst estis interrompita tie. Tri aliaj vizitantinoj nun eniris la instruĉambron. Bedaŭrinde, ke ili ne venis iom pli frue por aŭskulti ĉi tiun predikadon pri vestaĵoj, ĉar ili estis belege vestitaj per veluro, silko kaj peltaĵo.
La du plej junaj el ĉi tiu triopo (belaj knabinoj dekses aŭ deksepjaraj) portis grizajn ĉapelojn el kastoro, kiuj tiutempe estis laŭ la modo kaj el kiuj pendis malsupren grandaj strutplumoj, kaj el sub la rando de tiuj belegaj kapkovriloj svingi ĝis riĉaĵo de blondaj harbukloj; la plej altkreska estis volvita en multekosta, velura ŝalo, borderita per ermena pelto, kaj ŝi portis falsan perukon laŭ la franca modo. Ĉi tiuj personinoj estis tre amike ricevataj de fraŭlino Temple, kiel sinjorino Brocklehurst kaj ŝiaj filinoj kaj kondukataj al la honorseĝoj starantaj ĉe la fino de la salono. Ŝajnis, ke ili estis venintaj kun la tre honorata edzo kaj patro per la veturilo kaj ke ili estis ekzamenintaj la ĉambron supre, dum li reguligis la kontojn kun la mastrumistino, pridemandis la lavistinon kaj admon-riproĉis la intendantinon. Ili nun komencis adresi diversajn rimarkojn kaj mallaŭdojn al fraŭlino Smith, kiu estis ŝarĝita per la zorgo de la tolaĵo kaj la inspektado de la dormejoj, sed mi ne havis la tempon aŭskulti kion ili diris; aliaj aferoj tiris mian atenton.
Dum mi aŭskultis la interparoladon inter sinjoro Brocklehurst kaj fraŭlino Temple, mi samtempe ne forgesis atenti mian propran sendanĝerecon, kiun mi kredis konservi evitante lian rigardon. Tial mi estis ŝovinta min kiel eble plej malantaŭen sur mia benko, ŝajnigante, ke mi okupas min per mia adicio kaj pro tio li ne povis vidi mian vizaĝon. Eble mi estus sukcesinta eviti lian atenton, se mia perfida ardeztabulo ne estus glitinta el mia mano kaj falinta kun laŭta bruo sur la plankon, pro kio ĉiuj rigardoj tuj estis direktitaj sur min. Mi komprenis, ke mi estas perdita kaj dum mi kurbigis min por kolekti la pecojn de la ardeztabulo, eksplodis la uragano.
”Kiu estas tiu mallertulino?” diris sinjoro Brocklehurst kaj tuj li parolis plue ”he, jes, la nova lernantino, mi nun vidas.”
Kaj antaŭ ol mi povis rekolekti miajn fortojn, li daŭrigis, ”mi ne rajtas forgesi diri ion koncerne al ŝi.” Kaj poste laŭtvoĉe – ŝajnis al mi, ke li diris tion tre laŭte: ”La infano, kiu ĵus rompis sian ardeztabulon, venu tuj ĉi tien!”
Propramove mi ne povus obei, ĉar mi sentis min ŝtoniĝinta de teruro. Sed la du grandaj knabinoj, sidantaj ĉe miaj flankoj, metis min sur la krurojn kaj puŝis min antaŭen al la terura juĝisto; poste fraŭlino Temple amike prenis mian manon kaj kondukis min tuj antaŭ lin, dum ŝi flustris al mi:
”Ne timu, Jane, ĝi estis nur malfeliĉo. Vi ne estos punata.”
Tiuj amikaj paroloj kiel ponardo penetris mian koron, kaj mi pensis:
”Ŝi tuj ekaŭdos, ke mi estas hipokritulino kaj malestimos min,” kaj subite naskiĝanta kolero kontraŭ Reed, Brocklehurst kaj samspeculoj igis bati mian pulson. Mi ne havis saman karakteron kiel Helen Burns.
”Metu ĉi tien tiun benkon,” diris sinjoro Brocklehurst ordontone kaj baston-montrante altan benkon, sur kiu ĵus sidis plejaĝulino. Ĝi estis lokita sur la montritan lokon.
”Starigu la infanon sur ĝin.”
Mi estis metita sur la benkon, mi ne scias de kiu. Mi ne estis en stato atenti pri tio. Mi nur sciis, ke oni lokigis min tiel alten, ke mi atingis la nazon de sinjoro Brocklehurst; ke li staris je metra distanco kaj ke nebula amaso da oranĝ- kaj purpurkoloraj silkaj vestoj kaj nubo da arĝentsimilaj plumoj sin etendis moviĝantaj sub mi.
Sinjoro Brocklehurst tusetis.
”Sinjorinoj,” li diris turnante sin al siaj familianoj, ”fraŭlino Temple, instruistinoj kaj infanoj, ĉu vi ĉiuj vidas ĉi tiun knabinon?”
Kompreneble ili min vidis, ĉar mi sentis, ke ĉiuj okuloj kiel brulolensoj piketadis mian ruĝiĝantan vizaĝon.
”Vi vidas, ke ŝi estas ankoraŭ juna; vi vidas, ke ŝi aspektas kiel ordinara infano; la bona Dio donis al ŝi la saman formon, kiun li donis al ni ĉiuj; neniu malbonformo indikas markitan karakteron. Kaj kiu pensus, ke la satano jam trovis en ŝi servantinon kaj helpantinon? Doloras min, ke mi devas tion diri, sed tiel estas.”
Paŭzo sekvis – dum kiu mi povis rekonsciiĝi de mia teruro kaj dum kiu mi sentis, ke la Rubikono nun estas transirita kaj ke la batalo, kiu nun estis neevitebla, devos esti batalata.
”Karaj infanoj,” patose diris plue la nigra marmora pastro, ”la devo, kiun mi estas plenumonta, estas malĝoja; ĉar mi devas averti vin, ke ĉi tiu knabino, kiu povus esti unu el la infanoj de Dio, estas malgranda forĵetulino – ne ŝafo de la vera ŝafaro, sed evidente trudulino kaj fremdulino.
”Vi ĉiuj estu singardaj kontraŭ ŝi; evitu imiti la ekzemplon, kiun ŝi donas al vi – kaj evitu, se necese, ŝian akompanon, ekzilu ŝin el viaj ludoj kaj ne toleru, ke ŝi miksu sin en viajn interparolojn.
”Instruistinoj atentu ŝin akurate; tenu viajn okulojn sur ŝiaj movoj, punu ŝian korpon por savi ŝian animon – almenaŭ se ĝi estas savebla, ĉar (mia lango balbutas dum mi tion eldiras): ĉi tiu knabino, ĉi tiu infano, naskiĝinta en kristana lando estas pli malbona ol multaj junaj idolanoj, kiuj preĝas al Bramo, aŭ genufleksas antaŭ Ĝugernaŭt (Juggernaut aŭ Jaggernaut (sanskrita: Jagannaaatha = sinjoro de la mondo), idolo de la Hindoj, kies templo sin trovas en Orissa, kaj kiu posedas piramidan 200 futojn altan veturilon. En antikvaj tempoj pilgrimantoj oferdonis sin mem ĵetante sin sub la radojn ruliĝantajn de la veturilo.) – ĉi tiu knabino estas mensogantino!”
Nun sekvis paŭzo de dek minutoj, dum kiuj mi (refoje rekvietiĝinta) vidis aperi ĉiujn poŝtukojn de la inaj Brocklehurstanoj, per kiuj ili viŝis siajn okulojn dum la plej aĝa sinjorino balanciĝadis tien kaj reen flustrante al la pli junaj: ”Terure!”
Sinjoro Brocklehurst diris plue:
”Mi eksciis de ŝia bonfarantino – de la pia kaj malavara sinjorino, kiu adoptis ŝin kiel infanon, kaj edukis ŝin kiel propran filinon, kiam ŝi fariĝis orfino, kaj kies bonecon kaj noblanimecon ĉi tiu knabino respondis per hontinda sendankemo, pro kio ŝia nobla protektantino fine estis devigata apartigi ŝin de siaj propraj infanoj, timante ke la knabino per sia malbona ekzemplo infektus la senkulpecon de la aliaj infanoj.
Ŝi sendis ŝin ĉi tien por resaniĝi kiel la judoj en antikvaj tempoj sendis siajn malsanulojn al la akvoj de Bethesda. Instruistinoj kaj intendantino, mi insiste petas vin: ne toleru, ke la akvoj ĉirkaŭ ŝi ekstaru senmove.”
Fininte ĉi tiun superbelan paroladon li butonumis la supran parton de sia surtuto, flustris ion al la siaj, kiuj ekstaris, klinsalutis fraŭlinon Temple kaj gravmiene tiuj altrangaj homoj eliris la instrusalonon. Kiam mia juĝisto atingis la pordon, li sin turnis, dirante:
”Ŝi restu staranta ankoraŭ duonhoron sur tiu benko kaj dum la tuta tago neniu parolu al ŝi.”
Jen mi staris alte sur tiu benko. Mi, kiu antaŭe diris, ke mi mortus de honto, eĉ se mi devus stari meze de la planko de la instrusalono. Kaj nun mi staris ĉi tie sur la malhonorbenko dum ĉiuj okuloj direktiĝis al mi. Neniu lingvo povas priskribi, kion mi sentis, sed ĝuste en la momento, kiam miaj emocioj minacis superregi min kaj kiam ili estis premfermontaj mian gorĝon, preteriris min knabineto. Preterirante ŝi levis la okulojn. Kia stranga brilo eliris el tiuj okuloj! Per kia stranga eksento tiu rigardo penetris min! Kiel min kuraĝigis tiu nova sento! Estis al mi, kvazaŭ martirino aŭ heroino, sklavino aŭ viktimo preteriris, kiu dume donis al mi novan forton.
Mi regis mian naskiĝantan nervemecon, levis la kapon kaj forte lokis miajn piedojn sur la benko. Helen Burns direktis sensignifan demandon al fraŭlino Smith pri sia laboro, ricevis riproĉon pro la sengraveco de la demando, reiris sin al sia loko kaj ridetis al mi, kiam ŝi refoje preteriris min. Kia rideto!
Eĉ nun mi ankoraŭ ĝin memoras kaj mi scias, ke ĝi estis la frukto de ŝiaj delikata intelekto kaj vera kuraĝo; tiu rideto heligis ŝiajn akrajn trajtojn; ŝia maldika vizaĝo, ŝiaj profunde kuŝantaj grizaj okuloj donis al ĝi esprimon de supertera paco.
Malgraŭ tio Helen Burns portis en tiu momento ”la signon de malordo” sur sia brako; antaŭ unu horo mi aŭdis, ke ŝi estis kondamnita de fraŭlino Scatcherd manĝi panon kun akvo anstataŭ la tagmanĝon, ĉar ŝi faligis inkmakulon sur sian ekzercon dum ŝi kopiis ĝin. Tia estas la neperfekta homa karaktero.
Tiajn makulojn oni trovas sur la disko de la plej hela planedo; kaj nur okuloj de homoj, kiel tiuj de fraŭlino Scatcherd, povas vidi ĉi tiujn ekstreme malgrandajn malbonaĵojn, kaj estas blindaj pri la plena brilo de la planedo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.