La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO IX.

Sed la malhavaĵoj, aŭ pli bone dirite la maloportunaĵoj de Lowood plimalmultiĝis. La printempo alproksimiĝis, – efektive jam venis; la vintraj frostoj estis pasintaj; ĝia neĝo estis forfandiĝinta, ĝiaj akraj ventoj fariĝis malseveraj. Miaj kompatindaj piedoj, vunditaj kaj tiel ŝvelintaj, ke mi preskaŭ ne povis iri, resaniĝis kaj la doloro iom post iom foriĝis pro la influo de la dolĉa aprila vetero; la noktoj kaj matenoj kun siaj malvarmo de Kanado ne plu glaciigis la sangon en niaj vejnoj; ni nun povis elteni la ludhoron en la ĝardeno; kaj kelkfoje, kiam la tago estis suna, la ludado estis agrabla, kaj la verdaĵo, kiu komencis elkreski sur la bedoj kaj fariĝis pli kaj pli alta, vekis la penson, ke la Espero transpaŝis ĝin dum la nokto, kaj postlasis ĉiun matenon siajn postsignojn. Floroj ekaperis inter la folioj, galantoj, krokusoj, purpuraj aŭrikoloj kaj violoj. Ĵaŭde en la posttagmezoj, kiam ni havis liberan duontagon, ni promenadis kaj trovis ankoraŭ belegajn malfermi ĝantajn florojn laŭlonge de la vojbordo sub la plektbariloj.

Mi ankaŭ malkovris, ke granda ĝuo ekzistas ĉe la alia flanko de la alta najlo-kovrita ĝardenmuro; tiu ĝuo, limigita nur de la horizonto, konsistis en la perspektivo de altaj suproj de montetoj, kiuj ĉirkaŭis valon, kiu estis riĉa pri verdaĵo kaj ombro; en klara rivereto plena de malhelaj ŝtonoj kaj brilantaj akvoturniĝoj. Kiel alie ĉio tio aspektis, kiam ĝi kuŝis tie sternita sub la plumbkolora ĉielo, rigida pro frosto kaj kovrita de neĝo! – kiam nebuloj, malvarmaj kiel la morto, estis pelataj antaŭen de la orienta vento laŭlonge de ĉi tiuj purpuraj suproj kaj malsupreniris laŭ la deklivoj, ĝis ili unuiĝis kun la frostita nebulo, supreniranta el la rivereto! Tiu rivereto mem estis sovaĝa, senbrida; ĝi elradikigis la arbojn kaj plenigis la aeron de laŭta bruo, kiu ofte mallumiĝis de la falantaj pluvegoj aŭ turniĝantaj hajladoj; kio koncernas la arbaron, ĝi montris nenion krom vicoj da skeletoj.

Aprilo pasis kaj venis la monato majo – klara bela monato konsistanta el tagoj kun blua aero kaj pacema sunbrilo, kaj okcidentaj kaj sudaj ventoj. La kreskaĵoj maturiĝis kun forto; ĉio fariĝis verda kaj florplena; la skeletoj de la altaj tilioj, fraksenoj kaj kverkoj estis ĉiuj revokitaj al majesta vivo; precipe la arbarplantoj aperis el siaj rifuĝejoj; sennombraj muskoj kovris la valetojn kaj sur la tero formiĝis miriga sunrebrilo el la sovaĝaj primoloj. Ilian pal-oran rebrilon mi vidis ĉie kiel dise kuŝantajn lumaĵojn sur la ombro-kovritaj lokoj. Ĉion tion mi ĝuis libere kaj abunde kaj preskaŭ ĉiam tute sola. Ĉi tiu ĝuado havis kaŭzon, pri kiu mi volas paroli.

Ĉu mi ne priskribis la agrablan kaj allogan lokon, kiam mi parolis pri ĝi, kiel ĉirkaŭita de ĉieloj kaj arbaroj kaj leviĝanta ĉe bordo de rivero? Ĝi kuŝis tie tre agrable, tio estas certa, sed mi dubas pri tio, ĉu ĝi estis saniga.

La arbarvalo, en kiu kuŝis Lowood, estis kovejo de malsanigaj nebuloj, kiuj vekiĝante kun la vekiĝanta printempo, enrampis la orfinejon kaj disvastigis tifuson en la tro-plenaj instrusalono kaj dormejoj, kaj ŝanĝis la instituton en hospitalon jam antaŭ la veno de majo. Pro la tre malbona nutraĵo kaj malzorgitaj malvarmumoj plej multaj lernantinoj estis tre influeblaj je tiu infekta malsano. El la okdek knabinoj, kvardek kvin estis malsanaj en la sama tempo. La kursoj estis interrompitaj kaj la reguloj de la instituto estis aplikataj malpli severe. La malmultaj, kiuj restis sanaj, akiris preskaŭ senliman liberecon, – ĉar la kuracisto insiste ordonis multajn korpomovojn, por ke la sanuloj ne malsaniĝu, sed sen tiu ordono, neniu povus atenti ilin. Fraŭlino Temple uzis ĉiun sian tempon por la suferantinoj. Ŝi eliris la salonon de la malsanulinoj nur malmultajn horojn en la nokto por dormi. La instruistinoj sin okupis enpakante la vestojn de la knabinoj kaj por fari aranĝojn por tiuj, kiuj estis tiel feliĉaj, ke ili posedas amikojn aŭ parencojn, inklinaj forigi ilin de tiu infektita loko. Multaj, kiuj estis jam infektitaj, iris hejmen por morti tie.

Kelkaj mortis en la instituto kaj estis senbrue, tre rapide enterigitaj, ĉar la malsano ne toleris prokraston.

Dum ĉi tiu malsano regis en Lowood kaj la morto estis ripeta vizitanto, dum malgajeco kaj timo premis ĉies koron, dum la salonoj kaj koridoroj estis plenaj de hospitalodoroj, kaj drogoj kaj pasteloj vane penis kontraŭbatali la haladzojn de la malsano, la bela majo ĵetis sian sunbrilon trans la majestajn montetojn kaj belajn arbarojn. Ankaŭ la ĝardeno brilis en plena florornamo. Alceoj, altaj kiel arboj, sin levis, la lilioj malfermiĝis, tulipoj kaj rozoj staris en plena florado; la bordoj de la bedoj estis ornamitaj per violkoloraj diantoj kaj ruĝaj duoblaj lekantetoj; la eglanterioj sendis ĉielen sian odoron de spicaĵoj kaj pomoj de la mateno ĝis la vespero; kaj ĉiuj bonodoraj trezoroj estis senutilaj por la plej multaj loĝantoj de Lowood, esceptinte kelkajn kreskaĵon kaj florojn, kiuj de tempo al tempo estis metataj sur ĉerkon.

Sed mi kaj ĉiuj aliaj, kiuj ne estis infektitaj de la malsano, plene ĝuis la belecon de la naturo kaj de la sezono. Oni lasis nin kiel ciganojn vagadi en la arbaroj; ni agis laŭ nia plaĉo kaj iris, kien ni deziris iri; ankaŭ nia sorto fariĝis pli bona. Sinjoro Brocklehurst kaj lia familio nun eĉ ne venis en la ĉirkaŭaĵon de Lowood. La mastrumaĵoj ne estis tiel akurate ekzamenataj, la malĝentila mastrumistino estis forkurinta, timante esti atakata de la malsano; ŝia anstataŭintino, estinta administrantino de Lowston-instituto, kaj kiu ankoraŭ ne konis la kutimojn de sia nova ofico, estis tre malavara. Krome nun estis pli malmultaj en Lowood por nutri. La malsanaj manĝis malmulte; niaj porcioj fariĝis pli grandaj. Se la tempo mankis por pretigi ordinaran matenmanĝon, ŝi donis al ĉiu el ni grandan pecon de malvarma pasteĉo aŭ dikan tranĉaĵon da pano kun fromaĝo kaj tion ni kunprenis al la arbaro, kie ni serĉis lokon por luksege matenmanĝi.

Mia plej amata loko estis glata, larĝa ŝtono, kiu leviĝis, blanka kaj malseka, meze de la rivereto, kaj kiu estis atingebla post vagado tra la akvo, kaj tion mi faris nudpiede. La ŝtono estis sufiĉe larĝa por mi kaj alia knabino, kiu estis mia intima amikineto – ŝi nomiĝis Mariana Wilson, estis sagaca, atenta infano, kies ĉeeston mi tre ŝatis, unue ĉar ŝi estis sprita kaj originala, due ĉar ŝia teniĝo senĝenigis min.

Ŝi estis kelkajn jarojn pli aĝa ol mi, kaj tial pli bone konis la mondon ol mi, kaj pri multo, kion mi deziris scii, ŝi rakontis al mi. Ŝi kontentigis mian scivolon; por miaj kulpetoj ŝi estis tre pardonema kaj kion ajn mi diris, ŝi lasis min ĉiam finparoli.

Ŝi tre ŝatis rakontojn, mi ŝatis analizi; volonte ŝi sciigis al mi, kion ŝi sciis, kaj volonte mi faris demandojn; tial ni bone harmoniis kaj kvankam nia kunestado liveris al ni malmultan utilon, ĝi donis al ni multan plezuron.

Kaj kie estis dum tiu tempo Helen Burns?

Kial mi ne partoprenis kun ŝi ĉi tiujn agrablajn liberajn tagojn? Ĉu mi estis forgesinta pri ŝi? Aŭ ĉu mi estis tiel malbona, ke ŝia senmakula kunestado ekenuigis min? Tre certe tiu Mariana Wilson tre malsuperis mian unuan konatinon. Ŝi povis nur rakonti al mi amuzajn rakontojn kaj interŝanĝi kun mi spritajn, akrajn parolojn; dum, se mi diru la veron pri Helen Burns, ĉi tiu havis la talenton ĝuigi multe pli altajn aferojn al tiuj, kiuj havis la privilegion paroli kun ŝi. Estas vero, leganto, kaj tion mi sciis kaj sentis. Kaj kvankam mi estas nur neperfekta estaĵo kun multaj kulpoj kaj tre malmultaj bonaj ecoj, mi tamen neniam sentis enuon en ĉeesto kun Helen Burns, kaj neniam mi ĉesis senti por ŝi amikecon tian fortan, intiman kaj respektan, kiu iom pli rapide batigis mian koron.

Kaj kiel ĝi povus esti alia, ĉar Helen ĉiam kaj sub ĉiaj cirkonstancoj montris al mi kvietan fidelan amikecon, kiu neniam estis maltrankviligata de malbona humoro aŭ kolereto. Sed tiam Helen estis malsana. Dum kelka tempo ŝi estis malaperinta el mia vivado kaj portita mi ne scias en kiun ĉambron supre. Ŝi ne estis en tiu parto de la konstruaĵo, nun uzata kiel hospitalo, kie kuŝis la tifus-suferantinoj; ĉar ŝi havis la ftizon kaj ne tifuson. En mia nescio mi imagis, ke la ftizo estas malgrava malsano, kiu per tempo kaj bona zorgado sendube resaniĝos. Kaj ĉi tiu mia ideo estis certigita de la fakto, ke kelkajn fojojn dum sunaj posttagmezoj mi vidis ŝin malsupren kondukata de fraŭlino Temple, kiu iris kun ŝi al la ĝardeno.

Sed en tiuj okazoj ne estis permesite al mi iri al ŝi por alparoli ŝin; mi nur vidis ŝin tra la lerneja fenestro, sed eĉ ne tre klare, ĉar ŝin envolvis dika tuko kaj ŝi sidis malproksime sub la verando.

Iun vesperon en la komenco de junio mi estis restinta tre longe en la arbaro kun Mariana; kiel kutime ni dispartiĝis de la aliaj kaj vagis malproksimen, eĉ tiel malproksimen, ke ni perdis la ĝustan direkton hejmen kaj estis devigataj informiĝi pri la vojo ĉe izolita domaĉo, loĝata de viro kaj virino, kiuj gardis aron da duone sovaĝaj porkoj nutrantaj sin per glanoj kaj fagofruktoj. Kiam ni revenis, la luno jam lumis. Ĉevaleto, kiun ni rekonis kiel tiun de la kuracisto, staris antaŭ la ĝardenpordo.

Mariana diris, ke sendube iu estas tre malsana, ĉar oni venigis doktoron Bates tiel malfrue en la vespero. Ŝi eniris, sed mi restis ankoraŭ kelkajn minutojn ekstere por planti manplenon da radikoj, kiujn mi estis elŝirinta en la arbaro, timante ke ili velkos, se mi prokrastos la plantadon ĝis la sekvanta mateno. Plantinte la radikojn, mi restis tie ankoraŭ kelkan tempon. La floroj odoris tiel ĉarme pro la falanta roso kaj la vetero estis tiel agrabla, kvieta kaj dolĉa; la okcidenta parto de la ĉielo, ankoraŭ purpura pro la subirinta suno, promesis belan morgaŭon; la luno leviĝis en la malluma oriento kun granda majesteco. Ĉion tion mi rigardis kun ravo kaj ĝuis kiel infano povas ĝui kaj subite kaj pli vigle ol iam antaŭe min kaptis la penso:

”Kiel malĝoje estas kuŝi nun malsana en la lito kaj eble esti en morta danĝero! Ĉi tiu mondo estas tiel bela – estus terure esti forvokata nun por foriri, kiu scias kien?” Kaj tiam mia animo faris sian eblon kompreni, kion oni pli frue diris al mi pri infero kaj ĉielo; kaj la unuan fojon ĝi paŝis malantaŭen, konfuzita; kaj rigardante ĉiuloken mi vidis nur senfundan abismon. Mia animo sentis nur unu firman lokon, sur kiu mi staris – la estantecon; ĉio alia estis senforma nebulo kaj malplena spaco. Pripensante pri tio, mi aŭdis, ke malfermiĝas la frontpordo; doktoro Bates iris eksteren, akompanata de flegistino. Post kiam ŝi helpis al li supreniri la ĉevalon kaj vidis lin foriri kaj estis refermonta la pordon, mi rapidis al ŝi kaj demandis:

”Kiel fartas Helen Burns?”

”Malbone,” ŝi respondis.

”Ĉu doktoro Bates venis por viziti ŝin?”

”Jes.”

”Kaj kion li diris pri ŝi?”

”Li diris, ke ŝi ne estos plu longe ĉi tie.” Se mi estus aŭdinta tiujn parolojn la pasintan tagon, mi estus pensinta, ke ŝi devas esti transkondukata al Northumberlando, al sia propra hejmo, kaj mi ne estus supozinta, ke oni celis per tio, ke ŝi estas mortonta; sed nun mi tuj komprenis, ke Helen Burns travivis siajn lastajn tagojn sur la tero kaj iros al la spirita, almenaŭ se ĝi ekzistas. Min ekregis granda teruro; poste mi sentis akran ĉagrenon kaj fine deziron – grandan deziron vidi ŝin; kaj mi demandis en kiu salono ŝi kuŝas.

”Ŝi kuŝas en la ĉambro de fraŭlino Temple,” diris la flegistino.

”Ĉu mi povas iri al ŝi por paroli kun ŝi?”

”Ho ne, mia infano! Pri kio vi pensas! Kaj estas jam la tempo eniri; vin eble atakos la febro, se vi restos pli longe ekstere dum falas la roso.”

La flegistino fermis la frontpordon; mi eniris tra la flankpordo kaj trairis la koridoron al la instrusalono. Mi venis ĝustatempe; estis la naŭa horo kaj fraŭlino Miller kunvokis la knabinojn por enlitiĝo.

Mi ne povis ekdormi, granda silento regis en la ĉambro kaj mi kredis, ke ĉiuj miaj samlernantinoj profunde dormas. Je la dekunua horo mi ellitiĝis. Singarde kaj ne farante bruon, mi surmetis mian jupon super mian noktoveston kaj sen ŝuoj mi ŝteliris el la dormejo kaj iris al la ĉambro de fraŭlino Temple.

Ĝi kuŝis tre malproksime ĉe la alia flanko de la konstruaĵo, sed mi konis la vojon tien. La lumo de la luno, kiu staris sur la sennuba ĉielo, penetris tra la koridora fenestro kaj helpis al mi trovi ĝin. Odoro de kamforo kaj bolinta vinagro avertis min, kiam mi atingis la ĉambron de la tifus-suferantinoj, kaj rapide mi pasis ĝin timante, ke la veka flegistino min aŭdos.

Mi timis esti resendata; ĉar mi deziris vidi Helenon ankoraŭ unu fojon kaj ĉirkaŭbraki ŝin ankoraŭ unu fojon, antaŭ ol ŝi mortos – mi volis doni al ŝi lastan kison kaj paroli kun ŝi kelkajn vortojn.

Malsuprenirinte ŝtuparon, mi trairis parton de la konstruaĵo malsupre kaj mi sukcesis malfermi senbrue du pordojn kaj refermi ilin; poste mi venis al dua ŝtuparo, mi ĝin supreniris kaj veninte supren, mi vidis la ĉambron de fraŭlino Temple rekte antaŭ mi. Lumo penetris tra la ŝlosiltruo, kaj malsupre sur la koridoron; profunda silento regis ĉie ĉirkaŭe. Atinginte la pordon mi vidis, ke ĝi estas malfermetita; verŝajne por enirigi freŝan aeron en la malfreŝan ĉambron. Estante tro malpacienca por heziti, mi puŝmalfermis la pordon kaj enrigardis.

Miaj okuloj serĉis Helenon, kaj mi timis vidi mortinton.

Apud la lito de fraŭlino Temple kaj duone kovrita de ĝiaj kurtenoj staris malgranda lito. Mi vidis la konturojn de korpo sub la litkovriloj, sed la vizaĝon mi ne povis vidi pro la kurtenoj. La flegistino, kun kiu mi estis parolinta en la ĝardeno, dormis sur brakseĝo, duone forbruligita kandelo staranta sur tablo disvastigis malmultan lumon. Fraŭlino Temple nenie estis videbla. Poste mi ekaŭdis, ke ŝi estis vokita al deliranta malsanulino, kuŝanta en la febrosalono. Mi iris pli proksimen kaj haltis ĉe la liteto. Mi prenis la kurtenon, sed antaŭ ol tiri ĝin flanken, mi volis ion diri. Refoje mi hezitis, timante vidi mortinton.

”Helen!” mi mallaŭte flustris. ”Ĉu vi estas veka? ” Ŝi movi ĝis, flankenigis la kurtenon kaj mi vidis ŝian vizaĝon, kiu estis pala kaj maldikiĝinta, sed tre kvieta. Ŝi aspektis tiel malmulte ŝanĝiĝinta, ke mia timo subite foriĝis.

”Ĉu estas vi, Jane?” ŝi demandis en sia kutima, amika tono.

”Ho!” mi pensis, ”ŝi ne mortos, ili eraras. Neeble ŝi povus paroli tiel kviete kaj aspekti tiel trankvila, se ŝia morto estus tiel proksima.”

Mi klinis min kaj kisis ŝin; ŝia frunto estis malvarma, same kiel ŝiaj vangoj kaj mano; sed ŝi ridetis kiel ĉiam antaŭe.

”Pro kio vi venis ĉi tien, Jane? Estas jam la dek-unua horo, mi aŭdis ĝin bati antaŭ kelkaj minutoj.”

”Mi venis nur por viziti vin, Helen. Mi aŭdis, ke vi estas grave malsana, kaj mi ne povis dormi antaŭ ol mi estus parolinta kun vi.”

”Sekve vi venas por adiaŭi min. Eble vi venis ĝustatempe.”

”Ĉu vi estas forironta. Helen? Al via hejmo?”

”Jes, al mia lasta, eterna hejmo.”

”Ne, ne, Helen!” Mi eksilentis pro emocio. Dum mi penis reteni la larmojn, Helen estis atakata de tusado; sed la flegistino ne vekiĝis; kiam la tusado pasis, Helen kuŝis kelkajn minutojn senfortiĝinta, poste ŝi flustris:

”Jane, vi estas nudpieda, kuŝiĝu kaj kovru vin per mia litkovrilo.”

Mi obeis. Ŝi ĉirkaŭbrakis min kaj sin premis al mia brusto.

Post longa silentado ŝi flustris plue:

”Mi estas tre feliĉa, Jane; kaj kiam mi estos mortinta pensu pri tio kaj ne estu malĝoja. Kaŭzoj por malĝojo ne troviĝas.

Ni ja ĉiuj devas morti, kaj la malsano, kiu faras finon al mia vivo, ne estas doloriga; ĝi estas tre milda kaj iom post ioma.

Kaj mi sentas min tre trankvila. Mi postlasas neniun, kiu longe funebros pro mi. Mi havas nur patron, kaj antaŭ ne longe li reedziĝis; li ne sentos mian foreston. Per frua morto mi estos liberigita de multaj suferoj. Mi ne havis ecojn aŭ talentojn por sukcesi en la mondo. Ĉiam mi vivus kun ĝi en malpaco.”

”Sed kien vi iros, Helen? Ĉu vi povas vidi tion? Ĉu vi scias tion?”

”Mi kredas, ke mi iros al Dio.”

”Kie estas Dio? Kio estas Dio?”

”Mia kaj ankaŭ via kreinto, kiu neniam perdigos, kion Li kreis. Mi senkondiĉe fidas Lian potencon kaj Lian bonecon.

Mi nombras la horojn, kiuj devas ankoraŭ pasi, antaŭ ol venos tiu, kiu portos min al Li kaj kiu vidigos Lin al mi.”

”Sekve vi estas konvinkita, Helen, ke troviĝas ĉielo kaj ke nia animo iros tien post kiam ni estos mortintaj?”

”Mi estas konvinkita pri tio, ke estas vivo post ĉi tiu vivo; mi kredas, ke Dio estas bona, mi povas transdoni al Li mian senmortan animon sen timo aŭ dubo. Dio estas mia patro. Mi Lin amas kaj mi kredas, ke Li ankaŭ min amas. Kaj eĉ se mi irus tra la Valo de la Ombroj de la Morto, ankaŭ tie Lia mano kondukus min.”

”Kaj se mi mortos, ĉu mi revidos vin Helen?”

”Vi iros al tiu sama feliĉa lando, kien mi iros, kaj ni estos ricevataj de la sama potenca Patro, kara Jane.”

Kaj refoje mi faris demandojn, sed nur pensante: ”Kie estas tiu lando? Ĉu ĝi ekzistas?” Kaj mi pli forte ĉirkaŭbrakis Helenon; estis al mi kvazaŭ ŝi estas al mi pli kara ol iam antaŭe; mi sentis, ke mi ne povas lasi ŝin foriri de mi en ĉi tiu tempo kaj kaŝis mian vizaĝon sur ŝia kolo. Post mallonga tempo ŝi diris tre mallaŭte:

”Kaj mi sentis min tiel bona! Tiu lasta tusatako iom lacigis min; mi sentas, ke mi povos dormi, sed ne foriru, Jane; mi volas, ke vi restu ĉe mi.”

”Mi restos ĉe vi, kara Helen. Neniu forigos min de vi.”

”Ĉu vi kuŝas varme, karulino?”

”Jes.”

”Bonan nokton, Jane.”

”Bonan nokton, Helen.”

Ni kisis nin reciproke kaj baldaŭ ni ekdormis. Estis jam tago, kiam mi vekiĝis. Nekutima movo estis vekinta min; mi rigardis supren; mi kuŝis en ies brakoj; la flegistino nun tenis min kaj reportis min al la dormosalono. Oni ne riproĉis min, ĉar mi estis elirinta mian liton, oni pensis pri io tute alia.

Oni ne respondis miajn multajn demandojn. Sed kelkajn tagojn poste mi aŭdis, ke kiam fraŭlino Temple ĉe tagiĝo reiris al sia ĉambro, ŝi trovis min en la liteto, kun mia vizaĝo sur la ŝultro de Helen kaj kun miaj brakoj ĉirkaŭ ŝia kolo. Mi dormis, kaj Helen estis – mortinta. Ŝi kuŝas enterigita en la tombejo de Brocklebridge. Dum dek kvin jaroj post ŝia morto ŝia tombo estis indikata nur de herbmonteto; sed nun grizmarmora ŝtoneto montras ĝin; sur la ŝtoneto staras ŝia nomo kaj la vorto: ”Resurgam. (Mi reviviĝos.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.