La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XVI.

En la mateno, kiu sekvis tiun sendorman nokton, mi samtempe timis kaj deziris revidi sinjoron Rochester. Mi sopiris aŭdi lian voĉon, sed mi timis renkonti lian rigardon.

Dum la unuaj horoj de la mateno mi ĉiumomente atendis lin veni. Li ne kutimis veni en la instrusalonon en ĉiu instruhoro, sed kelkfoje li pasigis tie malmultajn minutojn, kaj mi estis preskaŭ certa pri tio, ke li venos tiun tagon.

Sed la mateno pasis, kiel kutime; nenio okazis, kio interrompis aŭ ĝenis la kvietan daŭron de la studo de Adèle. Mallonge post la matenmanĝo mi aŭdis iun bruon en la proksimeco de la ĉambro de sinjoro Rochester, mi aŭdis la voĉojn de sinjorino Fairfax, de Leah kaj de la kuiristino, kiu estis la edzino de John, – mi eĉ aŭdis la krudan voĉon de John. Mi distingis ekkriojn kiel: ”Kia feliĉo, ke nia mastro ne forbrulis en sia propra lito!” – ”Estas ĉiam danĝere, lasi bruli lumon dum la nokto!” –” Kia feliĉa okazo, ke li havis sufiĉan spiritĉeeston pensi pri la akvokruĉo!”

”Mi miras, ke li vekis neniun!”

”Espereble li ne malvarmumos dorminte sur la kanapo de la librejo!” kaj tiel plu, kaj tiel plu.

Tiun senfinan interparoladon sekvis la bruado de frotado kaj purigado kaj aranĝado; kaj irante preter la ĉambro dum la tagmanĝo, mi vidis tra la malfermita pordo, ke ĉio refoje estas ordigita; nur la kurtenoj estis forigitaj de la lito. Leah staris sur fenestra breto frotante la vitrojn, kiuj estis nigraj de la fumo. Mi estis parolonta al ŝi, ĉar mi deziris scii, kion oni pensis pri la afero; sed proksimiĝante al ŝi, mi vidis duan personon en la ĉambro – nome virinon, sidanta flanke de la lito, kie ŝi kudris ringojn por novaj kurtenoj. Tiu virino estis Grace Poole.

Ŝi sidis tie kviete kaj senvorte kiel ordinare, vestita per sia bruna lana vesto, la kvadrate strekita antaŭtuko, la blanka koltuko kaj la kufo. Ŝi estis absorbita en sia laboro kaj ŝajnis, ke ĉiujn siajn atentojn ŝi dediĉas al ĝi; ŝia glata frunto kaj ŝiaj ordinaraj trajtoj ne montris la palecon kaj la malesperon, kiujn oni povus atendi kiel pruvojn ĉe virino, kiu plenumis mortigon kaj kies elektita viktimo sekvis ŝin la pasintan nokton al ŝia ĉambro (kiel mi kredis) por riproĉi al ŝi la krimon, kiun ŝi estis faronta. Mi estis mirigita – ŝtoniĝinta. Ŝi levis la okulojn, kiam mi rigardis ŝin ankoraŭ. Ŝi ne konfuziĝis, neniu kolorŝanĝo sur ŝia vizaĝo perfidis movon, el kiu oni povus konkludi ŝuldopruvon, aŭ timon esti malkovrita. Ŝi diris: ”Bonan matenon, fraŭlino,” en sia kutima, mallonga, flegma maniero.

Poste ŝi prenis alian ringon kaj pecon da rubando kaj kudris plue.

”Mi provos ŝin,” mi pensis, ”tiel absoluta nepenetrebleco superas mian komprenon.”

”Bonan matenon, Grace!” mi diris. ”Ĉu okazis io ĉi tie? Ŝajnis al mi, ke ĉiuj servistoj antaŭ kelkaj minutoj vigle interparolis.”

”Ne. Sinjoro legis hieraŭ vespere en sia lito; li ekdormis ne estinginte la lampon; la litkurtenoj ekbrulis, sed feliĉe li vekiĝis antaŭ ol la fajro atingis la litaĵon kaj la lignon de la lito kaj tiel li sukcesis estingi la fajron per akvo el la lavkruĉo.”

”Strange!” mi diris mallaŭte, poste mi parolis plue rigardante ŝin fikse: ”Ĉu sinjoro Rochester vekis neniun? Ĉu neniu aŭdis la bruon, kiun li nepre faris, tion farante?”

Refoje ŝi rigardis supren al mi, kaj ĉi tiun fojon mi kredis malkovri en ŝiaj okuloj ion kiel konscion pri kulpo. Ŝi ŝajne ekzamenis min atente, poste ŝi respondis:

”Vi scias, fraŭlino, ke la servistoj dormas tiel malproksime; ŝajne ili ne aŭdis tion. La ĉambroj de sinjorino Fairfax kaj via estas plej proksimaj al tiu de sinjoro Rochester; sed sinjorino Fairfax diris, ke ŝi aŭdis nenion; se homoj maljuniĝas, ili ofte dormas profunde.” Ŝi eksilentis kaj post momento parolis plue, ŝajne kun indiferento, sed per tre signifa tono: ”Sed vi estas juna, fraŭlino, kaj mi opinias, ke vi dormas malprofunde.

Eble vi aŭdis la bruon?”

”Mi aŭdis ĝin!” mi diris kiel eble plej mallaŭte, tiel ke Leah, kiu ankoraŭ purigis la fenestrovitrojn, ne povis aŭdi min, ”kaj komence mi kredis, ke estas Piloto; sed Piloto ne povas ridi; kaj tute certe mi aŭdis ridadon, kaj eĉ tre strangan.”

Ŝi prenis alian fadenon, vaksfrotadis ĝin zorge, kudris ĝin per firma mano al la litkurteno kaj rimarkis tre kviete:

”Estas preskaŭ neeble, fraŭlino, ke nia sinjoro ridus en tia danĝero, tio estas mia opinio. Eble vi sonĝis.”

”Mi ne sonĝis,” mi diris iom krude, ĉar ŝia fera kvieteco incitis min. Refoje ŝi rigardis min per la samaj penetraj, ekzamenaj okuloj.

”Ĉu vi diris al la sinjoro, ke vi aŭdis ridadon?” ŝi demandis.

”Mi ne havis ankoraŭ la okazon, paroli kun li ĉi matene.”

”Ĉu vi ne pensis pri tio, ke vi malfermu vian pordon kaj rigardu en la galerion?” ŝi demandis plue. Ŝajnis, kvazaŭ ŝi volus submeti min al juĝa pridemandado, dum ŝi neatendite klopodis eltiri el mi la demandojn. Subite trafis min la penso, ke ŝi malice trompus min, se ŝi ekscius, ke mi malkovris ŝian kulpon. Tial mi opiniis, ke estas konsilinde esti singarda.

”Kontraŭe,” mi diris, ”mi rigle fermis mian pordon.”

”Sekve vi ne kutime rigle fermas ĝin ĉiuvespere, antaŭ ol enlitiĝi?”

”Diable! Ŝi volas elspionadi miajn kutimojn, por ke ŝi povu ŝpini siajn planojn!” Mia eksciteco denove venkis mian singardemon. Mi respondis akre: ”Ĝis nun mi ne rigle fermis la pordon; tio ŝajnis al mi io superflua kaj ne necesa. Mi ne sciis, ke en Thornfield ia danĝero povus minaci min; sed estonte,” kaj mi pli laŭtigis tiun vorton, ”estonte mi estos singarda kaj esploros ĉu ĉio estas en ordo antaŭ ol enlitiĝi.”

”Estas konsilinde fari tion,” ŝi respondis. ”Ĉi tiu regiono estas tiel kvieta kaj sendanĝera kiel ĉiu alia kaj dum Thornfield Hall estas sinjora domo, mi ne aŭdis, ke ia ŝtelado okazis, kvankam en la arĝentŝranko troviĝas granda kvanto da arĝentaj objektoj kaj multege da mono, kiel ĉiu scias. Kaj pripensu: en ĉi tiu vasta domo estas nur malmultaj servistoj, dum la mastro estas tre ofte eksterdome, kaj ĉar li estas juna viro, li bezonas nur tre malmultajn helpantojn, kiam li pasigas ĉi tie kelkajn tagojn. Sed estas plej bone pritrakti singardon; pordo estas facile kaj baldaŭ rigle fermita, kaj ne malutilas meti riglilon inter si kaj ĉiu ebla katastrofo. Troviĝas multaj homoj, fraŭlino, kiuj ŝatas lasi ĉion al la providenco; sed mi diras, la providenco ne volas, ke oni malŝatu la rimedojn kaj ĝi ofte benas tiujn, se ili estas prudente aplikitaj.”

Per tio ŝi finis sian paroladon. Ĝi estis tre longa por ŝi kaj ŝi faris ĝin kun ĉiu graveco de kvakerino.

Mi staris ankoraŭ tute konfuzita kaj mirigita pro tio, kion mi rigardis kiel ŝian mirindan memregecon kaj nepenetreblan hipokritecon, kiam eniris la kuiristino.

”Sinjorino Poole,” ŝi diris al Grace, ”la tagmanĝo de la servistoj estos baldaŭ preta. Ĉu vi ne volas malsupreniri?”

”Ne. Sed metu por mi kruĉon da biero kaj iom da pudingo sur manĝobreton; mi portos ĝin supren.”

”Ĉu vi ne volas havi viandon?”

”Nur peceton da ĝi kun iom da fromaĝo; tio estas ĉio, kion mi manĝos.”

”Kaj la raguo?”

”Mi ne volas havi ĝin nun; mi malsupreniros ankoraŭ antaŭ la teo. Mi preparos ĝin mem.”

Kiam ŝi estis dirinta tion, la kuiristino sin turnis al mi, sciigante, ke sinjorino Fairfax atendas min. Mi tial iris. Mi tiel cerbumadis pri la enigma karaktero de Grace Poole, ke mi dum la tagmanĝo tute ne aŭdis la rakonton pri la forbruligita litkurteno. Pli kaj pli mi pensis pri ŝia situacio en Thornfield Hall, mi demandis min, kial oni ne ĵetis ŝin en malliberejon ĉi tiun matenon, aŭ kial oni ne eksigis ŝin kiel servistinon de sinjoro Rochester, ĉar la pasintan vesperon li ja per klaraj vortoj sciigis al mi ŝian kulpon. Kiuj misterplenaj kaŭzoj decidigis lin ne kulpigi ŝin al la tribunalo? Kial li rekomendis al mi la plej profundan silenton? Ĉio tio estis stranga. Kura ĝa, venĝema, fiera ĝentlemano ŝajnis esti en la povo de unu el la plej malaltaj el siaj subuloj kaj eĉ tiel, ke li ne kuraĝis akuzi ŝin publike, nek puni ŝin, post kiam ŝi minacis lian vivon.

Se Grace estus juna kaj bela, mi kredus, ke pli delikata sento ol timo aŭ singardo influis lin rilate al ŝi; sed ĉar ŝi estis malbela kaj malagrabla kaj maljuna, tiu supozo estus absurda. ”Kaj tamen,” mi pensis plue, ”ŝi estis antaŭe juna, kvankam nur proksimume samaĝa kiel ŝia mastro; sinjorino Fairfax antaŭe rakontis al mi, ke Grace servis jam multajn jarojn en la domo. Mi ne povas kredi, ke iam ŝi estis bela. Sed eble ŝi havas originalecon kaj fortecon de karaktero, kiuj kompensis la eksterajn belecojn. Sinjoro Rochester ŝatas homojn kun firma kaj iom deflankiĝanta karaktero. Kaj ĉiuokaze Grace estas strangega. Eble kaprico aŭ eraro dum lia juneco (kio estis ebla ĉe senpripensa kaj nesinreganta karaktero kiel lia) liveris lin en ŝian potencon, eble ŝi nun influas mistere liajn agojn, kaj estas al li neeble senigi sin de tiu influo.”

Sed mi interrompis mian rezonadon, ĉar subite leviĝis antaŭ mi la malgracia, malagrabla, sekiĝinta, eĉ kruda vizaĝo de Grace Poole kaj mi pensis: ”Ne estas eble! Mia supozo ne povas esti ĝusta. Tamen!” flustris al mi tiu mistera voĉo, kiu venas de nia koro, ”vi ankaŭ ne estas bela, kaj eble sinjoro Rochester rigardas vin kun plaĉo; ĉar ofte ŝajnas al vi, ke li faras tion; – kaj en la pasinta nokto – jam pripensu pri tio, kion li diris; memorigu al vi lian rigardon kaj lian voĉon.”

Mi memorigis ĉion tion al mi, lian parolon, lian rigardon; ĉio sin prezentis klare al mia animo. Mi estis nun en la instruĉambro;

Adèle desegnis; mi klinis min super ŝi kaj gvidis ŝian krajonon. Subite ŝi rigardis supren kaj kriis:

”Qu’avez-vous, Mademoiselle? – Vos doigts tremblent comme la feuille, et vos joues sont rouges: mais, rouges comme des cerises!”(Kio estas al vi, fraŭlino? – Viaj fingroj tremetas kiel folioj kaj viaj vangoj estas ruĝaj kiel ĉerizoj.)

”Al mi estas varmege, Adèle, ĉar mi klinis min super vi!” Ŝi daŭrigis desegni, kaj mi pensis plue.

Mi faris mian eblon por elpeli el mia kapo la pensojn pri Grace, ĉar ili ĝenis min. Mi komparis min kun ŝi kaj trovis, ke ni estas tre malsamaj. Bessie Leaven diris, ke mi aspektas kiel ”sinjorino eminenta” kaj ŝi diris la veron: mi estis ”tia”. Kaj nun mi estis pli belaspekta ol tiam kiam Bessie vizitis min: mi havis freŝkoloran vizaĝon kaj mi estis pli forta; mia animo estis vekiĝinta, mi estis plena de vivemo, ĉar mi karesis pli gajajn esperojn kaj pli internajn ĝojojn.

”Vesperiĝas,” mi diris kaj rigardis tra la fenestro. ”Dum la tuta tago mi ne aŭdis la voĉon de sinjoro Rochester, nek aŭdis lian paŝon en la domo. Sed sendube mi vidos lin antaŭ la vespero; ĉi tiun matenon min timigis la renkonto, nun mi ĝin deziras, ĉar mia atendo renkonti lin tiel longe trompiĝis, ke ĝi ŝanĝiĝis en malpaciencon.”

Kiam tute mallumiĝis kaj Adèle estis foririnta, por ludi kun Sophie en la infanĉambro, mi sopiris la revidon. Mi aŭskultis, ĉu la sonorilo en la halo aŭdiĝas; mi aŭskultis ĉu Leah venas al mi kun komisio; kelkfoje mi imagis aŭdi la paŝojn de sinjoro Rochester kaj mi direktis min al la pordo atendante vidi lin eniranta. La pordo restis fermita, nur mallumo envenis tra la fenestro. Tamen ne estis ankoraŭ tro malfrue; ofte li venigis min al si je la sepa aŭ je la oka horo kaj nun estis nur la sesa. Sincere mi esperis ne esti elrevigita ĉi tiun vesperon, ĉar mi havas tiel multon por diri al li! Mi intencis ankoraŭ unu fojon paroli pri Grace Poole por aŭdi, kion li respondos; mi volis demandi lin, ĉu li vere kredas, ke ŝi estas la hontinda atencintino kontraŭ lia vivo kaj se jes, kial li ne persekutas laŭleĝe ŝian krimon. Estus al mi indiferente, ĉu mia scivolo ĝenus lin; mi konis la ĝuon alterne inciti kaj rekvietigi lin; tiu ĝuo estis al mi granda ĝojo kaj iu instinkto gardis min konstante iri tro malproksimen en tiu rilato; neniam mi transiris la limon de la incitado, sed mi ŝatis iri ĝis la plej malproksima limo. Konstante atentante la malgrandan formulon de altestimo, kaj ĉiun devon de mia rango, mi povis konversacii kun li sen malagrabla ĝeno pri argumentoj kaj tio distris nin ambaŭ.

Fine la ŝtuparo knaris sub paŝoj; Leah eniris, sed nur por sciigi min, ke la teo estas preparita en la ĉambro de sinjorino Fairfax. Mi direktis min tien, ĝojante malsupreniri, ĉar mi imagis, ke per tio mi venos pli proksimen al sinjoro Rochester.

”Vi nepre sopiras vian teon,” diris tiu bona sinjorino, kiam mi eniris, ”vi manĝis tiel malmulte ĉi tiun tagmezon. Mi timis,” ŝi daŭrigis, ”ke vi estas malsaneta, vi aspektis febreca.”

”Ho, mi sentas min tute bone, neniam mi sentis min pli bone.”

”Se tiel estas, pruvu tion per bona apetito; ĉu vi volas replenigi la tekruĉon, dum mi finas la trikadon de la maŝoj de ĉi tiu trikilo?” Fininte tiun laboron, ŝi leviĝis por malsuprenigi la kurtenon, kiu ĝis tiu tempo restis tirita supren, verŝajne por enirigi dum la trikado la lastajn radiojn de la taglumo. Nun la krepusko transiris en plenan mallumon.

”La vespero estas bela,” ŝi diris, rigardante tra la fenestro, ”kvankam ne estas stel-lume. Entute sinjoro Rochester havis belegan tagon por sia vojaĝo.”

”Vojaĝo! – ĉu sinjoro Rochester forvojaĝis? Mi eĉ ne sciis, ke li estas eksterdome.”

”Ho! li forvojaĝis tuj post la matenmanĝo! li iris al The Leas, al la bieno de sinjoro Esthon, kuŝanta dek mejlojn preter Millcote. Mi kredas, ke tie kunvenas granda societo, lordo Ingram, sinjoro John Lynn, kolonelo Dent kaj multaj aliaj.”

”Ĉu vi atendas lin reen ankoraŭ hodiaŭ vespere?”

”Ne, kaj ankaŭ ne morgaŭ. Estas verŝajne, ke li restos for unu semajnon, aŭ ankoraŭ pli longe; kiam tiuj riĉuloj, altranguloj kaj elegantuloj kunvenas, ili estas tiel ĉirkaŭitaj de lukso kaj amuzoj, tiel bone provizitaj de ĉio plaĉa kaj distra, ke ordinare ili ne montras rapidemon refoje disiri. Ĉe tiaj okazoj la sinjoroj estas tre bonvenaj kaj sinjoro Rochester estas tiel aminda kaj viva en societo, ke mi kredas, ke li estas ĉies favorato kaj amato. La sinjorinoj tre ŝatas lin, kvankam ili eble opinias, ke lia eksteraĵo ne estas alloga en iliaj okuloj; sed mi supozas, ke liaj scioj kaj talentoj, eble ankaŭ lia riĉeco kaj lia alta nomo iom kompensas lian malbelan eksteraĵon.

”Ĉu en ’the Leas’ estas ankaŭ sinjorinoj?”

”Tie estas sinjorino Eshton kaj ŝiaj tri filinoj, vere tre elegantaj, krom ili estas tie la nobelinoj Blanche kaj Mary Ingram, tre belaj virinoj, mi supozas; mi iam vidis Blanche antaŭ ses aŭ sep jaroj, kiam ŝi estis ankoraŭ juna knabino dekokjara.

Ŝi venis ĉi tien por ĉeesti balon dum kristnaska kunveno, kiun donis sinjoro Rochester. Tiun tagon vi devus vidi kiel riĉe estis ornamita la manĝosalono, kiel belege prilumita! Mi kredas, ke almenaŭ kvindek gesinjoroj estis ĉi tie – ĉiuj apartenis al la plej eminentaj familioj de la grafolando. Kaj fraŭlino Ingram estis la reĝino de la vespero.”

”Vi diras, ke vi vidis ŝin, sinjorino Fairfax. Kiel ŝi aspektis?”

”Jes, mi vidis ŝin. La pordo de la manĝosalono estis malfermita; kaj ĉar estis kristnaska vespero, al la servistaro estis permesite ariĝi en la halo por aŭdi, ke kelkaj el la sinjorinoj kantas kaj ludas. Sinjoro Rochester volis, ke mi eniru kaj tial mi sidiĝis en kvieta angulo kaj rigardis ĉiujn. Neniam en mia vivo mi vidis pli belan spektaklon; la sinjorinoj portis la plej multekostajn tualetojn; la plej multaj – almenaŭ la plej junaj – aspektis tre belaj; sed fraŭlino Ingram estis certe la reĝino.”

”Kaj kiel ŝi aspektis?”

”Ŝi estis altkreska, havis belegan bruston, larĝajn ŝultrojn, gracian kolon: malbrilan, malhelan vizaĝkoloron, noblajn trajtojn; okulojn kiel tiuj de sinjoro Rochester, grandaj kaj nigraj kaj brilaj kiel ŝiaj juveloj. Krome ŝi havis korvonigrajn harojn bele aranĝitajn; malantaŭ ŝia kapo estis krono el dikaj, larĝaj harligoj kaj antaŭe ŝi portis la plej longajn, brilajn buklojn, kiujn mi iam vidis. Ŝi estis vestita per la plej hele blanka robo kun sukcenkoloraj skarpoj trans la ŝultroj kaj brusto, kunligitaj ĉe la flanko, kaj plue pendantaj malsupren per longaj franĝoj ĝis la bordo de la robo. Sur la kapo ŝi portis sukcenkoloran floron, kiu kontrastis mirinde la korvonigran buklaron.”

”Kaj kompreneble ŝi estis tre admirata?”

”Jes, en vero, kaj ne nur pro sia beleco, sed ankaŭ pro siaj talentoj. Ŝi estis unu el tiuj, kiuj kantis kaj unu el la sinjoroj akompanis ŝin per fortepiano. Ŝi kaj sinjoro Rochester kantis dueton.”

”Sinjoro Rochester? Mi ne sciis, ke li povas kanti.”

”Ho, li havas belegan bason kaj muzikan talenton.”

”Kaj kian voĉon havas fraŭlino Ingram?”

”Tre riĉan, kaj potencan. Ŝi kantis rave. Estis vera ĝuo aŭdi ŝin; kaj poste ŝi ludis. Mi ne bone povas juĝi la muzikon, sed tion sinjoro Rochester povas bonege, kaj mi aŭdis lin diri, ke ŝia tekniko estas eksterordinare bona.”

”Kaj tiu bela kaj talenthava fraŭlino ne estas ankoraŭ edzini ĝinta?”

”Ŝajnas, ke ne. Mi kredas, ke ŝi kaj ŝia fratino havas nur malgrandan riĉaĵon. La propraĵoj de la maljuna lordo Ingram estis plejparte nevendeblaj, kaj la pli aĝa filo heredis preskaŭ ĉion.”

”Sed mi miras pri tio, ke ne iu riĉa nobelo aŭ ĝentlemano enamiĝis je ŝi. Ekzemple sinjoro Rochester. Li estas ja tre riĉa, ĉu ne vere?”

”Ho jes! Sed vidu, la diferenco inter ilia aĝo estis tre granda.

Sinjoro Rochester estas preskaŭ kvardekjara, kaj ŝi estas ne pli ol dudek.”

”Tio ja tute ne gravas! Ĉiutage okazas geedziĝoj, kies partioj diferencas ankoraŭ pli multe pri la aĝo.”

”Vi pravas! Sed mi apenaŭ kredas, ke sinjoro Rochester pensis pri tia geedziĝo. Sed vi ja tute ne manĝas. Vi manĝis ankoraŭ nenion, post kiam vi sidiĝis ĉe la tetablo.”

”Ne, mi estas tro soifa por manĝi. Ĉu vi volas verŝi por mi tason da teo?”

Mi estis pripensanta denove paroli pri ebla geedziĝo de sinjoro Rochester kaj la bela fraŭlino Blanche, kiam Adèle envenis en la ĉambron, per kio la konversacio estis kondukata en alian direkton.

Estante refoje sola, mi pripensis la sciigojn, faritajn al mi; mi ekzamenis mian propran koron, ĝiajn pensojn kaj sentojn kaj serioze klopodis per forta mano rekonduki en la mallarĝajn vojojn de la prudento tiujn, kiuj flankeniris per la senfina kaj senvoja dezerto de la imagopovo.

Kondukita antaŭ mian propran tribunalon, mia memoro atestis pri la esperoj, deziroj kaj sentoj, naskitaj en mi dum la lasta nokto – pri la ĝenerala animstato, al kiu mi donis min dum preskaŭ du semajnoj; la prudento estis paŝinta antaŭen kaj estis rakontinta en sia propra kvieta maniero, kiel mi estis forĵetinta la realecon kaj avide englutinta la idealon – kaj mi eldiris la jenan juĝon:

”Ke pli granda malsaĝulino ol Jane Eyre neniam vivis sur la tero; ke neniu pli fantaziema idiotino iam diboĉis en pli dolĉaj mensogoj; ke neniam pensanta estaĵo englutis venenon pli avide, kvazaŭ ĝi estus nektaro.”

”Ĉu vi,” mi diris, ”plaĉus al sinjoro Rochester? Ĉu vi havus la povon esti amata de li? Ĉu vi havus por li ian gravecon? Iru for! Via malsaĝeco naŭzas min. Vin ĝojigis okazaj pruvoj de montrita prefero – tre malklaraj pruvoj, kiujn ĝentlemano de eminenta familio, viro de la mondo montris al nesperta subulino.

Kiel vi povus tion fari, ho kompatinda malsaĝulino! – Ĉu via propra intereso ne povis fari vin pli saĝa? Ĉu vi refoje kaj denove en ĉi tiu mateno rekondukis antaŭ viajn okulojn la mallongan scenon de la lasta nokto? – Kovru vian vizaĝon kaj hontu! Li diris ion por laŭdi viajn okulojn, ĉu ne vere?

Blinda malsaĝulino! Levu viajn palpebrojn blindiĝintajn kaj rigardu vian propran malbenitan absurdecon! Ne decas al virino lasi sin flati de eminentulo, kiu neeble povas intenci edziĝi kun ŝi; kaj ĉiu virino agas malsaĝe, kiam ŝi nutras en si amon, kiu nerespondita kaj daŭre kaŝita, devas konsumi la vivon, per kiu ĝi estas nutrata; kaj kiu, kiam ĝi estos malkovrita kaj respondita, kiel ignis fatuus (vaglumo) devas konduki en marĉan dezerton, el kiu plu ne estas elirejo.

”Jane Eyre, aŭskultu tial vian juĝdecidon: morgaŭ prenu la spegulon, metu ĝin antaŭ vin kaj montru al vi kiel eble plej fidele vian propran bildon, ne kaŝante eĉ unu eraron, ne forigante eĉ unu akran trajton de via vizaĝo; ebenigu eĉ ne unu malbelan trajton kaj skribu sub ĝi: Portreto de kompatinda, solstaranta, malbela guvernistino.

”Poste prenu platon el eburo – tian vi posedas en via pentraĵkesto; prenu vian paletron, miksu viajn plej freŝajn, plej belajn, plej klarajn kolorojn; elektu vian plej delikatan kamelharpenikon; pentru zorge la plej belan vizaĝon, kiun via imago povas sorĉi al vi, pentru ĝin per la plej delikataj koloroj laŭ la priskribo, kiun faris sinjorino Fairfax pri Blanche Ingram. Ne forgesu pri la karbonigraj harbukloj, pri la orientaj okuloj – kion? Vi volas uzi kiel ekzemplojn, tiujn de sinjoro Rochester? – Ordonu! – Ne ĝemu! – Ne estu sentimentala!

– Ne bedaŭru! – Mi atendas nur prudenton kaj decidemon.

Revoku antaŭ via imago la majestajn kaj tamen harmoniajn liniojn, la grekan nukon, la antikvan bruston; klare pentru la rondan ravan brakon kaj la delikatan manon; ne forgesu pri la braceleto, nek pri la diamanta ringo; fidele pentru la kostumon, la gajan belegan puntaĵon, la brilan atlason, la oran rozon; nomu ĝin: ”Blanche, aminda kaj bela altrangulino!”

”Se iam estonte vi povus imagi, ke sinjoro Rochester havas bonajn pensojn pri vi, prenu tiujn du pentraĵojn kaj diru: Sinjoro Rochester gajnus verŝajne la amon de ĉi tiu nobla fraŭlino, se li volus peni gajni ĝin, – ĉu estas tamen verŝajne, ke li nur unu momenton atentus ĉi tiun kompatindan, sensignifan plebeinon?

”Mi faros tion,” mi decidis, kaj post tiu firma decido mi ekdormis kviete kaj profunde.

Mi plenumis mian vorton. Unu aŭ du horoj sufiĉis al mi por desegni mian propran bildon per krajono; kaj en malpli ol unu horo mi finis sur eburo miniaturon de la imagita Blanche Ingram. Ĝi estis aminda bildo kaj komparante ĝin kun la vere krajone kopiita kapo, mi trovis la kontraston tiel granda, kiel la memkono nur povus deziri ĝin. La laboro estis al mi bonfaro. Ĝi estis okupinta miajn kapon kaj manojn kaj doninta fortecon kaj firmecon al la novaj impresoj, kiujn mi neforviŝeble volis engravuri en mian koron.

Baldaŭ mi povis gratuli min pro la severa disciplino, al kiu mi estis submetinta min. Dank’al ĝi mi kapablis iri renkonte al sekvontaj okazoj kun la necesa, deca kvieto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.