|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JANE EYREAŭtoro: Charlotte Brontë |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Pasis unu semajno, kaj neniu sciigo de sinjoro Rochester alvenis. Pasis dek tagoj; kaj ankoraŭ li ne revenis. Sinjorino Fairfax diris, ke ŝi ne mirus, se li de The Leas tuj irus al Londono kaj plie al la kontinento ne revenante al Thornfield Hall antaŭ ol pasis tuta jaro. Jam ofte li tiel neatendite kaj subite foriris de la malnova domo. Kiam mi aŭdis tion, ekregis min duonsveno, mia koro preskaŭ ne plu batis. Mi estis atakata de surdiganta, kapturniĝanta sento; sed kunigante mian tutan prudenton kaj rememorigante al mi la ĵus akceptitajn principojn, mi perforte regis min mem kaj estis mirige, kiel mi plibonigis mian kelktempan mallertecon. Mi klarigis al mi mem, ke estas granda eraro kredi, ke la agoj de sinjoro Rochester povus interesi min. Tion mi ne kredis, ĉar mi malhumiligis min per sklava ideo de malfiereco – kontraŭe, mi nur diris:
”Vi havas plu neniun interrilaton kun la posedanto de Thornfield, krom akcepti vian salajron, kiun li pagas al vi, ĉar vi instruas lian protektatinon; plue estu dankema al li pro la bona traktado, kiun vi rajtas ricevi, se vi plenumas dece vian devon. Estu certa, ke tio estas la sola ligilo inter vi, kaj ke li vere rigardos tia tiun ligilon. Sekve ne faru lin la objekto de viaj delikataj sentoj, de via ravo, de viaj turmentoj kaj afliktoj.
Li ne apartenas al via rango, okupu vin kun viaj egaluloj kaj ne estimu vin mem tro alte, por malŝpari la amon de via tuta koro, de via animo kaj de ĉiuj viaj fortoj, ĉar tia dono ne estus dezirata sed nur malestimata.”
Kviete mi plenumis mian taskon dum tiu tago; sed de tempo al tempo entrudiĝis en mian kapon kaŭzoj, kiujn mi povus utiligi kiel motivojn por forlasi Thornfield Hall, kaj nevole mi redaktis anoncojn kaj pensis pri novaj oficoj; mi ne trovis necese subpremi tiujn pensojn. Ili nur ĝermus kaj portus fruktojn, se estus eble.
Sinjoro Rochester forestis proksimume du semajnojn, kiam la poŝtisto portis leteron por sinjorino Fairfax.
”Ĝi estas de nia mastro,” ŝi diris rigardante la adreson. ”Supozeble ni nun ekscios, ĉu ni povos atendi lin baldaŭ aŭ ne.”
Kaj dum ŝi rompis la sigelon kaj malrapide legis la enhavon de la letero, mi daŭrigis trinki mian teon (ni nome sidis matenmanĝante). Estis varmege kaj mi atribuis al tiu cirkonstanco, ke subite fajra ardo kovris mian vizaĝon. Nevole mia mano tremetis, kaj la duono de la enhavo de mia taso verŝiĝis en la subtason – sed pri tio mi ne volis pripensi plue.
”Nu, ofte estas al mi, kvazaŭ ni vivus ĉi tie tro solece; sed dum mallonga tempo ni havos sufiĉon por fari,” diris sinjorino Fairfax, ankoraŭ tenante la leteron antaŭ siaj okulvitroj.
Antaŭ ol mi permesis al mi peti klarigon, mi kunligis la libere pendantajn rubandojn de la antaŭtuko de Adèle. Doninte al ŝi novan kuketon kaj pleniginte refoje ŝian kruĉon per lakto, mi diris tre indiferente:
”Supozeble sinjoro Rochester ne baldaŭ revenos?”
”Li vere revenos jam en tri tagoj, kiel li skribas. Sekve jam la venontan jaŭdon, kaj li eĉ ne venos sola. Mi ne scias, kiom da eminentuloj el Leas venos kun li; li nur skribas al mi, ke la plej bonaj gastoĉambroj estu ordigitaj kaj la librejo kaj la salonoj devas esti purigitaj; kaj de la gastejo ’Sankta Georgo’ en Millcote mi venigu helpantojn por la kuirejo, aŭ de alia loko.
La sinjorinoj kunportos kun si siajn ĉambristinojn kaj la sinjoroj siajn servistojn; ni do havos homplenan domon.”
Kaj sinjorino Fairfax rapide englutis sian matenmanĝon kaj forrapidis por tuj komenci la preparojn.
Kiel dirite, la venantaj tri tagoj estis plenaj de laboro. Mi ĉiam kredis, ke ĉiuj ĉambroj en Thornfield Hall estas plej bele aranĝitaj kaj purigitaj. Sed ŝajnas, ke mi trompis min. Tri virinoj estis dungitaj por helpi en la purigado, kaj neniam antaŭe nek poste mi vidis tian frotadon, tian brosadon, tian purigadon de muroj, tian senpolvigadon de tapiŝoj, tian deprenadon de pentraĵoj, tian poluradon de speguloj kaj lustroj, tian ekbruligadon de kamenofajroj en dormejoj, tian aerumadon de litaĵoj kaj tiel plu, kaj tiel plu. Adèle dum tiu tuta laboro kuris tien kaj reen kiel sovaĝulino. La preparoj por la gastoj kaj la perspektivo de ilia alveno ŝajnis ĵeti ŝin en grandan ekstazon. Ŝi volis, ke Sophie zorge ekzamenu kaj reviziu ĉiujn ŝiajn ”toilettes” kiel ŝi nomis siajn vestaĵojn; la portitaj denove gladitaj kaj se bezonate plibonigitaj kaj plibeligitaj.
Sed ŝi mem faris nenion krom kuri tien kaj reen en la antaŭĉambroj, salti sur la litaĵojn kaj denove forsalti de ili kaj sin movi kaj sin ŝovi antaŭ la grandaj fajroj de la kamenoj. Ŝi estis liberigita de ĉiuj instrudevoj; sinjorino Fairfax estis deviginta min helpi al ŝi, kaj la tutan tagon mi movis min en la provizejo, helpante aŭ malhelpante ŝin kaj la kuiristinon en ilia laboro; mi lernis fari fromaĝkukojn kaj francajn konfitaĵojn kaj ovokremon, garni desert-telerojn kaj lardi ĉasaĵojn.
La societo estis atendata ĵaŭdon posttagmeze, sufiĉe frue por manĝi je la sesa horo. En la antaŭiranta tempo mi ne havis okazon cerbumi pri miaj ĥimeroj, kaj mi kredas, ke mi estis same ĝoja kaj okupita kiel ĉiuj aliaj en la domo – esceptinte Adèlon. Sed de tempo al tempo mia gajeco estis premata kaj kontraŭ mia volo mi refalis en la regionon de la dubo kaj eblecoj kaj malklaraj supozoj. Tio okazis ĉiam, kiam mian okulon trafis la pordo de la ŝtuparo de la tria etaĝo, kiu en la lasta tempo konstante estis ŝlosita, kaj kiam ĝi malrapide malfermiĝis kaj tra ĝi aperis la figuro de Grace Poole kun pura kufo, blanka antaŭtuko kaj koltuko. Ofte mi vidis ŝin malsuprengliti en la galerion, dum ŝia malpeza paŝo estis ankoraŭ plimallaŭtigata de dikaj feltaj ŝuoj; en tiuj okazoj ŝi kutimis subite ensteliĝi en la dormejon, kie ĉio kuŝis intermiksita, por montri al la laboristinoj, kiel oni plej bone povas poluri kamenkradon, aŭ purigi kamenkornicon aŭ forigi makulojn de la tapiŝoj, poste ŝi refoje foriris. Tiel ŝi unu fojon ĉiutage malsupreniris al la kuirejo, tagmanĝis, fumis el malgranda pipo (Kutimo de la maljunaj virinoj en tiu epoko, 1847. Rimarko de la tradukinto) en angulo apud la forno kaj poste reiris portante kun si sian kruĉon plenan de biero al sia propra, malluma, supre kuŝanta rifuĝejo. Nur unu solan horon ŝi pasigis kun la aliaj servistoj malsupre en la kuirejo, sian ceteran tempon ŝi pasigis en la dua etaĝo, en ĉambreto el kverko. Tie ŝi sidis kudrante – eble ankaŭ ridante en sia stranga maniero – tiel solece, tiel forlasite, kiel krimulo en sia mallibereja ĉelo.
Plej strange estis, ke neniu en la tuta domo, krom mi mem, ŝajnis miri pri ŝiaj kutimoj kaj ke neniu rimarkis ilin. Neniu parolis pri ŝia ofico aŭ okupo; neniu kompatis ŝin pro ŝia soleco.
Unu fojon mi aŭdis parton de interparolo pri Grace inter Leah kaj unu el la laboristinoj. Leah diris ion, kion mi ne komprenis kaj la laboristino respondis:
”Supozeble ŝi ricevas altan salajron?”
”Jes,” diris Leah, ”mi dezirus, ke la mia estus tiel alta; kvankam mi ne plendas pri la mia – en Thornfield Hall la mastro ne estas avara; sed mi ne ricevas la kvinonon de la sumo, kiun ricevas sinjorino Poole. Kaj ŝi metas flanken multon. Ĉiukvaronjare ŝi iras al la banko en Millcote. Mi ne mirus, se ŝi havas jam sufiĉan monon por vivi sendepende, se iam ŝin kaptus la ideo eksiĝi el la servo de sinjoro Rochester. Sed mi kredas, ke ŝi tro kutimiĝis al la domo; krom tio ŝi estas apenaŭ kvardekjara, forta kaj sana kaj taŭga je ĉiu laboro. Sekve estas ankoraŭ tro frue por ŝi por fari nenion.”
”Ŝi estas bona laboristino, kiel mi pensas,” diris la frotistino.
”Ho jes, ŝi kapablas fari ĉiun laboron, ŝi scias, kion ŝi devas fari – neniu pli bone ol ŝi,” interrompis Leah multsignife, ”kaj neniu kapablus anstataŭi ŝin en ŝia laboro; eĉ ricevante ŝian salajron.”
”Vi estas prava!” respondis la alia. ”Mi do dezirus scii, ĉu la mastro – –”
La laboristino estis parolonta plue, sed Leah sin turnis kaj ekvidis min. Tuj ŝi donis alflank-puŝon al sia kunulino.
”Ĉu ŝi ne scias tion?” mi aŭdis flustri la virinon.
Leah kapneis kaj la interparolado finiĝis. Ĉio, kion mi konkludis el ĝi, estis la jeno: sekreto estas en Thornfield, kaj intence oni ĝin kaŝas al mi.
La ĵaŭdo proksimiĝis; la antaŭan vesperon ni estis finintaj ĉiun laboron; la tapiŝoj estis metitaj en la ĉambroj, la litkurtenoj estis pendigitaj, brile blankaj litkovriloj estis sternitaj, tualetotabloj estis ordigitaj, la meblaro estis polurita kaj en ĉiuj vazoj staris floroj. Ankaŭ la granda koridoro estis purigita, la ŝtuparo kaj ĝia balustrado same kiel la alta ĉizita staranta horloĝo estis frotitaj kaj brilis kiel spegulo; en la manĝosalono la arĝentaĵoj brilis sur la bufedo; en la buduaro kaj en la salono la okuloj renkontis ĉie vazojn kun alilandaj floroj el la varmejo.
La posttagmezo venis. Sinjorino Fairfax surmetis sian plej bonan nigran veston el atlaso, siajn gantojn, sian oran horlo ĝon kun ĉeno, ĉar ŝi devos ricevi la gastojn, konduki la sinjorinojn en iliajn ĉambrojn, kaj tiel plu. – Ankaŭ Adèle volis esti bele vestita, kvankam mi opiniis, ke ŝi havos malmultan ŝancon esti enkondukita al la societo, almenaŭ tiun tagon.
Intertempe, por fari al ŝi plezuron, mi permesis, ke Sophie vestu ŝin per ŝia riĉa, lana, blanka tualeto el atlaso. Rilate al mi, mi ne bezonis ŝangi mian tualeton; neniu ja deziros, ke mi forlasu mian sanktejon, la instru-ĉambron – ĉar sanktejo ĝi farigis al mi – ”agrabla rifuĝejo en tempo de zorgo kaj ĉagreno.”
Estis hela, dolĉa printempotago, unu el tiuj tagoj, kiuj je la fino de marto aŭ je la komenco de aprilo brile leviĝas trans la teron kiel heroldo de la somero. Ĝi nun estis finiĝonta; sed ankaŭ la vespero estis varma kaj mi sidis kun mia laboro ĉe la malfermita fenestro de la instru-ĉambro.
”Jam malfruiĝas,” rimarkis sinjorino Fairfax, enirante en sia susuranta pompa kostumo. ”Mi tre ĝojas, ke mi fiksis la tagmanĝon unu horon pli malfrue ol ordonis sinjoro Rochester; la sesa horo nun jam pasis. Mi irigis John al la parkopordegoj por vidi, ĉu io estas videbla ie sur la granda vojo. De tie oni povas vidi malproksimen en la direklo al Millcote.” Ŝi iris al la fenestro. ”Jen li jam revenas!” ŝi diris. ”Nu, John,” ŝi vokis rigardante eksteren, ”kio estas? Ĉu vi vidis ilin?”
”Ili venas, sinjorino,” respondis John. ”En dek minutoj ili estos ĉi tie.”
Adèle rapidis al la fenestro. Mi sekvis ŝin, tenante min ĉe ŝia flanko tiamaniere malantaŭ la fenestra kurteno, ke neniu venanto povus rimarki min. La dek minutoj, kiujn John estis antaŭdirinta, ŝajnis daŭri tre longe; sed fine ni aŭdis la rulbruon de la radoj; kvar rajdantoj suprenrajdis la vojon kaj ilin sekvis du sentegmentaj veturiloj. Moviĝantaj vualoj kaj plumoj plenigis la du veturilojn, du el la rajdantoj estis junaj elegantaj sinjoroj; la tria estis sinjoro Rochester sur sia nigra ĉevalo Messour; Piloto antaŭiris lin per altaj saltegoj; ĉe lia flanko rajdis virino kaj ŝi kun li estis la unuaj de la societo. Ŝia malhela ruĝa rajdkostumo preskaŭ tuŝis la teron, ŝia longa vualo flirtis en la vento; riĉaj korvonigraj harbukloj vidiĝis tra ĝiaj diafanaj faldoj.
”Fraŭlino Ingram!” ekkriis sinjorino Fairfax kaj plej rapide ŝi iris al sia posteno malsupre en la halo.
La kavalkado sekvis la kurbiĝojn de la vojo, kaj iris laŭ la angulo de la domo, kie ni perdis ĝin el la okuloj. Nun Adèle petis la permeson iri renkonte al la venantoj, sed mi sidigis ŝin sur miajn genuojn, komprenigante al ŝi, ke ŝi sub neniu preteksto pensu pri tio, montri sin antaŭ la okuloj de la gastinoj nek hodiaŭ nek en alia tempo, se oni ne venigas ŝin; ke sinjoro Rochester tre kolerus kaj tiel plu. Kiam mi diris tion al ŝi, ŝi kompreneble ekploris, sed ĉar mi rigardis ŝin tre serioze, ŝi fine forviŝis la larmojn.
Nun ĝoja bruo aŭdiĝis malsupre en la halo; la basaj voĉoj de la sinjoroj kaj la arĝentaj voĉoj de la virinoj miksiĝis harmonie, kaj super ĉiuj estis aŭdebla la plensona voĉo de la mastro de Thornfield Hall, kiu diris bonvenon al la belaj kaj amindaj gastinoj kaj noblaj gastoj ĉe la alveno en sian domon.
Poste aŭdiĝis sur la ŝtuparo malpezaj paŝoj, kaj el la galerio sonis paŝetado, kaj mallaŭta ridado, malfermado kaj fermado de pordoj kaj poste dum momento ĉio senbruiĝis.
”Elles changent de toilettes, (Ili ŝanĝas la tualetojn.)” diris Adèle, kiu atente aŭskultis sekvante ĉiujn movojn; ŝi profunde ĝemis.
”Chez maman,” ŝi diris, ”quand il y avait du monde, je la suivais partout, au salon et à leurs chambres; souvent je regardais les femmes de chambre coiffer et habiller les dames, et c’était si amusant: comme cela on apprend. (Ĉe mia patrino, kiam oni vizitis sin, mi ĉien sekvis ŝin al la salono kaj al iliaj ĉambroj; ofte mi vidis, ke la ĉambristinoj kombis kaj vestis la sinjorinojn, kaj estis tre amuze: tiel oni lernas.)”
”Ĉu vi ne estas malsata, Adèle?”
”Mais oui, Mademoiselle: voilà cinq ou six heures que nous n’avons pas mangé. (Ho jes, fraŭlino: ni ja ne manĝis dum kvin aŭ ses horoj.)”
”Nu, do; dum la sinjorinoj estas en siaj ĉambroj, mi riskos malsupreniri por preni iom da manĝo por vi.”
Tre singarde elirante mian kaŝejon mi serĉis malantaŭan ŝtuparon, kiu kondukis senpere al la kuirejo. En tiu regiono ĉio estis fajro, varmego kaj movo; la supo kaj la fiŝoj estis en la lasta stadio de perfektiĝo, kaj la kuiristino sin klinis super la patoj en korpa kaj anima situacio, kiu minacis finiĝi per tuja forbruliĝo. En la servista ĉambro staris kaj sidis du veturigistoj antaŭ la fajro; la ĉambristinoj estis supozeble supre ĉe siaj mastrinoj; la nove dungitaj servistinoj kuris tien kaj reen diligente laborante. Trapuŝante min tra tiu ĥaoso, mi fine atingis la manĝejon; tie mi prenis malvarman rostitan kokinon, blankan panon, kelkajn malgrandajn tortojn, du telerojn; tranĉilojn kaj forkojn. Kun tiu kaptaĵo mi rapide reiris.
Mi estis jam atinginta la galerion kaj ĵus fermis la malantaŭan pordon, kiam plilaŭtiĝanta murmuro de voĉoj sciigis al mi, ke la gastinoj estis elirontaj siajn ĉambrojn. Mi ne povis eniri la instruĉambron antaŭ ol preteriri kelkajn el iliaj ĉambroj kaj esti vidata kun mia provizo; tial mi haltis ĉe tiu fino de la koridoro, kiu ne havis fenestron kaj sekve estis malluma, ĉar la suno jam malsupreniris kaj rapide krepuskiĝis.
En tiu momento la belaj gastinoj eliris unu post la alia siajn ĉambrojn; ĉiu eliris gaja kaj vestita per tualeto, kiu hele lumis pro la krepusko. Dum kelka momento ili staris ariĝintaj en la fino de la galerio kaj parolis per tonoj de dolĉa kaj subpremita viveco; poste ili senbrue ŝvebis malsupren laŭ la ŝtuparo kiel hela nebulo malsupreniranta la monton. Ilia kuna apero impresis min kiel la plej gracia eleganteco, io tia neniam impresis min antaŭe.
Mi vidis Adèle, rigardanta tra la pordo de la instruĉambro, kiun ŝi estis duone malferminta. ”Kiaj belaj sinjorinoj kaj fraŭlinoj!” ŝi kriis angle, ”Ho, mi dezirus, ke mi povu iri al ili!
Ĉu vi kredas, ke sinjoro Rochester venigos nin post la tagman ĝo?”
”Ne, tion mi vere ne kredas. Sinjoro Rochester devos pensi pri aliaj aferoj. Ne cerbumu plu pri la gastinoj hodiaŭ vespere, eble vi vidos ilin morgaŭ; jen via tagmanĝo.”
Ŝi estis vere malsata, tial la kokino kaj la tortoj deturnis ŝiajn pensojn dum kelkaj momentoj. Feliĉe, ke mi estis alpropriginta al mi ĉi tiun provizon; alie ŝi, mi kaj Sophie, al kiu mi portis parton de mia manĝo, verŝajne ne estus ricevintaj tagmanĝon. Malsupre ĉiuj estis okupataj per aliaj aferoj kaj neniu povis pensi pri ni. La deserto estis enportita nur je la naŭa horo, kaj je la deka la servistoj iris ankoraŭ tien kaj reen kun teleroj kaj kafotasoj. Mi permesis al Adèle enlitiĝi multe pli malfrue ol ordinare; ĉar ŝi certigis, ke ŝi neeble povus ekdormi, kiam la homoj tiel kuras tien kaj reen kaj la pordoj tiel ofte fermiĝas kaj malfermiĝas. Krom tio, ŝi aldiris, eble sinjoro Rochester venigos ŝin kaj alors quel dommage! (kaj tiam kiel domaĝe) se ŝi estus jam senvestigita!
Tiel longe, kiel ŝi volis aŭskulti min, mi rakontis al ŝi historietojn, kaj poste pro la vario mi kondukis ŝin en la galerion.
La lampo en la antaŭhalo estis nun ekbruligita, kaj ŝi amuzis sin glitante malsupren laŭ la balustrado kaj rigardis la servistojn labori. Tre malfrue en la vespero eksonis la muziko el la salono, kie oni ludis sur piano. Adèle kaj mi sidiĝis sur la plej supra ŝtupo de la ŝtuparo por aŭskulti. Subite la sono de bela voĉo sin miksis kun la sonoj de la piano; estis fraŭlino, kiu kantis kaj ŝia voĉo estis dolĉa kaj mola. Kiam la solo finiĝis, sekvis dueto kaj poste ŝerckanto; gaja zumado de voĉoj plenigis la interpaŭzojn. Mi aŭskultis longe. Subite mi surprizis min, ke mia orelo streĉiĝis por diferencigi el ĉiuj voĉoj tiun de sinjoro Rochester; kiam tio baldaŭ sukcesis al ĝi, ĝi klopodis kompreni la parolitajn vortojn, kiuj estis tre malklaraj pro la malproksimeco.
Fine la dekunua horo batis. Mi rigardis Adèlon, kiu estis metinta la kapon sur mian ŝultron; ŝiaj palpebroj fariĝis pezaj, tial mi prenis ŝin sur miajn brakojn kaj portis ŝin en la liton. Je la unua horo la gesinjoroj iris en siajn ĉambrojn.
La sekvanta tago estis tiel bela kiel la antaŭa. Plej granda parto de la societo uzis ĝin por serĉi belegan rigardon al la ĉirkaŭaĵo. Frue en la antaŭtagmezo ili faris ekskurseton, iuj surĉevale, aliaj veturile. Mi vidis la foriron kaj la revenon. Kiel la antaŭan tagon, fraŭlino Ingram estis denove la sola rajdistino, kaj denove sinjoro Rochester rajdis ĉe ŝia flanko. Ambaŭ estis apartiĝintaj de la aliaj gastoj. Mi atentigis pri tio sinjorinon Fairfax, kiu staris flanke de mi ĉe la fenestro.
”Oni diras, ke ne estas verŝajne, ke tiuj du pensas pri geedzi ĝo,” mi diris, ”sed, kiel vi vidas, li preferas ŝin al ĉiuj aliaj fraŭlinoj.”
”Tio estas ebla. Sendube li admiras ŝin.”
”Kaj ŝi admiras lin,” mi aldiris; ”jam rigardu kiel ŝi klinas al li sian kapon, kvazaŭ ili parolus intime. Mi dezirus vidi ŝian vizaĝon; ĝis nun mi ne sukcesis rigardi ŝin de proksime.”
”Vi vidos ŝin hodiaŭ vespere,” respondis sinjorino Fairfax.
”Okaze mi diris al sinjoro Rochester, kiel Adèle deziras esti prezentata al la sinjorinoj, kaj li respondis: Ho! venigu ŝin en la salonon post la tagmanĝo, kaj petu al fraŭlino Eyre akompani ŝin.”
”Jes – tion li respondis nur pro ĝentileco: sed tre certe mi ne bezonos iri,” mi diris.
”Nu – mi rimarkis al li, ke mi apenaŭ kredas, ke estos al vi agrable aperi antaŭ tia gaja societo – precipe ĉar ili estas ĉiuj fremduloj – kaj ĉar vi ne kutimiĝis viziti aliajn homojn.
Sed li respondis en sia rapida maniero: ’Sensencaĵo! Se ŝi kontraŭstaros, diru al ŝi, ke ŝia veno estas mia speciala deziro; kaj se ŝi denove kontraŭdiros, diru al ŝi, ke mi venos por enkonduki ŝin, se ŝi forrestos.”
”Mi ne kaŭzos al li tiun penon,” mi respondis. ”Se estos nepre necese, ke mi iru, mi iros; sed tio tute ne faros al mi plezuron. Ĉu vi estos ankaŭ tie, sinjorino Fairfax?”
”Ne, mi petis ne veni kaj li konsentis mian peton. Mi diros al vi kiel agi por eviti ceremonian envenon, ĉar tio estas la plej malagrabla el ĉio. Iru en la salonon, kiam ĝi estas ankoraŭ senhoma kaj kiam la gesinjoroj ankoraŭ ne foriris de la manĝotablo. Elektu lokon en kvieta angulo, kiu plaĉos al vi, kaj se ne estos al vi agrable resti longe, foriru post kiam eniris la sinjoroj. Kiam sinjoro Rochester nur vidis vin tie, vi povos forŝteliri tuj – neniu rimarkos vin.”
”Ĉu vi kredas, ke la gastoj restos longe ĉi tie?”
”Eble du aŭ tri semajnojn, sed ne pli longe. Post la paskaj ferioj sinjoro George Lynn, la nove elektita parlamentano por Millcote, devos forvojaĝi Londonon por ekkunsidi. Mi miras, ke li jam tiel longe restis en Thornfield. Supozeble sinjoro Rochester akompanos lin.”
Kun timo mi vidis proksimiĝi la horon, en kiu mi devos direkti min kun mia lernantino al la salono. La tutan tagon Adèle estis tre ekscitita, post kiam ŝi ekaŭdis, ke ŝi estos prezentata en la vespero al la sinjorinoj; ŝi iom kvietiĝis, kiam Sophie komencis vesti ŝin. La graveco de la okazontaĵo tute okupis ŝin, kaj post kiam ŝiaj brilaj, longaj, libere pendantaj harbukloj estis ordigitaj, ŝia rozkolora atlasvesto surmetita, ŝia longa skarpo ligita kaj post kiam ŝi surmetis la delikatajn pintajn gantojn, ŝi aspektis grava kiel juĝisto. Ne estis necese admoni ŝin ne malordigi sian tualeton; kiam ŝi estis vestita, ŝi sidiĝis grave kaj singarde sur sia malgranda seĝo, sed antaŭe ŝi zorge levis sian atlasan jupeton, timante ĉifi ĝin, kaj poste ŝi certigis al mi, ke ŝi ne moviĝos antaŭ ol mi estos preta.
Sed mi estis baldaŭ preta: en malmulta tempo mi surmetis mian arĝent-grizan veston, la plej bonan, kiun mi posedis, kaj kiu estis aĉetita de mi por la edziĝofesto de fraŭlino Temple, kaj kiun mi de post tiu okazo neniam surhavis; la ordigo de miaj haroj postulis nur malmultan tempon; poste mi surmetis mian solan ornamaĵon, nome la broŝon el perloj, kaj kune ni malsupreniris.
Feliĉe estis alia enirejo al la salono krom tiu tra la manĝosalono, en kiu sidis ĉiuj gastoj por tagmanĝo. Ni trovis la salonon senhoma; en la marmora kameno brulis granda fajro; inter maloftaj, odorantaj floroj per kiuj la tabloj estis ornamitaj, lumis vakskandeloj en gaja soleco. La fajre-ruĝa kurteno ondiĝis malsupren de la altaj pordoarkaĵoj; kvankam estis maldika la drapiraĵo, kiu apartigis nin de najbara salono, la tie reganta konversacio penetris al ni kiel kvieta, mallaŭta murmurado.
Adèle, ŝajne ankoraŭ sub la influo de la solena impreso, sidiĝis senparole sur benketo, kiun mi montris al ŝi. Mi retiris min en fenestroniĉon, prenis libron de la plej apuda seĝo kaj penis legi. Adèle portis sian benketon kaj sidiĝis antaŭ miaj piedoj; post mallonga tempo ŝi tuŝis mian genuon.
”Kion vi volas, Adèle?”
”Est-ce que je ne puis pas prendre une seule de ces belles fleurs? Seulement pour compléter ma toilette? (Ĉu estas al mi permesite preni unu el tiuj belegaj floroj, fraŭlino? Nur por kompletigi mian tualeton?)”
”Vi pensas multe tro multe pri via tualeto, Adèle! sed malgraŭ tio mi volas doni al vi floron.” Kaj mi prenis rozon el unu el la vazoj kaj ŝovis ĝin en ŝian skarpon. Ŝi eligis ĝemon de senfina kontenteco, kvazaŭ la pokalo de ŝia feliĉo estus plena.
Mi deturnis la vizaĝon por kaŝi rideton, kiun mi ne povis subpremi. Estis io komika, sed tamen io malĝoja en la graveco kaj la vera dediĉo, per kiuj la malgranda parizanino pritraktis la aferon de sia tualeto.
Mi nun ekaŭdis bruon de forŝovado de seĝoj; la kurteno antaŭ la pordoarkaĵo estis ŝovita flanken; la interno de la manĝosalono iĝis videbla; la lustro sendis sian lumon sur la sub ĝi starantan tablon, sur kiu staris belega manĝilaro kaj radianta servico el vitro intermiksitaj; sub la arkajo staris aro da sinjorinoj; ili eniris kaj la kurteno refoje etendiĝis post ili.
Ili estis nur okope; sed kiam iliaj vestoj susuradis en la salono, ŝajnis kvazaŭ ilia nombro estus pli granda. Kelkaj el ili estis tre altkreskaj, multaj el ili portis blankan tualeton, kaj ĉiuj estis ĉirkaŭitaj de faldoplenaj vestajoj, kiuj ŝajnis pligrandigi ilian staturon, same kiel nebulcirklo pligrandigas la lunon.
Mi ekstaris kaj faris salutinklinon, unu aŭ du responde kapklinis al mi; la aliaj esplore rigardis min dum kelka tempo.
Ili disiĝis en la salono; la malpezeco kaj viveco de iliaj movoj memorigis al mi aron da blankaj birdoj. Kelkaj sin ĵetis en duonkuŝanta pozo sur la kanapojn kaj otomanojn; kelkaj sin klinis super la tabloj kaj rigardis la florojn kaj librojn; la ceteraj ariĝis en grupon antaŭ la kameno, ĉiuj parolis mallaŭte sed kun klara tono, kiu ŝajnis esti kutima al ili. Poste mi ekkonis iliajn nomojn, kiujn mi same bone povas nomi nun.
Unue estis tie sinjorino Eshton kun siaj du filinoj. Okulŝajne ŝi estis iam bela virino, ĉar la iama beleco ankoraŭ ne tute malaperis. El ŝiaj filinoj la pli aĝa, Amy, estis iom malgranda, naiva kaj infana laŭ vizaĝo kaj manieroj, sed pikanta laŭ la formoj; ŝia blanka jupo el muslino kaj la blua skarpo vestis ŝin tre bone. La dua, Louisa, estis pli altkreska kaj pli eleganta laŭ figuro; kun tre bela vizaĝo, kian la francoj nomas ”minois chiffonné”, ambaŭ fratinoj estis blankaj kiel lilioj.
Sinjorino Lynn estis altkreska kaj forta, ĉirkaŭ kvardekjara; tre fiera laŭ aspekto, belege vestita per robo el ŝanĝiĝemkolora atlaso; ŝiaj malhelaj haroj brilis sub la ombro de tro bunta plumo, tiaro el diamantoj ornamis ŝiajn harplektaĵojn.
Sinjorino Dent, la edzino de la kolonelo, estis malpli eleganta laŭveste, sed aspektis pli lady-like (kiel eminenta sinjorino) laŭ mia opinio. Ŝi estis maldika, havis palan, delikatan vizaĝon kaj blondajn harojn. Ŝiaj nigra jupo el atlaso, skarpo el alilanda puntaĵo kaj perlornamaĵo pli plaĉis al mi ol la ĉielarksimila vestaro de la titolriĉaj sinjorinoj.
Sed la tri plej distingindaj – parte eble ĉar ili estis la plej altkreskaj – estis la vidvino, sinjorino Ingram kaj ŝiaj du filinoj Blanche kaj Mary. Ili estis la plej altkreskaj virinoj, kiujn mi iam vidis. La patrino estis laŭŝajne inter kvardek kaj kvindekjara; ŝiaj haroj estis – almenaŭ ĉe vakslumo – ankoraŭ nigraj; ankaŭ ŝiaj dentoj estis ŝajne sendifektaj. Plej multaj homoj nomus ŝin, malgraŭ ŝia aĝo, ankoraŭ bela virino, kaj tio ŝi estis sendube, se oni parolus nur pri ŝia eksteraĵo; sed ŝiaj teniĝo kaj vizaĝesprimo montris neelporteblan fierecon.
Ŝi havis romanajn trajtojn kaj duoblan mentonon, kunfandi ĝantan kun la kolo, kiu estis forta kiel kolono; tiuj vizaĝtrajtoj ŝajnis al mi ne nur ŝvelintaj kaj malheliĝintaj, sed eĉ plenaj de fiereco. La mentono montris la saman principon kaj ŝajnis, ke ĝia rekteco estis nenatura. Ŝi havis krome malmolajn, fierajn okulojn; ili memorigis min al tiuj de sinjorino Reed; ŝi maĉ-elparolis siajn vortojn; ŝia voĉo estis profunda, ŝia modulo estis tre pompa, fierega unuvorte, neelportebla.
Fajreruĝa jupo el veluro kaj turbano farita el orborderita hinda ŝalo, vestis ŝin – kiel ŝi supozeble mem kredis – laŭ vera reĝa indeco.
Blanche kaj Mary havis tian saman figuron – altkreskan kaj maldikan kiel poplo. Mary estis tro maldika, sed Blanche aspektis kiel Diano (Diano estis la bela diino de ĉasado). Mi rigardis ŝin kompreneble kun speciala intereso. Unue mi volis vidi, ĉu ŝia aperaĵo estas konforma kun la priskribo de sinjorino Fairfax; due ĉu ŝi estas simila al la fantazi-miniatura portreto, kiun mi estis pentrinta de ŝi; kaj trie – mi devas tion eldiri! – ĉu ŝi estas, kiel mi kredis, ke ŝi estu, laŭ la gusto de sinjoro Rochester.
Rilate al ŝia eksteraĵo, ŝi estis simila en ĉiuj detaloj al la priskribo de sinjorino Fairfax. La nobla busto – la belegaj ŝultroj la gracia nuko, la malhelaj okuloj kaj la nigraj harbukloj – sed rilate al la vizaĝo? – Ŝia vizaĝo similis tiun de ŝia patrino, ĝi estis juneca simileco sen sulkoj kaj faldoj – la sama malalta frunto, la samaj trajtoj, la sama fiereco. Sed tiu fiereco ne estis tiel severa, ŝi ridis senhalte; ŝia rido estis satira kaj tia estis ankaŭ la kutima esprimo de ŝia kurbiĝinta fiera supra lipo.
Oni diras, ke la genio estas memkonscia: mi ne scias ĉu fraŭlino Ingram estis geniulino, sed ŝi estis memkonscia – neordinare memkonscia en vero. Ŝi komencis interparoladon kun la delikata sinjorino Dent pri botaniko. Ŝajnis, ke sinjorino Dent ne studis tiun sciencon, kvankam ŝi diris, ke ŝi amas la florojn, ”precipe la sovaĝajn.” Sed fraŭlino Ingram estis tre penetrinta en tiun sciencon, kaj kun mieno de konantino ŝi fiermiene nomis preskaŭ ĉiujn laŭvice. Mi tuj rimarkis, ke ŝi mokas sinjorinon Dent pro ties nesciado, kvazaŭ persekutante ŝin kiel ĉasisto persekutas cervon dum granda pelĉasado. Tiu pelĉasado eble estus sprita kaj sagaca, sed ne montris spritnoblecon. Ŝi ludis: ŝia tekniko estis brila; ŝi kantis: ŝia voĉo estis belega; ŝi parolis (speciale kun sia patrino) france kaj ŝi parolis tiun lingvon bone, flue kaj sen fremda akcento.
Mary havis pli mildan, pli sinceran vizaĝon ol Blanche; ŝiaj trajtoj estis pli mildaj, ŝia vizaĝkoloro iom pli hela (fraŭlino Ingram havis malhelan vizaĝon, kiel hispanino) – sed Mary ne estis viva, ŝiaj okuloj ne brilis, ŝi ne sciis multe paroli, kaj sidiĝinte, ŝi restis kviete sidanta kiel statuo en sia niĉo. Ambaŭ fratinoj estis vestitaj per senmakula blanka kostumo.
Ĉu mi nun vere kredis, ke fraŭlino Ingram estus tiu, kiun sinjoro Rochester elektus kiel edzinon? Tion mi mem ne sciis – mi ja ne konis lian guston pri virina beleco. Se li amus la majeston, tiam ŝi estus la tipo de majesteco, krom tio, ŝi estis tre civilizita, tre klera kaj viva. Plej multaj viroj devus admiri ŝin, kiel mi opiniis, kaj mi jam kredis havi la pruvojn, ke li admiras ŝin. Por forigi la lastan ombron de dubo, mi devus vidi ilin kune.
Ne kredu, kara leganto, ke Adèle dum tiu tuta tempo sidis senmove sur sia benketo antaŭ miaj piedoj; ho ne, kiam eniris la gastinoj, ŝi faris elegantan riverencon kaj diris plej grave:
”Bonjour, mesdames.”
Kaj fraŭlino Ingram kun moka vizaĝo rigardis malsupren al ŝi kriante: ”Ho, kia malgranda pupo!”
Sinjorino Lynn rimarkis: ”Supozeble ŝi estas la zorgatino de sinjoro Rochester – la franca knabineto, pri kiu li parolis al ni.”
Fraŭlino Dent prenis ŝian manon kaj amike ĝin kisis. Amy kaj Louisa Eshton kriis samtempe:
”Kia ĉarma infano!”
Poste ili sidigis ŝin inter si sur la kanapo kaj alterne parolis kun ŝi angle kaj kripligite france. Ŝi ne nur altiris sur sin la atenton de la junaj fraŭlinoj, sed ankaŭ tiun de sinjorinoj Esthon kaj Lynn kaj estis trodorlotita laŭ kordeziro.
Fine estis enportita la kafo kaj oni vokis la sinjorojn. Mi sidis en la ombro, se ie sin trovis ombro en la hele prilumita salono; la kurteno de la fenestro duone kaŝis min. Denove la pordarkaĵo oscedis: ili venis. La eniro de la sinjoroj estis impona, same kiel tiu de la sinjorinoj. Ĉiuj estis nigre vestitaj; plej multaj el ili estis altkreskaj, iuj estis junaj, Henry kaj Frederik Lynn estis vere tre elegantaj sinjoroj. Kaj kolonelo Dent estis bela, soldate aspektanta viro. Sinjoro Eshton, la magistratoficisto de la distrikto, estis tre ĝentlemaneca; liaj haroj estis tute nigraj, liaj brovoj kaj la barbo estis ankoraŭ malhelaj; kaj tio donis al li la aspekton de ”père noble de théâtre”. Lordo Ingram estis altkreska kiel liaj fratinoj, kaj same kiel ili, li estis belaspekta, sed li havis la senvivan rigardon de Mary, ŝajnis, ke liaj korpomembroj estas pli longaj ol lia sango estas viva kaj lia cerbo estas forta.
Kaj kie estis sinjoro Rochester?
Fine li eniris. Mi ne rigardis la pordarkaĵon, sed mi vidis lin eniri.
Mi penis direkti mian atenton al la trikiloj, al la maŝoj de la monujo, kiun mi trikis – mi volis pensi nur al la laboro, kiun mi tenis en la manoj, nur al la arĝentperloj kaj silkaj fadenoj, kuŝantaj sur miaj genuoj – sed mi vidis tiel klare lian figuron kaj nevole mi revokis en mian memoron la momenton, kiam mi laste lin vidis: tuj post kiam mi faris al li servon, kiun li tiel klare nomis granda kiam li, tenante mian manon kaj penetre rigardante mian vizaĝon, perfidis koron malŝarĝotan – kaj kies sentojn mi dividis! Kiel proksime mi estis al li en tiu momento! Kio de post tiu tempo okazis por eble ŝanĝi nian reciprokan situacion? Kaj nun, kiel fremdaj, kiel malproksimaj ni estis unu al alia! Tiel fremdaj, ke mi ne plu atendis, ke li venos al mi por paroli kun mi. Mi sekve ne miris, ke li prenis seĝon kaj eksidis en la alia flanko de la salono, komencis interparoladon kun kelkaj gastinoj, tute ne atentante min.
Apenaŭ mi rimarkis, ke lia atento estas adresita al la gastinoj kaj ke mi povos rigardi lin, mi fiksis miajn okulojn sur lian vizaĝon. Mi ne povis regi miajn palpebrojn: ili volis levi sin, kaj ilia iriso volis sin fiksi sur lin. Mi rigardis lin kaj la rigardado kaŭzis al mi ĝojon ĉarmegan, dolorigan ĝojon; ĝi estis kvazaŭ pura oro kun mortiganta pinto el ŝtalo; ĝi estis ĝojo simila al tiu, kiun sentas soifmortanta homo, scianta, ke la fonto al kiu li rampis, estas venenita, kaj tamen klinas sin por trinki la mortigan trinkaĵon.
Kiel vere estas, ke ”beleco kuŝas en la okuloj de la rigardanto”.
La senkolora, oliv-nuanca vizaĝo de mia mastro, lia angulhava frunto, liaj larĝaj gagat-nigraj brovoj, liaj profundaj okuloj, la akraj trajtoj, lia energia, severa buŝo – ĉio montranta energion, decidemon kaj fortan volon – ili ne estis belaj laŭ ĉiuj reguloj de la beleco; sed al mi ili estis pli ol belaj; la trajtoj estis interesaj, al mi ili estis impresaj; ili tute superregis min, tiel imprese, ke mi perdis la forton pri miaj propraj sentoj, kiuj submetiĝis al liaj. Mi ne intencis ami lin; la leganto scias, ke mi faris mian eblon fortimigi el mia animo la ĝermon de tiu amo, tuj kiam mi malkovris ĝin; kaj nun, revidante lin por la unua fojo, ĝi tuj revivis freŝe kaj forte! Kvankam li ne rigardis, li agis, ke mi devis ami lin.
Mi komparis lin kun liaj gastoj. Kio estis tiu kuraĝplena, fiera gracieco de la Lynnoj, tiu sopiranta eleganteco de lordo Ingram – eĉ la militista distingiĝo de la kolonelo Dent, kompare kun la interna forto kaj natura favoro, parolantaj el liaj rigardoj? Mi ne simpatiis kun ilia eksteraĵo – malgraŭ tio mi povis kompreni, ke estas homoj, kiuj trovas ilin interesaj, belaj, imponaj, kaj kontraŭe opinias, ke sinjoro Rochester estas malhela kaj melankolia. Mi vidis ilin ridi – ilia rido ne ŝanĝis mian opinion; la lumo de la kandeloj havis en si pli multan vivon, ol ilia rido; la tintado de la sonoriloj havis pli profundan signifon ol ilia rido. Mi vidis sinjoron Rochester rideti: – liaj akraj trajtoj fariĝis mildaj, liaj okuloj estiĝis brilaj kaj molaj, liaj rigardoj penetris dolĉe en mian koron. En tiu momento li parolis kun Louise kaj Amy Eshton. Mi miris vidante, kiel kviete ili eltenis la rigardon, kiu ŝajnis tiel penetranta al mi; mi atendis, ke ili mallevus la palpebrojn, ke ili alterne ruĝiĝus kaj paliĝus – kaj tamen mi estis feliĉa, vidante, ke ili ne ekscitiĝis. ”Li ne estas al ili, kio li estas al mi,” mi pensis, ”li ne estas ilia egalulo. Mi kredas, ke li estas samspeca kiel mi – pri tio mi estas certa – mi sentas min lia egalulino – mi komprenas la lingvon de liaj movoj, de liaj vizaĝtrajtoj; kvankam nin disigas rango kaj riĉeco, mi tamen havas ion en miaj kapo kaj koro, en miaj sango kaj nervoj, kio faras min lia egalulino.
Ĉu mi diris antaŭ malmultaj tagoj, ke mi havas plu nenion por fari kun li, krom ricevi el liaj manoj mian salajron?
Ĉu mi malpermesis al mi rigardi lin alie krom mian paganton?
Tio estas blasfemo kontraŭ la naturo! Ĉiu bona, vera, potenca sento, loĝanta en mi, kolektiĝas ĉirkaŭ li. Mi scias, ke mi devas kaŝi miajn sentojn, ke mi devas mortigi ĉiun esperon, ke li povas senti por mi nur malmultan intereson. Ĉar dirante, ke mi estas samspeca kiel li, mi ne celas per tio, ke mi posedas lian influpotencon kaj la magion de lia altirpovo. Mi volas nur diri, ke mi havas samspecajn opiniojn kaj sentojn, kiujn li posedas. Kaj ripete mi devas diri, ke ni por ĉiam estas disigitaj: – kaj tamen, tiel longe kiel mi povos spiri, tiel longe mi devos ami lin.”
La kafo estis disdonita. De post la veno de la sinjoroj, la sinjorinoj fariĝis vivaj kiel alaŭdoj, la konversacio estiĝis ĝoja kaj bonhumora. Kolonelo Dent kaj sinjoro Eshton parolis pri politiko, iliaj edzinoj aŭskultis ilin. La du fieraj vidvinoj, sinjorinoj Lynn kaj Ingram interparolis intime; sinjoro George – kiun mi ankoraŭ ne priskribis – tre altkreska kaj sane aspektanta nobelo, staris antaŭ ilia kanapo kaj tenis la tason en la mano, miksante de tempo al tempo kelkajn vortojn en ilian konversacion. Sinjoro Frederik Lynn sidiĝis flanke de Mary Ingram kaj klarigis al ŝi la gravuraĵon de bela verko; ŝi atente aŭskultis, ridetis kelkfoje, sed parolis tre malmulte. La alta kaj flegmeca lordo Ingram sin apogis kun krucitaj brakoj sur la dorso de seĝo, sur kiu sidis la eta, viveca Amy Eshton; ŝi rigardis supren al li kaj babilis kiel silvio; ŝi ŝatis lin pli ol sinjoron Rochester. Henry Lynn eksidis ĉe la piedoj de Louisa sur otomano; Adèle dividis ĝin kun li; li penis paroli kun ŝi france, kaj Louisa ridis pro liaj malklereco kaj mallertaĵoj. Al kiu Blanche Ingram devis paroli? Ŝi staris sola ĉe la tablo kaj plengracie sin klinis super albumo. Ŝajnis, ke ŝi atendis esti serĉata; sed ŝi ne atendis tro longe, ĉar ŝi mem elektis kunulon.
Sinjoro Rochester, post kiam li foriris de la Eshtonoj, staris same sola ĉe la kameno, kiel ŝi ĉe la tablo; ŝi sidiĝis kontraŭ li, elektante lokon ĉe la alia flanko de la kamenkorniĉo.
”Sinjoro Rochester, mi kredis, ke vi ne estas amiko de infanoj!”
”Mi ne estas ilia amiko.”
”Kiel do okazis, ke vi adoptis tian pupeton kiel la jenan?”
Samtempe ŝi montris Adèle. ”Kie do vi trovis ŝin?”
”Mi ne trovis ŝin. Oni postlasis ŝin al mi.”
”Vi devus sendi ŝin en lernejon.”
”Tion mi ne povis pagi. Lernejoj estas tiel multekostaj.”
”Nu, mi supozas, ke vi venigis por ŝi guvernistinon. Mi ĵus vidis personinon ĉe ŝi – ĉu ŝi ne estas plu tie? Ho, jen ŝi sidas malantaŭ la fenestrokurteno. Vi verŝajne ja devas pagi al ŝi salajron, kaj mi kredas, ke ankaŭ tio estas multekosta, eble ankoraŭ pli multekosta. Vi ja devas krom tio doni manĝon al ambaŭ.”
Mi timis, – aŭ ĉu mi diros, mi esperis, ke la aludo al mia persono, kaŭzus, ke sinjoro Rochester direktus siajn rigardojn al la loko, kie mi estis sidanta, kaj nevole mi retiris min pli profunden en la ombron, sed li ne turnis sin.
”Mi ne pripensis la aferon,” li diris indiferente, rigardante rekte antaŭ si.
”Vi viroj pripensas neniam, kio estas ekonomia aŭ saĝa. Vi devas aŭdi, kion mia patrino diras pri la guvernistinoj. Mi kredas, ke Mary kaj mi en nia juneco havis pli ol dekduon da ili, la duono estis abomena, la ceteraj estis nur ridindaj kaj ĉiuj kune neelteneblaj – ĉu ne vere, patrino?”
”Ĉu vi parolis al mi, mia karulino?”
La juna fraŭlino tiel titolita kiel speciala propraĵo de la vidvino, ripetis sian demandon kun klarigo pri la aludita temo.
”Mia karulino, ne parolu al mi pri guvernistinoj; la nura nomo jam igas min nerva. Iliaj nescio kaj kapricoj faris el mi martirinon. Ĉiutage mi dankas Dion, ke fine mi estis senigata de ili!”
Post tiuj vortoj sinjorino Dent sin klinis al la pia sinjorino kaj flustris al ŝi ion en la orelo. Laŭ la respondo, kiu sekvis, mi konkludis, ke ŝi memorigis al ŝi pri la ĉeesto de unu el la malestimata raso.
”Tant pis! (Des pli malbone!)” diris la sinjorino, ”mi esperas, ke mia rimarko estos utila al ŝi!” Poste ŝi diris plue, sed ankoraŭ sufiĉe laŭtvoĉe por esti aŭdata de mi, ”Mi bone vidis ŝin; mi povas juĝi la fizionomiojn kaj sur ŝia mi vidis ĉiujn erarojn de ŝia rango.”
”Kaj kiuj ili estas, sinjorino!” laŭtvoĉe demandis sinjoro Rochester. ”Mi flustros ilin en via orelo,” respondis ŝi, trifoje skuante tien kaj reen sian turbanon en multsignifa maniero.
”Mia scivolo deziras esti tuj kontentigata, ĝi estas tre malsata.”
”Demandu al Blanche; ŝi ja sidas pli proksime al vi ol mi,”
”Ho, patrino, mi havas nur unu juĝon pri la tuta raso! Ili estas, mallonge dirite, granda turmento! Necesa malbono! Mi ne diras tion, ĉar mi mem suferis multe pro ili! Ne, mi ĉiam ŝanĝis la rolojn. Kiajn petolaĵojn Theodor kaj mi aranĝis kontraŭ fraŭlino Wilson, kaj kontraŭ fraŭlino Greys kaj kontraŭ ’madame’ Joubert, Mary estis ĉiam tro dormema por partopreni kun sia tuta animo niajn konspirojn. La plej bonan petolaĵon ni ŝpinis kontraŭ madame Joubert. Fraŭlino Wilson estis kompatinda, malsanema, malĝoja, plorema estaĵo, malmultvorte, ne penindis venki ŝin; kaj fraŭlino Grey estis kruta kaj sensentema, ŝi ne sentis la petolaĵojn. Sed tiu kompatinda madame Joubert! Mi vidas ankoraŭ ŝian frenezan furiozecon post kiam ni elĉerpis ŝian paciencon, kiam ni disverŝis nian teon, dispecetigis niajn buterpanojn, ĵetis niajn librojn ĝis la plafono kaj faris inferan muzikon, per la liniiloj, la pupitro, la fajrinstigilo kaj la kamenkrado. Ĉu vi memoras ankoraŭ tiujn ĝojajn tagojn, Theodor?”
”Je-e-e-s, tre certe mi memoras ilin,” tirtone respondis lordo Ingram, ”kaj la kompatinda, maljuna kriplulino kutimis krii: ’Ho, vi malbonaj, maltaŭgaj infanaĉoj!’ – kaj poste mi predikis al ŝi, ĉar ŝi estis tiel aroganta, ke ŝi volis instrui tiajn saĝajn estaĵojn, kiaj ni estis, dum ŝi mem estis tiel nescianta.”
”Tion ni faris! kaj Theodor, ĉu vi scias ankoraŭ, kiel mi ĉiam helpis al vi turmenti kaj eksciti vian intendanton, la palan grizan sinjoron Vining? La malsanan pastron iĝontan, kiel ni nomis lin? Li kaj fraŭlino Wilson permesis al si enamiĝi unu je la alia – nome Theodor kaj mi imagis tion; ni kaptis multajn el iliaj karegaj rigardoj kaj ĝemoj, kiujn ni nomis la pruvoj de la ’belle passion’. Kaj mi povas certigi vin, ke la publiko baldaŭ aŭdis pri nia malkovro, kiun ni uzis kiel specon de krano por eligi el la domo nian balaston. Mia bona patrino, tuj kiam ŝi eksciis la historion, baldaŭ eltrovis, ke la afero havis malmoralan tendencon. Ĉu ne vere, mia kara ladypatrino?”
”Certe, mia kara. Kaj mi estis prava, kredu al mi. Troviĝas mil tialoj, kial ’liaison’ inter la guvernistino kaj la intendanto ne povas esti tolerata en deca porsinjora domo, unue ĉar –”
”Ho kara ĉielo, patrino! Indulgu nin kaj ne rakontu refoje la tialon! Du reste (= krome), ni ja konas ilin ĉiujn: la danĝero de la malbona ekzemplo por la senkulpo de la junularo; malatento kaj ĝin sekvanta preterlaso de devoj de la geamantoj – reciproka interligo kaj helpado; la el tio devenanta fido – poste senhonteco – ribelado kaj fine ĝenerala ruinego! Ĉu mi ne pravas, baronino Ingram de Ingram-Farko?”
”Mia lilio, vi estas prava kiel kutime.”
”Ni do ne parolu plu pri tio, sed pri io alia.”
Amy Eshton, kiu ne estis aŭdinta tiun ”diktum” (lastan parolon) aŭ ne estis atentinta ĝin, daŭrigis per sia mola, infana tono: ”Louisa kaj mi ankaŭ kutimis turmenti nian guvernistinon, sed ŝi estis tia kara, bona estaĵo, ŝi elportis ĉion, nenio povis maltrankviligi ŝian bonan humoron. Neniam ŝi koleris kontraŭ ni, ĉu ne vere Louisa? Neniam.”
”Ne, neniam; malgraŭ ĉio, kion ni faris: malordigi ŝian kudrilaron, ŝian skribilaron, eĉ turni ŝian tirkeston kaj ĉion miksĵeti, kaj ŝi estis ĉiam bonanima, ŝi donis al ni ĉion, kion ni deziris.”
”Mi supozas,”diris fraŭlino Ingram, sarkasme grimacante per la lipoj, ”ke mi aŭdos tutan ekstrakton el la memorskriboj pri ĉiuj nunaj kaj estintaj guvernistinoj. Por eviti tian teruraĵon, mi refoje kondukas la konversacion sur alian temon.
Ĉu vi subtenas mian proponon, sinjoro Rochester?”
”Sinjorino, mi subtenas ĝin ĉiurilate.”
”Sekve estu permesate al mi komenci. Signor Eduardo, ĉu via voĉo estas hodiaŭ vespere kantkapabla?
”Donna Bianca, ĝi estos, se vi ordonas tion.”
”Tiam signor, aŭskultu mian reĝan ordonon, pretigu viajn pulmojn kaj aliajn voĉorganojn, ĉar mi bezonos ilin en mia reĝa servo.”
”Kiu ne dezirus esti la Rizzio (Sekretario de Maria Stuart, kiu en 1566 estis mortigita de kunkulpantoj de ŝia edzo.) de tia dia Maria?
”Al la diablo tiu Rizzio!” ŝi kriis, ĵetante malantaŭen la kapon tiel, ke ĉiuj harbukloj flirtadis, kiam ŝi iris al la piano. ”Mi opinas, ke la harpisto Davido estis naivega stultulo. Al mi multe pli multe plaĉas Bothwell. (Skota nobelo, kiu pereigis Henri Darnley, la duan edzon de Maria Stuart, kaj kiu edziĝis kun ŝi en 1567. Li estis forpelita de Skotujo, kaj mortis en mizero en Danujo 1577.) Mi ne amas viron, kiu ne havas ion diablan en si; kaj la historio diru pri James Hepburn, kion ĝi volas – mi imagas, ke li estis la sovaĝa, obstina bandit-heroo, al kiu mi estus konsentinta doni mian manon.”
”Sinjoroj, vi aŭdis tion! Kiu el vi plej similas al Bothwell?” ekkriis sinjoro Rochester.
”Mi preskaŭ kredus, ke vi ĝuas tiun privilegion,” respondis kolonelo Dent.
”Je mia honoro, mi ŝuldas al vi dankon,” diris sinjoro Rochester.
Fraŭlino Ingram, kiu nun kun fiera gracieco sidiĝis antaŭ la piano daŭre parolante, kiel reĝino ordigis ĉirkaŭ si la pentrindajn faldojn de sia neĝblanka jupo kaj komencis brilan preludon. Ĉi tiun vesperon ŝi videble sidis sur sia alta ĉevalo (intencis altiri sur sin ĉies atenton.); ne nur ŝia parolo sed ankaŭ sia mieno ŝajnis eldevigi la miron de ŝiaj aŭskultantoj. Videble ŝi volis fari blindigan konsternan impreson.
”Ho, la nunaj junaj viroj tiel tedas min!” ŝi kriis, dum ŝiaj fingroj flugis sur la klavoj. ”Kompatindaj, malsanaj trodorlotitaj estaĵoj, ili ne kapablas fari unu paŝon ekster la pordoj de la patra ĝardeno, ili ne kuraĝas sin riski tiel malproksimen sen la permeso kaj protekto de la patrino! Ili estas kreitaĵoj, kies ĉiuj nuraj zorgoj konsistas el la konservado de la belaj vizaĝoj, blankaj manoj kaj malgrandaj piedoj! Kvazaŭ la viroj havus iun rilaton kun beleco! Kvazaŭ amindeco ne estus la speciala prerogativo de virinoj – ilia laŭrajta apanaĝo kaj ilia heredaĵo!
Mi konfesas, ke malbela virinaĉo estas makulo sur la bela vizaĝo de la kreitaĵo. Sed la ĝentlemanoj zorgu nur, ke ili posedu kuraĝon kaj forton! Ilia devizo estu: Ĉasado, batalado!
La cetero ne indas esti priparolata. Tio estus mia devizo, se mi estus viro!”
”Se iam mi edziniĝos,” ŝi parolis plue post paŭzo, kiun neniu interrompis, ”mi decidis, ke mia edzo ne estu mia rivalo, sed la reliefiganto de miaj ecoj. Mi ne toleros konkuranton ĉe mia trono; mi postulos nedividitan ovacion. Lia adorado ne estu dividata inter la figuro, kiun li vidas en la spegulo kaj mi.
Sinjoro Rochester, vi kantu nun kaj mi akompanos vin.”
”Mi estas tute obeema,” li diris.
”Jen estas kanto de korsaroj. Sciu, ke mi adoras la korsarojn, tial vi kantu la kanton con spirito.”
”Ordono de fraŭlino Ingram eĉ entuziasmigus glason da lakto kaj akvo.”
”Sekve estu singarda. Se vi ne kantos laŭ mia gusto, mi hontigos vin, montrante kiel tiuj kantoj estu kantataj.”
”Tio signifus kroni la nekapablon! Nun mi faros mian eblon kanti kiel eble plej malbone.”
”Gardez-vous en bien! (Gardu vin!) Se vi intence faros erarojn, mi submetos vin al deca puno.”
”Fraŭlino Ingram devas esti indulga, ĉar ŝi havas la potencon surmeti punon, kiu superas la homan forton.”
”Ha, ha! Klarigu tion,”
”Pardonu min, tia klarigo ne estas necesa ĉi tie; via propra sento devas diri al vi, ke unu sulko sur via frunto anstataŭos mortpunon.”
”Kantu!” ŝi diris ekludante vivan akompanon per la piano.
”Nun venis la tempo, ke mi forŝteliĝu,” mi pensis, sed la tonoj samtempe sonantaj en miajn orelojn, retenis min. Sinjorino Fairfax estis dirinta, ke sinjoro Rochester havas belan voĉon. Ŝi diris la veron – molan, fortan bason li posedis, en kiu kuŝis tuta lia forto kaj tuta lia sento, kiu trovis vojon tra la orelo al la koro, kie ĝi vekis mirindan, feliĉegan senton. Mi atendis ĝis la lasta profunda sono forvibris – ĝis la ĝenerala interparolado refoje komenciĝis; poste mi forlasis mian kaŝitan angulon kaj eliris tra flankpordo, kiu feliĉe estis tre proksima.
Tra tiu pordo mi eniris en la halon laŭ mallarĝa koridoro; trairante ĝin, mi rimarkis, ke mia sandalo malligiĝis; mi kurbigis min por religi ĝin kaj metis mian piedon sur la tapiŝon de la ŝtuparo. En la sama momento mi aŭdis, ke la pordo de la manĝosalono malfermiĝis; unu sinjoro eliris ĝin; rapide mi levis min kaj staris vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ li.
Estis sinjoro Rochester.
”Kiel vi fartas?” li demandis.
”Mi fartas bone, sinjoro.”
”Kial en la salono vi ne venis por paroli kun mi?”
Mi pensis, ke mi povus adresi la saman demandon al la demandinto, sed mi ne permesis al mi tiun liberecon. Mi respondis:
”Mi ne volis vin ĝeni, sinjoro, ĉar vi ŝajnis esti sufiĉe okupita.”
”Kion vi faris dum mia foresto?”
”Nenion eksterordinaran; mi instruis Adèlon kiel kutime.”
”Kaj vi fariĝis pli pala ol vi estis; tion mi vidis ĉe la unua ekrigardo. Kio okazis?”
”Tute nenio, sinjoro.”
”Ĉu vi malvarmumis tiun vesperon, kiam vi preskaŭ dronigis min?”
”Tute ne.”
”Reiru en la salonon; vi foriras tro frue.”
”Mi estas laca, sinjoro.”
Li rigardis min dum momento.
”Kaj iom malĝoja,” li diris. ”Kio estas al vi? Diru al mi.”
”Nenio – nenio, sinjoro. Mi ne estas malĝoja.”
”Sed mi certigas vin, ke vi estas, – tiel malĝoja, ke larmoj enirus viajn okulojn, se mi parolus plue – vere, mi jam vidis ilin brili, kaj jen unu perlo ruliĝis de la palpebro sur la vangon.
Se mi havus la tempon kaj ne estus en morta timo, ke iu klaĉema servistino povus preteriri, mi baldaŭ malkovrus, kion ĉio tio signifas. Nu, mi volas senkulpigi vin hodiaŭ vespere; sed komprenu bone, ke mi atendos vidi vin ĉiuvespere en la salono, tiel longe, kiel miaj gastoj estas ĉi tie. Tio estas mia deziro; ne forgesu pri ĝi kaj ne malatentu ĝin. Nun iru.
Sendu Sophien, por ke ŝi forkonduku Adèle. Bonan nokton, mia –”.
Subite li eksilentis, mordis sian lipon kaj rapide foriris de mi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.