La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XXVI.

Je la sepa horo Sophie venis por vesti min; daŭris longe antaŭ ol ŝi plenumis tiun taskon; tiel longe, ke sinjoro Rochester, kiu, kiel mi supozis, senpacienciĝis pro tiu longdaŭra laboro, sendis iun supren por demandi, kial mi ankoraŭ ne venis. Ŝi ĵus kunligis mian vualon (fine mi estis devigata preni mian simplan tulan) per multekosta pinglo. Kiel eble plej baldaŭ mi tuj poste liberigis min el ŝiaj manoj kaj rapidis malsupren.

”Haltu!” kriis ŝi france. ”Rigardu vin do en la spegulo: vi eĉ ne ĵetis unu rigardon al ĝi.”

Mi turnis min sur la sojlo de la pordo. En la spegulo mi vidis fremdulinon; ĉar tiu blanke vestita, vualita figuro neeble estis mi mem.

”Jane!” sonis voĉo kaj mi kuris malsupren. Apud la malsupro de la ŝtuparo sinjoro Rochester atendis min.

”Malfruantino,” li diris, ”mia kapo ardas pro malpacienco kaj vi forrestas tiel longe!”

Li kondukis min en la manĝoĉambron, ekzamene rigardis min de la kapo ĝis la piedoj, nomis min delikata kiel lilio, kaj ne nur la fiero de sia vivo, sed ankaŭ la deziro de siaj okuloj, kaj dirante al mi, ke li donas al mi nur dek minutojn por matenmanĝi, li sonorigis.

Unu de li antaŭ nelonge dungita servisto eniris.

”Ĉu John pretigas la veturilon?”

”Jes, sinjoro.”

”Ĉu ĉiu pakaĵo estas portita malsupren?”

”La servistoj estas portantaj ĝin malsupren.”

”Nun iru en la preĝejon por vidi, ĉu la pastro, sinjoro Wood, kaj la pedelo estas jam tie. Poste rapidu reen por sciigi al mi tion.”

Kiel jam scias mia leganto, la preĝejo staris tuj apud la parka pordego. La servisto tial revenis post malmultaj momentoj.

”Sinjoro Wood estas jam en la sakristio kaj almetas la surplison.”

”Kaj la veturilo …?

”La ĉevaloj estas aljungataj.” …

Ni ne bezonas la veturilon por iri preĝejon, sed la veturilo devas atendi nian revenon; ĉiu pakaĵo devas esti surŝarĝita kaj ligita, la veturigisto devos sidi sur sia sidejo.”

”Jes, sinjoro.”

”Jane, ĉu vi estas preta?”

Mi ekstaris. Mi ne havis fianĉin-kondukanton, nek fianĉinfraŭlinojn, neniu parenco kondukis aŭ atendis min. La tuta procesio konsistis nur el sinjoro Rochester kaj mi. Sinjorino Fairfax staris en la halo, kiam ni trairis ĝin. Tiel volonte mi dezirus paroli al ŝi, sed li tenis mian manon kvazaŭ per feraj fingroj. Li tiris min kun si kaj iris tiel rapide, ke apenaŭ mi povis sekvi; kaj kiam mi rigardis sinjoron Rochester en la vizaĝon, mi klare sentis, ke li ne cedus al mi unu minuton da prokrasto, sub neniu preteksto. Mi dezirus scii, ĉu iam fianĉo ek de la komenco de la mondo, tiel aspektis, kiel li – tiel furioze decidite, tiel energie decidite por agi. Mi dezirus scii, ĉu iam la okuloj de viro, iranta la vojon al geedziĝo, tiel brilegis sub obstine kuntiritaj brovoj.

Mi ne scias, ĉu la tago estis bela, klara aŭ ventege pluva; irante laŭlonge de la larĝa vojo, mi rigardis nek ĉielon nek teron; miaj okuloj sekvis mian koron, kaj ambaŭ estis ĉe sinjoro Rochester. Mi volis vidi ion nevideblan, al kio li ŝajne fiksis siajn sovaĝajn rigardojn. Mi volis koni ĉiujn liajn pensojn, kontraŭ kiuj li luktis kaj batalis.

Apud la pordo de la preĝeja korto li haltis, li rimarkis, ke mi preskaŭ perdas la spiron.

”Ĉu mi estas kruela en mia amo?” li demandis. ”Ni atendu momenton. Apogu vin al mi, Jane.”

Nun mi ree vidas antaŭ mi la bildon de tiu griza, malnova preĝejo, kiel ĝi leviĝis kviete kaj potence en la rozkolora matena ĉielo. Rabobirdo flugis ĉirkaŭ la preĝeja turo. Mi memoras pri la verda tomboaltaĵo, ankaŭ mi ne forgesis tiujn du fremdajn figurojn, kiuj iris tien kaj reen inter la malaltaj tomboj kaj legis la surskribojn, kiuj staris sur la malmultaj per musko kovritaj tombŝtonoj. Mi rimarkis ilin, kiam ili je nia proksimiĝado ĉirkaŭiris la preĝejon, kaj mi ne dubis unu momenton pri tio, ke ili iros tra la flankoalo en la preĝejon por ĉeesti la geedziĝan ceremonion. Sinjoro Rochester ne rimarkis ilin, grave li rigardis mian vizaĝon, el kiu en tiu momento forfluis la sango; ĉar mi sentis, ke malvarma angora ŝvito kovris miajn frunton kaj vangojn kaj ke miaj lipoj estas glacimalvarmaj. Kiam mi ree min regis, kio baldaŭ okazis, li iris malrapide kaj antaŭzorge kun mi laŭ la vojo al la preĝeja portalo.

Ni eniris la kvietan, modestan preĝejon. La pastro staris en sia blanka surpliso apud la malalta altaro kaj atendis. Ĉe lia fianko staris la pedelo. Ĉie regis profunda, sankta silento. En la malproksima angulo moviĝis du ombroj. Miaj supozoj estis veraj: la fremduloj estis antaŭ ni enirintaj la preĝejon kaj nun ili staris apud la tomboarkaĵo de la Rochesteroj. Ili estis turnintaj al ni la dorson kaj rigardis tra la kradaĵo al la malnova marmorŝtono, de la tempo nigre kolorigita, kie genuanta anĝelo gardis la terajn restaĵojn de Damer de Rochester, batalmortigita en la internamilito sur Marston Moor. Flanke de li ripozis Elizabeth, lia edzino.

Ni staris apud la sankta vespermanĝa tablo. Aŭdante mallaŭtan paŝon post mi, mi rigardis trans mian ŝultron: unu el la du fremduloj – ŝajne ĝentlemano – proksimiĝis al la altarejo.

La diservo komenciĝis. La deklaro de la fincelo de la geedziĝo estis legata. Poste la pastro faris unu paŝon antaŭen kaj klinante sin trans sinjoron Rochester, li parolis plue:

”Kaj mi postulas de vi ambaŭ (ĉar en la terura tago de la juĝado, kiam la sekreto de ĉiuj koroj estos malkovrata, vi de tio donos respondecon), ke se unu el vi konas malhelpaĵon, pro kiu vi ne povus leĝe geedziĝi, vi tion konfesu nun. Ĉar sciu, ke multaj vivas kune alie ol ligitaj de la vorto de Dio, multaj ne estos ligitaj de Dio kaj ilia geedziĝo estos nenio laŭ la leĝo.”

Laŭkutime li haltis. Kiam tiu paŭzo estis interrompita de respondo? Eble ne unu solan fojon en tuta jarcento. Kaj la pastro, kiu ne levis sian rigardon de la libro, kaj kiu nur unu momenton retenis sian spiron, parolis plue. Lia mano jam etendiĝis al sinjoro Rochester kaj li malfermis la buŝon por demandi: ”Ĉu vi volas akcepti ĉi tiun knabinon kiel vian edzinon” – kiam klara voĉo diris:

”La geedziĝo ne povas plenumiĝi. Mi deklaras, ke malhelpaĵo ekzistas.”

La pastro rigardis supren kaj rigardis la parolinton. – Senparole li staris tie, same kiel la pedelo. Sinjoro Rochester faris geston, kvazaŭ tertremo eksplodis sub liaj piedoj. Tuj poste li ekregis sin kaj ne turnante la kapon li ordonvoĉe diris:

”Daŭrigu!”

Granda silento regis post tiu vorto. La vorton li estis dirinta mallaŭte sed firme. Sed sinjoro Wood respondis.

”Mi ne povas daŭrigi, antaŭ ol mi esplors tiun aserton, kiun ĵus iu diris. Mi devas ekzameni, ĉu tiu aserto estas mensoga aŭ vera.”

”La geedziĝa ceremonio ĉi tie finiĝas,” respondis la voĉo post ni. ”Mi povas pruvi, ke mia aserto estas vera. Netransirebla malhelpaĵo por ĉi tiu geedziĝo ekzistas.”

Sinjoro Rochester bone aŭdis tion, sed li nenion atentis; rigide kaj firme li staris tie. Li ne faris gestojn, sed pli forte li premis mian manon. Kiel forta, potenca, varmega premo tio estis! – Kiel marmorsimila estis lia pala, alta frunto en tiu momento! Kiel brilegis liaj okuloj, kiel kviete, gardeme kaj tamen arde ili aspektis!

Sinjoro Wood en tiu momento ŝajne ne sciis, kion fari.

Fine li demandis: ”Kio estas tiu de vi aludita malhelpaĵo; eble ĝi estas forigebla – venkebla?”

”Neniel,” sonis la respondo. ”Mi nomis ĝin netransirebla kaj mi faris tion post konsiderado.”

La parolinto paŝis antaŭen kaj sin klinis trans la kradaĵon de la altarejo. Klare, kviete, ne interrompante sin, li daŭrigis, sed ne laŭte.

”Ekzistas jam frue plenumita geedziĝo. Sinjoro Rochester havas edzinon, kiu vivas ankoraŭ.”

Tiuj mallaŭte, kviete parolitaj vortoj tiel tremigis miajn nervojn, kiel fulmobato ne kapablus – mia sango subite estis regata de tia sento, kian ĝi neniam antaŭe spertis nek pro malvarmo nek pro varmego. Sed mi estis preskaŭ preparita al io terura kaj la danĝero de senkonscio ne minacis min. Mi rigardis sinjoron Rochester kaj devigis lin, ke li rigardu min.

Lia tuta vizaĝo aspektis en tiu momento kiel senkolora roko.

Liaj okuloj estis samtempe fajreroj kaj fajroŝtonoj. Li neis nenion. Li nur aspektis kvazaŭ li estus preta kontraŭstari ĉiujn terajn kaj ĉielajn potencojn. Li ne parolis; li ne ridetis, ŝajne li ne rekonis plu en mi vivantan estaĵon. Li per sia forta brako ĉirkaŭprenis mian talion kaj tiel li tenis min ĉe sia flanko.

”Kiu vi estas?” li demandis al la fremdulo.

”Mia nomo estas Briggs – mi estas advokato en Regent Street, en Londono.”

”Kaj vi volus imputi al mi edzinon?”

”Ne sinjoro, mi volis nur memorigi al vi la ekziston de via edzino! La leĝo atestas pri via unua geedziĝo, kvankam vi mem ne intencas tion fari.”

”Faru al mi la komplezon priskribi tiun sinjorinon – nomu ŝian nomon – ŝian devenon, ŝiajn parencojn – ŝian loĝlokon.”

”Certe, sinjoro, mi estas tute preta servi vin tiurilate.”

Sinjoro Briggs kviete tiris paperon el sia poŝo kaj legis iom oficiale kaj nazosone:

Mi atestas kaj povas pruvi, ke la dudekan de oktobro anno domini (sekvis jaro, kiu datumis ĉirkaŭ dekkvin jaroj pli frue) Edward Fairfax Rochester de Thornfield Hall, en la graflando –, kaj de Ferndean-Manor en – shire, Anglujo edziĝis kun mia fratino Bertha Antoinette Mason, filino de Jonas Mason, negocisto, kaj lia edzino Antoinette, kreolino, en la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Spanish Town, Jamajko. La protokolo pri tiu geedziĝo estas notita en la libroj de la nomita preĝejo – kopio troviĝas nuntempe en miaj manoj.

Subskribita de

Richard Mason.

”Tio povus pruvi – se la dokumento estas vera, ke iam mi estis edziĝinta, sed tio ne pruvas, ke la virino, kiu en la dokumento estas nomata kiel mia edzino, vivas ankoraŭ.”

”Ĉiuokaze ŝi vivis ankoraŭ antaŭ tri monatoj,” respondis la advokato, ”tio estas pruvebla.”

”Kiel vi scias tion?”

”Pri tiu fakto mi havas atestanton, sinjoro; eĉ atestanton, kies certigon eĉ vi mem ne povus kontraŭbatali nek senfortigi.”

”Prezentu lin tuj – se ne, iru al la diablo!”

”Mi prezentos lin al vi – li estas tre proksime. Sinjoro Mason, bonvolu paŝi antaŭen.”

Kiam sinjoro Rochester aŭdis tiun nomon, li grincigis la dentojn; forta konvulsia tremado trairis lian tutan korpon; li tiel forte premis min al si, ke mi devis kunsenti la konvulsian tremadon pro kolero kaj senespero, kiu trairis lian tutan figuron.

La dua fremdulo, kiu ĝis nun tenis sin je kelka distanco, ankaŭ paŝis antaŭen. Pala vizaĝo rigardis trans la ŝultron de la leĝa scienculo – jes – tie estis sinjoro Mason proprapersone.

Sinjoro Rochester sin turnis kaj rigardis lin. Mi jam ofte rakontis, ke liaj okuloj estis nigraj – nun tamen ilia koloro estis ruĝebruna, ne, ili montris sangecan brilon en sia malheleco; – lia vizaĝo ŝanĝiĝis laŭ koloro – la olivkoloraj vangoj, la pala frunto estis kovritaj de koloro, kiu ŝajnis supreniri el martirita koro. Subite li faris geston, levis la fortan brakon – li estis teren fraponta Mason, li estis sternonta lin sur la plankon de la preĝejo, li estis senindulge mortigonta lin – sed Mason terurite paŝis malantaŭen kaj senhelpe kriis: ”Ĉiopotenca Dio!”

Tiam subite senlima malestimo ekregis sinjoron Rochester kaj li kvietiĝis – lia pasio estingiĝis kvazaŭ la frosto per unu bato neniigis ĝin kaj li demandis nur: ”Kion vi havas ankoraŭ por diri?”

Neaŭdebla respondo liberiĝis el inter la palaj lipoj de sinjoro Mason.

”La diablo prenu vin, se vi ne povos klare respondi. Ankoraŭ unu fojon mi demandas al vi, kion vi havas por diri,” kriis al li sinjoro Rochester.

”Sinjoro – sinjoro,” interrompis nun la pastro, ”ne forgesu, ke vi troviĝas en sanktigita ejo.”

Poste li sin turnis al sinjoro Mason kaj milde demandis:

”Ĉu vi scias, sinjoro, ĉu la edzino de ĉi tiu sinjoro ankoraŭ vivas, aŭ ne?”

”Kuraĝon, – kuraĝon!” instigis lin la advokato, ”parolu malkaŝe.”

”Ŝi vivas ankoraŭ – kaj eĉ en – Thornfield Hall,” klarvoĉe diris Mason. ”Lastfoje mi ŝin vidis tie en aprilo. Mi estas ŝia frato.”

”En Thornfield Hall!” konsternite kriis la pastro. ”Neeble!

Mi estas maljuna loĝanto de ĉi tiu regiono, sinjoro, kaj ankoraŭ neniam mi aŭdis pri sinjorino Rochester en Thornfield Hall.”

Mi vidis, ke terura rideto distordis la lipojn de sinjoro Rochester.

Li grumblis:

”Ne, je mia Dio! Mi zorgis pri tio, ke neniu aŭdu tion – nek pri ŝi – sub tiu nomo.”

Li pripensis. Pli ol dek minutojn li konsultis sin mem. Tiam li decidis kaj parolis:

”Sufiĉe – sufiĉe! Nun ĉio per unu fojo eliĝu, kiel la kuglo el la kanono. – Wood, fermu vian libron kaj demetu vian surplison;

John Green (tion li diris al la pedelo) eliru el la preĝejo.

Hodiaŭ geedziĝo ne okazos plu.”

La viro faris, kion oni ordonis al li.

Sinjoro Rochester parolis plue kuraĝe kaj decide:

”Bigamio estas terura vorto! Kaj tamen mi havis la intencon estiĝi bigamiisto! – Sed la sorto superruzis min – aŭ la providenco retenis min, – eble la lasta okazis. En ĉi tiu momento mi estas malmulte pli bona ol diablo, kaj eble la pastro ĉi tie diros, ke mi sendube meritas la plej terurajn punojn de la ĉielo – la eternan fajron – la ĉiaman malbenon.

Sinjoroj, mia plano malsukcesis! – vera estas tio, kion diras ĉi tiu advokato kaj lia kliento: mi estas edziĝinta – kaj la edzino, kun kiu mi edziĝis, vivas! Vi diras, Wood, ke neniam vi aŭdis paroli pri iu sinjorino Rochester tie en la biena domo, sed mi konjektas, ke ofte vi klinis vian orelon antaŭ la babiladoj pri tiu misterplena frenezulino, kiu estas enŝlosita tie sub severa gardado. Kelkaj homoj flustris al vi, ke ŝi estas mia kontraŭleĝa duonfratino, aliaj flustris ke ŝi estas mia de mi forpuŝita amatino, kiun mi per tio frenezigis! Sed nun mi diras al vi, ke ŝi estas mia edzino, kun kiu mi edziĝis antaŭ dekkvin jaroj, –kies nomo estas Bertha Mason, kaj kiu estas la fratino de decidita, sentima viro, kiu nun per siaj tremetantaj membroj kaj mortpala vizaĝo pruvas, kian kuraĝan koron kelkaj homoj portas en la korpo! – Kuraĝon, Dick! – ne timu antaŭ mi, mi pli volonte batus sendefendan virinon ol kompatindulon, kia vi estas! – Bertha Mason estas freneza; kaj ŝi devenas de freneza familio – idiotoj kaj frenezuloj dum tri generacioj! Ŝia patrino, kreolino, estis freneza kaj trinkulino samtempe! Tion mi eksciis nur post kiam mi edziĝis kun ŝia filino, ĉar antaŭ mia edziĝo oni silentis pri familiaj sekretoj.

Bertha, kiel devofidela filino imitis sian patrinon en ambaŭ rilatoj. Mi havis ĉarman kunulinon – puran, senkulpan, saĝan, modestan – Kredu al mi, ke mi estis feliĉa edzo! – Mi travivis la plej belajn scenojn! Ho! miaj spertoj estis ĉiuspecaj!

Se vi nur scius ĉion tion! Sed mi ne ŝuldas al vi plurajn klarigojn. Briggs, Wood, Mason, – mi invitas vin ĉiujn eniri en la bienan domon por viziti la pacienton de Grace Poole, mian edzinon! – Propraokule vi vidos, kiel oni trompis min, kiam oni edzigis min al tiu kreitaĵo. Kaj vi juĝos, ĉu mi havis aŭ ne havis la rajton rompi tian edziĝon por trovi kompaton ĉe estaĵo, kiu estas homa.”

”Wood,” li parolis plue, ”ĉi tiu knabino, same kiel vi mem, konjektis tute nenion pri tiu naŭza sekreto. Ŝi kredis, ke ĉio okazis laŭleĝe kaj en bona ordo; neniam ŝi sonĝis pri tio, ke ŝi estas fikcie edziniĝonta kun trompema, mizera krimulo, kiu estas jam ligita al malbona, freneza kaj bestiĝinta virino!

Venu ĉiuj! – sekvu min!”

Ankoraŭ tenante min kvazaŭ per fera mano, li eliris el la preĝejo. La tri sinjoroj sekvis nin. Antaŭ la granda pordego de la halo ni vidis la veturilon.

”Returne veturigu ĝin en la remizon, John,” diris sinjoro Rochester tre kviete kaj trankvile, ”mi ne bezonos ĝin plu hodiaŭ.”

Kiam ni reiris en la domon, sinjorino Fairfax, Adèle, Leah kaj Sophie venis renkonte al ni por gratuli nin.

”Iru for! ĉiu al sia laboro!” – kriis la mastro, ”iru for kun viaj gratuloj! Kiu bezonas ilin? – Ne mi! – Ili estas dek kvin jarojn tro malfruaj!”

Ĉiam tenante mian manon li rapidis preter la amasiĝintajn virinojn kaj signe ordonis al la sinjoroj sekvi lin, kaj tion ili faris.

Ni supreniris la unuan ŝtuparon, transiris la galerion kaj fine haltis antaŭ la tria etaĝo.

Per ŝlosilego sinjoro Rochester malŝlosis la malaltan nigran pordon kaj enirigis nin en la per tapiŝoj tapetitan ĉambron en kiu staris granda lito kaj malnovmoda bela ŝranko.

”Vi konas tiun ĉi ĉambron, Mason,” diris nia kondukanto, ”estis ja ĉi tie, kie ŝi mordis vin kaj penis trapiki vin per ponardo.”

Li levis la kurtenon de la vando kaj aperigis al niaj okuloj duan pordon, kiun li ankaŭ malŝlosis.

En ĉambro sen fenestro brulis granda hela fajro, malantaŭ alta fortika kamenŝirmilo. Lampo pendis je ĉeno ligita al la plafono. Grace Poole staris kliniĝinta super la fajro kaj ŝajne sin okupis kuirante ion en kaserolo. En la fundo de la ĉambro sen halto iris tien kaj reen iu stranga figuro en profunda ombro. Je la unua rigardo oni ne povis distingi, ĉu tiu figuro estas besto aŭ homa estaĵo. Estis kvazaŭ ĝi iris kvarpiede. Ĝi eligis krietojn kiel sovaĝa besto. Sed ĝi estis kovrita per vestoj kaj griziĝantaj sovaĝecaj kolharoj kovris la kapon kaj la vizaĝon.

”Bonan matenon, sinjorino Poole!” diris sinjoro Rochester.

”Kiel vi fartas? Kaj kiel fartas hodiaŭ via ŝarĝo?”

”Mi vin dankas, sinjoro,” respondis Grace, ”Ni ambaŭ fartas sufiĉe bone.” Ŝi metis la kuirantan manĝaĵon singarde sur la kamenkornicon. ”Sufiĉe malafabla ŝi estas, sed ne furioza.”

Sovaĝa krio ŝajne volis malpravigi tiun favoran raporton.

La vestita hieno leviĝis kaj staris rekte sur la malantaŭaj piedoj.

”Ho, sinjoro. Ŝi vidis vin!” kriis Grace; ”estus pli bone, se vi forirus!”

”Nur kelkajn minutojn, Grace, kelkajn minutojn vi devas permesi al mi.”

”Sed estu singarda, sinjoro! pro la volo de Dio estu singarda!,.

La frenezulino eligis blekegadon. Ŝi forigis la sovaĝajn harojn de la vizaĝo kaj bestmaniere rigardis siajn vizitantojn.

Mi tuj rekonis tiun bluruĝan vizaĝon, – tiujn ŝvelintajn trajtojn.

Sinjorino Poole proksimiĝis.

”Iru flanken,” diris sinjoro Rochester dum li forpuŝis ŝin de si, ”mi esperas, ke ŝi en ĉi tiu momento ne havas tranĉilon; krom tio mi atentos.”

”Neniam mi povas scii, kion ŝi havas, sinjoro; ŝi estas tiel ruza, estas neeble kompreni ŝian ruzecon.”

”Estus plej bone se ni forirus,” flustris Mason.

”Iru al la diablo!” rekomendis al li lia bofrato.

”Atentu!” kriis Grace. Samtempe la tri sinjoroj iris al la fundo.

Sinjoro Rochester puŝis min malantaŭ sin: la frenezulino sin ĵetis sur lin, furioze kaptis lian gorĝon kaj ŝiaj dentoj penetris lian vizaĝon. Ili ekluktis. Ŝi estis fortega virino, preskaŭ same alta kiel ŝia edzo, krom tio ŝi estis korpulenta.

En ĉi tiu luktado ŝi montris viran fortecon; pli ol unu fojon ŝi estis premsufokonta lin. Per unu bone celita batego li povus surterigi ŝin; sed li ne volis bati, li volis nur lukti. Fine li estis kapabla kapti ŝiajn brakojn; Grace Poole donis al li ŝnuron, ke li ligu ŝiajn brakojn sur ŝia dorso; per dua ŝnuro, kiun rapide oni al li donis, li ligis la frenezulinon sur seĝo. Ĉio tio okazis dum blekanta kriado, kaj la ligitino konvulsie penis liberigi sin. Nun sinjoro Rochester sin turnis al la ĉeestantoj. Li rigardis ilin kun ridetado, kiu estis amara kaj senkonsola.

”Jen mia edzino!” li diris. ”Jen la sola ĉirkaŭbrako, kiun mi povas atendi de mia edzino – jen la karesoj, kiuj devus konsoli min! – Kaj estas ĉi tiu, kiun mi sopiris posedi, (li metis sian manon sur mian ŝultron) ĉi tiu juna knabino, kiu tiel serioze kaj kviete staras apud la faŭko de la infero kaj kiu trankvile rigardas kun mi la saltetojn de demono. Mi sopiras ŝin – nur kvazaŭ ŝanĝon post tiu pikanta raguo. Wood kaj Briggs! Rigardu do la diferencon! Komparu ĉi tiujn klarajn okulojn kun tiuj ruĝaj kugloj – komparu ĉi tiun vizaĝon kun tiu masko – ĉi tiun formon kun tiu dika fiamaso – kaj poste kondamnu min, ho pastro de la evangelio kaj viro de la tribunalo.

Sed memoru, ke vi estos juĝataj pro la sama juĝo, laŭ kiu vi juĝos! Nun foriru de ĉi tiu loko, mi devas ŝloskaŝi mian trezoron.”

Ni ĉiuj eliris el la ĉambro. Sinjoro Rochester restis tie ankoraŭ momenton por doni siajn ordonojn al Grace Poole.

Kiam ni malsupreniris la ŝtuparon, la advokato sin turnis al mi.

”Vi, fraŭlino,” li diris, ”estas senigita de ĉiu mallaŭdo: via onklo ĝojos, aŭdante tion, se li vivas ankoraŭ – kaj kiam sinjoro Mason estos reirinta al Madejro.”

”Mia onklo! Kion vi scias pri li? Ĉu vi konas lin?”

”Sinjoro Mason konas lin. Sinjoro Eyre dum kelkaj jaroj estis la korespondanto de lia domo en Funchal. Kiam via onklo ricevis vian leteron, en kiu vi skribis pri via intenco edziniĝi kun sinjoro Rochester, sinjoro Mason okaze estis en Madejro pro sia resaniĝo kaj tie li intencis pasigi kelkajn semajnojn ĉe via onklo, antaŭ ol revojaĝi al Jamajko. Dum interparolo sinjoro Eyre okaze sciigis al li pri via letero, ĉar li bone sciis, ke mia kliento konis iun sinjoron nomitan Rochester.

Sinjoro Mason, kiu kiel vi povas imagi, estis mirigita kaj konsternita, tiam malkovris la tutan situacion de la aferoj. Mi bedaŭras devi sciigi al vi, ke via onklo nun estas tiel malsana, ke verŝajne li ne resaniĝos – se oni pensas pri la speco de lia malsano, la ftizo, kaj pri la stadio, kiun ĝi jam atingis. Li mem tial ne povis rapidi Anglujon, por liberigi vin el la kaptilo, en kiun vi trafis; sed li petegis sinjoron Mason ne perdi unu momenton kaj senprokraste kapti la rimedojn por malhelpi ĉi tiun kontraŭleĝan geedziĝon. Li turnigis lin al mi kaj petis mian kunhelpon. Mi aplikis la plej grandan rapidon kaj estas feliĉa, ke mi ne venis tro mafrue. Kaj mi ne dubas pri tio, ke same vi estas. Se morale mi ne estus certa, ke via onklo jam mortis antaŭ ol vi atingos Madejron, mi konsilus al vi vojaĝi tien kune kun sinjoro Mason; sed en la nunaj cirkonstancoj mi opinias, ke estas pli bone por vi resti en Anglujo, ĝis vi ricevis sciigon de aŭ pri sinjoro Eyre.”

”Ĉu vi atendas ankoraŭ ion?” li demandis turnante sin al sinjoro Mason.

”Ne, ne – ni tuj foriru,” kun timo respondis la alia, kaj ne adiaŭinte sinjoron Rochester, li rapide foriris tra la halpordego.

La pastro restis por diri al sia fiera paroĥano kelkajn vortojn de konsolo aŭ de mallaŭdo. Farinte sian devon ankaŭ li foriris.

Mi aŭdis lin foriri, kiam mi staris apud la duone malfermita pordo de mia ĉambro, en kiun mi estis retirinta min. Post kiam ĉio kvietiĝis en la domo kaj mi sciis, ke ĉiuj fremduloj estas for, mi enŝlosis min, riglis la pordon, por ke neniu ĝenu min kaj komencis – ho ne, mi ne komencis vekrii kaj laŭte malĝoji; mi estis ankoraŭ tro kvieta por fari tion – sed senkonscie demetis mian edziĝvestaĵojn anstataŭante ilin per la lanaj, kiujn mi portis ankoraŭ en la pasinta tago kaj, kiel mi tiam esperis, la lastan fojon. Poste mi sidiĝis. Mi sentis min lacega. Mi metis la brakojn sur la tablon kaj sur ilin mian kapon. Nun mi komencis pripensi. Ĝis tiu momento mi estis nur aŭdinta, rigardinta kaj movinta min – mi estis irinta supren kaj malsupren kien oni kondukis kaj puŝis min – mi estis vidinta, kiel unu terura okazintaĵo sekvis alian, – nur nun mi komencis pensi!

La mateno, kun escepto de la mallonga okazintaĵo kun la frenezulino, estis estinta sufiĉe kvieta. La sceno en la preĝejo estis okazinta sen bruo, sen laŭta disputo, sen perforto, neniu estis defiinta, rifuzinta aŭ verŝinta larmojn. Estis parolitaj nur malmultaj vortoj, nome kviete dirita protesto kontraŭ la edzigo, nur kelkaj rigoraj demandoj de la flanko de sinjoro Rochester; respondoj kaj klarigoj estis donitaj kaj pruvoj liveritaj; mia sinjoro kaj ordonanto publike estis konfesinta la veron, – kaj poste ni vidis la vivantan pruvon! Nun ĉiuj tiuj entruduloj jam foriris. – Ĉio finiĝis!

Kiel kutime, mi estis en mia ĉambro – kaj mi estis mi mem, sen la plej malgranda videbla ŝanĝiĝo. Mi ne estis vundita – neniu estis batinta, neniu estis ofendinta min! – Sed malgraŭ tio! Ĉu mi estis la hieraŭa Jane Eyre? – Kie estis ŝia vivo? – Kie estis ŝia espero por la vivo?

Jane Eyre, kiu preskaŭ estis amata edzino plena de espero – estis ree malvarma, rigida, soleca knabino. Ŝia vivo estis senkolora, ŝiaj atendoj senkonsolaj. En la somermeza tempo jam venis severa vintrofrosto; rigida decembra ventego jam regis en junio; sul la maturiĝantaj fruktoj kuŝis prujno; neĝoventoj premis la rozburĝonojn; glacia mortotuko kovris la florantajn herbejojn kaj ondiĝantajn grenkampojn; vojoj kun plektobariloj, kiuj hieraŭ brilis pro la odorantaj floroj, estis nun neĝ-difektitaj kaj malfacile ireblaj; kaj la arbaroj, brumoviĝantaj antaŭ dek du horoj kvazaŭ tropikaj, kuŝis nun sovaĝaj kaj blankaj kiel abiaj arbaroj en vintra Norvegujo.

Ĉiuj miaj esperoj estis formortintaj sub terura juĝo, kiel antaŭe mortis en unu sola nokto ĉiuj unuenaskitoj egiptaj. Mi rigardis miajn plej karajn dezirojn – hieraŭ ili estis ankoraŭ tiel brilaj kaj ridantaj – ili nun kuŝis tie kiel malvarmaj, rigidaj, palaj mortintoj, kiujn nenio povis plu revoki al la vivo.

Tiam mi rigardis mian amon: tiun senton, kiu apartenis al mia sinjoro –, kiun li estis vekinta; ĝi vivis en mia koro kiel malsana infano en malvarma, malmola lulilo; angoro kaj malsano kaptis ĝin; ĝi ne povis plu serĉi la brakon de sinjoro Rochester – sur liabrusto ĝi ne povis plu trovi vivovarmon. Ho, neniam plu ĝi povos peti lian protekton, ĉar la fido forflugis – la konfido estis neniigita! Sinjoro Rochester ne estis plu al mi, kiu li antaŭe estis, ĉar li ne estis tia, kia mi pensis lin. Mi tamen ne volis atribui al li malvirtecon. Mi ne volis diri, ke li trompis min, sed pensante pri li, mi ne plu pensis pri senmakula viro. Kaj nun mi devos foriri de lia ĉeesto – tion mi klare komprenis kaj sentis. Sed mi ankoraŭ ne sciis kiam – kiel – kien. – Tamen mi estis certa pri tio, ke li kiel eble plej rapide foririgas min el Thornfield. Ŝajnis, al mi, ke li neniam sentis por mi veran amon. Ĉio estis nur nekonstanta pasio, kies kontentigo estis malsukcesigita; li ne bezonos min plu! Mi eĉ timis renkonti lin: li ja malamos mian alrigardon. Ho! kiel blindaj do antaŭe estis miaj okuloj! Kiel kompatinde malforta mia sinteno!

Miaj okuloj estis kovritaj kaj fermitaj. Turniĝanta mallumo ŝajnis ĉirkaŭi min; kiel nigra, flamanta torento la pensoj sin ĵetis sur min. Mi estis tro malforta por ion peni; estis al mi, kvazaŭ mi kuŝas en la sekiĝinta kuŝujo de granda rivero: mi aŭdis kvazaŭ bruantan torentegon, kiu malsupren rapidis de malproksimaj glacimontoj, mi sentis, ke la torento estas proksimi ĝonta – sed mi ne havis la kuraĝon leviĝi, nek por forkuri.

Senforta mi kuŝis tie; mi aspiris nur la morton! Nur unu sola penso sin trudis al mi: la penso al Dio. Kaj ĝi vekis en mi nediritan preĝon; la vortoj moviĝis tien kaj reen en mia malluma animo kiel io, kio devas esti flustrata: sed mi ne havis la energion elflustri ilin:

”Restu apud mi, ho Dio, ĉar la provo proksimiĝas kaj neniu helpanto ĉeestas!”

Ĝi estis tiel proksima, kaj ĉar mi ne sendis la preĝon al la ĉielo por eviti ĝin – ĉar mi ne plektis la manojn, nek genuis, nek movis la lipojn – ĝi venis per grandaj pezaj ondoj, la torento sin ĵetis sur min. En formo de griza teruriga maso, la konscio de mia ruinigita vivo, de mia perdita amo, de mia estingiĝinta espero, de mia mortinta fido, torente fluis trans min. Mi ne povis priskribi tiun teruran momenton. En vero: la torento enfluis en mian animon; mi dronis en profunda marĉo, apogo mankis al mi, mi trafis en la fundon, – la ondoj plue bruis trans min.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.