|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JANE EYREAŭtoro: Charlotte Brontë |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Mia hejmo – se fine mi trovus hejmon – estas kabano: malgranda spaco kun blanke kalkŝmiritaj vandoj, kaj planko surŝutita per sablo; sur ĝi staras kvar kolorigitaj seĝoj, tablo, horloĝo, ŝranko kun tri teleroj kaj pladoj kaj tepoto kun apartenaĵo el Delfta fajenco. Super la teretaĝo estas ĉambro egale vasta kun litostablo el abia ligno kaj komodo sufiĉe granda por enmeti miajn mizerajn vestaĵojn, kiujn iom kompletigis miaj noblanimaj amikoj.
Estas vespero. Kun oranĝo kiel rekompenco, mi ĵus foririgis la malgrandan orfinon, kiu servas al mi kiel servistino. Mi sidas sola apud la kameno. Hodiaŭ matene la vilaĝa lernejo estis malfermita. Mi havas dudek lernantinojn. Nur tri el ili scias legi; ne unu scias skribi aŭ kalkuli. Iuj scias triki, sed tre malmultaj kapablas iom kudri. Ili ĉiuj parolas la krudan dialekton de la regiono kaj en la unuaj tagoj ni nur malbone komprenos nin reciproke. Kelkaj el ili estas same senedukaj, krudaj, malobeemaj kiel nesciaj; kontraŭe aliaj estas cedemaj, obeemaj kaj montras grandan lernemon kaj havas talenton, kio faras al mi plezuron. Mi ne forgesu, ke ĉi tiuj mizere vestitaj vilaĝ-knabinoj estas el karno kaj sango, kiel la markotoj de la plej noblaj familioj, kaj ke la ĝermoj de la naturdotitaj supereco, kleriĝo, inteligenteco, animbono eble same bone kaŝiĝas en iliaj koroj kiel en tiuj de la plej alte-naskiĝintoj.
Estos mia devo disvolvi tiujn ĝermojn; sendube ĉi tiu konscience elektita ofico donos al mi kontentigon kaj ĝuon. Multan ĝojon mi ne atendas de la vivo, kuŝanta antaŭ mi; sed mi sukcesos treni mian ekzistadon de unu tago al alia, kiam mi hardas mian animon kaj streĉas miajn fortojn kiel eble plej multe.
Ĉu mi estis tre ĝoja, kontenta en la horoj, kiujn mi pasigis hodiaŭ matene kaj hodiaŭ posttagmeze en la nuda, modesta lerneja ĉambro? Se mi ne volas trompi min mem, tiam mi devas repondi: Ne, ĉar iagrade mi estis senkonsola. Mi sentis min – ho idiotino – humiligita. Mi demandis al mi, ĉu mi ne faris paŝon, kiu malaltigas min en la homa societo, anstataŭ altigas. Mi estis tiel malforta, ke mi esti skandalita pro la mizera kaj kruda de ĉio, kion mi vidis kaj aŭdis ĉirkaŭ mi. Sed pro tiu sento mi ne volas malami aŭ malestimi min: mi scias, ke tio estis granda maljustaĵo – kaj tio estas jam longa paŝo al pliboniĝo; mi batalos por venki ĝin. Mi esperas, ke morgaŭ mi plene regu ĝin; kaj en malmultaj semajnoj tiaj sentoj malaperos el mia koro. Eble post malmultaj monatoj kontento jam prenos la lokon de la naŭzo, kiam mi vidos progresojn ĉe miaj lernantinoj kaj ŝanĝon al pli bono.
Intertempe mi volas adresi al mi demandon: Kio estas pli bona? – esti cedinta al la tento, esti aŭskultinta al la pasio; ne esti peninta, ne esti kontraŭbatalinta, sed trafi en silkan kaptilon, inter la floroj, kiuj kovras ĝin kaj esti endormiĝinta tie; vekiĝi en suda klimato meze de luksa belega vilao; vivi en Francujo kiel la amatino de sinjoro Rochester; esti freneza pro amo dum parto de mia ekzistado, ĉar kelkan tempon li estus aminta min, ho, tre certe, li estus adorinta min! Li estis aminta min – neniu homo iam amos min kiel li min amis.
Neniam plu mi spertos la dolĉan honoradon, montritan ordinare al beleco, juneco – ĉar antaŭ nenies okuloj mi ree aperos naturdotita de tiuj ĉarmoj. Li amis min – li estis flera pro mi – tion faros plu neniu viro!
Sed kien vagas miaj pensoj kaj kion mi diras? Antaŭ ĉio – kion mi sentas? Ĉu estas pli bone, demandas mi, esti la sklavino en la paradizo de malsaĝulo en ia suda lando – esti kaptita de la febro de la feliĉego – kaj tuj poste droni en la plej amaraj larmoj, kiujn verŝigos honto kaj konsciencriproĉoj – aŭ esti libera kaj honesta en freŝa monthava regiono plenumante la oficon de lerneja instruistino en saniga loko de Anglujo?
Jes. Nun mi sentas, ke mi prave agis, tenante min severe al leĝo kaj principoj kaj neniigante kaj sufokante la frenezajn inspirojn de malbona momento. Dio inspiris al mi la ĝustan elekton! Mi dankis Lin pro la bona gvidado!
Kiam miaj meditadoj en la krepusko atingis tiun lokon, mi iris al mia pordo kaj rigardis la sun-malleviĝon en la aŭtuna tago, la kvietajn paŝtejojn antaŭ mia loĝejo, kiu kun la lernejo kuŝis duonan mejlon de la vilaĝo. La birdoj kantis sian lastan kanton:
”La aero estis milda, la ros’ balsamo.”
Tiel rigardante eksteren, mi sentis min feliĉa kaj malgraŭ tio tute mirigita tuj poste vidi min ploranta – kaj kial? Pro la sorto, kiu disigis min de mia sinjoro kaj mastro, kiun mi neniam revidos plu; – pro la ĉagreno de la senespero kaj la fatala kolero – la sekvoj de mia forkuro, – kiuj eble kondukos lin for de la vojo de la justo, tro malproksimen por povi esperi finan reiron. Pensante pri tio, mi forturnis mian vizaĝon de la ĉarma vespera ĉielo kaj de la soleca valo de Morton; mi diras: soleca, ĉar sur tiu parto de la valo staris eĉ ne unu konstruaĵo, krom la preĝejo kaj la pastrejo kaj ankaŭ tiuj estis tute kovritaj sub la ombroriĉaj arboj. En la malproksimo tre fore oni vidis la tegmenton de Vale Hall, kie loĝas la riĉa sinjoro Oliver kun sia filino. Mi metis la manon super la okulojn kaj apogis per la kapo al la ŝtona muro, ĉirkaŭanta la pordon; sed baldaŭ mallaŭta bruo ĉe la pordego, tra kiu oni povis iri el mia malgranda ĝardeno en la antaŭ ĝi kuŝantan paŝtejon, igis min ree supren rigardi. Hundo – la aĝa Karlo, la ĉashundo de sinjoro Rivers, mi rekonis ĝin ĉe la unua rigardo – puŝis per la nazo la pordegon, kaj sinjoro St. John apogis sin al ĝi per la falditaj brakoj. Li sulkigis la frunton kaj grave, malbonhumore li rigardis min.
Mi invitis lin eniri.
”Ne, mi ne povas; mi portas al vi paketon, kiun miaj fratinoj postlasis por vi. Mi kredas, ke ĝi enhavas pentraĵ-keston, penikojn kaj paperon.”
Mi iris al li por ricevi ilin; ĝi estis al mi bonvena donaco.
Irante al li, li ekzamenis mian vizaĝon, ŝajne li faris tion severe kaj malmilde; sendube ĝi monfris ankoraŭ tre klarajn postesignojn de ĵus verŝitaj larmoj.
”Ĉu vi trovis la laboron de via unua tago pli malfacila ol vi atendis?” li demandis.
”Ho ne, kontraŭe; mi kredas, ke mi tre bone akordiĝos kun miaj lernantinoj.”
”Sed eble via komforto – via loĝejo – viaj mebloj – ĉu ili respondis al viaj atendoj? – Ili ja estas tre mizeraj; sed –”
Mi interrompis lin.
”Mia loĝejo estas pura kaj ĝi povas kontraŭstari malbonan veteron; miaj mebloj estas komfortaj kaj sufiĉe bonaj. Ĉio, kion mi vidas, faris min danka, ne malĝoja. Mi ne estas tia malsaĝulino, ke mi povus malĝoji pro manko de tapiŝo, sofo, arĝentaj pladoj; krome – antaŭ kvin semajnoj mi posedis tute nenion – mi estis elpelitino, almozulino, senhejmulino sur la landvojo – nun mi havas amikojn – hejmon – oficon.
Mi miregas pro la bono de Dio, pro la grandanimeco de miaj amikoj; la mildeco de mia sorto. Mi bedaŭras nenion – mi priploras nenion.”
”Ĉu vi ne sentas la solecon kiel premadon? La malgranda domo tie malantaŭ vi estas ja malluma kaj malplena.”
”Apenaŭ mi havis la tempon ĝoji pro la sento de trankvilo, kiel do mi estus malpacienca pro la premado de la soleco.”
”Nu, bone. Mi esperas, ke vi ankaŭ sentos la kontenton, kiun esprimas viaj respondoj. Ĉiuokaze via prudento diros al vi, ke estas ankoraŭ tre frue por cedi al la timo de la edzino de Lot. Mi tute ne scias, kion vi forlasis, antaŭ ol mi konatiĝis kun vi; sed mi konsilas al vi kontraŭstari ĉiun tenton, kiu povus instigi vin rigardi reen. Plenumu sen hezitoj la devojn de via nuna ofico, almenaŭ dum kelkaj monatoj.”
”Tion mi intencas fari,” mi respondis.
St. John parolis plue:
”Estas malfacila tasko regi niajn inklinojn kaj kontraŭlabori niajn denaskitajn pasiojn. Sed la sperto instruis al mi, ke ni kapablas tion. Dio donis al ni ian povon krei nian propran sorton; kaj se niaj fortoj deziras la plifortiĝon, kiun ili ne povas akiri – se nia volo sin direktas al vojo, kiun ni ne laŭiru – tiam ni ne bezonos morti pro malsato, nek halti en senespero: tiam ni devas elekti alian nutraĵon por nia animo, same nutra kiel tiu, kiun ni deziris ĝui – kaj eble pli puran kaj pli sanigan; kaj por niaj aventuraj piedoj ni trabatu al ni vojon, same rektan kaj same larĝan kiel tiu, kiun la sorto baris al ni – kvankam ĝi eble estas pli malglata kaj pli penplena.
”Antaŭ unu jaro ankaŭ mi mem sentis min nedireble mizera, kredante, ke mi faris eraron, dedicinte min al eklezia profesio; ĝiaj unuformaj devoj tedis min ĝismorte. Mi pasie aspiris la laborplenan vivon de la mondo – mi aspiris la ekscitajn penadojn de literatura kariero – la profesion de artisto, de aŭtoro, de oratoro; ĉion alian, sed ne tiun de pastro; jes, sub la surpliso de subpastro batis la koro de politikulo, de soldato; mi aspiris famon; mi amis la famon, eĉ deziregis povon. Mi pripensis. Mia vivo estis tiel mizera, ke nepre ŝanĝiĝo devis akazi, alie mi mortus. Post longa tempo de mallumo kaj batalo la helpo kaj la liberiĝo venis. Mia tro limigita ekzistado subite plivastiĝis je ebeno sen limoj – miaj kapabloj ekaŭdis vokon de la ĉielo, ke mi streĉu ĉiujn miajn fortojn, la flugiloj de miaj kapabloj sin etendu, por ke mi leviĝu super la vidvasto. Dio estis elektinta por mi mision, kies plenumado bezonis la taŭgecon kaj la forton, la elokventecon kaj la kuraĝon, la plej bonajn proprecojn de soldato, diplomato kaj oratoro: ĉar ĉiuj ĉi tiuj ecoj koncentriĝas en bona misiisto.
”Mi decidis fariĝi misiisto. De tiu tempo mia animstato ŝanĝiĝis; la katenoj rompiĝis kaj postlasis de la mallibereco nenion krom la dolorplenan ofend-sentemon, kiun nur la tempo kapablas kuraci. Mia patro kontraŭstaris mian decidon; sed post lia morto restas al mi plu neniu malhelpo por kontraŭbatali. Kiam miaj aferoj estos aranĝitaj, kiam posteulo estos trovita en mia loko, kiam kelkaj sentoaferoj, tio estas: aferoj tuŝantaj mian koron, estos neniigita – lasta batalo kontraŭ homa malforteco, en kiu mi certe venkos, ĉar mi ĵuris, ke mi venkos – tiam mi por ĉiam forlasos Eŭropon kaj iros al la oriento.”
Ĉion ĉi li diris per sia karakteriza, obtuza kaj tamen patosa voĉo. Kiam li eksilentis, li ne rigardis min, sed la kuŝiĝintan sunon, kiu ankaŭ atentigis min. Ni ambaŭ estis turnintaj la dorson al la piedvojo, kondukanta de la kamparo al mia ĝardeneto.
Ni ne estis aŭdintaj paŝojn sur la herbokovrita vojo; la rivereto, murmurante, serpentumante tra la valo, estis la sola brueto en la regiono en ĉi tiu horo. Sekve ne estis mirige, ke ni timiĝis, kiam pura gaja voĉo, klara kiel arĝenta sonorilo, kriis:
”Bonan vesperon, sinjoro Rivers. Kaj bonan vesperon, Karlo.
Via hundo pli rapide rekonas siajn amikojn ol vi, sinjoro; ĝi jam levis la orelojn kaj movetis la voston, kiam mi estis ĉe la plej malproksima fino de la paŝtejo, kaj vi ankoraŭ ĉiam turnas al mi la dorson, sinjoro.”
Estis vere. Kvankam sinjoro Rivers timiĝis ĉe la unuaj el tiuj belsonaj vortoj, kvazaŭ fulmotondro subite disŝiris la nubojn super lia kapo, li staris ankoraŭ tie, kiam la tuta frazo estis parolita, en la sama teniĝo, en kiu la parolantino estis surprizinta lin – dum li apogis sin per la brako al la pordego kaj lia vizaĝo estis turnita okcidenten. Fine li sin turnis, kvazaŭ kun mezurita malrapideco. Estis al mi, kvazaŭ ĉarma vizio aperis je lia flanko. Apenaŭ tri futojn malproksime de li staris blank-vestita figuro – juna, belega knabino kun graciaj rondaj konturoj; kaj kiam ŝi, kliniĝinte al Karlo por karesi ĝin, ree leviĝis kaj flankenŝovis longan vualon, ŝi montris florantan vizaĝon perfekte belan. La esprimo ”perfekte belan” estas forta esprimo, sed mi ne reprenos ĝin, ankaŭ mi ne pravigos ĝin. La vizaĝtrajtoj estis tiel dolĉaj kaj mildaj, kiel la moderigita klimato iam skulptis ilin. La koloroj tiel rozoruĝaj kaj lilioblankaj, kiel iam ili brilis sub ĉi tiu nuboplena ĉielo, en ĉi tiuj malseketaj ventoj, en ĉi tiu okazo pravigas la signifon:
”perfekte belan”. Neniu ĉarmo mankis, neniu manko estis videbla; la juna knabino havis molajn kaj regulajn vizaĝtrajtojn; la okuloj estis plenaj de tiaj formo kaj koloro, kiajn oni vidis nur sur pentraĵoj belegaj, ili estis grandaj kaj malhelaj kaj la rigardo estis malkaŝa; la longaj, dikaj okulharoj, kiuj aldonis al la belaj okuloj tian mildan ĉarmon, la kvazaŭ pentritaj brovoj, kiuj igis la okulojn tiel klaraj kaj brilaj, la blanka pura frunto, kiu plibeligis la esprimon de la vizaĝo kaj kiu tiel pligrandigis ĝian kvieton, la vangoj, ovalaj, freŝaj kaj molaj, la lipoj same freŝaj, ruĝaj, sanaspektaj kaj milde formitaj, la brilantaj kvazaŭ perlodentoj sen ia makuleto, la eta mentono kun la ŝercema kavaĵo, la ornamaj dikaj harplektaĵoj – per unu vorto ĉio, kio povas formi perfektan belegecon, kolektiĝis sur ŝia vizaĝo. Mi estis mirigita, kiam mi rigardis al tiu belega figuro; mi tutkore admiris sin. Okulŝajne la naturo kreis ŝin en sia plej brila kaprico; kaj forgesinte donaci al ŝi sian kutiman duonpatrinan parton, ŝi ornamis sian favoratinon per la malavareco de avino.
Kaj kion St. John Rivers opiniis pri ĉi tiu anĝelo en homa formo? Estis tre nature, ke mi adresis al mi tiun demandon, vidante kiel li sin turnis al ŝi kaj kiel li ŝin alrigardis; kaj same nature mi serĉis la respondon al tiu demando sur lia vizaĝo.
Li jam estis forturninta la okulojn de la perlo kaj alrigardis modestan tufon da amarantoj, florantan apud la pordego.
”Ĉarma vespero estas, sed estas tro malfrue por vi esti tute sola ekstere,” li diris, piedpremante la neĝe blankajn kapetojn de la dormantaj floroj.
”Ho, mi revenis nur hodiaŭ posttagmeze de S–,” (ŝi nomis grandan urbon je ĉirkaŭ dudek mejla distanco). ”Mia patro diris al mi, ke vi jam malfermis vian lernejon, kaj ke jam alvenis la nova instruistino; tial post la tetrinkado mi surmetis la ĉapelon kaj eniris la valon por rigardi. Ĉu ŝi estas la nova instruistino?” Dirante tion, ŝi fingre montris al mi.
”Jes, ŝi estas,” diris St. John.
”Ĉu vi kredas, ke Morton plaĉos al vi?” ŝi demandis kun milda kaj simpla naiveco pri tono kaj voĉo, kiu estis ĉarma kvankam iom infana.
”Mi sendube esperas tion; ĉar mi havas multajn kaŭzojn esperi tion.”
”Ĉu vi trovis viajn lernantinojn tiel atentemaj, kiel vi atendis?”
”Absolute.”
”Kaj via dometo plaĉas al vi?”
”Treege.”
”Ĉu mi belete aranĝis ĝin?”
”Vere tre belete.”
”Kaj ĉu mi faris bonan elekton, kiam mi faris Alice Wood via servistino?”
”Vi vere bone trafis. Ŝi estas tre lernema kaj laborema.”
Kaj tiu estas, mi pensis, fraŭlino Oliver, la heredontino; same riĉa pro la donacoj de Fortuno kiel pro tiuj de la Naturo!
Kiu feliĉa konstelacio de la astroj prezidis do ĉe ŝia naskiĝo?
”Mi kelkfoje venos al vi por helpi vin en via instruado,” parolis ŝi plue. ”Tio estos por mi variado, se mi tiam kaj tiam povos viziti vin, kaj mi amas la variadon. Ho, sinjoro Rivers, mi estis dum mia restado en S– tiel ĝoja kaj petola. Hieraŭ vespere aŭ pli bone dirite la pasintan nokton mi dancis ĝis la dua horo. Dum la tumultetoj la regimento de – estas lokita tie; kaj la oficiroj estas la plej amindaj homoj en la mondo; ili metas en la ombron ĉiujn viajn junajn tondilakrigistojn kaj tranĉilvendistojn.”
Al mi ŝajnis, ke la malsupra lipo de sinjoro St. John ŝoviĝis antaŭen dum momento kaj ke la supra lipo iom retiriĝis, ĉar lia buŝo aspektis tre kunpremita, kaj la malsupra parto de lia vizaĝo estis tre gravmiena, kiam la ridanta knabino sciigis al li tion. Poste li levis la okulojn kaj fikse rigardis ŝin. Tiu rigardo estis penetranta, neamika kaj tre signifodona. Ŝi respondis per dua ridado, kaj la ridado bonege harmoniis kun ŝiaj juneco, rozoj, kavetaĵo kaj ardantaj okuloj.
Kiam li staris tie tiel senparola kaj grava, ŝi denove komencis karesi Karlon. ”La kompatinda Karlo amas min,” ŝi diris.
”Ĝi ne estas severa kaj fremda al siaj amikoj, kaj se ĝi povus paroli, ĝi ne silentadus.”
Kiam ŝi karesis la kapon de la hundo, kaj sin klinis kun denaskita ĉarmo antaŭ ĝia juna, severa mastro, mi vidis, ke purpura koloro kovris la vizaĝon de tiu mastro. Mi vidis, ke subita fajro fandis la malmolecon de liaj okuloj kaj ke tie eklumis neregebla emocio. Tiel ruĝiĝinta kaj emociita, li kiel viro aspektis same bele kiel ŝi kiel virino. Lia brusto leviĝis, sed nur unu solan fojon, kvazaŭ lia koro, tedita pro la despota devigo, plivastiĝis kontraŭ lia volo kaj faris senesperan penon por liberiĝi. Sed li regis sin kiel decidita rajdisto regus sian obstine stariĝintan ĉevalon. Nek per unu movo, nek per unu vorto li respondis ŝian delikatan cedemon.
”Mia patro plendas pro tio, ke vi vizitas nin neniam plu,” parolis plue fraŭlino Oliver, rigardante supren. ”Vi estiĝis fremdulo en Vale Hall. Hodiaŭ vespere li estas tute sola hejme kaj li ne sentas sin bone. Ĉu vi volas iri kun mi por viziti lin?”
”Estas jam tro mafrue por ĝeni sinjoron Oliver ankoraŭ nun,” respondis St. John.
”Jam tro malfrue! Sed mi certigas al vi, ke tute ne estas tro malfrue. Ĝuste en ĉi tiu horo li plej multe bezonas vizitanton.
La ferfabrikejoj estas nun fermitaj kaj li ripozas post siaj aferoj.
Tial, sinjoro Rivers, mi petas vin, iru kun mi! Kial do vi estas tiel retenema, tiel terure grava?”
Ŝi mem daŭrigis post mallonga tempo:
”Ho, mi tute ne pensas pri tio, ke mi estas tiel senpensa kaj distrita! Pardonu min!” Ŝi skuis sian belan kapon kvazaŭ ŝi estus terurita pro si mem. ”Mi tute ne pensis pri tio, ke vi havas sufiĉajn motivojn por ne meti atenton al mia stulta babilado. Diana kaj Maria forlasis vin; Moor House estas ŝlosita, kaj vi estas tute sola. Mi kore kompatas vin. Venu kun mi por viziti mian patron.”
”Ne hodiaŭ vespere, fraŭlino Rosamond, ne hodiaŭ vespere.”
Sinjoro St. John parolis preskaŭ kiel aŭtomato. Nur li mem sciis, kiel malfacile estis al li malakcepti la peton.
”Nu, ĉar vi estas tiel nekurbiĝema, mi forlasos vin, ĉar mi ne kuraĝos forresti pli longe. La roso komencas jam fali. Bonan nokton!”
Ŝi etendis al li la manon. Li tuŝetis ĝin. ”Bonan nokton!” ripetis li per voĉo, kiu sonis kel eĥo. Ŝi estis forironta, sed tuj posterevenis.
”Ĉu vi ne sentas vin tute bone?” ŝi demandis. Prave ŝi faris tiun demandon, ĉar lia vizaĝo estis pala kiel ŝia vestaĵo.
”Tute bone,” certigis li kaj kun mansaluto li malproksimiĝis de la pordego. Ŝi iris en la direkto al unu flanko, li al la alia.
Ŝi turnis sin dufoje por postrigardi lin, kiam ŝi kiel feino malsupreniris la kamparon al la valo; li eĉ ne unu fojon rerigardis, kiam li per longaj, firmaj paŝoj sin direktis al la pastrohejmo.
Ĉi tiu vidaĵo de sufero kaj ofero de aliulo deturnis miajn pensojn for de la pripensoj pri mi mem. Diana Rivers estis nominta sian fraton ”senkompata kiel la morto”. Ŝi ne estis troiginta.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.