La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO I.

Estis neeble promeni tiun tagon. Kvankam en la mateno ni jam promenis ĉirkaŭ unu horo inter la senfoliaj arbetaĵoj (sinjorino Reed kutime frue tagmanĝis, kiam ŝi ne havis gastojn) la malvarma vintrovento estis pelinta al ni tian penetrantan malvarmigan pluvadon kaj tiajn pezajn nubojn, ke plua promenado sur la kampo estiĝis tute neebla.

Mi ĝojis pro tio, ĉar mi ne amis longajn promenadojn, precipe en malvarma posttagmezo. Estis al mi terure, veni hejmen kun glaci-malvarmaj manoj kaj piedoj, afliktita de la riproĉoj de Bessie, la vartistino, kaj humiligita de la scio, ke korpe mi malsuperis al Eliza, John kaj Georgiana Reed.

La nomitaj Eliza, John kaj Georgiana nun staris ĉirkaŭ sia patrino en la salono: ŝi kuŝe sidis sur kanapo ĉe la fajro, kaj kun siaj gekaruloj ĉirkaŭ si (kiuj alterne interdisputis aŭ ploris) ŝi aspektis perfekte feliĉa. Ŝi malpermesis al mi aliĝi al la grupo, dirante ke ”ŝi bedaŭras esti devigata teni min je kelka distanco; sed ĝis kiam ŝi aŭdos de Bessie, kaj ankaŭ rimarkos mem, ke mi faras mian plejeblon por akiri pli agrablan kaj pli infanan karakteron kaj pli decajn kaj vivajn manierojn – kaj se mi estiĝus pli natura, – ke ŝi vere devas rifuzi al mi la privilegiojn destinitajn al kontentaj, feliĉaj infanoj.”

”Kion do Bessie diris, ke mi malbonfaris?” demandis mi.

”Jane, mi ne ŝatas infanojn, kiuj ĉiam ĉikanas aŭ demandas, krome tute ne decas al infano riproĉi pli aĝajn homojn. Ie sidiĝu kaj silentu, ĝis vi povos diri ion pli plaĉan.”

Flanke de la salono estis eta matenmanĝejo kaj tien mi ŝteliris. En tiu ĉambreto staris libroŝranko kaj baldaŭ mi serĉis libron kun multaj bildoj. Mi sidiĝis sur la fenestra niĉo, krucis la krurojn sub mi kiel turko, kaj, preskaŭ tute tirferminte la ruĝajn lanajn kurtenojn, mi troviĝis en duobla soleco.

Faldoj de skarlata drapiraĵo malhelpis al mi la elvidon dekstren; maldekstre estis la klaraj fenestrovitroj, min protektantaj kontraŭ la malluma novembra tago, sed ne apartigantaj min de ĝi.

Foliumante mian libron, mi tiam kaj tiam atente rigardis la aspekton de tiu vintra posttagmezo. En la malproksimo mi rimarkis nur grizajn nebulon kaj nubojn; tute proksime kuŝis malseka herbejo kaj staris ventege skuataj arbetaĵoj dum la pluvo seninterrompe kaj sovaĝe rapidis antaŭen pro la subitaj, fortaj kaj bruegantaj ventpuŝegoj.

Mi reprenis mian libron. – Priskribo pri britaj birdoj de Bewick –; malmulte min interesis, kio estis presita pri ili; malgraŭ tio mi trovis kelkajn enkondukajn paĝojn, kiujn mi, kvankam infano, ne povis preteratenti.

Tio estis la paĝoj, kiuj rakontis pri la lokoj, vizitataj de la akvobirdoj; pri la solecaj ŝtonegoj kaj promontoroj, nur loĝataj de ili; pri la marbordo de Norvegujo, kie kvazaŭ kuŝas dise semitaj insuloj de la plej suda ekstremaĵo de Lindesnes aŭ Næset, ĝis Nordkabo.

”Kie la norda Ocean’ kun grandaj turniĝadoj
Boladas ĉirkaŭ la insuloj nudaj kaj malgajaj,
De l’ malproksima Thule (Ultima Thule) kaj la ondoj Atlantikaj
Sin ĵetas inter la Hebridojn uraganajn.”

Mi ankaŭ ne povis ne atenti pri tio, kio estis presita pri la senŝirmaj marbordoj de Laplando, Siberio, Spicbergo, Novaja Zemlja, Islando, Grenlando kaj la tuta vasta regiono de la Norda poluso; kaj tiuj solecaj, malĝojigaj regionoj, tiu loko de glacio kaj neĝo, kie nerompeblaj Alpaj-altegaj glaciejoj kunamasi ĝintaj dum nekalkuleblaj vintroj ĉirkaŭas la Poluson, kaj sentigas sian eksterordinaran malvarmegon per milobla terureco.

Pri tiuj ŝajne senvivaj kaj blankaj regionoj mi formis propran malklaran ideon, kiaj estas ĉiuj duone komprenataj imagoj, kiuj tiel imprese vagadas en cerbo de infano. La enkondukajn parolojn mi rilatigis kun la bildoj, kiuj sekvis ilin, ili klarigis al mi la rokon, kiu solece leviĝis el la ŝaŭmantaj ondoj, ili klarigis la pecetigitan boaton, ĵetitan sur la marbordon; la malvarman fantomaspektan lunon, kiu rigardis malsupren de inter la nuboj sur rompiĝintan funden irantan ŝipon. Mi ne povas diri, kiaj sentoj vagadis trans la solecan tombejon kun ĝia rekte staranta tombŝtono kun surskribo; ĝia krado, ĝiaj du arboj, la malalta horizonto, ĉirkaŭita de ruina muro kaj la ĵus-leviĝanta luno, atestanta ĉi tiun vesperan horon.

Mi kredis, ke la du ŝipoj, surpriz-atakitaj de senventeco sur la glaciiĝinta maro, estis fantomŝipoj. Apenaŭ mi kuraĝis rigardi la diablon, kiu dors-alligas al si la ŝteliston, ĉar tiu vidaĵo timigis min. Sammaniere timigis min la kornhava monstro, sidanta je kelka distanco sur roko kaj rigardanta malproksiman aron ĉirkaŭ pendigilo.

Ĉiu bildo enhavis rakonton, ofte plenmisteran por mia ankoraŭ
nematuriĝintaj imago kaj sorto, sed plej interesan. Ili estis tiel interesaj kiel la rakontoj kelkfoje faritaj de Bessie en vintrovesperoj, kiam ŝi okaze estis en bona humoro, ĉar multfoje kiam ŝi estis metinta sian gladilbreton apud la fajrolokon de la infanĉambro, ni eksidis ĉirkaŭ ŝi kaj dum ŝi gladis la puntaĵon de sinjorino Reed kaj la bordojn de ŝia noktotufo, ŝi rakontis al ni amscenojn kaj aventurojn, ĉerpitajn el malnovaj rakontoj, fabeloj kaj ankoraŭ pli malnovaj baladoj.

Kun Bewick sur mia genuo, mi sentis min momenton feliĉa, tio estas: feliĉa kiel mi povis esti. Mi nur timis esti ĝenata kaj tio tre baldaŭ okazis. La pordo de la matenmanĝejo malfermiĝis.

”Bu! malĝojulino!” kriis la voĉo de John Reed; subite li eksilentis: ŝajne li rimarkis, ke neniu estas en la ĉambro.

”Pro la diablo, kie ŝi estas?” li diris plue.

”Lizi, Georgi!” li vokis al siaj fratinoj.

”Jane ne estas ĉi tie; diru al patrino, ke ŝi iris eksteren en la pluvon – – la sentaŭgulino!”

”Feliĉe, ke mi tirfermis la kurtenon,” pensis mi, kaj kore mi deziris, ke li ne malkovru mian kaŝejon: kaj John Reed ne estus malkovrinta ĝin, ĉar li estis nek vigla por ion malkovri, nek vigla pri kompreno, sed Eliza aperigis sian kapon ĉe la pordo kaj tuj ŝi diris: ”sendube ŝi sidas sur la fenestra niĉo, Jack.”

Tuj mi elsaltis el mia kaŝejo, ĉar min tremigis la ideo, ke la nomita Jack tiros min el ĝi.

”Kion vi volas?” mi demandis malsperte-indiferente.

”Ĉu vi ne povas diri: kion vi deziras de mi, juna sinjoro Reed?” respondis li. ”Mi deziras, ke vi venu ĉi tien,” kaj eksidante sur apogseĝon, li geste ordonis al mi tuj ekstari antaŭ li.

John Reed estis lernej-knabo dekkvarjara, kvar jarojn pli aĝa ol mi, ĉar mi estis nur dekjara; li estis altkreska kun malhela malsanaspekta larĝa vizaĝo, maldelikataj trajtoj, pezaj korpomembroj kaj grandaj kapo, piedoj kaj manoj. Li estis englutemulo, kio faris lin galeca kaj malsanokula kaj liajn vangojn malelastaj. Reale li nun devus esti en la lernejo, sed lia patrino dum du monatoj ne sendis lin tien, pro lia malforta sanstato. Sinjoro Miles, la lernejestro, estis certiginta, ke lia sano estus pli bona, se la patrino ne sendus al li tiom da dolĉaĵoj kaj kuketoj; sed la patrina koro ne samopiniis kun tia kruela certigo kaj estis pli inklina al la civilizita ideo, ke la paleco de John devenas de la tro multa studado kaj eble de nostalgio.

John ne tre amis siajn patrinon kaj fratinojn kaj min li malamis.

Li kolerincitis kaj punis min, ne du aŭ tri fojojn en semajno, nek unu aŭ du fojojn ĉiutage, sed sen interrompo; ĉiu parto de mia korpo timis lin kaj ĉiu muskolo sur miaj membroj kuntiriĝis, kiam li alproksimiĝis al mi. Kelkfoje mi preskaŭ freneziĝis de la timo, kiun li al mi inspiris, ĉar mi havis neniun, al kiu mi povis min direkti por peti protekton, ĉu pro liaj minacoj, ĉu pro liaj punoj.

La servistaro prefere ne riskis la koleron de sia juna mastro, protektante min kontraŭ li, kaj sinjorino Reed estis surdmuta pri ĉio tio. Neniam ŝi vidis, ke li min batis, nek aŭdis, ke li insultis min, kvankam li faris tion de tempo al tempo en ŝia ĉeesto; sed plej ofte li tion faris malantaŭ ŝia dorso.

Laŭkutime mi obeis lin kaj iris al lia seĝo. Almenaŭ dum tri minutoj li eligis al mi sian langon, tiel malproksimen, ke estis miraklo, ke li ne difektis ĝiajn radikojn. Mi sciis, ke li estas tuj batonta min kaj tremante pro la bato, mi pensis pri la naŭza malbela vizaĝo de la batonto. Mi ne scias, ĉu li povis diveni miajn pensojn, kiam li min rigardis. Dirante nenion, li subite kaj forte batis. Mi ŝanceliĝis kaj retrovinte la egalpezon, mi posteniĝis kelkajn paŝojn de lia seĝo.

”Jen ricevu, katino, pro via senpripenseco kaj pro la respondo, kiun vi ĵus donis al mia patrino,” li diris, ”kaj pro la maniero en kiu vi tiel ŝtele vin kaŝis malantaŭ la kurteno kaj pro la maniero en kiu vi rigardis min antaŭ kelkaj minutoj!”

Mi jam longe alkutimiĝis al la insultoj de John Reed, kaj neniam pensis pri tio, ke mi respondu lin; sed la penso, kiel mi eltenos la baton, kiu sekvos ĉi tiun insulton, tute min okupis.

”Kion vi faris malantaŭ tiu kurteno?” demandis li.

”Mi legis.”

”Montru al mi la libron!”

Mi iris al la fenestra niĉo por preni la libron.

”Vi ne rajtas tuŝi niajn librojn. Vi estas tute dependa de ni, diras mia patrino; vi ne havas monon, via patro postlasis al vi nenion; en realo vi devus almozpeti kaj ne loĝi en la sama domo kun infanoj de riĉuloj kaj ricevi la saman manĝon, kian ni ricevas, kaj porti vestojn, kiujn mia patrino pagas. Mi instruos al vi tiel disĵeti miajn librojn; ĉar ili estas miaj libroj; la tuta domo apartenas al mi, tio estas: post unu jaro. Ekstaru ĉe tiu pordo malproksime de la spegulo kaj fenestroj.”

Mi obeis, komence tute ne komprenante, kion li intencas; sed kiam mi vidis, ke li levas la libron, celante per ĝi kaj ĵetonta ĝin al mia kapo, mi vole nevole flanken saltis eligante krion de teruro, sed ne sufiĉe rapidmove, ĉar subite la ĵetita libro min trafis. Mi falis per la kapo kontraŭ la pordo kaj estis vundita.

Sango elfluis el la vundo kaj mi sentis teruran doloron.

Mia angoro pasis, sed aliaj sentoj sekvis.

”Malica, kruela knabo!” kriis mi, ”vi estas murdisto, vi estas sklavopelisto, – vi similas la romanajn imperiestrojn!”

Mi antaŭe legis la romanan historion de Goldsmith kaj formis al mi propran ideon pri Nero, Kaligula kaj aliaj imperiestroj.

Mi estis farinta komparojn, kiujn mi neniam eldiris, kaj kiujn mi neniam tiel laŭte kuraĝis eldiri.

”Kion!? Kion!?” kriis li. ”Ĉu vi tion diras al mi? Ĉu vi aŭdis tion, Eliza kaj Georgiana? Mi iros diri tion al patrino, sed antaŭe …” –Li rapidis al mi; mi sentis, kiel li kaptis miajn harojn kaj ŝultrojn: sed nun li staris antaŭ malesperanta turmentitino.

Mi vere rigardis en li tiranon kaj murdiston. Mi sentis, ke sangogutoj ruliĝas de mia kapo sur la kolon kaj mi sentis akran doloron. Tiuj sentoj momenton regis min kaj mi defendis min senespere. Mi ne memoras, kion faris miaj manoj, sed li nomis min ”rato! rato! ” kaj kriis kiel eble plej laŭte.

Lia savo estis proksime. Eliza kaj Georgiana venigis sinjorinon Reed kaj ŝi aperis sur la scenejo, sekvata de Bessie kaj de la servistino Abbot. Ni estis disapartigitaj kaj mi aŭdis diri::

”Kara ĉielo! Kia furio; tiel ataki la junan sinjoron John!”

”Ĉu vi iam vidis tian furiozon?”

Kaj sinjorino Reed parolis plue: ”Konduku ŝin en la ruĝan ĉambron kaj ŝlosu post ŝi la pordon.” Tuj kvar manoj kaptis min kaj mi estis portata supren.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.