|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JANE EYREAŭtoro: Charlotte Brontë |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La posttagmezo venis kaj mi levis la kapon, rigardante ĉirkaŭe mi vidis, ke la lastaj radioj de la subiranta suno falis sur la vandon de mia ĉambro kaj mi demandis: ”Kion mi nun faros?”
Sed la respondo, kiun donis mia animo al mi: ”Tuj forlasu Thornfield” – sekvis tiel rapide, tiel terure rapide, ke mi ŝtopis miajn orelojn. Mi diris, ke mi ne povas nun aŭdi tiajn vortojn.
”La plej malgranda parto de miaj suferoj estas, ke mi ne estas la edzino de Edward Rochester,” mi certigis. ”Terure estas, ke mi vekiĝas el miaj ravaj sonĝoj kaj trovas ilin ĉiujn vantaj kaj trompaj, sed tio estas io suferebla kaj venkebla; tamen nesufereble estas, ke mi devas forlasi lin tuj kaj por ĉiam! Kaj tion mi ne povas!”
Sed tiam interna voĉo certigis min, ke mi tamen povos tion kaj ĝi antaŭdiris al mi, ke mi faros tion. Mi luktis kontraŭ mia propra decido; mi volis esti malforta, por eviti la vojon de estontaj suferoj, kiun mi tiel klare vidis antaŭ mi; kaj mia konscienco, fariĝinte tirano, kaptis la pasion je la kolo kaj moke diris al ĝi, ke ĝi ĝis nun tuŝis nur per unu piedo la ŝlimon kaj ĵuris, ke ĝi per fera brako ĵetos ĝin en la ne sondeblan profundon de la agonio.
”Fortiru min do!” mi kriis. ”Iu alia devas helpi min!”
”Ne, vi mem devas ŝirliberigi vin, neniu devas helpi vin. Vi mem elŝiros al vi la dekstran okulon, vi mem devos dehaki al vi la dekstran manon. Via koro estu la ofero kaj vi mem la pastrino, kiu oferos ĝin.”
Subite mi salte leviĝis, terurita pro la soleco, en kiu parolis tiu senkompata juĝisto – pro la senbruo, tra kiu sonis nur tia terura voĉo. Mi sentis kapturniĝon tiel starante tie. Mi sentis, ke mi fariĝas malsana pro eksciteco kaj trolaceco. Tiun tagon nek manĝaĵo nek trinkaĵo tuŝis miajn lipojn, mi eĉ ne matenmanĝis. Kaj per strange doloranta malĝojo min trafis la penso, ke neniu informiĝis pri mi, kiel mi fartas, ke neniu homa voĉo invitis min veni malsupren. Eĉ la malgranda Adèle ankoraŭ ne estis frapinta la pordon kaj ankaŭ sinjorino Fairfax ne vizitis min.
”Amiko ĉiam forlasas tiujn, kiujn forlasis la feliĉo,” mi murmuris, kiam mi fortiris la riglilon kaj eliris. Mi faletis pro malhelpaĵo, mia kapo sentis ankoraŭ la turniĝadon, mia rigardo estis malklara kaj miaj korpo-membroj malfortaj. Nur malrapide mi povis rekonsciiĝi. Tiam mi falis, sed ne teren, etendita brako kaptis min; mi rigardis supren – sinjoro Rochester apogis min! En brakseĝo li estis gardinta antaŭ la sojlo de mia ĉambro.
”Fine vi do eliras,” li diris. ”Jam tiel longe mi atendis vin kaj aŭskultis, sed mi ne aŭdis la plej mallaŭtan brueton, nek movon nek plorĝemadon. Post kvin pluaj minutoj da tia morta silento mi estus perforte rompinta tiun pordon, kiel rabisto.
Sekve vi volas eviti min? – Vi enŝlosas vin kaj malĝojas tute sola! Pli bone mi eltenus, se vi estus veninta por fari al mi akrajn riproĉojn. Vi estas pasia: mi atendis ian scenon. Mi estis preparita al varmega plorfluado: sed mi nur volis, ke vi verŝus ĝin sur mian bruston. Nun kompata tapiŝo aŭ via malseka poŝtuko ensorbis ĝin. Sed ne; mi eraras! Vi tute ne ploris! Mi vidas palajn vangojn kaj lacajn okulojn – sed neniun postsignon de larmoj. Tial mi supozas, ke via koro ploris sangon?”
”Nu, Jane? Neniu vorto de riproĉo? Neniu amaraĵo? – neniu akra ekbolo de pasio? neniu ofendo? Kviete vi tie sidas, kie mi sidigis vin kaj rigardas min per lacaj, suferantaj okuloj?”
”Ho Jane, mi ne volis tiel profunde vundi vin. Kiam viro, posedanta nur unu ŝafideton, kiu estis kara al lia koro, kiel lia infano, kiu manĝis de lia pano kaj trinkis el lia pokalo, kiu ripozis sur lia koro – se la viro per iu eraro ĝin buĉus sur buĉotablo – li ne povus pli penti sian sangan eraron ol mi nun pripentas mian. Ĉu iam vi povus pardoni min?”
Leganto! mi jam pardonis al li en tiu sama momento. En liaj okuloj mi vidis tian profundan penton, tian veran kompaton mi aŭdis en lia voĉo, tiom da vira energio mi vidis en ĉio, kion li nun diris kaj faris! Krom tio liaj rigardoj kaj aspekto montris tiom da neŝanĝita amo – mi pardonis al li ĉion!
Sed ne per vortoj, – nur en la plej profunda loko de mia koro.
”Vi scias Jane, ke mi ne estas mizerulo kaj fripono?” li demandis malĝoje post kelkaj momentoj. Li miris pro mia seninterrompa silentado, pro mia okulŝajna kvieto. Ili pli multe devenis de mia malforteco ol de mia volo.
”Jes, sinjoro.”
”Se ne, diru tion senhezite, per akraj, koleraj vortoj. Ne indulgu min, ho ne indulgu min!”
”Mi ne povas. Mi estas laca kaj malsana; mi dezirus iom da akvo!”
Li eligis tremantan ĝemon; tiam li prenis min sur la brakojn kaj portis min malsupren. Komence mi ne sciis, en kiun ĉambron li portis min; ĉio estis nebula antaŭ miaj vitrecaj okuloj; sed baldaŭ mi sentis la revivigantan varmon de fajro, ĉar malgraŭ la somero, en mia ĉambro estiĝis frostmalvarme.
Li metis glason da vino al miaj lipoj, mi trinketis kaj sentis reveni miajn fortojn; poste mi manĝis iom, kion li portis al mi – kaj baldaŭ mi estis denove mi mem. Mi estis en la libreja ĉambro – mi sidis sur lia seĝo – li estis tute proksima al mi.
Mi pensis: ”Se mi povus nun eliri el ĉi tiu vivo ne suferante tro grandan doloron, tiam mi estus feliĉa, tiam mi ne bezonus tiel peni disŝiri mian koron, forkurante de sinjoro Rochester.
Sed mi devas forkuri de li. Ho jes, mi devas. Sed mi ne volas forlasi lin – mi ne povas forlasi lin.”
”Kiel nun vi sentas vin, Jane?”
”Multe pli bone sinjoro. Mi baldaŭ sentos min ree tute bone.”
”Trinku ankoraŭ iom da vino, Jane.”
Mi trinkis. Li metis la glason sur la tablon, ekstaris antaŭ mi kaj atente min rigardis. Subite li deturnis sin de mi, subpremante ekkrion, per kiu li volis eligi sian tutan emocion.
Poste li iris tien kaj reen en la ĉambro kaj revenis al mi; li sin klinis kvazaŭ li volus kisi min; sed mi pensis pri tio, ke ĉiuj karesoj nun estas malpermesitaj. Mi turnis mian kapon kaj puŝis lian flanken.
”Kion!?” li kriis abrupte. ”Ho! mi ja scias, vi ne volas kisi la edzon de tiu Bertha Mason? Vi opinias, ke mi jam posedas estaĵon, kiu rajtas ricevi miajn karesojn!”
”Ĉiuokaze, sinjoro, ĉi tie ne estas plu loko por mi, ĉar mi ne rajtas je ĝi.”
”Kial Jane? Mi volus ŝparigi al vi la penon multon diri. Mi volas respondi por vi. Ĉu ne vere, vi volis respondi al mi, ke mi havas edzinon – ĉu mi ĝuste divenis?”
”Jes.”
”Opiniante tiel vi havas pri mi strangan ideon. Vi devos rigardi min kiel malbonan senvirtan friponon, kiu hipokritis al vi dediĉantan amon por logi vin en bone pripensitan kaptilon kaj rabi viajn honoron kaj memestimon. Kion vi nun respondos al tio? Mi vidas, ke vi ne kapablas ion diri. Unue vi estas ankoraŭ laca kaj nur kun peno povas spiri, due vi ne povas kutimiĝi al tio, kio okazis, por kulpigi kaj insultriproĉi min. Krome viaj larmo-kluzoj estas malfermitaj kaj ili transfluus, se vi parolus tro multe. Ankaŭ vi ne deziras fari al mi riproĉojn, nek postuli klarigon aŭ fari scenon. Vi pensas pri tio, kiel agi – la parolon vi konsideras superflua. Mi konas vin – mi scios kontraŭagi.”
”Ho, sinjoro, mi tute ne intencas agi kontraŭ vi,” kaj mia malfirma voĉo admonis min interrompi la frazon.
”Ne laŭ la senco de viaj vortoj, sed en miaj vi intencas neniigi min. Vi ja diris, ke mi estas edziĝinta viro – la edziĝintan viron vi volas eviti, vi volas iri el lia vojo – vi ĵus rifuzis kisi min. Vi intencas fremdiĝi antaŭ mi; vivi en ĉi tiu domo nur kiel la guvernistino de Adèle. Kaj se mi diros al vi amikan vorton, – se iam amika sento ree povos en mi naskiĝi, vi diros:
’Tiu viro preskaŭ faris el mi sian amatinon, por li mi povas esti nur glacio kaj marmoro’, – kaj tuj vi estiĝos glacio kaj marmoro.”
Mi penis firmigi mian voĉon por respondi:
”Ĉio ĉirkaŭ mi kaj por mi ŝanĝiĝis, sinjoro: tial necesas, ke ankaŭ mi fariĝu alia persono – pri tio ne ekzistas dubo, kaj por eviti ŝanceliĝadon de sentoj, por eviti daŭran bataladon de la rememoro de mia amo, troviĝas nur unu elirejo: – Adèle devos havi alian guvernistinon.”
”Ho! Adèle iros al edukejo; tion mi jam decidis; ankaŭ mi ne intencas turmenti vin per la teruraj rememoroj al Thornfield Hall – al tiu malbenita loko – al tiu tendo de Aĥan – al tiu senhonta konstruaĵo, kiu montras al la ĉiela taglumo la abomenaĵon de vivanta mortinto – al tiu malvasta ŝtona infero kun sia vera diablo – kiu estas pli malbona ol legio da tiaj, naskitaj de nia fantazio. – Jane, vi ne restos ĉi tie, nek mi.
Malprave mi agis, venigi vin al Thornfield Hall, ĉar mi sciis, ke ĝi estas fantomvizitata. Longe antaŭ ol mi vidis vin, mi ordonis al ĉiu en la domo, zorge kaŝi antaŭ vi ĝian malbenon, ĉar mi timis, ke neniam guvernistino volus resti ĉe Adèle sciante, kun kiu ŝi loĝos sub la sama tegmento. Kaj neniam mi intencis konduki tiun frenezulinon al alia loko, kvankam mi posedas malnovan domon (Ferndean Manor), kiu estas ankoraŭ pli kaŝita kaj pli izolita ol ĉi tiu, kaj kie mi povus kaŝi ŝin ankoraŭ pli bone. Sed skrupuloj pro la malsaniga loko, kuŝanta en la mezo de densa arbaro, timigis mian konsciencon preni tiajn aranĝojn. Verŝajne la mucidaj muroj baldaŭ senigus min de la terura ŝarĝo; sed ĉiu krimulo havas sian specialan krimon! Mia krimo ne emas peran mortigon, eĉ ne kontraŭ tiu estaĵo, kiun mi tiel senlime malamas.”
”Kaŝi por vi la proksimecon de tiu frenezulino tamen estis tiel saĝe, kiel se oni kaŝus infanon per mantelo kaj metus ĝin apud upason; la proksimeco de ĉi tiu demono estas venenita kaj ĉiam ĝi estis tia. Sed mi foriros el Thornfield Hall kaj ŝlosos ĝin, mi najlfermos la grandan enirejon kaj la subajn fenestrojn mi plenigos per brikoj; al sinjorino Poole mi ĉiujare donos ducent sterlingajn funtojn por vivi ĉi tie kun mia edzino, kiel vi nomas tiun abomenan virinaĉon. Por mono Grace faras multon, kaj havos ĉe si sian filon, la kampgardiston de Grimsby-hejmo, por ke li loĝu kun ŝi kaj estu apude por protekti ŝin, kiam mian edzinon kaptos ŝiaj paroksismoj kaj ŝia malbona spirita instigos ŝin forbruligi nokte la homojn en ilia lito, atakos per ponardo, aŭ per la dentoj disŝiros al ili la karnon kaj tiel plu.”
”Sinjoro,” interrompis mi lin,” vi estas senkompata rilate al tiu malfeliĉa virino; vi parolas pri ŝi kun malamo. Tio estas terura – ĉu ŝi estas kulpa, ĉar ŝi estas freneza?”
”Jane, mia eta karulino, (tiel mi ĉiam nomos vin, ĉar tia vi restos al mi) vi ne scias, kion vi diras; denove vi malbone juĝas min. Mi ne malamas ŝin, ĉar ŝi estas freneza. Ĉu vi kredas, ke mi malamus vin, se vi estus freneza?”
”Tion vere mi kredas, sinjoro.”
”Tiam vi eraras kaj ne konas min; tiam vi ne komprenas tiun amon, kiun mi kapablas senti. Ĉiu atomo de vi mem estas al mi tiel kara, kiel mia propra, ĝi restos al mi same kara en mizero, doloro kaj malsano. Via spirito estas mia trezoro – kaj se ĝi rompiĝus, ĝi malgraŭ tio restos mia trezoro; se vi delirus, miaj brakoj ĉirkaŭprenus vin, sed ne kiel frenezuljako, kaj via tuŝo eĉ en frenezo estus al mi ĝuego. Se vi sovaĝe atakus min, kiel tion faris tiu virino hodiaŭ matene, mi ĉirkaŭbrakus vin kaj klopodus kvietigi vin per karesoj. Mi ne forturnus min de vi kun naŭzo kiel de tiu virino; en viaj kvietaj momentoj vi havus min kiel flegiston; mi prizorgus vin kun nelacigebla dediĉo, eĉ se vi ne dankus min per nur unu rideto; neniam mi laciĝus, rigardi en viajn okulojn eĉ se neniu radio de rekono brilus al mi renkonte. – Sed kial paroli plue pri tio? Mi ja diris, ke mi intencas forkonduki vin de Thornfield.
Vi scias, ke ĉiuj preparoj de baldaŭa forvojaĝo jam estas faritaj. Jam morgaŭ vi foriros. Mi petas vin, Jane, eltenu ankoraŭ unu nokton sub ĉi tiu tegmento; kaj poste finiĝu por ĉiam ĉiuj ĉi tiuj mizeroj kaj teruraĵoj! Mi konas lokon, kien ni povos iri, ĝi estas certa sanktejo kaj fortika rifuĝejo kontraŭ malamataj rememoraĵoj, ĝi protektos nin kontraŭ nebonvenaj vizitantoj – eĉ kontraŭ falsaĵo kaj kalumniado.”
”Kaj ĉu vi kunkondukos Adèle, sinjoro?” interrompis mi, ”ŝi estos al vi bona akompanino.”
”Kion per tio vi intencas diri, Jane? Mi ja diris, ke mi sendos Adèle al edukejo; pro kio mi bezonus infanon kiel akompaninon?
Kaj eĉ ne mia propra infano ŝi estas, sed infano de franca dancistino. Kial do vi ŝarĝus min per ŝi? Ankoraŭ unu fojon mi demandas, kial vi donas al mi Adèle kiel akompaninon?”
”Vi parolis pri soleco, sinjoro, kaj soleco estas malĝoja – tro malĝoja por vi.”
”Soleco! Soleco!” li kolerete kriis. ”Mi vidas, ke mi pli bone devos klarigi min. Mi ne komprenas la sfinksan esprimon sur via vizaĝo. Vi devos partopreni mian solecon. Ĉu vi min ne komprenas?”
Mi kapneis. Ia grado de kuraĝo estis necesa por doni tiun signon de rifuzo, ĉar mi estis tre ekscitita. Kelkan tempon li iris tien kaj reen en la ĉambro, subite li restis staranta kvazaŭ najlita sur la loko. Li longe kaj fikse rigardis min. Mi deturnis de li miajn okulojn kaj direktis ilin al la fajro, klopodante konservi kvietan sintenadon.
”Jen la hoko en la karaktero de Jane,” li fine diris; li parolis pli kviete ol mi povus atendi laŭ liaj rigardoj. ”La silkobobeno ĝis ĉi tie turniĝis senbrue kaj sen malhelpo; sed mi jam sciis, ke venos la nodo. Jen ĝi estas. Kaj nun venos ĉagreno, senespero kaj senfina mizero! Je Dio! Mi sentas la deziron uzi atomon de la fortoj de Ŝimŝon por disŝiri la implikaĵon kiel stupon!”
Denove li ekiris tien kaj reen; sed baldaŭ li ree haltis kaj tuj antaŭ mi.
”Jane, ĉu vi fine volas esti prudenta?” Li sin klinis super mi kaj liaj lipoj tuŝis mian orelon. ”Ĉar se vi ne estos tia, mi uzos perforton.”
Lia voĉo estis raŭka. Lia esprimo estis de viro, kiu tuj disrompos nesufereblan katenon kaj kiu estis ĵetonta sin en sovaĝan senbridecon. Mi komprenis tion tuj, kaj se lia kolero pligrandiĝus ankoraŭ je unu atomo, mi ne estas plu kapabla reteni lin. Tiu tuja momento – ĝi estis nur unu sekundo – estis ĉio, kio apartenis al mi, nur nun mi povus reteni kaj regi lin; se mi montrus movon de abomeno aŭ de timo, mia sorto kaj ankaŭ lia estus konfirmita. Sed mi ne timis – ne unu minuton! Mi sentis en mi forton, kiu subtenis min. La krizo estis danĝera, sed ĝi havis sian ĉarmon, kian eble spertas indiano, kiam li en sia boateto rapidas trans rapidfluon. Mi kaptis lian pugnigitan manon, disigis la tremantajn fingrojn kaj diris kvietigante:
”Sidiĝu. Mi volas paroli kun vi tiel longe, kiel vi deziras; mi volas ĉion aŭskulti, kion vi havos por diri, indiferente, ĉu ĝi estos saĝa aŭ malsaĝa.”
Li sidiĝis, sed ne tuj ekparolis. Jam longe mi perforte retenis miajn larmojn sciante, ke li ne devos vidi min plori. Sed nun mi opiniis, ke estas pli bone libere lasi ilin flui tiel longe, kiel ili volus. Estus des pli bone, se ili ĉagrenus lin. Mi ne plu retenis ilin kaj laŭkordezire ploris.
Baldaŭ mi aŭdis, ke li serioze petis min kvietiĝi. Mi respondis, ke mi ne povas, kiam li estas en tia kolero.
”Sed mi ne estas en kolero, Jane. Mi nur tro multe vin amas – jen ĉio. Kaj via eta pala vizaĝo aspektis tiel malvarma, tiel decidita, ke mi ne povis elteni tion. Nun kvietiĝu kaj sekigu viajn okulojn.” Lia voĉo montris al mi, ke li estas venkita; tial ankaŭ mi fariĝis pli kvieta. Nun li klopodis meti la kapon sur mian ŝultron, sed tion mi ne volis toleri. Li volis ĉirkaŭbraki min – sed ankaŭ tion mi ne konsentis.
”Jane! Jane!” li diris kun tia amara malĝojo, ke ĉiu nervo de mia korpo ektremis.
”Ĉu vi ne plu amas min? Vi do nur celis la rangon de mia edzino? Nun, ĉar mi ne plu povos estiĝi via edzo, vi repuŝas min kaj evitas miajn tuŝojn, kvazaŭ mi estus bufo aŭ simio.”
Tiuj paroloj tratranĉis mian koron. Sed kion mi povus?
Eble mi devus diri aŭ fari tute nenion, sed mia konscienco riproĉis min, ke mi vundis lian senton, kaj mi ne povis kontraŭstari la deziron eligi la sanigan balzamon sur lian vunditan koron.
”Mi amas vin,” mi diris, ”pli ol iam. Sed mi ne povas plu montri tiun senton, kaj por la lasta fojo mi konfesas tion al vi.”
”Por la lasta fojo, Jane! Kion! Ĉu vi kredas, ke vi povos ĉiutage vidi min kaj vivi ĉe mi kaj tamen povos resti malvarma kaj kvazaŭ indiferenta?”
”Ne, sinjoro, mi certe scias, ke mi ne povus tion. Kaj tial mi konas nur unu solan vojon. Sed vi ree koleriĝos, kiam mi nomos ĝin.”
”Ho, nomu ĝin! Kiam mi bruas kaj koleras, tiam vi posedas la arton plori.”
”Sinjoro Rochester – mi devas foriri de vi.”
”Kiom da tempo, Jane? Malmultajn minutojn por ordigi viajn harojn, kiuj malordiĝis aŭ por malvarmigi al vi la vizaĝon, kiu febre ardas?”
”Mi devas foriri de Adèle kaj de Thornfield. Mi devas por la tuta vivo foriri de vi! Mi devas komenci novan vivon inter fremduloj, sub fremda ĉielo.”
”Certe. Mi ja diris al vi, ke vi faru tion. Mi ne parolos plu pri la malsaĝa penso, ke ni disiru unu de alia. Vi volas diri, ke vi devos fariĝi parto de mi. Rilate al la nova vivo, vi pravas.
Tamen vi devos estiĝi mia edzino: mi ne estas edziĝinta. Vi fariĝos sinjorino Rochester ne nur laŭ la nomo sed reale. Mi tenos min je vi tiel longe kiel vi kaj mi vivos. Vi iros al bieno, kiun mi posedas en Sud-Francujo, ĝi estas amika, blanka kampodomo apud la bordo de la Meza Maro. Tie vi ĝuos feliĉan, protektitan kaj senkulpan vivon. Ne timu, ke mi povus delogi vin al peko – ke mi volus fari vin mia amatino! Kial vi kapneas? Jane, estu saĝa, alie la kolero vere min denove regos.”
Lia voĉo kaj lia mano tremis; liaj okuloj brilis; malgraŭ tio mi kuraĝis paroli.
”Sinjoro, via edzino vivas; tio estas fakto, kiun en ĉi tiu mateno vi mem konfesis. Mi estus nur via amatino, se mi vivus ĉe vi kiel vi deziras, – estas sofismo diri ion alian.
”Jane, mi ne estas dolĉanima viro – pri tio vi ne pensas.
Mia pacienco ne estas granda. Mi ne havas malvarman, senpasian karakteron. Pro kompato al mi kaj al vi, metu vian manon sur mian pulson, sentu kiel ĝi batas kaj – gardu vin!”
Li nudigis la manartikon kaj etendis ĝin al mi, la sango estis forfluinta el liaj vangoj kaj lipoj, ili estis kadavre blankaj.
Mi sentis min nedireble mizera. Estis terure eksciti lin plue per kontraŭstaro, kiun li tiel abomenis.
Tamen cedi al li estis io neebla. Mi faris, kion ĉiu homo instinkte faras, kiam li estas pelita ĝis ekstremo – petante helpon mi suprenrigardis al tiu, kiu helpas, kiam homa helpo estas vana: la paroloj ”Dio helpu al mi!” eliris senkonscie el inter miaj lipoj.
”Mi estas malsaĝulo!” kriis sinjoro Rochester subite, ”Mi ripete certigas al ŝi, ke mi ne estas edziĝinta, sed ne klarigas la tialon. Mi ne pensis pri tio, ke ŝi scias nenion pri la karaktero de tiu virino, nek pri la cirkonstancoj, kiuj akompanis nian unuiĝon. Ho, mi estas certa, ke Jane samopinios kun mi, kiam ŝi scios ĉion, kion mi scias! Nun metu vian manon sur mian, Jane, por ke mi sentu vian tuŝon, por ke mi sciu, ke vi estas proksima – kaj per malmultaj vortoj mi klarigos al vi la veran staton de la aferoj. Ĉu vi volas aŭskulti?
”Jes, sinjoro, multajn horojn, se vi deziras.”
”Mi petas nur minutojn, Jane, ĉu vi neniam aŭdis aŭ ĉu vi scias, ke mi ne estas la pli aĝa filo de mia domo? Ke mi havas pli aĝan fraton?”
”Mi memoras, ke sinjorino Fairfax tion al mi rakontis.”
”Ĉu vi ankaŭ aŭdis, ke mia patro estis avara, avidema viro?”
”Mi aŭdis ion pri tio.”
”Kaj, Jane, ĉar tio estis vera, li decidis teni kunigitaj posedaĵon kaj financojn; li ne povis elteni la penson dispartigi siajn havaĵojn kaj doni al mi belan parton. Li decidis, ke mia frato Roland ricevu ĉion. Sed ankaŭ li ne povis elteni la penson, ke unu el liaj filoj estos malriĉulo. Por mi li zorgos pere de riĉa edzino. Sinjoro Mason, riĉa komercisto kaj posedanto de plantejo en Okcidenta Hindio estis lia delonga amiko.
Li estis certa pri tio, ke liaj posedaĵoj estas grandaj kaj realaj.
Li informiĝis pri ĉio kaj eksciis, ke sinjoro Mason havas filon kaj filinon, kaj de li mem li estis aŭdinta, ke li estas inklina donaci al sia filino doton da tridek mil sterlingaj funtoj: tio sufiĉis. Kiam mi forlasis la universitaton, mi estis sendita al Jamajko por edzinigi la jam por mi elektitan fianĉinon. Mia patro diris nenion pri ŝia posedaĵo, sed li diris al mi, ke fraŭlino Mason pro siaj beleco kaj fiereco estas la fanfarono de tuta Spanish Town. Tio ne estis mensogo. Mi trovis ŝin belulino – laŭ la stilo de Blanche Ingram: svelta, malhela, majesta.
Ŝiaj parencoj deziris nian geedziĝon, ĉar mi estis de bona familio; kaj ankaŭ ŝi opiniis tiel. Ŝi estis prezentita al mi en brila kostumo kaj dum festetoj. Malofte mi vidis ŝin sola, kaj preskaŭ neniam mi interparolis kun ŝi private. Ŝi flatis min kaj montris al mi ĉiujn siajn belecon, konon kaj talentojn. Ĉiuj viroj en ŝia rondo ŝajnis admiri ŝin kaj envii min. Mi estis kvazaŭ blindigita, plena de kuraĝo; miaj sentoj estis ekscititaj kaj estante juna, nesperta, mi kredis ami ŝin. Ne ekzistas malsa ĝeco, kiel ajn granda, al kiu juna viro en siaj trorapideco kaj tro granda fervoro ne povas esti instigata pro la konkurado en societaj rondoj. Ŝiaj parencoj kuraĝigis min; kunamantoj stimulis min; ŝi allogis min, la geedziĝo fariĝis antaŭ ol mi konsciis, kio al mi okazis. Ho, mi perdas ĉiun memestimon pensante pri tiu faro! – agonio de interna malestimo tiam regas min. Neniam mi ŝin amis, neniam mi ŝin estimis – eĉ neniam mi konis ŝin. Mi ne estis certa pri la ekzisto de nur unu virto en ŝia karaktero; mi rimarkis nek modestecon, nek bonkorecon, nek malkaŝemon, nek purecon de animo aŭ de konduto – malgraŭ ĉio tio mi: blinda, kruda, mallerta stultulo edziĝis kun ŝi! Kun pli malgranda peko mi povus – sed mi rememoru, al kiu mi parolas.
La patrinon de mia fianĉino mi neniam estis vidinta, mi kredis ŝin mortinta. Sed kiam pasis la mielmonato, mi eksciis, ke mi eraris; ŝi estis freneza kaj en frenezulejo. Ankaŭ vivis pli maljuna frato, muta idioto. La pli aĝa, kiun vi vidis ĉi tie (kaj kiun mi ne povas malami, kvankam mi sentas abomenon pri tuta lia parencaro), ĉar li ŝajnas havi en sia malforta kapo restaĵon da amo, kion li montras per sia daŭra intereso por sia mizera fratino, kaj ankaŭ per la hunda sindoneco, kiun li iam sentis por mi; eble ankaŭ li idiotiĝos post kelka tempo. Ĉion ĉi sciis mia patro kaj mia frato Roland; sed ili pensis nur al la granda doto kaj tial konspiris kontraŭ mi.
Tiuj malkovroj estis teruraj, sed nur al mia edzino mi faris riproĉojn pri tiuj perfidaj kaŝoj, al neniu alia, eĉ ne tiam, kiam mi eksciis, ke ŝia karaktero estas tute kontraŭa al mia, ŝia animo estas malnobla, malvasta, kaj tute malkapabla okupiĝi pri pli altaj aferoj, – mi eĉ ne faris al ŝi riproĉojn kiam mi spertis, ke mi ne povas agrable kaj kviete pasigi kun ŝi unu solan vesperon, eĉ ne unu solan horon, ke amika interparolo kun ŝi estas neebla, ĉar ĉiun temon ŝi tuj ŝanĝas al banalaĵo – mi eĉ ne faris riproĉojn, kiam mi rimarkis, ke neniam mi havos kvietan, ordan mastrumadon, ĉar neniu servantino povus toleri la daŭrajn ekbolojn de ŝiaj akraj malsaĝaj kapricoj aŭ la absurdajn tiranajn ordonojn de tia mastrino! Ankoraŭ ĉiam mi regis min kontraŭ ŝi! Mi evitis ĉiujn riproĉojn, mi faris nur malfortajn kontraŭ-proponojn; mi klopodis sekrete venki mian ĉagrenon kaj subpremis la profundan antipation, kiun mi sentis.
Jane, mi ne volas turmenti vin per abomenaj detaloj. Kelkaj fortaj vortoj esprimos, kion mi havas por diri. Kun tiu virino mi vivis kvar jarojn, kaj antaŭ la paso de tiu tempo ŝi lacigis mian paciencon. Ŝia karaktero maturiĝis kaj disvolviĝis kun teruriga rapideco; ŝiaj malvirtoj tiel plimultiĝis, ke nur krueleco povus rompi ilin, sed kruelecon mi ne volis uzi. Kiel malgranda estis ŝia prudento, kaj kiel gigantaj estis ŝiaj malicaj inklinoj. Kiel terura estis la malbeno, kiun tiuj inklinoj kaŭzis al mi! Bertha Mason – la vera, inda filino de abomena patrino – trenis min tra ĉiuj senhonorigantaj kaj teruraj bataloj, kiujn viro devas travivi, alligita al virino, kiu samtempe estis malĉasta kaj – sin donis al drinkado.
Intertempe mia frato estis mortinta; kaj post paso de kvar jaroj ankaŭ mortis mia patro. Mi tiam estis sufiĉe riĉa, sed malgraŭ tio tre malriĉa: virino tiel kruda, tiel malĉasta kaj degenerita, kian mi ankoraŭ ne vidis alian, estis ligita al mi, kaj ne nur la societo, sed ankaŭ la leĝo nomis ŝin parto de mi mem. Kaj neniu leĝo povis senigi min de ŝi, ĉar la kuracistoj malkovris, ke mia edzino estas freneza. Ŝiaj ekscesoj maturigis antaŭtempe la ĝermojn de ŝia frenezeco. Jane, mi vidas, ke mia rakonto ne plaĉas al vi; vi aspektas malsana – ĉu mi rakontu plue alian fojon?”
”Ne sinjoro, rakontu nun plue. Mi profunde kompatas vin.
”Kompato, Jane, estas por iuj io insulta kaj neakceptinda, kion oni rajtas reĵeti al la vizaĝo de la altrudanto; sed tio estas tia kompato, kiu vekiĝas en malsentemaj, egoistaj koroj. Ĝi estas egoista doloro, sentata dum oni aŭskultas la dolorojn de aliuloj, ĝi estas doloro je kiu oni sentas malsaĝan malestimon por tiuj, kiuj suferis ilin. Sed tia ne estas via kompato, Jane. Ĝi ne estas la sento, kiu en ĉi tiu momento tiel klare respeguliĝas en viaj okuloj kaj kiu plenigas ilin de larmoj, kiu batigas pli rapide vian koron, kaj kiu tremigas vian manon en mia. Via kompato, mia karulino, estas la suferanta patrino de la amo.
Ĝia doloro eĉ estas la naskdoloro de la dia pasio. Mi akceptas ĝin, Jane; tiu idino, la amo, venu – miaj brakoj estas etenditaj por ricevi ŝin.”
”Rakontu plue sinjoro! Kion vi faris, kiam vi eksciis, ke ŝi estas freneza?”
”Jane, mi estis freneziĝonta. Inter tiu stato kaj mi estis nur peceto da memestimo. Laŭ la opinio de la homoj mi estis verŝajne senhonorigita; sed mi decidis resti ĉasta laŭ mia propra opinio – kaj ĝis la ekstremo mi luktis kontraŭ la morala malpurigo kaj ĝiaj krimoj. Malgraŭ tio la societo kunligis ŝian nomon al mia, mian personon al ŝia. Mi vidis kaj aŭdis ŝin ĉiutage, ŝia spiro kvazaŭ fetorigis la aeron, kiun mi enspiris, krom tio mi rememorigis al mi konstante, ke iam mi estis ŝia edzo – tiu rememoro estis tiam kaj estas ankoraŭ nun nedireble abomena al mi. Plue – mi sciis, ke dum ŝia vivo, mi neniam povos estiĝi edzo de alia kaj pli bona virino; kaj kvankam ŝi estis kvin jarojn pli aĝa ol mi (ŝia familio kaj mia patro rilate al tio estis trompinta min) estis tamen verŝajne, ke ŝi vivos same longe kiel mi, ĉar ŝi estis tiel forta en la korpo kiel malforta en spirito. – Tiel mi staris tie kiel dudeksesjarulo – sen esperoj! – En unu nokto mi estis vekita de ŝiaj kriadoj – post kiam la kuracistoj deklaris ŝin freneza, ŝi kompreneble estis enŝlosita – tio okazis en varmega nokto en Okcidenta Hindio; unu el tiuj noktoj, kiuj ofte antaŭiras la ventegojn en tiu regiono. Ĉar estis al mi neeble resti enlite, mi estis leviĝinta kaj malferminta la fenestron. La aero ŝajnis esti sulfurvaporoj – nenie estis troveblaj refreŝigo aŭ malvarmigo.
Moskitoj arope enflugis kaj svarmis zumante ĉirkaŭe. La maro, kies muĝadon mi povis aŭdi de malproksime, ruliĝis obtuze kiel tertremo – nigraj nuboj ŝvebis supren; la luno malsupreniris en la nubojn, granda kaj ruĝa kiel ardanta kanonkuglo – ĝi ĵetis sian lastan sangruĝan rigardon sur la teron, kiu tremis sub la bruado de la ventego. Tiu bildo kaj la atmosfero influis min fizike, kaj en miaj oreloj sonis la furiozaj kriadoj, kiujn seninterrompe eligis la frenezulino. Ŝi blekekkriis mian nomon en demona malamo, aldonante terurajn insultojn! La degenerinta virino eligis vortojn pli malpurajn ol profesia malĉastulino iam uzis. Kvankam du ĉambroj apartigis ŝin de mi, la maldikaj muroj de la domo ne povis sufiĉe obtuzigi la sovaĝajn kriojn, kiuj penetris al mi.
Fine mi diris: – Ĉi tiu vivo estas infero! Ĉi tie min turmentas ĝia aero, tie fartas la bruado de senfunda profundo! Mi havas la rajton liberigi min de ĝi, kiam mi povos. La turmentoj de ĉi tiu vivo malproksimiĝos de mi kun la tera karno, kiu nun premas mian animon. Mi ne sentas timon antaŭ la purgatorio de la fanatikulo; – neniu estonta stato povas esti pli terura ol la nuna – mi volas for de ĉi tie – mi volas rehejmiĝi al Dio!”
Dirante tion mi genuiĝis kaj malfermis kofron, en kiu kuŝis du sargitaj pistoloj. Mi intencis pafmortigi min. Nur unu momenton mi havis tiun intencon; ĉar pro tio, ke mi ne estis freneza, tiu krizo de la ekstrema, vera senespero, kiu naskis la deziron kaj la intencon pri memmortigo, pasis en unu sekundo.
Freŝa vento de Eŭropo venis trans la oceanon kaj penetris en mian ĉambron. La uragano eksplodis, la pluvego rivere malsupren falis; tondris, fulmis – kaj la aero fariĝis pura. Subite min ekregis firma decido. Irante tien kaj reen sub la gutegantaj oranĝarboj en mia malseka ĝardeno, inter la granatoj kaj ananasoj, dum la brilanta tago de la tropiklando komenciĝis – mi pensis jene, Jane – kaj nun aŭskultu min, ĉar ĝi estis la vera saĝeco, kiu en tiu horo konsolis min kaj montris al mi la rektan irotan vojon.
La dolĉa vento de Eŭropo flustre blovis ankoraŭ en la freŝigita foliaro; mia koro, kiu estis velkinta longan tempon, ŝvelis pro tiuj tonoj, freŝa, viva sango denove batigis ĝin – mia tuta estaĵo aspiris renaskiĝon – mia animo soifis pro freŝa trinkaĵo. Mi vidis, ke la espero reviviĝas – mi sentis, ke renaskiĝo estas ebla. De florkovrita foliaro ĉe la fino de mia ĝardeno mi rigardis trans la maron, kiu estis pli blua ol la ĉielo. Tie en la malproksimo kuŝis la malnova mondo. Klaraj perspektivoj montriĝis al mi.
’Iru,’ diris la espero. ’Vivu denove en Eŭropo; tie neniu scias, kian malpuran nomon vi portas, nek kiun malpuran ŝarĝon vi trenas kun vi. Vi povas kunkonduki la frenezulinon al Anglujo; enŝlosu ŝin kun devofidelaj gardistoj kaj kun la necesa singardo en Thornfield. Poste iru al kiu ajn alia loko kaj serĉu novan interligon, se vi povos. Tiu virino, kiu tiel longe malbone uzis vian paciencon – malpurigis vian nomon – malhonorigis vian honoron – detruis vian junecon – tiu virino ne estas via edzino; vi ne estas ŝia edzo. Faru vian eblon, ke ŝi estu flegata kaj gardata kiel tion postulas ŝia cirkonstanco, – kaj vi faris ĉion, kion Dio kaj homa devo postulas de vi. Enterigu ŝian identecon, vian geedziĝon en la forgesemon.
Nenio devigas vin konfidi al kiu ajn tiun lastan.
Donu al ŝi komforton kaj sendanĝerecon; ĉirkaŭu ŝian degeneradon per vualo de mistero – kaj forlasu ŝin.’
Laŭ tiu inspiro mi akurate agis. Mia patro kaj mia frato ne sciigis al siaj konatoj pri mia edziĝo; ĉar jam en mia unua letero mi skribis al ili pri mia edziĝo, ĉar jam tiam mi komencis senti la teruran antipation kontraŭ iliaj konsekvencoj; kaj vidante antaŭ mi abomenan estontecon pro la karaktero kaj la sanstato de la familio, mi aldonis la plej severan ordonon, ke ili tenu sekreta mian edziĝon. Kaj tre baldaŭ poste la konduto de la virino, kiun mia patro estis elektinta por mi, estiĝis tia, ke li hontis rekoni ŝin kiel bofilinon.
Sekve, timante publikigi la geedziĝon, li same kiel mi time klopodis sekretigi ĝin.
Tuj mi iris kun ŝi Anglujon. La vojaĝo kun tia monstro sur la ŝipo estis terura. Mi ĝojis, kiam fine ŝi estis en Thornfield sendanĝera en tiu triaetaĝa ĉambro, kiu kiel interna sekreta loko jam dek jarojn estas por ŝi kvazaŭ la kaverno de sovaĝa besto – la ĉelo de demono. Multan penon mi havis trovi por ŝi flegistinon, ĉar estis necese elekti tian, je kies fideleco mi povus kalkuli; ĉar en siaj frenezatakoj ŝi perfidus mian sekreton; krome ŝi kelkfoje dum multaj tagoj havas klarajn momentojn, kiujn ŝi pasigas eligante pri mi la plej grandajn insultofendojn. Fine mi dungis Grace Poole el la frenezulejo de Grimsby. Ŝi kaj la kirurgo Carter, kiu tiun vesperon, kiam Mason estis vundita, bandaĝis lian brakon, estas la solaj du homoj, al kiuj mi iam konfidis mian sekreton. Sinjorino Fairfax eble konjektis ion, sed precizan konon pri la faktoj ŝi ne povas havi. Grace entute montriĝis esti lerta gardistino, kvankam ŝia gardemo pro manko, kiun mi ne povas plibonigi kaj kiu devenas de ŝia laciga ofico, pli ol unu fojon ekdormis. La frenezulino estas ruza kaj malica; neniam ŝi preterlasis uzi la maloftajn senzorgecojn de sia gardistino kaj laŭ sia maniero utiligi ilin al si. Unu fojon ŝi kapfis tranĉilon per kiu ŝi vundis sian fraton, kaj du fojojn ŝi prenis la ŝlosilon de sia ĉelo por forkuri en la nokto. En la unua okazo ŝi klopodis forbruligi min en mia lito, en la dua ŝi tiel fantome vizitis vin. Al la providenco, kiu gardis vin, mi dankas, ke ŝi en sia furiozeco kontentigis sian koleron disŝiri nur viajn edziĝvestojn; eble ili memorigis ŝin pri ŝia propra edziniĝa tago. Sed mi ne kuraĝas pensi, kio eble povus okazi. Mia sango ekbolas, kiam mi pensas, kiel tiu vampiro hodiaŭ matene sin ĵetis al mi por sufoki min, mi tremas, kiam mi imagas, ke ŝia nigreblua, skarlata vizaĝo sin klinas super mia karulino.
”Kaj kion vi faris, sinjoro,” mi demandis, kiam li haltis, ”post kiam vi enŝlosis ŝin ĉi tie? Kien vi iris?”
”Kion mi faris, Jane? Mi ŝanĝis min je erarlumo. Kien mi poste iris? Mi iris ĉien kaj returne. Mi tramigris la kontinenton kaj ĉiujn ĝiajn landojn. Mia sola deziro, mia monomanio estis serĉi kaj trovi bonan, prudentan edzinon, kiun mi povus ami, la malon de la furio, kiun mi postlasis en Thornfield –”
”Tamen vi ne povus edziĝi, sinjoro!”
”Mi decidis kaj estis konvinkita, ke mi povus kaj devus.
Komence mi ne intencis trompi iun, kiel mi trompis vin. Mi intencis simple rakonti mian historion kaj malkaŝe fari la edziĝopeton; kaj ŝajnis al mi tute nature, ke oni rigardos min rajtigita ami kaj esti amata; mi tiel tute ne dubis trovi virinon, kiu estos kapabla kompreni mian situacion kaj akcepti min malgraŭ la malbeno, kiu ŝarĝkuŝis sur mi.”
”Kaj nun, sinjoro?”
”Ĉiam mi devas ridi, Jane, kiam vi estiĝas scivola. Vi tiam levas la okulojn kiel timigita birdo kaj de tempo al tempo faras senripozan movon. Estas kvazaŭ la respondoj kaj klarigoj ne venas sufiĉe rapide kaj kvazaŭ vi volas rigardi en la plej profundan lokon de mia koro. Sed antaŭ ol mi parolos plie, vi devas diri al mi, kion vi celas diri per: ”Kaj nun, sinjoro?”
Tio estas esprimo, kiun vi ofte uzas, kaj kiu ofte instigis min al senfina interparolo; kaj mi mem ne scias kial.”
”Mi celis demandi: Kaj kio poste okazis? Kion plue vi faris?
Kiujn sekvojn havis tiu faro?”
”Ĝuste! Kaj kion vi nun dezirus scii.”
”Ĉu vi iun trovis, kiun vi amis? Ĉu vi deziris ŝin kiel edzinon, kaj kion ŝi diris.”
”Mi povas diri, ĉu mi trovis iun, kiun mi amis kaj ĉu mi petis, ŝin, edziniĝi kun mi – sed kion ŝi respondis – tion instruos la estonteco! Dek jarojn mi ĉien vagadis, jen mi vivis en ĉefurbo, jen en alia; kelkfoje ankaŭ en Sankta Petersburgo, sed pli ofte en Parizo; okaze en Romo, Napolo kaj Florenco.
Posedante abundon da mono kaj krom tio malnovan nomon, kiu efikis kiel ”Sezamo malfermiĝu!” mi povis elekti mian societon, kaj neniu estis por mi fermita. Mi serĉis mian idealon de edzino inter anglaj nobelinoj, francaj grafinoj, italaj kaj germanaj baroninoj, sed mi ne trovis mian idealon.
Kelkfoje, dum rapida momento mi kredis vidi rigardon, aŭdi tonon aŭ rimarki figuron, kiu promesis la realigon de mia atendo, – sed baldaŭ mi estis rapide seniluziigita. Tamen ne kredu, ke mi serĉis perfektaĵon, nek pri korpo, nek pri animo.
Mi sopiris nur tion, kun kio mi povus simpatii – mi deziris nur la malon de la kreolino. Kaj inter ili ĉiuj mi trovis ne unu – eĉ se mi plene estus libera – kiun mi dezirus kiel edzinon, ĉar mi antaŭe spertis la danĝeron, la teruron, la malbenon de malbona geedziĝo. La seniluziigoj igis min sovaĝa kaj senripoza.
Mi klopodis per distradoj – sed neniam per diboĉadoj – ĉar tion mi ĉiam malamis kaj ankoraŭ nun malamas. Nur tion ŝatis mia hinda. Mesalina. La enradikita malamo, kiun mi sentis antaŭ tio kaj antaŭ ŝi, retenis min de multaj amuzaĵoj.
Ĉiu ĝuo, kiu memorigis min pri diboĉo donis al mi la senton, kvazaŭ ĝi malaltigas min al ŝiaj vicoj kaj tial mi evitis ĝin.
Sed sola mi ne povis vivi; tial mi serĉis la societon de amatinoj.
La unuan, kiun mi elektis, estis Céline Varens – tio estis faro, kiu plenigas min kun memmalestimo, kiam mi repensas pri ĝi. Vi ja scias, kio ŝi estis kaj kiel finiĝis nia kunvivado. Ŝi havis du posteulinojn, nome italinon, Giacinta kaj germaninon, Klara; ambaŭ estis eksterordinare belaj. Sed kio estis al mi tiu beleco post paso de malmultaj semajnoj? Giacinta estis senpripensa, facilanima – post tri monatoj ŝi tedis min. Klara estis honesta kaj kvieta; sed mallerta, senanima kaj malvarmkora.
Ŝi tute ne estis laŭ mia plaĉo. Mi tre ĝojis, ke mi povis doni al ŝi sufiĉe grandan monsumon, per kiu ŝi fondis negoc-entreprenon kaj per kiu mi povis senigi min de ŝi en deca maniero.
Sed Jane, mi vidas sur via vizaĝo, ke vi en la lasta momento ne havas tre favoran opinion pri mi. Vi rigardas min kiel sensentan, facilaniman friponon – ĉu ne vere?”
”Vi estas prava, sinjoro, mia opinio pri vi ne estas plu tiel bona, kiel ĝi iam estis. Ĉu vi mem ne devas mallaŭdi, ke vi vivis en tia maniero unue kun amatino kaj poste kun alia? Vi parolas pri tio, kvazaŭ tio estus la plej natura afero en la mondo.”
”Por mi ĝi estis ankaŭ tia. Sed mi abomenas tian vivon. Tiu vivmaniero estis malnobla kaj estus al mi neeble rekomenci ĝin. Elekti amatinon estas proksimume same kiel aĉeti sklavon; pri karaktero ambaŭ estas malsupera al viro kaj vivi kun malsuperulo en familiara maniero estas humilige. Mi nun eĉ malamas la rememoron al la tempo, kiun mi pasigis kun Céline, Giacinta kaj Klara.”
Mi sentis la veron de tiuj paroloj; kaj mi konkludis el ili la nerefuteblan certecon, ke se iam mi povus forgesi pri mi mem kaj pri la doktrinoj, kiuj estis semitaj en mia intelekto, kaj estiĝus la posteulino de tiuj kompatindaj estaĵoj – sub kiuj ajn preteksto kaj senkulpigo: – li iun tagon rigardus min kun la samaj sentoj, kiuj nun la rememoron al ili profanis en lia spirito. Sed tiun konvinkon mi ne eldiris. Sufiĉis senti ĝin.
Mi gravuris ĝin en mian koron, por ke ĝi restu tie ĝis la tempo, kiam ĝi en la horo de la delogo povu protekti min.
”Nu Jane, kial do vi ne rediras ’Kaj nun sinjoro?’ ĉar mi ankoraŭ ne finis. Vi aspektas tiel gravmiena. Mi vidis, ke vi ankoraŭ ĉiam malaprobas mian agmanieron. Sed mi rakontu la ĉefan parton. Pasintan januaron gravaj aferoj revokis min al Anglujo, mi estis senigita de ĉiuj amatinoj kaj sentis la plej amaran agordon en mia koro, tio estis la rezulto de senutila, vagada, soleca vivo. Mi estis seniluziiĝinta kaj sentis antipation kontraŭ ĉiuj homoj precipe kontraŭ la virina sekso, ĉar mi komencis kredi, ke la bildo de prudenta, fidela, amanta virino estas nur bildo de sonĝo.
En frosta vintra posttagmezo Thornfield Hall denove aperis antaŭ miaj rigardoj. Malamata loko! Mi tie ne atendis pacon – nek ĝojon. Sur plektobarilo en Hay Lane mi vidis malgrandan solecan figuron, kiu estis tie tute sola sidanta. Mi preterrajdis ŝin – tiel neatente, kiel la sensupraĵigitan salikon ĉe la alia vojflanko. Neniun antaŭsenton mi havis pri tio, kio ŝi iam estos al mi; nenio diris al mi, ke la arbitracia juĝistino de miaj vivo kaj morto – mia bona aŭ malbona spirito – tie en simpla vestaĵo atendas min. Mi eĉ tion ne sciis, kiam ŝi post la akcidento de Mesrour, alpaŝis al mi, malhumile kaj modeste etendis al mi la manon! Infaneca, milda estaĵo! Estis al mi, kvazaŭ fringo saltetis antaŭ miaj piedoj kaj proponis porti min sur siaj rompeblaj flugiloj. Mi estis malafabla, sed la estaĵeto ne volis foriri. Ĝi staris flanke de mi kun stranga persisteco kaj en parolo kaj rigardo sin kaŝis pripenso! Mi devis akcepti helpon de ĝia mano. Kaj ĝi helpis al mi!
Kiam mi estis apoginta min al la malforta ŝultro, min ekregis io nova – nekonata sento atakis min – alia sango fluis tra miaj vejnoj. Estis bone, ke mi eksciis, ke tiu elfo reiros al mi – ke ĝi apartenas al mia hejmo – alie mi ne estus tolerinta, ke ĝi foriru de mi, ke ĝi kviete kaj rapide malaperu post tiu dika plektobarilo.
Tiun vesperon mi aŭdis vin enveni en mian domon, Jane; kvankam vi verŝajne ne sciis, ke mi pensis al vi kaj vin atendis.
En la sekvinta tago mi ekzamene rigardis vin – eĉ nevidate – kiam vi dum duona horo ludis kun Adèle en la galerio.
Mi memoras tion ankoraŭ, la tago estis neĝa, kaj vi ne povis iri eksteren. Mi estis en mia ĉambro, la pordo estis duone malfermita, mi povis aŭdi kaj vidi vin. Adèle okupis vian tutan atenton, sed malgraŭ tio mi imagis, ke viaj pensoj estas aliloke. Sed vi estis tre pacienca kun ŝi, mia eta Jane; longe vi amuzis ŝin kaj interparolis kun ŝi. Kiam fine ŝi foriris, vi tuj dronis en pensoj, en profundaj meditadoj; malrapide vi iris tien kaj reen en la galerio. Tie kaj aliloke vi elrigardis eksteren tra fenestro al la seninterrompe falanta neĝo; vi aŭskultis la muĝantan venton kaj denove vi iris tien kaj reen en profunda meditado.
Mi kredas, ke tiuj viglaj meditadoj ne estis malĝojaj, tiam kaj tiam viaj okuloj brilis amike, dolĉa eksciteco regis viajn trajtojn – tio ne estis amara, galeca, hipokondria zorgmeditado, viaj rigardoj pli montris la dolĉan cerbumadon de la juneco, kiam la animo per malpezaj flugiloj sekvas la flugadon de la espero kaj sin direktas al ideala ĉielo. La voĉo de sinjorino Fairfax, parolanta en la halo, vekis vin el la revado, kaj kiel strange vi tiam ridis pri vi mem, Jane! Multa senco estis en via rideto; ĝi estis tre delikata kaj ŝajnis moki vian spiritforeston.
Ĝi ŝajnis diri: ’miaj belegaj vizioj estas tre mirindaj, sed mi ne forgesu, ke ili estas tute malrealaj, sed mi tre bone scias, ke tie ekstere kuŝas antaŭ miaj piedoj kruta vojo, kiun mi devas trairi, kaj ke ĉirkaŭ mi kunbuliĝas nigraj fulmotondraj nuboj, kiujn mi devas kontraŭstari. Tiam vi iris malsupren kaj petis al sinjorino Fairfax, ke ŝi donu al vi okupon, nome por reguligi la kontojn pri la mastrumado aŭ ion similan.
Ĉu mi ne pravas? Tiam mi koleris vin, ĉar vi evitis miajn rigardojn.
Malpacience mi atendis la vesperon, por ke mi povu voki vin al mi. Mi supozis en vi novan – por mi novan – nekutiman karakteron. Mi sentis la deziron studesplori ĝin. Vi eniris en la ĝardenon kun rigardo, kiu montris modestecon kaj samtempe sendependecon. Vi estis simple vestita – proksimume kiel nun. Mi paroligis vin – kaj ne daŭris longe, kiam mi trovis, ke en vi estas la plej strangaj kontrastoj. Viaj vestoj kaj manieroj estis pro la normo limigitaj kaj ĝenitaj; viaj mienoj kaj agmaniero estis ofte plenaj de malkonfido, sed nepre delikatigitaj el naturo, kvankam absolute nekutimiĝintaj al societo. Mi sentis, kiel vi timis igi vin malfavore okulfrapanta; sed kiam oni alparolis vin, tiam vi levis klaran, kuraĝeman okulon al la vizaĝo de via kunparolanto, en ĉiu el viaj rigardoj estis forto kai penetremo; kiam oni faris al vi malfacilajn demandojn, vi trovis ĉiam klarajn, trafajn respondojn. Tre baldaŭ vi ŝajnis kutimiĝi al mi – Jane mi kredas, ke vi sentis, ke ekzistas simpatio inter vi kaj via kolerema, severa sinjoro; ĉar estis mirinde vidi, kiel rapide ia ĝoja plaĉo kvietigis vian tutan personon; kiel ajn mi grumblis, vi montris nek miregon, nek timon pro mia malafableco. Vi nur rigardis min per rideto, kiu montris tiom da simpla kaj saĝa ĉarmo, ke mi ne kapablas priskribi ĝin. Kion mi vidis, tio plaĉis al mi kaj mi deziris vidi pli multon. Tamen mi traktis vin longan tempon malvarme kaj nur malofte serĉis vian ĉeeston. Mi estis saĝa epikurano kaj deziris plilongigi la kontentecon, kiun havigis al mi ĉi tiu nova konatiĝo. Krome min turmentis longe la timo, ke la ĉarmo falos de la floro, ke perdiĝos ĝia freŝeco, se tro ofte mi tuŝus ĝin. Mi tiam ne sciis, ke ĝi ne estas velkebla floro, sed pli multe radianta simileco de floro, ĉizita en ĉiam ekzistanta gemo. Krome mi volis sperti, ĉu vi venos viziti min, se mi evitus vin – sed tion vi ne faris. Vi restadis en la instrua ĉambro, same silente kiel viaj pupitro kaj pentrista stablo. Kiam okaze mi renkontis vin, vi tiel rapide kaj strange pasis min, kiel estis dece laŭ la leĝoj de la bonmaniereco. Via ordinara vizaĝesprimo en tiuj tagoj, Jane, estis enpensa, ne premita, ĉar vi ne estis malsaneta; sed gajvigla ĝi tamen ne estis, ĉar esperon kun vera ĝuo vi ne havis. Mirigite mi demandis al mi, kion vi pensas pri mi, aŭ ĉu efektive vi pensas al mi – kaj por esplori tion, mi denove komencis okupi min pri vi. En via rigardo estis io amika; io simpatia estis en la maniero je kiu vi parolis kun mi; mi vidis, ke vi havas komunikeman koron – sekve nur la senbrua instru-ĉambro, la monotoneco de via ĉiutaga vivo, igis vin malĝoja. Mi permesis al mi la plezuron esti ĝentila al vi, kaj tiu ĝentileco vekis vian kunsenton. La esprimo de via vizaĝo mildiĝis, via voĉo moliĝis; tio plenigis min de feliĉo kaj ĝojo, kiam vi elparolis mian nomon en danka feliĉa tono. Tiam ĝojigis min, Jane, kiam mi kvazaŭ okaze renkontis vin; vi rigardis min iom malkviete – iom dube, ĉar vi ne sciis, kiu kaprico regas min – ĉu ree mi agos kiel sinjoro, ĉu mi estos severa aŭ montros amikecon aŭ bonvolecon.
En tiu tempo mi jam amis vin tro multe por ludi la unuan rolon; kaj kiam mi etendis al vi mian manon, tiam en viaj junaj malĝojaj trajtoj aperis lumo kaj feliĉo, tiel ke mi devis kontraŭbatali mian deziron ĉirkaŭbraki kaj premi vin sur mia koro.”
”Ne parolu plu pri tiuj tagoj, sinjoro,” mi interrompis lin forviŝante kelkajn sekretajn larmojn de miaj okulharoj. Liaj paroloj estis al mi torturoj, ĉar mi sciis, kion mi devos fari – kaj baldaŭ faros – kaj ĉiuj tiuj rememoroj faris mian devon ankoraŭ pli malfacila.
”Ne Jane,” li daŭrigis, ”kial do paroli pri la estinteco, kiam la estanteco oferas tiom da certeco kaj la estonteco estas tiel klara.”
Mi sentis tremeton, kiam mi aŭdis tiun malsaĝan klarigon.
”Vi vidas, kiel nun staras la afero,” li parolis plue. ”Pasiginte mian junecon kaj miajn jarojn de vireco en nedirebla mizero kaj duone en malĝoja soleco, mi por la unua fojo trovis, kion mi vere povas ami – nome vin. Vi estas mia simpatio, mia anĝelo, vin mi amas per forta amo. Mi kredas vin bona, talenthava, saĝa, aminda, en mia koro estas ardanta, sankta pasio; ĝi sentas inklinon al vi, ĝi gvidas mian tutan internan ekzistadon, – kaj dum ĝi flamas, ĝi kunfandas vin kaj min en unu tuton!
Sentante tion, mi decidis edziĝi kun vi. Estas sensenca moko, respondi al mi, ke mi havas jam edzinon. Vi scias nun, ke mi havas nur abomenan demonon. Estis terura maljusteco, ke mi klopodis trompi vin, sed mi timis la obstinecon kuŝanta en via karaktero. Mi timis frue enradikiĝintajn antaŭju ĝojn; mi volis konduki vin en sendanĝeran lokon, antaŭ ol konfidi al vi tiujn intimajn sciigojn. Tio estis malkuraĝa. Unue mi devus pensi pri via grandanimeco kaj pri via nobleco, kiel mi faras nun – mi devus malkaŝi al vi mian tutan vivon, mi devus klarigi mian malsaton, mian soifon al pli alta, pli inda ekzistado – mi devus montri al vi ne mian decidon (tio estas malforta vorto) sed mian neeldireblan deziron ami fidele kaj kore, kie mi trovos fidelan kaj koran reciprokan amon. Nur poste mi devus peti vin akcepti mian promeson pri la fideleco, kaj repeti vian, Jane – donu ĝin nun al mi.”
Sekvis paŭzo.
”Kial vi silentas, Jane?”
Mi suferegis; fajra mano kaptis en mian vivon. Mi travivis teruran momenton plenan de luktado, mallumo kaj doloro!
Neniu vivanta estaĵo povus deziri pli sinceran amon ol tiu, kiu estis al mi oferata, kaj mi adoris lin, kiu tiel min amis!
Malgraŭ tio mi devis malakcepti mian idolon kaj lian amon!
Mia terura devo enhavis nur la ordonon: ”Forvojaĝu!”
”Jane, vi ja komprenas, kion mi petas de vi? Nur la promeson – mi volas esti via, sinjoro Rochester.”
”Sinjoro Rochester, mi ne volas esti via.”
Ree sekvis longa paŭzo.
”Jane!” li denove ekparolis kun dolĉanimeco, kiu tremigis min kaj kvazaŭ rompis mian koron – ĉar tiu kvieta voĉo estis la spiregado de leviĝanta leono – ”Jane, ĉu vi per tio volas diri, ke vi volas iri vian propran vojon, kaj ke mi iru mian?”
”Jes.”
”Jane,” li diris, kliniĝante super mi kaj ĉirkaŭbrakante min, ”ĉu vere vi tion intencas?”
”Jes!”
”Kaj nun?” dum li kisis miajn frunton kaj vangon.
”Jes!” – kaj rapide mi liberigis min de lia ĉirkaŭpreno.
”Ho, Jane! tio estas amara! Tio estas peka. Ne estus peke ami min.
”Estus peke obei vin.”
Sovaĝa rigardo el liaj okuloj trafis min – dum momento liaj trajtoj kuntiriĝis. Li leviĝis, sed ankoraŭ regis sin. Mi kaptis seĝon por apogi min: mi tremis, mi sentis timon – sed mi estis decidinta.
”Ankoraŭ unu momenton, Jane. Ĵetu nur unu rigardon sur mian teruran vivon, kiel ĝi estiĝos, se vi forlasas min. Kun vi tuta mia feliĉo denove foriros de mi. Kio restos al mi? Kiel edzinon mi havas nur tiun frenezulinon; same bone vi povus ligi min al kadavro en la tombejo. Kion mi faros, Jane? Kie mi trovos kunulinon? Kie esperon?”
”Faru, kion mi faras. Fidu al Dio kaj al vi mem. Ĉu vi kredas je la ĉielo kaj je unuiĝo tie?”
”Vi do ne volas cedi?”
”Ne.”
”Vi do kondamnas min vivi malfeliĉe kaj morti kun malbeno?”
Lia voĉo iĝis pli kaj pli laŭta.
”Mi nur konsilas al vi senpeke vivi, kaj mi deziras al vi kviete morti.”
”Ĉu vi do volas rabi de mi ĉiun amon? – Ĉu mi devas rekomenci mian antaŭan pekan vivmanieron?”
”Sinjoro Rochester, mi tute ne deziras, ke vi reiru al via antaŭa vivmaniero, mi mem ja ne vivis tiel. Ni naskiĝis por celi la bonon kaj por suferi – tio rilatas ne nur vin, sed ankaŭ min. Do, agu tiel. Vi estos forgesinta pri mi antaŭ ol mi forgesis pri vi.”
”Dirante ion tian vi nomas min mensogulo. Vi malpurigas mian honoron. Mi ja diris al vi, ke neniam mi aliiĝos. Kaj vi diris al mi rekte en la vizaĝo, ke mi aliiĝos tre baldaŭ. Kian malĝustan ideon vi havas pri mi, kaj kiel ŝanĝiĝis subite via konduto! Ĉu estas pli bone malesperigi homon ol peki kontraŭ homa leĝo – dum neniu havas malprofiton pro tiu peko? Ĉar vi havas nek parencojn nek konatojn, vi ne bezonos timi ofendi ilin per nia kunvivado.”
Tio estis vera. Kaj dum li parolis, miaj konscienco kaj prudento perfidis min kaj kulpigis min pro krimo, ĉar – mi kontraŭstaris lin. Ili parolis preskaŭ tiel laŭte, kiel la sento, kaj ĉi tiu kriis: ”Ho cedu do! Pensu pri liaj suferoj, pri la danĝero, en kiu li sin trovas, pripensu, en kian staton li trafos, se vi lasos lin sola; pensu pri lia trorapida karaktero; pensu pri la facilriskeco, kiu sekvas post malespero. – Klopodu kvietigi lin. Savu lin; amu lin; diru al li, ke vi amas lin kaj ke vi volas estiĝi lia. Kiu en la mondo interesiĝas pri vi? Kiu estos domaĝigita per tio, kion vi faros?”
Malgraŭ ĉio tio, mia respondo estis firma, neŝanĝebla: – ”Mi sentas tro multan estimon por mi mem. Ju pli soleca mi estas, ju malpli multajn amikojn mi havas, kaj ju malpli da helpo mi povas atendi, des pli multe mi estimos min mem. Mi obeos la leĝon, kiun Dio donis kaj kiun sanktigis la homoj. Mi severe sekvos miajn principojn, kiujn mi ricevis, kiam mi havis ankoraŭ mian prudenton, kaj kiam mi ne estis freneza, kiel mi estas nun. La leĝo kaj la principoj ne estas por tempoj, en kiuj pri repaciĝo ne estas parolate. Ili estas por tempoj kiel ĉi tiu, en kiu korpo kaj animo ribelas kontraŭ ilia severeco; ili estas severaj, sed restos neŝanĝeblaj. Al kiuj ili utilus, se mi povus rompi ilin laŭ mia plaĉo? Ĉiam mi kredis en ilia valoro; kaj se mi nun ne povas kredi en ili, tiam tio okazas, ĉar mi estas freneza; en miaj vejnoj fluegas fajro, kaj mia koro batas tiel rapide, ke mi ne povas plu kalkuli ĝiajn batojn. Antaŭaj ricevitaj opinioj, decidoj, kiuj estas klaraj, estas nun la solaj rimedoj por helpi min en mia mizero, sur ili mi apogas min.”
Kaj tion mi faris. Sinjoro Rochester, rigardante mian vizaĝon, rimarkis mian decidon. Lia pasio atingis sian plej altan gradon. Unu momenton li devis sin doni al ĝi – kiu ajn estu la sekvo. Li alpaŝis al mi, kaptis mian brakon kaj ĉirkaŭis mian talion. Per flamantaj rigardoj li ŝajnis engluti min! Fizike mi sentis min en tiu momento tiel malforta, kiel pajlero elmetita al la ardo de altforno. Fizike mi havis nur mian animon kaj per ĝi la senton de la fina sendanĝereco. La animo feliĉe havas tradukiston – ofte senkonscian, tamen ĉiam fidelan tradukiston – la okulon! Miaj okuloj leviĝis al liaj, kaj rigardante lian sovaĝe ekscititan vizaĝon, mi senkonscie eligis profundan ĝemon. Lia ĉirkaŭpreno doloris min kaj miaj troŝarĝitaj fortoj estis eluzitaj.
”Neniam,” li diris, grincigante la dentojn, ”neniam ekzistis estaĵo, kiu samtempe estis tiel delikata kaj tiel malfleksebla, tiel malvenkebla. En miaj manoj ŝi estas nur malforta kano!” Li skuis min per ĉiuj siaj fortoj. ”Mi povus rompi ŝin per la dik- kaj montrofingroj. Sed al kio tio utilus, se mi rompus ŝin, disŝirus aŭ pulvorigus. Rigardu nur ŝiajn okulojn!
Rigardu tiun decideman, sovaĝan, liberan estaĵon, kiu kontraŭas min per pli ol kuraĝo – per sovaĝa triumfo. Kion ajn mi faris kun la ĉirkaŭvolvaĵo, mi ne povus penetri la internon.
Ho, sovaĝa, bela kreitaĵo! Se mi perforte rompus ĉi tiun delikatan malliberejon, nur la malliberigito estus libera. La domon mi povus malkonstrui, sed la loĝantino liberiĝus ĉielen ankoraŭ antaŭ ol mi povus nomi min la posedanto de ŝia surtera loĝejo. Kaj ĝuste la animon – kun ĝiaj volo kaj energio kaj virto kaj pureco, mi deziras posedi. Se vi nur volus, vi povus propravole kaj per malpezaj flugilbatoj veni al mi por fleksi vin je mia koro. Se mi volus kapti vin kontraŭ via deziro, vi liberiĝus el mia mano, same kiel disvastiĝas la dolĉa odoro de floro, antaŭ ol ni enspiris ĝin. Ho Jane, venu al mi, venu!”
Dirante tion li ellasis min kaj ankoraŭ min rigardis. Estis multe pli malfacile kontraŭstari tiun rigardon ol lian frenezan ĉirkaŭbrakon. Tiam idioto estus cedinta al li. Mi kontraŭstaris lian koleron kaj mi venkis. Nun mi devis zorgi pri tio, ke ne estiĝu la ofero de liaj doloro kaj ĉagreno. Mi retiriĝis al la pordo.
”Ĉu vi foriras, Jane?”
”Mi foriras, sinjoro.”
”Por forlasi min?”
”Jes.”
”Ĉu vi ne volas veni al mi? – Vi ne volas esti mia konsolantino, mia liberigantino? – Ĉu miaj profunda amo, sovaĝa ĉagreno, ardaj petegoj estas nenio al vi?”
Kia nepriskribebla patoso estis en liaj tonoj! Kvankam estis al mi malfacile, mi ripetis decidite: ”mi foriras!”
”Jane.”
”Sinjoro Rochester!”
”Iru do – mi konsentas – sed ne forgesu, ke vi lasas min ĉi tie en angoro. Iru al via ĉambro; pripensu ĉion, kion mi diris al vi, kaj poste, Jane, reĵetu unu rigardon al miaj suferoj – pensu al mi!”
Li deturnis sin, ĵetiĝis sur la kanapon kaj kaŝis la vizaĝon per la manoj.
”Ho, Jane! mia espero – mia amo – mia vivo!” li kriis dolore.
Poste sekvis profundaj, korŝirantaj singultoj. Mi jam atingis la pordon, sed reiris al li, same decidinte kiel mi estis irinta.
Mi genuis ĉe lia flanko; mi levis lian vizaĝon, mi forkisis la larmojn de liaj vangoj kaj karesis liajn senordiĝintajn harojn.
”Dio vin benu, mia kara sinjoro,” mi diris. ”Dio retenu vin de maljusteco kaj peko! Li konduku kaj konsolu vin! Precipe Li rekompensu vin pro via senlima bono al mi!”
”La amo de mia eta Jane estus al mi pli bona,” li respondis.
”Sen ŝi mia koro estas rompita. Sed tamen Jane donos al mi sian amon! Ŝi estos nobla kaj grandanima!” La sango eniris en lian kapon. Liaj okuloj ardis kiel flamoj; li salte leviĝis kaj rekte stariĝis antaŭ mi. Li etendis la brakojn. Sed mi evitis lian ĉirkaŭprenon kaj – eliris el la ĉambro.
”Adiaŭ!” kriis mia koro dum mi forlasis lin. Kaj la malespero aldonis: ”Adiaŭ por ĉiam!”
* * *
Mi antaŭe ne kredis, ke tiun nokton mi dormos; sed kompatema dormo kaptis miajn membrojn, tuj post kiam mi kuŝiĝis.
La dormo portis min reen al mia infaneco. Mi sonĝis, ke mi kuŝas en la ruĝa ĉambro en Gateshead; la nokto estis malluma kaj stranga timo premis mian animon. La luno, senfortiginte min, ludis rolon en mia sonĝo kaj ŝajnis supren rampi sur la muro kaj fine restis staranta en la mezo de la malluma plafono daŭre tremetante. Mi levis la kapon por rigardi ĝin; la plafono ŝanĝiĝis al nuboj altaj kaj malhelaj. La krepusko similis tian, kian la luno ĵetas sur la nebulojn, kiujn ĝi estas disŝironta.
Mi vidis kiel ĝi leviĝas – mi rigardis ĝin kun stranga atendo, kvazaŭ la juĝo elparolonta mian sorton estus skribita sur ĝia disko. Poste ĝi, disrompante la nubojn, aperis kiel neniam antaŭe: unue mano ŝoviĝis tra la mallumaĵo kaj puŝis ĝin flanken. Poste aperis sur la lazuro – ne la luno – sed blanka homa figuro, kiu klinis malsupren sian radiantan frunton.
Fikse ĝi rigardis min. Ĝi parolis al mia animo, el nemezurebla malproksimo venis la sonoj, sed tamen ili estis tiel proksimaj. Al mia koro ĝi flustris:
”Mia filino, forkuru de la tento!”
”Patrino, tion mi volas!”
Tiel mi respondis, kiam mi vekiĝis el la ekstaza sonĝo. Estis ankoraŭ nokto. Sed juliaj noktoj estas mallongaj; baldaŭ post noktomezo krepuskiĝas.
Mi pensis: ”Ne povas esti tro frue por komenci mian taskon plenumotan.” Mi ellitiĝis; mi estis ankoraŭ vestita, ĉar nur la ŝuojn mi estis demetinta. Mi sciis, kie en mia tirkesto mi povos trovi iom da tolaĵo, ringon kaj medalon. Dum mi serĉis tiujn objektojn, miaj fingroj tuŝis la perlojn de ĉirkaŭkolo, kiun antaŭ kelkaj tagoj sinjoro Rochester devigis min akcepti. Mi lasis ĝin kuŝanta; ĝi apartenis ja al la fianĉino, al tiu figuro en la aero, kiu solviĝis je nenio. La aliajn objektojn mi kunvolvis en pakaĵon; mian monujon, kiu enhavis dudek ŝilingojn, mian tutan posedaĵon, mi metis en la poŝon. Mi surmetis la pajlan ĉapelon, kunvolvis mian ŝalon, prenis la pakaĵon kaj miajn ŝuojn, kiujn mi ankoraŭ ne volis almeti kaj ŝteliris el mia ĉambro.
”Adiaŭ, bona sinjorino Fairfax!” mi flustris, irante preter ŝian pordon.
”Adiaŭ, mia kara Adèle!” mi diris, ĵetante rigardon al la pordo de la infanĉambro. Mi ne kuraĝis doni min al la penso eniri kaj ĉirkaŭbraki ŝin. Mi devis erarigi akran orelon! Eble ĝi estis aŭskultanta.
Mi jam pasis la ĉambron de sinjoro Rochester, sed ĉar mia koro en tiu momento ĉesis bati, mi estis devigata halti minuton.
Sed dormo ne regis tie. Li senripoze trairis la ĉambron de unu flanko al alia. Ripete li eligis ĝemegojn dum mi, aŭskultante, staris tie. Se mi volus, en tiu ĉambro estus mia ĉielo, mia, surtera ĉielo. Mi bezonus nur eniri kaj diri:
”Sinjoro Rochester, mi volas vin ami kaj resti ĉe vi ĝis la fino de mia vivo,” kaj en mian animon mi verŝus fonton da ĝuo kaj feliĉego.
Al tio mi pensis.
La bona viro, mia sinjoro kaj ordonanto, kiu nun ne povis trovi la dormon, malpacience atendis la venontan tagon. En la mateno li irigos iun por serĉi min – ĉar mi estos for, sed li vane serĉigos min! Li sentos sin forlasita, li kredos sian amon malestimita. Li suferos, eble lin regos la senespero.
Ankaŭ al tio mi pensis. Mia mano moviĝis al la pordofermilo.
Sed mi retiris ĝin kaj ŝteliris plue.
Malĝoje mi iris malsupren. Mi sciis, kion mi devos fari kaj tion mi faris mekanike. En la kuirejo mi serĉis la ŝlosilon de la flankpordo; krome mi prenis boteleton kun oleo kaj plumon por oleoŝmiri la seruron. Mi trinkis iom da akvo kaj prenis panpecon; eble mia vojo estos longa kaj miaj fortoj, de kiuj mi postulis tiom multe en la lasta tempo, eble forlasos min. Ĉion ĉi mi faris sen la plej mallaŭta bruo. Mi malŝlosis la pordon, eliris kaj ŝlosis ĝin. Malĝoja krepusko dise kuŝis sur la korto. La grandaj pordoj estis ŝlositaj, sed flanka pordo en unu el ili estis nur riglile fermita. Tra ĝi mi iris eksteren kaj fermis ĝin post mi. Nun Thornfield kuŝis malantaŭ mi.
Unu mejlon de tie, transe de la kamparo, kuŝis vojo, kondukanta en la kontraŭa direkto al Millcote. Ĝi estis vojo, laŭ kiu mi ankoraŭ neniam veturis, kiun mi tamen estis rimarkinta, dum mirigite mi demandis al mi, kien ĝi kondukas. Al tiu vojo mi direktis min. Nun mi ne povis doni min al miaj pripensoj; neniun rigardon mi ĵetu reen – eĉ neniun en la estontecon. La unua estis folio en la libro de la sorto, tiel ĉiele dolĉa – tiel morte amara – ke ĝi ŝanceligus mian kuraĝon, neniigus mian energion, se mi eĉ nur unu momenton volus legi en ĝi. La lasta estis griza dezerto: simila al la tero post la forfluo de la diluvo.
Mi laŭiris la kampojn, plektobarilojn kaj vojetojn ĝis la suno leviĝis. Mi kredas, ke estis ĉarmega somermateno. Mi memoras ankoraŭ, ke miaj ŝuoj, kiujn mi estis almetintaj, forlasante la domon, baldaŭ estis malsekaj de la roso. Sed mi ne rigardis la sunon, nek la ridetantan ĉielon, nek la vekiĝantan naturon. Viro, kiu laŭiras belan vojon al eŝafodo, ne pensas al la floroj, kreskantaj sur la deklivoj de la longfosaĵoj, sed al la bloko kaj hakilo; al la disigo de korpo kaj animo, al la oscedanta tombo, lin atendanta – kaj mi pensis al la malĝoja forkuro kaj al la senhejma migrado, kaj kun disŝirita koro mi pensis al tio, kion mi lasis post mi! Mi ne povis agi alie. Nun mi pensis al li, kiel li senripoze iris tien kaj reen en sia ĉambro atendante la tagiĝon; kiel li esperis, ke baldaŭ mi venos kun peto resti ĉe li kaj estiĝi lia. Mi aspiris aparteni al li; mi sentis la tenton reiri. Ne estis ankoraŭ tro malfrue. Mi povis ankaŭ savi lin de la profunda doloro de disiĝo. Mia forkuro sendube ne estis ankoraŭ rimarkita. Mi povis ankoraŭ reiri kaj esti lia konsolantino, – lia fiero, lia malliberigintino el profunda mizero, eble la savantino de lia pereo. Ho, tiu timo, ke li denove sin donos al la diboĉado – kiel min suferigis tiu timo! Tio estis kvazaŭ venenita sago en mia brusto, ĝi disŝiris mian karnon, kiam mi klopodis eltiri ĝin; ĝi estis mortigonta min, kiam la rememoro puŝis ĝin ankoraŭ pli profunden en mian koron! Sur la kamparo kaj en la arbetaĵoj la birdoj ekkantis.
La birdoj estis fidelaj unu al alia, ili estas la simbolo de la vivo! Sed kio mi estis? En la mezo de miaj ĉagrenoj, senesperaj ekscitiĝoj resti fidela al miaj principoj, mi abomenis min mem. Mi estis ofendinta, vundinta, forlasinta mian sinjoron!
En miaj okuloj mi estis malaminda. Tamen mi ne povis reiri – eĉ ne unu paŝon. Sendube Dio kondukis min!
Pasia ĉagreno estis neniiginta mian propran volon kaj silentiginta mian konsciencon. Mi verŝis sovaĝajn, varmegajn larmojn, kiam mi tiel daŭrigis mian solecan vojon. Mi iris rapide, rapide kiel febromalsanulo. Malforteco, venanta de interne kaj tute reganta min, ĵetis min teren. Kelkajn minutojn mi kuŝis tie premante mian vizaĝon en la malsekan herbon.
Mi timis – pli multe mi deziris, resti tie kuŝanta por morti. Sed baldaŭ mi releviĝis kaj rampis pluen sur manoj kaj genuoj. Fine mi staris ree sur la piedoj – firme decidante kaj dezirante atingi la landvojon.
Atinginte ĝin mi estis devigata sidigi min por ripozi kontraŭ plektobarilo. Sidante tie, mi ekaŭdis la bruon de radoj kaj vidis alveturantan veturilon. Mi stariĝis kaj signodonis per la mano. La veturilo haltis. Mi demandis, kien ĝi veturas. La veturigisto nomis tre malproksiman lokon, pri kiu mi certe sciis, ke sinjoro Rochester ne havas konatojn. Mi demandis, por kiu monsumo li volus kunpreni min; li respondis: por tridek ŝilingoj; post kio mi diris, ke mi posedas nur dudek. Li pripensis, ĉu li povus kunpreni min por tiu sumo, fine li konsentis al mi sidiĝi en la veturilon, ĉar ĝi estas malplena. Mi eniris ĝin. La pordeto ĵetfermiĝis – la veturilo veturis pluen.
Kara leganto, mi esperas, ke neniam vi spertos, kion mi tiam sentis, ke neniam viaj okuloj verŝos tiajn varmegajn, sangajn larmojn, kiajn mi tiam verŝis. Ke neniam vi petos al la ĉielo per petegoj, kiuj tiam eliris el inter miaj lipoj. Ke neniam, kiel mi, vi timos estiĝi la ilo de malbono de tio, kion vi fundkore amas. –
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.