|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JANE EYREAŭtoro: Charlotte Brontë |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Apenaŭ la horloĝo batis la kvinan horon en la mateno de la 19-a de januaro, Bessie venis kun kandelo en mian alkovon kaj trovis min jam el la lito kaj preskaŭ vestita. Mi estis leviĝinta jam antaŭ duona horo, estis lavinta mian vizaĝon kaj vestinta min ĉe la lumo de la duona luno, kiu ĵus mallevi ĝis, kaj kiu lumis tra la fenestreto apud mia lito. Tiun tagon mi foriros de Gateshead per poŝtveturilo, kiu kutime preteriris la loĝejon de la pordisto je la sesa horo en la mateno.
Neniu estis leviĝinta escepte de Bessie; ŝi estis bruliginta la fajron en la fajrejo de la kameno en la infanĉambro kaj tie ŝi pretigis mian matenmanĝon. Infanoj malofte povas manĝi antaŭ fariĝonta vojaĝo; ankaŭ mi ne povis tion. Post kiam Bessie senfrukte estis trudinta al mi kelkajn kulerojn da pankaĉo, ŝi pakis kelkajn biskvitojn en paperon kaj metis ĝin en mian vojaĝ-valizon; poste ŝi helpis min surmeti mantelon kaj ĉapelon, kaj volvante sin en tukon ŝi eliris kun mi al la pordo.
Kiam ni preteriris la dormejon de sinjorino Reed, ŝi diris:
”Ĉu vi volas diri adiaŭ al sinjorino?”
”Ne, Bessie; hieraŭ vespere ŝi venis al mia lito, kiam vi estis malsupre kaj diris, ke la sekvantan matenon mi ne bezonos ĝeni ŝin kaj la knabinojn; kaj ke mi devas pensi pri tio, ke ŝi ĉiam estis mia amikino; ke mi devas esti danka pro tio kaj ankaŭ devos tiel paroli pri ŝi.”
”Kaj kion vi diris?”
”Nenion; mi tiris la litotukon super mian kapon kaj turnis min al la muro.”
”Tio estis malprave farita, Jane.”
”Ne, Bessie, tio estis prave farita; neniam ŝi estis mia amikino; ĉiam ŝi estis al mi malamika.”
”Ne diru tion, Jane!”
”Adiaŭ, Gateshead!” mi kriis, kiam ni iris tra la koridoro al la elirpordo.
La luno jam malaperis, kaj estis tre mallume. Bessie portis lanternon, ĝi prilumis la malsekan ŝtupon kaj la makadaman vojon, kiu estis kota pro malfrosto. Estis severa, malvarma vintromateno kaj miaj dentoj interfrapetadis dum rapide mi laŭiris la vojon. Mi vidis lumon en la domo de la pordisto; kiam ni alvenis tien, la pordistedzino ĵus bruligis la fajron; kaj mia kofro, alportita tien la antaŭan vesperon, staris ĉirkaŭita de ŝnuro apud la pordo. Estis la sesa horo kaj ĵus la horloĝo batis, kiam rulbruo de radoj anoncis la alvenon de la poŝt-veturilo.
Mi iris al la pordo kaj vidis la lanternojn rapidantajn tra la mallumo.
”Ĉu ŝi vojaĝas sola?” demandis la pordistedzino.
”Jes.”
”Kiel malproksimen?”
”Kvindek mejlojn.”
”Kia distanco! Estas al mi nekompreneble, ke sinjorino Reed ne timas, lasante ŝin iri tiel malproksimen kaj sola.”
La veturilo haltis; jen ĝi staris kun kvar ĉevaloj ĉe la krado kaj ĝia supro estis plenplena de vojaĝantoj; la konduktoro kaj la veturigisto kriis kiel eble plej laŭte, ke mi rapidu; mia kofro estis tirata supren kaj mi estis forigata de Bessie, kiun mi kisis kaj ĉirkaŭbrakis.
”Bone zorgu pri ŝi!” ŝi kriis al la konduktoro, kiam li sidigis min en la veturilon.
”Jes, jes!” li respondis; la veturilpordo brufermiĝis, voĉo kriis ”jam antaŭen!” kaj ni ekveturis. Tiel mi estis disigita de Bessie kaj de Gateshead; kaj kondukata, kiel mi opiniis, al malproksimaj, misterplenaj regionoj.
Pri la vojaĝo mi memoras nur malmulton: nur ke la tago ŝajnis nenature longa kaj ke ni vojaĝis laŭ vojo, kiu estis longa multajn centojn da mejloj. Ni vojaĝis tra diversaj urboj kaj en granda urbo la veturilo haltis; la ĉevaloj estis maljungataj kaj la pasaĝeroj eliris la veturilon por manĝi. Mi estis kondukata al la veturilhaltejo, speco de hotelo, kie la konduktoro volis doni al mi kelkan manĝaĵon, sed mi ne malsatis; poste li irigis min en grandan ĉambron, kiu havis fajrejon ĉe ĉiu fino; ĉe la plafono pendis lustro kaj sur la muro estis malgranda ronda galerio plena de muzikinstrumentoj.
Tie mi longan tempon iris tien kaj reen, sentante min tre stranga kaj timanta, ke oni ŝtelos min; ĉar mi kredis pri infanŝtelistoj, ĉar multfoje ili troviĝis en la rakontoj vespere rakontitaj de Bessie.
Fine la konduktoro revenis; refoje mi estis ŝovita en la poŝtveturilon, mia protektanto suriris sian sidejon, blovis la kornon, kaj jen ni brue forvojaĝis sur la stratŝtonoj de L…
En la posttagmezo la vetero fariĝis malseketa kaj nebula; kaj kiam krepuskiĝis, mi sentis, ke ni estas tre malproksime de Gateshead; urbojn ni ne plu preteriris, la pejzaĝo ŝanĝiĝis, altaj grizaj montetoj leviĝis ĉe la horizonto. Kiam fariĝis pli mallume, ni venis en valon kun densa arbaro, kaj longe post kiam vesperiĝis, mi aŭdis la venton muĝi inter la arboj.
Tiu bruo sendube dormigis min; mi dormis nur mallongan tempon, kiam subita halto de la veturilo vekis min. La pordeto estis malfermita kaj iaspeca servistino staris antaŭ ĝi; mi rimarkis ŝiajn vizaĝon kaj jupon en la lumo de la veturila lampo.
”Ĉu estas ĉi tie knabineto, kiu nomiĝas Jane Eyre?” ŝi demandis.
”Jes,” mi respondis, kaj oni metis min el la veturilo; mia kofro baldaŭ staris ĉe mia flanko kaj tuj la veturilo iris pluen.
Mi estis rigida pro la longa sidado, kaj konfuzita pro la bruo kaj la skuetoj de la veturilo; sed kolektante mian tutan energion, mi rigardis ĉirkaŭe. Ĉie pluvo, vento kaj mallumo; sed klare mi vidis muron kun pordo kaj tra tiu pordo mi iris kun mia nova kondukanto. Ŝi serurfermis post si la pordon.
Nun mi vidis domon, aŭ kelkajn domojn, ĉar la konstruaĵo sin etendis proksimen kun multaj fenestroj, kelkaj el kiuj estis prilumitaj; ni trairis larĝan silikan vojeton tre malsekan, kaj eniris pordon; poste la servistino kondukis min en ĉambron kun fajro en la fajrejo kaj lasis min sola.
Mi varmigis miajn sensentajn manojn super la flamoj kaj rigardis ĉirkaŭe; kandelo ne estis tie, sed per la flamoj en la fajrejo mi kelkfoje povis vidi la murpaperon, plankotapiŝetojn, kurtenojn kaj brilantajn meblojn el mahagono. Estis gastoĉambro, ne tiel vasta kaj riĉa kiel la salono en Gateshead, sed sufiĉe komforta. Mi penis vidi, kion reprezentis pentraĵo, pendanta sur la muro, kiam malfermiĝis la pordo kaj eniris persono kun lumo; alia persono ŝin sekvis.
La unua estis alta sinjorino kun malhelaj haroj kaj brunaj okuloj, pala kaj alta frunto; ŝi estis volvita en ŝalo, ŝia vizaĝo estis grava kaj ŝia teniĝo rekta.
”La infano estas tre juna por fari tian longan vojaĝon, tute sola,” ŝi diris, dum ŝi metis la kandelon sur la tablon. Momenton ŝi atente rigardis min, poste ŝi diris plue. ”Konduku ŝin tuj al la lito, ŝi aspektas laca. Ĉu vi estas laca?” ŝi demandis, metante la manon sur mian ŝultron.
”Iom, sinjorino.”
”Kaj sendube ankaŭ malsata; fraŭlino Miller, donu al ŝi iom da manĝo antaŭ ol ŝi enlitiĝos. Ĉu tio estas la unua fojo, ke vi iras al lernejo, tiel malproksime de viaj gepatroj, knabineto?”
Mi respondis, ke mi ne plu havas gepatrojn. Ŝi demandis antaŭ kiom da tempo ili mortis, kiom da jaroj mi havas, kio estas mia nomo kaj ĉu mi scias legi, skribi kaj kudri; poste ŝi frapetis mian vangon per sia montrofingro dirante, ke mi bone kondutu kaj igis forkonduki min de fraŭlino Miller.
La sinjorino, de kiu ni ĵus iris, estis ĉirkaŭ dudeknaŭjara; la fraŭlino, kiu akompanis min, estis pli juna; la unua impresis min per siaj voĉo kaj tuta sia eksteraĵo. Fraŭlino Miller estis pli ordinara, kun ruĝa vizaĝkoloro kaj, kvazaŭ ŝin premas zorgoj, iom rapida en movoj kaj manieroj, kiel iu, kiu havas multon por fari. Ŝi aspektis kiel instruistino kaj poste mi rimarkis, ke ŝi estas tio. Ŝi kondukis min de unu ĉambro en alian, tra ĉiaj koridoroj de la malregula konstruaĵo, ĝis fine la profunda silento, reganta en tiu parto, kiun ni trairis, ŝanĝiĝis en bruon de voĉoj; tie ni eniris vastan longan ĉambron kun longaj lignaj tabloj, ĉe ĉiu fino po du, sur kiuj staris kelkaj brulantaj kandeloj kaj ĉirkaŭ kiuj sidis sur benkoj aro da dek-ĝis dudekjaraj knabinoj. La nombro, vidata ĉe la lumo de kandeloj ŝajnis al mi nekalkulebla; tamen ĝi ne superis okdek; ili estis vestitaj per brunaj lanaj jupoj de stranga modo kaj portis longajn maldelikatajn antaŭtukojn. En ĉi tiu horo ili kutimis studi la lecionojn por la sekvanta tago kaj la murmurado de voĉoj, kiun mi aŭdis, estis la miksita flustrata studado.
Fraŭlino Miller fingre montris al mi benkon ĉe la pordo por sidiĝi, poste ŝi iris al la antaŭa parto de la longa ĉambro, kaj ekkriis:
”Plejaĝulinoj (originale ”Monitors”, Monitoro estas helpanto de instruisto.), kolektu kaj forportu la librojn!”
Kvar knabinoj ĉe diversaj tabloj ekstaris kaj disiris por kolekti kaj forporti la librojn. Post momento fraŭlino Miller ekkriis samkomande: ”Plejaĝulinoj, alportu la pletojn kun la vespermanĝo.”
La plej aĝaj knabinoj foriris kaj reveninte ili ĉiuj portis pleton kun porcioj de io, kion mi ankoraŭ neniam vidis kaj karafon da akvo kaj pokalon en la mezo. La porcioj estis disdonataj; kiuj soifis, tiuj trinkis akvon el sama pokalo. Kiam venis mia vico, mi trinkis, ĉar mi soifis, sed pro la laceco kaj pro ĉio nova ĉirkaŭ mi, mi ne povis manĝi; mi nun vidis, ke mia porcio konsistas el maldika avena kuko tranĉita en pecetojn.
Post la vespermanĝo preĝo estis legata de fraŭlino Miller, kaj ĉiuj iris supren duope. Mi estis tiel laca, ke mi preskaŭ ne rimarkis, kiel aspektas la dormejo, mi nur vidis, ke ĝi estas tiel longa, kiel la lernejoĉambro. Tiun nokton mi dormis kune kun fraŭlino Miller en ŝia lito; ŝi helpis min senvestiĝi, kaj kiam mi estis kuŝanta, mi rigardis la longan vicon de litoj, kiuj baldaŭ estis okupitaj ĉiu de du knabinoj; en dek minutoj estingi ĝis la kandeloj kaj mi profunde ekdormis en la senbrua ĉie reganta mallumo.
La nokto baldaŭ pasis; mi estis tro laca por sonĝi. Nur unu fojon mi vekiĝis pro la vento kaj la pluvo, kiu torente malsupreni ĝis kaj mi rimarkis, ke mi kuŝas flanke de fraŭlino Miller.
Kiam mi refoje malfermis la okulojn, la sonorilo laŭte sonoris; la knabinoj jam leviĝis kaj sin vestis; estis ankoraŭ frumatene kaj du kandeloj brulis en la ĉambro. Kontraŭvole mi ellitiĝis; estis malvarmege. Kiel eble plej bone kaj tremetante mi vestis min kaj lavis min, kiam pelvo kun akvo estis alportita, kio okazis malrapide, ĉar nur unu pelvo estis uzata de ses knabinoj sur la lavotabloj en la mezo de la ĉambro. Denove la sonorilo aŭdiĝis kaj duope ĉiuj malsupreniris la ŝtuparon al la malnova duone prilumita lerneja ĉambro; tie refoje estis preĝo de fraŭlino Miller, kiu poste ekkriis: ”Formu klasojn!”
Dum kelkaj minutoj regis laŭta bruo kaj fraŭlino Miller ripete vokis: ”Senbrue! kaj orde! ”Kiam la bruo finiĝis, mi vidis, ke ili staras en kvar duonaj cirkloj antaŭ kvar seĝoj, starantaj ĉe la kvar tabloj; ĉiuj knabinoj havis libron en la mano, kaj sur ĉiu tablo antaŭ la neokupitaj lokoj kuŝis dika libro, kiu aspektis kiel Biblio. Sekvis mallonga paŭzo, dum kiu oni aŭdis nur kelkan flustradon; fraŭlino Miller iris de unu klaso al alia por ordoni silenton.
En la malproksimo sonis sonorileto kaj eniris tri personoj, ili sin direktis al unu el la tabloj kaj sidiĝis tie. Fraŭlino Miller sidiĝis sur la kvara seĝo plej proksime al la pordo, kie la plej malgrandaj infanoj estis sidantaj; al tiu juna klaso mi estis vokata kaj sidigata sur la plej malsupra loko. Jen la okupado de la tago komenciĝis; la ĉiutaga preĝo estis dirata, tiam kelkaj tekstoj el la biblio; kaj poste estis tirtone legataj longaj ĉapitroj el la biblio, kio daŭris unu horon. Kiam tio finiĝis estis luma tago. La nelacigebla sonorilo sonoris la kvaran fojon; la klasoj estis formataj; kaj ni marŝis al alia ĉambro por matenmanĝi. Kiel min ĝojigis la perspektivo, ke mi estis manĝonta, mi estis malsana pro manko de nutraĵo, ĉar la antaŭan tagon mi estis manĝinta tiel malmulte.
La manĝejo estis vasta, malgaja ĉambro kun malalta plafono; sur du tabloj staris vaporantaj pletoj, kiuj je mia teruro disvastigis malagrablan odoron. Mi rimarkis ĝeneralan manifestadon de malkontento, kiam la odoro el la pletoj tiklis la naztruojn de tiuj, por kiuj estis destinita la manĝaĵo. La plej grandaj knabinoj de la unua klaso flustris:
”Abomene! La kaĉo refoje brulodoras!”
”Silenton!” vokis voĉo, ne tiu de fraŭlino Miller, sed de la ĉefinstruistino, malgranda, malpala persono, bele vestita, kiu aspektis malafable kaj nun sidiĝis ĉe la ĉefa parto de la tablo flanke de iom pli gaje aspektanta sinjorino.
Vane mi serĉis tiun, kiun mi estis vidinta la antaŭan vesperon, ĉar ŝi forestis. Fraŭlino Miller sidis ĉe la fino de la tablo, kie ankaŭ mi sidis; kaj stranga, alilanda pli aĝa sinjorino, la franca instruistino, okupis la saman lokon ĉe la alia tablo.
Longa preĝo estis dirata kaj himno kantata; poste la servistino portis teon por la instruistinoj kaj la manĝo komenciĝis.
Mi estis preskaŭ malsana pro malsatego kaj englutis kelkajn kulerojn de mia porcio ne pensante pri la gusto, sed kiam pasis la malsato, mi rimarkis, ke ĝi estas io tre naŭziga – brulita kaĉo estas same malbongusta kiel nemanĝeblaj terpomoj; eĉ malsatanton ĝi naŭzigas. La kuleroj iris malrapide; mi vidis kiel ĉiu knabino gustumis la nutraĵon penante engluti ĝin, sed preskaŭ ĉiuj baldaŭ formetis la kuleron. La matenman ĝo finiĝis, sed neniu estis matenmanĝinta. Kiam oni estis dankinta pro tio, kion neniu estis ĝuinta, kaj dua himno estis kantita, ĉiuj eliris la manĝejon kaj direktis sin al la instruĉambro. Mi estis unu el la lastaj, kaj preterirante la tablojn, mi vidis, ke unu el la instruistinoj gustumis la kaĉon; ŝi rigardis la aliajn; sur ĉies vizaĝo sin montris malkontenteco kaj unu el ili, la dikulino, flustris:
”Abomene! Kia honto!”
Dum kvaronhoro, antaŭ ol la kurso komenciĝis, la instruĉambro estis plena de bruo; tiam ĉiu povis laŭte kaj iom pli libere paroli kaj ĉiuj uzis la okazon. La tuta interparolado temis pri la matenmanĝo, pri kiu ĉiuj sentis grandan indignon.
Kompatindaj infanoj! Tio estis ilia sola konsolo. Fraŭlino Miller estis la sola ĉeestanta instruistino; kelkaj grandaj knabinoj staris ĉirkaŭ ŝi parolante kun seriozaj kaj malkontentaj gestoj.
Mi aŭdis, ke oni mencias la nomon de sinjoro Brocklehurst, post kio fraŭlino Miller malaprobe skuis la kapon; sed ŝi ne klopodis kvietigi la ĝeneralan koleron; mi kredas, ke ŝi partoprenis ĝin.
La horloĝo en la instrusalono batis la naŭan horon. Fraŭlino Miller ekstaris en la mezo de la ĉambro kaj vokis:
”Silenton! Ĉiu iru al sia loko!”
La disciplino efikis. En kvin minutoj la ordo revenis en la malorda aro, kaj silento sekvis la babilonan zumadon de voĉoj.
Kvankam la ĉefinstruistinoj akurate okupis siajn lokojn, ŝajne ĉiuj atendis ion. Vicigitaj en la benkoj laŭlonge de la muroj de la instrusalono, la okdek knabinoj sidis senmove kaj rekte. Ĝi estis karakteriza aro, ĉiuj havis glatajn harojn, kombitajn for de la vizaĝoj, neniu bukleto estis videbla; ĉiu portis brunan jupon, tre altan ĉe la kolo kaj kun malvasta kolumo, kaj kun malgrandaj eksteraj poŝoj ligitaj sur ilia jupo kaj kiujn ili devis uzi kiel laborsakojn. Ĉiuj portis lanajn ŝtrumpojn kaj pezajn ŝuojn kun bukoj el kupro. Pli ol dudek el la knabinoj, vestitaj per tiu kostumo, estis plenkreskintaj, aŭ pli ĝuste dirite, jam junaj fraŭlinoj; la kostumo vestis ilin tre malbele kaj eĉ al la plej bela ĝi donis strangan aspekton.
Mi rigardis jen unu jen alian, kaj kelkfoje la instruistinojn – kaj mi devas konfesi, ke neniu el ili tre plaĉis al mi; ĉar la dikulino estis iom maldelikata, la malhela ne malmulte eksplodema, la francino kriema kaj ridinda, kaj fraŭlino Miller – kompatindulino! aspektis violkolore, veterbatite kaj trolaciĝinte. Subite, dum mia rigardo vagadis de unu vizaĝo al alia, la tuta lernejo samtempe leviĝis kvazaŭ per komuna instigilo aŭ risorto.
Kio okazis? Mi ne aŭdis ordonon; mi ne sciis, kion pensi pri tio. Antaŭ ol mi estis rekolektinta miajn pensojn, la diversaj klasoj refoje estis sidantaj, sed, ĉar ĉiuj okuloj estis fiksataj al unu loko, la miaj sekvis la komunan direkton kaj renkontis la personon, kiu la antaŭan vesperon estis ricevinta min. Ŝi staris ĉe la fino de la longa salono, ĉe la fajrejo, ĉar ĉe ĉiu fino brulis fajro; silentante ŝi atente kaj grave ekzamenis la du vicojn de knabinoj. Dum fraŭlino Miller alproksimiĝis al ŝi, ŝi ŝajnis demandi ion al ŝi; kaj ricevinte respondon, ŝi reiris al sia loko kaj laŭte diris:
”Plejaĝulino de la unua klaso, alportu la terglobojn!”
Dum ĉi tiu ordono estis plenumata, la sinjorino, kies konsilo estis petita, malrapide trairis la ĉambron. Mi kredas, ke mia respektorgano nepre estas grandega, ĉar eĉ ĝis hodiaŭ mi gardis la memoron pri admiro kaj respekto, kun kiuj mi sekvis ŝiajn paŝojn. Vidate en la plena taglumo, ŝi estis alta kaj belkorpa; brunaj okuloj, kun dolĉa lumo en iliaj irisoj kaj delikataj longaj okulharoj plibeligis ankoraŭ la blankecon de la alta frunto; laŭlonge de ŝiaj tempioj pendis buklete ĝiaj malhele brunaj haroj, laŭ la modo de tiuj tagoj, kiam glataj rubandoj aŭ longaj bukloj ne estis portataj; ŝia jupo, same laŭ la modo de tiu tempo, estis el purpura drapo, borderita per speco de hispana garnituro el nigra veluro; ora poŝhorloĝo (horloĝoj estis tiam pli maloftaj ol nun) brilis ĉe ŝia zono. Por kompletigi ĉi tiun pentraĵon, la leganto image aldonu civilizitajn manierojn, blankan, eble iom palan vizaĝkoloron kaj gravan iradon kaj teniĝon, kaj, almenaŭ se vortoj povos montri ĝin, vi havos ĝustan ideon pri la eksteraĵo de fraŭlino Temple. – Maria Temple estis ŝia nomo, ĉar poste mi vidis tiun nomon skribita en la preĝlibro, kiun mi povis porti por ŝi al la preĝejo.
Post kiam la ĉefa guvernistino de Lowood (ĉar tiun oficon ŝi plenumis) sidiĝis antaŭ du tergloboj, metitaj sur unu el la tabloj, ŝi starigis ĉirkaŭ si sian klason kaj komencis la geografian kurson; la pli malaltaj klasoj estis vokataj de la instruistinoj.
Ripetadoj pri historio kaj gramatiko estis tenataj dum unu horo; poste sekvis skribado kaj kalkulado kaj fraŭlino Temple instruis muzikon al kelkaj el la plej aĝaj knabinoj. La daŭro de ĉiu leciono estis fiksata per la horloĝo, kiu fine batis la dek duan horon. La intendantino leviĝis. ”Ankoraŭ unu vorton mi havas por diri al la lernantinoj,” ŝi diris.
La bruo, kiu kutime sekvis post ĉiu kurshoro, jam komenci ĝis, sed tuj ĉesis kiam ŝi diris plue:
”Vi ne havis matenmanĝon hodiaŭ matene, kiun vi povis manĝi kaj sekve vi estas malsataj. Mi ordonis, ke ĉiu el vi ricevu nun panon kun fromaĝo.”
La instruistinoj rigardis unu la alian iom mirigite.
”Kaj tio okazas je mia respondeco,” ŝi klarige aldonis, kaj tuj poste ŝi eliris la ĉambron.
La pano kaj la fromaĝo estis disdonataj kelkajn momentojn poste je granda ĝojo kaj refreŝigo de la tuta lernejo. Nun estis ordonite: ”Al la ĝardeno!” Ĉiu surmetis maldelikatan ĉapelon el pajlo, kun multkoloraj rubandoj el kalikoto, kaj grizan lanan mantelon. Ankaŭ mi estis vestita, sekvis la aliajn kaj venis en la liberan aeron.
La ĝardeno estis vasta, ĉirkaŭita per tiel altaj muroj, ke ĉia perspektivo estis elbarita. Kovrita verando etendiĝis laŭ unu flanko kaj larĝaj promenvojetoj borderis la mezon, kiu estis dividita en dek bedetojn. Ĉi tiuj bedetoj estis destinitaj kiel ĝardenetoj por la lernantinoj, kaj ĉiu bedeto havis posedantinon.
Se ili estus plenaj de floroj, ili sendube oferus belan aspekton, sed nun, en la dua duono de januaro ĉio estis vintre velkinta kaj bruna. Mi tremetis pro malvarmo rigardante ĉirkaŭ mi. La vetero estis tro malvarma por ludi eksterdome – ne pluvis, sed estis mallume pro la flava malseka nebulo; la tero estis ankoraŭ tute malseka pro la pluvegoj de la antaŭa tago. La fortaj knabinoj ĉirkaŭkuris amuziĝante per ĉiaj ludetoj, sed multaj palaj, maldikaj infanoj kunariĝis en la verando por trovi ŝirmejon kaj varmon. Kaj kiam la densa nebulo penetris iliajn tremetantajn korpojn, mi ripete aŭdis la sonon de profundaj tusadoj.
Ĝis nun mi diris ankoraŭ nenion al la knabinoj kaj neniu atentis min. Mi staris tie tute sola, sed al sento de soleco mi jam kutimis, ĝi ne tro premis min. Mi apogis min al la fosto de la verando, volvis mian grizan mantelon ĉirkaŭ mia korpo kaj penante forgesi pri la malvarmo, kiu ekstere kvazaŭ ŝtonigis min, kaj la sento de malsato, kiu interne mordetis min, mi donis min al ĉio, kio okazis ĉirkaŭ mi. Miaj pripensoj estis tro malklaraj kaj tro interrompataj por rakonti ilin nun. Apenaŭ mi sciis, kie mi troviĝas. Ŝajnis al mi, ke Gateshead kaj mia ĝisnuna vivo kuŝas tre malproksime de mi. La estanteco estis malklara kaj stranga, kaj mi ne povis diveni, kion donos la estonteco. Mi ĉirkaŭrigardis la monaĥej-aspektan ĝardenon kaj poste rigardis la eksteran parton de la domo – granda konstruaĵo, kies duono aspektis grize kaj malnove, la alia duono ankoraŭ tute nove. La nova parto, en kiu troviĝis la instrusalono kaj la dormejo, ricevis sian lumon tra altaj, mallarĝaj kradfenestroj, pro kio ĝi aspektis kiel preĝejo.
Memorŝtono super la pordo enhavis la surskribon:
Instituto Lowood. – ĉi tiu parto estas rekonstruita en la jaro.
… – de Naomi, de Brocklehurst Hall, en ĉi tiu graflando.
… ”Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn kaj gloru vian patron, kiu estas en la ĉielo.”
Sankta Mateo 5: 16.
Ripete mi legis tiujn vortojn. Mi sentis, ke klarigo devus esti aldonita kaj ke mi ne povas kompreni ilian plenan signifon.
Mi staris ankoraŭ pripensante la signifon de la vorto ”Instituto” kaj penis trovi ian interrilaton inter la unuaj vortoj kaj la verso, kiam iu tuj malantaŭ mi tusis, kaj tial mi turnis la kapon.
Tute apude mi vidis knabinon sidantan sur ŝtona benko.
Ŝi klinis sin super libro kaj ŝajnis tre atente legi.
De la loko, kie mi staris, mi povis legi la titolon – ”Rasselas”
– tiun nomon mi trovis stranga kaj sekve alloga. Kiam ŝi turnis paĝon, ŝi okaze rigardis supren, kaj tuj mi alparolis ŝin:
”Ĉu vi trovas tiun libron interesa?” Mi jam intencis peti ĝin prunti iam.
”Ho jes,” ŝi diris, silentinte kelkajn sekundojn, dum kiuj ŝi rigardis min. ”Ĝi plaĉas al mi.”
”Pri kio ĝi temas?” mi demandis plue. Nun mi vere ne scias, kiel mi fariĝis tiel kuraĝa kaj komencis interparolon kun fremdulino. Tio ja estis kontraŭa al mia karaktero; sed mi opinias, ke ŝia okupo naskis mian simpation al ŝi, ĉar ankaŭ mi mem amis legi, kvankam nur frivolan kaj infanan literaturon, taŭgan por mia aĝo. Gravan aŭ malfacilan mi ankoraŭ ne povis kompreni.
”lam foliu kaj enrigardu ĝin,” respondis la knabino, prezentante al mi la libron. Mi enrigardis la libron. Mallonga ekzameno konvinkis min, ke la enhavo estas malpli interesa ol la titolo. ”Rasselas” ŝajnis al mi enua pro mia nematura gusto.
Nenion mi vidis pri feinoj, nenion pri protektantaj spiritoj; en la dense presitaj linioj ŝajne ne estis rakontate pri brila diversaĵo.
Mi ĝin redonis. Sendire kaj kviete ŝi akceptis la libron kaj estis tuj enprofundiĝinta en ĝi, kiam mi refoje kuraĝis ĝeni ŝin.
”Ĉu vi povas diri al mi, kion signifas tiuj vortoj sur la ŝtono super la pordo? Kio estas Instituto Lowood?”
”Ĝi estas ĉi tiu domo en kiu vi estonte loĝos.”
”Kaj kial oni nomas ĝin ’Instituto’. Ĉu ĝi iel diferencas de aliaj lernejoj?”
”Parte ĝi estas azilo, parte lernejo. Vi kaj mi kaj ĉiuj aliaj ĉi tie estas infanoj vivantaj per la donacoj de bonfarantoj. Mi supozas vin orfino, ĉu ne? Ĉu ne mortis via patro, aŭ via patrino, eble ambaŭ?”
”Ili ambaŭ mortis antaŭ ol mi estis sufiĉe aĝa por kompreni tion.”
”Nu, ĉiuj knabinoj ĉi tie perdis unu el siaj gepatroj, aŭ ambaŭ, kaj ĉi tiu konstruaĵo estas nomata instituto por eduki orfinojn.”
”Ĉu ni ne pagas tion? Ĉu oni subtenas kaj edukas senpage?”
”Ni, aŭ niaj amikoj pagas jare po dek kvin funtoj por ĉiu lernantino.”
”Kial do oni nomas nin azil-infanoj?”
”Ĉar dek kvin funtoj ne sufiĉas por pagi niajn subtenadon kaj edukadon; kio mankas, estas pagata per monoferadoj.”
”Kiu ekzemple estas tia monoferanto?”
”Diversaj filantropoj, kaj sinjorinoj kaj sinjoroj en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo kaj en Londono.”
”Kiu estis Naomi Brocklehurst?”
”La sinjorino, kiu konstruis la novan parton de ĉi tiu konstruaĵo; tion sciigas tiu ŝtono, kaj ŝia filo ĉion administras kaj aranĝas ĉi tie.”
”Kial?”
”Ĉar li estas la kasisto kaj direktoro de la instituto.”
”Sekve ĉi tiu domo ne apartenas al tiu altkreska sinjorino, kiu portas poŝhorloĝon kaj kiu diris, ke ni ricevos panon kun fromaĝo?”
”Al fraŭlino Temple? Ho, ne! Mi dezirus, ke ĝi apartenus al ŝi. Ŝi devas respondi al sinjoro Brocklehurst pri ĉio, kion ŝi faras. Sinjoro Brocklehurst mem aĉetas ĉiujn niajn vestojn kaj la nutraĵon.”
”Ĉu li loĝas en ĉi tiu konstruaĵo?”
”Ne, – li loĝas du mejlojn de ĉi tiu loko, en granda porsinjora domo.”
”Ĉu li estas bona viro?”
”Li estas ekleziulo kaj oni diras, ke li faras multon bonan.”
”Ĉu vi ne diris, ke tiu altkreska persono nomiĝas fraŭlino Temple?”
”Jes.”
”Kaj kiel nomiĝas la aliaj instruistinoj?”
”La ruĝvangulino nomiĝas fraŭlino Smith; ŝi atentas la laboron kaj tondas la vestaĵojn – ĉar ni faras niajn proprajn vestaĵojn kaj jupojn; tiu etulino kun la nigraj haroj estas fraŭlino Scatcherd; ŝi instruas historion kaj gramatikon, kaj ripetadas en la dua klaso; tiu kun la ŝalo kaj kun la naztuko ligita al sia flanko per flava rubando, estas Madame Pierrot; – ŝi venis el Lise en Francujo kaj donas francajn lecionojn.”
”Ĉu vi amas la fraŭlinojn?”
”Nu … iom … tiom.”
”Ĉu vi amas tiun etan nigraokulan kaj tiun Madame –? – Mi ne povas prononci ŝian nomon kiel vi ĵus faris.”
”Fraŭlino Scatcherd estas iomete kolerema – vi devas atenti ne inciti ŝin; madame Pierrot ne estas malbona homo.”
”Sed fraŭlino Temple estas la plej bona, ĉu ne?”
”Fraŭlino Temple estas tre bona kaj tre klera; ŝi superas ĉiujn aliajn, ĉar ŝi estas multe pli instruita ol la aliaj.”
”Ĉu vi estas ĉi tie jam longe?”
”Du jarojn.”
”Ĉu vi estas orfino?”
”Mia patrino estas mortinta.”
”Ĉu vi estas feliĉa ĉi tie?”
”Mi opinias, ke vi faras tro multajn demandojn kaj mi respondis jam sufiĉajn da ili. Nun mi volas legi.”
Sed en tiu momento la sonorilo vokis al tagmanĝo. Ĉiuj eniris la domon. La odoro nun pleniganta la manĝejon apenaŭ estis pli apetitincita ol tiu, kiu tiklis niajn flarorganojn antaŭ la matenmanĝo. La manĝaĵo ĉi tiun fojon metita sur la tablon troviĝis en du eksterordinare grandaj ladaj kaldronoj, el kiu supreniris densa vaporo, malbonodoranta kiel ranca graso. La tagmanĝo konsistis el pistitaj terpomoj kun pecetoj da malbona viandaĵo. De ĉi tiu miksaĵo ĉiu lernantino ricevis sufiĉe grandan telerplenan porcion. Mi manĝis de ĝi, kion mi povis engluti, mirante ĉu la nutraĵo estas sama ĉiutage. Post la manĝo ni tuj reiris al la instrusalono. La lecionoj rekomenci ĝis kaj daŭris ĝis la kvina horo.
La unua notinda okazintaĵo de tiu posttagmezo estis, ke la knabino, kun kiu mi estis parolinta sub la verando tiun matenon, estis forsendita de la historia leciono al la mezo de la salono, kie ŝi devis resti staranta. Mi trovis tiun punon tre senhonoriga, precipe por tiel granda knabino – ŝajnis al mi, ke ŝi montros honton; sed je mia granda surprizo ŝi nek ploris nek ruĝiĝis.
Kviete sed grave ŝi staris tie dum ĉiuj rigardis ŝin. ”Kiel ŝi povas elporti tion tiel kviete – kaj energie?” mi demandis al mi. ”Se mi starus tie en ŝia loko, mi dezirus, ke malfermiĝu antaŭ miaj piedoj la tero por engluti min. Ŝi aspektas kvazaŭ ŝi pensas pri io ekster sia puno kaj ekster sia situacio: pri io nek ĉirkaŭ, nek antaŭ si. Mi aŭdis foje pri tagsonĝoj – ĉu ŝi nun tagsonĝas? La okulojn ŝi fiksas sur la plankon, sed mi estas certa pri tio, ke ŝi ne vidas ĝin – estas kvazaŭ ŝi rigardas en sian internon, en sian propran koron; mi kredas, ke ŝi rigardas tion, kion ŝi povas memorigi al si, kaj ne al tio, kio nun okazas ĉirkaŭ ŝi. Mi estas scivola ekaŭdi, kia knabino ŝi estas – bona aŭ sentaŭga.”
Baldaŭ post la kvina horo ni ricevis refoje manĝon, konsistantan el taseto da kafo kaj tranĉaĵo da bruna pano. Mi forman ĝis mian panon kaj trinkis mian kafon kun apetito; sed volonte mi estus ricevinta duan egalan porcion – ĉar mi malsatis ankoraŭ. Poste sekvis libera duonhoro; poste ni ricevis glason da akvo kaj peceton da aven-kuko kaj fine ni devis preĝi kaj iri al la dormejo.
Tia estis mia unua tago en Lowood.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.