|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JANE EYREAŭtoro: Charlotte Brontë |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Nova ĉapitro en romano estas kiel nova sceno en teatraĵo, kaj suprentirante la kurtenon, mi prezentas al vi ĉambron en la gastejo de Millcote kun tia murpapero kun grandaj figuroj, kiajn oni trovas en gastejoj; kun tia tapiŝo, tiaj mebloj, tiaj ornamaĵoj sur la kamenbreto,kaj tiaj bildoj, kaj krom tio portreto de George la tria, portreto de la princo de Wales, kaj reprezentado de la morto de Wolfe. Ĉion tion oni vidas prilumita de oleolampo, pendanta ĉe la plafono, kaj de kraketanta fajro, ĉe kiu mi sidas kun mantelo ĉirkaŭ mia korpo kaj ĉapelo sur la kapo; miaj mufo kaj pluvombrelo kuŝas sur la tablo kaj mi sidas varmigante min post dekseshora veturado en malvarma tago de oktobro.
Ĉio tio aspektas hejmece, kara leganto, sed interne mi ne estas kvieta. Venante ĉi tien per la veturilo, mi pensis vidi iun, kiu kondukos min pli malproksimen. Atente mi rigardis ĉirkaŭe tuj kiam mi metis la piedon sur la ŝtupareton de la omnibuso, esperante, ke iu vokos mian nomon, aŭ ke mi vidos veturilon, kiu kunportos min al Thornfield. Sed el ĉio tio mi vidis nenion, kaj kiam mi demandis al la servisto, ĉu iu demandis pri fraŭlino Eyre, mi ricevis nean respondon; sekve restis al mi nenio krom peti privatan ĉambron, por atendi tie dum ĉiuj timoj kaj duboj trairis mian kapon.
Estas strange por juna nesperta persono senti sin tute sola en la mondo, malproksime de siaj konatoj, kaj esti malcerta kiel atingi la lokon de sia destino kaj esti malhelpata de ĉiuj kontraŭaĵoj returni sin al la loko, de kiu ŝi ĵus venis. La ĉarmo de la aventuro dolĉigas tiun senton, la fiereco varmigas ĝin: sed la timo malkvietigas ĝin: kaj tiu timo tute regis min, kiam duona horo pasis, dum kiu mi estis tute sola. Ne sciante kion fari, mi sonorigis.
”Ĉu estas en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo vilaĝo nomata Thornfield?” mi demandis al la eniranta servisto.
”Thornfield? Mi ne scias tion, fraŭlino. Mi informiĝos ĉe la bufedo.”
Li malaperis sed baldaŭ revenis:
”Ĉu via nomo estas fraŭlino Eyre?”
”Jes.”
”Ĉi tie estas persono, kiu vin atendas.”
Mi salte leviĝis, prenis miajn mufon kaj pluvombrelon kaj rapidis al la koridoro de la gastejo: tie viro staris en la malfermita pordo, kaj ĉe la lumo de la stratlantemo mi vidis veturilon kun unu ĉevalo.
”Tio sendube estas via pakaĵo?” diris abrupte la viro, kiam li vidis min iranta al la kofro.
”Jes.” Li metis ĝin sur la veturilon, kiu estis speco de ĉaro kaj mi ĝin eniris. Antaŭ ol li fermis la veturilpordon, mi demandis al li pri la distanco al Thornfield.
”Nu, ĉirkaŭ ses mejloj estas la distanco.”
”Kiom da tempo ni bezonos por esti tie?”
”Ĉirkaŭ horo kaj duono.”
Li fermis la pordon kaj supreniris ekstere sur sian sidejon.
Malrapide ni antaŭeniris kaj mi havis multan tempon por pensi. Mi ĝojis fine esti atinginta la celon de mia vojaĝo; kaj dum mi apogis min malantaŭen en la oportuna sed ne eleganta veturilo, mi ekdronis en pensoj.
”Juĝante laŭ la simpleco de la veturilo kaj de la servisto, sinjorino Fairfax ne estis eminenta,” mi pensis; ”des pli bone, nur unu fojon mi estis ĉe eminentuloj kaj tiam mi sentis min mizera”. Mi estas scivola, ĉu ŝi loĝas nur kun tiu knabineto.
Se tiel estas kaj se ŝi estas bona homo, mi baldaŭ estos kun ŝi en akordo; mi faros mian eblon, sed bedaŭrinde estas, ke klopodoj ne ĉiam sukcesas. En Lowood mi decidis fari mian eblon kaj sukcesis, sed ĉe sinjorino Reed miaj klopodoj ĉiam estis respondataj per malestimo; la ĉielo donu, ke sinjorino Fairfax ne estu dua sinjorino Reed; sed se tio estos, mi tiam ne bezonos resti ĉe ŝi; se mi renkontos malhelpaĵojn, mi ja povos refoje presigi anoncon. Ĉu ni preskaŭ alvenis?”
Mi suprenirigis la fenestreton kaj rigardis eksteren; Millcote kuŝis malantaŭ ni; laŭ la multaj lumoj, ĝi sendube estis sufiĉe granda urbo, multe pli granda ol Lowton. Kiom mi povis vidi, ni estis sur speco de ebenaĵo; sed tie kaj ĉi tie kuŝis dise izolitaj domoj; la regiono estis tute alia ol Lowood; ŝajnis al mi, ke ĝi estas pli loĝata, malpli pentrinda; pli movoplena, malpli romantika. La vojoj estis kotaj kaj nebulo nin ĉirkaŭis; la ĉevalo iris tre malrapide kaj horo kun duono certe fariĝos du horoj; fine la servisto sin turnis sur sia sidloko dirante:
”Ni ne estas plu malproksime de Thornfield.” Refoje mi rigardis eksteren; ni preteriris preĝejon; mi vidis la larĝan, malaltan turon konturiĝantan sur la ĉielo; la horloĝo batis kvaronhoron; ankaŭ mi vidis linion da lumetoj sur monteto; sendube ili estis de vilaĝo aŭ vilaĝeto. Dek minutojn poste la servisto malsupreniris de la veturilo kaj malfermis kradpordon; ni ĝin trairis kaj ĝi brufermiĝis malantaŭ ni. Malrapide ni supreniris aleon kaj alvenis al longa antaŭaĵo de domo; kandelo lumis tra la kurtenoj de unu sola vitro; ĉio alia dronis en mallumo.
La veturilo haltis antaŭ la ĉefpordo; servistino malfermis ĝin; poste mi eliris la veturilon kaj eniris la domon.
”Ĉi tien, mi petas, fraŭlino,” diris la knabino kaj mi sekvis ŝin tra kvadrata koridoro kun pordoj en ĉiuj flankoj; ŝi kondukis min en ĉambron, kies kandela kaj fajra lumo komence blindigis min, tiom ĝi kontrastis kontraŭ la mallumo de la lastaj du horoj, sed kiam mi povis vidi, kuŝis antaŭ mi hejmeca agrabla sceneto.
Beleta ĉambreto; ĉe la fajro ronda tablo; malnovmoda brakseĝo kun alta dorso, en kiu sidis la plej ĉarma malgranda, maljuna sinjorino imagebla, kun vidvina kufo, vestita per silka jupo kaj neĝblanka antaŭtuko; precize kiel mi estis imaginta al mi sinjorinon Fairfax, sed malpli severa kaj pli milda laŭ aspekto. Ŝi estis trikanta kaj granda katino sidis ĉe ŝiaj piedoj; nenio mankis al ĉi tiu idealo de homa komforto.
Neniu nova guvernistino povas prezenti al si pli kvietigantan unuan konatiĝon; tie ne estis premeganta eminenteco, nek embarasanta graveco; kaj kiam mi eniris la maljuna sinjorino tuj levis sin por ricevi min plej amike.
”Kiel vi fartas? Sendube vi havis tedan veturadon; John ĉiam veturas tiel malrapide; kaj sendube estas al vi malvarme, sidiĝu tuj ĉe la fajro.”
”Vi estas sinjorino Fairfax, mi supozas?” mi diris.
”Mi estas; sidiĝu.”
Ŝi kondukis min al sia seĝo kaj komencis malligi miajn ĉapelrubandojn kaj malbutonumi mian mantelon. Mi petis, ke ŝi ne faru al si tiom da malagrablaĵoj.
”Ho, tio ja tute ne estas malagrablaĵoj; mi pensas, ke viaj manoj preskaŭ rigidiĝis pro malvarmo. Leah, preparu iom da varma vino kun kelkaj tranĉaĵoj da pano; jen la ŝlosiloj de la provizejo.”
Dirante tion, ŝi tiris dikan ŝlosilaron el sia poŝo kaj ĝin donis al la servistino.
”Nun sidiĝu tre proksime al la fa jro,” ŝi diris plue. ”Ĉu vi kunprenis vian pakaĵon?”
”Jes, sinjorino.”
”Mi portigos ĝin en vian ĉambron,” ŝi diris kaj foriris.
”Ŝi kondutas kun mi kiel kun gasto,” mi pensis.
”Tian ricevon mi ne atendis; mi pensis ricevi akcepton rigidan kaj malvarman; ĉi tiu akcepto ne estas tia, kian guvernistino ordinare spertas, kiel mi aŭdis; sed mi ne tro rapide estu ravita.”
Ŝi revenis, forigis de la tablo sian trikaĵon kaj kelkajn librojn, por surmeti anstataŭe la pleton, kiun enportis Leah, kaj mem servis min. Mi preskaŭ konfuziĝis pro tiom da ĝentileco, kiun antaŭe mi neniam spertis, kaj eĉ de mia superulino; sed ŝajne ŝi mem faris nenion eksterordinaran, tial mi opiniis plej bone ne kontraŭstari.
”Ĉu mi havos hodiaŭ vespere la plezuron vidi fraŭlinon Fairfax?” mi demandis, post kiam mi estis refreŝiginta min.
”Kion vi diras? Mi estas iom surda,” diris la ĝentila sinjorino proksimigante sian orelon al mia buŝo.
Mi pli laŭte ripetis mian demandon.
”Fraŭlinon Fairfax? Ho, vi celas fraŭlinon Varens. Via nova lernantino nomiĝas Varens.”
”Sed ĉu ŝi ne estas via filino?”
”Ne – mi ne havas infanojn.”
Komence mi volis daŭrigi mian unuan demandon por sciiĝi, kiel fraŭlino Varens estas parenca al ŝi, sed mi ekpensis, ke ne estas ĝentile fari tiom da demandoj en unu fojo; krome mi ja ekscios tion poste.
”Mi ĝojas,” ŝi daŭrigis, sidante kontraŭ mi kun la katino sur la genuoj, ”ke vi venis; estos nun tre agrable ĉi tie. Sed agrable estas ĉi tie ĉiam, ĉar Thornfield estas tre bela, malnova domo, iom malzorgita en la lastaj jaroj, sed respektinda restadejo; sed vintre oni sin sentas iom melankolia, tiel tute sola, eĉ en la plej bela domo. Mi diris: tiel tute sola; Leah tre certe estas kara knabineto, kaj John kaj lia edzino estas decaj homoj, sed ili estas servistoj kaj oni ne povas paroli kun ili kiel kun siaj egaluloj; oni devas teni ilin je kelka distanco por konservi sian aŭtoritatecon. Mi povas diri al vi, estintan vintron (tiam estis tre severa vetero, kiel vi memoras, kaj kiam ne neĝis, ni havis pluvon aŭ venton), eĉ ne unu homo venis al la pordo krom la buĉisto kaj la leterportisto, de novembro ĝis februaro; kaj mi fariĝis vere tre melankolia pro la sola sidado en la vesperoj. Kelkfoje Leah laŭtlegis al mi, sed mi kredas, ke ŝi ne ŝatas tion. Ŝi trovis tion monotona. En la printempo kaj somero ĉio iras pli bone, la sunbrilo kaj la longaj tagoj faras grandan diferencon; kaj ĝuste tiam, en la komenco de la aŭtuno, venis la eta Adèle Varens kaj ŝia vartistino; infano per unu fojo pliĝojigas la domon; kaj ĉar vi estas ĉi tie, mi estas tre ĝoja.”
Mi eksentis simpation al la maljuna sinjorino dum ŝi tiel parolis; mi sidiĝis iom pli proksimen al ŝi kaj diris, ke mi esperas, ke ŝi trovos mian akompanon tiel agrabla, kiel ŝi pensis.
”Sed ĉi tiun vesperon mi ne volas reteni vin pli longe,” ŝi diris , ”estas preskaŭ noktomezo kaj vi vojaĝis la tutan tagon, vi estas sendube laca. Kiam viaj piedoj estos varmaj, mi montros al vi vian dormoĉambron. Mi preparigis vian ĉambron tuj flanke de mia; ĝi ne estas granda, sed mi opiniis, ke vi preferus ĝin pli ol unu el la vastaj antaŭĉambroj, kiuj havas pli bonajn meblojn, sed ili estas malgajaj kaj solecaj kaj mi mem neniam dormas tie.”
Mi dankis ŝin pro ŝiaj zorgoj kaj, estante laca, mi diris, ke mi volonte tuj irus.
Ŝi prenis la kandelingon kaj mi sekvis ŝin. Unue ŝi ekzamenis, ĉu la koridora pordo estas ŝlosita; ŝi prenis la ŝlosilon el la seruro kaj ni supreniris la ŝtuparon. La ŝtupoj kaj la apogilo estis el kverko; la ŝtuparfenestro estis alta kaj ĝia kradaĵo el plumbo; tiu fenestro kaj la longa galerio, sur kiun malfermiĝis la pordoj, donis al la domo la aspekton de preĝejo. Frostotremiga arkaĵa aero pendis sur la ŝtuparoj kaj en la galerio, kiu naskis malgajajn ideojn pri spaco kaj soleco, kaj mi ĝojis, kiam fine mi estis en mia ĉambro, kaj kiam mi vidis, ke ĝi estas malgranda kaj ordinare, moderne meblita.
Kiam sinjorino Fairfax estis dezirinta al mi bonan nokton kaj mi estis ferminta mian pordon kaj rigardinta ĉirkaŭe, malaperis iom la impreso, kiun al mi faris tiu longa koridoro, tiu malluma, larĝa ŝtuparo kaj la longa malvarma galerio per la pli gaja aspekto de mia ĉambreto kaj mi memoris, ke fine mi alvenis en sendanĝeran havenon post tago de korpaj lacegoj kaj spiritaj ekscitoj. Sento de danko plenigis mian koron; mi genufleksis antaŭ mia lito kaj supren sendis koran dankpreĝon al tiu, al kiu mi ŝuldis ĝin kaj ne forgesis antaŭ ol ekstari, peti helpon sur mia estonta vojo, kaj la forton por fari inda la amikecon, kiu tiel abunde estis al mi montrita jam antaŭ ol mi meritis ĝin.
Ĉi tiun nokton mi ne kuŝis sur dornoj; mia soleca ĉambro ne timigis min. Estante laca kaj kontenta, mi dormis baldaŭ kaj profunde; estis lume, kiam mi vekiĝis.
La ĉambro aspektis tute amika, la suno lumis tra la gajaj, malhele bluaj kurtenoj el katuno kaj la murpapero ŝajnis esti tapiŝo; ĉio estis tiel tute alia ol la ligna planko kaj la ŝtonaj muroj de Lowood, kaj mi fariĝis gaja.
Eksteraj aferoj diras multon al junaj homoj. Mi pensis, ke pli bela vivo komenciĝis por mi, vivo kiu kunportos ne nur dornojn kaj penojn sed ankaŭ florojn kaj plezuron! Per la ŝanĝo de la ĉirkaŭaĵo kaj nove vekita espero, ĉio en mi reviviĝis.
Mi ne povas precize diri, kion mi esperis, sed estis io agrabla, eble ne en fiksita tago aŭ monato, sed en la estonteco.
Mi ellitiĝis kaj zorge vestis min; mi estis devigata esti simpla, (ĉio, kion mi portis estis simpla) sed mi ŝatis, ke ĉio estu beleta. Mi ne kutimis esti indiferenta pri mia eksteraĵo aŭ kiun impreson mi faras; kontraŭe mi ĉiam ŝatis aspekti kiel eble plej bone kaj volonte plaĉi kiel eble plej multe, kvankam mi ne estis bela.
Kelkfoje mi bedaŭris, ke mi ne estis pli belaspekta; mi dezirus havi rozkolorajn vangojn kaj rektan nazon kaj malgrandan ruĝan buŝon, mi deziris esti altkreska kaj gravmiena kaj belstatura, kaj mi sentis min malfeliĉa, ĉar mi estis tiel malgranda kaj pala kaj ĉar mi havis malregulajn, akrajn vizaĝtrajtojn! Kaj kial mi havis tiajn dezirojn kaj bedaŭron? Mi neeble povus diri tion; mi eĉ ne bone sciis tion. Tamen ekzistis kaŭzo, kaj eĉ natura, logika kaŭzo. Belete ordiginte miajn harojn kaj surmetinte mian nigran jupon, kiu estis iom laŭ kvakera modo, sed vestis min bone, kaj metinte la grandan blankan antaŭtukon, mi trovis, ke mi aspektas sufiĉe bone por aperi antaŭ sinjorino Fairfax kaj por ne esti malsimpatia al mia nova lernantino. Malferminte la fenestrojn de mia ĉambro kaj vidante, ke ĉio sur la tualeta tablo staras orde kaj bone aranĝita, mi malsupreniris. Trairinte la longan, matkovritan galerion, mi sekvis la glatan kverkan ŝtuparon kaj venis en la koridoron. Tie mi atendis momenton kaj rigardis la pentraĵojn (unu el ili, kiel mi memoras ankoraŭ, estis malafable aspektanta viro vestita per armaĵo, alia estis sinjorino kun pudritaj haroj kaj ĉirkaŭkolo el perloj), poste bronzan lampon, kiu pendis ĉe la plafono, kaj starantan horloĝon, kies kesto estis el rimarkinde skulptita kverko, tute nigra de la tempo kaj de la frotado. Ĉio aspektis grave kaj impone, sed mi ne kutimiĝis al pompo kaj majesteco.
La koridora pordo, duone el vitro, estis malfermita; mi iris eksteren. Estis bela aŭtuna mateno; la frua suno lumis pace super ĉiuj flavaj arbustoj kaj la ankoraŭ verdaj kampoj; irante pli malproksimen trans la herbejon, mi rigardis supren al la fasado de la domo. Ĝi estis trietaĝa, ne tre granda, sed grava; vera porsinjora domo, sed ne kastelo; la murdentoj ĉirkaŭ la supro faris la domon iom pentrinda. La griza fasado leviĝis malantaŭ la fundo de kornika nestaro, kies grakantaj loĝantoj rondflugis en la aero trans la herbejon kaj kampojn kaj fine ŝvebmalsupreniris sur vastan herbejon, apartigitan de la doma teritorio per fosita kanaleto, kie amaso da kratagoj, fortaj kaj nodaj, baldaŭ indikis la devenon ”Thornfield aŭ Dornakampo” de la nomo de la konstruaĵo. Iom malproksime kuŝis montetoj, ne tiel altaj kiel tiuj ĉirkaŭ Lowood, kaj ne tiel rokaj, kvazaŭ ili formis muron apartigantan ilin de la vivanta mondo, sed kvietaj, solecaj montetoj, kiuj ŝajnis ĉirkaŭi Thornfield kun tia granda izoleco, kian mi ne kredis ebla tiel proksime al la bruplena Millcote. Sur la deklivo de unu el la montetoj kuŝis malgranda domareto, kies tegmentojn oni ne povis vidi pro arboj; la preĝejo de la domareto kuŝis pli proksime al Thornfield. Transe de herbkovrita monteto inter la domo kaj la kradbarilo oni vidis la supron de la malnova turo de tiu urbo. Mi ĝuis la paceman elrigardon kaj la freŝan aeron kaj kun plezuro aŭdis la grakadon de la kornikoj kaj rigardis la grizan fasadon de la halo, pensante pri tio, ke ĉi tiu konstruaĵo estas granda por tia soleca virino, kia estis sinjorino Fairfax, kiam ŝi aperis ĉe la pordo.
”Kion! Ĉu vi estas jam ekstere?” ŝi diris. ”Mi vidas, ke vi ŝatas frue leviĝi.” Mi iris al ŝi kaj estis salutata per kiso kaj manpremo.
”Kaj kiel vi trovas Thornfield,” ŝi demandis. Mi respondis, ke mi trovas ĝin belega.
”Jes,” ŝi diris, ”ĝi vere estas bela, sed mi timas, ke ĝi ne restos en tia ordo, kiam sinjoro Rochester decidos daŭre loĝi ĉi tie aŭ se li pli ofte venos por viziti ĝin. Grandaj domoj kaj taŭga tero postulas la ĉeeston de la posedanto.”
”Kiu estas sinjoro Rochester?” mi demandis.
”La posedanto de Thornfield,” ŝi kviete respondis; ”ĉu vi ne sciis, ke li nomiĝas Rochester?”
Kompreneble mi ne sciis tion; neniam mi aŭdis pri li, sed ŝajnis, ke la maljuna sinjorino rigardas lian ekziston kiel ĉie konatan fakton, kaj kiel ion, kion ĉiu instinkte komprenas.
”Mi pensis, ke Thornfield apartenas al vi,” mi diris plue.
”Al mi? Kara ĉielo, mia infano, kiel vi povis pensi tion? Al mi? Mi estas la mastrumistino, ne pli multe. De la flanko de mia patrino mi estas parenca al li, almenaŭ mia edzo estis tia; li estis ekspastro de Hay – de tiu vilaĝeto, kuŝanta tie sur la monteta deklivo – kaj ĉe tiu kradbarilo estis lia preĝejo. La patrino de ĉi tiu sinjoro Rochester estis Fairfax-ano, kaj prakuzino de mia edzo; sed pri tio mi tute ne gloras min; tio estas al mi tute indiferenta. Mi rigardas min kiel ordinaran mastrumistinon.
Mia sinjoro estas ĉiam diligenta, kaj pli multon mi ne deziras.”
”Kaj kiu estas mia lernantino?”
”Ŝi estas la zorgatino de sinjoro Rochester. Li komisiis al mi serĉi guvernistinon por ŝi. Li deziras, mi kredas, ke ŝi estu edukata en ĉi tiu graflando. Jen ŝi venas kun sia vartistino.”
La enigmo estis solvita: ĉi tiu amika, afabla vidvino ne estis eminenta sinjorino sed subulino, dependulino, same kiel mi. Mi ne ŝatis ŝin malpli pro tio, kontraŭe, mi estis pli ĝoja ol antaŭe! La egaleco inter ŝi kaj mi estis vera kaj ne la sekvo de cedemo ŝiaflanka. Des pli bone; mia situacio per tio estis pli sendependa.
Pensante pri tio, malgranda knabino trairis la herbejon kaj sin direktis al ni, malantaŭ ŝi venis la vartistino. Mi rigardis mian lernantinon, kiu komence ne ŝajnis vidi min. Ŝi estis ankoraŭ vera infano, eble sep aŭ okjara, maldika stature kun pala, maldika vizaĝeto kaj amaso da harbukloj pendantaj ĝis la talio.
”Bonan matenon, Adèle,” diris sinjorino Fairfax. ”Iru kaj parolu al ĉi tiu fraŭlino, kiu estas instruonta vin kaj kiu faros el vi instruitan fraŭlinon post kelka tempo.” Ŝi iris al mi.
”C’est là ma gouvernante? (Ĉu tio estas mia guvernistino?)” ŝi diris al sia vartistino dum ŝi fingre montris min.
”Mais oui, certainement (Jes, certe),” respondis la alia.
”Ĉu ili estas alilanduloj?” mi demandis kun miro, aŭdante ilin paroli france.
”La vartistino estas francino kaj Adèle naskiĝis sur la Kontinento; mi kredas, ke ŝi foriris de tie nur antaŭ ses monatoj.
Venante ĉi tien ŝi ne komprenis angle; nun ŝi parolas ĝin iomete.
Mi ne komprenas ŝin, ŝi miksas ĝin per tiom da francaj vortoj, sed mi pensas, ke vi bone komprenos ŝin.”
Feliĉe mi havis la avantaĝon, ke francino estis instruinta al mi la francan lingvon kaj ĉar mi kiel eble plej ofte parolis france kun sinjorino Pierrot, kaj ĉar mi lernis parkere ĉiutage francajn tekstojn – kaj kiel eble plej multe pensis imiti la elparolon de tiu instruistino – mi estis akirinta iun akuratecon en tiu lingvo kaj sendube ne konfuziĝos parolante france kun fraŭlino Adèle. Ŝi venis al mi, donis al mi la manon ekaŭdinte, ke mi estas ŝia guvernistino; kaj kiam mi ekmatenman ĝis kun ŝi, mi diris al ŝi kelkajn francajn frazojn. Komence ŝi respondis nur per mallongaj frazetoj, sed kiam ni sidis kune ĉe la tablo kaj post kiam ŝi rigardis min dum momento per siaj grandaj malhele brunaj okuloj, ŝi subite komencis flue babiladi.
”Ho!” ŝi ekkriis france,” vi parolas mian lingvon same flue kiel sinjoro Rochester. Kun vi mi povas paroli, kun li kaj kun Sophie. Ŝi ĝojos; neniu komprenas ŝin; sinjorino Fairfax estas tute anglino. Sophie estas mia ’bonne’ (vartistino); ŝi venis kun mi trans la maron, per granda ŝipo kun fumturo, kiu fumaĉis – kiom da fumo! – Kaj mi estis marmalsana same kiel Sophie, kaj sinjoro Rochester. Sinjoro Rochester kuŝis sur kanapo en bela ĉambro, nomita salono, kaj Sophie kaj mi havis litetojn aliloke.
Mi preskaŭ falis el la mia; ĝi estis kvazaŭ breto. Kaj … fraŭlino … kiel vi nomiĝas?”
”Eyre – Jane Eyre.”
”Er? Ho, mi ne povas elparoli ĝin. Nu, do; matene, kiam ne estis ankoraŭ tute lume, nia ŝipo kuŝis sen movo antaŭ tre granda urbo kun mallumaj domoj, kaj fumo ĉie; tute alie ol en tiu belega urbo el kiu mi venis; kaj sinjoro Rochester portis min sur la brakoj trans breton al la tero, kaj Sophie sekvis nin, kaj mi eniris kaleŝon, kaj per ĝi veturis al bela, granda domo, pli granda kaj ankoraŭ pli bela ol ĉi tiu, kaj ĝi nomiĝis hotelo.
Ni restis tie preskaŭ semajnon; Sophie kaj mi promenadis ĉiutage sur granda, verda loko plena de arboj, nomita parko; kaj tie estis multaj infanoj kaj lago kun belaj birdoj, al kiuj mi disĵetis panerojn.”
”Ĉu vi povas kompreni ŝin, kiam ŝi babilas tiel rapide?” demandis sinjorino Fairfax.
Mi komprenis ŝin bonege, ĉar mi kutimiĝis al la rapida parolo de sinjorino Pierrot.
”Mi petas, demandu al ŝi iom pri ŝiaj gepatroj,” diris plue la bona sinjorino, ”mi estas scivola, ĉu ŝi memoras ilin.”
”Adèle,” mi demandis, ”kun kiuj vi loĝis en tiu belega urbo, pri kiu vi ĵus rakontis?”
”Antaŭ longe mi loĝis ĉe mia patrino, sed ŝi estas nun ĉe la sankta virgulino Maria. Mia patrino instruis al mi danci kaj kanti kaj eldiri versetojn. Multaj gesinjoroj venis viziti mian patrinon, kaj mi dancis antaŭ ili, aŭ mi sidis sur ies genuoj kaj kantis; tion mi ŝatas. Ĉu vi deziras, ke mi iom kantu?”
Ŝi jam matenmanĝis kaj mi konsentis, ke ŝi montru siajn kapablojn. Ŝi iris de sia seĝo kaj sidiĝis sur miaj genuoj. Poste ŝi kunplektis la manojn rekte antaŭ si, kaj skuante la harbukklojn malantaâuen kaj levante la okulojn, ŝi komencis kanti kanton el opero. Ĝi estis plendo de forlasita virino, kiu alvokis la helpon de sia fiereco, post tio ŝi plendis pri la perfideco de sia amanto, kaj kiel ŝi ordonis al sia servistino, ke ĉi tiu vestu ŝin per la plej belaj vestoj kaj juveloj, kaj kiel ŝi decidis renkonti en tiu vespero la malfidulon okaze de balo, por montri al li per sia gaja konduto kiel malmulte ŝi funebras pro sia forlasiteco. La temo estis strange elektita por infano por prikanti ĝin; sed mi kredas, ke la efiko estis en la prezento, por aŭdigi per infanbuŝo tiujn sonojn de amo kaj ĵaluzo; kaj mi trovis, ke la prezento estis malbonega.
Adèle tamen kantis la temon sufiĉe bone kaj kun la naiveco de sia aĝo. Kiam ŝi finkantis, ŝi saltis de miaj genuoj dirante:
”Nun mi recitos poemeton, fraŭlino.”
Ekstarante laŭ la postulita pozo ŝi deklamis: ”La ligue des Rats, fable de La Fontaine.” Kaj ŝi eldiris tiun poemeton atentante la interpunkcion kaj ritmon, kaj kun emfazo kaj gestoj, tre eksterordinaraj por ŝia aĝo kaj kiuj atestis, ke ŝi estis kun zorgo instruita pri tio.
”Ĉu via patrino instruis al vi tiun deklamaĵon?” mi demandis.
”Jes,” kaj laŭ la sama sono ŝi diris ĉi tion: ”Qu’avez-vous donc? lui dit un des rats; parlez!” Ŝi levis mian manon, jen tiel, por ke mi levu mian voĉon ĉe tiu demando. ”Ĉu mi nun foje dancu por vi?”
”Ne, sufiĉas. Sed post kiam via patrino iris, kiel vi diris, al la virgulino Maria, ĉe kiu vi loĝis tiam?”
”Ĉe sinjorino Frédéric kaj ŝia edzo; ŝi prizorgis min, sed ŝi ne estas parenca al mi. Mi kredas, ke ŝi estas malriĉa, ĉar ŝia domo ne estis tiel bela kiel tiu de mia patrino. Longe mi ne loĝis tie. Sinjoro Rochester demandis min, ĉu mi dezirus loĝi ĉe li en Anglujo, kaj mi respondis, ke jes; ĉar mi konis sinjoron Rochester jam antaŭ ol mi konis sinjorinon Frédéric, kaj li estis ĉiam tre bona al mi, kaj donis al mi belajn vestojn kaj ludilojn; sed vi vidas, ke li ne plenumis sian promeson, ĉar li kondukigis min en Anglujon kaj li denove foriris de mi, kaj neniam mi vidas lin plu.”
Post la matenmanĝo Adèle kaj mi iris en la librejon, ĉar ŝajnis, ke sinjoro Rochester destinis ĝin kiel studejon. Preskaŭ ĉiuj libroj staris malantaŭ ŝlositaj vitro-pordoj; sed unu libroŝranko staris neŝlosita kaj ĝi enhavis ĉion, kio estis necesa por la edukado: ili konsistis el multaj volumoj kun facila literaturo, poezio, vivopriskriboj, vojaĝoj, kelkaj romanoj, kaj tiel plu. Mi kredas, ke li opiniis, ke tio estas ĉio, kion guvernistino povus deziri kiel propran literaturon, kaj ĝi provizore plene plaĉis al mi; kompare kun la malmultaj legaĵoj, kiujn mi kolektis iom post iom en Lowood, ĝi ŝajnis al mi riĉa rikolto por distri kaj amuzi min.
En tiu ĉambro staris ankaŭ piano, tute nova kaj kun bela sono: ankaŭ stablo de pentristo kaj du globoj.
Mi trovis, ke mia lernantino estas sufiĉe obeema, sed ne tre atenta; ŝi ne estis kutimiĝinta fari regulajn taskojn. Mi komprenis, ke estus malsaĝe doni al ŝi multan laboron en la komenco, tial mi parolis al ŝi longan tempon, instruis al ŝi iom kaj poste reirigis ŝin al la vartistino. Poste mi intencis fari antaŭ la matenmanĝo kelkajn desegnaĵojn, kopiotaj de ŝi.
Kiam mi supreniris por preni miajn paperujon kaj krajonojn, sinjorino Fairfax vokis min: ”La matena leciono sendube pasis.” Ŝi estis en ĉambro, kies duobla pordo staris malfermita; mi eniris, kiam ŝi diris al mi tion. Ĝi estis vasta, grava salono kun ruĝaj seĝoj kaj kurtenoj, turka tapiŝo, kverka panelaro, granda fenestro el bele pentrita vitro kaj alta plafono kun bone pentritaj figuroj. Sinjorino Fairfax estis senpolviganta belajn vazojn el ruĝa kristalo, starantajn sur la bufedo.
”Kiel bela ĉambro!” mi ekkriis, ĉirkaŭrigardante; ĉar neniam mi vidis ion tiel imponan.
”Jes; ĝi estas la manĝosalono. Mi ĵus malfermis la fenestron por enirigi freŝan aeron kaj sunlumon; ĉar ĉio mucidiĝas en malofte loĝataj salonoj; la jena salono aspektas kiel arkaĵo.”
Ŝi fingre montris grandan vestiblon ĉe la flanko de la fenestro, same provizita de oriente kolorigita kurteno, kiu nun estis forigita. Mi supreniris la du larĝajn ŝtupojn, rigardis tra la fenestro kaj imagis vidi ion fabelan, tiel brila estis tio, kion vidis miaj okuloj ne kutimiĝintaj al io tia. Malgraŭ tio, ĝi estis nur belega salono kun buduaro, ambaŭ kun blanka tapiŝo, sur kiu kvazaŭ kuŝis florgirlandoj; salono kaj buduaro havis plafonon el blankaj plastike modelitaj vinberoj kaj vinberfolioj; sub tiuj plafonoj staris fajre ruĝaj kanapoj kaj ripozbenkoj tre kontrastantaj ilin, sur la hela kamena breto el marmoro staris ornamaĵoj el brilanta rubene ruĝa bohema vitro, kaj inter la fenestroj pendis grandaj speguloj respegulantaj ĉiun tiun blindigan blankon kaj ruĝon.
”Kiel zorge vi tenas en ordo tiun ĉambron, sinjorino Fairfax,” mi diris, ”neniu polvero, neniu meblokovraĵo; sed la aero en la salono estas malvarmeta; oni povus pensi, ke vi loĝas en ĝi ĉiutage.”
”Jes, fraŭlino, sed kvankam sinjoro Rochester venas ĉi tien malofte, liaj vizitoj estas subitaj kaj neatenditaj; kaj vidante, ke tiuj meblokovraĵoj malplaĉas al li, kaj ke la forigado kaŭzas grandan movon, mi trovis pli bone, ke la ĉambroj estu konstante en bona ordo.”
”Ĉu sinjoro Rochester estas postulema aŭ maloportuna viro?”
”Tio vere li ne estas; sed li havas la kutimon kaj guston de vera sinjoro, kaj volonte li vidas la ĉirkaŭaĵon konforma al tio.”
”Ĉu vi ŝatas lin? Ĉu li estas ĝenerale ŝatata?”
”Ho, jes; la tuta familio estis ĉiam honorata ĉi tie. Preskaŭ la tuta kamparo en la ĉirkaŭaĵo, kiun ni povas vidi, ĉiam apartenis al la Rochesteroj.”
”Sed ne parolante pri la kamparo, ĉu vi ŝatas lin? Ĉu vi ŝatas la personon?”
”Mi ne povus ne ŝati lin; kaj mi kredas, ke ĉiuj liaj subuloj opinias lin justa kaj milda grundposedanto; sed li ne okupas sin multe pri la subuloj.”
”Ĉu li ne havas specialecojn? Kia estas lia karaktero?”
”Ho, mi kredas, ke li havas neriproĉindan karakteron. Eble li estas iom stranga: li vojaĝis multe kaj vidis multon de la mondo; mi opinias lin tre instruita, sed mi ne parolis multe kun li.”
”Kion vi celas per iom stranga?”
”Tion mi ne povas precize diri, tio ne estas priskribebla, mi ne celas ion frapantan, sed oni sentas tion parolante kun li; oni ne ĉiam scias, ĉu li parolas sincere aŭ ŝerce, ĉu li estas kontenta aŭ malkontenta; oni ne tute komprenas lin; almenaŭ mi ne faras tion; sed tio ne estas grava; li estas bona mastro.”
Tio estis ĉio, kion sinjorino Fairfax povis rakonti al mi pri sia superulo kaj mia. Kelkaj homoj ne povas priskribi karakteron, nek rimarki ĝin aŭ ĝiajn specialecojn, nek aferojn; kaj ŝi apartenis al tiu kategorio de homoj; miaj demandoj ŝin konfuzis, sed ne paroligis ŝin. En ŝiaj okuloj sinjoro Rochester estis neniu alia ol sinjoro Rochester, neniu ol sinjoro, grundposedanto; ŝi ne deziris pli multe, kaj ŝajne mia deziro estis al ŝi stranga: ricevi ĝustan komprenon pri lia personeco.
Kiam ni eliris el la manĝejo, ŝi proponis al mi montri la ceteraĵon de la domo; mi sekvis ŝin malsupren kaj supren daŭre admirante ĉion, ĉar la tuta konstruaĵo estis bela kaj bone aranĝita. La vastajn antaŭĉambrojn mi trovis ekstreme grandiozaj; kaj kelkaj ĉambroj de la tria etaĝo estis interesaj pro antikveco, kvankam ili estis malaltaj kaj mallumaj. La meblaro, komence destinita por la teretaĝo, estis iom post iom kaj ĉe ŝanĝiĝo de la modo, transportita supren, kaj ĉe la malbona lumo penetranta tra la fenestretoj oni vidis litojn centjarajn, kestojn el kverko aŭ nuksoligno, kiuj pro la stranga ĉizitaĵo de palmobranĉoj kaj anĝelkapetoj, aspektis kiel iaspeca hebrea arkeo; vicoj de gravaj seĝoj kun altaj, mallarĝaj dorsoj, benketoj ankoraŭ pli antikvaj, sur kiuj oni povis ankoraŭ vidi duone kolorŝanĝiĝintajn brodaĵojn, faritajn de manoj, kiuj jam dum du generacioj kuŝis kiel polvo en la ĉerko.
Ĉiuj tiuj relikvoj donis al la tria etaĝo de Thornfield Hall la aspekton de domo el la estinteco – ĝi impresis kiel rememorsanktaĵo.
Dumtage mi amis la silenton kaj la mallumecon kaj la strangecon de tiuj ĉambroj; sed ne volonte mi pasigus tie unu nokton en tiuj nigraj litoj, kelkaj el kiuj havis antaŭ si kverkajn pordojn, aliaj ĉirkaŭitaj de malnovaj broditaj anglaj kurtenoj kun figuroj el strangaj floroj, ankoraŭ pli strangaj birdoj kaj plej strangaj homaj estaĵoj – ĉio kio nepre aspektis strangege en la pala lumo de la luno.
”Ĉu la servistoj dormas en ĉi tiuj ĉambroj?” mi demandis.
”Ne; ili havas vicon de pli malgrandaj ĉambroj en la malantaŭa parto; ĉi tie dormas neniu. Oni dirus, ke fantomoj vizitadus ĉi tiujn apartamentojn se fantomoj estus en Thornfield Hall.”
”Mi samopinias. Ĉu fantomoj ne estas ĉi tie?”
”Neniam mi aŭdis pri ili,” diris sinjorino Fairfax ridetante.
”Nek pri tradicioj? Nek pri legendoj aŭ fantomrakontoj?”
”Mi kredas, ke ne. Malgraŭ tio oni diras, ke la Rochesteroj antaŭe estis pli malkvieta ol kvieta raso. Eble ĝuste tial ili nun kuŝas kviete en la ĉerkoj.”
”Jes, – post malkvieta ekzistado ili nun bone dormas,” mi diris.
”Kien vi nun iras, sinjorino Fairfax?” ĉar ŝi foriris.
”Sur la tegmenton; ĉu vi volas kuniri por rigardi de tie la elrigardon?”
Mi kuniris al la subtegmentejo laŭ tre mallarĝa ŝtuparo kaj de tie, laŭ forprenebla ŝtuparo tra aperturo al la tegmento de la kastelo. Mi estis nun samnivele kun la kornika kolonio, kaj povis rigardi en iliajn nestojn. Mi apogis min sur la murdentaron kaj rigardis malsupren al la kamparo, aspektanta kiel landkarto; tie antaŭ mi sterniĝis la brile velura herbejo, ĉirkaŭ la grizaj fundamentoj de la domo; la kamparo kiel parko kun tie kaj ĉi tie maljunaj arbotrunkoj, la seka maldensa arbaro tra kiu iris plenkreskita vojo, pli dense kovrita de musko ol la arboj estis provizitaj de folioj; la preĝejo apud la bariloj, la vojo, la kvietaj montetoj, ĉiuj ripozantaj en la aŭtuna suno; ĉe la horizonto dolĉa blua ĉielo kun perlogrizaj nubetoj.
Nenio en la vidaĵo estis eksterordinara, sed ĉio estis tre agrabla. Kiam mi turnis min kaj trairis la aperturon, mi apenaŭ povis vidi dum la malsupreniro laŭ la ŝtuparo; la subtegmentejo aspektis mallume kiel kelo kompare kun tiu blua ĉielo, en kiun mi estis rigardinta, kaj kun tiu sunplena sceno de arbetaĵoj, paŝtejoj kaj verdaj montetoj, kies mezo estis la kastelo, kaj kiun mi admiris kun ĝuo.
Sinjorino Fairfax restis momenton malantaŭe por fermi la aperturon; mi devis palpserĉi por eliri la subtegmentejon kaj trovis mian vojon laŭlonge de la mallarĝa ŝtuparo. Mi restis staranta en la longa koridoro, kiu dispartigas la antaŭĉambrojn de la malantaŭĉambroj de la tria etaĝo kaj kiu estis mallar ĝa kaj malalta kun nur unu fenestro ĉe la fino, kaj du vicoj de nigraj pordetoj, ĉiuj fermitaj; ĉio estis kvazaŭ koridoro en kastelo de iu Blubarbulo.
Senbrue irante pluen mian orelon atingis la lasta sono, kiun mi estus atendinta en tia senbrua loĝejo – nome rido.
Tiu rido estis stranga – klara, rigida, sen ĝojo. Mi haltis. La sono ankaŭ haltis momenton. Subite ĝi aŭdiĝis pli laŭte, – ĉar unue ĝi estis sufiĉe klara, sed mallaŭta. Ĝi transiris en laŭtan ridegadon, kiu ŝajnis veki eĥon en ĉiuj tiuj solecaj ĉambroj, kvankam ĝi venis nur el unu; mi povis montri la pordon, el kiu venis tiu sono.
”Sinjorino Fairfax!” mi kriis, ĉar mi aŭdis ŝin malsupreniri la grandan ŝtuparon. ”Ĉu vi aŭdis tiun laŭtan ridadon? Kiu faris tion?”
”Unu el la servistinoj, mi pensas,” ŝi diris, ”eble Grace Poole.”
”Ĉu vi ĝin aŭdis?” mi demandis plue.
”Jes, certe; mi aŭdas ĝin ofte. Ŝi sidas kaj kudras en unu el ĉi tiuj ĉambroj; kelkfoje Leah sidas ĉe ŝi; kelkfoje ili faras laŭtan bruon kune.”
La ridado refoje kaj sen interrompe aŭdiĝis kaj eksilentis kun stranga sono.
”Grace!” kriis sinjorino Fairfax.
Mi ne atendis, ke iu Grace respondos, ĉar la ridado estis tiel tragedia kaj supernatura kiel mi ankoraŭ neniam aŭdis; kaj, ĉar estis en la mezo de la tago kaj ĉar nenio fantomeca akompanis tiun strangan ridadon, kaj nek ĉirkaŭaĵo nek tempo estis taŭgaj por kaŭzi timon, mi ne fariĝis superstiĉa kaj ne sentis timon.
Kio tuj poste okazis, montris al mi tamen, ke estus malsaĝe fariĝi eĉ nur mirigita.
Tute apud mi malfermiĝis pordo, kaj aperis servistino; ŝi estis virino inter tridek- kaj kvardekjara, malalta, larĝŝultra figuro kun ruĝaj haroj kaj malafabla, malbela vizaĝo; ne estas eble prezenti al si malpli romantikan aŭ malpli fantomecan aperaĵon.
”Ne tiom da bruo, Grace,” diris sinjorino Fairfax. ”Pensu pri la ordonoj.” Grace kliniĝis kaj senparole retiriĝis tra la malfermita pordo.
”Ŝi estas kudristino kaj iom helpas al Leah en la endoma laboro,” diris plue la vidvino, ”en kelkaj rilatoj ŝi ne estas neriproĉinda, tamen uzebla … kaj kiel vi sukcesis kun via lernantino ĉi tiun matenon?”
La interparolo, kies temo transiris al Adèle, estis daŭrigata ĝis ni venis malsupren en luman, ĝojan ĉirkaŭaĵon.
Adèle iris renkonte al ni en la vestiblo, kriante:
”Mesdames! vous êtes servies!” kaj poste: ”J’ai bien faim, moi!” (Sinjorinoj, la tagmanĝo estas preta. Mi estas tre malsata.)
La tagmanĝo estis preta kaj atendis nin en la ĉambro de sinjorino Fairfax.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.