La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXXIII.

Ekneĝis, kiam sinjoro St. John foriris kaj la neĝado daŭris la tutan nokton. En la sekvinta tago akra vento alportis freŝan, blindigan neĝfaladon; je krepuska tempo la valo estis plena de neĝo kaj preskaŭ netrairebla. Mi estis ferminta la fenestrokovrilojn, metinta maton antaŭ la pordon por malhelpi la neĝon penetri en la ĉambron, ordiginta la fajron kaj sidinte preskaŭ tutan horon antaŭ la kameno kaj aŭskultinte dume la muĝadon de la ventego, mi bruligis kandelon, prenis ”Marmion” el la librobreto kaj komencis legi.

Baldaŭ mi ne aŭdis plu la ventegon pro la muziko de la poemo.

Mi aŭdis bruon kaj pensis, ke la vento skuas la pordon. Sed estis St. John, kiu reen ŝovis la riglilon kaj venis al mi tra la ventego kaj la preskaŭ nepenetrebla mallumo. Li staris antaŭ mi. La mantelo ĉirkaŭanta lian altan figuron estis blanka kaj glacikovrita kiel glaciejo. Mi estis konsternita; mi ja tute ne atendis vizitanton el la neĝkovrita vilaĝo.

”Ĉu malbonaj sciigoj?” mi demandis. ”Ĉu okazis akcidento?”

”Ne. Kiel facile vi do teruriĝas!” li respondis, demetante sian mantelon kaj pendigante ĝin sur la pordon, al kiu li tute kviete relokis la protektantan maton, kiu ĉe lia eniro estis forŝovita de sia loko. Poste li piedobatis la neĝon de la botoj.

”Mi neĝmalpurigas vian plankon,” li diris, ”sed ĉi tiun solan fojon vi pardonu tion al mi.”

Li proksimiĝis al la fenestro kaj varmigante la manojn antaŭ la fajro li rimarkis: ”Estis malfacila laboro reveni ĉi tien, tion mi povas certigi. Mi trafis ĝis la brusto en neĝamaso; feliĉe la neĝo estas ankoraŭ tre mola.”

”Sed kial do vi venas al mi?” mi diris, ne povante reteni tiun demandon.

”Ne estas gastame demandi ion tian al vizitanto; sed ĉar vi demandas, mi respondos: mi revenis nur por iom interbabili kun vi. Fine miaj mutaj libroj kaj malplena ĉambro tedas min. Krome de post hieraŭ min regas la scivolo de homo, al kiu oni rakontis la duonon de historio kaj malpacience mi atendas nun la finon.”

Li sidiĝis. Mi memoris lian strangan konduton de la pasinta tago kaj vere timis, ke lia prudento estis tuŝita de malsaneto.

Tamen se li estus iom freneziĝinta, lia frenezo estis tre silenta kaj sendanĝera por aliuloj. Neniam antaŭe lia bela kaj kvazaŭ el marmoro ĉizita vizaĝo tiel impresis al mi kiel nun, ĉar li estis ŝovinta siajn malsekajn harojn for de la frunto kaj la lumo de la kameno falanta sur lian palan frunton kaj same palajn vangojn klare montris la sulkojn, kiujn la ĉagreno kaj la zorgo jam metis sur ilin. Mi silentis, atendante, ke li diros al mi ion saĝan. Sed li metis la mentonon sur la manon kaj la fingron sur la buŝon – li pensis. Mi rimarkis, ke lia mano estas same pala kaj maldikiĝinta kiel lia vizaĝo. Nekonata kaj apenaŭ komencanta sento de kompato regis min; tio instigis min diri:

”Mi dezirus, ke Diana kaj Maria venus por loĝi kune kun vi; estas tiel malgaje, ke vi loĝas tiel solece, kaj vi ja tute ne atentas pri via sano.”

”Tute ne. Se estas necese, mi mem estas tre singarda, sed nun mi sentas min tre bone. Ĉu vi vidas je mi ion, kio montras malsanemon?”

Li diris tion kun senzorga, abstrakta indiferenteco, kio pruvis, ke mia zorgemo, laŭ lia opinio, estas superflua. Mi tial silentis. Malrapide li movis la fingron trans la supran lipon kaj ankoraŭ lia rigardo estis reve fiksita sur la ardantaj karboj en la fajrujo. Pensante, ke estas nepre necese ion diri, mi fine al li demandis, ĉu la aertrablovo el sur la pordo post lia dorso, ĝenas lin.

”Ne, ne,” li abrupte respondis kaj kun kolereto en sia voĉo.

”Bone,” mi pensis, ”silentu se vi ne volas paroli, mi ne plu atentos vin, sed rekomencos mian legadon.”

Mi do ordigis la vakslumon per la tondilo kaj legis ree en Marmion. Baldaŭ poste li sin movis; nevole tio altiris al si mian atenton; li eltiris el la poŝo ledan notlibreton kaj elprenis el ĝi leteron, kiun li senparole tralegis, klinfaldis kaj ree metis en la libreton. Poste li denove dronis en pensojn. Estis neeble al mi legi, dum antaŭ mi sidis tia neesplorebla figuro; kaj en mia malpacienco mi ankaŭ ne povis ŝajnigi esti muta; eble li ne respondos, sed ĉiuokaze mi volis paroli.

”Ĉu antaŭ nelonge vi aŭdis pri Diana kaj Maria?”

”Nenion mi aŭdis post la ricevo de la letero, kiun mi montris al vi antaŭ semajno.”

”Ĉu ankaŭ nenio aliiĝis rilate al vi? Ĉu vi forlasos Anglujon ankoraŭ pli frue ol vi atendis?”

”Ne, mi vere timas, ke tio ne okazos. Tia feliĉo estus tro granda por okazi al mi.”

Jen denove li abrupte eksilentis. Mi ŝanĝis la temon kaj komencis paroli pri la lernejo kaj la lernantinoj.

”La patrino de Maria Garretts resaniĝis, kaj Maria revenis hodiaŭ vespere en la lernejon; estontan semajnon venos kvar novaj lernantinoj de la fandejo; ili estus venintaj jam hodiaŭ, se la neĝo ne estus malhelpinta ilin.”

”Ho!”

”Sinjoro Oliver pagos por du el ili.”

”Vere!”

”Kaj li intencas aranĝi lernejfeston okaze de kristnasko.”

”Tion mi scias.”

”Ĉu tio okazos laŭ via propono?”

”Ne.”

”Kies propono do ĝi estas?”

”Mi kredas, ke lia filino faris la proponon.”

”Tion oni povas atendi de ŝi. Ŝi estas tiel bonanima.”

”Jes.”

Denove fariĝis paŭzo. La horloĝo batis la naŭan horon. Tio vekis lin; li sidiĝis rekte kaj sin turnis al mi.

”Formetu por momento vian libron kaj sidiĝu antaŭ la fajro,” li diris.

Kun senfina mirego mi faris, kion li petis.

”Antaŭ duona horo,” li diris plue ”mi parolis pri mia malpacienco aŭdi la daŭrigon de ia historio. Bone pripensinte la aferon mi vidas, ke estos pli bone, ke mi prenu la rolon de rakontanto kaj vi tiun de aŭskultantino. Antaŭ ol komenci estas pli bone jam anticipe diri al vi, ke la historio sonos en viaj oreloj iom ĝistede uzita; sed ĉiuj historioj ricevas ian gradon de freŝeco, se aliaj lipoj rakontas ilin. Krom tio – kiel ajn nova aŭ malnova, ĝi estas mallonga.”

”Antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj juna malriĉa helppastro – lian nomon mi ankoraŭ ne bezonas diri – enamiĝis al la filino de riĉa viro; ankaŭ ŝi enamiĝis al li kaj edziniĝis kun li kontraŭ la volo kaj konsilo de siaj geamikoj. Ĉi tiuj sin deturnis de ŝi post la geedziĝo. Antaŭ ol pasis du jaroj, la senpripensema paro estis mortinta kaj kviete kuŝis unu flanke de alia sub tomboŝtono. Mi vidis ilian tombon; ĝi estas parto de la pavimo de vasta tombejo, kiu ĉirkaŭas la malhelan, fume nigran, malnovan katedralon de jam longe troloĝita fabrikurbo en – graflando. Ili postlasis unu filinon, kiu jam ĉe sia naskiĝo estis akceptita en la sinon de la filantropio, kiu tamen estis tiel malvarma, kiel la neĝamaso, en kiun mi trafis hodiaŭ vespere.

La filantropio portis la kompatindan, forlasitan kreitaĵon en domon de riĉaj parencoj patrinflankaj. Ŝi estis edukata en la domo de boonklino, nomita – sinjorino Reed de Gateshead (Mi nun rememoras la nomon). Vi ektimis, ĉu vi aŭdis ian bruon? Mi supozas, ke tio estas rato, kiu iras laŭlonge de la tegmentotrabetoj en la apuda lernejoĉambro; ĝi estis garbejo, antaŭ ol mi igis ĝin rekonstrui, kaj ratoj ĉiam vizitas garbejojn.

Sed mi rakontu plue. Tiu sinjorino tenis ĉe si dum dek jaroj la orfinon. Mi ne povas diri, ĉu ŝi sentis sin feliĉa tie aŭ malfeliĉa, ĉar pri tio mi neniam eksciis ion; sed post tiuj dek jaroj la onklino sendis ŝin al loko, kiun vi bone konas – nome al la lernejo de Lowood, ke vi mem estis tiel longe. Ŝajnas, ke ŝia kariero tie estis tre honorinda; el lernantino ŝi estiĝis instruistino, kiel vi mem, – vere, estas, mirinde, kiel via historio similas al tiu de la orfino – poste ŝi forlasis la instituton por fariĝi guvernistino, ankaŭ tiurilate viaj historioj estas analogiaj. Ŝi prenis sur sin la edukadon de zorgatino de certa sinjoro Rochester.”

”Sinjoro Rivers!” mi interrompis lin.

”Mi divenas viajn sentojn,” li diris, ”sed mi petas, regu vin ankoraŭ momenteton. Mi preskaŭ alvenis al la fino, aŭskultu min trankvile. Mi scias nenion pri la karaktero de sinjoro Rochester, sed nur la solan fakton, ke li intencis honorinde edziĝi kun tiu juna fraŭlino, kaj ke ŝi antaŭ la altaro eksciis, ke li havas edzinon, kiu estas frenezulino. Oni povas nur supozi, kiuj estis liaj sekvantaj konduto kaj proponoj; sed kiam okazis io, kio necesigis informiĝon pri la guvernistino, oni malkovris, ke ŝi malaperis – neniu povis diri kiel, kiam kaj kien. Ŝi estis forlasinta Thornfield en la nokto; ĉiuj esploroj kompreneble estis vanaj. Ĉie en la ĉirkaŭaĵo oni sercis ŝin, sed oni trovis neniun postsignon. Malgraŭ tio fariĝis necesege trovi ŝin. Oni metis anoncojn en ĉiuj gazetoj; mi mem ricevis leteron de certa sinjoro Briggs, advokato, ĝi enhavis la specialaĵojn, pri kiuj mi ĵus parolis. Ĉu tio ne estas stranga historio?”

”Rakontu al mi nur ĉi tion,” diris mi, ”ĉar sciante pri tio tiel multe, vi sendube povas ankaŭ diri – kio estiĝis el sinjoro Rochester? Kiel li fartas kaj kie li estas? Ĉu li bone fartas?”

”Pri sinjoro Rochester mem mi scias nenion. La letero rakontas pri li nenion, krom la trompa kaj kontraŭleĝa klopodo, kiun mi jam menciis. Estus pli bone demandi al mi la nomon de la guvernistino, ĉar la nunaj cirkonstancoj postulas ŝian ĉeeston.

”Ĉu neniu do iris al Thornfield Hall? Ĉu neniu iris al sinjoro Rochester por viziti lin?”

”Mi opinias, ke ne.”

”Sed, ĉu oni skribis al li?”

”Kompreneble.”

”Kaj kion li respondis? Kiu skribis liajn leterojn?

”Sinjoro Briggs sciigas min, ke la letero, kiun li ricevis, ne estas de sinjoro Rochester, sed de sinjorino, kiu nomiĝas Alice Fairfax.”

Mi sentis min malvarma kaj malagrable impresita. Mia plej granda timo do verŝajne realiĝis. Sendube li estis forlasinta Anglujon, kaj lia senespero pelis lin al restadejo sur la kontinento.

Kiujn resanigantajn rimedojn por sia sufero kaj por siaj pasioj li estis elektinta tie? Mi ne kuraĝis respondi tiun demandon. Ho, mia kompatinda mastro! – iam preskaŭ mia edzo kaj kiun mi estis nominta mia kara Edward!”

”Sendube li estis malbona homo,” rimarkis sinjoro Rivers.

”Vi ne konas lin – vi ne diru vian opinion pri li,” mi respondis kun varmo.

”Bone,” li diris kviete, ”mi ja havas tute aliajn aferojn por pripensi ol lin. Mi devas fini mian historion. Ĉar vi ne volas peti de mi la nomon de la guvernistino, mi devas diri ĝin propravole.

Atendu – jen ĝi estas – estas ĉiam plej bone, ke gravaj aferoj estu klare skribitaj sur papero.”

Ree kaj malrapide li aperigis la notlibreton, malfermis ĝin kaj serĉis ion en ĝi; li elprenis peceton da papero ŝajne rapide deŝirita de folio; je la koloro kaj makuletoj ultramaraj kaj bluaj kaj malhele ruĝaj mi rekonis la deŝiritan randon de la portreta koverto. Li leviĝis, metis ĝin sub miajn okulojn kaj legis per ĥina inko kaj de mi mem skribitan nomon: ”Jane Eyre” – verŝajne mi estis skribinta ĝin en momento de spiritforesto.

”Briggs skribis al mi pri certa Jane Eyre,” li diris, ”la gazetoj ankaŭ nomis certan Jane Eyre – mi konis certan Jane Elliot.

– Mi devas konfesi, ke mi suspektis ion, sed nur hieraŭ en la posttagmezo tiu suspekto fariĝis pruvo. Ĉu vi konfesas, ke vi portas tiun nomon, neante la alian?”

”Jes, jes – sed kie estas sinjoro Briggs? Eble li scias pli multon pri sinjoro Rochester ol vi?”

”Briggs estas en Londono; mi dubas pri tio, ĉu li scias ion pri sinjoro Rochester; ne pri sinjoro Rochester li sin interesas.

Sed vi forgesas pri la ĉefa afero, dum vi okupas vin kun bagateloj.

Vi ne demandas, kial sinjoro Briggs vin serĉas – kion li deziras de vi.”

”Nu, kion li deziras?”

”Sciigi al vi, ke via onklo, sinjoro Eyre en Madejro mortis, ke li postlasis al vi sian tutan posedaĵon, kaj ke vi estas nun riĉa nur tion – nenion plu.”

”Mi!… riĉa?”

”Jes! vi estas riĉa – heredantino!”

Sekvas paŭzo.

”Nature vi devos pruvi vian identecon,” parolis plue sinjoro St. John post longa silentado, ”sed tio estos al vi sufiĉe facila; poste vi povos tuj postuli la ricevon de via posedaĵo.

Via posedo troviĝas en angla banko; Briggs havas la testamenton kaj la necesajn dokumentojn.”

Tiel subite ĉio per unu fojo aliiĝis! Estas bela afero, kara leganto, esti levata de malriĉeco al riĉeco en unu momento – tre bela afero, sed ĉiuokaze ne afero, kiun oni povas tuj kompreni kaj ĝui. Krom tio estas en la vivo okazoj, kiuj estas multe pli skuantaj aŭ ravaj: nome io firma, io vera sen io ideala; ĉio, kio rilatas tion estas firma kaj taŭga kaj la efiko estas ankaŭ tia. Oni ne kriegas kaj saltadas! oni ne krias brave! kiam oni subite ekscias, ke oni ricevis havaĵon. Oni komencas pripensi la respondecon kaj la manieron, en kiu plej bone oni prizorgos sian havaĵon, sur la bazo de la kontentiĝo sin levas gravaj zorgoj, – kaj ni alcentrigas la pensojn kaj cerbumas kun solena graveco pri la ricevita beno.

Krom tio la vortoj heredaĵo kaj morto kun enterigo ĉiam iras unu flanke de alia. Mi estis aŭdinta, ke mia onklo, mia sola parenco, mortis. De la momento, kiam mi aŭdis pri lia ekzisto, mi ankaŭ esperis iam vidi lin; kaj nun ankaŭ tio estis neebla. Fine nur mi sola ricevis tiun grandan havaĵon, ne mi kaj feliĉa familio, nur mi, sole mi! Sendube tiu bonfaro estis grandega, kaj estus agrablege senti min sendependa – jes, tion mi sentis – tiu penso tremigis mian koron pro feliĉego.

”Fine vi ree rigardas supren,” diris sinjoro Rivers, ”mi jam kredis, ke Meduzo rigardis vin kaj ŝangis vin al ŝtono – eble vi ankoraŭ ankaŭ demandos al mi, kiom vi nun valoras?”

”Kiom mi valoras?”

”Ho, bagatelon! Ĝi ne penvaloras esti nomata; nur dudek mil sterlingajn funtojn, mi kredas. Sed kio do estas tio!”

”Dudek mil funtojn?”

Tio estis por mi nova mirego. Mi atendis nur kvar aŭ kvin mil.

Tiu sciigo por momento preskaŭ senspirigis min. Sinjoro St. John, kiun mi ankoraŭ neniam antaŭe aŭdis ridi – sinjoro St. John ridis pro mi!

”Nu,” li diris, ”se vi estus farinta murdon kaj mi dirus al vi, ke via krimo estas malkovrita, tiam vi ne povus aspekti pli konsternita.”

”Tio estas granda monsumo – ĉu vi ne opinias, ke iel oni eraris?”

”Oni tute ne eraris.”

”Eble vi malbone legis la nombron – sendube ĝi estas nur dumil.”

”La sumo estas litere skribita, ne cifere – dudek mil.”

Estis al mi, kiel al individuo, posedanta nur malgrandan gastronoman forton kaj kiu eksidas ĉe tablo plenigita per manĝaĵoj kaj frandaĵoj por cent personoj.

Nun sinjoro Rivers leviĝis kaj surmetis sian mantelon.

”Se la vespero ne estus tiel ventega,” li diris, ”mi sendus al vi Hannah por esti kun vi. Vi aspektas tiel senespere malfeliĉa; oni tial ne restigu vin sola ĉi tie. Sed la kompatindulino ne povas tiel bone iri tra tia neĝblovado kiel mi; ŝiaj kruroj ne estas tiel longaj kiel miaj. Tial mi devas restigi vin sola kun via ĉagreno. Bonan nokton!”

Li ŝovis flanken la riglilon, samtempe subita penso ekregis min.

”Atendu unu minuton,” mi kriis.

”Nu?”

”Mi rompas al mi la kapon, kial sinjoro Briggs skribis al vi pri mi; kaj kiel li povis kredi, ke vi, kiu loĝas en tia izolita loko, havas la povon helpi lin por malkovri mian restadejon.”

”Ho! mi estas pastro,” li diris, ”kaj al ekleziuloj oni ordinare sin direktas en tiaj cirkonstancoj.”

Ree la riglilo tintis.

”Ne, tiu respondo ne kontentigas min!” mi kriis. Kaj vere io trorapida, io malklara sin kaŝis en la respondo kaj tio instigis ankoraŭ pli multe mian scivolon anstataŭ kontentigi ĝin.

”Tio estas stranga historio,” mi diris plue, ”kaj mi devas aŭdi pli multe pri ĝi.”

”Alian fojon.”

”Ne, hodiaŭ vespere! – hodiaŭ vespere!” kaj kiam li estis ironta al la pordo, mi ekstaris inter ĝi kaj li. Li aspektis iom ĝenita.

”Vi ne iros de ĉi tiu loko, antaŭ ol vi diris al mi ĉion!”

”Liberigu min de tio, almenaŭ nun.”

”Vi devas – vi devas!”

”Mi pli volonte dezirus, ke Diana aŭ Maria parolus al vi pri tio.”

Kompreneble liaj kontraŭdiroj ekscitis min ankoraŭ pli multe. Mia deziro ekscii ĉion atingis la plej altan gradon. Ĝi devos esti kontentigata kaj senprokraste. Tion mi diris al li.

”Mi jam antaŭe diris al vi, ke mi estas malmolnuka, obstina viro,” li diris, ”kaj malfacile cedebla.”

”Kaj mi estas obstina virino; – estas neeble ne cedi al mi!”

”Kaj krome,” daŭrigis li, ”mi estas malvarmsanga; neniu pasio tiras min kun si.”

”Kontraŭe mi estas varmegsanga, kaj fajro degeligas glacion.

La lignofajro degeligis ĉiun neĝon sur via mantelo; nun ĝi kuŝas sur la planko, kiu aspektas kiel malpura vojo. Se vi esperas ricevi pardonon por la krimo esti malpuriginta la per sablo priŝutitan plankon de la kuirejo, tiam diru al mi ĉion, kion mi deziras ekscii.

”Nu,” li diris, ”bone; mi cedas, pli multe al via persistemo ol al via seriozeco; same kiel ŝtono estas kavigata de daŭre falantaj akveroj. Krome, vi ja iun tagon devos scii tion – sekve pli bone nun ol poste. Via nomo do estas Jane Eyre?”

”Kompreneble. Pri tio ni ja ne plu bezonas diskuti.”

”Eble vi tamen ne scias, ke mi estas via samnomulo? ke mia baptonomo estas St. John Eyre Rivers?”

”Ne, vere; sed mi rememoras bone, ke mi vidis en la libroj, kiujn vi pruntedonis al mi, ankaŭ la literon E. ; sed mi ne demandis, en kies loko tiu nomo staras. Sen dubo –”

Mi eksilentis. Mi eĉ ne havis la kuraĝon nutri, pli malmulte esprimi per vortoj la penson, kiu naskiĝis en mi kaj post paso de minuto korpigis kiel forta verŝajno. La cirkonstancoj sin ligis unuj al aliaj, adaptiĝis iuj al aliaj, ordiĝis laŭ vico kaj eroj; la ĉeno, kiu ĝis nun kuŝis antaŭ mi kiel senforma amaso, estis tute distirata – ĉiu ero estis kompleta, la kunigo estis disrompita.

Instinkte mi sciis, kiel statis la afero, antaŭ ol estis parolita ankoraŭ unu vorto; sed mi ne povas postuli, ke mia leganto posedu la saman instinktan antaŭsentkpablon, tial mi devas ripeti lian deklaron.

”La nomo de mia patrino estis Eyre; ŝi havis du fratojn; unu estis pastro kaj edziĝis kun fraŭlino Reed de Gateshead; la alia John Eyre Esq., negocisto, mortis antaŭ nelonge en Funchal sur la insulo Madejro. Ĉar sinjoro Briggs estas la advokato de sinjoro Eyre, li la lastan de aŭgusto skribis al ni kaj sciigis al ni la morton de nia onklo; samtempe li sciigis nin pri tio, ke li postlasis sian havaĵon al la filino de sia frato; ni estis senheredigitaj pro malpaco inter li kaj mia patro, al kiu li estis neniam pardoninta. Antaŭ kelkaj monatoj sinjoro Briggs ree skribis por sciigi al ni, ke la heredantino estas netrovebla kaj por demandi, ĉu ni scias ion pri ŝi. La nomo, kiun vi eble en momento de distro skribis sur peceto da papero, ebligis al mi malkovri vin. La ceteron vi scias.”

Ree li volis foriri, sed mi stariĝis antaŭ la pordon.

”Lasu min paroli,” mi diris, ”donu al mi momenton por libere spiri kaj pripensi.”

Mi eksilentis – li staris antaŭ mi kun la ĉapelo en la mano kaj aspektis kvieta kaj trankvila.

Mi parolis plue:

”Via patrino estis la fratino de mia patro.”

”Jes.”

”Sekve mia onklino.”

Li kapjesis.

”Mia onklo John estis via onklo John. Vi, Diana kaj Maria estas la infanoj de lia fratino, same kiel mi estas la infano de lia frato … Ĉu ne?

”Sendube.”

”Vi do estas miaj gekuzoj; la duono de nia sango sekve devenas de la sama fonto!”

”Jes, ni estas gekuzoj.”

Mi rigardis lin. Estis al mi kvazaŭ mi estus trovinta fraton, kaj eĉ tian, pri kiu mi povus fieri kaj kiun mi povus ŝati; kaj du fratinojn, kun tiaj grandaj, noblaj ecoj, ke kiam ili estis al mi nur fremdaj homoj, ili estis inspirintaj al mi grandajn amon kaj admiron. Tiuj du knabinoj, kiujn en tiu vespero, kiam mi genuis sur la malseka tero kaj vidis tra la malalta krad-fenestro de la kuirejo de Moor House, mi estis rigardinta kun intereso kaj malespero, – ili estis miaj plej proksimaj parencoj! Kaj la juna, eleganta viro, kiu estis trovinta min mortantan sur la sojlo de sia domo – li estis ligita al mi per la sango. Kia malkovro por malfeliĉa forlasitino! Tio en vero estis riĉaĵo! – Riĉaĵo por mia koro! – tuta trezorejo de pura kaj natura amo! Tio estis bonfaro ĉiela, pura, klara, reviviganta.

Ne kiel peza donaco el oro, kiu siaspece tamen estas sufiĉe bonvena pro sia pezo, tamen ĉiam premas teren. Ekscitita de subita ĝojo, mi kunfrapis la manojn – miaj pulsoj, miaj tempioj bategis.

”Ho, mi estas tiel gaja! – mi estas tiel ĝoja!” mi kriis.

St. John ridetis kaj diris:

”Ĉu mi ne diris, ke vi malzorgas la ĉefaferojn kaj vin okupas kun bagateloj? Vi fariĝis serioza, kiam mi diris al vi, ke vi akiris grandan posedaĵon, kaj nun vi estis ĝoja kaj ekscitita pro afero, kiu estas sensignifa.”

”Kion vi volas diri per tio? Por vi ĝi eble estas sensignifa; vi havas fratinojn kaj malmulte atentas havi kuzinon; sed mi havis neniun, kaj nun subite tri parencoj – aŭ nur du, se estas al vi indiferente esti alkalkulata – plenkreske aperas antaŭ mi. Ho, mi ankoraŭ fojon diras, ke mi estas tiel feliĉa!”

Rapide mi trairis la ĉambron, sed haltis. La pensoj, kiuj venis al mi pli rapide ol mi povis kompreni ilin kaj ordigi, preskaŭ sufokis min, – ili estis la pensoj pri tio, kio eble baldaŭ estiĝos. Mi rigardis la blankan muron; ĝi ŝajnis al mi kiel ĉielo, plene kovrita de hele lumantaj steloj – kaj ĉiu el ili signifis al mi ian feliĉon. Nun mi povus montri bonfaron al tiuj, kiuj estis savintaj mian vivon kaj kiujn mi ĝis nun kapablis repagi nur per mia amo. Ili vivis kvazaŭ sub jugo, mi povus liberigi ilin de ĝi, ili estis disigitaj, mi povus reunuigi ilin, – ili povus ankaŭ ĝui kaj partopreni miajn sendependecon kaj superfluon. Ni estis ja parencoj. Dudek mil funtoj, dividitaj en egalajn partojn, estus por ĉiu kvinmil – pli ol sufiĉe; la justeco devus plenumiĝi, – nia feliĉo estu certigata. Nun la riĉeco ne plu premis min teren, nun ĝi ne estis plu mona heredaĵo – sed heredaĵo de vivo, espero kaj ĝuo!

Mi ne povas diri, kiel mi aspektis, dum tiuj pensoj ekregis min perforte; sed baldaŭ mi rimarkis, ke sinjoro Rivers metis post mi seĝon kaj kviete penis sidigi min sur ĝin. Li konsilis al mi rekonsciiĝi; sed min ekscitis tiu aludo pri miaj senhelpeco kaj eksciteco; mi forpuŝis lian manon de mia ŝultro kaj ree ekiris tien kaj reen, dirante: ”Skribu jam morgaŭ al Diana kaj Maria kaj diru al ili, ke ili tuj revenu hejmen. Diana ofte diris al mi, ke ŝi opinius sin riĉa, se ŝi posedus mil funtojn, sekve per kvin mil funtoj ŝi povus senzorge vivi.”

”Diru al mi, ke mi portu al vi glason da akvo,” respondis St.

John. ”Vi vere devas trankviliĝi kaj iom regi viajn sentojn.”

”Sensencaĵo! kaj kiajn sekvojn havos por vi tiu heredaĵo?

Ĉu ĝi decidigos vin resti en Anglujo kaj edziĝi kun fraŭlino Oliver? Ĉu vi trankvile loĝos ĉi tie, kiel ordinara mortulo?”

”Vi deliras. Viaj pensoj konfuzas vin; mi tro rapide komunikis al vi tiun novaĵon; tio estis tro por viaj fortoj.”

”Sinjoro Rivers! Vi vere senpaciencigas min; mi parolas tre saĝe. Sed vi miskomprenas min, aŭ prefere, volas miskompreni min.”

”Eble mi pli bone komprenus vin, se vi nur esprimus pli klare viajn pensojn.”

”Pli klare! Kion do mi devas pli klare esprimi? Vi komprenos, ke dudek mil funtoj, dividitaj en egalajn partojn inter mia kuzo kaj la tri kuzinoj estos por ĉiu kvin mil funtoj? Kion mi volas, estas, ke vi skribu al viaj fratinoj kaj sciigu al ili pri la havaĵo, kiu estas postlasita al ili.”

”Al vi mem ĝi estas postlasita.”

”Mi klare diris al vi mian intencon pri tiu afero. Mi ne estas brute egoista, nek blinde maljusta, nek diable sendanka.

Krom tio; mi decidis ekloĝi ĉi tie kaj eĉ kun parencoj. Mi amas Moor House, kaj en ĝi mi volas loĝi. Mi amas Dianan kaj Marian kaj ĉe ili mi volas resti mian tutan vivon. Estos al mi beno kaj ĝojo posedi kvin mil funtojn; sed turmentus min kaj premus teren havi dudek mil; kaj krome ili neeble kaj laŭleĝe estas mia sola posedaĵo, kvankam la leĝo aljuĝas ilin al mi. Mi tial cedas al vi tion, kio al mi estas absolute superflua. Kontraŭstaro kaj diskutado en ĉi tiu afero estas senutilaj. Ni tial tuj interkonsentiĝu kaj decidu.”

”Tio estus agi laŭ la unua impulso, vi bezonas kelkajn tagojn por pripensi la oferon antaŭ ol mi povus akcepti vian intencon kiel akcepteblan.”

”Ho! Se vi nur dubas pri la sincereco kaj la daŭro de mia volo, tiam mi estas kvieta. Ĉu almenaŭ vi vidas la ĝustecon de tiu afero?”

”Jes, ian ĝustecon mi sentas en ĝi; tamen ĝi estas kontraŭa al la kutimo. Krome vi rajte povas akcepti la tutan havaĵon; mia onklo akiris ĝin per siaj propraj penadoj; li rajtis postlasi ĝin laŭ sia bontrovo: li postlasis ĝin al vi. Kaj fine la leĝo konsentas al vi akcepti ĝin. Kun pura konscienco vi povas rigardi ĝin kiel vian.”

”Ankaŭ ĉe mi tio estas afero de konscienco kaj sento,” mi diris. ”Mi devas agi laŭ mia sento. Ĝis nun mi preskaŭ neniam havis la okazon fari tion. Se vi tutan jaron kontraŭagus kaj ĉagrenus min, mi ne rifuzus al mi la feliĉegan ĝojon, kiu en ĉi tiu horo elmontriĝis al mi – nome, repagi parton de peza devo kaj havigi al mi amikojn por mia tuta vivo.”

”Tiel vi pensas nun,” denove parolis St. John, ”ĉar vi ne scias, kion signifas posedi riĉaĵon kaj samtempe tuj ĝoji pro ĝi; vi tute ne komprenas la gravecon, kiun la posedo de dudek mil funtoj havigos al vi; vi ne komprenas la situacion, kiun ĝi donos al vi en la societo; nek la antaŭvidon, kiun vi per ĝi povos malfermi por vi; vi ne povas – ”Kaj vi,” mi interrompis lin, ”ne povas imagi al vi la sopiron, kiun mi sentas al gefrata amo. Neniam mi havis hejmon, neniam fraton aŭ fratinojn. Mi volas havi ilin kaj mi havos ilin. Ĉu vi sentas malinklinon akcepti min?”

”Jane, mi volas esti al vi frato – miaj fratinoj estos viaj fratinoj – eĉ sen kondiĉoj pri la oferoj viaflanke.”

”Ĉu frato? Jes, je distanco de kelkaj miloj da mejloj: Ĉu fratinoj?

Jes: kiuj estas kvazaŭ sklavinoj inter fremduloj: Kaj mi estus riĉa! Superŝutita per oro, kiun mi ne perlaboris kaj kiun mi ne meritas: Kaj vi estus malriĉaj: malriĉaj! Jen belega egaleco kaj frateco! Jen vera unuiĝo, kora amo kaj sendependeco!”

”Sed Jane, via sopiro al familiaj ligiloj kaj hejma feliĉo povus ja esti kontentigita en alia maniero ol en tiu, kiun vi intencas! Vi ja povus edziniĝi!”

”Ree sensencaĵo! edziniĝi! Mi ne volas edziniĝi kaj neniam edziniĝos!”

”Jen vi diris tro multe. Tia danĝera certigo estas pruvo de via eksciteco en kiu vi troviĝas.”

”Mi ne diris tro multe. Mi scias, kion mi sentas kaj kiel ĉiuj miaj pensoj kontraŭbatalos la nuran penson pri edziniĝo.

Neniam mi edziniĝos el amo kaj mi ne dezirus elmeti min al monspekulado. Krom tio, mi ne volus fremdan, al mi malsimpatian homon, kiu tute diferencas de mi. Mi volas havi miajn parencojn, kun kiuj mi povas simpatii. Diru ankoraŭ unu fojon, ke vi volas esti mia frato. Kiam vi diris tiun vorton, mi estas kontenta kaj feliĉa; ripetu tion se vi povas; ripetu tion sincere!”

”Mi kredas, ke mi povas fari tion. Mi scias, ke ĉiam mi amis miajn proprajn fratinojn; kaj mi scias sur kio mia amo al ili estas fondita – sur la estimo de iliaj promesoj, sur la admiro de iliaj ecoj kaj talentoj. Ankaŭ vi posedas principojn kaj karakteron; viaj gustoj kaj kutimoj similas tiujn de Maria kaj Diana; ilia societo ĉiam estas al mi agrabla; en la interparolado kun vi mi jam longe trovis bonfarantan konsolon. Mi sentas, ke facile mi povas doni al vi lokon en mia koro; vi estas mia tria kaj plej juna fratino.”

”Mi dankas vin! Hodiaŭ vespere tio min kontentigas. Nun iru for; ĉar se vi restos ĉi tie ankoraŭ pli longe, vi eble ekscitus min denove per viaj malfidaj konscienc-riproĉoj.”

”Kaj la lernejo, fraŭlino Eyre? Ĝi supozeble nun estos fermita?”

”Ne; mi plenumos mian oficon kiel instruistino ĝis mi trovis anstataŭantinon.”

Li ridetis konsentante. Poste ni premis al ni reciproke la manojn kaj li foriris.

Mi ne bezonas rakonti en ĉiuj detaloj la plurajn batalojn kontraŭ multaj argumentoj, antaŭ ol mi fine tiel estis aranĝinta la heredaĵ-aferon, kiel mi deziris. Mia tasko estis tre malfacila; sed ĉar mi estis firme decidinta kaj ĉar miaj parencoj fine komprenis, ke mi vere intencis efektivigi egalan dividon de la heredaĵo – kaj ĉar fine en siaj koroj ili rekonis la justecon de tiu intenco, kaj krome klare konsciis, ke ili mem estus agintaj same al mi – ili finfine tiagrade konsentis, ke la afero estos submetata al arbitracia tribunalo. La elektitaj juĝistoj estis sinjoro Oliver kaj eminenta advokato; ambaŭ voĉdonis laŭ mia ideo. Mi venkis. La dokumentoj de la divido estis redaktitaj, St. John, Diana, Maria kaj mi ĉiuj akiris sufiĉegan posedaĵon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.