La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XII.

La promeson pri agrabla kariero, kiun mia unua kvieta akcepto en Thornfield Hall certigis al mi, ne kontraŭdiris la plua konatiĝo de la loko kaj ĝiaj loĝantoj. Sinjorino Fairfax vere estis, kio ŝi ŝajnis esti, nome: kvieta bonkora virino kun sufiĉe bona eduko kaj meza prudento. Mia lernantino estis viva infano, trodorlotita kaj tial kelkfoje obstina; sed ĉar ŝi estis plene konfidita al mia zorgo kaj ĉar neniu malsaĝe sin enmiksis por kontraŭi miajn planojn rilate al ŝia eduko, ŝi baldaŭ seniĝis de siaj kapricetoj kaj fariĝis obeema kaj lernema.

Ŝi ne estis tre talenta, nek havis klaran, tuj montriĝantan karakteron, nek profundan senton, kiuj levis ŝin super la nivelon de samaĝaj infanoj, sed ankaŭ ŝi ne havis malvirtajn emojn, kiuj lokis ŝin sub tiun nivelon. Ŝi faris bonajn progresojn, montris al mi korinklinon vivan sed ne profundan, kaj penante plaĉi al mi per simpla, ĝoja babilado, ŝi naskis ĉe mi certan amon al ŝi, sufiĉe fortan por sentigi nin kontentaj pro nia kunestado.

La bonfarto kaj la progresoj de Adèle tre interesis min, kaj mi sentis kvietan korinklinon al ŝi; same mi sentis dankon al sinjorino Fairfax pro ŝia ĝentileco kaj mi ŝatis ŝian ĉeeston.

Kiu povus malaprobi, se mi aldone diras, ke mi de tempo al tempo dum promeno en la parko iris al la granda kradobarilo kaj rigardis tra ĝi la vojon; aŭ kiam Adèle ludis kun la vartistino kaj sinjorino Fairfax faris frukto-gelaton en la provizejo, mi supreniris la tri ŝtuparojn, levis la aperturkovrilon de la subtegmentejo, kaj atinginte la platan tegmenton, rigardis trans la kamparon, la montetojn kaj laŭlonge de la nebula horizonto – ke mi deziris rigardi ankoraŭ pli malproksimen; ke mi deziris pli multan praktikan sperton, ol mi posedis; pli multan interrilaton kun homoj de miaj samintelektuloj.

Mi povis ŝati la bonon en la karaktero de sinjorino Fairfax, sed mi kredis la ekzistadon de alia pli vivoplena boneco kaj tion mi deziris vidi.

Kiu mallaŭdas min? Multaj, sendube; kaj oni nomos mian karakteron malkontenta. Sed tiun deziron mi ne povis kontraŭbatali, ĉar mia karaktero estis malkvieta; kelkfoje mia ekscitado estis peniga. En tiaj okazoj nur la koridoro de la tria etaĝo povis senŝarĝigi mian bruston, kaj mi promenis en tiu koridoro tien kaj reen ĉirkaŭita de silento kaj soleco, por ke mia spirita okulo povu rigardi de tiu loko la klarajn viziojn tie naskiĝantaj antaŭ mi.

Ofte, estante tiel tute sola, mi aŭdis la ridon de Grace Pool, la saman tirtonan, malrapidan ha – ha! kiu tiel terurigis min, kiam mi aŭdis ĝin por la unua fojo. Samtempe mi tiam aŭdis ŝian strangan murmuradon, kiu sonis ankoraŭ pli strange ol ŝia ridado. Pasis tagoj dum kiuj ŝi silentis, sed dum aliaj tagoj mi ne povis klarigi la sonojn, kiujn ŝi eligis. Kelkfoje mi vidis ŝin, kiam ŝi, ekzemple, eliris sian ĉambron kun telero aŭ plado en la mano, sin direktis al la kuirejo kaj reiris tuj poste kun (ho, romantika leganto, pardonu al mi, ke mi diras la nefalsitan veron) kruĉo da biero. Ŝia apero daŭre estingis la scivolemon, kiun estis vekinta ŝiaj specialecoj. Ŝi havis akrajn viza ĝtrajtojn kaj nenio ĉe ŝi povis kaŭzi certan intereson. Kelkajn fojojn mi klopodis komenci kun ŝi interparolon, sed ŝajne ŝi ne estis tre parolema. Ĉiu tia klopodo estis haltigata de unusilaba respondo.

La aliaj samhejmanoj, nome John kaj lia edzino, Leah la laboristino, kaj Sophie, la franca vartistino, estis honestaj homoj, sed neniu el ili superis la kutimajn. Kun Sophie mi kutime parolis france kaj kelkfoje mi faris al ŝi demandojn pri ŝia patrujo, ŝi tamen ne havis la talenton por rakonti aŭ priskribi kaj plej ofte donis malklarajn aŭ sensignifajn respondojn, tial ŝi pli multe senkuraĝigis ol instigis mian deziron pri informoj.

Oktobro, novembro kaj decembro pasis. Iun posttagmezon en januaro sinjorino Fairfax estis petinta unu liberan tagon por Adèle, ĉar ĉi tiun estis atakinta grava malvarmumo; kaj ĉar Adèle subtenis tiun peton tiel varme kaj entrude, ke tio rememorigis min, kiel bonvena estis al mi mem tia tago en mia juneco, mi konsentis pri ĝi, opiniante esti indulga tiurilate.

La vetero estis bela, senventa sed malvarmega; la tutan matenon mi estis pasiginta kviete sidante en la librejo; sinjorino Fairfax ĵus finis leteron, kiu devos esti portata al la poŝtejo, tial mi prenis ĉapelon kaj mantelon kaj proponis al ŝi, ke mi enpoŝtigu la leteron en Hay; la distanco ĉirkaŭ dumejla estus por mi agrabla post-tagmeza promeno. Post kiam mi sidigis Adèle en ŝian malgrandan apogseĝon antaŭ la kamenfajro de sinjorino Fairfax, kaj doninte al ŝi la plej belan vakspupon, kiun mi kutime konservis envolvita en arĝentpapero en tirkesto, por ludi kun ĝi, kaj krome libron kun rakontoj, mi ekpromenis post kiam mi per kiso respondis la adiaŭajn vortojn de Adèle: Revenez bientôt ma bonne amie, ma chère mademoiselle Jeannette (Revenu baldaŭ, mia bona amikino, mia kara fraŭlino Jeannette).

La tero estis malmola pro la frosto, ĉie regis silento, la vojo estis soleca; mi iris rapidege ĝis estis varme al mi, poste mi iris malrapide por ĝui la plezuron, kiun tempo kaj la cirkonstanco enhavis kaj por analizi ilin. Estis la tria horo; la preĝeja sonorilo batis, kiam mi preteriris la turon; la ravo de la horo devenis de la proksimiĝanta krepusko kaj de la subiranta, malbrile lumanta suno. Mi estis mejlon for de Thornfield, en mallarĝa, de plektobarilo limigita vojo, kiu somere estas konata pro siaj sovaĝaj rozoj, aŭtune pro siaj nuksoj kaj rubusoj kaj kiu eĉ nun montris kelkajn koralkolorajn trezorojn en formo de roz- kaj kratagofruktoj; ĝia plej bela vintra beleco tamen konsistis en ĝia plena soleco kaj profunda rigida silento.

Eĉ se blovus venteto, ĝi ne estus aŭdata ĉi tie, ĉar ĉi tie ne kreskis ileksoj, nek vinko, kiuj povus murmureti, kaj la senfoliiĝintaj kratagoj kaj aveloj staris tiel senmove kiel la blankaj, pied-glatigitaj ŝtonoj, per kiuj la vojo estis pavimita en la mezo. Ĉie dekstre kaj maldekstre kuŝis nur kampoj, sur kiuj nun la brutaro ne plu paŝtiĝis; kaj la etaj, brunaj birdoj, moviĝantaj de tempo al tempo en la barilo, aspektis kiel kelkaj velkintaj folioj, kiuj ankoraŭ ne volis defali.

Ĉi tiu vojo supreniris laŭ la monteto ĝis Hay; atinginte la mezon, mi eksidis ĉe barilo, tra kiu oni iris en kampon. Mi volvis min per mia mantelo, kaŝis la manojn en mia mufo kaj ne sentis la malvarmon, kvankam severe frostis; tion pruvis maldika glacitavolo, kiu kovris rivereton, tien fluetintan antaŭ malmultaj tagoj post forta degelado. De mia sidloko mi povis rigardi Thornfield; la griza porsinjora domo kun la denthavaj muroj formis elstarantan ejon en la valo ĉe miaj piedoj, la arbaroj kaj la malluma kornika kolonio leviĝis en la okcidento. Mi restis sidanta ĝis la suno malleviĝis fajre kolora kaj kvieta malantaŭ la arboj. Poste mi turnis min orienten.

Super la pinto de la monteto staris la supreniranta luno; ĝi estis ankoraŭ pala, sed fariĝis ĉiuminute pli brila. Ĝi malsupren rigardis al Hay, kiu, duone kaŝita inter la arboj, sendis supren la fumon el siaj malmultaj kamentuboj; Hay kuŝis je mejla distanco de mia sidloko, sed en la silento, kiu regis ĉirkaŭe, penetris ĝis mi la sonoj de la vilaĝa vivo. Mia orelo ankaŭ sentis la murmuradon de riveretoj; sed mi ne povis diri en kiuj valoj ili fluis; transe de Hay kuŝis ankaŭ multaj montetoj, kaj sendube multaj riveretoj rapidantaj malsupren. En la kvieto de ĉi tiu vespero aŭdiĝis ne nur la murmurado de la proksimaj riveretoj, sed ankaŭ de la tre malproksimaj.

Laŭta bruo subite interrompis ĉi tiun dolĉan, malproksiman, sed tamen tiel proksiman murmuradon kaj flustradon; regula piedobatado, metala tintado, kiu interrompis la dolĉan murmuradon de la riveretoj, same kiel sur pentraĵo la solida ŝtonego aŭ la maldelikata trunko de alta kverko, leviĝantaj per mallumaj koloroj sur la antaŭaĵo, malaperigas en la perspektivo la ĝojan monteton, la sunan horizonton, la klarajn nubojn, kie ĉiuj koloroj kunfandiĝas.

La bruo estis sur la vojo; proksimiĝis ĉevalo, la kurboj de la vojo kaŝis ĝin ankoraŭ, sed ĝi proksimiĝis iom post iom; mi volis foriri de mia loko, sed ĉar la vojo estis tre mallarĝa, mi restis sidanta, por ke la ĉevalo povu preteriri. En tiuj tagoj mi estis juna kaj miloj da helaj kaj malhelaj fantaziaĵoj atakis mian animon; la memoraĵoj pri la rakontoj el la infanĉambro kune kun alia sensencaĵo estis parto de ĝi; kaj ĉe ilia reapero, mia maturiĝanta juneco donis al ĝi novan vivon, kiun antaŭe mia infaneco ne kapablis fari. Kiam proksimiĝis ĉi tiu ĉevalo, kaj kiam ĝi estis aperonta en la duona mallumo, mi rememoris kelkajn el la rakontoj de Bessie, en kiuj nord-angla spirito ludis rolon, kaj kiun ŝi nomis ”Gytrash” kaj kiu en la formo de ĉevalo, mulo aŭ hundego aperis sur solecaj vojoj kaj kiu kelkfoje surprizis solajn vojaĝantojn, same kiel ĉi tiu ĉevalo nun surprizis min. Ĝi estis tre proksima, sed ankoraŭ nevidebla; subite mi ekaŭdis, krom la trotado, ion alian, kio rapide alvenis, kaj tute proksime preterglitis granda hundo, kies nigra kaj blanka koloroj tre kontrastis la arbojn. Ĝi vere estis simila al Gytrash, – simila al leono kun longaj haroj kaj grandega kapo. Sed ĝi preteriris kviete; eĉ ne haltis por rigardi min per siaj strangaj fantomaj okuloj, kiel mi estis atendinta.

La ĉevalo sekvis – granda ĝi estis kaj sur ĝia dorso sidis rajdanto.

La viro, la homa estaĵo tuj malaperigis la sorĉaĵon. Ĉar neniu povus rajdi sur Gytrash; ĝi estis konstante sola; laŭ mia opinio la gnomoj, eĉ se ili loĝus en mutaj bestokorpoj, ne povus preni sur sin la formon de ordinara homo. Ĉi tiu rajdisto ne estis Gytrash – sed nur vojaĝanto, elektinta la plej mallongan vojon al Millcote. Li preteriris kaj mi promenis pluen; post kelkaj paŝoj mi subite turnis min. Mi aŭdis bruon kvazaŭ io glitis kaj ekkrion: ”Je la diablo, kio okazas?” kaj laŭta falego vekis mian atenton. La rajdisto kaj la ĉevalo kuŝis sur la vojo; ili estis glitintaj sur la glacio kovranta la ŝtonojn. La hundo revenis per longaj saltegoj kaj vidante sian mastron en tiu danĝera situacio, kaj aŭdante la laŭtan spiregadon de la ĉevalo, ĝi bojis tiel laŭte, ke tio vekis la eĥojn de la sterniĝantaj montetoj en la vespera silento. La hundo ĉirkaŭflaris la teren ĵetitojn kaj rapidis al mi; nur tion ĝi povis fari, ĉar alia helpo ne estis en la proksimeco. Mi obeis la hundon kaj kuris al la vojaĝanto, kiu jam penis liberigi sin de la ĉevalo, kuŝanta sur li. Li faris tiel fortajn klopodojn, ke mi pensis, ke li ne sentas grandan doloron; sed malgraŭ tio mi demandis lin:

”Ĉu vi estas vundita, sinjoro?”

Mi kredas, ke li blasfemis, sed mi ne estas certa pri tio; sed ĉiuokaze li diris ion, kio malebligis al li tuj respondi min.

”Ĉu mi povas helpi?” mi demandis plue.

”Jes, sed antaŭe iru iomete flanken,” li respondis, ekstarante unue surgenue, poste sur la piedoj. Nun komenciĝis tirado, tintado kaj puŝado akompanata de bojegado de la hundo, kaj rapide mi posteniĝis kelkajn paŝojn; sed mi ne volis malproksimiĝi tute, antaŭ ol mi vidis, kiel ĉio finiĝos. Feliĉe la akcidento ne estis tre grava; la ĉevalo restariĝis sur la piedoj kaj la hundo eksilentis post ”kuŝu, Piloto!” La vojaĝanto, nun kurbiĝante, ĉirkaŭpalpis siajn piedon kaj kruron kvazaŭ por esplori, ĉu io estis rompiĝinta; ŝajne io ne estis en ordo, ĉar li lamiris al la krado, de kiu mi ĵus desaltis kaj li apogis sin sur ĝin.

Mi pensas, ke kaprico min kaptis esti utila al li, ĉar mi refoje proksimiĝis.

”Se la falo kaŭzas al vi doloron kaj se vi bezonas helpon, sinjoro, mi povos venigi iun de Thornfield aŭ Hay.”

”Mi vin dankas; mi ja helpos min mem. Miaj kruroj ne rompiĝis – mi nur deartikigis la piedon,” kaj li refoje ekstaris provante, ĉu li povas uzi la piedon, sed la rezulto nevole eldevigis de li la krion ”aj”.

La taglumo ankoraŭ ne tute malaperis kaj la luno lumis jam hele: klare mi povis vidi lin. Li estis envolvita en vojaĝmantelo kun pelta kolumo, butonumita per ŝtalaj agrafoj. Mi ne povis distingi la detalojn de lia persono, sed mi vidis, ke la viro estas de meza kresko kaj larĝŝultra. Li havis malhelan vizaĝon kun severaj trajtoj kaj alta frunto; la okuloj kun la kuntiritaj brovoj montris koleran esprimon; li jam estis pasinta la unuan junecon, sed la mezan aĝon li ankoraŭ ne atingis; eble li estis tridek-kvinjara. Mi ne timis lin, nek montris retenitan timsenton. Se li estus bela heroaspekta juna viro, mi ne kuraĝus stari tie prezentante al li miajn nepetitajn servojn aŭ ĝeni lin per demandoj. Nur malofte mi vidis belaspektan junulon kaj ankoraŭ neniam mi parolis al iu. El teoria vidpunkto mi profunde honoris belecon, kuraĝon kaj ĉarmon, sed se mi vidis enkorpigitaj ĉiujn tiujn ecojn en unu viro, mi samtempe scius instinkte, ke li neniel povus senti simpation por mi kaj tuj mi evitus lin same kiel oni restas je sufiĉe granda distanco de la fajro aŭ de la fulmo aŭ io simila, kio estas hela sed ne vekas nian simpation.

Se ĉi tiu fremdulo nur estus ridetinta al mi, aŭ parolinta al mi en amika maniero, kiam mi turnis min al li, se li ĝoje estus rifuzinta mian proponon por helpi al li, mi estus pluen irinta mian vojon kaj ne estus sentinta la inklinon ripeti mian demandon.

Sed la malluma rigardo, la krudeco de la vojaĝanto igis min kvieta; mi sekve restis staranta, kie mi staris. Kiam li per gesto diris al mi, ke mi foriru, mi respondis:

”Mi ne povas pensi, ke mi lasu vin tiel sur ĉi tiu soleca vojo.

Antaŭe mi devos vidi, ke vi estas kapabla supreniri vian ĉevalon.”

Li rigardis min, dum mi diris tion. Pli frue li preskaŭ ne estis rigardinta al la direkto, kie mi staris.

”Mi opinias, ke vi mem devus esti hejme,” li diris, ”almenaŭ se vi loĝas en la ĉirkaŭaĵo. De kie vi venis?”

”Mi loĝas tie malsupre de tiu monteto, kaj mi tute ne timas iri tute sola sur la vojo en la lunlumo. Kun plezuro mi iros pluen por vi al Hay, se vi deziros tion. Mi ja estas survoje por porti leteron al la poŝtejo.”

”Sekve vi loĝas tie – en tiu domo kun la denthavaj muroj?” li diris, fingre montrante Thornfield, grize prilumitan de la luno kaj klare konturiĝantan kontraŭ la arbaroj, kiuj tre kontrastis la ĉielon en la okcidento aspektanta kiel amaso da ombroj.

”Ĝuste tie, sinjoro.”

”Kies estas tiu domo?”

”De sinjoro Rochester.”

”Ĉu vi konas sinjoron Rochester?”

”Ne, mi neniam vidis lin.”

”Ĉu do li ne loĝas tie?”

”Ne.”

”Ĉu vi povas diri al mi, kie li estas?”

”Ne.”

”Vi kompreneble ne estas servistino en Thornfield, vi estas –”. Li eksilentis, liaj rigardoj glitis trans miajn vestojn, kiuj kiel kutime estis tre simplaj – nigra merinosa mantelo, nigra kastorĉapelo; neniu el ili estis sufiĉe bela por ĉambristino.

Ŝajne li ne povis bone difini, kio mi estas – mi helpis al li.

”Mi estas la guvernistino.”

”Ha, la guvernistino!” li ripetis; ”diable, pri tio mi tute forgesis!

La guvemistino! ”Kaj refoje li atente rigardis miajn vestojn.

Du minutojn poste li lasis la kradon; liaj vizaĝtrajtoj kuntiriĝis dolore, kiam li provis ekiri.

”Mi ne povas postuli, ke vi iru por venigi helpon,” li diris;

”sed vi mem iomete povos helpi al mi, se vi volas.”

”Jes, sinjoro.”

”Ĉu vi havas pluvombrelon, kiun mi povus uzi kiel bastonon?”

”Ne.”

”Nu, provu preni la kondukilojn de mia ĉevalo kaj konduku ĝin al mi. Vi do ne timas?”

Estante sola mi ne kuraĝus tuŝi ĉevalon, sed lia peto obeigis min. Mi metis mian mufon sur la kradon kaj iris al la ĉevalo; mi klopodis kapti ĝian kondukilon, sed ĝi estis fajra besto kaj ne toleris, ke mi tuŝu ĝian kapon; ripete mi klopodis, sed vane kaj mi morte timis ĝiajn disbatantajn antaŭpiedojn.

La vojaĝanto atendis kaj dum kelka tempo rigardis miajn klopodojn kaj fine ekridis.

”Mi vidas,” li diris, ”ke la monto ne volas esti kondukata al Mohameto; vi sekve povos fari nenion ol helpi Mohameton iri al la monto; mi petas, venu ĉi tien.”

Mi iris al li. ”Ne ofendiĝu,” li diris plue; ”la neceseco devigas min fari vin utila al mi.” Li metis sian pezan manon sur mian ŝultron kaj apogante sin sur min li lamiris ĝis sia ĉevalo.

Kiam li sukcesis preni la kondukilon, li tuj regis la ĉevalon kaj per unu eksalto sidis sur la selo kvankam la kuntiritaj trajtoj de lia vizaĝo klare montris, ke la deartikigita piedo tre doloris lin.

”Mi petas, donu al mi la vipon,” li diris. ”Ĝi kuŝas tie sub la barilo.”’

Mi serĉis kaj trovis ĝin.

”Dankon; kaj nun rapidu al Hay kun via letero kaj revenu kiel eble plej baldaŭ.”

Ektuŝo per la spronhava kalkanumo iom ektimigis kaj eksaltigis la ĉevalon kaj poste ĝi forgalopis sekvata de la hundo kaj la trio malaperis ”kiel eriko forpelita de ventego sur la erikejo.”

Mi reprenis mian mufon kaj ekpromenis. La akcidento okazis kaj pasis. Ĝi estis akcidento, kiu ne estis grava nek romantika por mi; tamen ĝi kaŭzis ŝanĝon dum unu horo en mia monotona vivo. Oni bezonis mian helpon, oni petis pri ĝi, mi estis helpinta. Faris al mi plezuron, ke mi povis fari ion; kvankam ĝi estis tre malgrava, tamen ĝi estis io aktiva, ĉar la pasiva ekzistado jam tedis min. Krome la nekonata vizaĝo estis kvazaŭ nova pentraĵo, kiun mi pendigis inter la pentraĵaro de mia memoro, kaj ĝi estis tre malsimila al ĉiuj aliaj, kiuj tie jam pendis. Unue ĉar ĝi estis vizaĝo de viro, due ĉar ĝi estis malhela, forta kaj severa. Mi vidis ĝin ankoraŭ antaŭ mi, kiam mi alvenis en Hay kaj glitigis la leteron en la leterujon de la poŝtoficejo; tiun novan vizaĝon mi vidis dum mia tuta reiro hejmen, rapide malsuprenirante la monteton. Reveninte al la krado, mi haltis momenton, rigardis returne kaj aŭskultis, imagante, ke refoje tintadas sur la vojo la hufoj de ĉevalo, kaj ke eble duafoje mi vidos rajdanton, envolvitan en mantelo, sekvatan de Newfoundlanda hundo aspektanta kiel Gytrash.

Antaŭ mi nur la kradon kaj salikon mi vidis, alte leviĝantaj en la lunlumo; mi aŭdis nur malfortan venteton, murmuranta inter la arboj de Thornfield, kuŝanta je mejla distanco; kaj rigardante malsupren en la direkto de la brueto, mi vidis, ke ĉe la antaŭaĵo de la kastelo en unu el la ĉambroj estis bruligita lampo. Ĝi rememorigis min pri tio, ke mi revenos malfrue kaj mi rapidis pluen.

Kun malĝojo mi reiris al Thornfield, ĉar tuj post kiam mi transiris la sojlon, rekomenciĝos la monotona vivo; la malgranda ekscito kaŭzita de mia promenado tute malaperos, ĉar mi devis trairi la silentan vestiblon, supreniri la malluman ŝtuparon, reiri en mian ĉambron kaj poste renkonti la kvietan sinjorinon Fairfax en kies akompano mi devos pasigi la longan vintrovesperon, tio estis: mi denove devis kateni miajn kapablojn kaj elmeti ilin al monotona neniiganta ekzisto, kies grandajn profitojn de sendanĝereco kaj kies komfortaĵojn mi ne povis plu ŝati. Kiel utile estus al mi en tiu tempo esti ĵetata tien kaj reen meze de uragano de danĝera, malfacila vivo por trovi la sopiron al ripozo kaj paco, kiuj nun tiel premis min teren! Jes, tiu uragano estus al mi same utila kiel longa promenado estus utila al viro, kiun tedis daŭre sidadi sur apogseĝo, kaj same natura estis ĉe mi la sopiro al movo kiel ĝi estus al li.

Mi malrapidis ĉe la krado, poste sur la herbobedo; mi dum momento iris tien kaj reen sur la teraso. La fenestrokovrilo de la pordo estis fermita, mi ne povis rigardi en la ĉambron. Miaj okuloj kaj mia animo ŝajnis esti fortiritaj de tiu malĝoja domo – de la griza fantom-aspekta konstruaĵo, dividita en mallumajn kvazaŭ ĉelojn al la ĉielo etendiĝanta super mi kiel senmakula, sennuba, blua maro. La luno daŭrigis majeste sian iradon; estis kvazaŭ ĝia falĉilforma disko rigardis malsupren, kiam ĝi leviĝis al la zenito, lasante malproksime sub si la montetsuprojn, post kiuj ĝi estis suprenirinta. Kaj la tremetantaj steloj, daŭrigantaj sian iradon igis bati pli forte mian koron kaj rapidigis la sangon en miaj vejnoj, kiam mi suprenrigardis al ili. Malgravaj aferoj ofte revokas nin teren. La horlo ĝo en la koridoro batis kaj tio sufiĉis por revenigi min de la altaj sferoj. Mi deturnis min de la luno kaj de la steloj, malfermis flankpordon kaj eniris. La koridoro ne estis malluma kaj ne prilumita de alte pendanta bronza lampo; agrabla varmo regis ĉi tie kaj sur la plej malsupra parto de la kverka ŝtuparo.

Flavruĝa lumo venis el la vasta manĝejo, kies duobla pordo estis malfermita kaj montris vivan fajron en la kameno, kiu belege prilumis la ruĝajn drapiraĵojn, la poluritajn meblojn kaj la marmoron de la kameno. La lumo de la fajro speguliĝis sur grupo staranta antaŭ ĝi; apenaŭ mi ekvidis tiun grupon, apenaŭ miajn orelojn trafis ĝojaj voĉoj, inter kiuj mi rekonis tiun de Adèle, jam la pordo refoje fermiĝis.

Mi rapidis al la ĉambro de sinjorino Fairfax; ankaŭ tie brulis fajro, sed ne lumo. Sed mi ne vidis la sinjorinon. Anstataŭe mi trovis sur la kamentapiŝo tute solan, sidantan rekte, grave, grandan longharan blank-nigran hundon, kiu estis simila al Gytrash de la landvojo. Ĝi vere tiel similis ĝin, ke mi alproksimi ĝis dirante:

”Piloto!”

La besto ekstaris, venis al mi kaj min ĉirkaŭflaris. Mi karesis la hundon, ĝi svingis la dikan voston, sed sentiĝis iom malagrable resti kun ĝi, krom tio mi ne sciis de kie ĝi venis. Mi sonorigis, ĉar mi deziris lumon kaj krome mi volis informiĝi pri tiu gasto. Leah eniris.

”De kie venis tiu hundo?”

”Ĝi venis kun sia mastro.

”Kun kiu?”

”Kun sinjoro Rochester, kiu ĵus alvenis.”

”Vere! Kaj ĉu sinjorino Fairfax estas ĉe li?”

”Jes. Kaj ankaŭ fraŭlino Adèle. Ili estas en la manĝejo kaj John ĵus foriris por venigi kirurgon; ĉar akcidento trafis nian mastron. Lia ĉevalo falis kaj li deartikigis sian maleolon.”

”Ĉu la ĉevalo falis sur la landvojo kondukanta de Hay?”

”Jes, kiam li malsuprenrajdis la monteton, ĝi falis pro la glacio.”

”He, Leah, ĉu vi volas alporti al mi kandelon? Mi petas pri ĝi.”

Leah alportis ĝin al mi; kiam ŝi eniris, sekvis ŝin sinjorino Fairfax, kiu ripetis la okazintaĵon. Ŝi diris plue, ke sinjoro Carter alvenis … kaj ke li estas jam ĉe sinjoro Rochester. Poste ŝi rapide eliris el la ĉambro por prizorgi la teon. Mi iris supren por demeti miajn ĉapelon kaj mantelon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.