La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO X.

Ĝis nun mi rakontis detale la okazintaĵojn de mia sensignifa vivo. Al la unuaj dek jaroj de mia vivo mi dediĉis preskaŭ same multajn ĉapitrojn. Sed ĉi tiu libro ne fariĝos regula biografio. Mi pridemandos nur mian memoron, kiam ĝi aperigos okazintaĵojn, kiuj estas interesaj. Tial mi preterlasos ĉi tie epokon de ok jaroj. Kelkaj linioj estos sufiĉaj por unuigi ĝin kun tio, kion mi jam rakontis.

Kiam la tifuso plenumis sian ruinigan mision en Lowood, ĝi iom post iom malaperis, sed ne antaŭ ol ĝia mortiga karaktero kaj la nombro de ĝiaj viktimoj tiris la ĝeneralan atenton al la instituto. La kaŭzo de tiu skurĝo estis ekzamenita kaj baldaŭ malkovriĝis faktoj, kiuj naskis la publikan indignon.

La malsaniga situo de la konstruaĵo, la porcioj kaj la kvalito de la nutraĵo por la infanoj; la malbona akvo, uzata por prepari la manĝaĵon; la nesufiĉaj vestoj kaj loĝado – ĉiuj tiuj aferoj estis malkovritaj kaj el tio rezultis ŝanĝo, tre hontinda por sinjoro Brocklehurst, sed utila por la instituto. Diversaj riĉaj kaj malavaraj homoj en la graflando subskribe donacis grandan monsumon por konstrui pli bonan instituton sur pli taŭga loko; novaj regularoj estis starigitaj; la manĝo kaj vestaĵoj fariĝis pli bonaj; la rentoj de la akirita kapitalo estis metitaj sub kontrolon de komisiono. Sinjoro Brocklehurst, kontraŭ kiu oni ne povis agi laŭmerite, pro liaj riĉeco kaj familiaj interrilatoj, restis kasisto; sed personoj, kun pli malavaraj ideoj devis helpi lin en la plenumo de liaj devoj; same en la ofico de inspektoro partoprenis aliaj, kiuj povis unuigi justecon kun akurateco, komfortojn kun ŝparemo kaj kompaton kun honesteco. Kiam poste multaj aferoj estis plibonigitaj, la lernejo iom post iom fariĝis vere utila kaj nobla instituto. Post ĝia renaskiĝo mi restis en ĝi ankoraŭ ok jarojn – ses kiel lernantino kaj du kiel instruistino.

Dum tiuj ok jaroj mia vivo estis monotona sed ne malfeliĉa, ĉar ĝi ne estis senlabora vivo. La rimedoj, ricevi bonegan edukon, estis akireblaj; prefero pri kelkaj el miaj studoj kaj la deziro superi en ĉio, kaj la plaĉo igi miajn instruistinojn kontentaj, kaj precipe tiujn, kiujn mi plej ŝatis, instigis min. Mi utiligis la donitan okazon kiel eble plej bone. Post kelka tempo mi fariĝis la plej bona lernantino de la plej alta klaso kaj mi estis nomota instruistino. Tiun oficon mi plenumis du jarojn kun fervoro, sed ĉe la fino de tiu tempo fariĝis granda ŝanĝo en tio.

Malgraŭ ĉiuj ŝanĝoj okazintaj en Lowood, fraŭlino Temple restis direktorino. Al ŝia bonega instruado mi dankis la plej multon de miaj scioj. Ŝiaj amikeco kaj akompano estis daŭre mia konsolo; ŝi kvazaŭ anstataŭis mian patrinon kaj instruistinon kaj en la lasta tempo ŝi estis mia amikino. En tiu tempo ŝi edziniĝis kaj iris kun sia edzo (ekleziulo, bona viro kaj preskaŭ inda je ŝi), al izolita graflando kaj tiel ŝi estis perdita por mi. De tiu tempo mi ne estis plu la sama. Kun ŝi ĉiu ligilo, kiu faris Lowood mia hejmo, estis malaperinta. Mi estis transpreninta ion de ŝia karaktero; pli harmoniaj pensoj, pli bone ordigitaj sentoj fariĝis loĝantoj de mia spirito. Mi estis lerninta kiel kutimiĝi al devo kaj ordo; mi estis kvieta. Mi kredis, ke mi estas kontenta. Laŭ ĉies opinioj kaj kutime ankaŭ laŭ miaj, mi ŝajnis persono, kvietigita de disciplino.

Sed la destino en la formo de la reverinda sinjoro Nasmyth sin lokis inter mi kaj fraŭlino Temple. Mi vidis ŝin vestita per vojaĝkostumo eniri poŝtkaleŝon mallonge post la geedziĝa ceremonio. Mi postrigardis la kaleŝon, dum ĝi supreniris la monteton kaj poste malaperis; kaj mi retiris min en mian propran ĉambron pasigante sola tie la plej grandan parton de la duona libera tago, donita al ni ĉe tiu okazo.

Plej grandan parton de tiu tempo mi iris tien kaj reen en la ĉambro. Mi imagis, ke mi bedaŭras nur mian perdon kaj ke mi pripensis kiel ripari ĝin; sed longe pripensinte kaj rigardante supren kaj rimarkante, ke estas jam malfrue en la posttagmezo kaj ke ekvesperiĝas, mi faris malkovron – nome ke en mia animo okazis granda ŝanĝo; ke mia animo forigis de si ĉion, kion ĝi estis pruntepreninta de fraŭlino Temple – aŭ pli ĝuste dirite, ke ŝi estis portinta kun si la kvietan atmosferon, kiun mi ĉiam enspiris en ŝia ĉeesto – kaj ke mi retrovas min en mia natura elemento kaj ke iamaj emocioj vekiĝis en mia animo. Ne estis al mi kvazaŭ estus forprenita tio, kio min subtenis, sed kvazaŭ tiu movilo malaperis kun ŝi. Kelkajn jarojn mia mondo havis Lowoodon kiel mezpunkton. Aliajn spertojn, krom ĝiaj reguloj kaj laborado, mi ne havis; sed nun mi subite memoris, ke la vera mondo estas vasta, kaj ke larĝa kampo de espero kaj timo, de sentoj kaj emocioj atendas tiujn, kiuj havas kuraĝon eniri ĝin kaj serĉi veran vivosperton meze de ĝiaj danĝeroj. Mi iris al mia fenestro, malfermis ĝin kaj rigardis eksteren. Jen sin etendis la du aloj de la konstruaĵo; jen kuŝis la ĝardeno; jen sin etendis la limo de Lowood; kaj tre tre malproksime la montoj kaj la horizonto. Miaj okuloj vagis trans ĉiujn aliajn objektojn kaj fine sin fiksis al tiuj malproksimaj, bluaj suproj. Tiujn mi deziris transiri; ĉio inter iliaj limoj de montsuproj kaj erikejo ŝajnis al mi aspekti kiel malliberejo kaj ekzilita de la ekstera mondo. Mia rigardo sekvis la blankan vojon ĉirkaŭirantan la malsupron de monto kaj malaperantan en valeton inter du aliaj montoj. Kiel mi deziris sekvi ĝin pli malproksimen! Mi pensis pri la tempo kiam mi laŭiris tiun saman vojon en la poŝt-kaleŝo; mi memoris kiel mi malsupreniris tiun monteton, kiam venis la krepusko.

Ŝajnis kvazaŭ jarcento pasis de post la tago, kiam mi la unuan fojon eniris Lowood kaj de post tiu tago mi neniam forlasis ĝin. Ĉiujn miajn feriojn mi pasigis en la lernejo. Neniam sinjorino Reed invitis min al Gateshead; nek ŝi nek iu alia el ŝia familio iam vizitis min; nek mi havis interrilatojn kun la mondo per korespondado aŭ komisioj. Mi konis nenion en ĉi tiu mondo krom reguloj, lernej-devoj, lernej-kutimoj kaj opinioj kaj – vizaĝoj kaj – frazoj kaj – kostumoj, preferoj kaj – antipatio. Kaj nun mi sentis, ke tio ne sufiĉas plu al mi. En tiu sola posttagmezo la enuiga kutimo de tiuj ok jaroj regis min. Mi sopiris liberecon; mi sopiris al ĝi kaj preĝis pri ĝi; estis kvazaŭ la blovanta vento kunportis tiun preĝon.

Mia preĝo estis nur humila deziro. Ŝanĝojn, novajn instigojn mi deziris, sed ŝajnis, ke ankaŭ tiu deziro malaperis en la spacon.

”Permesu al mi almenaŭ alian domon por servi,” mi ekkriis duone malesperanta. Sonorilo vokis nin al la vespermanĝo kaj mi iris malsupren.

Antaŭ ol enlitiĝi mi ne povis plu daŭrigi miajn interrompitajn pensadojn; kaj eĉ tiam, instruistino, kiu okupis kun mi la ĉambron, per ĉiaj bagatelaj babilaĵoj, detenis min de la temo al kiu mi tiel volonte dediĉus min. Kiel arde mi deziris, ke la dormo silentigu ŝin! Ŝajnis al mi, ke iu ideo kaptus min per kiu mi povus silentigi ŝin, se mi nur povus repreni la pensojn, en kiuj mi estis droninta, kiam mi staris ĉe la fenestro.

Fine fraŭlino Gryce ronkis. Ŝi estis pezeca virino el Kimrujo, kaj ĝis nun mi rigardis ŝian kutiman ronkadon kiel ion tre malagrablan. Sed ĉi tiun vesperon mi aŭdis kun ĝojo ĝiajn unuajn sonojn. Nun mi ne estos plu ĝenata; miaj duone formortintaj pensoj denove reviviĝis.

”Nova ofico en alia domo! Jen eble io bona!” mi diris al mi (en mia animo, kompreneble, ĉar mi ne parolis laŭtvoĉe). ”Mi scias tion, kvankam tio ne sonas tre agrable. Ne sonas kiel la vortoj Libereco, Eksciteco kaj Ĝuo, – belegaj sonoj en vero; sed por mi ili estas nur sonoj; kaj tiel surdaj, tiel obtuzaj, ke estas nura tempoperdo, aŭskulti kaj atenti ilin. Sed nova ofico!

Jen io reala! Ĉiu povas plenumi oficon! Mi faris tion ĉi tie dum ok jaroj; kaj mi deziris nenion alian ol plenumi ĝin aliloke.

Ĉu mi ne povus persisti pri tiu mia propra volo? Ĉu tio do ne estus farebla? Jes – jes – ĝi estis efektivigebla, se nur mia cerbo estus sufiĉe aktiva por trovi la rimedojn atingi ĝin.”

Rekte mi sidis en mia lito por vivigi mian cerbon; la nokto estis frosta; mi kovris miajn ŝultrojn per ŝalo kaj denove mi streĉis miajn fortojn por pensi.

”Kion en realo mi deziris? Novan oficon en alia domo, inter aliaj vizaĝoj, sub novaj cirkonstancoj. Tion mi deziris, ĉar ne utilis deziri ion pli bonan, ion pli grandan. Kiel agas la homoj por akiri alian oficon? Ili sin turnas al siaj amikoj, kiel mi supozis, – mi ne havas amikojn. Sed multaj homoj ne havas amikojn kaj devas mem serĉi kaj helpi sin mem; kiel ili faras tion?”

Mi ne povis diri tion, neniu povis diri tion al mi. Mi denove streĉis miajn pensojn por trovi respondon kaj por trovi ĝin rapide. Ili laboris pli kaj pli diligente; mi sentis mian pulson en mia kapo kaj en miaj tempioj, sed preskaŭ unu horon ĝi frapadis kvazaŭ en ĥaoso, kaj ĉiuj ĝiaj klopodoj efikis nenion.

Febre ekscitita per tiu senutila laboro mi ellitiĝis kaj refoje iris tien kaj reen en mia ĉambro, tiris flanken la kurtenon, rigardis la stelojn, tremetis pro la malvarmo kaj denove enlitiĝis.

Dum miaj promenadoj tra la ĉambro sendube bona feo metis la petitan konsilon sur mian kapkusenon, ĉar kiam mi refoje kuŝis, ĝi eniris kviete kaj nature en mian kapon: – ”Se vi serĉas oficon, sciigu pri tio en –shire Herald.”

”Sed kiel? Pri anoncoj en tiu Herald mi scias nenion.” La respondoj venis rapide kaj per si mem:

”Sendu la monon por tia anonco al la eldonisto de Herald; ĉe la unua okazo prezentota forsendu poŝte la anoncon kun la mono; la respondo estu sendota al J. E. al la tiea poŝtoficejo; semajnon post la forsendo de la letero vi iru tien por informi ĝi, ĉu venis respondo; agu poste laŭ la cirkonstancoj.”

Pri tiu plano mi pripensis kelkajn fojojn; ĉio fariĝis al mi klara; mi estis kontenta kaj profunde ekdormis. Ĉe tagiĝo mi ellitiĝis. Antaŭ ol la sonorilo vokis la tutan instituton mi jam skribis mian anoncon, metis ĝin en koverton kaj skribis la adreson.

La anonco estis redaktita en la jena maniero:

”Juna fraŭlino kutimiĝinta doni lecionojn kaj instrui (mi ja estis instruistino dum du jaroj!) deziras oficon ĉe familio kun infanoj ankoraŭ ne dekkvarjaraj (estante mem apenaŭ dekokjara, mi ne opiniis konsilinde preni sur min la edukadon de lernantoj samaĝaj, kiel mi). Ŝi kapablas instrui la ordinarajn fakojn, kaj la francan lingvon, la desegnan arton kaj muzikon.”

(En tiu tempo, kara leganto, tia sumigo de kapabloj, kiu nun estas tre limigita, estis rigardata kiel tre ampleksa. ) Eventualaj respondoj adresotaj al J. E. Poŝtoficejo, Lowton, –shire”.

La tutan tagon mia forsendota letero kuŝis en mia tirkesto; post la tetrinkado mi petis al la nova direktorino la permeson ili al Lowton por fari kelkajn komisiojn por mi kaj por du el miaj saminstruistinoj. La permeso estis volonte konsentita.

Mi iris. La vojo estas longa du mejlojn; la vespero estis malseka, sed ĉar la tagoj estis ankoraŭ longaj, mi eniris tri butikojn, ĵetis mian leteron en la leterujon kaj revenis hejmen kun tre malsekaj vestoj, sed kun malpeza koro.

La sekvanta semajno ŝajnis al mi senfina. Sed ĝi finiĝis kiel finiĝas ĉiuj surteraj aferoj kaj iun belegan vesperon en la aŭtuno mi denove estis survoje al Lowton. La vojo estis pentrinde bela kaj laŭiris arbaran rivereton kaj serpentumis tra belega valo; sed tiun tagon mi pensis nur pri la leteroj atendontaj min, aŭ ne atendontaj min en la vilaĝeto kaj ne pri la belaĵoj de vojo kaj valo.

Mia kvazaŭa komisio estis mezurigi paron da novaj ŝuoj; mi tuj faris tiun komision kaj elirinte la butikon de la ŝufaristo mi direktis min laŭlonge de la mallarĝaj puraj stratoj de la vilaĝo al la poŝtoficejo. Maljuna sinjorino deĵoris tie; ŝi portis kornajn okulvitrojn sur la nazo kaj nigrajn trikitajn pulsvarmigilojn ĉirkaŭ la manoj.

”Ĉu venis leteroj por J. E.?” mi demandis.

Ŝi rigardis min tra la okulvitrojn; poste ŝi malfermis tirkeston kaj serĉis longe inter ĝia enhavo kaj jam malaperis mia espero. Fine, rigardinte almenaŭ dum kvin minutoj koverton de letero, ŝi transdonis ĝin al mi trans la oficejan tablon akompanante tiun faron kun dua ekzamenanta malkonfidema rigardo –la letero estis adresita al J. E.

”Nur unu?” mi demandis.

”Pli multaj ne venis,” ŝi diris; mi metis ĝin en mian poŝon kaj ekvojiris hejmen. Mi ne povis ankoraŭ malfermi la leteron; la reguloj de la instituto devigis min reveni antaŭ la oka horo kaj estis jam la sepa kaj duono.

Ĉe mia reveno atendis min la plenumo de multaj devoj. Mi devis rigardi la knabinojn dum la studhoro; poste venis mia vico legi la vesperpreĝon kaj zorgi, ke la knabinoj enlitiĝu.

Kiam tio finiĝis, mi vespermanĝis kun la aliaj instruistinoj. Kaj eĉ kiam fine ni enlitiĝis, la neevitebla fraŭlino Gryce refoje estis mia kunulino. Ni havis nur peceton da kandelo en nia kandelingo, kaj mi timis, ke ŝi parolos tiel longe, ke ĝi tute forbrulos; feliĉe la multa nutraĵo, kiun ŝi estis manĝinta, tre efikis je ŝia dormemo. Jam antaŭ ol mi senvestigis min, ŝi laŭte ronkadis. Colo da kandelo staris ankoraŭ sur la kandelingo.

Nun mi aperigis mian leteron; la sigelo portis la literon F; mi ĝin rompis. La enhavo estis mallonga.

”Se J. E., kiu lokigis anoncon en la –shire Herald aperinta la lastan ĵaŭdon, posedas la konojn sciigitajn tie, kaj se ŝi povas montri bonajn atestinformojn pri siaj karaktero kaj kompetenteco, tiam estas al ŝi oferata ĉi kune ofico, en kiu ŝi prenos sur sin nur la edukon de infano ankoraŭ ne dekjara, kaj kie la jara salajro estos tridek funtoj (sterlingaj). Al J. E. estas petate sendi atestinformojn, nomojn, adreson kaj plenajn detalojn al: Sinjorino Fairfax, Thornfield, apud Millcote, –shire.”

Longe mi rigardis la leteron. La skribaĵo estis malnovmoda kaj sufiĉe malregula, kvazaŭ skribita de maljuna sinjorino.

La cirkonstanco estis kontentiga. Sekreta timo estis atakinta min, ke mi metus min en malagrablan situacion, agante tiel por mi mem; kaj precipe mi volis, ke la rezulto de mia klopodo estu deca kaj en règle. Mi sentis nun, ke maljuna sinjorino ne estas malbona elemento en la afero, kiu nun min okupis.

Sinjorino Fairfax! Image mi ŝin vidis antaŭ mi, vestitan en nigra jupo kaj vidvina kufo; eble ŝi estas rigida, sed ne malamika.

Ekzemplo de angla respektindeco, iom maljuna.

Thornfield! Sendube tio estis la nomo de ŝia domo. Beleta, orda domo, pri tio mi ne dubis; kvankam mi ne bone povis imagi, kiel ĝi aspektas precize. Millcote, –shire; mi pripensis, kion mi memoris ankoraŭ pri la karto de Anglujo; jes; mi ĝin rememoris. La graflando kuŝis sepdek mejlojn pli proksime al Londono ol la izolita domo, kie mi nun loĝis. Tio estis io rekomendinda por mi. Mi aspiris iri al loko plenbrua kaj plenmova.

Millcote estis granda fabrikurbo, kuŝanta apud la bordoj de la rivero A–; sen dubo tie regus laŭta bruo kaj granda moviĝo. Des pli bone. Tio kaŭzus tutan ŝanĝon al mi. Mia imago ne estas ĉarmigita de altaj fumturoj kaj fumnuboj – sed, tiel mi pensis, ”Thornfield Hall verŝajne kuŝas sufiĉe malproksime de la urbo.”

Jen la kandelo estingiĝis.

La sekvantan tagon novaj paŝoj estis farotaj.

Miaj planoj ne povis resti kaŝitaj en mia propra brusto. Mi devis malkovri ilin al aliaj por certigi al ili bonan rezulton.

Post kiam mi petis kaj ricevis aŭdiencon en la tagmeza ripozhoro ĉe la intendantino, mi sciigis al ŝi, ke perspektivo eble oferos al mi alian oficon, kie la salajro estos la duoblo de la nuna, ĉar en Lowood mi ricevis nur dek kvin sterlingajn funtojn; mi do petis ŝin, ke ŝi bonvolu sciigi la aferon al sinjoro Brocklehurst, aŭ al iu alia de la gvidantaro, kaj certiĝi, ĉu ili bonvolus doni al mi atestinformojn. Ŝi havis la bonecon esti la perulino de mia afero. La sekvantan tagon ŝi parolis pri miaj intencoj al sinjoro Brocklehurst, kiu diris, ke oni skribu al sinjorino Reed, ĉar ŝi estis mia zorgantino. Letero estis skribita al tiu sinjorino kaj ŝi respondis, ”ke mi agu laŭ mia plaĉo ĉar jam de longe ŝi ne plu sin miksas en miajn aferojn.” Tiu letero rondiris ĉe la gvidantaro kaj fine post tempo, kiu ŝajnis al mi terure longa, mi ricevis la permeson plibonigi mian situacion, se eble; kaj oni certigis al mi ke, ĉar mia konduto estis bonega, kaj kiel instruistino kaj kiel lernantino en Lowood, ke mi baldaŭ ricevos atestinformon pri bona konduto kaj kapableco, subskribitan de la lernej-inspektoroj de la instituto.

Post unu monato mi ĝin ricevis kaj kopion mi sendis al sinjorino Fairfax, kiu sciigis al mi, ke ŝi estas kontentigita kaj ŝi fiksis la daton de mia enoficigo kiel guvernistino en sia domo.

Nun mi estis tre okupita aranĝi ĉiujn preparojn. La dek kvar tagoj pasis rapidege. Mia vestaĵaro ne estis tre granda, kvankam sufiĉa por miaj bezonoj, mi tial havis sufiĉan tempon enpaki mian kofron – la saman kofron, kiun mi kunportis de Gateshead antaŭ ok jaroj. Mi ĉirkaŭis ĝin per forta ŝnuro kaj la adreskarto estis najlita sur ĝi. Post duona horo la transportisto venos por veturigi ĝin al Lowton, kien mi mem vojaĝos jam frue la sekvantan matenon por atendi la poŝtveturilon.

Mi brospurigis mian nigran vojaĝjupon, preparis mian ĉapelon, miajn gantojn kaj mufon; ekzamenis miajn tirkestojn por vidi, ĉu io postrestis; kaj havante plu nenion por fari, mi eksidis kaj klopodis iom ripozi. Sed en tio mi ne sukcesis; kvankam mi estis sur la piedoj la tutan tagon, mi ne povis resti sidanta kviete; mi estis tro ekscitita. Tiun vesperon finiĝis periodo de mia vivo kaj tute nova komenciĝos la sekvantan matenon. Ne estis al mi eble dormi dum tiu intertempo.

”Fraŭlino,” diris servistino, kiun mi renkontis en la vestiblo, kie mi promenis tien kaj reen, ”estas iu malsupre, kiu deziras paroli kun vi.”

”Sendube la transportisto,” mi pensis, kaj rapidis malsupren ne pridemandante ŝin. Mi ĵus preteriris la interparolejon de la instruistinoj, kies pordo estis duone fermita, por direkti min al la kuirejo, kiam iu eliris la interparolejon.

”Jen ŝi! En vero! Ĉie mi rekonus ŝin!” kriis la persono, kiu haltigis min kaj prenis mian manon.

Mi rigardis ŝin iom pli atente. Mi vidis antaŭ mi bone kaj kiel servistino vestitan virinon, ŝi estis ankoraŭ juna, tre bela, kun nigraj haroj kaj okuloj, kaj sana vizaĝkoloro.

”Nu, kiu mi estas?” ŝi demandis per tono kaj kun rideto, kiun mi duone rekonis,” vi ja ne tute forgesis min, fraŭlino Jane?”

La sekvantan momenton mi ŝin ĉirkaŭbrakis kaj kisis kun ekstrema ĝojo. ”Bessie! Bessie!” estis ĉio, kion mi povis eligi.

Ŝi ridis kaj ploris duone kaj ni iris kune en la interparolejon.

Antaŭ la fajro staris trijara personeto kun lana jupeto kaj pantaloneto.

”Tio estas mia juna knabo,” diris Bessie tuj.

”Ĉu vi do estas edziniĝinta, Bessie?”

”Jes, jam preskaŭ kvin jarojn, kaj kun Robert Leaven, la veturigisto; kaj krom ĉi tiu Bobby, mi havas knabineton, kiun mi nomas Jane.”

”Kaj vi ne loĝas plu en Gateshead?”

”Mi loĝas en la pordista domo. La maljuna pordisto estas for.”

”He, kaj kiel ĉiuj fartas? Rakontu do ĉion pri ili, Bessie. Sed antaŭe sidiĝu. Ĉu Bobby volas eksidi sur mia genuo?”

Sed Bobby preferis sin alkroĉi al sia patrino.

”Vi ne fariĝis tre alta, nek dika,” diris plue sinjorino Leaven.

”Mi certe kredas, ke oni ne tre bone nutris vin en la lernejo.

Fraŭlino Eliza estas kapon pli alta ol vi, kaj rilate al la larĝo, du kiel vi egalvaloras fraŭlinon Georgianan.”

”Georgiana sendube estas tre bela, ĉu ne, Bessie?”

”Jes, tre bela. Estintan vintron ŝi estis kun sia patrino en Londono, kaj ĉiu ŝin admiris tie, kaj juna lordo enamiĝis al ŝi, sed lia familio kontraŭstaris; kaj – ĉu vi povus kredi tion? – fraŭlino Georgiana kaj li intencis kune forkuri, sed ilia plano estis malkovrita kaj malsukcesigita. Fraŭlino Eliza malkovris tion. Mi kredas, ke ŝi estis ĵaluza; kaj nun ŝi kaj ŝia fratino sen interrompo kverelas.”

”He, vere? Kaj kiel fartas John Reed?”

”Ho, li ne tiel bone kondutas kiel lia patrino deziras. Li iris al la akademio kaj estis forigita de ĝi. Poste liaj onkloj deziris, ke li fariĝu advokato kaj ke li studu la leĝosciencon; sed li vivas tiel senbride, ke tute nenio fariĝos el li.”

”Kiel li aspektas?”

”Li estas tre altkreska. Kelkaj opinias, ke li estas belaspekta junulo; sed li havas tiajn dikajn lipojn.”

”Kaj kiel fartas sinjorino Reed?”

”La vizaĝo de la sinjorino estas sufiĉe dika kaj ŝi aspektas sana, sed mi kredas, ke ŝia koro ne estas tre kvieta. La konduto de sinjoro John tute ne plaĉas al ŝi – li fordiboĉas multege da mono.”

”Ĉu ŝi irigis vin ĉi tien, Bessie?”

”Ho ne! Sed jam longe mi deziris vidi vin, kaj aŭdinte, ke venis letero de vi, kaj ĉar vi estas ironta al alia parto de la lando, mi tuj ekvojaĝis por vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ ol vi ne estos plu atingebla.”

”Mi timas, ke vi estas iomete elreviĝinta, vidante min, ĉu ne vere, Bessie?” Tion mi diris ridante. Mi rimarkis, ke la rigardo de Bessie, kvankam ĝi esprimis respekton, ne montris admiron.

”Nu, fraŭlino Jane, mi tute ne estas elreviĝinta. Vi ja aspektas kiel eminentulino kaj pli multon mi neniam atendis de vi, ĉar kiel infano vi ja ne estis belaĵo.”

Mi ridetis pro la sincera respondo de Bessie. Mi sentis, ke ĝi estas ĝusta, sed mi devas konfesi, ke ĝi iom malagrable trafis min. Dekokjarulino emas plaĉi, kaj la certigo, ke ŝia eksteraĵo ne kunlaboras por efektivigi tiun deziron, ne estas tre kontentiga.

”Sed vi sendube estas tre instruita,” diris plue Bessie, kvazaŭ por konsoli min. ”Kion ekzemple vi lernis? Ĉu ludi sur la piano?”

”Jes, iom.”

Staris piano en la ĉambro. Bessie iris al ĝi, malfermis ĝin kaj petis al mi sidiĝi kaj ludi arieton. Mi ludis kelkajn valsojn kaj ŝi estis ravita.

”La fraŭlinoj hejme ne povas tiel ludi!” ŝi diris ekstaze. ”Mi ja ĉiam diris, ke vi superos ilin pri instruiteco. Kaj ĉu vi povas desegni.”

”Mi faris la pentraĵon tie super la kamenkadro.”

Ĝi estis pejzaĝo akvarela, kiun mi donacis al la intendantino kiel danko pro ŝia amika helpo ĉe la gvidantaro kaj kiun ŝi enkadrigis.

”Nu, mi devas diri, ke ĝi estas belega, fraŭlino Jane! Pli bonan pentraĵon eĉ ne povus fari la desegna instruisto de la junaj fraŭlinoj Reed, ne parolante pri la fraŭlinoj mem. Ili neniel povus. Kaj ĉu vi lernis la francan lingvon?”

”Jes, Bessie, mi legas kaj skribas ĝin.”

”Kaj ĉu vi povas labori sur muslino kaj kanvaso?”

”Certe.”

”Jen vi estas vera fraŭlino! Mi ja sciis, ke vi estiĝos tia. Vi ja trabatos al vi vojon en la mondo, indiferente ĉu via familio atentos vin aŭ ne. Mi volis demandi al vi ion: ĉu vi iam aŭdis pri la familio de via patro, pri la Eyre-anoj?”

”Neniam.”

”Nu, la sinjorino ĉiam diris, ke ili estas malriĉaj kaj vulgaraj homoj, sed mi kredas, ke ili estas de sama eminenta deveno kiel la Reed-anoj; ĉar unu tagon, antaŭ ĉirkaŭ sep jaroj, venis en Gateshead unu sinjoro Eyre, kiu volis paroli kun vi. La sinjorino diris, ke vi estas en lernejo, kvindek mejlojn malproksime.

Ŝajnis, ke li estas tre elreviĝinta, ĉar li ne povis resti pli longe; li estis forironta al fremda lando kaj lia ŝipo ŝipiros jam post malmultaj tagoj de Londono. Li aspektis kiel vera sinjoro, kaj mi kredas, ke li estas la frato de via patro.”

”Al kiu lando li estis ironta, Bessie?”

”Al insulo, kuŝanta mil mejlojn de ĉi tie kaj kie oni faras vinon, tiel rakontis al mi la kelisto.”

”Ĉu Madejro?” mi demandis.

”Ĝuste – tio ĝi estis.”

”Kaj li foriris baldaŭ?

”Jes; li restis ĉe ni nur mallonge. La sinjorino kondutis al li tre de supre; ŝi nomis lin ’enŝteliĝema negocisto’. Mia Robert kredas, ke li estas vinkomercisto.”

”Tre verŝajne li estas tia,” mi respondis, ”aŭ eble skribisto aŭ agento de vinkomercisto.”

Bessie kaj mi parolis pli ol horon pri la iama tempo, kaj poste ŝi devis foriri. La sekvantan matenon mi parolis kun ŝi ankoraŭ kelkajn minutojn en Lowton, dum mi atendis la poŝtveturilon. Fine ni disiris antaŭ la pordo de la gastejo: ”La blazono de Brocklehurst”.

Ĉiu iris laŭ sia vojo. Ŝi al Lowood Hall, por atendi la veturilon rekondukontan ŝin al Gateshead; mi supreniris mian poŝtveturilon, kiu kondukos min al nova vivo kaj al novaj devoj en la nekonataj ĉirkaŭaĵoj de Millcote.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.