|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JANE EYREAŭtoro: Charlotte Brontë |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Antaŭsentoj estas strangaĵoj! Same simpatioj kaj same antaŭsignoj. Kune ili triope estas mistero, kies solvon la homoj ankoraŭ ne trovis. Dum mia tuta vivo mi neniam povis ridi pri antaŭsentoj; ĉar mi mem rimarkinde spertis ilin. Simpatioj ekzistas same; tion mi certe kredas (ekzemple inter longe forestantaj, malproksime loĝantaj parencoj, kiuj jam de longe fremdiĝis unu al la alia kaj malgraŭ tio havas simpation, kiuj precize montras la saman originon, kie ili naskiĝis) simpatioj, kies efikoj etendiĝas malproksimen trans niaj komprensentoj.
Kaj kiom ni scias, antaŭsignoj estas eble la simpatioj ekzistantaj inter la naturo kaj la homoj.
Kiam mi estis ankoraŭ apenaŭ sesjara knabino, mi aŭdis iun vesperon, ke Bessie Leaven diras al Martha Abbot, ke ŝi sonĝis pri infaneto, kaj ke tio estas certa antaŭsigno de mizero kaj malfeliĉo por ni mem aŭ por la parencoj. Tiu interparolo verŝajne ne estus fiksinta sin tiel forte en mia memoro, se ne tuj poste okazus io, kio konservis ĝin tie por ĉiam.
La sekvantan tagon Bessie estis vokita al la mortlito de sia plej juna fratino.
En la lasta tempo tiu interparolo kaj ĝia sekvinta okazintaĵo ofte vekiĝis en mia memoro. Ĉar dum la lasta semajno preskaŭ neniu nokto pasis, en kiu mi ne sonĝis pri infaneto.
Kelkfoje mi lulis ĝin sur miaj brakoj, aŭ mi balancis ĝin sur miaj genuoj, ofte mi vidis ĝin ludi per floroj eksterdome en ĝardeno sur la herbejo, aŭ mi vidis ĝin serĉi multkolorajn ŝtonetojn kaj silikojn en bruetanta rivereto. Iun nokton ĝi estis ploranta infano, en alia ĝi ridis; jen ĝi flatpremiĝis al mi, jen ĝi kun ektimo forkuris de mi. Kian ajn humoron la aperaĵo montris, kiajn ajn vizaĝtrajtojn ĝi havis – ĝi aperis al mi en sep sekvaj noktoj, tuj kiam mi fermis la okulojn por dormi.
Tiu ĉiama revenado de unu sola aperaĵo estis al mi tre malagrabla – tiu stranga revenado de la sama bildo malkvietigis min, kaj igis min nervema, kiam proksimiĝis la tempo de enliti ĝo kaj kun ĝi la vizio. Estis la akompano de tiu infan-fantomo, kiu vekis min en tiu luna nokto, kiam mi aŭdis la krion.
Kaj en la posttagmezo de la sekvanta tago venis al mi servistino kun komisio, ke en la ĉambro de Fairfax estas iu, kiu deziras paroli al mi.
Veninte malsupren, mi vidis viron, kiu atendis min; li aspektis kiel ĉambra servisto de eminenta sinjoro; li estis funebre vestita kaj la ĉapelo, kiun li havis en la mano, estis krepe ĉirkaŭvolvita.
”Vi eble ne rememoros min, fraŭlino,” li diris, ekstarante kiam mi eniris, ”sed mia nomo estas Leaven; kiam antaŭ ok aŭ naŭ jaroj vi estis en Gateshead, mi estis veturigisto de sinjorino Reed; ankoraŭ nun mi estas en ŝia servo.”
”Ho, Robert, estas vi! Kiel vi fartas? Mi memoras vin ankoraŭ tre bone. Vi ja rajdigis min ofte sur la bruna ĉevaleto de fraŭlino Georgiana. Kaj kiel fartas Bessie? Vi ja estas edziĝinta kun Bessie?”
”Jes, fraŭlino. Mia edzino estas tre sana. Mi dankas pro la interesiĝo; – antaŭ du monatoj ŝi donis al mi refoje infaneton – ni havas nun tri – kaj la patrino kaj la infanoj fartas bonege.”
”Kaj ĉu la familio en Gateshead ankaŭ estas sana, Robert?”
”Mi treege bedaŭras, fraŭlino, ke mi ne povas porti al vi pli bonajn sciigojn pri ili, ĉar nuntempe ili fartas tre malbone – ili troviĝas en granda malĝojo.”
”Mi esperas, ke neniu el ili mortis,” mi diris, montrante lian nigran vestaĵaron. Li rigardis la krepon ĉirkaŭ la ĉapelo kaj diris:
”Sinjoro John mortis en Londono antaŭ ok tagoj en sia loĝejo.”
”Sinjoro John?”
”Jes, fraŭlino.”
”Kiel lia patrino eltenas tion?”
”Nu, sciu fraŭlino Eyre, tio ne estas ordinara malfeliĉo; lia vivo estis tre sovaĝa. Dum la lastaj tri jaroj li faris vere strangaĵojn – kaj lia morto estis terura.”
”Mi jam aŭdis de Bessie, ke li malbone kondutis.”
”Ke li malbone kondutis! Li ja ne povis pli malbone konduti!
Li ruinigis sian sanon, kaj siajn posedaĵojn li fordiboĉis en societo de malvirtaj viroj kaj la plej malbonaj virinoj. Li dronis en ŝuldoj kaj fine trafis – en la malliberejon. Dufoje lia patrino eligis lin el ĝi, sed apenaŭ li estis libera, li tuj reiris al siaj kunuloj kaj malvirtaĵoj. Lia kapo neniam estis forta, tion vi scias, kaj la friponoj, inter kiuj li vivis, trompis lin kaj priŝtelis en neaŭdita maniero. Antaŭ tri semajnoj li venis en Gateshead kaj postulis, ke la sinjorino cedu al li la tutan bienon.
Ŝi rifuzis, ĉar pro lia diboĉado kaj ekstravagancoj ŝiaj posedaĵoj jam de longe malpligrandiĝis. Li do reiris Londonon kaj la lasta, kion ni aŭdis pri li, estis lia mortsciigo. Dio scias, kiel li mortis! – La homoj diras, ke li sin mortigis.”
Mi silentis. Tio estis terura sciigo.
Robert Leaven parolis plie:
”Sinjorino estis jam longan tempon malsana; ŝi tre dikiĝis, sed ne estas sufiĉe forta; kaj la perdo de mono kaj la timo antaŭ la malriĉeco preskaŭ ruinigis ŝin. La mortsciigo pri sinjoro John kaj la kaŭzo de lia morto venis tro subite: ĝi kaŭzis apopleksion. Dum tri tagoj ŝi povis eligi neniun vorton, sed pasintan mardon ŝi ŝajnis iom resaniĝi; estis kvazaŭ ŝi volas ion diri, ĉar seninterrompe ŝi faris signojn al mia edzino kaj murmuris nekompreneblajn vortojn. Nur hieraŭ matene Bessie povis kompreni, ke ŝi elparolas vian nomon, kaj fine ŝi tre klare komprenis, ke ŝi diras: Voku ĉi tien Jane – – voku Jane Eyre, mi devas paroli kun ŝi.”
”Bessie tamen ne scias, ĉu ŝi deliris aŭ ĉu eble ŝi celas ion alian; sed ŝi ankaŭ diris tion al fraŭlino Reed kaj al Georgiana kaj konsilis al ili voki vin. Komence la junaj fraŭlinoj ne volis konsenti pri tio; sed ilia patrino iĝis tiel malkvieta kaj tiel ofte ŝi kriis: ”Jane! Jane! Jane!” ke fine ili konsentis. Hieraŭ mi foriris de Gateshead; kaj volonte mi kunprenus vin kun mi, se vi povus esti preta morgaŭ.”
”Jes, Robert, mi estos preta. Ŝajnas al mi, ke estas dezirinde, ke mi iru.”
”Tion mi ankaŭ opinias, fraŭlino; Bessie diris, ke vi tute ne rifuzos. Sed vi devos peti forpermeson antaŭ ol iri, ĉu ne?”
”Certe, kaj mi petos ĝin tuj.” Mi kondukis lin en la ĉambron de la servistaro, kaj rekomendinte lin al la zorgoj de la edzino de John kaj al la afablaĵoj de John, mi iris serĉi sinjoron Rochester.
Li estis en neniu el la ĉambroj de la teretaĝo, li ne estis sur la korto, nek en la staloj, nek en la parko. Mi demandis al sinjorino Fairfax, ĉu ŝi vidis lin; – jes, ŝi kredis, ke li estas en la bilardĉambro ludante kun fraŭlino Ingram. Mi tuj rapidis en la bilardejon. La interkunpuŝado de la bilardpilkoj kaj la murmurado de voĉoj penetris renkonte al mi. Sinjoro Rochester, fraŭlino Ingram kaj la du fratinoj Eshton kaj ties admirantoj – ĉiuj vigle okupis sin pri la ludado. Kelkaj minutoj estis necesaj por interrompi la ludadon de tia eminenta societo; miaj aferoj estis tamen tiaj, ke ili ne suferis prokraston; mi tial alproksimiĝis al mia sinjoro, kiu staris apud fraŭlino Ingram.
Kiam mi proksimiĝis, ŝi turnis sin kaj ĵetis al mi fieran rigardon; ŝiaj okuloj ŝajnis demandi: ”Kion do deziras de vi tiu ŝteliranta kreitaĵo?” Kaj kiam mi per mallaŭta voĉo diris:
”Sinjoro Rochester,” ŝi faris movon kvazaŭ ŝi sentus grandan deziron ordoni al mi tuj malproksimiĝi. Ankoraŭ nun ŝia apero kvazaŭ staras antaŭ mi – ŝi estis tiel gracia kaj karakteriza.
Ŝi portis matenkostumon el ĉielblua krepo, diafana lazurkolora rubando kvazaŭ serpentumis tra ŝiaj harbukloj.
Kun viva intereso ŝi estis sekvinta la ludadon, kaj kolera fiereco ne povis malbeligi la fierajn trajtojn de ŝia ĉarma vizaĝo.
”Ĉu tiu persono deziras ion de vi?” ŝi demandis turnante sin al sinjoro Rochester. Li sin turnis por vidi, kiu estas tiu ”persono”. – Li faris strangan mienon – unu el siaj maloftaj, dusencaj elmontradoj – forĵetis la bilard-bastonon kaj sekvis min en la koridoron.
”Nu, Jane?” li demandis, apogante sin per la dorso al la instrueja pordo, kiun li ĵus fermis.
”Sinjoro, mi venis por peti al vi forpermeson dusemajnan.”
”Pro kio? Kien vi iros?”
”Mi volas viziti malsanan sinjorinon, kiu vokigas min.”
”Kiun malsanan sinjorinon? Kie ŝi loĝas?”
”En Gateshead, en …shire.”
”En …shire? Tio estas cent mejlojn for de ĉi tie! Kio ŝi do estas al vi, por ke vi faru tiel longan vojaĝon pro ŝi?”
”Ŝia nomo estas Reed, sinjoro; sinjorino Reed.”
”Reed de Gateshead? Mi konis iun Reed de Gateshead, kiu estis magistrato.”
”Ŝi estas lia vidvino, sinjoro.”
”Kaj kiujn interrilatojn vi havas kun ŝi? Kiel vi konas ŝin?”
”Sinjoro Reed estis mia onklo, la frato de mia mortinta patrino.”
”Pro la diablo! Ĉu li estis? Kial vi jam longe ne diris tion al mi? Vi ĉiam diris, ke vi ne havas parencojn.”
”Mi havas neniujn, kiuj volis koni min, sinjoro. – Sinjoro Reed estas mortinta – kaj lia vidvino forpuŝis min de si.”
”Kial?”
”Ĉar mi estis malriĉa kaj ŝarĝo por ŝi. Ŝi persekutis min kaj malamis.”
”Sed, kiom mi scias, Reed postlasis infanojn. Vi do havas ankaŭ kuzinojn kaj kuzojn? Sinjoro George Lynn parolis hieraŭ pri iu Reed de Gateshead, kiu, kiel li diris, estas unu el la plej grandaj friponoj en Londono; kaj Ingram parolis pri iu fraŭlino Georgiana Reed de la sama bieno, fama belulino, kiu antaŭ kelkaj jaroj estis multe admirata en Londono.”
”John Reed ankaŭ mortis, sinjoro, li tute ruinigis sin kaj duone ruinigis sian familion kaj supozeble li memmortiĝis. – Tiu terura sciigo tiel multe trafis lian kompatindan patrinon, ke ŝin atakis apopleksio.”
”Kaj kion vi povos fari por ŝi? Sensencaĵo, Jane! Neniam mi pensus pri tio fari centmejlan vojaĝon por vidi maljunan sinjorinon, kiu eble jam estos mortinta, kiam vi atingos ŝin.
Krom tio vi ja ĵus rakontis, ke ŝi forpuŝis vin de si.”
”Jes, sinjoro, sed tio okazis antaŭ longa tempo. Tiam la interrilatoj estis tute aliaj. Neniam mi sentus ripozon, se mi nun malatentus, ŝian deziron.”
”Kiom longe vi forrestos?”
”Kiom eble plej mallonge, sinjoro.”
”Promesu al mi forresti nur unu semajnon –”
”Tion mi anticipe ne povas promesi; se mi tion farus, mi eble devus rompi la promeson.”
”Sed ĉiuokaze vi revenos; en neniu cirkonstanco decidu por ĉiam loĝi ĉe ŝi.”
”Ho ne! Mi revenos, kiam ĉio fariĝis denove bona.”
”Kaj kiu akompanos vin? Vi ja ne povas tute sola vojaĝi cent mejlojn.”
”Ne, sinjoro; ŝi sendis al mi sian veturigiston.”
”Fidindan personon?”
”Jes, sinjoro, li servis jam dek jarojn tiun familion.”
Sinjoro Rochester pripensis.
”Kiam vi intencas forvojaĝi?”
”Morgaŭ, jam tre frue, sinjoro.”
”Bone. Sed vi bezonos monon; vi ne povos vojaĝi sen mono kaj mi kredas, ke vi havas nur malmulte. Mi ne pagis al vi ankoraŭ vian salajron. Kiom vi posedas ankoraŭ, Jane?” li diris ridetante.
Mi aperigis mian monujon; ĝi estis preskaŭ malplena.
”Kvin ŝilingojn, sinjoro.”
Li prenis la monujon, ŝutis ĝian tutan enhavon sur sian manon kaj ridis, kvazaŭ tiu sumeto kaŭzis al li plezuron. Tuj poste li eltiris sian monujon:
”Jen,” li diris, oferante al mi monbileton kvindekfuntan, kaj li ŝuldis al mi nur dekkvin funtojn. Mi diris, ke mi ne povas ŝanĝi ĝin.
”Vi ja ne bezonas ŝanĝi ĝin, tion vi scias. Ĝi estas via salajro!”
Mi rifuzis akcepti pli multe ol mi rajtis. Li sulkigis la frunton.
Fine li diris kvazaŭ subite lin trafis penso:
”Jes, jes, vi tute pravas! Estas pli bone ne tuj doni al vi ĉion.
Posedante kvindek funtojn, vi povus decidi forresti tri monatojn.
Jen dek funtoj; ĉu tio sufiĉos?”
”Jes, sinjoro. Sed vi ŝuldos al mi ankoraŭ kvin.”
”Post via reveno vi ricevos ilin; mi restos via bankiero por kvar dek funtoj.”
”Sinjoro Rochester, volonte mi parolus kun vi pri alia afero, se vi havos la tempon.”
”Alia afero? Mi estas scivola aŭdi ĝin.”
”Vi kvazaŭ sciigis al mi, ke post mallonga tempo vi edziĝos.”
”Jes, kio poste?”
”En tiu okazo estos necese, ke Adèle iru lernejon: mi estas certa pri tio, ke vi komprenos tiun neceson.”
”Por forigi ŝin de la vojo de mia fianĉino, ĉu ne? ĉar alie ŝi malatentos kaj ignoros ŝin? Tiu konsilo estas sendube tre saĝa. Jes, jes, Adèle vizitu lernejon; kaj vi sekve sen ĉirkaŭvojo devos iri – al la diablo?”
”Mi esperas, ke ne, sinjoro; sed iel mi devos serĉi alian funkcion.”
”Tio ne urĝas!” li kriis akravoĉe dum distordiĝis liaj vizaĝtrajtoj, kiuj esprimis ion komikan kaj samtempe ion tragikan.
Poste li rigardis min kelkajn minutojn.
”Supozeble la maljuna sinjorino Reed kaj ŝiaj filinoj klopodos havigi al vi funkcion, ĉu ne?”
”Ne sinjoro. Miaj interrilatoj kun miaj parencoj ne estas tiaj, ke mi havos la rajton ricevi de ili favorojn. Sed mi anoncos en la ĵurnaloj.”
”Vi supreniros la piramidojn de Egiptujo!” li grumblis.
”Sed anoncu do je via propra danĝero! Mi vere deziris, ke mi donus al vi nur unu funton, anstataŭ dek. Redonu al mi naŭ funtojn, Jane; mi bezonas ilin.”
”Bezonu ilin, sinjoro,” mi respondis dum mi metis la manojn kun la monujo malantaŭ min. ”Sub neniu cirkonstanco mi povos forvojaĝi sen tiu mono.”
”Malgranda avarulino!” li diris, ”vi vere rifuzas al mi tiun monpeton! Donu al mi kvin funtojn, Jane.”
”Eĉ ne kvin ŝilingojn, eĉ ne kvin pencojn.”
”Montru al mi ankoraŭfoje la monon.”
”Ne sinjoro, vi ne estas fidinda.”
”Jane!”
”Sinjoro?”
”Promesu al mi unu aferon.”
”Mi promesos al vi ĉion, sinjoro, kion mi povus plenumi.”
”Ne anoncu: sed konfidu al mi la taskon serĉi funkcion por vi. Mi sufiĉe frue trovos ĝin.”
”Tion mi volonte promesos, sinjoro, kondiĉe ke vi viaflanke promesos al mi zorgi pri tio, ke mi kaj Adèle estos feliĉe eksterdome, antaŭ ol via juna edzino ĝin eniros.”
”Tre bone, tre bone! Interkonsentite! Vi do forvojaĝos morgaŭ?”
”Jes, sinjoro, jam tre frue.”
”Ĉu vi subeniros hodiaŭ posttagmeze en la salonon?”
”Ne, sinjoro. Mi devos pretigi miajn vojaĝaferojn.”
”Tial ni jam nun devos adiaŭi unu la alian por mallonga tempo?”
”Tion mi supozas, sinjoro.”
”Kaj kiel kondutas homoj, kiuj adiaŭas sin reciproke, Jane?
Instruu min pri tio, ĉar mi ne bone komprenas tion.”
”Ili diras: Adiaŭ, aŭ iun alian vorton, se ili preferas ĝin.”
”Diru ĝin do.”
”Fartu bone dum tiu tempo, sinjoro Rochester.”
”Kaj kion mi devas diri?”
”Tion saman, se vi volas, sinjoro.”
”Fartu bone dum tiu tempo, fraŭlino Eyre! Kaj tio estas ĉio?”
”Jes.”
”Laŭ mia opinio tio sonas seke kaj malamike kaj malvarme kaj senkore. Mi dezirus ion alian: malgrandan aldonon al tiu ceremonio. Ekzemple doni al si reciproke la manon –; sed ne, – ankaŭ tio ne kontentigus min. Vi do volas nenion alian krom diri al mi adiaŭ, Jane?”
”Tio sufiĉas, sinjoro; unu sola vorto enhavas ofte pli multan korecon ol multaj aliaj!”
”Eble! Sed ĝi tamen sonos sensignife kaj malvarme, tiu – adiaŭ!”
”Kiom longe li restos ankoraŭ tie staranta kun la dorso apogita al la pordo?” mi demandis min, ”mi volonte komencus la pakadon.”
La maten-sonorilo eksonoris kaj subite, dirante plu nenion li forpafiĝis tra la pordo. Tiun tagon mi lin ne revidis kaj la sekvantan matenon mi jam longe estis survoje, antaŭ ol iu en la domo ellitiĝis.
En posttagmezo la unuan de majo mi atingis la parkon de Gateshead. Estis je la kvina horo. Antaŭ ol eniri la sinjoran domon, mi eniris la dometon de Leaven apud la parko. Ĝi estis eksterordinare pura kaj beleta. Antaŭ la arkitekturaj belaj fenestroj pendis malgrandaj blankaj kurtenoj; la planko estis senmakula; la fajrujo kaj la fajroprenilo estis brile poluritaj kaj gaje la fajro flamis. Bessie sidis apud la fajrujo kaj suĉigis sian nove naskiton kaj Robert ludis kviete kun sia fratineto en angulo de la ĉarma ĉambro.
”Dio vin benu! – mi ja sciis, ke vi venos!” kriis sinjorino Leaven dum mi eniris.
”Jes, Bessie,” mi diris post kiam mi ĉirkaŭbrakis ŝin, ”kaj espereble mi ne venas tro malfrue! Kie nun fartas sinjorino Reed? – ĉu ŝi vivas ankoraŭ?”
”Jes, ŝi vivas ankoraŭ; kaj parte rericevis sian konscion. La doktoro diras, ke tiu stato povas daŭri ankoraŭ unu aŭ du semajnojn; sed resaniĝon ni ne povas atendi.”
”Ĉu ŝi antaŭ nelonge denove vokis min?”
”Hodiaŭ matene ŝi parolis pri vi kaj deziris, ke vi venu. Sed nun ŝi dormas. Almenaŭ ŝi dormis, kiam mi antaŭ dek minutoj estis en ŝia domo. En la lastaj tagoj ŝi preskaŭ seninterrompe la tutan posttagmezon kuŝas en speco de letargio kaj nur rekonekscias je la sesa aŭ sepa horo. Ĉu vi volas ripozi ĉi tie unu horon, fraŭlino? Mi poste iros kun vi al ŝi.”
Robert eniris, kaj Bessie kuŝigis la dormantan infanon en la lulilon por salute renkonti lin.
Poste ŝi insistis pri tio, ke mi demetu mian ĉapelon kaj trinku tason da teo; ĉar mi aspektas tiel laca kaj pala, ŝi diris. Mi estis ĝoja kaj danke akceptis ŝian inviton. Same nekontraŭstareble kiel mi lasis min senvestigi de ŝi, kiam mi estis ankoraŭ infano, mi ankaŭ nun konsentis, ke ŝi forprenu de mi miajn vojaĝ-vestaĵojn.
Kiel denove vidiĝis la iama tempo en mia rememoro, kiam mi rigardis ŝiajn agemajn multmovecojn! Ŝi metis la plej bonan porcelanan teservicon sur la tablon, tranĉis la buterpanojn, rostis kuketon kaj donis jen al la malgranda Robert jen al la malgranda Jane frapeton aŭ puŝegon – ĝuste kiel ŝi donis ilin al mi en la pasintaj tagoj. Bessie estis konservinta ne nur sian vivan karakteron, sed ankaŭ la rapidecon de siaj piedoj kaj sian plaĉan vizaĝon.
Kiam la teo estis preta, mi estis sidiĝonta ĉetable, sed per sia kutima ordona voĉtono ŝi diris al mi, ke mi restu kviete sidanta. Ŝi daŭrigis: ”Mi volas servi al vi dum vi sidas apud la fajrujo”; poste ŝi metis antaŭ min etan, rondan tablon kun taso kaj telero plena de rostitaj buterpanoj; same kiel ŝi prizorgis min en pasintaj jaroj, per iel sekrete akirita frandaĵo, kiam mi sidis en mia infanseĝo. Ridetante mi obeis, kiel en pasintaj tagoj.
Ŝi volis scii, ĉu mi estas feliĉa en Thornfield Hall, kaj mi rakontu al ŝi, kia estas tie la dommastrino. Kiam mi diris, ke Thornfield havas nur dommastron, ŝi volis scii, ĉu li estas aminda kaj bona kaj ĉu mi ŝatas lin. Mi rakontis al ŝi, ke reale li estas malbela viro, sed entute ĝentlemano, ke li agas al mi tre bone kaj ke mi sentas min tie feliĉa. Plue mi priskribis al ŝi la ĝojan societon, nun troviĝantan en Thornfield Hall, kaj Bessie aŭskultis tiun detalon kun granda atento, ĉar ĉio tio tre interesis ŝin.
Dum tiuj interparoloj unu horo rapidege pasis. Bessie reportis al mi miajn ĉapelon kaj ŝalojn kaj kondukate de ŝi, mi eliris la dometon por direkti min al la sinjora loĝejo. Ankaŭ akompanate de ŝi mi antaŭ ĉirkaŭ naŭ jaroj laŭiris la piedvojon, kiun mi nun laŭiris. En malluma, nebula, sovaĝa mateno de januaro mi estis forlasinta la malamikan loĝejon kaj tion mi faris kun senespero kaj ĉagrenplena koro – kun sentoj de ekzilito kaj malbenito – por serĉi malvarman havenon en Lowood: en tiu malproksima kaj por mi nekonata restadejo.
La sama malamika domo jen denove leviĝis antaŭ mi.
Ankoraŭ ĉiam miaj perspektivoj estis dubaj, ankoraŭ ĉiam mia koro doloris al mi kaj ankoraŭ mi estis la soleca vagantino sur ĉi tiu tero; sed mi fidis min mem kaj mian propran forton; la timon antaŭ la subpremado mi ne sentis plu. La profundaj vundoj, kiujn en la tagoj de mia infaneco oni estis kaŭzinta al mi, estis nun resaniĝintaj; la flamo de mia venĝosentoj estingiĝis.
”Unue vi devos iri en la matenmanĝejon; la junaj fraŭlinoj eble estos tie.”
Post momento ni estis en tiu ĉambro.
Ĉiuj mebloj staris ankoraŭ sur la sama loko, kiel tiun matenon, kiam la unuan fojon mi tie estis prezentita al sinjoro Brocklehurst; la tapiŝo, sur kiu mi tiam staris, kuŝis ankoraŭ antaŭ la fajrejo. Kiam miaj rigardoj ŝvebis laŭlonge de la libroŝranko kun ĝia enhavo, estis al mi, kvazaŭ tiuj du verkoj de Bewick: ”La birdoj de Anglujo”, staras ankoraŭ sur sia malnova loko sur la tria breto, kaj ”La vojaĝoj de Guliver” kaj ”Mil kaj unu noktoj” staris super ili kiel antaŭe. La senvivaj objektoj restis tute sen ŝanĝo, sed la homoj estis ĝis nerekoneblo aliiĝintaj.
Mi vidis antaŭ mi du junajn personojn; unu estis tre alta, eble tiel alta kiel fraŭlino Ingram, tre maldika kun pala vizaĝo kaj akraj trajtoj, ion asketan karakterizis ŝia rigardo, kion montris ankoraŭ pli multe la eksterordinare simpla nigra lana vesto kun glata robo, blanka tola kolumo, rekte el la frunto kombitaj haroj kaj monaĥina ornamaĵo, konsistanta el ebona perlaro kun pendanta granda krucifikso. Sen iu dubo, ŝi nepre estis Eliza, kvankam la longforma, pala vizaĝo malmulte similis tiun de la iama Eliza.
Kaj same sen dubo tiu alia nepre estis Georgiana, sed ne tiu, kiun mi povis memori, tiu gracilonga, blonda dekunujara knabino.
Ĉi tiu estis plenkreska fraŭlino en sia plena florado, blanka kaj delikata kiel vakso, kun regulaj vizaĝtrajtoj, bluaj okuloj kaj buklaj flavaj haroj. Ankaŭ ŝi portis nigran veston; la formo de tiu vesto tamen estis tiel diversa de tiu de ŝia fratino – tiel pli laŭmoda kaj gracia – ke ĝi aspektis same moderna kiel la alia aspektis puritana.
Ambaŭ fratinoj havis unu vizaĝtrajton simila al tiu de la patrino, sed nur unu solan. La maldika, pala pli aĝa filino havis la elstarantajn okulojn, – la floranta, bela, malpli aĝa havis ŝian mentonon kaj ŝiajn makzelojn, – eble la linioj estis iom pli molaj, tamen ili akrigis la alie tiel petorŝercan, ĉarman vizaĝon.
Kiam mi iris al la du fratinoj, ili leviĝis por diri al mi bonvenon, kaj ambaŭ alparolis min kiel fraŭlinon Eyre. La saluto de Eliza estis elparolata en mallonga, abrupta maniero, kaj dume ŝia vizaĝo eĉ ne montris rideton. Post la reciproka saluto ŝi residiĝis, direktis siajn rigardojn sur la fajrejon kaj ŝajnis ne plu rimarki mian ĉeeston. Georgiana kontraŭe aldonis al sia: ”Kiel vi fartas?” kelkajn pluajn ĉiutagajn rimarkojn pri mia vojaĝo, pri la vetero kaj tiel plu. Ŝi parolis kun malrapida, tirtona kartava voĉo kaj dume per siaj rigardoj oblikve observis min de la kapo ĝis la piedoj; jen ŝi kvazaŭ ekzamenis la faldojn de mia bruna merinosa peltmantelo, jen ŝiaj okuloj ripozis sur mia tre simpla vojaĝĉapelo. Junaj fraŭlinoj en rimarkinda maniero kutimas sciigi al iu alia, ke ili rigardas tiun kiel stultulon, ne uzante por tio unu solan vorton. Io fiera en la rigardo, io malvarma en la eksteraĵo, io indiferenta en la voĉtono, sufiĉe klare esprimas ŝiajn opiniojn rilate al tio, kaj ili ne bezonas specialajn malĝentilajn vortojn aŭ agadojn por kompromiti sin mem.
Mokrideto, ĉu kaŝita ĉu malkaŝita ne plu faris sur min la impreson, kiun alie ĝi kutimis fari. Tiel sidante tie inter miaj kuzinoj, mi estis mirigita pri la indiferenteco, kiun al mi kaŭzis la kompleta malatento de unu kaj la duone sarkasma ĝentileco de la alia. Eliza ne estis kapabla humiligi min, Georgiana ne povis ĝeni mian trankvilecon.
Mi vere havis aliajn aferojn por pripensi. Dum la lastaj monatoj min regis sentoj, kiuj estis tiom pli potencaj ol kiuj ajn kapablaj veki ilin –, tial la mienoj de ĉi tiuj du fraŭlinoj ne povis ĝojigi nek malĝojigi min.
”Kiel nun fartas sinjorino Reed?” mi baldaŭ demandis, kviete rigardante Georgianan en la vizaĝon; ĉi tiu ŝajnis esti devigata bridi tiun rektan demandon kiel tute nepermesitan liberecon.
”Sinjorino Reed? Ho! vi celas mian patrinon! Ŝi fartas tre malbone. Mi kredas, ke vi ne povos vidi ŝin hodiaŭ vespere.”
”Mi estus al vi tre danka, se vi bonvolus supreniri al ŝi por sciigi, ke mi alvenis.”
Georgiana videble ektimis kaj larĝe, sovaĝe malfermis siajn bluajn okulojn.
”Mi scias, ke ŝi nepre deziras vidi min,” mi parolis plue, ”kaj mi ne volonte pli prokrastus la plenumon de tiu deziro ol estas absolute necese.”
”Patrino ne volas esti ĝenata vespere,” rimarkis Eliza. Baldaŭ poste mi leviĝis, kviete neinvitite demetis mian ĉapelon kaj miajn gantojn kaj diris, ke mi volas iri al Bessie – kiu supozeble estas en la kuirejo – por peti ŝin informiĝi, ĉu sinjorino Reed dezirus vidi min ankoraŭ tiun vesperon. Mi iris, kaj trovinte Bessie kaj sendinte ŝin kun mia komisio, mi daŭrigis miajn aranĝojn.
Ĝis tiu tempo mi ĉiam kutimis retiri min post ĉiu arogantaĵo; se antaŭ unu jaro oni estus ricevinta min kiel hodiaŭ en Gateshead, mi jam estus elirinta el domo; sed nun mi subite vidis, ke tio estus tre malsaĝa ago. Mi estis farinta pli ol centmejlan vojaĝon por vidi mian onklinon kaj devis resti ĝis ŝi resaniĝis aŭ – estis mortinta. Mi ne atentis la fierecon kaj la malsaĝecon de ŝiaj filinoj – kaj sentis min antaŭ ili tute sendependa.
Mi tial direktis min al la mastrumistino, postulis de ŝi, ke ŝi montru al mi ĉambron kaj diris, ke verŝajne mi restos kiel gastino en la domo, portigis mian kofron en mian ĉambron kaj poste supreniris.
Sur la ŝtuparo min renkontis Bessie.
”Mastrino estas vekiĝinta,” ŝi diris. ”Mi rakontis al ŝi, ke vi alvenis; venu kaj ni vidos, ĉu ŝi rekonos vin.”
Mi ne bezonis kondukiston al la bone konata ĉambro. Kiel ofte en pasintaj tagoj mi estis tien vokita por ricevi riproĉon aŭ punon. Mi antaŭiris Bessie kaj singarde kaj senbrue malfermis la pordon. La lampon sur la tablo kovris ŝirmilo. La vasta lito kun la sukcenkoloraj kurtenoj staris tie kiel en pasintaj jaroj. Jen staris ankaŭ la tualeta tablo, la brakseĝo kaj la piedbenketo, sur kiu mi pli ol centfoje estis kondamnita genui. Kiel ofte mi devis tie peti pardonon pro pekoj, kiujn mi ne faris. Mi rigardis en certan angulon kaj atendis jam vidi tie la konturojn de iam tiel timita vergo, kiu kutimis spione observi min kaj atendi la okazon elsalti kiel malica koboldo por salteti sur miaj dorso aŭ brakoj.
Mi proksimiĝis al la lito; mi flankentiris la kurtenojn kaj kliniĝis super la alte amasiĝintaj kusenoj.
Tre bone mi memoris la vizaĝon de sinjorino Reed kaj diligente serĉis la konatajn trajtojn. Estas vere feliĉe, ke la ĉion-kvietiganta tempo ankaŭ sufokas la venĝdeziron kaj plimildigas la inspirojn de kolero kaj abomeno: de ĉi tiu virino mi estis foririnta kun amara koro kaj malamo, nun mi reiris al ŝi kun neniu alia sento ol speco de kompato pro ŝiaj grandaj suferoj, kaj interna deziro pardoni ĉiun malbonon kaj por forgesi – por reamikiĝi kaj premi ŝian manon kiel amikino.
La konata vizaĝo estis tie: malhela, severa, senkompata kiel ĉiam antaŭe – tiuj karakterizaj okuloj, kies rigardon nenio kapablis moligi – tiuj okuloj, kiuj antaŭe fulme sendis al mi nur malamon kaj koleron kaj minacojn! Kiel vekiĝis la memoro al la angoro kaj al la mizero de mia juneco, kiam mi revidis tiujn akrajn vizaĝtrajtojn! Tamen mi kliniĝis super ŝi kaj kisis ŝin.
Ŝi suprenrigardis al mi.
”Ĉu estas Jane Eyre?” ŝi demandis.
”Jes, onklino Reed. Kiel vi nun sentas vin, kara onklino?”
Iam mi ĵuris, ke neniam plu mi nomos ŝin onklino. Sed rompon de tiu ĵuro mi ne rigardis kiel pekon en tiu momento.
Miaj fingroj ĉirkaŭprenis la manon, kiu kuŝis sur la litokovrilo: se ŝi estus preminta mian, mi sentus varman kaj koran ĝojon. Sed nesentemaj karakteroj ne facile moliĝas, kaj naturaj antipatioj ne estas baldaŭ neniigeblaj. Sinjorino Reed fortiris sian manon kaj kiam ŝi deturnis de mi sian vizaĝon, ŝi faris la rimarkon, ke la vespero estas tre varma. Kaj refoje ŝi rigardis min, tiel frostige malvarme, ke tuj mi sentis kiel ŝiaj opinioj rilate al mi ne ŝanĝiĝis kaj restos neŝanĝeblaj. Ŝiaj ŝtoniĝintaj okuloj, kiuj neniam malsekiĝis de larmoj kaj neniam ardis pro koreco, klare montris al mi, ke ŝi firme decidis rigardi min ĝis sia lasta elspiro kiel malbonan estaĵon; ĉar kredi min bona ne kaŭzus al ŝi plezuron – tio kontraŭe kaŭzus al ŝi humiligon.
Mi sentis doloron, poste min ekregis kolereto kaj fine mi decidis venki ŝin – estiĝi ŝia mastrino malgraŭ ŝia malmola karaktero kaj malgraŭ ŝia forta volo. Larmoj venis al mi en la okulojn, kiel en la tagoj de mia infaneco – sed mi repremis ilin al sia fonto. Poste mi metis seĝon ĉe la kapa parto de la lito. Mi sidiĝis kaj kliniĝis super la kuseno.
”Vi vokigis min,” mi diris, ”kaj nun mi estas ĉi tie; kaj mi intencas resti ĉi tie, ĝis mi vidis, ke via sanstato pliboniĝis.”
”Ho, kompreneble! Ĉu vi parolis kun miaj filinoj?”
”Jes.”
”Nun diru al ili, ke mia deziro estas restigi vin ĉi tie, ĝis mi povos paroli kun vi pri kelkaj aferoj kuŝantaj sur mia animo.
Hodiaŭ vespere estas tro malfrue por fari tion, kaj estos al mi tro malfacile bone memori kaj pripensi ĉion tion. Sed ion mi deziras tuj diri – kio do ĝi estas? – –”
Ŝia vaganta rigardo kaj la aliiĝinta voĉo klare montris al mi, kiel multe la neniigo de ĉi tiu, antaŭe tiel fortika korpo, jam progresis. Malkviete ŝi moviĝis tien kaj reen dum ŝiaj fingroj tiretis la litkovrilon. Mia brako, kuŝanta sur la kapkuseno, klopodis kvietigi ŝin. Tuj ŝi koleretiĝis.
”Forigu de mi la manon!” ŝi diris, ”ne ĉagrenetu min tiel tenante la litkovrilon! Ĉu vere vi estas Jane Eyre?”
”Mi estas Jane Eyre.”
”Kun tiu infano mi havis pli multan penon kaj pli grandan ĉagrenon ol povus kredi kiu ajn. Estis terure ŝovi sur min tian ŝarĝon! Kaj kiom da ĉagreno ŝi kaŭzis al mi ĉiutage kaj ĉiuhore pro sia nekomprenebla karaktero, pro siaj ekboloj de kolero kaj siaj nenaturaj, seninterrompaj spionadoj kaj subaŭskultoj rilate al ĉio, kion ni faris! Mi povas certigi, ke iun tagon ŝi parolis al mi kiel frenezulino – kiel vera diablo – neniu infano iam aspektis aŭ parolis kiel ŝi! Neniu infano! Mi tiel ĝojis, kiam fine mi seniĝis de ŝi. Kion do oni faris el ŝi en Lowood? Tie la febro eksplodis kaj multaj, multaj lernejanoj mortis. Sed ŝi – ŝi ne mortis. Malgraŭ tio mi diris, ke ŝi estas mortinta! Ho kiel arde mi nun deziras, ke vere ŝi mortus!”
”Stranga deziro, sinjorino Reed! Kial do vi tiel ŝin malamas?”
”Ĉiam mi malamis ŝian patrinon, ĉar ŝi estis la sola fratino de mia edzo kaj li amis ŝin kun grandega amo. Li kontraŭstaris, ke la familio forrifuzu ŝin, kiam ŝi faris tian abomenan mezaliancon. Kaj kiam venis la sciigo pri ŝia morto, li ploris kiel malsaĝulo. Li nepre volis, ke la infano estu transportata al li, kvankam mi petegis lin, ke li enpensionigu ĝin kaj pagu por la edukado. Mi jam ŝin malamis, kiam miaj okuloj ŝin vidis por la unua fojo – ŝi estis malsaneta, plorema, mizera infano! Tutajn noktojn ŝi kutimis kuŝi en sia lulilo daŭre plorante – ŝi ne ploris kore kaj forte kiel aliaj infanoj – ne, ŝi ĝemadis kaj bleketis. Reed ŝin kompatis. Li ofte karesis kaj kvietigis ŝin, kvazaŭ propran infanon, li eĉ sin okupis pri ŝi pli multe ol pri siaj propraj, kiam tiuj estis samaĝaj.
Ankaŭ li klopodis, ke miaj infanoj kondutu amike al la malgranda almozulino; sed ili ne povis ami ŝin kaj li koleretiĝis, kiam ili montris siajn malestimon kaj malŝaton. En sia lasta malsano li konstante portigis ŝin al sia lito kaj horon antaŭ sia morto li igis min ĵuri sanktan ĵuron, ke mi ĉiam vartos kaj restigos ĉe mi la kreitaĵon. Prefere mi estus preninta sur min la vartadon de infano el la malriĉulejo: sed Reed estis tiel malforta laŭ karaktero. John tute ne estas simila al sia patro – kaj pro tio mi ĝojas: John estas simila al mi kaj al miaj fratoj – li estas vera Gibson. Ho, mi dezirus, ke li ne plu turmentu min per petoj pri mono! Mi posedas plu nenion por doni al li: ni malriĉiĝas! Mi devis eksigi la duonon de la servistoj kaj devos fermi parton de la domo aŭ tute ludoni ĝin. Sed mi ne povas decidi fari tion – kaj tamen, kiel do ni vivos plu? Du trionoj de miaj enspezoj estas bezonataj por pagi la procenteg-ŝuldojn.
John terure hazardludas kaj konstante malgajnas, la kompatindulo! Li estas ĉirkaŭata de nuraj sentaŭguloj kaj ŝtelistoj.
John tute ruiniĝas – li aspektas terurige – mi hontas, vidante lin.”
Nun ŝin ekregis terura ekscitiĝo.
”Mi kredas, ke estas pli bone foriri de ŝi nun,” mi diris al Bessie, kiu staris ĉe la alia flanko de la lito.
”Eble tio estas pli bona, fraŭlino; sed en la vespero ŝi ofte tiel parolas – matene ŝi ofte estas multe pli kvieta.”
Mi leviĝis.
”Restu! ” kriis sinjorino Reed. ”Mi havas ankoraŭ ion alian por diri. Li minacas min – senĉese minacas, ke li mortigos sin. Kaj kelkfoje mi sonĝas. ke mi vidas lin kun granda vundo en la kolo aŭ kun sangmakulita, terurita, malpura vizaĝo.
Strangaj aferoj al mi okazas kaj mi estas en granda mizero.
Sed kio estas farota? Kie mi prenos la monon?”
Bessie klopodis decidigi ŝin, ke ŝi prenu retrankviligan medikamenton; kaj post multaj klopodoj ŝi sukcesis. Tuj poste sinjorino fariĝis pli kvieta kaj dronis en duondormo. Mi lasis ŝin sola.
Pasis pli ol dek tagoj antaŭ ol ŝi donis al mi denove la okazon paroli kun ŝi. Daŭre ŝin atakis deliro aŭ la etargio kaj la doktoro malpermesis ĉion, kio povus dolori ŝin. Intertempe mi interrilatis kiel eble plej bone kun Eliza kaj Georgiana.
Komence ili vere estis tre indiferentaj al mi. Eliza konstante sidis kaj kudris, skribis aŭ legis, tute ne parolante al mi nek al sia fratino. Georgiana dum horoj parolis sensencaĵon al sia kanarieto, tute ne atentante min. Sed mi estis decidinta zorgi pri distriĝo kaj amuzaĵoj, tial mi estis kunportinta mian pentraĵ-ilaron kaj ne enuis.
Kun multaj penikoj kaj kelkaj folioj da papero mi sidiĝis apud fenestro kaj pentris fantazi-vinjetojn, kiuj prezentis ĉiajn scenojn: mi pentris vidaĵon de la maro inter du ŝtonegoj; leviĝantan lunon kaj ŝipon pasantan la ruĝ-helan diskon; grupon da kanoj kaj akvoliliojn, super kiuj sin levis la kapo de lotuso kun sur ĝi sidanta najado; elfon, kiu sub girlando de sovaĝaj rozoj elrigardas el nesto de akcentoro.
Iun matenon mi komencis skizi vizaĝon, sed ne sciis kian.
Mi prenis molan, nigran penikon, igis ĝin pinta kaj komencis diligente labori. Baldaŭ sur la papero staris larĝa, elstaranta frunto, la linioj de la vizaĝo estis akraj kaj angulformaj. La konturoj faris al mi plezuron kaj miaj fingroj vigle moviĝis por aldoni la ceterajn trajtojn. Akre konturiĝantaj, horizontalaj brovoj devis esti metataj sub tiu frunto; poste sekvis belforma nazo kun rekta dorso kaj larĝaj nazaloj, kaj granda sed moviĝebla buŝo; dika mentono kun sulko en la mezo; poste mi desegnis nigrajn vangharojn kaj nigrajn kapharojn. Kaj fine la okulojn. Ĝis nun mi ne estis desegninta ilin, ĉar ili bezonis la plej grandan atenton. Mi desegnis ilin grandaj kaj donis al ili belan formon; la okulharoj fariĝis longaj kaj malhelaj, la irisoj brilaj kaj grandaj. ”Ĝi estas bona, sed tute ne simila,” mi pensis, atente rigardante la portreton; ”mankas al ĝi la forteco kaj la spirito;” kaj mi malheligis la ombrojn, por ke la helaj lokoj pli klare sin montru – kelkaj sukcesplenaj penikotuŝoj mirinde efikis. Jen mi havis antaŭ mi la vizaĝon de amiko. Kaj estis al mi tute indiferente, ke la du fraŭlinoj turnis al mi la dorson. Mi rigardis la desegnaĵon kaj senvole ridetis pro la simileco. Mi kvazaŭ dronis en ĝi kaj estis kontenta.
”Ĉu tio estas la portreto de iu, kiun vi konas?” demandis Elisa, kiu nerimarkite alproksimiĝis al mi.
Mi respondis, ke ĝi estas nura fantaziaĵo, kaj rapide ŝovis la desegnaĵon sub kelkajn aliajn foliojn. Kompreneble mi mensogis: ĝi estis tre simila portreto de sinjoro Rochester. Sed tio ne estis ŝia afero. Tio estis afero, kiu tuŝis nur min. Ankaŭ Georgiana venis por rigardi la portreton. La aliaj desegnaĵoj multe plaĉis al ŝi, sed la portreton ŝi nomis ”malbelega viro”.
Ambaŭ ŝajnis miri pro mia lerteco. Mi proponis ankaŭ desegni ilian portreton kaj ĉiu pozis tiucele. Poste Georgiana alportis al mi sian albumon. Mi promesis al ŝi akvarelon kaj per tio ŝi fariĝis bonhumora. Ŝi proponis al mi promenadon en la parko. Apenaŭ ni estis du horojn eksterdome, ni jam tre intime interparolis. Ŝi rakontis al mi pri brila vintro, kiun ŝi pasigis en Londono antaŭ du jaroj, ŝi rakontis pri la admiro, kiun ŝi ĝuis, kaj eĉ aludis grandan faritan venkon. En la posttagmezo kaj en la vespero ŝi denove parolis pri tio kaj eĉ pli klare; ŝi ripetis kelkajn korajn interparolojn, priskribis al mi kelkajn sentimentalajn scenojn; per unu vorto, ŝi improvizis en tiu tago aron da noveloj de la fantazia vivo por amuzi min … Ĉiutage ŝi rakontis al mi ion novan, tamen ĉiam pri tiu sama temo, koncerne sin mem, ĉiam rilate al ŝiaj amo kaj kordoloro.
Strange estis, ke neniam ŝi parolis per unu vorto pri la malsano de sia patrino, pri la terura morto de sia frato kaj pri la malĝojaj cirkonstancoj de la familio. – Ŝajnis, ke ŝia animo nur sin okupis pri la rememoro al malaperinta feliĉo kaj al la espero de estontaj distraĵoj. Ĉiutage ŝi pasigis ĉirkaŭ kvin minutojn en la ĉambro de sia malsana patrino, krom tio ŝi ne atentis ŝin.
Eliza parolis malmulte; ŝajne ŝi ne havis la tempon interparoli kun mi. Neniam mi vidis pli laboreman personon. Malgraŭ tio estus malfacile diri, kion fakte ŝi faris, aŭ pli bone dirite, kio estis la rezulto de ŝia laboremo. Ŝi havis vekhorloĝon, kiu ĉiumatene vekis ŝin tre frue. Mi ne scias pri kio ŝi okupis sin antaŭ la matenmanĝo; post ĝi ŝi dividis sian tempon tre regule kaj ĉiu horo estis destinita al difinita tasko.
Trifoje ĉiutage ŝi studis en malgranda libro, pli atente rigardinte ĝin mi rimarkis, ke ĝi estas ”ĝenerala preĝaro”. Foje mi demandis al ŝi en kio sin kaŝas la forta allogado de tiu libro kaj ŝi respondis: En la liturgio. Tri horojn ŝi pasigis stebante la borderon de kvarangula tuko, sufiĉe granda por utili kiel tapiŝo. Kiam mi demandis pri la celo de tiu objekto, ŝi respondis, ke ĝi fariĝos altartuko por la preĝejo, konstruita antaŭ nelonge en la proksimeco de Gateshead. Du horojn ŝi dediĉis al sia taglibro; du pluajn ŝi sola laboris en la kuireja ĝardeno; unu horon ŝi uzis por reguligi siajn kontojn kaj librojn. Ŝajne ŝi tute ne bezonis akompananton, nek konversacion. Mi kredas, ke ŝi en sia vivomaniero sentis sin tre feliĉa kaj tiu ĉiutage ripetiĝanta sencela vivo kontentigis ŝin plene; kaj nenio kaŭzis al ŝi pli grandan kolereton, ol neatendita okazo, kiu devigis ŝin ŝanĝi la teruran regulecon de siaj laboroj.
Unu vesperon, estante pli inklina paroli ol kutime, ŝi diris al mi, ke la konduto de John kaj la minacanta ruiniĝo de ŝia familio estis al ŝi la fonto de granda ĉagreno, sed ke nun ŝia animo kvietiĝis pro ia prenita decido. Ŝi zorgis pri tio, ke ŝia havaĵo estu asekurita, kaj post la morto de sia patrino – ĉar estis tute neverŝajne, ke iam ĉi tiu resaniĝu, aŭ ke la nuna stato povu longe daŭri, ŝi tre kviete rimarkis – ŝi volus efektivigi jam antaŭ longe formitan intencon: nome serĉi rifuĝejon tie, kie akurataj kutimoj malebligos ĉiamajn ĝenadojn, kaj starigos potencan intermuron inter ŝi kaj la malpia mondo.
Mi demandis: ĉu Georgiana akompanos vin?
Ho ne, kompreneble. Ŝi kaj Georgiana havas tro malsamajn karakterojn, ankaŭ neniam ili sekvas la samajn interesojn.
Sub neniu cirkonstanco ŝi metos sur sin la ŝarĝon de ŝia akompano. Georgiana sekvu sian propran vojon; ŝi, Eliza, sekvos sian.
Kiam Georgiana ne senŝarĝigis al mi sian koron, ŝi pasigis sian tutan tempon sur la kanapo, plendante pri la mallumeco de la domo kaj senhalte ripetis la deziron, ke ŝia onklino invitu ŝin iri kun si en Londonon.
”Estus pli bone,” ŝi diris, ”se mi povus foriri kaj forresti unu aŭ du monatojn, ĝis ĉio estos pasinta.”
Mi ne demandis, kion ŝi celas per ”ĝis ĉio estos pasinta”, sed mi konjektis, ke ŝi celis la proksiman morton de sia patrino kaj la sekvontan malĝojigan enterigon. Eliza ne pli atentis la malfervoron kaj la plendojn de sia fratino, ol kvazaŭ tiu grumblanta, plendanta, mallaborema kreitaĵo tute ne estus en la apudeco.
Unu tagon tamen, metinte flanken sian notlibron kaj rekomencinte sian brodadon, ŝi subite riproĉis ŝin jene:
”Georgiana, pli stulta, pli vanta kaj pli malsaĝa besto ol vi neniam sin movis sur la tero. Vi eĉ ne rajtis esti naskita, ĉar vi ne scias utiligi al vi la vivon. Anstataŭ vivi por vi, kun vi kaj en vi, kiel decas al ĉiu saĝa homo, vi klopodas apogi vin kun via malforteco al la forteco de aliuloj. Kaj trovante neniun, kiu bonvolas zorgi pri tia dika, senutila, malforta estaĵo, tiam vi plendas, ke vi estas malzorgata kaj malbone traktata! Vi postulas, ke la vivo donu al vi ĉiaman ŝanĝon kaj ĉiaman ekscitadon, alie vi nomas la mondon malliberejo. Vi volas esti admirata kaj flatata, vi volas, ke oni amindumu vin – vi postulas muzikon, dancadon kaj societon – alie vi konsumiĝas kaj mortas. Ĉu vi ne posedas do tiom da prudento por eltrovi sistemon, kiu igos vin sendependa de ĉiuj aliaj ekscitoj, kaj de ĉiuj aliaj voloj, krom viaj? Dispartigu do la tagojn; dispartigu ilin je sekcioj; ĉiu sekcio montru sian taskon; ne pasigu eĉ unu kvaronhoron farante nenion; uzu ĉiujn. Plenumu ĉiun parton de via laboro en la difinita tempo, sed laŭ speciala metodo kaj severe regule. Se vi tiel agus, la tago pasos antaŭ ol vi rimarkus ĝian komenciĝon. Tiam vi bezonus danki neniun, ĉar li helpis al vi utile pasigi senokupitan momenton. Tiam vi ne estus devigata serĉi ies akompanon, nek deziri lian konversacion, lian simpation aŭ indulgon; – mallonge dirite, tiam vi povus diri: mi vivas kiel sendependulo devas vivi. Sekvu mian konsilon – ĝi estas la unua kaj samtempe la lasta, kiun mi donas al vi; tiam vi sub nenia cirkonstanco bezonos nek min nek iun alian. Se vi malatentos tiun konsilon – se vi daŭrigos farante nenion, grumblante, ĝemante, dezirante kiel ĝis nun – tiam akceptu la sekvojn de via idiota stulteco, kiel ajn teruraj ili estos. – Malkaŝe mi tial diras al vi jene kaj bone aŭskultu, ĉar neniam mi ripetos tion kaj severe agos tiurilate.
Post la morto de mia patrino mi ne plu volas min okupi pri vi; de post la tago, kiam oni portis ŝian ĉerkon en la ĉerkujon de Gateshead-preĝejo, ni ambaŭ, vi kaj mi, estos tiel malproksime disigitaj unu de alia, kvazaŭ ni neniam konus unu alian.
Ne imagu, ke iam mi lasos ligi min al vi eĉ de la plej malforta pretendo nur tial, ĉar ni naskiĝis de la samaj gepatroj. Tion mi diras al vi: se la tuta homaro – escepte de ni ambaŭ – subite estus eksterminata de sur la tero kaj nur ni ambaŭ starus sur ĝi, tiam mi lasus vin sola sur la malnova tero kaj transirus tute sola sur la novan.”
Ŝi eksilentis.
”Vi povus ŝpari al vi la penon ellasi sur min tiun riproĉfluon,” respondis Georgiana. ”Ĉiu homo scias, ke vi estas la plej egoista, la plej senkora kreitaĵo, kiu iam ekzistis, kaj mi konas vian obstinan malamon kontraŭ mi. Mi tion ja spertis, kiam vi ŝpinis al mi tiun malicaĵon pri lordo Edwin Vere; vi ne povis toleri, ke mi staru pli alte ol vi, ke mi ricevu altan titolon kaj venu en societon, en kiu vi eĉ ne kuraĝas montri vian malican vizaĝon. Kaj pro tio vi ludis la rolon de spionino kaj klaĉistino kaj por ĉiam ekstermis ĉiujn miajn esperojn pri mia vivofeliĉo.”
Georgiana elpoŝigis sian nazotukon kaj dum tuta horo purigis al si la nazon. Eliza sidis senmove kaj diligente laboris super sia altartuko.
Kelkaj personoj ne alte ŝatas sinceran, noblaniman senton; sed ĉi tie mi havis antaŭ mi du karakterojn, unu el kiuj fariĝis nesufereble ĉagrenita pro manko de tiu sento, dum la alia estis malestiminde sengusta. Sento sen la ĝusta opinio estas tre senforta senefika trinkaĵo, sed opinio ne moderigita de la sento, estas io tro amara al homo por trinki.
Estis malseketa, vintra posttagmezo. Georgiana estis endormiĝinta sur la kanapo legante romanon; Eliza estis elirinta por ĉeesti diservon honore al iu sanktulo en la nova preĝejo – ĉar en religiaj aferoj ŝi estis severa formalaĵulino, aŭ pli ĝuste dirite: hipokritulino; neniu vetero povis reteni ŝin de kiu ajn plenumado, kiun ŝi rigardis kiel preĝejan devon; indiferente ĉu la vetero estis bela aŭ pluva, ĉiudimanĉe ŝi iris trifoje en preĝejon kaj unu fojon en ĉiu alia tago, dediĉita al iu sanktulo.
Min trafis la penso iri supren por vidi, kiel fartas la mortanta virino, pri kiu preskaŭ neniu atentis. Ŝiaj servistinoj montris al ŝi nur malmultan atenton; kaj la dungita flegistino, kiu neniel estis kontrolata, ŝteliris el la ĉambro kiel eble plej ofte. Bessie tamen estis fidela; sed ŝi devis prizorgi sian propran familion kaj povis nur malofte eniri la sinjoran domon. Mi trovis la ĉambron de la malsanulino sen flegistino, kiel mi ankaŭ atendis; neniu estis tie; la pacientino kuŝis senmove kaj ŝajne en letargio; ŝia pala vizaĝo dronis en la kuseno; en la fajrujo la fajro estis estingiĝonta.
Mi enmetis novajn karbojn, ordigis la liton kaj mia rigardo dum momento fiksiĝis sur la kuŝantino, kiu ne povis rigardi min, kaj poste iris al la fenestro.
La pluvo bruege vipis la vitrojn; la vento fajfegis ĉirkaŭ la domo. Mi pensis: tie kuŝas iu, kiu baldaŭ estos liberigita de ĉiuj bataloj de la surteraj elementoj. Kaj kien flugos tiu animo, kiu nun sin liberigas de sia korpa kovraĵo, kiam fine ĝi liberigis sin?
Cerbumante pri tiu granda mistero, mi pensis al Helena Bums – ŝiaj lastaj vortoj revenis en mian memoron – ŝia kredo – ŝia kredo al la egaleco de ĉiuj senkorpigitaj animoj.
Denove mi aŭskultis la sonon de ŝia neforgesebla dolĉa voĉo – denove mi revokis al mia memoro ŝian noblan rigardon, kiam ŝi tiel senmove kuŝis sur sia mortlito; ankoraŭ mi aŭdis ŝian sopirantan flustritan deziron, ke ŝi povu returni al la ĉiopotenca Patro – kiam subite malforta voĉo el la lito aŭdiĝis:
”Kiu estas tie?”
Mi sciis, ke sinjorino Reed dum multaj tagoj parolis neniun vorton. Ĉu ŝi nun revenis al la vivo? Mi iris al ŝi.
”Estas mi, onklino Reed.”
”Kiu – mi!” sonis la respondo. ”Kiu vi estas?” kaj kun miro kaj timo ŝi rigardis min,” Vi estas al mi fremda – kie estas Bessie?”
”Ŝi estas en sia dometo, onklino.”
”Onklino!” ŝi ripetis. ”Kiu nomas min onklino? Vi do estas neniu el tiuj Gibsonanoj? – tamen mi rekonas vin – tiun vizaĝon, tiun frunton kaj tiujn okulojn – kiujn mi tiel bone konas; – vi aspektas kiel – kiel – Jane Eyre!”
Mi silentis ĉar mi timis kaŭzi katastrofon, klarigante al ŝi mian memon.
”Kaj tamen,” ŝi diris, ”mi timas, ke mi eraras. Miaj pensoj erarigas min. Mi deziris vidi Jane Eyre, kaj nun mi imagas vidi similaĵon, kiu tamen ekzistas. Krom tio ŝi ja nepre ŝanĝiĝis dum tiuj ok jaroj!”
Singarde mi klarigis, ke mi estas la persono, kiun ŝi supozis kaj kiun ŝi deziras vidi, kaj vidante, ke ŝi komprenas min kaj ke ŝi plene rekonsciiĝis, mi diris al ŝi, ke Bessie sendis sian edzon al Thornfield por veturigi min al Gateshead.
”Mi scias, ke mi estas tre malsana,” ŝi diris post momento.
”Antaŭ kelkaj minutoj mi klopodis turni min en la lito kaj sentis, ke mi ne povas plu movi eĉ unu membron. Estus bone, se mi povus malŝarĝigi mian animon antaŭ ol morti. Kio kaŭzas al ni malmultan pripensadon, kiam ni estas sanaj, tio peze ŝarĝas nin en horo, kiel la nuna estas al mi. Flegistino, ĉu vi estas tie? Aŭ estas neniu en la ĉambro, krom ni?”
Mi certigis al ŝi, ke ni estas duopaj.
”Nu, dufoje mi agis al vi maljuste, mi nun pripentas tion.
La unua fojo estis tiu, kiam mi rompis la promeson, donitan al mia edzo, konstante teni vin ĉe mi kvazaŭ propran infanon; – la dua –” subite ŝi eksilentis.
”Nu, eble tio ne estas tiel grava,” ŝi murmuretis al si, – ”kaj eble mi resaniĝos, kaj tiam la penso estus terura, ke mi tiel malhumiliĝis antaŭ vi.”
Ŝi faris sian eblon kuŝiĝi alie, sed tio ne sukcesis al ŝi; ŝia vizaĝo aliiĝis; ŝi ŝajnis senti internan movon – eble la antaŭsignojn de la lasta lukto.
”Nu, mi devas tion transiĝi. – La eterneco kuŝas antaŭ mi.
Estas tial pli bone diri tion al ŝi. – Donu al mi mian tualetokesteton, malfermu ĝin kaj elprenu la leteron, kiun vi tie trovos.”
Mi faris, kion ŝi ordonis al mi.
”Legu la leteron,” ŝi diris.
Ĝi estis mallonga kaj la enhavo estis:
”Sinjorino!
Ĉu vi bonvolos sendi al mi la adreson de mia nevino Jane Eyre kaj sciigi min, kiel ŝi fartas. Mi intencas skribi al ŝi post nelonge kaj peti ŝin veni al mi en Madejro. La Providenco favoris miajn klopodojn, kaj mi akiris grandan kapitalon, kaj ĉar mi ne havas edzinon nek infanojn, mi deziras adopti ŝin dum mia vivo kaj postlasi al ŝi mian tutan havaĵon post mia morto. – Mi estas, sinjorino k. c.
John Eyre, Madejro.”
Ĝi estis datumita tri jarojn pli frue.
”Kial tio neniam estas komunikita al mi?” mi demandis malrapide.
”Ĉar mi tro multe kaj tro profunde malamis vin por kunhelpi en via financa prospero. Mi ne povis forgesi vian konduton al mi, Jane; mi ne povis forgesi la koleron, kun kiu vi iam vin turnis al mi; kaj la manieron, en kiu vi diris al mi, ke vi malamas min pli ol iun ajn en la mondo; kaj la malinfanan voĉon, kaj la nenaturan rigardon, per kiuj vi diris, ke la nura penso al mi malsanigas vin, per kio vi certigis, ke mi pritraktis vin per la plej mizera krueleco. Mi ne povis forgesi miajn sentojn, kiuj regis min, kiam vi tiam salte leviĝis kaj superŝutis min per la veneno de via animo: min kaptis teruro, kvazaŭ min subite per homaj okuloj rigardis besto, kiun mi estis pikinta aŭ batinta, kaj kvazaŭ ĝi malbenis min per homa voĉo.
– Donu al mi iom da akvo! Rapidu! Ho! Rapidu do!”
”Kara sinjorino Reed!” mi diris, donante al ŝi la deziritan trinkaĵon, ”ne pensu plu al ĉiuj tiuj okazintaĵoj, forigu ilin el via memoro: tiam mi estis ja nur infano; post tiu tempo pasis ok, preskaŭ naŭ jaroj.”
Ŝi ne atentis miajn parolojn; sed trinkinte la akvon kaj profunde spirinte, ŝi parolis plue:
”Mi diras al vi; mi ne povis forgesi tion, kaj mi volis venĝon. Mi ne povis toleri la penson, ke via onklo adoptos vin kaj samtempe levos vin al feliĉo kaj prospero. Mi skribis al li. Mi skribis, ke mi bedaŭras kaŭzi al li ĉagrenon, sed ke Jane Eyre mortis pro tifo en Lowood. Vi nun agu, kiel al vi plaĉas; skribu al li kaj kontraŭdiru mian sciigon – malkovru mian mensogon tiel baldaŭ kiel vi volos. Mi pensas, ke vi naskiĝis por esti mia turmento; mia lasta horo estas turmentata de la rememoro al ago, kiun neniam mi kapablus fari al iu alia persono.”
”Se mi povus nur decidigi vin, onklino Reed, ne plu pensi al ĉi tiu afero kaj rigardi min kun boneco, indulgo kaj pardono –”
”Vi havas tre malican karakteron,” ŝi diris, ”kaj krom tio tian, kian mi ĝis hodiaŭ ne kapablis kompreni. Neniam mi povis kompreni, kiel vi povis kviete kaj pacience toleri dum naŭ jaroj tiun malbonan traktadon kaj subite eksplodi en fajra kolero.”
”Mia karaktero ne estas tiel malbona kiel vi pensas, onklino Reed, mi estas pasia sed ne malica. Kiam mi estis infano, mi estus ĝoja kaj feliĉa, se vi nur volus min ami, kaj mi tutkore aspiras reamikiĝon. Kisu min, onklino.”
Mi proksimigis mian vangon al ŝiaj lipoj; ŝi ne tuŝis ĝin. Ŝi diris, ke mia kliniĝo super la lito timigas ŝin, kaj ree ŝi deziris trinki. Kiam mi kuŝigis ŝin, ĉar dum la trinkado mi estis sidiginta ŝin, apogante ŝin per mia brako – mi kovris ŝian glacie malvarman, malseketan manon per mia; la malfortaj fingroj tremetis sub mia tuŝado – la vitrecaj okuloj evitis mian rigardon.
”Nu, malamu min aŭ amu min, laŭ via plaĉo,” fine mi diris, ”sed mi plene pardonas vin; nun preĝu al la ĉiopotenca Dio, por ke ankaŭ Li pardonu vin – kaj estu paca.”
Kompatinda, turmentita virino! Nun estis por ŝi tro malfrue.
Nun ŝi ne povis plu streĉi sian volon por aliigi sian animon.
Dum sia vivo ŝi estis nur malaminta min – ankaŭ mortante ŝi devis malami min ankoraŭ.
La flegistino eniris kaj ŝin sekvis Bessie.
Mi restis ankoraŭ duonan horon, esperante signon de amikeco kaj pardono; sed estis vane, ŝi ne vidis min plu. Ŝi pli kaj pli fordronis en senkonscio kaj ne plu rekonsciiĝis. Je la dek unua horo en tiu nokto ŝi mortis. Mi ne estis tie por povi fermi ŝiajn okulojn; ankaŭ ŝiaj filinoj ne restis apud ŝi. La sekvantan matenon venis la flegistino kajBessie por sciigi al ni, ke ĉio pasis. Oni jam kuŝigis ŝin sur la paradan liton. Eliza kaj mi iris por vidi ŝin ankoraŭ unu fojon. Georgiana eksplodis en laŭta spasma plorado dirante, ke ŝi ne havas la kuraĝon iri al ŝi. Jen kuŝis la korpo de Sara Reed, iam tiel forta, vivoplena, nun rigida, malvarma kaj senmova. La malvarmaj palpebroj kovris la akrajn, senkompatajn okulojn; la frunto kaj la rigidaj trajtoj montris ankoraŭ la markon de ŝia nefleksebla, senkompata animo. Tiu kadavro havis ion strangan, ion solenan por mi. Tremetante kaj malĝojante mi rigardis ĝin: ĝi inspiris al mi nenion kompatan, nenion esper-naskantan aŭ ion, kio povus agordi ripozon; sed nur korŝirantan, timigan ĉagrenon pro ŝia mizero – ne pro io, kion mi perdis – kaj malluma, senlarma teruro pro la morto en tia formo.
Eliza kviete rigardis malsupren al sia patrino. Post kelkaj minutoj de silentado ŝi rimarkis:
”Kun sia sano ŝi povus atingi altan aĝon. Sed ĉagreno mallongigis ŝian vivon.”
Tiam ŝia buŝo konvulsie kuntiriĝis, sed nur mallongan momenton.
Tuj poste ŝi eliris la ĉambron. Mi ankaŭ faris tion.
Neniu el ni verŝis unu larmon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.