La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXVIII.

Pasis du tagoj. Estas somera vespero. La veturigisto eliri gis min el sia veturilo en loko nomata Whitcross. Por la monsumo, kiun mi pagis al li, li ne povis veturigi min pli malproksimen kaj mi ne posedis plu unu ŝilingon. La veturilo estas jam unu mejlon de ĉi tie. Mi estas sola. Kaj nun mi subite rimarkas, ke mi forgesis preni mian pakaĵon el la veturila kaŝejo, kien mi metis ĝin pro sekureco. Tie ĝi restos – kaj por ĉiam mi estas senigita de ĝi.

Whitcross ne estas urbeto, eĉ ne vilaĝeto, sed nur ŝtona kolono, metita sur loko, kie kvar vojoj kruciĝas; tre alta, por ke ĝi estu videbla en la malproksimo kaj en la mallumo – kiel mi supozis. El ĝia supro disetendiĝas kvar brakoj; laŭ la surskribo, la plej proksima urbo, al kiu unu el tiuj brakoj etendi ĝas, situas je dekmejla distanco; la aliaj je ankoraŭ pli ol dudek mejla. Pro la bone konataj nomoj de tiuj urboj, mi sciis en kiu graflando mi eliris el la veturilo. Mi vidas nur nordan mezland-graflandon kun malhelaj marĉejoj, ĉirkaŭitaj de montoj. Malantaŭ kaj antaŭ mi kuŝas vastaj torfmarĉejoj; malantaŭ tiu profunda valo ĉe miaj piedoj leviĝas altaj montaroj.

La loĝantaro sendube estas malgranda ĉi tie kaj mi vidas nek piedirantojn nek rajdantojn sur ĉi tiuj vojoj, ili etendi ĝas norden, orienten, suden kaj okcidenten – helaj, larĝaj, solecaj; ĉiuj estas metitaj trans la marĉon kaj la eriko sovaĝe kaj abunde kreskas ĝis iliaj bordoj. Kaj tamen eble piediranto okaze preteriros; sed mi ne deziras renkonti fremdajn okulojn; oni kun miro demandus, kion mi devas fari ĉi tie, apoganta min kontraŭ la vojmontrilo, videble sen celo – perdita!

Eble oni demandus al mi, kaj mi kapablus respondi nur ion nekredindan – kaj mi kaŭzus suspekton. Ne unu interligo kunigas min plu al la homoj en ĉi tiu momento – neniu ĉarmo, neniu espero vokis min tien, kie estis miaj kunhomoj – neniu, vidante min ĉi tie, havos por mi amikan penson aŭ bonan deziron. Kiel parencon mi havas nur nian komunan patrinon, la naturon! Mi volas ĵeti min sur ĝian bruston kaj petegi ripozon!

Tuj mi direktis min al la erikejo; mi laŭiris malgrandan profundan vojeton, kiu tratranĉis la brunan marĉon. Mi ĝis la genuoj vadis tra la malhelajn kreskaĵojn, mi sekvis ĉiujn ĝiajn kurbiĝojn kaj trovante muskokovritan granitŝtonon en kaŝita angulo, mi sidiĝis sur ĝin. Altaj marĉaltaĵoj ĉirkaŭis min; la rifo protektis mian kapon. Kaj supre de ĉio tio sin etendis la ĉielo.

Pasis kelka tempo antaŭ ol mi trovis min sendanĝera ĉi tie.

Mi sentis neklaran timon, ke sovaĝaj brutaroj estas en la proksimo, aŭ ke ĉasisto aŭ ŝtelĉasisto malkovros min. Kiam ventpuŝego sin movis trans la ebenaĵon, mi kun teruro rigardis supren kredante, ke ĝi estas la sovaĝa kuro de virbovo; kiam vanelo fajfis, mi kredis aŭdi homajn voĉojn. Sed vidinte, ke miaj timoj estas senmotivaj, kaj sentante, ke la profunda silento reganta ĉe noktiĝo, kvietigis min – tiam min regis konfido.

Ankoraŭ mi ne estis pripensinta. Mi nur estis aŭskultinta, timinta. Nun la kapablo de la meditado revenis al mi.

Kion mi komencos fari? Kien mi iros? Ho, tiuj demandoj estis nesufereblaj, ĉar mi povis nenion komenci kaj nenien iri!

– kaj dum miaj lacaj tremantaj kruroj devos iri tro longan vojon, antaŭ ol mi atingos loĝejon de homoj – kie mi devos peti malvarman kompaton antaŭ ol trovi lokon por ripozi; ĉie mi certe ricevos rifuzan respondon, antaŭ ol oni aŭskultos mian rakonton aŭ antaŭ ol oni kvietigos miajn bezonojn!

Mi tuŝis la erikon, ĝi estis seka kaj ankoraŭ varma pro la varmego de la somertago. Mi rigardis supren al la ĉielo; ĝi estas malgranda; amika stelo brilis sur la supro de la roka rifo.

Ekrosiĝis sed feliĉe nur malmulte kaj eĉ ne venteto blovis. La naturo ŝajnis esti al mi bonvola kaj amika. Mi sentis, ke ĝi amas min, ĉar mi estis forpelitino; kaj mi kun infana molkoreco alkroĉis min al ĝi, ĉar mi povis atendi de la homoj nur malkonfidon, malakcepton kaj ofendojn. Ĉi tiun nokton mi volis esti ĝia gastino – mi ja estis ĝia infano. La patrino naturo ja konsentus al mi senpagan rifuĝejon. Mi havis ankoraŭ peceton da pano; ĝi estis la restaĵo de bulko, aĉetita de mi en urbo, kiun ni pasis je tagmezo kaj pagita per pfenigo, mia lasta monero.

Tie kaj alie mi vidis maturajn mirtelojn, kiuj brilis kiel perloj inter la erikoj; mi kolektis da ili plenmanon kaj manĝis ilin kun mia panpeco. Mia antaŭa mordetanta malsato estis parte kontentigata per tiu ermita manĝo. Fine mi diris mian vesperpreĝon kaj serĉis mian dumnoktan kuŝejon.

Flanke de la rok-rifoj la eriko estis tre alta. Kiam mi kuŝiĝis en ĝi, miaj piedoj malaperis sub la kreskaĵo; ambaŭflanke ĝi tiel alte leviĝis, ke ĝi preskaŭ kuniĝis super mi tiel, ke la nokta aero tute ne ĝenis min. Mi sternis la ŝalon sur min kiel kovrilon; malalta muska altaĵeto estis mia kapkuseno. Tiel protektite, mi ne sentis malvarmon en la komenco de la nokto.

Mia nokta ripozo eble estus kvieta, se mia turmentita koro ne estus interrompinta ĝin. Ĝi plendis pro siaj sangantaj vundoj, pro sia interna doloro, pro siaj disŝiritaj flankoj. Ĝi tremis pro sinjoro Rochester kaj lia sorto; ĝi priplendis lin kun profunda kompato; ĝi sopiris al li kun senfina dezirego, kaj, senhelpe kiel birdo, kies flugiloj estas rompitaj, ĝi batis per siaj vunditaj flugiloj, vane klopodante flugi al li.

Trolaciĝinte pro tiuj animaj cerbumadoj mi levis min kaj stariĝis surgenue. La nokto jam venis kaj ĝiaj planedoj staris brile sur la ĉielo. Ĝi estis tiel bela, kvieta, tiel pura kaj hela, ke neeble oni povus sin doni al timo. Ni scias, ke Dio estas ĉie; sed tre certe ni plej klare sentas Lian ĉeeston, kiam Liaj grandaj kaj belegaj laboroj tiel brile sin etendas antaŭ ni. Kaj la sennuba noktoĉielo, sur kiu Liaj mondoj plenumas siajn kvietajn rondiradojn, plej multe sentigas al ni Lian senfinecon, Lian ĉiopotencon kaj Lian ĉie ĉeestadon! Mi kuŝis surgenue por preĝi por sinjoro Rochester. Rigardante supren per miaj larmoplenaj okuloj, mi vidis la imponan laktan vojon. Memorigante al mi, kiu reale mi estas – kiuj sennombraj sistemoj rondiras tie supre nur kiel ununura lumbrilo – tiam subite mi sentis la povon kaj la forton de Dio. Mi estis certa pri Lia potenco, mi estis certa pri tio, ke la tero ne povas perei, nek iu ajn kreitaĵo vivanta sur ĝi, kaj mi ŝanĝis mian preĝon en dankon: la fonto de vivo estis ankaŭ la liberiganto de la animoj.

Sinjoro Rochester estis ekster danĝero; li estis de Dio, kaj Dio protektus lin!

Ree mi kuŝiĝis sur la brusto de la tero kaj ne daŭris longe, ke la dormo forgesigis al mi ĉiun mizeron.

Sed la sekvintan matenon ĝi ree prezentis sin al mi. Mi leviĝis longe post kiam la birdetoj eliris el siaj nestoj kaj la abeloj komencis suĉi la mielon el la erikoj, kaj la roso disvapori ĝis.

Kia kvieta, varma, delikata tago! Kia ora dezerto estis tiu ĉirkaŭ mi disetendiĝanta marĉejo! Ĉie estis sunlumo! Mi deziris, ke mi povus vivi en ĝi kaj per ĝi! Mi vidis lacerton ŝoviĝanta trans la rokon; mi vidis abelon flugetanta diligente inter la dolĉaj mirteloj. Kiel volonte en tiu momento mi estus abelo aŭ lacerto; tiam mi trovus abundan nutraĵon kaj rifuĝejon. Sed mi estis homa estaĵo kaj havis la bezonojn de homa estaĵo. Mi ne povis resti tie, kie mi trovis nenion por kontentigi min. Mi ekstaris kaj rigardis malsupren al la kuŝejo, kie mi pasigis la nokton. Ne sentante esperon je la estonteco, mi havis nur unu deziron: ke mia Kreinto trovu bone repostuli mian animon dum mia dormo en la pasinta nokto; kaj ke mia laca korpo, liberigita de ĉiu plua batalado kontraŭ la sorto, nun kviete povu miksi sian polvon kun ĉi tiu dezerto.

Sed la vivo ankoraŭ ĉiam apartenis al mi! La vivo kun siaj necesaĵoj, respondeco kaj mizeroj. La ŝarĝo devis esti portata, la necesaĵoj devis esti kontentigataj kaj portataj la mizero kaj suferoj!

Mi ekvojiris.

Ree atinginte Whitcross, mi sekvis vojon kondukantan for de la suno, kiu nun staris alte kaj arde lumis malsupren. Alian vojon mi ne povis elekti. Longe mi iris antaŭen, kaj fine pensante, ke mi plenumis sufiĉe kaj kun bona konscienco povas cedi al la laceco, kiu preskaŭ superregis min – mi aŭdis sonojn de tursonorilo.

Mi iris en la direkton de la sonoj, kaj tie, inter la romantikaj montetoj, kies alternon kaj belecon mi ne plu admiris, mi ekvidis vilaĝeton kaj preĝejturon. La tuta valo je mia dekstra flanko estis plena de paŝtejoj, grenkampoj kaj arbaroj, brilanta rivero fluis zigzage tra la diversaj nuancoj de la herbejoj, la maturiĝanta greno, la odorantaj arbaroj kaj la helaj sunplenaj kampoj. La laŭta rulbruo de radoj direktis miajn pensojn ree al la antaŭ mi kuŝanta vojo. Mi vidis altŝarĝitan veturilon rampi kontraŭ monteto kaj, malproksime post ĝi du bovinojn kun pelanto. Sekve homoj kaj homa laboro estas en la proksimo.

Mi nun devis treniĝi plu kaj klopodi vivi kaj labori kiel la aliaj. Je la kvara horo en la posttagmezo mi venis en la vilaĝon. Ĉe la fino de ĝia sola strato estis malgranda butiko kun kelkaj bulkoj kaj panoj malantaŭ la fenestro. Mi sopiris panbulkon.

Per tia refreŝigo mi eble sukcesus reakiri ian gradon de energio; sen ĝi estus al mi neeble iri pluen. La deziro al forteco kaj rezistemo revenis al mi kiam mi ree estis inter homoj. Mi sentis, ke estas senhonorige senfortiĝi pro malsato sur vilaĝa vojo. Ĉu do mi posedis nenion por doni al tiuj homoj interŝanĝe de unu el tiuj bulkoj? Mi pripensis. Ĉirkaŭ la kolo mi portis malgrandan silkan tukon; mi ankaŭ posedis gantojn. Mi ne sciis, kiel faras viroj aŭ virinoj venintaj al la ekstremaj limoj de la mizero. Mi ja ne sciis, ĉu tiuj homoj akceptos unu el tiuj objektoj; verŝajne ili malakceptos – sed mi devis klopodi.

Mi eniris la butikon. En ĝi estis virino. Vidante bone vestitan personon, kiu aspektis kiel sinjorino, ŝi kondutis tre ĝentile.

Ŝi demandis per kio ŝi povos servi al mi. Min ekregis granda honto. Mia lango ne povis balbuti la preparitan peton.

Mi ne kuraĝis oferi la preskaŭ eluzitajn tukon kaj gantojn.

Krome mi komprenis, ke estas malsaĝe. Mi petis nur la permeson sidiĝi momenton, ĉar mi estis tre laca. Trompita en siaj atendoj ŝi konsentis mian peton tre malvarme. Ŝi fingre montris seĝon, mi falsidiĝis sur ĝin. Mi estis eksplodonta je larmoj kaj mi sentis la plej grandan tenton cedi tiun senton, sed ĝustatempe mi komprenis, kiel malsaĝa estus tia infanaĵo, tial mi regis min demandante, ĉu en la vilaĝo loĝas tajlorino aŭ tiuspeca metiistino.

Jes, du aŭ tri. Ĝuste tiom, kiuj povis trovi tie laboron.

Mi pripensis. Mi atingis la ekstremon. Mi nun staris vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ la mizero. Mi ne havis plu helprimedojn! neniun amikon! neniun monon! Io tamen devos esti farata. Sed kio!? Mi devis turni min al iu ajn! Sed al kiu?

Mi demandis, ĉu ŝi konas iun en la ĉirkaŭaĵo, kiu bezonas servistinon.

Ŝi konis neniun.

”Kio estas la ĉefa komerco en ĉi tiu regiono? Per kio la plej multaj homoj gajnas sian vivopanon?”

”Kelkaj estas kamparanoj; multaj laboras en la kudril-fabriko de sinjoro Oliver kaj en la fandejo.”

”Ĉu sinjoro Oliver akceptas ankaŭ virinojn por labori?”

”Ne, ĉiu laboro estas nur por viroj.”

”Kion do faras la virinoj?”

”Mi ne scias tion, kelkaj faras jenon, kelkaj alion. Malriĉaj homoj devas klopodi iel gajni sian vivopanon.”

Ŝajnis, ke miaj demandoj tedis ŝin kaj reale kian rajton mi havis ĝeni ŝin per ili? Du najbarinoj eniris. Okulŝajne oni bezonis mian seĝon kaj mi foriris. Mi supreniris la straton kaj rigardis ĉiun domon dekstre kaj maldekstre. Sed mi povis trovi neniun pretekston por eniri en iun el ili. Mi vagis kelkan tempon en la vilaĝo; poste mi denove eliris ĝin, sed horon pli malfrue mi revenis en ĝin. Tute laciĝinte kaj suferante pro malsato, mi sekvis vojon kun kreskaĵbariloj kaj eksidis ĉe la vojflanko. Sed nur malmultaj minutoj pasis, kiam ree mi ekstaris, serĉante elirejon aŭ iun, kiu povus helpi al mi. Beleta dometo kun ĝardeno antaŭ si staris je la fino de la vojo; la ĝardeno estis eksterordinare lerte aranĝita kaj estis plena de la plej belaj floroj. Mi haltis antaŭ ĝi. Kiel mi kuraĝus proksimi ĝi al la blanka pordo aŭ tuŝi la brilantan frapilon? Kiel la loĝanto iel povus senti intereson, esti servema al mi? Malgraŭ tio mi proksimiĝis kaj frapis. Pure vestita, juna virino kun mildaj vizaĝtrajtoj malfermis al mi la pordon. Per voĉo, kiu konjektigis senesperan koron kaj malsanan korpon – mallaŭta, balbutanta voĉo – mi demandis, ĉu oni bezonas servistinon.

”Ne,” ŝi diris, ”ni ne havas servistinon.”

”Ĉu vi povas diri al mi, kie mi povos trovi iun ajn laboron?” mi demandis plue. ”Mi estas fremdulino ĉi tie, sen konatoj aŭ amikoj en ĉi tiu vilaĝo.”

Sed ne estis ŝia afero, pensi por mi aŭ serĉi por mi oficon.

Krom tio, kiel dubaj nepre ŝajnos al ŝi mia karaktero, mia situacio, mia rakonto. Ŝi kapneis dirante, ke ŝi tre bedaŭras ne povi doni al mi informojn, kaj la blanka pordo fermiĝis senbrue kaj ĝentile, sed mi staris ekstere! Se ŝi ne tiel baldaŭ estus ferminta la pordon, mi kredas, ke mi estis petinta pecon da pano, ĉar mi atingis la ekstremon.

Mi ne povis elteni la penson, ke mi devos reiri en la malpuran vilaĝon, kie krome por mi ne estos trovebla ia helpo.

Pli volonte mi forkurus en la arbaron, kiun mi vidis ne tro malproksime kaj kiu ŝajnis promesi al mi protekton en sia malluma ombro, sed mi estis tiel malsana, tiel malforta, tiel martirigita de la natura aspiro al nutraĵo, ke daŭre mi restis en la proksimeco de domoj, kie eble mi povus akiri peceton da pano, ĉar tiu vulturo ”malsato” disŝiris miajn intestojn.

Refoje mi proksimiĝis al la domoj; mi foriris de ili, sed ĉiam reiris al ili. Poste denove mi malproksimiĝis de ili, konstante forpelita de la konscio, ke mi ne rajtas almozpeti – nek por atendi, ke iu sentas intereson pri mia senesperiga situacio.

Intertempe la posttagmezo iris al sia fino dum mi kiel erarvagadanta, perdita kaj senmastra hundo iris de loko al loko.

Irante trans kampon, mi vidis antaŭ mi preĝejoturon: mi rapidis tien. Apud tombejo, meze de ĝardeno staris malgranda sed bele konstruita domo, kiun mi tuj rigardis kiel la pastran loĝejon. Min trafis la penso, ke fremduloj, venantaj en iun vilaĝon, kie ili serĉas laboron, sed neniun enloĝanton konas, kelkfoje sin turnas al la pastro por peti helpon. Estas ja la devo de pastro helpi al tiuj – almenaŭ per sia konsilo – kiuj volas helpi sin mem. Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi havas la rajton, serĉi tie konsilon. Mia kuraĝo per tio denove reviviĝis kaj kolektinte miajn lastajn fortojn, mi iris pluen. Mi atingis la domon kaj frapis sur la pordon de la kuirejo. Maljuna virino malfermis.

Mi demandis, ĉu ĉi tio estas la pastra domo.

”Jes.”

”Ĉu la pastro estas hejme?”

”Ne.”

”Ĉu li baldaŭ rehejmigos?”

”Ne, li estas sufiĉe malproksime de sia domo.”

”Tre malproksime?”

”Ne tre malproksime – eble tri mejlojn. Pro la subita morto de sia patro li estis vokita tien; nuntempe li estas en Marsh End kaj restos tie eble ankoraŭ dekkvar tagojn.

”Ĉu la mastrino ne estas hejme?”

”Ne, neniu krom ŝi, kaj ŝi estas la mastrumistino.”

Ankaŭ de ŝi mi ne povis petegi savon el mia mizero, kiu preskaŭ ĵetis min teren. Ankoraŭ mi ne kapablis almozpeti.

Mi faletis pluen.

Refoje mi demetis de mi la malgrandan koltukon – refoje mi pensis pri la panetoj malantaŭ la butikfenestro en la vilaĝo. Ho, se mi havu nur pecon da pano! Nur peceton por esti savata de la terura malsatmorto! Instinkte mi ree turnis la vizaĝon al la vilaĝo; mi trovis la butikon kaj eniris, kaj kvankam krom la bakistino ankoraŭ aliaj homoj estis tie, mi tamen kuraĝis peti, ĉu ŝi ne volas doni al mi paneton interŝanĝe de la silka tuko.

Kun ŝajna malfido ŝi rigardis min.

”Ne, ŝi ne kutimiĝas tiel vendi siajn varojn.”

Preskaŭ senespere mi petis duonan panon. Ankaŭ tion ŝi rifuzis. ”Kiel do ŝi povus scii, kiel mi akiris tiun tukon?” ŝi diris.

”Ĉu ŝi dezirus miajn gantojn?”

”Ne! kion ŝi do farus kun ili?”

Mia leganto, ne estas agrable rakonti kaj aŭskulti tiujn detalojn.

Estas homoj, kiuj certigas, ke kaŭzas ĝojon rerigardi al turmentplenaj spertoj de la estinteco; sed ĝis la hodiaŭa tago estas al mi dolorige rerigardi al la tempo, pri kiu mi parolas.

La moralaj degradigo kune kun la fizika sufero formas tro malĝojigan rememoron por volonte paroli pri ili. Mi mallaŭdis neniun el tiuj, kiuj rifuzis al mi. Mi sentis, ke mi povas nur atendi rifuzon kaj ke tio ne estis aliigebla. Ordinara ĉifonvestita almozulo estas ofte objekto de malfido; bonevestita almozulo estas ĉiam kaj sub ĉiuj cirkonstancoj io malfidinda.

Ĉiuokaze mi petis nur laboron; sed kies afero tio estis, doni ĝin al mi? Certe ne de homoj, kiuj vidis min por la unua fojo kaj kiuj nenion sciis pri mia karaktero. Kaj rilate al la virino, kiu ne volis akcepti mian tukon interŝanĝe de sia pano, ŝi nepre pravis malakcepti, se la propono ŝajnis al ŝi suspekta kaj la interŝanĝo ne profitodona. Sed nun mi volas resume daŭrigi. La temo naŭzas min.

Mallonge antaŭ ol mallumiĝis mi pasis bieneton, apud kies malfermita pordo sidis farmisto, kiu manĝis sian vespermanĝon konsistanta el pano kaj fromaĝo. Mi haltis kaj diris:

”Ĉu vi volas doni al mi panpecon? Mi estas tre malsata.”

Mirigite li rigardis min; sed ne respondante, li tranĉis de sia pano pecegon kaj donis ĝin al mi. Mi supozis, ke li ne rigardas min kiel almozulinon, sed nur kiel strangulinon, kiun subite atakis la deziro manĝi pecon da nigra pano. Tuj kiam mi estis tiel malproksime de lia domo, ke li ne povis plu vidi min, mi komencis manĝi.

Mi ne povis esperi trovi rifuĝejon sub iu tegmento kaj tial mi trovis ĝin en la arbaro, kiun antaŭe mi jam elektis. Sed la nokto estis terura, mi ne trovis ripozon. La tero estis malseka, la aero malvarma; krom tio entruduloj ofte pasis min kaj ĉiam denove mi devis serĉi alian kuŝejon. Neniu sento de ripozo aŭ sendanĝereco regis min. En la mateno pluvis. La tutan sekvintan tagon la vetero estis malseke malvarma. Ne petu al mi, kara leganto, ke mi akurate sciigu pri tiu tago; kiel antaŭe mi serĉis laboron; kiel antaŭe oni malakceptis min; kiel antaŭe mi malsatis; nur unu fojon manĝaĵo tuŝis miajn lipojn. Apud pordo de kabano mi vidis knabineton, kiu estis verŝonta teleron da malvarma kaĉo en trogon de porkejo.

”Ĉu vi volas doni tion al mi?” mi petis.

Ŝi mirigite rigardis min, poste ŝi kriis:

”Patrino, ĉi tie estas virino, kiu volas havi la kaĉon.”

”Nu, knabino,” respondis la voĉo de interne, ”donu ĝin al ŝi, se ŝi estas almozulino. La porko ĝin ne bezonas.”

La knabineto ŝutis la rigidan kaĉon en mian manon kaj avide mi ĝin manĝis.

Kiam la malseka, malvarma krepusko falis, mi haltis sur soleca rajdvojo, kiun mi sekvis jam pli longe ol unu horon.

”Miaj fortoj min nun tute forlasas,” mi diris monologe. ”Mi sentas, ke mi ne povos iri pluen. Ĉu mi estos ree senhejmulino ĉi tiun nokton? Ĉu mi devos meti mian kapon sur la malvarman, malsekan teron dum la pluvo rivere fluas malsupren?

Mi timis, ke tio estos neevitebla, ĉar kiu akceptos min en sian hejmon? Sed estus terure, kun ĉi tiu sento de malsato, de senforteco, de malvarmo, de senkonsoleco – de ĉi tiu kompleta neniigo de ĉiu espero. Laŭŝajne mi mortos ankoraŭ antaŭ tagiĝo. Kaj kiel do mi ne povas repaciĝi kun la perspektivo je la morto? Kial mi luktis por daŭrigi tian senvaloran vivon? Ĉar mi scias aŭ kredas, ke sinjoro Rochester vivas ankoraŭ! Kaj tiam morti pro malsato kaj malvarmo estas sorto, al kiu la homa karaktero ne submetiĝas kviete.

Ho providenco! subtenu min ankoraŭ kelkan tempon! Helpu al mi! Konduku min!

Miaj malĝojaj okuloj vagis trans la nebulan, malsekan pejza ĝon. Mi vidis, ke mi vagis malproksimen de la vilaĝo; ĝi tute malaperis antaŭ miaj rigardoj. Sur vojkruciĝoj kaj flankvojoj mi alproksimiĝis ree al la marĉejo; nun kuŝis inter mi kaj la nebulkovritaj montoj malmultaj kampoj, preskaŭ same sovaĝaj kaj senfruktkaj kiel la erikejo, al kiu ili antaŭ nelonge estis forrabitaj.

”Pli volonte mi volos morti tie supre, ol apud la landvojo aŭ apud movoplena vojo,” mi pensis. ”Kaj pli bone, multe pli bone estas, ke kornikoj kaj korvoj – se korvoj vivas en ĉi tiuj regionoj –ŝiras la karnon de miaj ostoj, ol ke ili estos metataj en ĉerkon de malriĉulejo kaj forputros en malriĉuleja tombo.

Mi tial direktis min al la montetoj. Mi atingis ilin. Restis al mi la tasko trovi kavernon por kaŝi min en ĝi, kvankam ankaŭ tie mi ne estus sendanĝera. Sed la tuta supraĵo de la sovaĝejo aspektis ebena. Ĝi montris nur unu alternon, la verdan koloron, kie junkoj kaj musko kovris la marĉejon kaj la nigran, kie la tero produktis nur erikojn.

Kvankam jam mallumiĝis, mi povis bone vidi tiun alternon malgraŭ tio, ke ĝi montrigis nur kiel lumo kaj ombro, ĉar la koloroj jam malaperis kun la taglumo.

Miaj okuloj vagis ankoraŭ trans la mallumajn montetojn kaj laŭlonge de la rando de la torfejo perdiĝanta en la plej sovaĝa pejzaĝo, kiam subite je malproksima loko, inter la marĉoj kaj altaĵoj aperis lumo.

”Tio estas ignis fatuus,” mi tuj pensis, kaj mi atendis, ke ĝi baldaŭ ree malaperos. Ĝi hele brulis, sed restis sur la sama loko. ”Ĉu tio estas ĵus ekbruligita ĝojofajro?” mi demandis. Mi fikse rigardis ĝin por vidi, ĉu ĝi estingiĝos; sed ne, ĝi nek pligrandi ĝis nek plimalgrandiĝis.

”Ĝi estas kandelolumo el iu domo,” mi poste supozis, ”sed kio ajn ĝi estu, mi ne povus tamen atingi ĝin, ĝi estas tro malproksima.

Kaj eĉ se ĝi estus je jarda distanco, al kio tio utilis?

Mi ja frapus nur al pordo por sperti, ke ĝi estos ree ŝlosita al mi.”

Mi falis sur la lokon, kie mi staris kaj premis la vizaĝon al la tero. Momenton mi kuŝis senmove. La nokta vento blovis sur min kaj la monteton kaj formortis ĝemante en la perspektivon.

Senhalte la pluvo falis kaj malsekigis min ĝis mia korpo.

Se mi nur povus rigidiĝi en la amika, kompatema malvarmo de la morto – tiam ĝi estus bonvena al mi kaj mi ne sentus ĝin; sed mia vivo-varma korpo frostotreme kuntiriĝis sub ĝia malvarmiga enfluo. Ĝi ne frostotremis longe, kaj ree mi leviĝis.

La lumo estis ankoraŭ tie; ĝi lumis malgaje sed konstante tra la pluvo. Mi penis iri pluen; mi trenis miajn trolacigitajn korpomembrojn malrapide renkonte al ĝi. Ĝi kondukis min oblikve trans la monteton tra vasta marĉo, kiu en la vintro estas netransirebla kaj eĉ nun en la malfrua somero estis malseka kaj nevidebla. Mi falis du fojojn. Sed ankaŭ du fojojn mi leviĝis kaj denove kolektis la reston de miaj fortoj. Tiu lumo estis mia lasta movo en la hazardludo de la vivo – mi devus venki!

Forlasinte la marĉon, mi vidis blankan striegon sterniĝanta trans la marĉon. Mi proksimiĝis al ĝi; ĝi estis vojo aŭ vojeto kondukanta rekte al la lumo, kiu nun de sur iu pinto aŭ supro lumis renkonte al mi inter grupo da arboj. La arboj, kiom mi povis distingi ilin en la mallumo, estis abioj. Kiam mi alproksimi ĝis, malaperis mia stelo; iel malhelpo stariĝis inter ni. Mi etendis la manojn, por senti antaŭ mi la malhelan mason; mi tuŝis la malglatajn ŝtonojn de malalta muro – super ĝi estis io, simila al palisaro kaj plue mi sentis altan dornan plektobarilon.

Mi palpis pli malproksimen. Denove lumis antaŭ mi blanka objekto; ĝi estis pordo – pordego; ĝi moviĝis sur siaj hokoj, kiam mi tuŝis ĝin. Ĉe ĉiu flanko staris nigra arbetaĵo – ilekso aŭ taksuso.

Kiam mi trairis la pordegon kaj preteriris la arbetaĵon, leviĝis antaŭ miaj rigardoj la silueto de domo. Ĝi estis nigra, malalta kaj sufiĉe longa; sed la savanta lumo lumis plu nenie. Ĉio dronis en mallumo. Ĉu la loĝantoj jam enlitiĝis? Mi timis, ke estas tiel. Serĉante la pordon, mi turnis angulon; jen la amika lumstrio denove aperis lumante renkonte al mi el la longaj vitroj de malgranda kradhava fenestro, nur unu futon super la tero; ĝi ŝajnis ankoraŭ pli malgranda pro la branĉoj de hedero aŭ ia alia grimpa kreskaĵo, kies folioj kovris preskaŭ la tutan parton de la domo, en kiu troviĝis ĉi tiu fenestrokavaĵo.

La malfermaĵo estis tiel kovrita de verdaĵo kaj tiel mallar ĝa, ke fenestrokurtenoj aŭ kovriloj estus tute superfluaj; kaj min klinante kaj ŝovinte flanken la verdaĵon, ni povis ĉion vidi, kio okazis interne. Klare mi vidis ĉambron kun frotpurigita kaj sable ŝutita planko; telerbretaron el juglando, sur kiu staris en longa vico stanaj teleroj tiel blankaj, ke la ruĝa rebrilo de torfofajro spegulis sin en ili. Mi povis vidi horloĝon, blankan tablon el abia ligno kaj kelkajn seĝojn. La lumo, kies radio estis mia lumturo, brulis sur la tablo; ĉe ĝia brilo trikis super ŝtrumpo iom maljuna virino, aspektanta iom kruda, sed ekstreme pura kiel ĉio ĉirkaŭe.

Mi rimarkis tiun virinon nur senatente – ŝia eksteraĵo tute ne estis eksterordinara. Ĉe la kameno sidis grupeto, kiu pli multe vekis mian atenton, ĉar ĝi montris sin al miaj okuloj en rozkolora paco kaj agrabla varmo. Du junaj, ĉarmaj virinaj estaĵoj – ĉiuokaze sinjorinoj aŭ fraŭlinoj – sidis, unu en lulse ĝo, alia sur malalta benketo; ambaŭ estis funebre vestitaj per krepo kaj bombazino; tiuj malhelaj vestaĵoj des pli multe montris iliajn delikatajn nukojn kaj belajn vizaĝojn; granda, maljuna perdrikhundo estis metinta sian kapon sur la genuojn de unu el la knabinoj; sur la genuoj de la alia kuŝis nigra katino.

Ĉi tiu humila kuirejo estis stranga restadejo por tiaj loĝantoj!

Kiuj ili estis? Neeble ili estis la filinoj de tiu iom maljuna virino sidanta ĉetable; ĉar ŝi aspektis kiel kamparanino, kaj ilia aspekto nur brilis pro delikateco kaj civilizo. Nenie mi antaŭe vidis vizaĝojn similaj al iliaj; tamen kiam mi rigardis ilin, mi konis ĉiujn vizaĝtrajtojn. Mi ne povas nomi ilin belaj, ili estis tro palaj kaj seriozaspektaj. Sidante tie, ĉiu klinita super libro, ili aspektis enpensaj kaj preskaŭ severaj.

Kandelingotablo inter ili portis duan kandelon kaj du dikajn librojn, kiujn ili ofte konsiliĝis; okulŝajne ili komparis tiujn libregojn kun la pli malgrandaj, kiujn ili havis en siaj manoj, kiel personoj uzantaj vortaron, kiu utilas en tradukado.

Ĉi tiu bildo estis tiel kvieta kvazaŭ ĉiuj figuroj estis nur ombroj kaj la hele prilumita ĉambrobildo; ĉio estis tiel silenta, ke mi povis aŭdi la cindrojn fali tra la fajrokrado kaj la horlo ĝon tik-taki en la malluma angulo; mi eĉ imagis povi aŭdi la klaketadon de la trikiloj de la maljuna virino. Kiam poste fine voĉo interrompis tiun strangan senbruon, ĝi estis al mi sufiĉe aŭdebla.

”Aŭskultu, Diana,” diris unu el la diligentaj legantinoj:

”Franz kaj la aĝa Daniel estas kune en la nokto kaj Franz rakontas sonĝon el kiu li kun teruro vekiĝas, jam aŭdu”. Kaj mallaŭtvoĉe ŝi legis ion, pri kio mi komprenis eĉ ne unu solan vorton; ĉar ŝi legis en al mi fremda lingvo – nek en la franca nek en la latina. Mi ne povis diri, ĉu ŝi legis greke aŭ germane.

”Tio estas forta,” ŝi diris, leginte ĝis la fino, ”tio plaĉas al mi.”

La alia knabino, kiu estis levinta la kapon por aŭskulti la legadon, ripetis dum ŝi incitis la fajron, unu el la frazoj ĵus legintaj.

En postaj tagoj mi konatiĝis kun la lingvo kaj la libro; tial mi volas nun citi tiun frazon, kvankam ĝi, kiam mi ĝin aŭdis por la unua fojo, estis al mi nur kiel frapado sur tintanta metalo, kiu havis por mi neniun sencon:

”Da trat hervor Einer, anzusehen wie die Sternennacht.” (”Jen pasis antaŭen iu aspektanta kiel la steloplena nokto.”) Bone!

Bone! ekkriis ŝi, dum ŝiaj profundaj malhelaj okuloj ardis.

”Jen vi vidas staranta antaŭ vi potencan ĉefanĝelon en deca sinteno! Ĉi tiu sola frazo valoras pli multon ol cent paĝoj da senenhavaj paroloj. ”Ich wäge die Gedanken in der Schale meines Zorns und die Werke mit dem Gewichte meines Grimms!” (”Mi pesas la pensojn en la pesilo de mia kolero kaj la laborojn per la pezo de mia furiozo!”)

Tio plaĉas al mi.

Ambaŭ ree eksilentis.

”Ĉu vere estas ie lando, kie la homoj tiel strange parolas?” demandis la maljuna virino, rigardante supren de sia laboro.

”Jes, Hanna, multe pli granda lando ol Anglujo, kie oni nur tiel parolas.”

”Nu, kara ĉielo, mi ne komprenas, kiel ili per tia lingvo povas paroli unu kun alia; se unu el vi tien vojaĝus – ĉu vi kredas, ke vi povus kompreni ilin?”

”Eble ni komprenus iomete de tio, kion la tieaj homoj parolas, sed ne ĉion – ĉar ni ne estas tiel instruitaj kiel vi kredas, Hanna. Ni ne parolas germane, kaj ni ne scias legi ĝin sen helpo de vortaro.”

”Kaj kiun utilon vi havas per tio?”

”Ni intencas iam lerni ĝin pli bone – aŭ almenaŭ la elementojn, kiel oni nomas tion; tiam ni perlaboros pli da mono ol ni povas nun.”

”Tre povas esti! Sed nun ĉesu studadi; hodiaŭ vespere vi laboris sufiĉe.”

”Tion mi kredas ankaŭ, ĉar mi estas laca. Ĉu vi same, Maria?”

”Ĝismorte laca. Reale estas malfacila kaj enuiga laboro, trolaciĝi je lingvo sen alia instruisto krom leksikono.”

”Tio estas vera. Precipe je lingvo tiel forta kaj belega kiel la germana. Mi dezirus scii, kiam St. John venos hejmen.”

”Tre certe li ne forestos plu longe; estas preskaŭ la deka horo.” Dirante tion ŝi rigardis belan poŝhorloĝon, kiun ŝi eltiris el la zono. ”Pluvas terure, Hanna, ĉu vi bonvolos iri por ekzameni la fajron en la familia ĉambro?”

La virino leviĝis; ŝi malfermis pordon, tra kiu mi klare povis distingi koridoron. Tuj poste mi aŭdis, ke ŝi incitas fajron en interna ĉambro. Farinte tion, ŝi revenis.

”Ho, infanoj!” ŝi diris, ”estiĝas al mi malĝoje penege eniri nun tiun ĉambron; ĝi aspektas tiel solece kaj forlasite pro la malplena seĝo, kiu staras nun en angulo!”

Ŝi sekigis per la antaŭtuko siajn okulojn. La du junaj knabinoj, kiuj ĝis nun aspektis gravmiene, subite malĝojis.

”Sed li estas en pli bona loko,” parolis plue Hanna; ”mi ne povus deziri lin returne. Krom tio, neniu mortis pli kviete ol li.”

”Vi diras, ke li ne parolis pri ni?” diris unu el la junaj fraŭlinoj.

”Li ne havis la tempon, miaj infanoj, li ne havis la tempon fari tion; okazis en nur unu minuto, jes nur en unu minuto.

Li ne sentis sin tiel sana, kiel la antaŭan tagon, sed li diris, ke tio ne gravas; kaj kiam sinjoro St. John demandis al li, ĉu ni alkonduku unu el vi, tiam li priridis lin rekte antaŭ la nazo, jes, rekte antaŭ la nazo. La sekvintan tagon revenis al li tiu terura kapdoloro – jam dekkvar tagoj pasis post tio – kaj li endormiĝis kaj ne plu vekiĝis. Li preskaŭ tute malvarmiĝis, kiam via frato eniris en lian ĉambron kaj trovis lin en tiu stato. Ve, miaj infanoj, li estis la lasta de la maljuna gento – ĉar vi kaj sinjoro St. John estas alispecaj ol tiuj, kiuj jam mortis.

Via patrino ankaŭ estis tre simila al vi kaj estis preskaŭ same instruita. Vi estas ŝia portreto, Maria; Diana pli similas sian patron.

Mi trovis ilin tiel similaj unu al alia, ke mi ne povis kompreni kiel la maljuna servistino (ĉar nun mi rigardis ŝin tia) povas trovi diferencon inter ili. Ambaŭ havis delikatan vizaĝkoloron kaj estis gracilongaj. Iliaj vizaĝoj montris inteligenton kaj distingiĝon. La haroj de unu el ambaŭ estis iom pli malhelaj kaj ili estis aranĝintaj la harojn malsame. La hele brunaj bukloj de Maria estis dislimigitaj kaj pendis trans la tempioj; la pli malhelaj harligoj de Diana pendis amase trans ŝia nuko.

La deka horo sonis.

”Vi eble deziras vian vespermanĝon, ĉu ne?” demandis Hanna, ”kaj sinjoro St. John ankaŭ deziros sian, kiam li rehejmi ĝos.”

Kaj ŝi komencis pretigi la manĝotablon. Ĝis tiu momento mi tiel okupis min rigardante la virinojn – ilia interparolo tiel vekis mian intereson, ke mi preskaŭ forgesis pri mia senespera stato. Subite mi denove pensis al ĝi. Pro la kontrasto ĝi ŝajnis al mi pli senkonsola, pli terura ol antaŭe. Kaj kiel neeble ŝajnis al mi inspiri al la loĝantoj de ĉi tiu domo iun kompaton rilate al mi, kredigi al ili la veron pri miaj mizero kaj suferoj por permesi al mi mallongan ripozon en sia hejmo!

Irinte al la pordo kaj frapinte, mi sentis, ke la lasta penso estis nura ĥimero.

Hanna malfermis la pordon.

”Kion vi volas?” ŝi demandis mirigite, ekzamene rigardante min en la lumo de la kandelo, kiun ŝi havis en la mano.

”Ĉu mi povas paroli al via mastrino?”

”Prefere diru al mi, kion vi volas de ŝi. De kie do vi venas?”

”Mi estas fremdulino ĉi tie.”

”Kion do vi volas ĉi tie en tia malfrua horo?”

”Mi petas lokon por dormi en stalo aŭ ie alie, kaj pecon da pano.”

Malfido – ĝuste la sama sento, kiun plej multe mi timis, estis legebla sur la vizaĝo de Hanna.

”Mi volas doni al vi panpecon,” ŝi diris post momento; ”sed al vagulino ni ja ne povas doni lokon por dormi. Tion vi do ne deziras!”

”Lasu min paroli kun la fraŭlinoj!”

”Ne, tute ne. Kion ili povus fari por vi? En ĉi tiu horo vi ne tiel ĉirkaŭvagu. Tio estas suspektinda!”

”Sed kien mi iru, kiam ankaŭ de ĉi tie oni forpelas min?

Kion mi faru?”

”Ho! mi estas certa, ke vi bone scias, kien vi iru kaj kion vi faru. Atentu nur, ke vi ne plenumos ion kontraŭleĝan! Krome, tio ja ne tuŝas min. Jen, akceptu moneron kaj iru for – –”

”Moneron mi ne povas manĝi kaj mi ne havas plu la forton iri pluen. Ho! ne fermu al mi la pordon – ne faru tion!

Pro la volo de Dio, ne faru tion!

”Mi devas; la pluvo falegas internen.”

”Iru paroli al la fraŭlinoj. – Diru, ke mi estas ĉi tie.”

”Tute ne, ho ne, tute ne! Vi ne estas, kiu vi volas ŝajnigi, alie vi ne farus tian bruon. Iru for!

”Sed mi devos morti, se mi estos forpelita.”

”Sensencaĵo! Tiaj vaguloj ne mortas. Mi timas nur, ke vi havas malbonajn intencojn. Kial do vi ĉirkaŭvagas tiel malfrue antaŭ la domoj de aliaj homoj? Se eble vi havas kunhelpanton – rompŝteliston aŭ iun tian, tiam diru al li, ke ni ne estas solaj hejme; ni havas ĉi tie viron kaj hundon kaj pafilon.”

Dirinte tion, la honesta sed nefleksebla servistino fermis antaŭ mia nazo la pordon kaj riglis ĝin interne.

Mia mizero atingis sian supron! La plej terura sufero – sento de vera malespero disŝiris mian koron. Miaj fortoj estis elĉerpitaj; mi ne povis fari plu unu paŝon. Mi falis sur la ŝtonan ŝtuparon; mi ĝemis, mi tordis miajn manojn – mi ploris en mia morta angoro. Ho! tiu fantomo de la morto! Ho, tiu lasta horo, kiu proksimiĝis kun siaj teruroj! Ho, tiu forlasiteco – tiu forpelado de miaj kunhomoj! Ne nur la firman ankron de hejmo, sed ankaŭ tutan mian animforton mi perdis, sed nur por unu momento. Sed mi penis reakiri tiun lastan.

”Mi povas nur ankoraŭ morti,” mi diris, ”kaj mi kredas je Dio. Mi penu sindone atendi Lian volon.”

Tiujn parolojn mi ne nur pensis, sed mi diris ilin; kaj repuŝante mian tutan mizeron en mian koron, mi penis reteni ĝin tie kaj resti senparola kaj silenta.

”Ĉiu homo devas morti,” diris voĉo apud mi; ”sed ne ĉiuj estas kondamnitaj trovi malrapidan aŭ antaŭtempan morton, kiel estus via, se vi pereus ĉi tie pro manko.”

”Kio aŭ kiu parolas?” mi demandis kun teruro, aŭdante tiujn neatenditajn vortojn; ĉar mi ne estis plu kapabla ĉerpi esperon je helpo el iu ajn cirkonstanco. Figuro estis proksima – kiu figuro, tion mi ne povis distingi pro la nigra nokto kaj pro miaj malfortiĝinta vidkapablo. Per laŭta, longa frapado la noveveninto sin anoncis ĉe la pordo.

”Ĉu vi estas tie, sinjoro St. John? demandis Hanna.

”Jes, malfermu rapide.”

”Ho, kara ĉielo, kiel malvarme estas al vi kaj kiel vi malseki ĝis pro tia nokto! Tuj eniru! Viaj fratinoj sentas grandan timon pro vi. Kaj mi vere kredas, ke ĉirkaŭvagas tie malbonfaristoj.

Almozulino estis ĉi tie – sed en vero, ŝi ankoraŭ ne foriris! – eĉ kuŝiĝis ĉi tie! Leviĝu do! Estas honto. Iru for! mi diras ankoraŭ una fojon!”

”Kviete Hanna! Mi volas paroli kelkajn vortojn kun ĉi tiu virino. Vi faris vian devon, ne enlasante ŝin, nun mi faru mian enlasante ŝin. Mi estis en la proksimeco kaj mi aŭdis, kion vi diris unu al alia. Mi kredas, ke ĉi tiu okazo estas tre speciala – almenaŭ mi devas ekzameni ĝin. Juna virino, leviĝu kaj antaŭiru min en la domon.”

Plej malfacile mi obeis al li. Tuj poste mi staris en la pura, hele prilumita kuirejo – antaŭ fremda kameno – tremante kaj plimalfortiĝante, bone sciante, ke mi aspektas en plej alta grado ĉifonvestita, fantoma kaj teruriga. La du junaj fraŭlinoj, ilia frato sinjoro St. John, kaj la maljuna servistino – ĉiuj mirigite rigardis min.

”St. John, kiu ŝi estas?” demandis iu el la aliaj.

”Mi ne scias. Mi trovis ŝin antaŭ la pordo,” li respondis.

”Ŝi aspektas tre pala,” diris Hanna.

”Pala kiel la morto,” respondis alia, ”ŝi falos, sidigu ŝin.”

Mi sentis kapturniĝon, mi falis, sed seĝo akceptis min. Mi ankoraŭ ne svenis, kvankam mi ne kapablis paroli.

”Eble iom da freŝa akvo revivigos ŝin. Hanna, alportu iom.

Sed ŝi tute malfortiĝis. Kiel maldika ŝi estas! Eĉ ne unu sangoguto estas plu en ŝiaj vangoj!”

”Vera fantomo!”

”Ĉu si estas malsana aŭ mortmalsata?”

”Mortmalsata, mi kredas. Hanna, ĉu vi havas lakton? Donu ankaŭ pecon da pano.”

Diana (mi rekonis ŝin je la longaj harplektoj, kiujn mi vidis fali malsupren inter mi kaj la fajro, kiam ŝi sin klinis super mi) dispecigis iom da pano, trempis ĝin en lakto, kai tenis ĝin antaŭ miaj lipoj. Ŝia vizaĝo estis tute proksime al mia. Mi vidis sur ĝi ŝian kompaton kaj pro ŝiaj rapidaj spiroj mi sentis simpation. El ŝiaj simplaj paroloj montriĝis same la balzamsimila emocio, kiam ŝi diris: ”Provu manĝi.” ”Jes, provu,” ripetis Maria, kaj la mano de Maria forigis mian malsekegan ĉapelon kaj levis mian kapon. Komence mi manĝis malrapide, poste avide, kion ili al mi oferis.

”Ne tiom per unu fojo – retenu ŝin,” diris la frato, ”ŝi manĝis sufiĉe.” Kaj li forprenis la tason kun la lakto kaj la teleron kun pano.

”Ankoraŭ iomete, St. John – rigardu do la timeman avidecon en ŝiaj okuloj.”

”Atendu momenton, fratino. Ni klopodos ŝin paroligi – demandu pri ŝia nomo.”

Mi sentis, ke mi kapablas paroli kaj mi respondis:

”Mia nomo estas Jane Elliot.” Mi decidis ne diri mian nomon kaj elpensi aliason.

”Kie vi loĝas? Kie estas viaj amikoj kaj konatoj?”

Mi silentis.

”Ĉu ni povas forsendi iun por alkonduki personon, kiu konas vin?”

Mi kapneis.

”Kion vi mem povas diri al ni pri tio?”

Estis strange! Post kiam mi transiris la sojlon de ĉi tiu domo kaj min trovis vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ ĝiaj loĝantoj, mi ne sentis min plu kiel forpelitino, kiel vagulino, ekzilita de la tuta mondo. Mi havis la kuraĝon formeti de mi la rolon de almozulino, kaj repreni miajn naturajn manierojn kaj karakteron. Mi komencis rekoni min mem. Kaj kiam sinjoro St. John deziris de mi sciigojn – kiujn mi pro malforteco ankoraŭ ne povis doni – mi diris post mallonga paŭzo:

”Sinjoro, mi ne estas kapabla sciigi al vi hodiaŭ vespere pluajn detalojn.”

”Sed kion do vi atendas de mi, ke mi faru por vi?” li demandis.

”Nenion!” mi respondis. Miaj fortoj estis nur sufiĉaj por doni mallongajn respondojn. Diana ekparolis:

”Ĉu vi intencas diri per tio, ke ni donis nun al vi ĉiun nian helpon, kiun vi bezonas?” ŝi demandis, ”kaj ke ni povos nun lasi foriri vin eksteren en pluvon kaj sur la malsekan marĉon?”

Mi rigardis ŝin. Mi trovis, ke ŝi havas rimarkindan vizaĝon sur kiu unuiĝis saĝeco, forteco kaj bonkoreco. Subite mi kuraĝiĝis. Respondante ŝian kompateman rigardon per rideto, mi diris:

”Mi volas fidi vin. Se mi estus senhejma kaj senmastra hundo, vi ne forpelus min eksteren hodiaŭ nokte, tion mi scias. Mi jam ne sentos timon. Faru por mi kaj kun mi, kion vi volas, sed ne instigu min paroli – mia spiro estas rapida – mi sentas ian spasmon, kiam mi parolas.”

Ĉiuj tri rigardis min kaj ĉiuj tri silentis.

”Hanna,” diris fine sinjoro St. John, ”lasu ŝin sidi tie momenton kaj ne faru al ŝi demandojn. Donu al ŝi post deko da minutoj la reston de la lakto kaj pano. Maria kaj Diana, ni iru en la familian ĉambron por pripensi.”

Ili retiriĝis. Tre baldaŭ poste unu el la fraŭlinoj revenis – mi ne povis distingi, kiu. Agrabla senkonscio ekregis min, kiam mi estis sidanta apud la vigla fajro. Mallaŭtvoĉe ŝi ordonis ion al Maria. Baldaŭ mi povis kun helpo de la servistino supreniri ŝtuparon; ŝi demetis de mi la malsekajn vestojn kaj tuj poste mi kuŝis en agrabla kaj varma lito. Mi dankis Dion – mi sentis malgraŭ mia terura laceco, la plej koran dankemon – kaj ekdormis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.