|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JANE EYREAŭtoro: Charlotte Brontë |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La tago venis. Ĉe la krepusko mi ellitiĝis. Mi okupis min almenaŭ dum du horoj por ordigi la ŝrankon, la tirkestojn kaj aliajn aferojn en mia ĉambro, por postlasi ĉion tiel, kiel estis necese por la daŭro de mallonga foresto. Intertempe mi aŭdis, ke St. John eliras sian ĉambron. Ĉe mia pordo li haltis; mi timis, ke li frapos – sed ne; folieto de papero estis ŝovita tra la mallarĝa fendo sub la pordo. Mi prenis ĝin. Ĝi surhavis la jenajn vortojn:
”Hieraŭ vespere vi tro rapide foriris de mi. Se vi estus restinta ankoraŭ mallongan tempon, tiam vi fine estus metinta vian manon sur la krucon de Kristo, sur la kronon de la anĝelo. Kiam mi post dek kvar tagoj revenos, mi atendos vian klaran definitivan decidon. Intertempe gardu kaj preĝu, por ke vi ne falu en tenton: la spirito, mi fidas, estas bonvola, sed la karno, mi vidas, estas malforta. Ĉiuhore mi preĝos por vi!
Via, St. John.”
Mia animo respondis: ”Mia spirito volas fari, kio estas justa, kaj mia karno, mi esperas, estas sufiĉe forta por plenumi la volon de la ĉielo, se nur unue mi klare scios ĝian volon.
Ĉiuokaze ĝi estos sufiĉe forta por serĉi, petegi elirejon el ĉi tiu nubo de dubo kaj trovi la taglumon de la konscienco.”
Estis la unua de junio; sed la mateno estis malvarma kaj nuba, la pluvo forte batis sur mian fenestron. Mi aŭdis la pordon malfermiĝi kaj St. John eliris. Rigardante tra la fenestro, mi vidis, kiel li iris tra la pluvo. Li iris la vojon trans la nebulan marĉejon en la direkto al Whitcross – tie li trafos la poŝtveturilon.
Mi pensis: ”Post malmultaj horoj mi iros la saman vojon kaj ankaŭ atendos poŝtveturilon en Whitcross. Mi ankaŭ devas iri al personoj en Anglujo kaj paroli al ili, antaŭ ol mi por ĉiam forlasos ĝin.”
Post du horoj ni matenmanĝos. Tiun intertempon mi uzis irante tien reen en mia ĉambro por pripensi la vizion, kiu estis doninta al miaj planoj la nunan direkton. Mi revokis en mian memoron tiun strangan senton, ĉar mi estis kapabla revoki ĝin kun tuta ĝia nepriskribebla mirindeco. Mi memoris la voĉon, kiun mi estis aŭdinta; ree mi demandis, de kie ĝi venis, sed vane kiel antaŭe. Ŝajne ĝi estis en mi – ne en la ekstera mondo. Mi demandis, ĉu ĝi estas nura nerva impreso – aŭ trompo? Mi povis nek kompreni nek kredi, ĝi estis pli ol inspiraĵo. La mirakla skuo de mia animo venis kiel tertremo, kiu estis skuinta la fundamentojn de la malliberejo de Paŭlo; ĝi malfermis la pordon de la ĉelo de mia animo kaj rompis la katenojn –:. ĝi vekis ĝin el la dormo, el kiu ĝi aŭskultante kun teruro kaj tremado estis eliĝinta; poste trifoje vibranta krio penetris en mian timigitan orelon; mi aŭdis ĝin en mian tremantan koron, en mian ekscititan animon, kiuj nek timis nek ŝanceliĝis, sed plenĝoje entuziasmiĝis pro la sekvo de ununura penado, kiu povis liberigi ilin de la ŝarĝo de la karno.
”Antaŭ ol multaj tagoj estos pasintaj,” mi diris, pripensinte ĉion tion, ”mi scios ion pri tiu, kies voĉo hieraŭ vespere ŝajnis voki al mi. La leteroj ne estis efikaj – nun persona ekzameno anstataŭos ilin.”
Dum la matenmanĝo mi sciigis al Diana kaj Maria, ke mi vojaĝos kaj ke mi forestos eble almenaŭ kvar tagojn.
”Ĉu sola, Jane?” ili demandis.
”Jes, mi volas informiĝi pri persono, pri kiu jam longan tempon mi estas malkvieta.”
Ili povus respondi, kion sendube ili ankaŭ pensis, nome, ke ili kredis, ke mi, krom ili, ne havas amikojn; ĉar tion mi antaŭe ja ankaŭ certigis al ili; sed pro ilia justa, natura diskretemo, ili sin detenis de ĉiu rimarko; nur Diana demandis, ĉu mi sentas min tute bona por povi vojaĝi, ĉar jam kelkajn tagojn mi aspektas tiel suferanta kaj pala. Mi respondis, ke mi ne estas malsana; ke nur certa angoro min regis, kiun mi baldaŭ esperis fortimigi.
Sen kontraŭstaro mi povis fini pluajn preparojn, ĉar neniu turmentis min plu per demandoj aŭ supozoj. Post kiam mi ankoraŭfoje diris, ke mi nun ne povas pli detale klarigi miajn planojn, ili trankvile toleris mian silentadon; ili permesis al mi la privilegion pri decido, kiun ankaŭ mi estus permesinta al ili sub samaj cirkonstancoj.
Estis la tria horo posttagmeze, kiam mi forlasis Moor House kaj baldaŭ post la kvara mi staris ĉe la vojmontrilo de Whitcross, atendante la alvenon de la poŝtveturilo, kiu kondukos min al la malproksima Thornfield. Pro la silento sur la solecaj vojoj kaj dezertaj montetoj mi aŭdis jam en la malproksimo la rulbruon de ĝiaj radoj. Ĝi estis tiu sama veturilo, el kiu mi malsupreniris sur la sama loko en somervespero – senespera, soleca, vivolaca! Ĝi haltis, kiam mi mangestis.
Mi eniris ĝin – ne estante devigata pagi mian tutan posedaĵon, kiel la antaŭan fojon. Trovante min denove sur la vojo al Thornfield, mi sentis min kiel rehejmiĝanta leterkolombo.
Estis tridekseshora vojaĝo. Iun mardon en la posttagmezo mi estis foririnta de Whitcross, kaj estis frumatene en la sekvinta ĵaŭdo, kiam la poŝtveturilo haltis por trinkigi la ĉevalojn antaŭ gastejo apud la landvojo. Tiu gastejo kuŝis meze de pejzaĝo, kies verdaj plektobariloj kaj vastaj kamparoj kaj malaltaj montetoj plenaj de arbaroj renkontis miajn okulojn. Kiel mildaj estis tiuj ĉirkaŭaĵoj, kiel mildaj estis tiuj koloroj kompare kun la akraj, dezertaj nordaj marĉejoj de Morton! – Jes, ĉi tiun pejzaĝon mi konis; mi estis proksima al la celo de mia vojaĝo!
”Kiel malproksime estas Thornfield de ĉi tie?” mi demandis la gastejserviston.
”Ĝuste ankoraŭ du mejlojn, sinjorino, se vi iros la vojon trans la kamparon.”
”Mia vojaĝo nun finiĝis,” mi pensis. Mi eliris el la poŝtveturilo, transdonis mian pakaĵon al la servisto, por ke li ĝin prizorgu ĝis mia reveno; mi pagis la veturigiston, donis trinkmonon al li kaj ekiris. La unuaj radioj de la leviĝanta suno falis sur la elpendaĵon de la gastejo, kaj mi legis la oritajn literojn de la surskribaĵo: ”Je la blazonŝildo de la Rochesteroj”. Mia koro laŭte batis; mi do estis jam sur la grundo de mia sinjoro.
Sed subite mi haltis kaj al mi venis la penso:
”Eble via sinjoro kaj mastro estas nun trans la brita kanalo!
Kion vi scias pri li! Kaj plue, se li estus en Thornfield, al kiu vi nun rapidas – kiu estos tie krom li? Lia freneza edzino! Kaj vi ne povas havi rilatojn kun li; vi ne povas paroli kun li, ne veni en lian proksimecon. Ĉiuj viaj penoj kaj streĉadoj estis vanaj – estus pli bone, tuj reiri,” tiel parolis avertanta, admonanta voĉo. ”Petu la loĝantojn de la gastejo pri informoj; ili povas ĉion diri, kion vi bezonas scii, ili per unu vorto povas forigi ĉiun dubon. Iru al la gastejestro kaj demandu ĉu sinjoro Rochester estas hejme.”
La konsilo estis saĝa, malgraŭ tio mi ne povis decidi agi laŭ ĝi. Mi timis ricevi respondon, kiu malesperigos min. Deziri la dubon estas plilongigi la esperon. Mi volis ankoraŭfoje vidi la halon sub la radioj de ĝia stelo. Tie antaŭ mi kuŝis la piedvojo.
Tie kuŝis tiuj samaj kamparoj, tra kiujn mi iris dum mia forkuro de Thornfield, tiam mi estis kvazaŭ blinda, surda, freneza, atakita de venĝema kolero, kiu skurĝis kaj persekutis min en la koro. Antaŭ ol mi ankoraŭ sciis, en kiun direkton mi iros, mi estis jam inter la kampoj. Kiel rapide mi iris! Kiel mi rigardis antaŭen por vidi la unuan supron de la bone konata parko! Kun kiaj sentoj mi bonvenigis kelkajn arbojn, kiujn mi konis! Kaj vidaĵojn sur paŝtejoj kaj montetoj, kiuj jam fariĝis al mi karaj!
Fine la parko kaj la arboj leviĝis antaŭ mi. Mallume kuŝis tie la kornika nestaro: laŭta gratado interrompis la silenton de la mateno. Stranga ravsento ekregis min: mi rapidis pluen.
Ankoraŭ unu kampo estis trairota – poste malzorgita vojeto kun plektobariloj – kaj tie staris la muroj de la korto kaj la konstruaĵoj de la mastrumado. La domo mem kuŝis nevidata post la kornikejo.
”Unue mi volas revidi la antaŭan flankon,” mi decidis, ”kie la majestaj kreneloj tuj faras grandan impreson al la okuloj, kaj kie mi povos vidi la fenestron de mia sinjoro. Eble li staras apud ĝi – li kutimas frue leviĝi. Eble li estas en la fruktoĝardeno, aŭ sur la teraso de la domo. Se mi nur povus vidi lin!
Nur unu momenton! Se vere tio estus – ĉu mi povus esti tiel freneza postkuri lin? Tion mi ne povas diri – mi ne estas plu mastro de mi mem. Kaj se mi tion farus – kio poste? Dio lin benu! – Kio poste? Al kiu mi maljuste agus, se mi ĝuus ankoraŭ unu fojon la feliĉegon, kiun lia rigardo fluigos en miajn vejnojn? – Mi estas freneza! Mi deliras! Eble en ĉi tiu momento li vidas la leviĝon de la sunon super la Pireneoj, aŭ super la suda maro.”
Mi estis irinta laŭlonge de la malalta muro de la fruktoĝardeno, – nun mi turnis min ĉirkaŭ la angulo; tie estis la pordego, tra kiu oni inter du ŝtonaj kolonoj kun grandaj ŝtonaj bulegoj iris sur la paŝtejon. Post unu el la kolonoj mi povus senĝene rigardi la tutan antaŭaĵon de la sinjora domo. Tre singarde mi etendis la kapon por certigi al mi, ĉu la kurtenoj de la dormeja fenestro estas jam ŝovitaj flanken. De ĉi tiu loko mi povis vidi la longan antaŭaĵon, la fenestrojn kaj la krenelojn.
Eble la korvoj, ŝvebantaj tra la blua aero, rigardis min. Mi deziris scii, kion ili pensas! Ili sen dubo opiniis, ke komence mi timas kaj poste estos maltima kaj senĉagrena. Mi ĵetis rapidan rigardon al la domo – poste mi longe ĝin rigardis; mi iris de malantaŭ la kolono, rapidis trans la herbejon. Subite mi ree haltis tuj antaŭ la antaŭa flanko de la domo kaj kuraĝe, longe mi rigardis en tiu direkto. ”Kian ŝajnan timon en la komenco!” eble diris la alte ŝvebantaj korvoj kaj ”kian sentimemon ŝi subite montras!”
”Aŭskultu la klarigon, mia leganto!”
Amanto trovas sian amatinon, kiu endormiĝis sur muskokovrita benko; li deziras ĵeti unu solan rigardon sur ŝian vizaĝon sen veki ŝin. Senbrue li ŝteliras trans la herbon kaj timas fari bruon; li haltas – kredante, ke ŝi sin movas. Li ne volas esti vidata de ŝi: li retiras sin. Ĉio estas silenta; li ree proksimi ĝas al ŝi, li sin klinas super ŝi; delikata vualo kuŝas sur ŝia kapo; li levas ĝin, sin klinas pli profunden; nun liaj okuloj jam antaŭe ĝuas la vizion de la belaĵo – la varman, florantan, amindan, ripozantan belaĵon. Kiel rapida estis lia unua rigardo!
Sed kiel streĉita ĝi estas nun! Kiel li timas! Kiel li nun subite kaj pasie ĉirkaŭbrakas la tutan figuron, kiun antaŭ mallonga momento li ne kuraĝis tuŝi per unu fingro! Kiel laŭte li krias nomon, kiel li ellasis la figuron kaj ĝin fikse kaj sovaĝe rigardas! Ne pli longe bezonante timi, ke li vekos la amatinon per krio aŭ per movo, li eligas laŭtan krion kaj terurita ŝin rigardas. Li kredis ŝin kviete, pace dormanta – sed ŝi estas malvarma kaj mortinta!
Kun tremanta ĝojo mi estis fiksinta mian rigardon sur majestan domon: subite mi vidis nur fume makulitan ruinon.
Mi ne bezonis plu kaŝi min post pordega kolono! Mi ne bezonis plu homevite suprenrigardi al la fenestroj de la dormejo, timante ke mi vidos post ili movojn! Mi ne bezonis plu aŭskulti ĉu fermiĝas aŭ malfermiĝas pordoj – kaj imagi, ke mi aŭdas homajn paŝojn sur la teraso aŭ sur la vojoj. La ĝardeno kaj la parko estis piedpremitaj kaj ruinigitaj; la portalo gapis al mi kun teruriga malpleno. La antaŭo de la domo estis kiel mi iam vidis ĝin en sonĝo, nur alta muro plena de krevaĵoj kaj kun senfenestraj truegoj.
La tegmento, kreneloj kaj kamentuboj estis for – ĉio kuŝis ruinigita sur la tero. Ĉie regis la trankvilo de morto, la senbruo de dezerta sovaĝejo!
Ne estis mirige, ke la leteroj, adresitaj al personoj loĝantaj ĉi tie neniam ricevis respondon; same bone mi povus sendi ilin al la tombokeloj de preĝejo. La fuma nigro diris al mi, kia katastrofo trafis la domon – ĝi estis neniigita de brulo. Sed kiel tio estiĝis? Kiaj okazintaĵoj sin ligis al tiu katastrofo? Kiu perdo estis priplendinda krom pri mortero, marmoro kaj lignaĵo?
Ĉu ankaŭ homoj pereis? Kaj kiuj? Tio estis terura demando! Ĉi tie estis neniu por respondi min. Mi aŭdis eĉ ne unu sonon kaj vidis eĉ ne unu vivantan estaĵon!
Vagante inter la krevitaj muroj kaj la ruinigita interno de la domo, fariĝis al mi klare, ke la katastrofo okazis jam antaŭ longa tempo. Ŝajnis al mi, ke la neĝo de la pasinta vintro penetris jam tra la pordegarkaĵoj; ke la pluvo de tuta vintro jam eniris tra la fenestro-malfermaĵoj, ĉar en la ruinamaso la kreskaĵoj de la printempo jam ekfloris; tie kaj alie la fiherboj tre alte leviĝis inter la ŝtonoj kaj falintaj traboj. Kaj ho! kie estis la malfeliĉa posedanto de ĉi tiu ruinaĵo? En kiu lando?
Sub kiuj cirkonstancoj? Senintence miaj rigardoj ŝvebis al la malnova preĝejturo apud la granda enireja pordego kaj mi demandis: ”Ĉu li kuŝas flanke de Damer de Rochester kaj ripozas kun li en tiu malvasta marmora domo?”
Kaj tamen mi volis ricevi la respondon al tiuj demandoj.
Nenie mi povus ricevi ĝin krom en la gastejo, kaj tien mi reiris post kelka tempo.
La gastejestro mem portis al mi la matenmanĝon en la familian ĉambron. Mi petis lin fermi la pordon kaj sidiĝi.
Kiam li faris tion, mi preskaŭ ne sciis, kiel komenci pro la teruro, kiun mi sentis antaŭ la ricevotaj respondoj. Tamen la dramo de la teruraĵo, kiun mi ĵus forlasis, jam preparis min por teruriga historio. La gastejestro estis ĝentile aspektanta viro de meza aĝo.
”Kompreneble vi konas Thornfield Hall,” mi kun peno diris.
”Jes, sinjorino, mi estis tie unu fojon.”
”Ĉu vere?” Tamen, ne kiam mi loĝis en ĝi, mi pensis, ĉar vi estas al mi fremdulo.
”Mi estis la kelisto de la mortinta sinjoro Rochester.”
De la mortinta …! Plenpeze min trafis la bato, kiun mi tiel longe estis evitinta.
”De la mortinta …!” mi pene diris. ”Ĉu li do estas mortinta?”
”Mi parolas pri la patro de la nuna sinjoro Edward,” klarigis li.
Mi reekspiris. Mia sango ree komencis flui. Tiuj vortoj ja certigis al mi, ke sinjoro Edward – mia sinjoro Rochester (Dio lin benu kie ajn li estas) vivas ankoraŭ. Revivigantaj vortoj!
Estis al mi, kvazaŭ mi povus aŭdi ĉion, kio estis sekvonta – kiel ajn terura tio estus. Mi rekvietiĝis, li ne kuŝis en la tombo! Nun mi povus elporti eĉ la sciigon, ke li estas ĉe la antipodoj.
”Ĉu sinjoro Rochester nun loĝas en Thornfield Hall?” mi demandis, kvankam mi jam sciis, kio estos la respondo. Mi tamen deziris eviti rektan demandon pri lia restadejo.
”Ne, sinjorino, ho ve, ne! Tie loĝas nun neniu. Mi supozas, ke vi ne konas ĉi tiun regionon, alie vi scius, kio okazis la pasintan aŭtunon; – Thornfield Hall estas nun nur ruino, ĝuste en la rikoltotempo ĝi tute forbrulis. Estis terura katastrofo!
Ĉio forbrulis kaj eĉ la mebloj ne povis esti savitaj. La brulo eksplodis en la mezo de la nokto, kaj antaŭ ol la ŝprucigiloj venis el Millcote, la tuta konstruaĵo estis maro da flamoj. Estis terura aspekto. Mi mem ĉeestis.”
”Noktomeze!” mi murmuris. Jes, estis la fatala horo por Thornfield!
”Ĉu oni scias, kiel tio okazis?” mi demandis.
”Mi supozas tion, sinjorino, oni supozas tion, sed vere mi povus certigi, ke dubo ne ekzistas. Eble vi ne scias,” li flustre daŭrigis, dum li puŝis sian seĝon pli proksimen al la tablo, ”ke iu sinjorino – freneza sinjorino estis kaŝita en la domo?”
”Pri tio mi aŭdis.”
”Ŝi estis severe gardata, sinjorino, jes, multajn jarojn la homoj eĉ ne sciis ion definitivan pri ŝia ekzisto. Neniu vidis ŝin; nur la famo rondiris, ke ie en la sinjora domo iu estas kaŝita, sed malfacile estis supozi, kiu kaj kiel. Oni diris, ke sinjoro Edward kunkondukis ŝin el fremda lando, kaj multaj kredis, ke ŝi antaŭe estis lia amatino. Sed antaŭ unu jaro okazis io stranga – tre stranga.”
Mi timis nun aŭdi mian propran historion, tial mi klopodis reen konduki lin al la ĉefa afero.
”Kaj tiu sinjorino?”
”Tiu sinjorino estis, kiel poste montriĝis, la edzino de sinjoro Rochester! Tiu malkovro okazis en la plej stranga maniero.
En la sinjora domo estis fraŭlino, la guvernistino, kaj sinjoro Rochester …”
”Sed rilate al la brulo!” mi interrompis lin.
”Tion mi tuj rakontos, sinjorino – kaj sinjoro Rochester enamiĝis al ŝi. La servistoj diris, ke ili en sia tuta vivo neniam vidis tiel enamiĝintan homon, kiel li estis. Konstante li estis apud ŝi. Ili kvazaŭ spionis lin – vi ja scias, sinjorino, ke servistoj amas fari tion – kaj li amis ŝin pli ol iun ajn en la mondo.
Krom li, neniu trovis ŝin bela. Ŝi estis eta sensignifa estaĵo, ili diris, kaj preskaŭ infano. Mi mem neniam vidis ŝin, sed Leah, la ĉambristino, rakontis al mi pri ŝi. Leah tre amis ŝin.
Sinjoro Rochester estis ĉirkaŭ kvardek jara kaj tiu guvernistino ne estis ankoraŭ dudek. Kaj vi bone scias, ke, se viroj de lia aĝo enamiĝas je juna knabino, kia ŝi estis, tiam ili ofte estas kvazaŭ sorĉitaj. Li do volis edziĝi kun ŝi.”
”Tiun parton de la historio vi povus rakonti al mi alian fojon,” mi diris, ”sed mi havas tute specialan motivon aŭdi la historion pri la brulado. Ĉu oni supozas do, ke tiu frenezulino – sinjorino – sinjorino Rochester havas aferon kun ĝi?”
”Vi ĝuste trafis, sinjorino; estas tre certe, ke ŝi kaj neniu alia bruligis la domon. Ŝi havis kun si gardistinon, nome sinjorinon Poole, laŭ sia speco tre taŭga, lerta virino kaj tute fidinda; sed ŝi havis mankon – mankon, kiun havas preskaŭ ĉiuj maljunaj flegistinoj, ŝi kutimis tro ofte trinki kelkan brandon el sia botelo por trankviligi la soifon. Tio estas pardonebla, ĉar ŝi havis tre malfacilan, malagrablan taskon; sed malgraŭ tio, tiu kutimo estis danĝera; ĉar kiam sinjorino Poole, trinkinte tro multe, endormiĝis, la frenezulino, kiu estis ruza kaj malica kiel sorĉistino, prenis la ŝlosilon el ŝia poŝo, ŝteliĝis tra la pordo kaj ĉie vagis tra la domo kaj plenumis ĉian malbonon, kiu venis al ŝi en la kapon. La homoj diras, ke foje ŝi preskaŭ forbruligis sian edzon en lia lito; sed mi ne scias, ĉu tio vere okazis. Sed en tiu vespero ŝi unue bruligis la kurtenojn de la ĉambro, kuŝanta plej proksime de ŝia; poste ŝi ŝteliris malsupren al la dua etaĝo, eniris en la ĉambron, kiu antaŭe apartenis al la guvernistino – (estis kvazaŭ ŝi suspektis la rilaton inter ŝia edzo kaj la knabino, kaj tial malamis ŝin) – kaj bruligis tie la liton. Feliĉe neniu dormis tie. La guvernistino estis forkurinta du monatoj pli frue; kaj kvankam sinjoro Rochester serĉis ŝin, kvazaŭ ŝi estus la plej multekosta juvelo sur la tero, li tamen povis ekscii nenion pri ŝi. Tiam li fariĝis kiel sovaĝulo – tute kiel sovaĝulo en sia ĉagreno. Neniam antaŭe li estis milda homo, sed post kiam li perdis ŝin, li fariĝis eĉ danĝera. Li volis esti tute sola. La mastrumistinon, sinjorinon Fairfax li foririgis malproksimen al ŝiaj parencoj; sed li kondutis al ŝi tre dece, ĉar ŝi ricevis asekurpension por sia tuta vivo. Sed tion ŝi indis, ĉar ŝi estis tre bonkora virino. Fraŭlino Adèle, kiu kiel lia zorgatino, ankaŭ estis en la domo, estis sendita al instituto. Li rompis ĉiun interrilaton kun la najbaraj nobeloj kaj vivis en sia domo kiel ermito.”
”Kion! ĉu li ne eliris el Anglujo?”
”Ĉu li …? Dio vin benu, li ne faris tion! Li ne transiris plu la sojlon de la domo, escepte en la nokto, kiam li kiel spirito vagis tra la parko kaj tra la fruktoĝardeno, kaj furiozis kvazaŭ li perdis la prudenton. Kaj miaopinie li vere ĝin perdis. Ĉar vi ne povas imagi pli ĝojan, kuraĝan sinjoron ol li estis, antaŭ ol la eta guvernistino venis sur lian vojon. Li estis nek ludema, nek trinkema, li ne sin okupis pri la kurkonkursoj de ĉevaloj, kiel multaj aliaj sinjoroj. Li ankaŭ ne estis bela; sed li havis kuraĝon kaj fortan volon kiel iam ajn alia viro. Mi bone konis lin de lia knabeco, kaj rilate al mi, ofte mi deziris, ke fraŭlino Eyre estus droninta en la profunda maro antaŭ ol iri al Thornfield Hall.”
”Sinjoro Rochester do estis hejme, kiam la brulo eksplodis?”
”Jes, li estis; kaj li suprenkuris al la tegmentejaj ĉambroj, kiam sub li ĉio jam brulis kaj savis la servistaron, kiu kuŝis en la litoj, li helpis ilin malsupren kaj poste li reiris ankoraŭ unu fojon por savi sian frenezan edzinon. Oni kriis al li, ke ŝi staras sur la tegmento; kaj vere tie ŝi staris kaj disbatis la brakojn tiel laŭte kriante, ke oni povis aŭdi ŝin je mejla distanco. Per miaj propraj okuloj kaj oreloj mi vidis kaj aŭdis ŝin. Ŝi estis alta, forta virino kun longaj nigraj haroj, ni vidis ilin flirti en la vento, dum la flamoj jam ĉirkaŭis ŝin. Mi vidis, kaj multaj aliaj vidis, ke sinjoro Rochester rampis tra la tegmenta fenestro kriante: Berta! Berta! Ni vidis, kiel li proksimiĝis al ŝi; kaj subite ŝi eligis teruran krion, saltis – kaj tuj poste ŝi kuŝis frakasita sur la ŝtona teraso.”
”Senviva?”
”Senviva? Ho, senviva kiel la ŝtonoj sur kiuj ŝia cerbo kaj sango estis disĵetitaj.”
”Bona Dio!”
”Prave vi diras tion, sinjorino, estis terure!”
Li tremetis.
”Kaj poste?” mi demandis.
”Nu, sinjorino, poste la domo forbrulis ĝis la tero; restis nur ruino.”
”Ĉu pereis aliaj homoj?”
”Ne. Sed eble estus pli bone – –”
”Kion vi volas diri per tio?”
”Kompatinda sinjoro Edward!” li kriis, ”ke mi devis ĝisvivi tion, tion mi neniam pensis. Kelkaj diras, ke li estas juste punita, ĉar li tenis en sekreto sian unuan edziĝon kaj volis edziĝi kun dua virino, dum lia unua edzino vivis ankoraŭ. Sed kore mi kompatas lin.”
”Sed vi ja diris, ke li vivas!” mi kriis.
”Jes, jes, li vivas. Sed multaj opinias, ke estus pli bone, se li estus mortinta.”
”Kial? Kiel?” La sango en miaj vejnoj preskaŭ koaguliĝis.
”Kie li estas?” mi demandis. ”Ĉu li estas en Anglujo?”
”Jes, jes, li estas en Anglujo; estas ja neeble al li forlasi ĝin; li ja estas kvazaŭ katenita!”
Kia angoro min kaptis! Kaj ĉi tiu viro ŝajnis esti decidinta daŭrigi tiun angoron kiel eble plej longe.
”Li estas tute blinda,” li diris fine. ”Jes, jes, li estas tute blinda, la kompatinda sinjoro Edward.”
Mi atendis ion pli teruran. Mi timis, ke li fariĝis freneza. Mi kolektis ĉiujn miajn fortojn kaj demandis, kiel tiu katastrofo okazis.
”Lia propra kuraĝo estis kulpa en tio, kaj eble ankaŭ lia bonkoreco, sinjorino; li ne volis forlasi la domon antaŭ ol ĉiuj aliaj estis savitaj el ĝi. Kiam fine li malsupreniris, post kiam sinjorino Rochester ĵetis sin sur la terason, aŭdiĝis laŭtega krakado – kaj la tuta konstruaĵo enfalis. Oni tiris lin el sub la ruinoj ankoraŭ vivan, sed li estis danĝere vundita; unu el la traboj falis tiel, ke ĝi parte protektis lin; sed unu okulo estis elbatita al li kaj unu mano tiel frakasita, ke sinjoro Carter, la kirurgo tuj devis amputi ĝin. La alia okulo estis inflamita kaj poste perdis ankaŭ la vidkapablon. Nun li estas tute helpbezona, – tute helpbezona, vere, blinda kaj kripligita.”
”Kie li estas? Kie li loĝas nun?”
”En Ferndean en sinjora domo sur unu el siaj bienoj. Ĝi estas dezerta, malĝoja restadejo.”
”Kiuj loĝas ĉe li?”
”La maljuna John kaj ties edzino. Neniujn aliajn li toleras ĉe si. Oni diras, ke li estas tute kadukiĝinta.”
”Ĉu vi havas ian veturilon?”
”Ni havas duradan veturileton, tre belan.”
”Pretigu ĝin tuj kaj se via servisto povas veturigi min al Ferndean antaŭ ol mallumiĝis, tiam mi donos al vi kaj al li duoblan pagon.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.